Unua eldono kun ĉiuj korektoj


LA KOMPENDIO de la KATEĤISMO DE LA KATOLIKA EKLEZIO



Enhavotabelo



Motu Proprio por la aprobo kaj publikigo

Enkonduko

Resumo de la kredo de la katolika eklezio - la Kompendio

Mallongigoj de la bibliaj libroj

Glosaro

Rimarkigoj de la tradukinto


 


MOTU PROPRIO

por la aprobo kaj publikigo

de la Kompendio

de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio


 Al la honorindaj fratoj kardinaloj, patriarĥoj, ĉef-episkopoj, episkopoj, pastroj, diakonoj kaj al ĉiuj membroj de la Dia popolo.

 

Antaŭ dudek jaroj komenciĝis la laboro pri la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, kiun estis petinta la Eksterordinara Asembleo de la Episkopara Sinodo okaze de la 20a datreveno de la fino de la Dua Vatikana Koncilio.

Mi estas senfine dankema al Dio, la Sinjoro, ke Li donacis al la eklezio ĉi tiun kateĥismon, kiun en 1992 promulgis Johano Paŭlo la 2a, mia estimata kaj amata antaŭulo.

La granda utilo kaj valoro de ĉi tiu donaco estis konfirmata per la larĝa kaj pozitiva akceptado en la episkoparo, al kiu ĝi estis precipe direktita – kiel sekura kaj aŭtentika teksto por la prezentado de la katolika doktrino kaj speciale ankaŭ por la ellaborado de lokaj kateĥismoj. La signifo de la kateĥismo estas pruvita ankaŭ per tio, ke akceptis ĝin ege bonvole membroj de ĉiuj partoj de la Dia popolo, kiuj ĝin povis legi kaj pritaksi en la pli ol kvindek lingvoj, en kiujn ĝi ĝis nun estas tradukita.

Nun mi kun granda ĝojo aprobas kaj promulgas la Kompendion de tiu Kateĥismo.  

La Kompendio estis vigle dezirata en oktobro 2002 de la partoprenantoj de la Internacia Kateĥumena Kongreso, kiuj tiamaniere esprimis bezonon larĝe disvastigitan en la eklezio. Mia mortinta antaŭulo ekkaptis tiun deziron kaj decidis en februaro 2003 ties efektivigon. Li konfidis la redaktadon al malgranda kardinala komisiono estrita de mi, kiun subtenis kelkaj kunlaborantaj fakuloj. Post unua laborado estis antaŭmetita koncepto de la Kompendio al ĉiuj kardinaloj kaj prezidantoj de la episkoparaj konferencoj, kiuj kun granda plimulto akceptis ĝin kaj taksis ĝin pozitiva.

La Kompendio, kiun mi nun prezentas al la tuta eklezio, estas fidela kaj sekura resumo de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio. Ĝi entenas en konciza formo ĉiujn esencajn kaj bazajn elementojn de la eklezia kredo kaj prezentas tiel, kiel estis dezirate de mia antaŭulo, specon de vademecum, kiu ebligas al la homoj – ĉu kredantaj aŭ ne – superrigardon super la tuta panoramo de la katolika kredo.

La Kompendio respegulas en sia konstruo, en sia enhavo kaj en sia lingvaĵo la Kateĥismon de la Katolika Eklezio kaj ofertas, kiel resumo, helpon kaj instigon por ankoraŭ pli diskonigi kaj elĉerpi la Kateĥismon.

Mi fide konfidas pro tio tiun Kompendion al la tuta eklezio kaj al ĉiu unuopa kristano, por ke en la tria jarmilo ili engaĝiĝu kun nova elano por la diskonigo de la evangelio kaj de la kredoedukado. Tiu renovigita engaĝiĝo devas ornami ĉiun eklezian komunumon kaj ĉiun kristokredanton de ĉiu ajn aĝo kaj de ĉiu ajn popolo.

Tiu ĉi Kompendio direktiĝas pro sia koncizeco, klareco kaj kompleteco ankaŭ al ĉiuj homoj, kiuj meze de distrita mondo kun multfacetaj mesaĝoj volas ekkoni la vojon de la vivo: la veron, kiun konfidis Dio al la eklezio de Sia Filo.

Legante la Kompendion, kiu estas ilo kun kompetenta signifo – danke al la speciala propeto de Maria, la plej sankta patrino de Kristo kaj de la eklezio – ĉiu ekkonu kaj akceptu pli kaj pli la neelĉerpeblan belecon, unikecon kaj aktualecon de la bonega donaco, kiun donis Dio al la homaro: Sian unusolan Filon Jesuon Kriston, kiu „estas la vojo kaj la vero kaj la vivo“ (Joh 14,6).

 

Datumita je la 28a de junio 2005, la vespero antaŭ la festo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo, en la unua jaro de mia pontifikato.

Benedikto la 16a, papo

 

 

La vualo de Manoppello estas laŭ la tradicio de la kristanoj la viŝtuko (17 × 24 cm) el la tombo de la resurektinta Jesuo (Joh 20,7). Ĝi montras la vizaĝon de Jesuo kaj estas konsiderata la plej altvalora relikvo de la kristanaro, samfigura kiel la mortotuko de Torino. (Kathpedia 2020–07–13). La vualo konsistas el konko-silko, kio estis la rara nobla materialo de kelkaj faraonaj tombo-tuketoj. La konko-silko ne povas esti kolorŝmirata, kaj tial sur la vualo ne troviĝas iu koloraĵo. Tamen la vizaĝo estas bonege ekkonebla. Ĝi portas la vundojn de krucumita homo, sed la vizaĝa ekbrilo, speciale la okuloj, elmontras la resurektantan Jesuon. Oni demandas sin, kiel tiom altvalora mortotuko povas veni en la tombon de Jesuo, kiu ja beat-laŭdis la malriĉulojn kaj vivis kiel unu el ili. Jozef el Arimateo (»honorinda konsilanto« Mat 15,43) kaj Nikodemo (laŭ Jesuo »ĉefo inter la judoj« Joh 3,1) entombigis Lin en la neuzita tombo de la riĉulo Jozef. Tion konsiderante, ne plu estas malebla, ke tia riĉa mortotuko estis uzata en la tombo de Jesuo. Historie la plej antikvaj ikono-pentraĵoj el la 4-a jarcento jam montras la tipajn karakterizaĵojn de la tuko de Manoppello, precipe la klarajn okulojn kaj la formon de la vizaĝo. La tuko estis publike honorata dum jarcentoj en Romo, ĝis kiam oni ĝin translokigis pro militaj perturboj el Romo al la kaŝita, sed sekura loko de Manoppello

 

 

 

ENKONDUKO

 

1. La 11-an de oktobro 1992 Papo Johano Paŭlo la 2a transdonis al la fidelularo de la tuta mondo la Kateĥismon de la Katolika Eklezio, ĝin prezentante kiel “referenca teksto por kateĥizo renovigita el la vivaj fontoj de la kredo“. Je la trideka jaro post la malfermo de la Dua Vatikana Konsilio (1962-1965) tiel estis feliĉe plenumita la deziro esprimita de la Eksterordinara Asembleo de la Episkopara Sinodo, ke estu kompilita kateĥismo pri la tuta katolika doktrino rilate la kredon kaj la moralon.

Kvin jarojn poste je la 15-a de aŭgusto 1997, promulgante la eldonon de la Editio typica de la Catechismus Catholicae Ecclesiae, la papo konfirmis la fundamentan celon de la verko, “doni kompletan kaj integran prezentadon de la katolika doktrinaro ebligantan al ĉiuj ekkoni, kion la eklezio konfesas, celebras, vivas kaj preĝas en sia ĉiutaga vivo“.

2. Al pli bona komprenigo de la Kateĥismo, kaj por komplezi al peto farita en la Internacia Kateĥiza Kongreso 2002, Johano Paŭlo la 2a instalis specialan komisionon prezidatan de la prefekto de la Kongregacio por la Kredo, kaj li donis al ĝi la taskon, krei Kompendion de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, en kiu la riĉaĵoj de la kredo estu prezentataj en pli resuma formo. Dum dujara laboro estiĝis malnetaĵo de la Kompendio, kiu estis transsendita por konsultado al la kardinaloj kaj al la prezidantoj de la Episkoparaj Konferencoj. Tiu malnetaĵo en sia tutaĵo estis pozitive taksita de la absoluta plimulto de la respondoj. Pro tio la komisiono komencis reviziadon de la malnetaĵo kaj aprobis la definitivan tekston de la verko konsiderinte la prezentitajn plibonigajn proponojn.

3. La Kompendio havas tri bazajn karakterizaĵojn: strikta dependeco de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, dialoga strukturo, kaj uzo de bildoj en la kateĥizado.

La Kompendio antaŭ ĉio ne estas verko por si mem, kaj ĝi neniel intencas anstataŭi la Kateĥismon de la Katolika Eklezio, sed ĝi kontinue referencas al la Kateĥismo, jen per akurata indiko de la koncernaj ciferoj de la Kateĥismo, jen per konstanta adhero al ties strukturo, disvolviĝo kaj enhavo. Aldone la Kompendio celas revivigi la intereson kaj fervoron por la Kateĥismo, kiu restas ĉiam la baza teksto de la hodiaŭa eklezia kateĥizo pro sia saĝa prezentado kaj sia spirita karaktero.

Kiel la Kateĥismo, same la Kompendio havas kvar partojn laŭ la fundamentaj leĝoj de la kristana vivo:

La unua parto, titolita “la konfeso de la kredo”, enhavas sukcesan sintezon de la lex credendi, tio estas la kredo konfesata de la Katolika Eklezio. Ĝi sekvas la Apostolan Kredokonfeson kaj ĉiam denove revenas al la Niceo-Konstantinopola Kredokonfeso, kies konstanta proklamado en la kristanaj kunvenoj vivtenas la memoron pri la fundamentaj veroj de la kredo.

La dua parto, titolita “la celebro de la kristana mistero”, prezentas la esencajn erojn de la lex celebrandi. La evangelia anonco trovas sian privilegiitan respondon en la sakramenta vivo. En ĝi la

fideluloj spertas kaj atestas en ĉiuj situacioj de sia vivo la savigan efikon de la pasĥamistero, pere de kiu Kristo plenumis la verkon de nia elaĉeto.

La tria parto, titolita “la vivo en Kristo”, memorigas al la lex vivendi, nome al la vivoagoj, per kiuj la kredantoj manifestas en siaj ĉiuspecaj sintenoj kaj en siaj etikaj decidoj la fidelecon al la konfesata kaj celebrata kredo. La kredantoj estas ja vokataj de la Sinjoro Jesuo plenumi tiujn verkojn, kiuj korespondas al ilia digno kiel infanoj de la Patro en la amo de la Sankta Spirito.

La kvara parto, titolita “la kristana preĝo”, ofertas resumon de la lex orandi, nome de la preĝa vivo. Imitante Jesuon, kiu estas la perfekta modelo de preĝanto, la kristano estas ankaŭ vokata al dialogo kun Dio en la preĝo. Ties prefera esprimo estas la Patronia, la preĝo instruita de Jesuo mem.

4. Dua propraĵo de la Kompendio estas la dialoga formo, kiu reaktivigas klasikan literaturan ĝenron, aranĝita per demandoj kaj respondoj. Tiel prezentiĝas ia dialogo inter la majstro kaj la disĉiplo. La rapide sinsekvaj demandoj antaŭentiras la leganton kaj invitas lin malkovri ĉiam novajn aspektojn de la vero de sia kredo. La dialoga formo ebligas ankaŭ rimarkinde malpliigi la tekston reduktante ĝin al la esencaĵoj. Tio povus favori alproprigon kaj eventualan parkerigon de la enhavoj.

5. Tria karakterizaĵo de la Kompendio koncernas prezentadon de kelkaj bildoj, kiuj akompanas la subdividon de la libro. Ili estas ĉerpitaj el la abundega arta heredaĵo de la kristana ikonografio. El la multjarcenta tradicio de la koncilioj ni lernas, ke ankaŭ la bildo estas prediko de la evangelio. La artistoj de ĉiu epoko ofertis al la kontemplado kaj al la admirado de la fideluloj elstarajn eventojn de la savomistero, ilin prezentante en splendo de koloroj kaj en perfekteco de belo. Tio estas indico, ke la sakrala bildo en la hodiaŭa vid-orientita kulturo povas esprimi pli multon ol la vorto, ĉar en sia viveco ĝi paroligas ege efike la mesaĝon de la evangelio kaj transdonas ĝin.

6. Okaze de la kvardekjariĝo de la fino de la Dua Vatikana Koncilio, koincidante kun la jaro dediĉita al la Eŭkaristio, la Kompendio aldonas kroman helpilon por kontentigi jen la malsaton pri vero ĉe la fidelularo de ĉiu aĝo kaj de ĉiu socia pozicio, jen la bezonojn de tiuj, kiuj aspiras satigi sian malsaton kaj soifon pri la justeco, ankaŭ se ili ne vivas laŭ la kredo. La publikado de la Kompendio okazas en la soleno de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo, kolonoj de la tuta eklezio, kaj ekzemplaj anoncantoj de la evangelio en la antikva mondo. Tiuj apostoloj vivManis, kion ili predikis, kaj ili atestis la veron de Kristo ĝis la martiriĝo. Ni ilin imitu en ilia misia elano, kaj ni preĝu al la Sinjoro, por ke la eklezio sekvu ĉiam la instruon de la apostoloj, de kiuj ĝi ricevis la unuan ĝojan anoncon de la kredo.

 

La dudekan de marto 2005, la Palmodimanĉon

 

Joseph Kard. Ratzinger

Prezidanto de la Speciala Komisiono

 

 

 

 

Resumo de la kredo de la katolika eklezio

la Kompendio

 

UNUA PARTO

 

LA KREDOKONFESO

 

UNUA SEKCIO

 

“MI KREDAS” – “NI KREDAS”

 

 

1. Kion Dio planis por la homoj? (1-25)

Dio en si mem estas plene perfekta kaj feliĉa. En decido farita el pura boneco Li kreis libervole la homon, por ke tiu partoprenu en Lia beata vivo. Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio la Patro sendis Sian Filon kiel Elaĉetanton kaj Savanton de la homoj falintaj en pekon. Li vokis ilin en Sian eklezion, kaj per la Sankta Spirito Li faris ilin Siaj infanoj kaj heredantoj de Sia eterna beateco.



UNUA ĈAPITRO
La homo estas “Dio-kapabla”


“Granda Vi estas, Sinjoro, kaj vere laŭdinda …

Vi kreis nin al Vi, kaj maltrankvila estas nia koro,

ĝis ĝi trankviliĝas en Vi” (S-ta Aŭgusteno).





 

 

2. Kial en la homo kuŝas la deziro al Dio? (26-30, 44-45)

Dio mem, kreante la homon laŭ Sia bildo, metis en ties koron la deziron vidi Lin. Malgraŭ se tiu deziro estas ofte neglektata, Dio ne ĉesas tiri la homon al Si, por ke tiu vivu kaj trovu en Li abundon de vero kaj feliĉo, kiujn la homo senĉese serĉas. La homo pro sia naturo kaj vokiteco do estas religia estaĵo kapabla vivi en komuneco kun Dio. Tiu intima vitala ligo kun Dio donas al la homo lian fundamentan dignon.

 

3. Kiel oni povas ekkoni Dion per la nura lumo de la racio? (31-36, 46-47)

La homo eliras el la naturo, t.e. el la tero kaj el la homa persono. Tial li per sia nura racio povas kun certeco ekkoni Dion kiel originon kaj celon de ĉiuj aĵoj, kiel la plej altan bonon, kiel veron kaj belon senfinan.

 

4. Ĉu sufiĉas la nura racia lumo por ekkoni la misteron de Dio? (37-38)

La homo renkontas multajn malfacilaĵojn dum la ekkono de Dio per la nura lumo de la racio. Krome li ne povas eniri sole el si mem en la internon de la Dia mistero. Tial Dio volis prilumi la homon per Sia revelacio, ne nur pri veraĵoj superantaj la homan kapablon kompreni, sed ankaŭ pri religiaj kaj moralaj veraĵoj, kiuj ja estas atingeblaj el si mem per la homa racio, sed kiuj per la Dia revelacio povas esti ekkonataj de ĉiuj sen malfacileco, kun firma sekureco kaj sen iu eraro.

 

5. Kiel oni povas paroli pri Dio? (39-43, 48-49)

Oni povas paroli pri Dio al ĉiuj kaj kun ĉiuj, se oni komenciĝas per la perfektaĵoj de la homo kaj de la ceteraj kreitaĵoj, kiuj estas rebrilo – almenaŭ limigita – de la senfina Dia perfekteco. Tamen nepras ĉiam denove purigi nian lingvaĵon de ĉia bildeco kaj neperfekteco, sciante, ke oni ne povas elĉerpi la senfinan Dian misteron.


 

DUA ĈAPITRO

Dio aliras al la homo


LA REVELACIO DE DIO

 

6. Kion revelacias Dio al la homo? (50-53, 68-69)

En Sia boneco kaj saĝeco Dio revelacias Sin al la homo. En agoj kaj vortoj Li revelacias Sin mem kaj Sian amoplenan planon, kiun Li destinis por la homaro jam de eterne en Kristo. Tiu plano estas: akcepti ĉiujn homojn kiel Siaj adoptaj infanoj per la graco de la Sankta Spirito en Sia unu-nura Filo, kaj partoprenigu ilin en Sia Dia vivo.

 

7. Per kiuj ŝtupoj komenciĝas la Dia revelacio? (54-58, 70-71)

Jam de komenco Dio revelacias Sin al la pragepatroj Adamo kaj Eva, kaj Li vokas ilin al intima komuneco kun Si. Post ilia pekofalo Li ne ĉesigas Sian revelacion, sed Li anoncas la savon por ĉiuj iliaj posteuloj. Post la diluvo Li starigas kun Noa interligon inter Si kaj ĉiuj vivaĵoj.

 

8. Kiuj ŝtupoj de la Dia revelacio sekvas poste? (59-64, 72)

Dio elektas Abramon kaj vokas lin el lia lando, por igi lin Abraham, kio signifas: "patro de multe da popoloj" (Gen 17,5). Li promesas al li, ke en li beniĝos “ĉiuj gentoj de la tero” (Gen 12,3). La posteuloj de Abrahamo fariĝas portantoj de la Diaj promesoj faritaj al la patriarħoj. Dio faras Izraelon Sia elektita popolo: Li liberigas Izraelon el la sklaveco de Egiptujo, starigas kun ĝi la Sinajan interligon kaj donas al ĝi sian leĝon per Moseo. La profetoj anoncas radikalan elaĉeton de la popolo kaj savon, kiu ampleksos ĉiujn popolojn en nova kaj eterna interligo. El la Izraela popolo, el la tribo de la reĝo David eliros la mesio: Jesuo.

 

9. Kiu estas la lasta kaj definitiva ŝtupo de la revelacio? (65-66, 73)

La lasta ŝtupo realiĝas en Lia enkarniĝinta Filo, en Jesuo Kristo, la peranto kaj la pleneco de la revelacio. Li, la unu-nura kaj homfariĝinta Filo de Dio, estas la kompleta kaj definitiva Vorto de la Patro. Per la sendo de la Filo kaj per la donaco de la Sankta Spirito la revelacio estas nun definitive kompleta, kvankam la kredo de la eklezio devas en la sekvo de la jarcentoj iom post iom pli percepti la tutan signifon de la revelacio.

 

“Post kiam Li donacis al ni Sian Filon, kiu estas Lia unusola kaj definitiva Vorto,

Dio donis al ni neniun alian Vorton.

Li ĉion diris en ĉi tiu unu Vorto, kaj pli Li ne diris”

(S-ta Johano de la Kruco)

 

 

 

 

 

 

 

 

10. Kiun valoron havas privataj revelacioj? (67)

Ili ne apartenas al la kredendaĵoj. Sed ili povas helpi vivi laŭ la kredo, se ili restas severe direktitaj al Kristo. La instru-ofico de la eklezio, al kiu apartenas la juĝorajto pri tiaj privataj revelacioj, tial ne povas akcepti tiujn, kiuj pretendas superi aŭ korekti la definitivan revelacion de Kristo.

 

 

 

LA TRANSDONO DE LA DIA REVELACIO

 

11. Kial kaj kiel la Dia revelacio devas esti transdonata? (74)

Dio “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero” (1 Tim 2,4), t.e. ke ili venu al la ekkono de Jesuo Kristo. Pro tio Kristo devas esti anoncata al ĉiuj homoj, kiel Li mem ordonis: “Iru al ĉiuj nacioj, kaj disĉipligu ĉiujn homojn” (Mat 28,19). Tio okazas en la Apostola Tradicio.

 

12. Kio estas la Apostola Tradicio? (75-79, 83, 96, 98)

La Apostola Tradicio estas la transdono de la mesaĝo de Kristo. Tio okazas ekde la komenco de la kristanismo per la prediko, la atestado, la institucioj, la Diservo kaj la inspiritaj Skriboj. La apostoloj ĝis la maturiĝo de la mondaĝo tion, kion ili ricevis de Kristo kaj lernis de la Sankta Spirito, transdonis al siaj posteuloj, la episkopoj, kaj per ili al ĉiuj generacioj.

 

13. Kiel okazas la Apostola Tradicio? (76)

La Apostola Tradicio okazas en du manieroj: per la viva transdono de la Dia Vorto (ankaŭ simple nomata Tradicio) kaj per la Sankta Skribo, en kiu tiu proklamado de la savo estas skribe fiksita.

 

14. Kia estas la rilato inter la Tradicio kaj la Sankta Skribo? (80-82, 97)

La Tradicio kaj la Sankta Skribo estas intime ligitaj inter si, kaj ili interkomunikas. Ambaŭ aktualigas en la eklezio la misteron de Kristo, fekundigas ĝin kaj ili originas el la sama Dia fonto: ili konstituas la unu sanktan kredo-enhavon, el kiu la eklezio ĉerpas sian sekurecon pri ĉiuj revelaciitaj veraĵoj.

 

15. Al kiu la kredo-enhavo estas konfidita? (84, 91-94, 99)

La kredo-enhavo estas konfidita de la apostoloj al la tuto de la eklezio. Subtenata de la Sankta Spirito kaj gvidata de la instru-ofico de la eklezio, la tuta Dia popolo kun sia supernatura kredosenso akceptas la Dian revelacion, komprenas ĝin pli kaj pli profunde kaj aplikas ĝin al la vivo.

 

16. Kiu rajtas devige interpreti la kredo-enhavon? (85-90, 100)

La aŭtentika interpreto-rajto de la kredo-enhavo apartenas sole al la viva eklezia instru-ofico, t.e. al la posteulo de Petro, la episkopo de Romo, kaj al la episkopoj, kiuj estas en komuneco kun li. La eklezia instru-ofico, kiu en la servo de la Dia Vorto posedas la sekuran karismon de la vero, havas ankaŭ la rajton difini dogmojn: tio estas formuladoj de veraĵoj kuŝantaj en la Dia revelacio. Tiu aŭtoritata rajto rilatas ankaŭ veraĵojn, kiuj staras en necesa rilato kun la revelacio.

 

17. Kiel rilatas la Skribo, la Tradicio kaj la instru-ofico? (95)

Ili estas tiom intime interplektitaj, ke neniu el ili povas esti sen la aliaj. Ili kune, ĉiu laŭ sia speco, kontribuas sub la influo de la Sankta Spirito efike al la savo de la homoj.

 

 

LA SANKTA SKRIBO

 

 

18. Kial la Sankta Skribo instruas la veron? (101-102, 105-108, 134-136)

Ĉar Dio mem estas ĝia aŭtoro: pro tio la Sankta Skribo estas nomata “inspirita”, kaj ĝi instruas senerare la veraĵojn necesajn por nia savo. La Sankta Spirito inspiris ja la homajn aŭtorojn, ke ili skribu, kion Li volis instrui al ni. Tamen la kristana kredo ne estas “libro-religio”, sed ĝi estas la religio de la Dia Vorto, “vorto ne nur skribita, muta, sed vorto de la hom-estiĝinta viva Vorto” (S-ta Bernardo el Clairveaux).

 

19. Kiel la Sankta Skribo devas esti legata? (109-119, 137)

La Sankta Skribo devas esti legata kaj interpretata kun la helpo de la Sankta Spirito kaj sub la gvidado de la eklezia instru-ofico laŭ jenaj tri kriterioj: unue oni atentu la enhavon kaj la unuecon de la tuta Skribo; due oni legu la Skribon en la viva tradicio de la universala eklezio; trie oni atentu la analogion de la kredo, t.e. la interrilato de la kredaj veraĵoj inter si.

 

20. Kio estas la kanono de la Skribo? (120, 138)

La kanono de la Skribo estas la plena listo de la Sanktaj Skriboj, kiun la Apostola Tradicio lasis ekkoni la eklezion. Tiu kanono ampleksas 46 Skribaĵojn de la Malnova Testamento kaj 27 Skribaĵojn de la Nova Testamento.

 

21. Kiun signifon havas la Malnova Testamento por la kristanoj? (121-123)

La kristanoj honoras la Malnovan Testamenton kiel veran Dian Vorton: ĉiuj ĝiaj Skriboj estas inspiritaj de Dio kaj konservas konstantan valoron. Ili atestas pri la Dia eduk-arto de la saviga amo de Dio. Ili estas skribitaj precipe por prepari la alvenon de Kristo, la Savanto de la mondo.

 

22. Kiun signifon havas la Nova Testamento por la kristanoj? (124-127, 139)

La Nova Testamento, kies centra temo estas Jesuo Kristo, liveras al ni la definitivan veron de la Dia Revelacio. La kvar evangelioj laŭ Mateo, Marko, Luko kaj Johano – estantaj la ĉefaj atestoj pri la vivo kaj instruo de Jesuo – formas la kor-parton de ĉiuj Skriboj kaj havas en la eklezio unikan rangon.

 

23. Kiu unueco estas inter la Malnova kaj la Nova Testamentoj? (228-130, 140)

La Sankta Skribo estas unu-nura, ĉar ekzistas nur unu Dia Vorto, nur unu Dia savoplano kaj nur unu Dia inspiriteco de ambaŭ Testamentoj. La Malnova Testamento preparas la Novan, kaj la Nova kompletigas la Malnovan: ambaŭ iluminas unu la alian.

 

24. Kian rolon ludas la Sankta Skribo en la vivo de la eklezio? (103-104, 131-133, 141)

La Sankta Skribo donas al la vivo de la eklezio apogon kaj forton. Por la ekleziaj infanoj ĝi estas kredoforto, nutraĵo kaj fonto de la spirita vivo. Ĝi estas la animo de la teologio kaj de la pastorala instruo. La psalmisto diras: “Via vorto estas lumilo por miaj piedoj kaj lumo por mia vojo” (Psa 119,105). Pro tio la eklezio admonas al ofta legado de la Sankta Skribo. “Nekono de la Skribo estas ja nekono de Kristo” (S-ta Hieronimo).

 

 

TRIA ĈAPITRO

La respondo de la homo al Dio

 

MI KREDAS

 

25. Kiel respondas la homo al la revelacianta Dio? (142-143)

La homo, subtenata de la Dia graco, respondas per la kred-obeo. Tio signifas: plene konfidi al Dio kaj akcepti Lian veron, ĉar ĝi estas garantiita de Li, kiu estas la Vero mem.

 

26. Kiuj estas la ĉefaj atestantoj de la kred-obeo en la Sankta Skribo? (144-149)

Elstaras multaj atestantoj, aparte du: Abrahamo, kiu ”kredis al Dio” (Rom 4,3), kiam li estis kondukita en tenton, kaj ĉiam obeis al Lia voko, kaj kiu ĝuste pro tio fariĝis ”patro de ĉiuj, kiuj … kredas” (Rom 4,11.18); kaj la Virgulino Maria, kiu dum sia tuta vivo realigis la kred-obeon en la plej perfekta maniero: ”Fiat mihi secundum verbum tuum – Estu al mi laŭ via diro” (Luk 1,38).

 

27. Kion por la homo signifas kredi je Dio? (150-152, 176-178)

Tio signifas sin ligi al Dio mem, sin konfidi al Li kaj doni konsenton al ĉiuj de Li revelaciitaj veroj, ĉar Dio estas la Vero. Tio signifas kredi je unu sola Dio en Tri Personoj: je la Patro, je la Filo kaj je la Sankta Spirito.

 

28. Kiuj estas la karakterizaĵoj de la kredo? (153-165, 179-180, 183-184)

La kredo, nemerita donaco de Dio, estas alirebla por ĉiuj, kiuj humile petas pri ĝi. Ĝi estas la supernatura virto necesa por atingi la savon. La kred-ago estas homa ago, nome ago de la homa racio, kiu, puŝita de la volo influita de Dio, libere konsentas al la Dia vero. Krome la kredo estas certa, ĉar ĝi baziĝas sur la Vorto de Dio; ĝi estas “energianta per amo” (Gal 5,6); ĝi kontinue kreskas per la aŭskultado de la Dia Vorto kaj per la preĝo. Ĝi jam nun estas antaŭgustumo de la ĉiela ĝojo.

 

29. Kial ne ekzistas kontraŭdiroj inter kredo kaj scienco? (159)

Kvankam la kredo superas la racion, tamen neniel eblas iu kontraŭdiro inter kredo kaj scienco, ĉar ambaŭ havas la saman originon en Dio. Estas la sama Dio, kiu donas al la homo la lumon de la racio kaj ankaŭ la kredon.

 

”Mi kredas, por ke mi komprenu;

kaj mi komprenas, por ke mi kredu” (S-ta Aŭgusteno).

 

 

NI KREDAS

 

30. Kial la kredo estas ago persona kaj samtempe eklezia? (166-169, 181)

La kredo estas persona ago, ĉar ĝi estas la libera respondo de la homo al Dio revelacianta Sin. Sed ĝi estas samtempe eklezia ago, kiu esprimiĝas en la konfeso: ”Ni kredas”. Estas ja samtempe la eklezio, kiu kredas; ĝi tiel antaŭiras, generas kaj nutras la kredon de la unuopa kristano per la graco de la Sankta Spirito. Pro tio la eklezio estas patrino kaj instrua majstrino.

 

“Havi Dion kiel Patron povas neniu,

kiu ne havas la eklezion kiel patrinon”

(S-ta Cipriano)

 

 

 

 

 

31. Kial la formuloj de la kredo gravas? (170-171)

La kredoformuloj estas gravaj, ĉar uzante komunan lingvon ili ebligas esprimi kune kun aliaj la kredoverojn, alproprigi ilin al si, celebri kaj kundividi ilin kune kun aliaj.

 

32. Pro kio ekzistas nur unusola kredo de la eklezio? (172-175, 182)

La eklezio – kvankam formata de homoj malsamaj lingve, kulture kaj rite – konfesas kun unuanima voĉo la unu-nuran kredon ricevitan de unu sola Sinjoro kaj transdonitan de unu Apostola Tradicio. Ĝi konfesas unu solan Dion – la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton – kaj montras unu solan vojon al la savo. Tial ni kredas kun unu koro kaj unu animo tion, kio estas entenata en la Dia Vorto de la Tradicio aŭ de la Skribo, kaj kio estas prezentata de la eklezio kiel Die revelaciita.

 

 

DUA SEKCIO

 

LA KRISTANA KREDOKONFESO

 

LA KREDO

 

La apostola Kredokonfeso

Mi kredas je Dio,

la Patro ĉiopova,

la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;

kaj je Jesuo Kristo,

Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,

koncipita per la Sankta Spirito,

naskita el Maria la Virgulino,

suferinta sub Poncio Pilato,

krucumita, mortinta kaj entombigita,

sobirinta en la regnon de la morto.

La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,

supreniris al la ĉielo,

sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,

de kie Li venos por juĝi la vivantojn

kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito,

la sankta katolika eklezio,

la komuno de la sanktuloj,

la pardono de la pekoj,

la releviĝo de la mortintoj,

kaj la vivo eterna.

Amen.

      ADORU 001.4

 

Symbolum Apostolorum (latine)

Credo in Deum,

Patrem omnipoténtem,

Creatórem cæli et terræ,

et in Jesum Christum,

Filium eius únicum, Dóminum nostrum:

qui concéptus est de Spíritu Sancto,

natus ex María Virgine,

passus sub Póntio Piláto,

crucifíxus, mórtuus, et sepúltus:

descéndit ad ínferos:

tértia die resurréxit a mórtuis:

ascéndit al cœlos:

sedet ad déxteram Dei Patris omnipoténtis:

inde ventúrus est judicáre vivos

et mórtuos.

Credo in Spíritum Sanctum,

sanctam Ecclésiam cathólicam,

Sanctórum communiónem,

remissiónem peccatórum,

carnis resurrectiónem,

vitam ætérnam.

Amen.

 

 

 

La granda Kredokonfeso

de Niceo-Konstantinopolo

Mi kredas je unu Dio,

la Patro ĉiopova,

Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,

de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

unu-naskita Filo de Dio,

kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.

Dio el Dio, Lumo el Lumo,

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:

per kiu ĉio estas farita.

Kiu por ni homoj

kaj por nia savo

descendis de la ĉieloj.

Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis

el Maria, la Virgulino,

kaj fariĝis homo.

Krucumita por ni sub Poncio Pilato,

Li mortis kaj estis entombigita.

La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,

ascendis al la ĉielo

kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos kun gloro,

juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,

kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito,

Sinjoro kaj Viviganto,

kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.

Kiu kun la Patro kaj la Filo

same estas adorata kaj glorata;

kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu eklezio: sankta, katolika

kaj apostola.

Mi konfesas unu bapton

por la pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj,

kaj la vivon en la estonta mondo.

Amen.

 

      MESLIBRO p. 120

 

Symbolum

Nicænum-Constantinopolitanum (latine)

Credo in unum Deum,

Patrem omnipoténtem,

Factórem cæli et terræ,

visibílium ómnium et invisibílium.

Et in unum Dóminum Jesum Christum,

Fílium Dei unigénitum

et ex Patre natum ante ómnia sæcula.

Deum de Deo, lumem de lúmine,

Deum verum de Deo vero,

génitum, non factum, consubstantiálem Patri;

per quem ómnia facta sunt;

qui propter nos hómines

et propter nostram salútem,

descendit de cælis,

et incarnátus est de Spírito Sancto

ex María Vírgine

et homo factus est,

crucifixus etiam pro nobis sub Póntio Piláto,

passus et sepúltus est,

et resurréxit térta die, secúndum Scriptúras,

et ascéndit in cælum,

sedet ad déxteram Patris,

et íterum ventúrus est kun glória,

iuducáre vivos et mórtuos,

cuius regni non erit finis.

Credo in Spíritum Sanctum,

Dóminum et vivificántem,

qui ex Patre Filióque procédit,

qui cum Patre et Fílio

simul adorátur et conglorificátur,

qui locútus est per Prophétas.

Et unam sanctam cathólicam

et apostólicam Ecclésiam.

Confiteor unum baptísma

in remisiónem peccatórum.

Et exspécto resurrectiónem mortuórum,

et vitam ventúri sæculi.

Amen.

 

 

UNUA ĈAPITRO

Mi kredas je Dio, la Patro

La kredokonfesoj

 

33. Kio estas kredokonfesoj? (185-188, 192, 197)

Temas pri ordigitaj formuloj, nomataj ankaŭ “kredosimboloj” aŭ “kredo”. Per tiuj formuloj la eklezio unuige esprimis kaj transdonis ekde sia origino sian kredon per deviga lingvaĵo komuna al ĉiuj fideluloj.

 

34. Kiuj kredokonfesoj estas la plej fruaj? (189-191)

La plej fruaj kredokonfesoj estas la baptokonfesoj. Ĉar la bapto okazas “en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19), la kredoveroj, kiujn konfesas la baptotoj, estas ordigitaj laŭ al la Tri Personoj de la Sanktega Trinitato.

 

35. Kiuj kredokonfesoj estas la plej gravaj? (193-195)

Plej gravaj estas la Apostola Kredokonfeso, kiu estas la praa baptokonfeso de la roma eklezio, kaj la Niceo-Konstantinopola Kredokonfeso estiĝanta el la unuaj Ekumenaj Koncilioj de Niceo (325) kaj de Konstantinopolo (381). La Niceo-Konstantinopola Kredokonfeso estas ankoraŭ hodiaŭ komuna al ĉiuj grandaj eklezioj de la Oriento kaj de la Okcidento.

 

 

“MI KREDAS JE DIO, LA PATRO ĈIOPOVA,

LA KREINTO DE LA ĈIELO KAJ DE LA TERO”

 

 

36. Kial la Apostola Kredokonfeso komenciĝas per “mi kredas je Dio”? (198-199)

Ĉar la eldiro “mi kredas je Dio“ estas la plej fundamenta, la fonto de ĉiuj aliaj veroj pri la homo kaj la mondo, kaj la fonto de la tuta vivo de ĉiu kredanto je Li.

 

37. Kial ni konfesas la Unu Dion? (200-202, 228)

Ĉar Li Sin revelaciis al la Izraela popolo kiel la Unu, kiam Li diris: “Aŭskultu, ho Izrael, la Eternulo estas unu sola” (Rea 6,4); “Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia” (Jes 45, 22). Jesuo mem tion konfirmis: “la Eternulo estas unu“ (Mar 12,29). Konfesi, ke Jesuo kaj la Sankta Spirito estas ankaŭ Dio kaj Sinjoro, ne enkondukas ian ajn disdividon en la Unu Dion.

 

38. Kun kiu nomo Dio Sin revelaciis? (203-205, 230-231)

Dio Sin revelaciis al Moseo kiel la vivanta Dio, “la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, la Dio de Jakob” (Eli 3,6). Dio revelaciis al Moseo ankaŭ Sian misteran nomon: “Mi estas la Mi-estas (JHWH)”. La neeldirebla nomo de Dio jam en la epoko de la Malnova Testamento estis anstataŭata per la vorto Sinjoro (en Malnov-Testamenta Esperanto: Eternulo). Tiel en la Nova Testamento Jesuo, kiam Li estas nomata Sinjoro, aperas kiel vera Dio.

 

39. Ĉu nur Dio “estas”? (212-213, 229)

Dum la kreitaĵoj ricevis de Dio ĉion, kion ili estas kaj havas, nur Dio estas en Si mem la pleneco de la esto kaj de ĉiu perfekteco. Li estas la “LI-ESTAS”, sen origino kaj sen fino. Jesuo revelacias, ke ankaŭ Li portas la Dian Nomon: “MI ESTAS” (Joh 8,28).

 

40. Kial gravas la revelacio pri la nomo de Dio? (206-213)

Revelaciante Sian nomon Dio konigas la riĉecojn entenatajn en Sia neeldirebla mistero: nur Li deĉiame porĉiame ESTAS tiu, kiu transcendas la mondon kaj la historion. Li kreis la ĉielon kaj la teron. Li estas la fidela Dio ĉiam proksima al Sia popolo por ĝin savi. Li estas plene la Sanktulo, “riĉa en kompateco” (Efe 2,4) kaj ĉiam preta pardoni. Li estas la Estaĵo spirita, transcenda, ĉiopova, eterna, persona, perfekta. Li estas vero kaj amo.

 

“Dio estas la Estaĵo senfine perfekta,

 la Sankta Triunuo.”

(S-ta Turibio el Mogrovejo).

 

 

41. Laŭ kiu senco Dio estas la vero? (214-217, 231)

Dio estas la Vero mem kaj kiel Tia Li ne Sin trompas kaj ne povas trompi aliulojn. Li “estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom” (1 Joh 1,5). La eterna Filo de Dio, la homiĝinta saĝeco, estis sendita en la mondon, por ke Li “atestu pri la vero” (Joh 18,37).

 

42. Kiel Dio rivelacias ke Li estas amo? (218-221)

Dio Sin revelacias al Izraelo kiel Tiu, kies amo estas pli forta ol la amo de patro aŭ de patrino al siaj infanoj, aŭ ol la amo de fianĉo al sia fianĉino. Li estas en Si mem “amo” (1 Joh 4,8.16), kiu Sin donas senrezerve kaj senrekompence. Li “tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita” (Joh 3,16-17). Sendinte sian Filon kaj la Sanktan Spiriton Dio rivelacias, ke Li mem estas eterna interŝanĝo de amo.

 

43. Kion postulas la kredo je la Unu Dio? (222-227, 229)

La kredo je Dio, la Unusola, postulas: scii pri ties grandeco kaj majesto; vivi en dankopreĝo; ĉiam fidi je Li, eĉ en malagrablaĵoj; rekoni la unuecon kaj veran dignon de ĉiuj homoj kreitaj laŭ Lia bildo; ĝuste uzadi la aĵojn kreitajn de Li.

 

44. Kio estas la centra mistero de la kristanaj kredo kaj vivo? (232-236, 261)

La centra mistero de la kristanaj kredo kaj vivo estas la mistero de la Sanktega Triunuo. La kristanoj estas baptitaj en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

 

45. Ĉu eblas ekkoni la misteron de la Sankta Triunuo sole per la homa racio? (237)

Dio lasis kelkajn spurojn de Sia Triunua Esto en la kreitaro kaj en la Malnova Testamento, sed Sia plej interna Esto kiel Sankta Triunuo konstituas misteron ne-alireblan por la simpla homa racio, kaj ankaŭ al la kredo de Izraelo ĝi estis ne-alirebla antaŭ la enkarniĝo de la Dio-Filo kaj antaŭ la sendo de la Sankta Spirito. Tiu mistero estis revelaciita de Jesuo Kristo, kaj ĝi estas la fonto de ĉiuj aliaj misteroj.

 

46. Kion Jesuo Kristo revelacias al ni pri la mistero de la Patro? (238-242, 262)

Jesuo Kristo al ni revelacias, ke Dio estas “Patro”: ne nur kiel Kreinto de la universo kaj de la homaro, sed precipe ĉar Li jam eterne generas en Sia interno la Filon, kiu estas Lia Vorto, la “elbrilo de Lia gloro, kaj la plena bildo de Lia substanco” (Heb 1,3).

 

47. Kiu estas la Sankta Spirito al ni revelaciita de Jesuo Kristo? (243-248, 263-264)

Li estas la Tria Persono de la Sanktega Triunuo. Li estas Dio tute egala kun la Patro kaj la Filo. Li “devenas de la Patro” (Joh 15,26), kiu kiel origino senorigina estas la fonto de la tuta Triunua vivo. Li devenas ankaŭ el la Filo (Filioque), ĉar la Patro Lin donacas al la Filo kiel eterna donaco. Sendita de la Patro kaj de la enkarniĝinta Filo, la Sankta Spirito gvidas la eklezion “en ĉian veron” (Joh 16,13).

 

48. Kiel la eklezio esprimas sian kredon je la Sankta Triunuo? (249-256, 265-266)

La eklezio esprimas sian kredon je la Sankta Triunuo konfesante unu solan Dion en Tri Personoj: Patro, Filo kaj Sankta Spirito. La Tri Diaj Personoj estas unu sola Dio, ĉar ĉiu el Ili identiĝas kun la pleneco de la unusola kaj nedividebla Dia naturo. Ili reale diferenciĝas inter Si per la reciprokaj rilatoj: la Patro generas la Filon, la Filo estas generita de la Patro, la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo.

 

49. Kiel agas la Tri Diaj Personoj? (257-260, 267)

Nesepareblaj en Sia unu substanco, la Diaj Personoj estas nesepareblaj ankaŭ en Sia agado: la Triunuo havas nur unu kaj saman agadon. Sed en la unu Dia ago ĉiu Persono efikas laŭ Sia propreco en la Triunuo.

 

 “Ho mia Dio, Triunuo, kiun mi adoras … trankviligu mian animon;

el ĝi faru vian ĉielon, vian ŝatatan loĝejon kaj la lokon de via ripozo.

Neniam mi lasu Vin sola tie, sed mi volas ĉeesti kun mia tuto,

tute vigla en mia kredo, tute adoranta,

tute min donanta al via krea agado.”

(Beata Elizabeto de la Triunuo).

 

 

 

 

 

 

 

 

50. Kion signifas, ke Dio estas ĉiopova? (268-278)

Dio Sin revelaciis kiel “forta kaj potenca ” (Psa 24,8), kiel tiu, ĉe kiu ”nenio estas neebla ” (Luk 1,37). Lia ĉiopoveco ampleksas ĉion kaj estas mistera. Ĝi Sin manifestas en la kreo de la mondo el nenio kaj en la kreo de la homo pro amo, sed antaŭ ĉio en la enkarniĝo kaj resurekto de Lia Filo, en la donaco de nia adopto kiel infanoj kaj en la pardono de la pekoj. Pro tio la eklezio adresas sian preĝon al “Dio, la ĉiopova kaj eterna” (Omnipotens sempiterne Deus …)

 

51. Kial gravas konfirmi: “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj teron” (Gen 1,1)? (279-289, 315)

Ĉar la kreo estas la fundamento de ĉiuj Diaj savoplanoj. Ĝi manifestas la ĉiopovan kaj saĝan amon de Dio. Ĝi estas la unua ŝtupo por la interligo de la Unu Dio kun Sia popolo. Ĝi estas la komenco de la savohistorio kulminanta en Kristo. Ĝi estas unua respondo al la bazaj demandoj de la homo pri siaj origino kaj celo.

 

52. Kiu kreis la mondon? (290-292, 316)

La Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito estas la unusola kaj nedividebla origino de la mondo, ankaŭ se la verko de la mondokreo estas atribuita precipe al Dio la Patro.

 

53. Por kio la mondo estas kreita? (293-294, 319)

La mondo estas kreita por la gloro de Dio, kiu volis manifesti kaj komuniki Siajn bonecon, verecon kaj belecon. La lasta celo de la kreo estas, ke en Kristo “Dio estu ĉio en ĉio” (1 Kor 15,28), por Lia gloro kaj por nia feliĉo.

 

“La gloro de Dio estas la homo vivanta;

sed la vivo de la homo estas la kontemplo de Dio”

(S-ta Ireneo)

 

 

54. Kiel Dio kreis la mondon? (295-301, 317-318, 320)

Dio kreis la mondon libervole en saĝo kaj amo. La mondo ne estas produkto de neceso, de blinda destino aŭ hazardo. Dio kreis “el nenio” (ex nihilo) (2 Mak 7,28) mondon ordoplenan kaj bonan, kiun Li transscendas senfine. Li tenas Sian kreitaĵon ekzistantan per Sia Filo kaj per la Sankta Spirito, donas al ĝi la kapablon agadi kaj ĝin gvidas al ĝia pleneco.

 

55. En kio konsistas la Dia providenco? (302-306, 321)

Ĝi konsistas en la dispozicioj, per kiuj Dio kondukas Siajn kreitaĵojn al la lasta perfekteco, al kiu Li ilin destinis. Dio estas la suverena aŭtoro de Sia decido. Sed por realigi tiun planon Li utiligas ankaŭ la kunlaboradon kun Siaj kreitaĵoj. Samtempe Li donas al la kreitaĵoj la dignon agadi mem kaj esti kaŭzoj unu de la aliaj.

 

56. Kiel la homo kunlaboras kun la Dia providenco? (307-308, 322-223)

Dio ofertas al la homo kaj postulas de li libere agi per faroj, preĝoj, sed ankaŭ per suferoj. Sed tiuj homaj agoj okazu kune kun “Dio …, kiu elfaras” en la homo “la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo” (Flp 2,13).

 

57. Dio estas ĉiopova kaj zorgas por ĉio. Kial tamen ekzistas la malbono? (309-310, 324, 400)

Al tiu dolora kaj ankaŭ mistera demando povas respondi nur la kompleto de la kristana kredo. Dio estas neni-maniere, nek rekte nek nerekte, la kaŭzo de la morala malbono. Li heligas la misteron de la malbono en Sia Filo Jesuo Kristo, kiu mortis kaj resurektis por venki la grandan moralan malbonon estanta la peko de la homoj kaj prezentanta la radikon de ĉiuj aliaj malbonoj.

 

58. Kial Dio allasas la malbonon? (311-314, 324)

La kredo nin certigas, ke Dio ne allasus la malbonon, se Li ne lasus disvolviĝi iun bonon eĉ el la malbono. Dio tion jam mirege realigis en la morto kaj resurekto de Kristo: fakte el la plej granda morala malbono, la murdo de Sia Filo, Li faris la plej grandan de ĉiuj bonoj: la glorigon de Kristo kaj nian elaĉeton.

 

Ĉielo kaj Tero

 

59. Kion Dio kreis? (325-327)

La Sankta Skribo diras: “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron“ (Gen 1,1). La eklezio proklamas en sia kredokonfeso, ke Dio estas la Kreinto de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj: nome de ĉiuj spiritaj kaj korpaj estaĵoj, de la anĝeloj kaj de la videbla mondo kaj aparte de la homo.

 

60. Kiuj estas la anĝeloj? (328-333, 350-351)

La anĝeloj estas kreitaĵoj pure spiritaj, senkorpaj, nevideblaj kaj senmortaj, ili estas personaj estaĵoj dotitaj kun intelekto kaj volo. Ili senĉese Dion kontemplas okulon ĉe okulo, Lin gloras, al Li servas fariĝante Liaj mesaĝantoj en la realigo de la savomisio por ĉiuj homoj.

 

61. Kiel la anĝeloj ĉeestas en la vivo de la eklezio? (334-336, 352)

La eklezio unuiĝas kun la anĝeloj por adori Dion, petas ilian helpadon, kaj celebras pri iuj el ili liturgian memoron.

 

“Ĉiu fidelulo havas ĉe sia flanko anĝelon kiel gardiston kaj paŝtiston,

por akompani lin al la vivo.”

(S-ta Bazilio la Granda)

 

 

62. Kion instruas la Sankta Skribo rilate la kreon de la videbla mondo? (337-341)

Pere de la rakonto de la “ses tagoj” de kreado, la Sankta Skribo al ni konsciigas la valoron de la kreitaro kaj ties celon laŭdi Dion kaj servi al la homoj. Ĉiuj estaĵoj dankas sian ekziston al Dio, de kiu ili ricevas siajn proprajn bonecon kaj perfektecon, siajn proprajn leĝojn kaj sian lokon en la mondo.

 

63. Kiun pozicion havas la homo en la kreitaro? (343-344, 353)

La homo estas la kulmino de la videbla kreitaro, ĉar li estas kreita laŭ la bildo kaj la simileco de Dio.

 

64. Kiu maniero de rilatoj ekzistas inter la kreitaĵoj? (342, 354)

Rimarkeblas inter la kreitaĵoj interdependeco kaj hierarĥio, volitaj de la Kreinto. Samtempe inter la kreitaĵoj ekzistas unueco kaj solidareco. Ĉar ili ĉiuj havas la saman Kreinton, ili ĉiuj estas de Li amataj kaj estas ordigitaj al Lia gloro. Tial estas principo de la saĝeco kaj fundamento de la moraleco respekti kaj la leĝojn enskribitajn en la kreitaro kaj la rilatojn devenantajn el ĝia naturo.

 

65. Kia rilato ekzistas inter la verko de al kreo kaj la verko de la elaĉeto? (345-349)

La verko de la kreo kulminas en la eĉ pli granda verko de la elaĉeto. Fakte per la kreo-verko komenciĝas la nova kreo, en kiu ĉio trovos sian lasta sencon kaj sian plenumiĝon.

 

La homo

 

66. En kiu senco la homo estas kreita “laŭ la bildo de Dio”? (355-357, 380)

La homo estas kreita laŭ la bildo de Dio tiusence, ke li kapablas en libereco ekkoni kaj ami sian Kreinton. Li estas la sola kreitaĵo sur la tero, kiun Dio volis pro si mem, kaj kiun Li vokis partopreni scie kaj ame en Sia Dia vivo. Ĉar la homo estas kreita laŭ la bildo de Dio, li havas la dignon de persono: li ne estas nur kelkaĵo, sed li estas ulo. Li kapablas konscii pri si, libere sin doni, kaj komuniki kun Dio kaj kun aliaj personoj.

 

67. Por kio Dio kreis la homon? (358-359, 381)

Dio kreis ĉion por la homo. Sed la homo mem estas kreita por ekkoni Dion, por servi al Li kaj por ami Lin, por dankante oferti al Li en ĉi tiu mondo la tutan kreitaron, kaj por esti levata al vivo kun Dio en la ĉielo. Nur en la mistero de la enkarniĝinta Vorto klariĝas vere la mistero de la homo. Li estas antaŭdestinita fidele redoni la bildon de la homiĝinta Dio-Filo, kiu estas la perfekta “bildo de la nevidebla Dio” (Kol 1,15).

 

68. Kial la homaro estas unueco? (360-361)

Ĉiuj homoj apartenas al la homa gento, ĉar ili havas sian komuna originon el Dio. Dio ja “el unu homo kreis la tutan homan genton” (Ago 17,26). Finfine ĉiuj havas unusolan Savanton kaj estas vokitaj partopreni en la eterna Dia feliĉo.

 

69. Kiel la animo kaj la korpo en la homo estas unueco? (362-365, 382)

La homa persono estas korpa kaj same spirita estaĵo. En la homo la spirito kaj la materio formas unu solan naturon. Tiu unueco estas tiom profunda, ke la korpo estanta materio, dank’ al la spirita principo, kiu estas la animo, fariĝas vivanta homa korpo, kaj ke li participas en la digno de la esto “laŭ la bildo de Dio”.

 

70. Kiu donas al la homo la animon? (366-368, 382)

La spirito-animo ne devenas de la gepatroj, sed ĝi estas senpere kreita de Dio; ĝi estas senmorta. Ĝi ne pereas, kiam ĝi en la morto disiĝas de la korpo, kaj ĝi denove unuiĝos kun la korpo en la resurekto.

 

71. Kiun rilaton Dio fiksis inter viro kaj virino? (369-373, 383)

Viro kaj virino kreitaj de Dio kiel homaj personoj havas la saman dignon, samtempe ili sin reciproke kompletigas en siaj vireco kaj ineco. Dio volis ilin kiel komunon de personoj reciproke unu por la alia. Kune ili estas ankaŭ vokitaj transdoni la homan vivon fariĝinte en geedziĝo “unu karno” (Gen 2,24). Estante “prizorgantaj administrantoj” komisiitaj de Dio, ili submetigu al si la teron.

 

72. Kio estis laŭ la Dia plano la origina signifo de la homo? (374-379, 384)

Dio donis al la viro kaj al la virino, kiam Li ilin kreis, apartan partoprenadon en Sia Dia vivo en sankteco kaj justeco. Laŭ la Dia plano la homo ne devintus suferi kaj morti. Krome regis en la homo mem perfekta harmonio inter kreitaĵo kaj Kreinto, inter viro kaj virino, same kiel inter la unua homa paro kaj la tuta kreitaro.

 

La pekofalo

 

73. Kiel kompreneblas la realeco de la peko? (385-390)

En la historio de la homo aktualas la peko. Tiu fakto plene klariĝas en la lumo de la Dia revelacio, kaj aparte en la lumo de Kristo, la Savanto de ĉiuj homoj. Kie fortiĝis la peko, tie Li superabundigis la gracon.

 

74. Kio estas la falo de la anĝeloj? (391-395, 414)

Per tiu bildo estas esprimata, ke la satano kaj la aliaj demonoj, pri kiuj parolas la Sankta Skribo kaj la eklezia Tradicio, estis anĝeloj kreitaj bonaj de Dio. Sed ili fariĝis malbonaj, ĉar ili en libera kaj nerevokebla elekto rifuzis Dion kaj Lian regnon, kaj tiel ili estigis la inferon. Ili provas asociigi la homon al sia ribelo kontraŭ Dio. Sed Dio en Kristo konfirmas Sian senduban venkon super la malbonulo.

 

75. En kio konsistas la unua peko de la homo? (396-403, 415-417)

La homo, tentita de la diablo, lasis morti en sia koro la fidon al sia Kreinto kaj, malobeante al Li, la homo volis esti “kiel Dio” (Gen 3,5), sed sen Dio, kaj ne laŭ Dio. Tiel Adamo kaj Eva tuj perdis, por si kaj por ĉiuj siaj posteuloj, la originan gracon de sankteco kaj justeco.

 

76. Kio estas la origina peko? (404, 419)

La origina peko, en kiu naskiĝas ĉiuj homoj, estas la stato de manko de la originaj sankteco kaj justeco. Ĝi estas peko, kiun ni “ricevis”, ne “faris”. Ĝi estas stato ekde la naskiĝo, ne persona ago. Kaŭze de la unueca origino de ĉiuj homoj ĝi transdoniĝas al la posteuloj de Adamo per la homa naturo, ne “per imitado, sed per generado”. Tiu transdono estas mistero, kiun ni ne kapablas plene kompreni.

 

77. Kiujn aliajn sekvojn kaŭzas la origina peko? (405-409, 413, 418)

Sekve de la origina peko la homa naturo ja ne estas tute koruptita, sed ĝi estas lezita en siaj naturaj fortoj, subigita al la nescio, al la sufero kaj al la potenco de la morto, kaj la homo inklinas al la peko. Tiu inklino estas nomata konkupiscenco (malbona avido).

 

78. Kion faris Dio post la unua peko? (410-412, 420-421)

Post la unua peko la mondo estis inundita de pekoj. Sed Dio ne lasis la homon al la potenco de la morto. Male: Dio al li antaŭanoncis mistere – en la “protoevangelio” (Gen 3,5) – la venkon super la malbono kaj la levadon el lia falo. Tio estas la unua anonco pri la elaĉetanta Mesio. Tial la unua peko estas eĉ nomata “feliĉa kulpo”, ĉar ĝi “meritis ricevi tiom grandan Elaĉetanton” (Liturgio de la Paska Nokto).

 

 

DUA ĈAPITRO

Mi kredas je Jesuo Kristo, la unu-naskita Filo de Dio

 

79. Kiu estas la ĝoja mesaĝo por la homo? (422-424)

La ĝoja mesaĝo estas la anonco pri Jesuo Kristo, la “Filo de la vivanta Dio” (Mat 16,16), kiu mortis kaj resurektis. En la tempo de la reĝo Herodo kaj de la imperiestro Aŭgusto plenumis Dio la promesojn faritajn al Abrahamo kaj al ties posteularo, kaj Li sendis “Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la fil-adopton” (Gal 4,4-5).

 

80. Kiel tiu ĝoja mesaĝo estas disvastigata? (425-429)

Ekde la komenco la unuaj disĉiploj havis la ardan deziron anonci Jesuon Kriston, por konduki ĉiujn al la kredo. Ankaŭ hodiaŭ la ama ekkono de Kristo vekas la deziron evangelizadi kaj kateĥizadi, nome senvualigi en Lia persono la tutan Dian planon kaj konduki la homojn al komuneco kun Li.

 

 

“KAJ JE JESUO KRISTO,

LIA UNU-NURA FILO, NIA SINJORO”

 

81. Kion signifas la nomo “Jesuo”? (430-435, 452)

La nomo donita de la anĝelo al Jesuo okaze de la naskiĝ-anonco signifas “Dio savas”. Ĉi nomo esprimas, kiu estas Jesuo kaj al kio Li estas sendita, “ĉar Li savos Sian popolon de ĝiaj pekoj” (Mat 1,21). Petro asertas, ke “ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj!” (Ago 4,12).

 

82. Kial Jesuo estas nomata “Kristo”? (436-440, 453)

“Kristo” en la helena kaj “Mesio” en la hebrea signifas “Oleito”. Jesuo estas la Kristo, ĉar Li estas konsekrita de Dio kaj oleita per la Sankta Spirito por Sia tasko kiel Elaĉetanto. Li estas la de Izraelo atendata Mesio elsendita de la Patro en la mondon. Jesuo allasis la titolon “Mesio”, tamen Li pli precize klarigis ĝian signifon: “malsuprenirinta de la ĉielo” (kp. Joh 3,13), krucumita kaj poste resurektinta Li estas la suferanta Dio-Servisto, kiu donas sian vivon “kiel elaĉeton por multaj” (Mat 20, 28). De la nomo Kristo ni havas nian nomon kristanoj.

 

83. En kiu senco Jesuo estas la “unu-naskita Filo de Dio”? (441-445, 454)

Tiu Li estas en unika kaj perfekta senco. La voĉo de la Patro nomas Jesuon en la bapto kaj en la transfiguriĝo Sian “amatan Filon”. Jesuo nomas Sin la Filo, kiu “konas la Patron” (Mat 11, 27), kaj tiel Li konfirmas Sian rilaton unikan kaj eternan kun Dio Sia Patro. Li estas la unu-naskita Filo de Dio (1 Joh 4,9), la Dua Persono de la Sankta Triunuo. Li estas la kerno de la apostola predikado: la apostoloj “vidis Lian gloron, gloron kvazaŭ de la sole-naskita de la Patro” (Joh 1,14).

 

84. Kion signifas la titolo “Sinjoro”? (446-451, 455)

En la Biblio tiu titolo kutime indikas Dion la Reganton: Jesuo ĝin pretendas por Si mem kaj rivelas Sian Dian regopotencon per Sia povo super la naturo, super la demonoj, super la peko kaj la morto, kaj precipe per Sia resurekto. La unuaj kristanaj konfesoj deklaras, ke la potenco, la honoro kaj la gloro apartenantaj al Dio estas propraĵoj ankaŭ de Jesuo: Dio “donis al Li nomon kiu estas super ĉia nomo” (Flp 2,9). Li estas la Sinjoro de la mondo kaj de la historio, la sola, al kiu la homo rajtas senrezerve submeti sian personan liberecon.

 

 

“JESUO KRISTO … KONCIPITA PER LA SANKTA SPIRITO,

NASKITA EL MARIA LA VIRGULINO”

 

85. Kial la Filo de Dio fariĝis homo? (456-460)

Por ni homoj kaj por nia savo la Filo de Dio per la efiko de la Sankta Spirito enkarniĝis en la sino de la Virgulino Maria. Li volis repacigi kun Dio nin pekulojn, konigi al ni Ties senfinan amon, esti por ni modelo de la sankteco kaj doni, ke ni estu “partoprenantoj en Dia naturo” (2 Pet 1,4).

 

86. Kion signifas la vorto “enkarniĝo”? (461-463, 483)

La eklezio nomas “enkarniĝo” la misteron de la mirinda unuiĝo de la Dia kun la homa naturoj en la unu-nura Dia Persono de la Vorto. Por realigi nian savon, la Filo de Dio akceptis karnon (Joh 1,14) kaj vere fariĝis homo. La kredo je la enkarniĝo estas karakterizaĵo de la kristana kredo.

 

87. Kiamaniere Jesuo Kristo estas vera Dio kaj vera homo? (464-466, 469)

Jesuo estas nedisigeble vera Dio kaj vera homo en la unueco de Sia Dia Persono. Li, la Filo de Dio, “generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro”, fariĝis vera homo, nia frato, ne ĉesante esti Dio, nia Sinjoro.

 

88. Kion ĉikoncerne instruas la Koncilio de Ĥalkedono (451)? (467)

La Koncilio de Ĥalkedono instruas, “konfesi nian Sinjoron Jesuon Kriston kiel unusolan kaj saman Filon, perfektan en la Dieco kaj perfektan en la homeco: vera Dio kaj vera homo, provizita je raciaj animo kaj korpo; samsubstanca kun la Patro laŭ Dieco, samsubstanca kun ni laŭ la homeco ‘en ĉio tiel same, tamen sen peko’ (Heb 4,15). La sama unuflanke estas laŭ Dieco generita de la Patro antaŭ ĉiuj tempoj, kaj aliflanke en la lastaj tagoj por ni kaj nia savo naskiĝinta laŭ homeco el Maria, la Virgulino kaj Dipatrino“.

 

89. Kiel la eklezio esprimas la misteron de la enkarniĝo? (464-469, 479-481)

La eklezio esprimas tion asertante, ke Jesuo Kristo estas vera Dio kaj vera homo. Li havas du naturojn, la Dian kaj la homan, kiuj ne estas kunmiksitaj, sed unuigitaj en la Persono de la Vorto. Ĉio en la homeco de Jesuo – mirakloj, suferoj kaj morto – devas esti atribuataj al Lia Dia Persono, kiu agas per la alprenita homa naturo.

 

“Ho unu-naskita Filo, Vorto de Dio,

kvankam senmorta, vi volis por nia savo

enkarniĝi el la sankta Dipatrino Maria,

kiu ĉiam restis Virgulino … ;

Vi, unu en la Sankta Triunuo,

samglorata kun la Patro kaj la Sankta Spirito,

savu nin.”

(Bizanca liturgio de S-ta Krizostomo)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

90. Ĉu la homiĝinta Filo de Dio havas animon kun homa ekkono? (470-474, 482)

La Filo de Dio alprenis korpon vivigitan per racia homa animo. Per sia homa intelekto Jesuo lernis multajn aferojn el spertoj. Sed ankaŭ kiel homo, la Filo de Dio havis intiman kaj senperan konon pri Dio, Sia Patro. Li travidis ankaŭ la sekretajn pensojn de la homoj kaj plene konis la eternajn planojn, kiujn malkovri Li venis.

 

91. Kiel akordiĝas la Dia kaj la homa voloj de la enkarniĝinta Vorto? (475, 482)

Jesuo havas Dian volon kaj homan volon. En Sia tera vivo, la Filo de Dio kiel homo volis tion, kion Li decidis kune kun la Patro kaj la Sankta Spirito por nia savo. La homa volo de Kristo sekvas al Sia Dia volo sen kontraŭdiri kaj sen oponi, aŭ pli korekte, Lia homa volo subordiĝas al Sia Dia volo.

 

92. Ĉu Kristo havis veran homan korpon? (476-477)

Kristo alprenis veran homan korpon, per kiu la nevidebla Dio fariĝis videbla. Pro tio Kristo povas esti prezentata kaj kultata en sanktaj bildoj.

 

93. Kion signifas la koro de Jesuo? (478)

Jesuo nin konis kaj amis kun homa koro. Lia koro trapikita por nia savo estas la simbolo de tiu senfina amo, per kiu Li amas la Patron kaj ĉiun homon.

 

94. ”Koncipita per la Sankta Spirito”: Kion signifas tiu esprimo? (484-486)

Tio signifas, ke la Virgulino Maria koncipis en sia sino la eternan Filon per la ago de la Sankta Spirito kaj sen kunagado de viro: “La Sankta Spirito venos sur vin” (Luk 1,35), diris al ŝi la anĝelo en la anoncado.

 

95. “Naskita el Maria la Virgulino”: Kial Maria vere estas la Dipatrino? (495, 509)

Maria estas vere la Dipatrino, ĉar ŝi estas la patrino de Jesuo (Joh 2,1; 19,25). Ĉar tiu, kiun ŝi koncipis per la Sankta Spirito kaj kiu efektive fariĝis ŝia filo, estas la eterna Filo de Dio, de la Patro: Li mem estas Dio.

 

96. Kion signifas “senmakula koncipiteco”? (487-492, 508)

Pro graco ekde eterneco Dio elektis Marian, por ke ŝi estu la patrino de Sia Filo. Por plenumi tiun taskon, ŝi estis koncipita senkulpa. Tio signifas, ke Maria ekde ŝia koncipiĝo estis gardita kontraŭ la origina peko per la Dia graco kaj vide al la meritoj de Jesuo Kristo.

 

97. Kiel kunlaboras Maria en la Dia savoplano? (493-494, 508-511)

Per la graco de Dio Maria restis libera de ĉiu persona peko dum ŝia tuta vivo. Ŝi estas la “gracoplena” (Luk 1,28), la “tutsankta”. Okaze de la anĝela anonco, ke ŝi naskos “la Filon de la Plejaltulo” (Luk 1,32), ŝi libere donas sian jeson en la “obeemo de fido” (Rom 1,5). Ŝi tute sin dediĉas al la persono kaj al la verko de sia filo Jesuo, kaj tutanime aliĝas al la Dia savovolo.

 

98. Kion signifas la virga koncipiteco de Jesuo? (496-498)

Tio signifas, ke Jesuo estas koncipita en la sino de la Virgulino per la ekskluziva potenco de la Sankta Spirito, sen vira interveno. Li estas Filo de la Ĉiela Patro laŭ la Dia naturo, kaj filo de Maria laŭ la homa naturo, sed proprasence Filo de Dio en ambaŭ naturoj, ĉar Li estas nur Unu Persono, nome la Dia.

 

99. En kiu senco Maria estas “ĉiam virgulino”? (499-507, 510)

En la senco, ke “Ŝi restis virgulino en la koncipo de la Filo, virgulino en la akuŝo, virgulino en sia gravedeco, virgulino nutrante Lin per siaj mamoj, ĉiam virgulino” (S-ta Aŭgusteno). Ĉiam kiam en la evangelioj parolatas pri “fratoj kaj fratinoj de Jesuo”, temas pri proksimaj parencoj de Jesuo laŭ esprimado uzata en la Sankta Skribo.

 

100. Kiusence la spirita patrineco de Maria estas universala? (501-507, 511)

Maria havas unusolan Filon, Jesuon. Sed en Li etendiĝas ŝia spirita patrineco al ĉiuj homoj, kiujn Li venis por savi. Obeeme flanke de la nova Adamo Jesuo Kristo, la virgulino fariĝas la nova Eva, la vera patrino de la vivantoj, en kies naskiĝo kaj edukiĝo laŭorde de la graco ŝi kunlaboras kun patrina amo. Estante virgulino kaj patrino ŝi estas la plenbildo de la eklezio, estas eklezio en plena senco.

 

101. Kiusence la tuta vivo de Kristo estas mistero? (512-521, 561-562)

La tuta vivo de Kristo estas agado de la revelacio. Tio, kio estas videbla en la tera vivo de Jesuo, kondukas al Lia nevidebla mistero, specife al la mistero de Lia Di-Fileco: “Tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron” (Joh 14,9). Plue la tuta vivo de Kristo estas savomistero, ankaŭ se la savo en sia pleneco venas de la kruco kaj resurekto. Ĉio de Jesuo farita, dirita kaj suferita estis destinita savi la falintan homon kaj remeti lin en la originan vokitecon kiel Dia infano.

 

102. Kiel la Jesuaj misteroj estis preparitaj? (522-524)

Unue troviĝas longa espero daŭrinta multajn jarcentojn, kiun ni revivigas dum la liturgia celebrado de la adventa tempo. Krom la malhela atendado, kiun Dio metis en la koron de la paganoj, Li preparis la alvenon de Sia Filo per la Malnova Interligo ĝis Johano la Baptisto, la lasta kaj pli granda de la profetoj.

 

103. Kion instruas la evangelio pri la misteroj de la naskiĝo kaj de la infanaĝo de Jesuo? (525-530, 563)

Je Kristnasko en la febleco de infano riveliĝas la gloro de la ĉielo. La cirkumcido de Jesuo estas signo de Lia aparteno al la hebrea popolo kaj antaŭsigno de nia bapto. Per la epifanio la Reĝo kaj Mesio de Izraelo estas rivelata al ĉiuj gentoj. En Lia templa prezentado okazas per Simeono kaj Anna la renkontiĝo de la tuta atendado de Izraelo kun sia Savanto. La fuĝo al Egiptujo kaj la mortigo de la senpekaj infanoj anoncas, ke la tuta vivo de Kristo staros sub la signo de persekutado. Lia reveno memorigas al la eliro el Egiptujo kaj prezentas Jesuon kiel la novan Moseon: Li estas la vera kaj definitiva liberiganto.

 

104. Kiun instruon prezentas al ni la kaŝita vivo de Jesuo en Nazareto? (531-534, 564)

Dum Sia kaŝita vivo en Nazareto Jesuo restas en la silento de ordinara vivo. Tiel Li permesas al ni esti en komuneco kun Li per la sankteco de ĉiutaga vivo konsistanta el preĝo, simpleco, laboro kaj familia amo. Lia submetiĝo al Maria kaj Jozefo, Lia edukopatro, estas bildo de Lia Fila obeemo al la Patro. Maria kaj Jozefo akceptas en sia kredo la misteron de Jesuo, kvankam ili ne ĉiam komprenas ĝin.

 

105. Kial Jesuo ricevas de Johano la “bapton de pento por la pardonado de pekoj” (Luk 3,3)? (535-537, 565)

Por komenci Sian publikan vivon kaj anticipi la “bapton” de Sia morto: kvankam senpeka, Li allasas esti enkalkulata inter la pekuloj, Li estanta “la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo” (Joh 1,29). La Patro proklamas Lin, ke Li estas Lia “Filo, la amata” (Mat 3,17), kaj la Sankta Spirito sobiras sur Lin. La bapto de Jesuo antaŭfiguras nian bapton.

 

106. Kion revelacias la tentoj de Jesuo en la dezerto? (538-540, 566)

La tentoj de Jesuo en la dezerto reprenas denove la tentojn de Adamo en la paradizo kaj tiujn de Izraelo en la dezerto. La satano tentas Jesuon en Lia obeo al la senditeco konfidita al Li de la Patro. Kristo la nova Adamo persistas, kaj Lia venko anoncas la venkon de Sia pasiono, la plej supera obeopruvo de Sia Fila amo al la Patro. La eklezio sin kunigas kun tiu mistero aparte en la Karesma liturgio.

 

107. Kiu estas invitata partopreni en la Dia regno, kiun Jesuo anoncis kaj realigis? (541-546, 567)

Jesuo invitas ĉiujn homojn partopreni en la Dia regno. Ankaŭ la plej aĉa pekulo estas vokata konvertiĝi kaj akcepti la senfinan mizerikordon de la Patro. La regno de Dio apartenas jam nun sur la tero al tiuj, kiuj Ĝin akceptas kun humila koro. Al ili estas rivelitaj Ĝiaj misteroj.

 

108. Kial Jesuo rivelas la Dian regnon per signoj kaj mirakloj? (547-550, 567)

Jesuo akompanas Sian parolon per signoj kaj mirakloj por montri, ke la regno prezentiĝas en Li, la Mesio. Li ja sanigas kelkajn personojn, sed Li ne venis por elimini ĉiujn surterajn malbonojn, sed por nin liberigi antaŭ ĉio el la sklaveco de la peko. La elpelado de demonoj anoncas, ke Lia kruco venkos super la “estro de ĉi tiu mondo” (Joh 12,31).

 

109. Kiun aŭtoritaton Jesuo konfidas al Siaj apostoloj en la Dia regno? (551-553, 567)

Jesuo elektas la dekduon, la futurajn atestantojn de Lia resurekto. Li ilin partoprenigas en Siaj senditeco kaj aŭtoritato, por ke ili instruu, absolvu pekojn, konstruu kaj gvidu la eklezion. En tiu kolegio Petro ricevas “la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo” (Mat 16,19) kaj staras unualoke. Li havas la taskon gardi la kredon sendifektan kaj firmigi siajn gefratojn.

 

110. Kiun signifon havas la transfiguriĝo? (554-556, 568)

En la transfiguriĝo aperas la Triunuo: “la Patro en la voĉo, la Filo en la homo, la Sankta Spirito en la brila nubo” (S-ta Tomaso el Akvino). Jesuo, parolante kun Moseo kaj Elija pri Sia “foriro” (Luk 9, 31) montras, ke Lia gloro iros la vojon tra la kruco. La transfiguriĝo donas antaŭsenton pri la resurekto kaj la reveno de la glora Kristo, “kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de Lia gloro” (Flp 3,21).

 

“Vi transfiguriĝis sur la monto, kaj Viaj disĉiploj vidis vian gloron tiom,

kiom ili estis kapablaj al tio, ho Kristo Dio,

por ke ili komprenu, kiam ili vidos Vin krucumita, ke Via sufero estis libera,

kaj por ke ili anoncu al la mondo, ke Vi vere estas la rebrilo de la Patro.”

(Bizanca liturgio)

 

 

 

 

 

 

 

 

111. Kiel Jesuo estante Mesio eniras en Jerusalemon? (557-560, 569-570)

En la fiksita tempo Jesuo decidis supreniri al Jerusalemo por suferi Sian pasionon, por morti kaj resurekti. Estante Mesio-Reĝo kaj tiel manifestante la alvenon de la Dia regno, Jesuo eniras en Sian urbon rajdante sur azeno. Li estas salutata de la etuloj, kies ĝojkrio estas enprenita en la eŭkaristian ‘Sanctus’: “Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Hosana (savu nin)!” (Mat 21,9). La eklezia liturgio malfermas la Sanktan Semajnon per la celebrado de la eniro en Jerusalemon.

 

 

 

“JESUO KRISTO … SUFERINTA SUB PONCIO PILATO,

KRUCUMITA, MORTINTA KAJ ENTOMBIGITA”

 

112. Kian signifon havas la pasĥamistero? (571-573)

La pasĥamistero de Jesuo, enhavanta Liajn pasionon kaj morton, Lian resurekton kaj Lian gloradon, estas la koro de la kristana kredo. Ĉar unufoje por ĉiam la savoplano de Dio plenumiĝis en la elaĉeta morto de Lia Filo Jesuo Kristo.

 

113. Pro kiuj akuzoj Jesuo estis kondamnita? (574-576)

Kelkaj ĉefoj de Izraelo akuzis Jesuon ofendi la leĝon, agi kontraŭ la templo de Jerusalemo, kaj aparte lezi la kredon je la unueco de Dio, ĉar Li Sin proklamis Filo de Dio. Pro tio ili Lin transdonis al Pilato, por ke tiu kondamnu Lin al morto.

 

114. Kiel kondutis Sin Jesuo rilate la leĝon de Izraelo? (577-582, 592)

Jesuo ne abolis la leĝon donitan de Dio al Moseo sur la monto Sinajo. Li kompletigis ĝin kaj donis al ĝi Sian definitivan interpreton. Li estas la Dia leĝofaranto, kiu perfekte plenumas tiun leĝon. Plue Li, la fidela Diservisto, oferas per Sia sindona morto la unusolan oferon, kiu kapablas elaĉeti de la “pekoj, kiuj estis sub la unua testamento” faritaj (Heb 9,15).

 

115. Kiu estis la sinteno de Jesuo rilate al la Jerusalema templo? (583-586, 593)

Jesuo estis akuzita pro malamikeco kontraŭ la templo. Sed male, Li ĝin honoris kiel domo de Sia Patro (Joh 2,16) kaj en la templo Li publikigis gravan parton de Sia instruo. Sed rilate al Sia morto Li ankaŭ antaŭanoncis ĝian detruon, kaj Li prezentis Sin mem kiel la definitiva loĝejo de Dio inter la homoj.

 

116. Ĉu Jesuo kontraŭdiris la kredon de Izraelo rilate la unusolan savantan Dion? (587-591, 594)

Neniam Jesuo kontraŭdiris la kredon je unusoleco de Dio, ankaŭ ne, kiam Li plenumis la plej elstaran Dian verkon, per kiu Li realigis la mesiajn promesojn kaj pruvis, ke Li estas egala al Dio: la verkon de pekopardono. La postulo de Jesuo, kredi je Li kaj konvertiĝi, helpas kompreni la tragikan miskomprenon de la Sinedrio, ke Jesuo meritus la morton kiel blasfemulo.

 

117. Kiu responsas pri la morto de Jesuo? (595-598)

La pasiono kaj la morto de Jesuo povas esti imputataj nek sendistinge al ĉiuj judoj tiam vivantaj nek al la judoj poste naskiĝintaj aliloke kaj alitempe. Ĉiu unuopa pekulo, tio estas ĉiu homo, estas kaŭzanto kaj realiganto de la suferoj de la Elaĉetinto. Tiu kulpo trafas precipe tiujn, kiuj plurfoje refalas en la pekon aŭ sin delektas en malvirtoj, precipe kiam ili estas kristanoj.

 

118. Kial la morto de Jesuo apartenas al la Dia decido? (599-605, 619)

Por repacigi kun Si ĉiujn homojn destinitajn al morto pro la peko, Dio decidis en ama iniciato sendi Sian Filon, por ke Tiu Sin fordonu al la morto por la pekuloj. Antaŭanoncita en la Malnova Testamento, aparte kiel ofero de la suferanta Diservanto, la morto de Jesuo okazis “laŭ la Skribo”.

 

119. Kiamaniere Jesuo Sin oferis al la Patro? (606-609, 620)

La tuta vivo de Jesuo estas libervola ofero al la Patro por plenumi Ties savoplanon. Li “donis Sian vivon kiel elaĉeton por multaj” (Mar 10, 45) kaj tiel Li repacigas la tutan homaron kun Dio. Liaj sufero kaj morto montras, kiel Lia homo-naturo estas libera kaj perfekta instrumento de la Dia amo, kiu volas la savon de ĉiuj homoj.

 

120. Kiel la ofero de Kristo sin esprimas en la lasta vespermanĝo? (610-611, 621)

En la lasta vespermanĝo kun la apostoloj je la antaŭtago de Sia pasiono Jesuo anticipas Sian mem-oferon, nome signifoplene Li esprimas ĝin kaj anticipe Li realigas ĝin: “Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi” (Luk 22,19), “ĉi tio estas mia sango … elverŝata” (Mat 26,28). Tiel Li starigas la eŭkaristion kiel “memorigo” (1 Kor 11,25) de Sia ofero, kaj Li ordinas Siajn Apostolojn kiel sacerdotoj de la Nova Interligo.

 

121. Kio okazas ĉe la mortotimo en Getsemano? (612)

La tuta sankta homonaturo de la Filo de Dio, kiu estas la “Estro de la vivo” (Ago 3, 15), sentas abomenon kontraŭ la morto. Tamen Lia homa volo konsentas kun la volo de la Patro: por nin savi Jesuo estas preta porti niajn pekojn per Sia korpo kaj esti “obea ĝis morto” (Flp 2,8).

 

122. Kion efikas la ofero de Kristo sur la kruco? (613-617, 622-623)

Jesuo libere donis sian vivon kiel repacigan oferon, nome Li rekompencis niajn pekojn per la plena obeo de Sia amo ĝis la morto. Tiu amo de la Dia Filo “ĝis la fino” (Joh 13,1) repacigas la tutan homaron kun la Patro. La paska ofero de Kristo do elaĉetas la homojn en unufoja, perfekta kaj definitiva maniero, kaj malfermas por ili la komunecon kun Dio.

 

123. Kial Jesuo vokas Siajn disĉiplojn surpreni sian krucon? (618)

Vokante Siajn disĉiplojn, ke ili “levu sian krucon kaj sekvu” Lin (Mat 16,24), Jesuo volas tiujn, al kiuj Lia elaĉet-ofero unue efikas, unuigi kun tiu ofero.

 

124. En kiu stato estis la korpo de Kristo kuŝanta en la tombo? (624-630)

Kristo suferis veran morton kaj estis vere entombigita. Sed la Dia potenco gardis Lian korpon kontraŭ la putrado.

 

 

“JESUO KRISTO … SOBIRINTA EN LA REGNON DE LA MORTO.

LA TRIAN TAGON LI RELEVIĜIS EL LA MORTINTOJ.”

 

125. Kio estas “la regno de la morto”, en kiun Jesuo sobiris? (632-637)

La “regno de la morto” – ne konfuzu ĝin kun la infero de la kondamnitoj – estis la stato de ĉiuj, ĉu justaj aŭ maljustaj, kiuj mortis antaŭ Kristo. Jesuo kun Sia animo, unuigita kun Sia Dia Persono, iris en la regnon de la morto al la justuloj atendintaj sian Savanton, por fine atingi la rigardadon de Dio. Post kiam Li estis venkinta per Sia morto la morton kaj la diablon, “kiu havis la potencon de morto” (Heb 2,14), Li liberigis la justulojn atendantajn la Savanton kaj malfermis al ili la pordojn de la ĉielo.

 

126. Kiun statuson havas la resurekto de Kristo en nia kredo? (631, 638)

La resurekto de Kristo estas la vero, en kiu kulminas nia kredo je Kristo. Kune kun la kruco ĝi estas esenca parto de la pasĥamistero.

 

127. Kiuj “signoj“ atestas la resurekton de Jesuo? (639-644, 656-657)

Krom la esence grava signo de la malplena tombo, la resurekto de Jesuo estas atestata de la virinoj, kiuj unuaj renkontis Jesuon kaj tion anoncis al la apostoloj. Jesuo poste “aperis al Kefas (Petro); poste al la dek du; poste Li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe” (1 Kor 15,5-6) kaj plue al aliaj. La apostoloj ne povis inventi la resurekton, ĉar tio estis al ili ne pensebla. Jesuo ilin eĉ riproĉis pro ilia malkredo.

 

128. Kial la resurekto estas ankaŭ transcenda evento? (647, 656- 657)

La resurekto estis historia evento konstatebla kaj atestebla per signoj kaj atestoj. Tamen kiel kredomistero ĝi transcendas la historion, ĉar ĝi estas la eniro de la homo-naturo de Kristo en la gloron de Dio. Pro tio Kristo resurektinta ne Sin manifestis al la mondo, sed al Siaj disĉiploj kaj faris ilin Siaj atestantoj antaŭ la popolo.

 

129. En kiu stato estas la resurektinta korpo de Kristo? (645-646)

La resurekto de Kristo ne estis reveno al la tera vivo. Lia resurektinta korpo estas la sama, kiu estis krucumita, kaj portas la spurojn de Sia pasiono. Sed Li jam partoprenas en la Dia vivo kaj posedas la kvaliton de apoteoza korpo. Pro tio al Jesuo resurektinta estas tute libere aperi al Siaj disĉiploj sub diversaj figuroj, kiel kaj kie Li volas.

 

130. Kial la resurekto estas verko de la Plejsankta Triunuo? (648-650)

La resurekto de Kristo estas transcenda verko de Dio. La Tri Personoj agas kune laŭ Sia propreco: la Patro manifestas Sian potencon, la Filo reprenas Sian vivon, kiun Li libere oferis (Joh 10,17) reunuigante Sian animon kun Sia korpo, kiun la Sankta Spirito vivigas kaj gloras.

 

131. Kiuj estas la senco kaj savosignifo de la resurekto? (651-655, 658)

La resurekto estas la kulmino de la enkarniĝo. Ĝi konfirmas la Diecon de Kristo same kiel ĉion, kion Li faris kaj instruis, kaj realigas ĉiujn Diajn promesojn por ni. Krome la Resurektinto, la Venkinto de peko kaj morto, estas la kaŭzo de nia pravigo kaj de nia resurekto: jam nun Li akiras por ni la gracon de Fila adopto, kiu estas reala partopreno en Lia vivo de unu-naskita Filo. Je la fino de la tempoj Li revivigos nian korpon.

 

 

“JESUO KRISTO … SUPREN-IRIS AL LA ĈIELO,

SIDAS DEKSTRE DE DIO, LA PATRO ĈIOPOVA”

 

132. Kion signifas la Ĉielen-iro? (659-667)

Post kiam pasintis kvardek tagoj ekde kiam Kristo sin montris al la apostoloj sub la figuro de ordinara homonaturo, kiu vualis Sian gloron de Resurektinto, Li supreniras al la ĉielo kaj sidiĝas al la dekstro de la Patro. Li estas la Sinjoro, kiu nun regas kun Sia homonaturo en la eterna gloro de la Filo de Dio kaj senĉese pledas por ni ĉe la Patro. Li sendas al ni Sian Spiriton kaj donas al ni la esperon iutage atingi Lin, ĉar Li preparis lokon por ni.

 

 

“DE KIE LI VENOS

POR JUĜI LA VIVANTOJN KAJ LA MORTINTOJN”

 

133. Kiel nun regas Jesuo, la Sinjoro? (668-674, 680)

Estante Sinjoro de la kosmo kaj de la historio kaj kiel kapo de Sia eklezio, la glorata Kristo mistere restas sur la tero, kie Lia regno jam estas prezenta en la eklezio kiel burĝono kaj komenco. Iun tagon Li glore revenos, sed ni ne konas la tagon. Pro tio ni vivas en gardema atendo vokante: “venu, Sinjoro Jesuo!” (Apo 22,20).

 

134. Kiel estos la reveno de la Sinjoro en gloro? (675-677, 680)

Post la lasta kosma skuo de ĉi tiu nedaŭra mondo, la glora veno de Kristo okazos en la paruzio kun la definitiva triumfo de Dio kaj kun la Fina Juĝo. Tiel plenumiĝos la Dia regno.

 

135. Kiel Kristo juĝos la vivantojn kaj la mortintojn? (678-679, 681-682)

Kristo juĝos kun la plenpovo akirita kiel Elaĉetinto de la mondo, kiu venis por savi la homojn. Estos senvualitaj la plej internaj sekretoj de la koroj samkiel la konduto de ĉiu rilate Dion kaj la proksimulon. Ĉiu homo estos laŭ siaj verkoj plenigita je vivo aŭ poreterne damnita. Tiel realiĝos “la pleneco de Kristo” (Efe 4,13) en kiu “Dio estos ĉio en ĉio” (1 Kor 15,28).

 

 

TRIA ĈAPITRO

Mi kredas je la Sankta Spirito

 

“MI KREDAS JE LA SANKTA SPIRITO”

 

136. Kion intencas la eklezio, kiam ĝi konfesas: ”Mi kredas je la Sankta Spirito”? (683-686)

Kredi je la Sankta Spirito signifas konfesi, ke Li estas la Tria Persono de la Plejsankta Triunuo, kiu eliras el la Patro kaj el la Filo kaj kiu “kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata”. La Spirito estis sendita “en niajn korojn” (Gal. 4,6), por ke ni ricevu la novan vivon kiel infanoj de Dio.

 

137. Kial la sendo de la Filo kaj la sendo de la Spirito estas ne disigeblaj? (687-690, 742-743)

En la nedividebla Triunuo, la Filo kaj la Spirito estas ja apartaj, sed nedisigeblaj unu de la alia. De la komenco ĝis la tempofino la Patro, kiam Li sendas Sian Filon, Li sendas ankaŭ Sian Spiriton, kiu nin unuigas en la kredo kun Kristo, por ke ni estu adoptitaj kiel infanoj, kaj ni povu diri “Patro” al nia Dio (Rom 8,15). La Spirito estas nevidebla, sed ni ekkonas Lin per Lia ago, kiam Li al ni revelacias la Vorton kaj laboras en la eklezio.

 

138. Kiuj nomoj ekzistas por la Sankta Spirito? (691-693)

“Sankta Spirito” estas la nomo de la Tria Persono de la Plejsankta Triunuo. Jesuo Lin nomas ankaŭ: Parakleto (Konsolanto, Advokato) kaj Spirito de Vero. La Nova Testamento Lin nomas krome: Spirito de Kristo, Spirito de la Sinjoro, Spirito de Dio, Spirito de la Gloro, Spirito de la Promeso.

 

139. Kiuj simboloj reprezentas la Sanktan Spiriton? (694-701)

Estas multaj: la akvo viva, kiu fontas el la trapikita koro de Kristo kaj sensoifigas la baptitojn; la unktado per oleo, kiu estas la sakramenta signo de la konfirmacio; la fajro, kio transformas ĉion, kion ĝi tuŝas; la hela aŭ la malhela nuboj, en kiuj riveliĝas la Dia gloro; la surmeto de la mano, per kiu estas donata la Sankta Spirito; la kolombo, kiu descendas sur Kriston ĉe la bapto kaj restas sur Li.

 

140. Kion signifas, ke la “Spirito parolis per la profetoj”? (687-688, 702-716)

Kiel profetoj oni komprenas tiujn, kiuj estas inspiritaj de la Sankta Spirito por paroli en la nomo de Dio. La Spirito gvidas la profetaĵojn de la Malnova Testamento al la kompleta plenumado en Kristo, kies misteron Li senvualas en la Nova Testamento.

 

141. Kion efikas la Sankta Spirito en Johano la Baptisto? (717-720)

La Spirito plenigas Johanon la Baptiston, la lastan profeton de la Malnova Testamento. Pelita de la Sankta Spirito, Johano estas sendita “pretigi por la Sinjoro popolon preparitan” (Luk 1,17) kaj anonci la venon de Kristo, la Filo de Dio: anonci Tiun, sur kiun li vidis malsupreniri la Spiriton restantan sur Li por anonci Lin, kiu “estas la baptanto per la Sankta Spirito” (Joh 1,33).

 

142. Kiun verkon plenumas la Spirito en Maria? (721-726, 744)

La Sankta Spirito finas en Maria la atendojn kaj la preparon de la Malnova Testamento al la veno de Kristo. En unika maniero Li ŝin plenigas kun graco kaj fekundigas ŝian virgecon, por ke ŝi almondigu la enkarniĝintan Filon de Dio. Li faras ŝin patrino de la “tuta Kristo”, nome patrino de Jesuo la kapo, kaj patrino de la eklezio, kies korpo Li estas. Je la pentekosta tago Maria ĉeestas inter la Dekdu, kiam la Spirito per la revelacio de la eklezio inaŭguras la “lastajn tempojn”.

 

143. Kiu rilato estas inter la Spirito kaj Kristo Jesuo dum Ties tera senditeco? (727-730, 745-746)

Per la Spirita unktado la Filo de Dio estas konsekrita kiel Mesio en Sia homeco ekde Sia enkarniĝo. Li revelacias la Spiriton en Sia instruado tiel plenumante la promeson faritan al la patroj. Li komunikas la Spiriton al la komencanta eklezio alspirante la apostolojn post Sia resurekto.

 

144. Kio okazas je Pentekosto? (731-732, 738)

Kvindek tagojn post Sia resurekto, la gloregita Jesuo Kristo je Pentekosto superabunde elverŝas la Spiriton. Li revelacias Lin kiel Dia Persono, tiel ke nun la Sankta Triunuo estas plene kaj tute revelaciita. La senditeco de Kristo kaj de la Spirito fariĝas la misio de la eklezio. Tiu senditeco konsistas en la anonco kaj disvastigo de la mistero de la Trinitata Komuneco.

 

“Ni vidis la veran Lumon, ni ricevis la ĉielan Spiriton,

ni trovis la veran kredon.

Ni do adoras la nedivideblan Trinitaton, ĉar Tiu ĉi nin savis.“

(Bizanca Liturgio. Tropariono de la Pentekosta Vespera Laŭdo)

 

 

 

 

 

 

145. Kion faras la Spirito en la eklezio? (733-741, 747)

La Spirito edifas, animas kaj sanktigas la eklezion. Estante la Spirito de la amo Li redonas al la baptitoj la similecon al Dio perditan pro la peko, kaj ilin en Kristo vivigas el la vivo de la Plejsankta Triunuo. Li ilin sendas atesti la veron de Kristo. Li ilin akordigas en iliaj reciprokaj taskoj, por ke ĉiuj alportu “la frukton de la Spirito” (Gal 5,22).

 

146. Kiel agas Kristo kaj Lia Spirito en la koroj de la fideluloj? (738-741)

Per la sakramentoj Kristo komunikas al la membroj de Sia korpo Sian Spiriton kaj la Dian gracon. Tiu graco fruktas en la nova vivo laŭ la Spirito. Finfine la Sankta Spirito estas la majstro de la preĝado.

 

 

”MI KREDAS … JE LA SANKTA KATOLIKA EKLEZIO”

 

La eklezio en la plano de Dio

 

147. Kion signifas la vorto eklezio? (748-752, 777, 804)

Ĝi indikas la popolon, kiun Dio kunvokas kaj kunigas el ĉiuj finoj de la tero, por establi la kunvenon de tiuj, kiuj per la kredo kaj la bapto fariĝas infanoj de Dio, membroj de Kristo kaj templo de la Sankta Spirito.

 

148. Ĉu troviĝas en la Biblio aliaj nomoj kaj bildoj por la eklezio? (753- 757)

En la Sankta Skribo ni trovas multajn bildojn, kiuj montras komplementajn karakterizaĵojn de la mistero de la eklezio. La Malnova Testamento preferas bildojn ligitajn al la Dia popolo. La Nova Testamento preferas bildojn ligitajn kun Kristo kiel kapo de la popolo, kiu estas Lia korpo, kaj bildojn devenantajn el la vivo paŝtista (ŝafejo, grego, ŝafoj), el la agrikulturo (kampo, oliv-arbo, vitejo), el la domkonstruado (loĝejo, ŝtono, templo), el la familia vivo (fianĉino, patrino, familio).

 

149. Kiuj estas la origino kaj la kompletigo de la eklezio? (758-766, 778)

La eklezio trovas siajn originon kaj kompletigon en la eterna plano de Dio. Ĝi estas preparata en la Malnova Interligo per la elekto de Izraelo, signo de la estonta kuniĝo de ĉiuj nacioj. Ĝi estas fondita per la vortoj kaj agoj de Jesuo Kristo kaj estas establita aparte per Ties elaĉetaj morto kaj resurekto. Finfine la eklezio estis revelaciita kiel mistero de la savo per la pentekosta elverŝo de la Sankta Spirito. Ĝi plene plenumiĝos je la fino de la tempoj kiel ĉiela kunveno de ĉiuj elaĉetintoj.

 

150. Kiun senditecon havas la eklezio? (767-769)

La senditeco de la eklezio estas anonci kaj starigi en ĉiuj gentoj la Dian regnon inaŭguritan de Jesuo Kristo. Ĝi konstituas ĉi tie sur la tero la ĝermon kaj la komencon de tiu savanta regno.

 

151. En kiu senco la eklezio estas mistero? (770-773, 779)

La eklezio estas mistero, ĉar en ĝia videbla realo ĉeestas kaj agas spirita Dia realo perceptebla nur per la kred-okuloj.

 

152. Kion signifas, ke la eklezio estas la universala sakramento de savo? (774-776, 780)

Tio signifas, ke la eklezio estas signo kaj ilo de repaciĝo kaj komuneco de la tuta homaro kun Dio kaj kun la unio de la tuta homaro.

 

La eklezio – popolo de Dio, de Kristo,

 templo de la Sankta Spirito

 

153. Kial la eklezio estas la popolo de Dio? (781, 802-804)

La eklezio estas la popolo de Dio, ĉar plaĉis al Dio sanktigi kaj savi la homojn ne unuope, sed fari ilin unu sola popolo unuigita el la unueco de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

 

154. Kiujn specialaĵojn havas la popolo de Dio? (782)

La popolo de Dio, al kiu oni membriĝas per la kredo al Kristo kaj per la bapto, havas sian originon en Dio la Patro, sian kapon en Jesuo Kristo, sian pozicion en la digno kaj libereco de la infanoj de Dio, sian leĝon en la nova ordono de la amo, sian senditecon en la tasko esti salo de la tero kaj lumo de la mondo, sian celon en la Dia regno jam komenciĝinta sur la tero.

 

155. En kiu senco la popolo de Dio partoprenas en la tri oficoj de Kristo, kiu estas sacerdoto, profeto kaj reĝo? (783-786)

La popolo de Dio partoprenas en la sacerdota ofico de Kristo, ĉar la baptitoj estas konsekrataj de la Sankta Spirito por spirite oferi. La popolo de Dio partoprenas en Lia profeta ofico, ĉar per la supernatura kredosento la popolo fidelas nerevokeble al la kredo, kaj ĝin komprenas kaj atestas ĉiam pli profunde. La popolo de Dio partoprenas en Lia reĝa ofico, ĉar servante ĝi imitas Jesuon Kriston, kiu kiel Reĝo de la universo fariĝis Servisto al ĉiuj, precipe al la povruloj kaj suferantoj.

 

156. Kiamaniere la eklezio estas la korpo de Kristo? (787-791, 805-806)

La mortinta kaj resurektinta Kristo profunde kunigas al Si la fidelulojn per la Sankta Spirito. Tiamaniere la kredantoj je Kristo, ligitaj al Li precipe per la eŭkaristio, unuiĝas ankaŭ inter si en amo formante unusolan korpon, la eklezion, kies unueco efektiviĝas en la diverseco de la membroj kaj funkcioj.

 

157. Kiu estas la kapo de tiu korpo? (792-795, 807)

Kristo estas “la kapo de la korpo”, kaj la korpo estas “la eklezio“ (Kol 1,18). La eklezio vivas el Li, en Li kaj por Li. Kristo kaj la eklezio formas la “tutan Kriston” (S-ta Aŭgusteno). “Kapo kaj membroj estas kvazaŭ unu mistika persono” (S-ta Tomaso el Akvino).

 

158. Kial la eklezio estas nomata la fianĉino de Kristo? (796, 808)

Ĉar la Sinjoro mem nomis Sin “la fianĉo” (Mar 2,19), kiu amis la eklezion kaj ĝin ligis al Si per eterna ligo. Li por ĝi fordonis Sin mem, “por ke Li sanktigu ĝin” (Efe 5,26) per Sia sango, kaj por ke Li faru la eklezion fekunda patrino de ĉiuj infanoj de Dio. Dum la termino “korpo” akcentas la unuecon de la “kapo” kun la membroj, la termino “fianĉino” substrekas la diversecon de la du en persona rilato.

 

159. Kial la eklezio estas nomata la templo de la Sankta Spirito? (797-798, 809-810)

Ĉar la Sankta Spirito loĝas en la korpo, kiu estas la eklezio: en ties kapo kaj en ties membroj. Krome Li edifas la eklezion en la amo per la Dia vorto, la sakramentoj kaj la virtoj.

 

“Kio nia spirito, nome nia animo estas por niaj membroj,

tio la Sankta Spirito estas por la membroj de Kristo,

por la korpo de Kristo, la eklezio.”

(S-ta Aŭgusteno)

 

 

 

 

 

 

160. Kio estas karismoj? (799-801)

Karismoj estas specialaj donoj de la Sankta Spirito donataj al la unuopuloj por la bono de la homoj, por la bezonoj de la mondo kaj precipe por la edifo de la eklezio. La distingo de la karismoj estas tasko de la instru-ofico de la eklezio.

 

Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola

 

161. Kial la eklezio estas unu? (811-815, 866)

La eklezio estas unu, ĉar ĝi havas kiel origino kaj modelo la unuecon de Unu Dio en la Trieco de la Personoj; kaj ĉar la iniciatinto kaj ĉefo de la eklezio estas Jesuo Kristo, kiu restarigas la unuecon de ĉiuj popoloj en unu sola korpo; kaj finfine ĉar la Sankta Spirito estas ĝia animo, kiu kunligas ĉiujn fidelulojn en la komuneco en Kristo. La eklezio havas nur unu kredon, unu sakramentan vivon, unu apostolan sukcedon, unu komunan esperon kaj unu saman amon.

 

162. Kie ekzistas la unu-nura eklezio de Kristo? (816, 870)

La unu-nura eklezio de Kristo, konstruita kaj ordigita en la mondo kiel socio, ekzistas en (latine: subsistit in) la katolika eklezio, gvidata de la posteulo de Petro, kaj de la episkopoj en komuneco kun la posteulo de Petro. Nur pere de la eklezio oni povas ricevi plene ĉiajn rimedojn por la savo. Ĉar la Sinjoro konfidis la tutan bonaron de la nova interligo unusole al la apostola kolegio, kies kapo estas Petro.

 

163. Kiel oni konsideru la kristanojn nekatolikajn? (817-819)

En la eklezioj kaj ekleziaj komunumoj, kiuj sin disigis de la plena komuneco kun la katolika eklezio, troviĝas multespecaj elementoj de la sanktigo kaj de la vero. Ĉiuj tiuj bonoj venas de Kristo kaj pelas al la katolika unueco. La membroj de tiuj eklezioj kaj komunumoj estas enkorpigitaj en Kristo per la bapto. Tial ni nomas ilin gefratojn.

 

164. Kiel oni povas sin engaĝi por la unuiĝo de la kristanoj? (820-822)

La deziro reestabli la unuiĝon de ĉiuj kristanoj estas dono de Kristo kaj alvoko de la Spirito. Tiu deziro koncernas la tutan eklezion kaj realiĝas per la kora konvertiĝo, la preĝo, la reciproka gefrata konatiĝo kaj per la teologia dialogo.

 

165. En kiu senco la eklezio estas sankta? (823-829, 867)

La eklezio estas sankta, ĉar la sankta Dio estas ĝia Kreinto; Kristo sin donis por ĝi, por ĝin sanktigi kaj por fari ĝin sanktigan. La Sankta Spirito ĝin vivigas per la amo. En la eklezio troviĝas la pleno de savigaj rimedoj. La sankteco estas tasko de ĉiuj ekleziaj membroj kaj la celo de ĉiuj ĝiaj aktivadoj. Meze en la eklezio trovigas la Virgulino Maria kaj multaj sanktuloj kiel modeloj kaj propetantaj. La sankteco de la eklezio estas la sanktiga fonto de ĝiaj infanoj, kiuj ĉi tie sur la tero ĉiuj sin konfesas kiel pekuloj ĉiam bezonantaj konvertiĝon kaj puriĝon.

 

166. Kial la eklezio nomiĝas katolika? (830-831, 868)

La eklezio estas katolika, tio signifas ĉion ampleksa, ĉar en ĝi Kristo ĉeestas: “Kie estas Jesuo Kristo, tie estas la katolika eklezio” (S-ta Ignacio el Antioĥia). Ĝi proklamas la tutan kaj integran kredon. Ĝi posedas kaj donas la plenon de la savigaj rimedoj. Ĝi estas sendita al ĉiuj popoloj ĉiutempaj kaj ĉiukulturaj.

 

167. Ĉu parta eklezio estas katolika? (832-835)

Katolika estas ĉiu part-eklezio (nome ĉiu diocezo aŭ eparĥio) estanta komunumo de kristanoj, kiuj en la kredo kaj la sakramentoj estas komunaj kun sia episkopo ordinita en la apostola sukcedo kaj kun la Roma eklezio, kiu “prezidas en amo” (S-ta Ignacio el Antioĥio).

 

168. Kiu apartenas al la katolika eklezio? (836-838)

Ĉiuj homoj varimaniere apartenas aŭ rilatas al la katolika unueco de la popolo de Dio. Plene enkorpiĝas en la katolika eklezio tiuj, kiuj unuiĝas al ĝi per la ligoj de la kredokonfeso, de la sakramentoj kaj de la eklezia estrado kaj komuneco, havante la Spiriton de Kristo. Tiuj baptitoj, kiuj ne tute realigas ĉi tiun katolikan unuecon, estas en speciala kvankam neperfekta komuneco kun la katolika eklezio.

 

169. Kiun rilaton havas la katolika eklezio kun la hebrea popolo? (839-840)

La katolika eklezio ekkonas sian rilaton kun la hebrea popolo en la fakto, ke Dio elektis tiun popolon kiel la unuan inter ĉiuj popoloj, por ke ĝi akceptu Lian Vorton. Al la hebrea popolo apartenas “la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo” (Rom 9,4-5). Kompare kun la ceteraj nekristanaj religioj, la hebrea kredo estas jam respondo al la Dia revelacio en la Malnova Testamento.

 

170. Kiu ligo estas inter la katolika eklezio kaj la nekristanaj religioj? (841-845)

Ekzistas ligo venanta el la komuna origino kaj celo de la tuta homa gento. La katolika eklezio rekonas, ke ĉio bona kaj vera, kio troviĝas en la ceteraj religioj, venas el Dio kaj estas radio de Lia vero. Tiu radio povas prepari al la akcepto de la evangelio kaj peli al la unueco de la homoj en la eklezio de Kristo.

 

171. Kion signifas la eldiro: “ekster la eklezio neniu savo”? (846-848)

Tiu eldiro signifas, ke ĉiu savo venas de Kristo, la kapo, per la eklezio, Lia korpo. Tial ne povas esti savataj tiuj homoj, kiuj scias, ke la eklezio estas fondita de Kristo kaj estas necesa por la savo, kiuj tamen ne eniras en la eklezion aŭ ne volas persisti en ĝi. Samtempe per Kristo kaj per Lia eklezio tiuj povas atingi la eternan savon, kiuj sen propra kulpo ne konas la evangelion de Kristo kaj Ties eklezion, sed kiuj serĉas Dion kun sincera koro, kaj kiuj sub la influo de la Dia graco klopodas plenumi Lian volon ekkonatan per la alvoko de la konscienco.

 

172. Kial la eklezio devas anonci la evangelion al la tuta mondo? (849-851)

Ĉar Kristo ordonis: “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19). Tiu misia mandato de la Sinjoro havas sian originon en la eterna amo de Dio, kiu sendis Sian Filon kaj Sian Spiriton, ĉar Li “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero” (1 Tim 2,4).

 

173. Kiamaniere la eklezio estas misia? (852-856)

La eklezio gvidata de la Sankta Spirito daŭrigas tra la historio la sendadon de Kristo. Pro tio la kristanoj devas anonci al ĉiuj la bonan mesaĝon donitan de Kristo, sekvante Ties vojon, pretaj akcepti eĉ la sin-oferon ĝis martiriĝo.

 

174. Kial la eklezio estas apostola? (857, 869)

La eklezio estas apostola: pro sia origino, estante “konstruita sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj” (Efe 2,20); pro sia instruo, kiu estas la instruo de la apostoloj; kaj pro sia strukturo, ĉar ĝis la reveno de Kristo ĝi estas instruata, sanktigata kaj gvidata de la apostoloj – kaj tio signifas per iliaj posteuloj, la episkopoj en komuneco kun la posteulo de Petro.

 

175. En kio konsistas la senditeco de la apostoloj? (858-860)

La vorto apostolo signifas sendito. Jesuo, la Sendito de la Patro, vokis al Si dekdu el Siaj disĉiploj kaj ilin ordinis kiel Siaj apostoloj. Li faris ilin elektitaj atestantoj de Sia resurekto, kaj fundamentoj de Sia eklezio. Li komisiis ilin daŭrigi Sian senditecon dirante: “Kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi vin sendas” (Joh 20,21). Li promesis al ili resti kun ili ĝis la fino de la mondo.

 

176. Kio estas la apostola sukcedo? (861-865)

La apostola sukcedo estas la transdono de la senditeco kaj plenpovo de la apostoloj al ties posteuloj, la episkopoj, per la sakramento de la ordino. Danke al tiu transdono, la eklezio restas en kreda kaj viva komuneco kun sia origino, dum laŭjarcente ĝi daŭrigas aranĝi sian tutan apostoladon por disvastigi la surteran Kristan regnon.

 

La fideluloj – hierarĥio, laikoj, konsekrita vivo

 

177. Kiuj estas la fideluloj? (871-872)

Fideluloj estas tiuj, kiuj estas enkorpigitaj al Kristo per la bapto kaj kiuj fariĝis la popolo de Dio. Ĉar ili laŭ la propra rango partoprenas en la sacerdota, profeta kaj reĝa oficoj de Kristo, ili estas vokataj al agado en la taskoj konfiditaj de Dio al la eklezio. Inter ili estas vera egaleco rilate la dignon kiel infanoj de Dio.

 

178. Kiel la popolo de Dio estas strukturita? (873, 934)

Pro Dia fondado troviĝas en la eklezio spiritaj oficuloj, kiuj ricevis la sakramenton de la ordino kaj estigas la eklezian hierarĥion. La ceteraj fideluloj estas nomataj laikoj. En ambaŭ grupoj estas fideluloj, kiuj sin speciale konsekras al Dio per la konfeso al la evangeliaj konsiloj de ĉasteco en senedzeco, de povreco kaj de obeo.

 

179. Kial Kristo instalis la eklezian hierarĥion? (874-876, 935)

Kristo instalis la eklezian hierarĥion kun la tasko paŝti la popolon de Dio en Lia nomo. Pro tio Li transdonis al la eklezia hierarĥio plenpovon. La hierarĥio kunmetiĝas el la ordinitaj oficuloj: episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj. Danke al la ordina sakramento, la episkopoj kaj presbiteroj agas, plenumante sian oficon, en la nomo kaj persono de Kristo. La diakonoj servas al la popolo de Dio diakonece (en la servo) de la vorto, de la liturgio kaj de la amo.

 

180. Kiel sin montras la kolegia dimensio de la eklezia ofico? (877)

La komunumo de la membroj de la eklezia hierarĥio serve laboras por la komuneco de ĉiuj fideluloj laŭ la ekzemplo de la dekdu apostoloj kune elektitaj kaj senditaj de Kristo. Ĉiu episkopo plenumas sian oficon kiel membro de la episkopa kolegio en unueco kun la papo kaj partoprenas kun li en la zorgo por la universala eklezio. La presbiteroj plenumas sian oficon en la presbitera komunumo de parta eklezio, en komuneco kun sia episkopo kaj sub ties gvidado.

 

181. Kial la eklezia ofico havas ankaŭ personan ĥarakteron? (878-879)

La eklezia ofico havas ankaŭ personan ĥarakteron, ĉar ĉiu pro la ordino responsas antaŭ Kristo, kiu vokis lin persone kaj donis al li la senditecon.

 

182. Kiun taskon havas la papo? (880-882, 936-937)

La papo, la episkopo de Romo kaj posteulo de la sankta Petro, estas la ĉiama kaj videbla principo kaj fundamento por la unueco de la eklezio. Li estas la anstataŭanto de Kristo, la kapo de la episkopara kolegio kaj la paŝtisto de la universala eklezio. Pro Dia enoficigo li havas la plej altan, senperan kaj ĝeneralan plenpovon super la tuta eklezio.

 

183. Kiun taskon havas la episkopara kolegio? (883-885)

La episkopara kolegio same plenumas – kune kun la papo kaj neniam sen li – la plej altan kaj plenan potencon super la eklezio.

 

184. Kiel la episkopoj plenumas sian taskon instrui? (888-890, 939)

La episkopoj kiel aŭtentikaj, kun la aŭtoritato de Kristo ekipitaj atestantoj de la apostola kredo havas la devon, en komuneco kun la papo fidele kaj kun plenpovo anonci al ĉiuj la evangelion. Per la supernatura kredosento, la popolo de Dio fidelas neperdeble en la kredo, gvidata de la vivanta instru-ofico de la eklezio.

 

185. Kiam la instru-ofico estas ne-eraripova? (891-892)

La instru-ofico estas ne-eraripova, kiam la papo pro sia aŭtoritato kiel plej supera paŝtisto de la eklezio, aŭ la episkopara kolegio en komuneco kun la papo precipe en ekumena koncilio, proklamas en definitiva akto doktrinon koncernantan la kredon aŭ la moralon. La instru-ofico estas ankaŭ ne-eraripova, kiam la papo kaj la episkopoj en sia ordinara instru-ofico samopinie prezentas doktrinon kiel definitivan. Al tiaj instruoj ĉiu fidelulo devas kredorespekte fidi.

 

186. Kiel la episkopoj plenumas sian devon sanktigi? (893)

La episkopoj sanktigas la eklezion disdonante la Kristan gracon per la servo de la vorto kaj de la sakramentoj, precipe de la eŭkaristio. Ili sanktigas la eklezion ankaŭ per sia preĝo, sia ekzemplo kaj sia laboro.

 

187. Kiel la episkopoj praktikas la gvid-oficon? (886-887, 894-896, 938)

Ĉiu episkopo kiel membro de la episkopara kolegio, kune kun la ceteraj episkopoj en unueco kun la papo, portas kolegie la zorgon por ĉiuj partaj eklezioj kaj por la tuta eklezio. La episkopo, al kiu estas konfidita iu parta eklezio, ĝin gvidas kun la aŭtoritato de sia propra, ordinara kaj senpera sankta plenpovo, uzata nome de Kristo la bona paŝtisto, en komuneco kun la tuta eklezio gvidata de la posteulo de Petro.

 

188. Kian vokitecon havas la laikaj fideluloj? (897-900, 940)

La aparta vokiteco de la laikaj fideluloj estas serĉi la Dian regnon iluminante kaj ordigante la tempajn aferojn laŭ Dio. Tiel ili realigas la vokitecon al sankteco kaj apostoleco adresitaj al ĉiuj baptitoj.

 

189. Kiel la laikoj partoprenas en la sacerdota ofico de Kristo? (901-903, 941)

Ili partoprenas en la sacerdota ofico de Kristo spirite oferante sian vivon kun ĉiuj verkoj, preĝoj kaj apostolaj iniciatoj, kun la familia vivo kaj la ĉiutaga laboro, kun la pacience akceptitaj penoj de la vivo kaj kun la spiritaj kaj korpaj ripozoj, per Jesuo Kristo kiel spirita ofero plaĉanta al Dio (1 Pet 2,5), precipe en la eŭkaristio. Tiel ankaŭ la laikoj sanktigitaj al Kristo kaj konsekritaj de la Sankta Spirito oferas la mondon mem al Dio.

 

190. Kiel la laikoj partoprenas en la profeta ofico de Kristo? (904-907, 942)

Ili partoprenas en ĝi akceptante ĉiam pli en la kredo la vorton de Kristo, kaj ĝin anoncante al la mondo per la atesto de siaj vivo, parolo, evangelizado kaj kateĥizado. Tiu evangelizado akiras apartan efikon el la fakto, ke ĝi plenumiĝas en la kutimaj cirkonstancoj de la mondo.

 

191. Kiel la laikoj partoprenas en la reĝa ofico de Kristo? (908-913, 943)

La laikoj partoprenas en la reĝa tasko de Kristo, ĉar ili ricevis de Li la povon venki en si mem kaj en la mondo la pekon per abnegacio kaj per sankteco de sia vivo. Ili praktikas diversajn taskojn serve al la komunumo, kaj ili plenigas per moralaj valoroj la mondajn agojn de la homoj kaj de la sociaj institucioj.

 

192. Kio estas la konsekrita vivo? (914-930, 944)

La konsekrita vivo estas vivostato agnoskita de la eklezio. Ĝi estas libera respondo al aparta alvoko de Kristo. Per ĝi la konsekritoj sin dediĉas tute al Dio kaj strebas influitaj de la Sankta Spirito al perfekta amo. Karakterizaĵo de tiu konsekrado estas la vivo laŭ la evangeliaj konsiloj.

 

193. Kion la konsekrita vivo kontribuas al la tasko de la eklezio? (931-933, 945)

Per plena sindediĉo al Kristo kaj al la gefratoj la konsekrita vivo partoprenas en la eklezia tasko atestante la esperon al la ĉiela regno.

 

 

MI KREDAS ... JE LA KOMUNO DE LA SANKTULOJ

 

194. Kion signifas la esprimo “komuno de la sanktuloj”? (946-953, 960)

Tiu esprimo signifas unue la komunan partoprenon de ĉiuj membroj de la eklezio en la sanktaĵoj (sancta): en la kredo, la sakramentoj, aparte en la eŭkaristio, en la karismoj kaj en la aliaj spiritaj donoj. Ĉe la radiko de la komuno estas la amo, kiu “ne por si mem” serĉas avantaĝon (1 Kor 13,5), sed urĝas la fidelulojn akcepti, ke estu “ĉio komuna” (Ago 4,32), kaj servi ankaŭ per siaj materiaj havaĵoj al la bezonantoj.

 

195. Kian pluan signifon havas la esprimo “komuno de la sanktuloj”? (954-959, 961-962)

Tiu esprimo indikas ankaŭ la komunon inter la sanktaj personoj (sancti), do inter tiuj, kiuj estas per la graco unuiĝintaj kun Kristo mortinta kaj resurektinta. Iuj pilgrimas sur la tero; aliaj pasinte el ĉi vivo puriĝas helpe ankaŭ de niaj preĝoj; aliaj fine jam ĝuas la Dian gloron kaj propetas por ni. Ĉiuj kune formas en Kristo unusolan familion, la eklezion, por la laŭdo kaj gloro de la Triunuo.

 

Maria – patrino de Kristo, patrino de la eklezio

Virgulino de Guadelupe

 

 

En la jaro 1531 aperis al la indiano Juan Diego en Meksiko la Virgulino Maria. Ŝi sendis lin al la episkopo de Meksiko kun la peto, starigi ĉe la aperloko pilgriman preĝejon. La indianoj havu la eblecon, veni per ŝi, la patrino de la unika vera sankta Dio, al la Kreinto kaj helpanto de ĉiuj homoj. La Virgulino diris, ke ŝia Filo Jesuo Kristo volas sanigi ĉiujn homojn, konsoli la plorantojn kaj helpi al ĉiuj en mizero kaj sufero.

La episkopo ne kredis al Juan Diego. Tial Juan denove renkontis la Virgulinon. Ŝi ekflorigis antaŭ liaj okuloj belajn rozojn, kvankam estis meze en decembro. Kaj kiam alitage Juan Diego volis montri la rozojn al la episkopo, troviĝis la dorsflanka bildo sur lia mantelotuko.

Ĝis dek jaroj antaŭ tiu miraklo estis furioza milito inter la indianoj kaj la hispanaj okupantoj, kies katolika kredo estis ege malŝatata. Sed nun ŝanĝiĝis la fragila paco al la plej granda konvertiĝ-ondo en la historio. La virgulino Maria malfermis al la indiana popolo la katolikan kredon. En la jaro 1541, do dek jarojn post tiu mirklo, jam naŭ milionoj de la azteka popolo estis baptitaj. La madona de Guadelupe havas hodiaŭ ĉirkaŭ 20 milionojn da vizitantoj ĉiujare, kaj Guadelupe estas la plej granda katolika pilgrimejo en la mondo.

Tiu bildo de la madona de Guadelupe venigis la indianojn de Meksiko kaj la tutan Sudamerikon al Jesuo Kristo el tute senespera situacio.

 

Raporto el Kathpedia 2020–08–27, kaj de Paul Badde

 

196. En kiu senco la beata Virgulino Maria estas patrino de la eklezio? (963-966, 973)

La beata Virgulino Maria estas patrino de la eklezio en la ordo de la graco, ĉar ŝi naskis Jesuon, la Filon de Dio, la kapon de la korpo, kiu estas la eklezio. Jesuo mortante sur la kruco donis ŝin kiel patrinon al la disĉiplo per la vortoj “Jen via patrino” (Joh 19,27).

 

197. Kiel helpas la Virgulino Maria al la eklezio? (967-970)

Post la ĉielen-iro de sia filo, la Virgulino Maria asistas per siaj preĝoj al la komencoj de la eklezio. Ankaŭ post ŝia ĉielen-preno ŝi daŭrigas propeti por siaj infanoj, esti por ĉiuj modelo de kredo kaj amo kaj direkti al ili sanigan influon, kiu fontas el la superabundo de la meritoj de Kristo. La fideluloj vidas en ŝi bildon kaj anticipon de la resurekto, kiun ili atendas, kaj ili alvokas ŝin kiel advokatinon, helpantinon, asistantinon kaj perantinon.

 

198. Kiamaniere Maria estas honorata? (971)

La Maria-honorigo estas unika honorado, sed ĝi esence diferencas de la adorkultado praktikata ekskluzive rilate la Plejsanktan Triunuon. Tia speciala honorado trovas sian apartan esprimon en la liturgiaj festoj dediĉitaj al la Dipatrino, kaj en la preĝoj al Maria, kiel en la rozario, kiu estas mallonga konkludo de la tuta evangelio.

 

199. Kiamaniere la beata Virgulino Maria estas la eskatologia ikono de la eklezio? (972, 974-975)

Rigardante al Maria, kiu estas tutsankta kaj jam glorita korpe kaj anime, la eklezio kontemplas en ŝi tion, al kio ŝi mem estas vokata sur la tero, kaj kion ŝi mem estos en la ĉiela patrujo.

 

 

“MI KREDAS … JE LA PARDONO DE LA PEKOJ”

 

200. Kiel estas pardonataj la pekoj? (976-980, 984-985)

La unua kaj fundamenta sakramento de la pekopardono estas la bapto. Por la pekoj faritaj post la bapto Kristo instalis la sakramenton de la repacigo aŭ de la pento, per kiu la baptito estas repacigata kun Dio kaj kun la eklezio.

 

201. Kial la eklezio havas la plenpovon pardoni pekojn? (981-983, 986-987)

La eklezio havas la taskon kaj la plenpovon pardoni pekojn, ĉar Kristo mem tion transdonis al ĝi: “Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Joh 20,22-23).

 

“MI KREDAS ... JE LA RELEVIĜO DE LA MORTINTOJ”

 

202. Kion signifas la esprimo karno kaj kio estas ĝia senco? (988-990, 1015)

La esprimo karno (laŭvorta formulado en la apostola kredokonfeso) nomas la homon en sia febleco kaj morteco. “La karno estas la turniĝpunkto de la savo” (Tertuliano). Ni kredas je Dio la Kreinto de la karno; ni kredas je la Vorto karniĝinta por elaĉeti la karnon; ni kredas je la releviĝo de la karno, en kio plenumiĝas ĝia kreo kaj elaĉeto.

 

203. Kion signifas “resurekto de la mortintoj”? (990-991)

Tio signifas, ke la definitiva stato de la homo ne koncernas nur la spiritan animon disigitan de la korpo, sed ke ankaŭ niaj mortemaj korpoj iam resurektos vivantaj.

 

204. Kiu rilato estas inter la resurekto de Kristo kaj nia resurekto? (988,1002-1003)

Kiel Kristo vere resurektis el la mortintoj kaj vivas por ĉiam, same Li mem revivigos ĉiujn en la lasta tago kun nepereonta korpo: “la farintoj de bono [resurektos] al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo” (Joh 5,29).

 

205. Kio okazas en la morto al nia korpo kaj al nia animo? (992-1004, 1016-1018)

Per la morto la animo estas disigita de la korpo. La korpo falas en putradon. La animo, kiu estas senmorta, iras renkonte al la juĝo de Dio kaj atendas, denove esti kuna kun la korpo, kiu transformita releviĝos je la reveno de Kristo. La kielo de tiu releviĝo superas nian imagon kaj komprenon.

 

206. Kion signifas “morti en Jesuo Kristo”? (1005-1014, 1019)

Tio signifas: morti sen mortigaj pekoj en la Dia graco. Tiu, kiu kredas je Kristo kaj sekvas Ties ekzemplon, povas dediĉi sian propran morton kiel ago de obeo kaj amo al la Patro. “Fidinda estas la Vorto: Se ni mortos kun Li, ni ankaŭ vivos kun Li.” (2 Tim 2,11).

 

MI KREDAS ... JE LA VIVO ETERNA

 

207. Kio estas la vivo eterna? (1020)

La eterna vivo estas la vivo, kiu komenciĝos tuj post la morto. Ĝi estos senfina. Aparta juĝo per Kristo, la juĝisto de la vivantoj kaj mortintoj, antaŭos la eternan vivon por ĉiu homo, kaj per la lasta juĝo la vivo eterna estos konfirmita.

 

208. Kio estas la aparta juĝo? (1021-1022, 1051-1052)

Ĝi estas la juĝo de la senpera rekompenco, kiun ĉiu tuj post sia morto ricevas de Dio en sia senmorta animo laŭ sia kredo kaj laŭ siaj verkoj. Tiu rekompenco estas: aŭ la eniro en la beatecon de la ĉielo, tuj aŭ post adekvata puriĝo, aŭ la eniro en la eternan damnon de la infero.

 

209. Kion oni komprenas sub la ideo “ĉielo”? (1023-1026, 1053)

Sub “ĉielo” kompreniĝas la stato de la plej supera kaj definitiva feliĉo. Ĉiuj, kiuj mortas en la Dia graco kaj ne bezonas kroman puriĝon, estos kunigitaj kun Jesuo kaj Maria, kun la anĝeloj kaj sanktuloj. Tiel ili estas la eklezio de la ĉielo, kie ili vidas Dion “okulon ĉe okulo” (1 Kor 13,12). Ili vivas en ama komuneco kun la Plejsankta Triunuo kaj propetas por ni.

 

“La Patro estas laŭ Sia naturo kaj en vero la vivo.

Super ĉion Li verŝas Siajn ĉielajn donojn

per Sia Filo kaj en la Sankta Spirito.

La eternan vivon Li promesis kun certeco

al ni homoj en Sia boneco.”

(S-ta Kirilo el Jerusalemo)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

210. Kio estas la purgatorio? (1030-1031,1054)

La purgatorio estas la stato de tiuj, kiuj mortas en Dia amikeco estante certaj pri ilia eterna savo, sed kiuj ankoraŭ bezonas puriĝon por povi eniri en la ĉielan beatecon.

 

211. Kiel ni povas helpi al la animoj en la purgatorio? (1032, 1055)

Pro la komuneco kun la sanktuloj, la fideluloj ankoraŭ pilgrimantaj surtere povas helpi al la animoj en la purgatorio oferdonante por ili propetajn preĝojn, aparte la eŭkaristian oferon, sed ankaŭ almozojn, indulgencojn kaj pento-faraĵojn.

 

212. En kio konsistas la infero? (1033-1035, 1056-1057)

Ĝi konsistas en la eterna damno por tiuj, kiuj mortas en libere elektita morta peko. La plej granda infera puno estas la eterna disigiteco de Dio. Sole en Dio la homo ja povas trovi vivon kaj feliĉon. Por tio li estas kreita kaj tio estas lia deziro. Kristo vortigas tiun realon jene: “For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron” (Mat 25,41).

 

213. Kiel harmonias la ekzisto de la infero kun la senfina boneco de Dio? (1036-1037)

Dio volas ja, “ke ĉiuj venu al pento” (2 Pet 3,9), sed Li kreis la homon liberan kaj memresponsan, kaj Li respektas ties decidojn. Tial estas la homo mem, kiu en plena aŭtonomeco sin libere ekskludas el la komuneco kun Dio, se li persistas ĝis sia morto en morta peko rifuzante la mizerikordan amon de Dio.

 

214. En kio konsistos la lasta juĝo? (1038-1041,1058-1059)

La lasta (ĝenerala) juĝo estos la verdikto aŭ al la beata vivo aŭ al la eterna kondamno. Jesuo Kristo revenonta kiel juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj eldiros tiun verdikton “de la justuloj kaj de la maljustuloj” (Ago 24,15), kiuj ĉiuj antaŭ Li estos kunvenintaj. Post la fina juĝo partoprenos la reviviĝinta korpo en la rekompenco, kiun la animo jam ricevis en la persona juĝo.

 

215. Kiam okazos tiu juĝo? (1040)

Tiu juĝo okazos je la fino de la mondo, kies tagon kaj horon nur Dio konas.

 

216. Kio estas la espero al la nova ĉielo kaj al la nova tero? (1042-1050, 1060)

Post la fina juĝo ankaŭ la tuta mondo estos liberigita el la sklaveco de la paseco, kaj kun la inaŭguro de la “nova ĉielo kaj de nova tero” (2 Pet 3,13) la mondo partoprenos en la gloro de Kristo. Tiel la Dia regno estos perfekta, nome la Dia savoplano “sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero” (Efe 1,10) estos definitive realigita. Tiam Dio estos en la eterna vivo “ĉio en ĉiuj” (1 Kor 15,28).

 

 

“AMEN”

 

217. Kion signifas la “Amen”, kiu konkludas nian kredokonfeson? (1061-1065)

La hebrea vorto “amen”, kiu konkludas ankaŭ la lastan libron de la Sankta Skribo, kelkajn preĝojn de la Nova Testamento kaj la liturgiajn preĝojn de la eklezio, signifas nian fidoplenan kaj tute senrezervan “jes” al tio, kion ni en la kredo konfesis, tute konfidante al Tiu, kiu estas la definitiva “amen” (Apo 3,14): Kristo, la Sinjoro.

 

 

DUA PARTO

 

 

LA CELEBRADO

DE LA KRISTANA MISTERO

 

 

 UNUA SEKCIO

 

LA SAKRAMENTA SAVORDO

 

 

218. Kio estas la liturgio? (1066-1070)

La liturgio estas la celebrado de la mistero de Kristo kaj aparte de Lia pasĥamistero. En la liturgio la sanktigado de la homoj estas realigata per la agado de la sacerdota ofico de Jesuo Kristo. La mistika korpo de Kristo, ties kapo kaj ties membroj, celebras en la liturgio la publikan kulton, kiu decas al Dio.

 

219. Kiun lokon havas la liturgio en la vivo de la eklezio? (1071-1075)

La plejsankta liturgio estas la kulmino, al kiu strebas la agado de la eklezio, kaj samtempe ĝi estas la fonto, el kiu fluas la tuta vivoforto de la eklezio. Per la liturgio Kristo daŭrigas la verkon de nia elaĉeto en Sia eklezio, kun ĝi kaj per ĝi.

 

220. En kio konsistas la sakramenta sav-ordo? (1076)

La sakramenta sav-ordo konsistas en la perado de la fruktoj de la elaĉeto de Kristo per la celebrado de la ekleziaj sakramentoj, speciale pere de la eŭkaristio, “ĝis Li venos” (1 Kor 11,26).

 

 

UNUA ĈAPITRO

La pasĥamistero en la epoko de la eklezio

 

LA LITURGIO – VERKO DE LA SANKTA TRIUNUO

 

221. Kiamaniere la Patro estas fonto kaj celo de la liturgio? (1077-1083, 1110)

En la liturgio la Patro nin plenigas kun Siaj benoj en Sia Filo por ni enkarniĝinta, mortinta kaj resurektinta, kaj Li elverŝas la Sanktan Spiriton en niajn korojn. Samtempe la eklezio benas la Patron per kulto, laŭdo kaj danko, kaj ĝi petas la venon de Lia Filo kaj de la Sankta Spirito.

 

222. Kiun verkon faras Kristo en la liturgio? (1084-1090, 1111)

En la liturgio de la eklezio Kristo signas kaj realigas precipe Sian pasĥamisteron. Elverŝinte la Sanktan Spiriton sur la apostoloj, Li donis al ili kaj iliaj posteuloj la plenpovon aktualigi la savoverkon per la eŭkaristia ofero kaj per la sakramentoj, en kiuj Li mem agas por transdoni Sian gracon al la fideluloj de ĉiuj epokoj kaj en la tuta mondo.

 

223. Kiel agas la Sankta Spirito en la liturgio rilate la eklezion? (1091-1109, 1112)

En la liturgio kunagas la Sankta Spirito plej intime kun la eklezio. Li preparas la eklezion al la renkonto kun ĝia Sinjoro. Li memorigas Kriston al la kredo de la kunveno kaj atestas Lin. Li ĉeestigas kaj aktualigas la misteron de Kristo. Li unuigas la eklezion kun la vivo kaj la senditeco de Kristo kaj en ĝi fruktigas la donon de la komunumo.

 

 

LA PASĤA MISTERO EN LA SAKRAMENTOJ DE LA EKLEZIO

 

224. Kio estas la sakramentoj kaj kiuj sakramentoj ekzistas? (1113-1131)

La sakramentoj estas sense percepteblaj efikaj signoj de la graco, de Kristo fonditaj kaj konfiditaj al la eklezio, kaj per kiuj estas disdonata al ni la Dia vivo. Ekzistas sep sakramentoj: bapto, konfirmacio, eŭkaristio, pekkonfeso, sankt-oleado, ordino kaj geedziĝo ankaŭ nomata matrimonio.

 

225. En kiu rilato estas la sakramentoj al Kristo? (1114-1116, 1131)

La misteroj de la vivo de Kristo estas la fundamentoj pri tio, kion Kristo nuntempe disdonas en la sakramentoj per la oficuloj de la eklezio.

 

“Kio videblis ĉe nia Elaĉetinto

transiris en Liajn sakramentojn.”

(S-ta Leono la Granda)

 

 

 

 

 

 

 

226. Kiu rilato estas inter la sakramentoj kaj la eklezio? (1117-1119, 1131)

Kristo konfidis la sakramentojn al Sia eklezio. Ili estas sakramentoj “de la eklezio” en duobla senco: ili estas “per ĝi”, ĉar ili estas agoj de la eklezio, kiu siaflanke estas sakramento de la agado de Kristo. Kaj ili ekzistas “por ĝi”, ĉar ili konstruas la eklezion.

 

227. Kio estas la sakramenta karaktero? (1121)

La sakramenta karaktero estas spirita sigelo, kio estas donata per la sakramentoj de la bapto, de la konfirmacio kaj de la ordino. Tiu sigelo estas promeso kaj garantio de la Dia protekto. Per ĝi la kristano estas samformita al Kristo, partoprenas diversmaniere en Ties sacerdoteco, kaj apartenas al la eklezio en diversaj rangoj kaj funkcioj. La kristano do estas konsekrita al la Diservo kaj al la servo de la eklezio. Ĉar tiu sigelo estas neforigebla, oni ricevas la sakramentojn de la bapto, konfirmacio kaj ordino, kiuj donas tiun sigelon, nur unu fojon en la vivo.

 

228. Kiel rilatas la sakramentoj al la kredo? (1122-1126, 1133)

La sakramentoj ne nur premisas la kredon. Ili ĝin ankaŭ nutras, fortigas kaj esprimas per la vortoj kaj la ritaj elementoj. La eklezio celebranta la sakramentojn konfesas la apostolan kredon. Pro tio validas la praa eldiro: lex orandi, lex credendi: la eklezio kredas tiel, kiel ĝi preĝas.

 

229. Kial la sakramentoj estas efikaj? (1127-1128, 1131)

La sakramentoj efikas ex opere operato (“pro la plenumita sakramenta ago”), ĉar Kristo agas en ili kaj transdonas la gracon, kiun ili signifas, sendepende de la persona sankteco de la servanto. Sed la sakramentaj fruktoj dependas ankaŭ de la animstato de la ricevanto.

 

230. Kial la sakramentoj estas necesaj por nia savo? (1129)

Ankaŭ se ne ĉiuj sakramentoj estas donataj al ĉiu kredanto, tamen la sakramentoj estas necesaj por la savo de la kredantoj: ili donas la sakramentajn gracojn, la pardonon de la pekoj, la adopton kiel infano, la konformigon al Kristo la Sinjoro, kaj la apartenon al la eklezio. La Sankta Spirito sanigas kaj transformas tiujn, kiuj ilin ricevas.

 

231. Kio estas la sakramenta graco? (1129, 1131, 1134, 2003)

La sakramenta graco estas la graco de la Sankta Spirito donita de Kristo kaj propra al ĉiu sakramento. Tiu graco subtenas la fidelulon en lia vojo al la sankteco kaj tiel helpas ankaŭ al la eklezio kreski en la amo kaj en la kredoatesto.

 

232. Kiaj rilatoj estas inter la sakramentoj kaj la eterna vivo? (1130)

En la sakramentoj la eklezio jam nun ricevas partoprenon en la eterna vivo, atendante “la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo” (Tit 2,13).

 

 

DUA ĈAPITRO

La sakramenta celebrado de la pasĥa mistero

 

 

CELEBRI LA LITURGION DE LA EKLEZIO

Kiu celebras?

 

233. Kiu agas en la liturgio? (1135-1137, 1187)

En la liturgio agas “la tuta Kristo” (Christus totus), la kapo kaj la korpo. Kristo celebras kiel ĉefpastro la liturgion kun Sia korpo, kiu estas la ĉiela kaj la tera eklezio.

 

234. Kiu celebras la ĉielan liturgion? (1138-1139)

La ĉielan liturgion celebras la anĝeloj, la sanktuloj de la Malnova kaj Nova Interligoj, aparte la Dipatrino, la apostoloj, la martiroj kaj “granda hom-amaso, kiun neniu povas kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj” (Apo 7,9). Celebrante en la sakramentoj la savomisteron ni partoprenas en tiu eterna liturgio.

 

235. Kiamaniere la eklezio sur la tero celebras la liturgion? (1120, 1132, 1140-1144, 1188)

La tera eklezio celebras la liturgion kiel sacerdota popolo, en kiu ĉiu agas laŭ sia tasko en la unueco de la Sankta Spirito: la baptitoj sin donas kiel spirita ofero; la ordinitaj oficuloj celebras laŭ la ordino ricevita por la servo al ĉiuj ekleziaj membroj; la episkopoj kaj la presbiteroj agas en la persono de Kristo, la kapo.

 

Kiel la liturgio estas celebrata?

 

236. Kiel la liturgio estas celebrata? (1145)

La liturgia celebrado estas teksita el signoj kaj simboloj, kies signifoj radikas en la kreitaro kaj en la homaj kulturoj, preciziĝas en la eventoj de la Malnova Interligo kaj plenriveliĝas en la persono kaj en la verko de Kristo.

 

237. De kie venas la sakramentaj signoj? (1146-1152, 1189)

Kelkaj venas el la kreo (lumo, akvo, fajro, pano, vino, oleo), aliaj el la homa kunvivo (lavi, unkti, dispecigi la panon), denove aliaj el la savohistorio de la Malnova Interligo (la pasĥaj ritoj, la oferoj, la mansurmeto, la konsekroj). Tiuj signoj, de kiuj kelkaj estas normigaj kaj neŝanĝeblaj, estas surprenataj de Kristo kaj fariĝas portantoj de la saviga kaj sanktiga agado.

 

238. Kiu rilato estas en la sakramenta celebrado inter la agoj kaj la vortoj? (1153-1155, 1190)

En la sakramenta celebrado strikte kunligiĝas agoj kaj vortoj. Ankaŭ kiam la simbolaj agoj el si mem estas lingvaĵo, necesas tamen, ke la ritaj vortoj akompanu kaj vivigu tiujn agojn. En la liturgio vortoj kaj agoj ne povas esti disigitaj pro tio, ke ili kiel signoj kaj instruo estas kaj ankaŭ efikas tion, kion ili signifas.

 

239. Sub kiuj kondiĉoj havas kantado kaj muziko en la liturgia celebrado propran taskon? (1156-1158, 1191)

Ĉar kantado kaj muziko strikte koneksas kun la liturgia ago, oni devas respekti la sekvajn kondiĉojn: la tekstoj, kiuj estu ĉerpataj prefere el la Sankta Skribo kaj el la liturgiaj fontoj, devas konformiĝi kun la katolika doktrino; la preĝo esprimiĝu bele; la muziko havu bonan kvaliton; la komunumo partoprenu; oni atentu la kulturan riĉon de la Dipopolo; la celebro havu sakralan kaj solenan karakteron. “Kiu kantas, preĝas duoble.” (S-ta Aŭgusteno)

 

240. Kio estas la senco de sanktaj bildoj? (1159-1162, 1192)

La bildo de Kristo estas tutsimple la liturgia ikono. Aliaj bildoj, kiuj prezentas Marian kaj la sanktulojn, estas signoj por Kristo glorata en ili. Ili proklamas la saman evangelian mesaĝon, kiun la Sankta Skribo transdonas pervorte. Ili helpas veki kaj nutri nian kredon.

 

Kiam la liturgio estas celebrata?

 

241. Kio estas la centro de la liturgia tempo? (1163-1167, 1193)

La centro de la liturgia tempo estas la dimanĉo, fundamento kaj kerno de la tuta liturgia jaro. Ĝi kulminas en la ĉiujara Paskofesto, la festo de la festoj.

 

242. Kiun signifon havas la liturgia jaro? (1168-1173, 1194-1195)

Dum la liturgia jaro la eklezio celebras la kompletan misteron de Kristo, ekde la enkarniĝo ĝis Lia glora reveno. En fiksitaj tagoj la eklezio honoras kun aparta amo Marian, la beatan Patrinon de Dio, kaj festas ankaŭ la memoron de la sanktuloj, kiuj por Kristo vivis, kun Li suferis kaj kun Li estas glorataj.

 

243. Kio estas la Liturgio de la Horoj? (1174-1178, 1196)

La Liturgio de la Horoj estas la publika kaj ĝenerala preĝo de la eklezio. Ĝi estas la preĝo, kiun Kristo kun Sia korpo, la eklezio, celebras. Per tiu preĝo, la Krista mistero, kiun ni celebras en la eŭkaristio, sanktigas kaj glorkronas la horojn de ĉiu tago. Ĝi konsistas grandparte el psalmoj kaj aliaj bibliaj tekstoj, kaj ankaŭ el legaĵoj de tekstoj de la ekleziaj patroj kaj de la spiritaj majstroj

 

Kie la liturgio estas celebrata?

 

244. Ĉu la eklezio bezonas lokojn por celebri la liturgion? (1179-118,1197-1198)

La kulto “laŭ spirito kaj vero” (Joh 4,24) de la Nova Interligo ne estas ligita al iu fiksa loko. Ĉar la vera templo de Dio estas Kristo, per kiu ankaŭ la kristanoj kaj la tuta eklezio sub la influo de la Sankta Spirito fariĝas templo de la vivanta Dio. En Sia surtera vivo la popolo de Dio tamen bezonas lokojn, kie la komunumo povas kolektiĝi por celebri la liturgion.

 

245. Kio estas sakralaj konstruaĵoj? (1181, 1198-1199)

Sakralaj konstruaĵoj estas Diaj domoj, kiuj estas simbolo jen de la eklezio vivanta en ĉi loko, jen de la ĉiela loĝejo. Ili estas preĝlokoj, en kiuj la eklezio precipe celebras la eŭkaristion kaj adoras Kriston, kiu reale ĉeestas en la tabernaklo.

 

246. Kiuj lokoj ene de la sakralaj konstruaĵoj havas apartan signifon? (1182-1186)

Apartan signifon havas la altaro, la tabernaklo, la gardejo por la sankta krismo kaj por la aliaj sanktaj oleoj, la sidejo de la episkopo (kathedro) aŭ de la sacerdoto, la ambono, la baptopelvo kaj la konfesoseĝo.

 

 

MULTSPECECO DE LA LITURGIO – UNUECO DE LA MISTERO

 

 

247. Kial la unu-nura Mistero de Kristo estas celebrata de la eklezio laŭ diversaj liturgiaj tradicioj? (1200-1204, 1207-1209)

Ĉar la neelĉerpebla riĉeco de la Mistero de Kristo ne povas plene esprimiĝi en unusola liturgia tradicio, tial ekde la origino tiu riĉeco trovis en diversaj popoloj kaj kulturoj esprimojn, kiuj sin kompletigas reciproke per mirinda multeco.

 

248. Kiu kriterio sekurigas la unuecon en la varieco? (1209)

Tio estas la fideleco al la Apostola Tradicio, do la komuneco en la kredo kaj en la sakramentoj, kiujn la eklezio ricevis de la apostoloj. Tiu komuneco esprimiĝas en la apostola sukcedo kaj estas garantiita per ĝi. La eklezio estas katolika: ĝi povas enigi en sian unuecon ĉiujn verajn riĉaĵojn de la kulturoj.

 

Ĉu en la liturgio ĉio estas neŝanĝebla? (1205-1206)

En la liturgio, kaj aparte en la sakramenta liturgio troviĝas neŝanĝeblaj elementoj, ĉar ili havas Dian originon, kiun la eklezio devas fidele gardi. Aldone troviĝas elementoj modifeblaj, kiujn la eklezio rajtas, kaj foje eĉ devas adapti al la kulturoj de la diversaj popoloj.

 

 

DUA SEKCIO

 

LA SEP SAKRAMENTOJ

DE LA EKLEZIO

 

 

La sep sakramentoj de la eklezio

 

Bapto

Konfirmacio

Eŭkaristio

Pekokonfeso

Sankt-oleado de malsanuloj

Ordinacio

Matrimonio (Geedziĝo)

 

 

250. Kiel grupiĝas la sakramentoj de la eklezio? (1210-1211)

Ili grupiĝas tiel: la sakramentoj de la kristana inicado (bapto, konfirmacio, eŭkaristio), la sakramentoj de la sanigo (pekokonfeso, sankt-oleado de la malsanuloj) kaj la sakramentoj en la servo de la komuneco kaj senditeco (ordinacio kaj matrimonio). Ili koncernas la gravajn momentojn en la kristana vivo. Ĉiuj sakramentoj orientiĝas al la eŭkaristio “kiel sia esenca celo“ (S-ta Tomaso el Akvino).

 

 

UNUA ĈAPITRO

La sakramentoj de la kristana inicado

 

251. Kiel okazas la kristana inicado? (1212, 1275)

Ĝi okazas per la sakramentoj, kiuj estas la fundamentoj de la kristana vivo: per la bapto renaskiĝas la fideluloj, per la sakramento de la konfirmacio ili firmiĝas, per la eŭkaristio ili nutriĝas.

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA BAPTO

 

252. Pri la unua sakramento de la inicado, la bapto? (1213-1216, 1276-1278)

Oni nomas ĝin bapto precipe pro la rito esenca en ĝia celebrado: “bapti” signifas “mergi” en akvon. La baptokandidato mergiĝas en la morton de Kristo kaj elmergiĝas kun Li kiel “nova kreitaĵo” (2 Kor 5,17). Ĝin oni nomas ankaŭ “bano de la renasko kaj de la renovigo per la Sankta Spirito” (Tit 3,5), aŭ “iluminado”, ĉar la baptitoj fariĝas “infanoj de lumo” (Efe 5,8).

 

253. Kiel la bapto estas antaŭbildigita en la Malnova Interligo? (1217-1222)

En la Malnova Interligo ekzistas diversaj antaŭsignoj de la bapto: la akvo kiel fonto de vivo kaj morto; la arkeo de Noa, kiu savas el la akvo; la trairado tra la Ruĝa Maro, kiu Izraelon liberigas el la egipta sklaveco; la Jordan-trapaso, kiu gvidas Izraelon en la promesitan landon – bildo de la eterna vivo.

 

254. Kiu kompletigas tiujn antaŭfigurojn? (1223-1225)

Jesuo Kristo ilin kompletigas. Je la komenco de Sia publika vivo Li lasas Sin bapti de Johano la Baptisto en Jordano. Sur la kruco Li lasas flui el Sia trapikita flanko sangon kaj akvon, signoj de la eŭkaristio kaj de la bapto. Post la resurekto Li donas al la apostoloj la taskon: “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19).

 

255. Ekde kiam kaj al kiu la eklezio donas la bapton? (1226-1228)

Ekde la pentekosta tago la eklezio baptas ĉiujn, kiuj kredas je Jesuo Kristo.

 

256. Kio estas la esenca rito de la bapto? (1229-1245, 1278)

La esenca rito de tiu sakramento estas tio, ke la kandidato estas mergita en akvon, aŭ oni verŝas akvon sur ties kapon, kaj samtempe estas alvokata la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

 

257. Kiu rajtas ricevi la bapton? (1246-1252)

Kapablas esti baptita ĉiu persono ne jam baptita.

 

258. Kial la eklezio baptas infanojn? (1250, 1282)

Ĉar la infanoj naskiĝas en la origina peko, ili bezonas la bapton por esti liberigitaj el la potenco de la malbono kaj esti transigitaj en la regnon de la libereco de la infanoj de Dio.

 

259. Kio estas postulata de baptokandidato? (1253-1255)

De ĉiu baptoto estas postulata la konfeso de la kredo, kiu estas parolata persone de li mem, se tiu estas plenkreskulo. Ĉe la bapto de infano ĝin konfesas la gepatroj kaj la eklezio. Ankaŭ la baptopatro kaj baptopatrino kaj la tuta eklezia komunumo responsas pri la preparo al la bapto (kateĥumenado) kaj pri la kresko de la kredo kaj de la bapta graco.

 

260. Kiu povas bapti? (1256, 1284)

La ordinaraj baptantoj estas la episkopo kaj la presbitero, kaj en la latina eklezio ankaŭ la diakono. En okazo de neceso ĉiu ajn povas bapti, kondiĉe ke tiu persono simple intencas fari, kion faras la eklezio. La baptanto verŝas akvon sur la kapon de la kandidato kaj diras la Trinitatan baptoformulon: ”Mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”.

 

261. Ĉu la bapto estas necesa por la savo? (1257, 2377)

La bapto necesas por la savo de tiuj homoj, al kiuj estas anoncita la evangelio kaj kiuj havas la eblecon peti tiun sakramenton.

 

262. Ĉu sen la bapto eblas saviĝi? (1258-1261, 1281, 1283)

Ĉar Kristo mortis por la savo de ĉiuj, ankaŭ tiuj povas sen la bapto atingi la savon, kiuj mortas pro la kredo (sangobapto) kaj estas kateĥumenoj, kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj sub la influo de la graco sincere serĉas Dion kaj strebas plenumi Lian volon (dezirobapto), kvankam ili ne konas Kriston kaj la eklezion. La infanojn senbapte mortintajn konfidas la eklezio en sia liturgio al la Dia mizerikordo.

 

263. Kiuj estas la efikoj de la bapto? (1262-1274, 1279-1280)

La bapto efikas la pardonon de la origina peko kaj de ĉiuj personaj pekoj kaj de la pekopunoj. Ĝi partoprenigas en la Dia vivo de la Triunuo per la sanktiga graco, la graco de la pravigo, kiu asociigas la baptaton al Kristo kaj al la eklezio. Ĝi donas partoprenon en la sacerdota ofico de Kristo kaj establas la fundamenton de komuneco kun ĉiuj kristanoj. Ĝi donas la Diajn virtojn kaj la donojn de la Sankta Spirito. La baptito apartenas por ĉiam al Kristo: signita per la neforviŝebla sigelo (karaktero) de Kristo.

 

264. Kiun signifon havas la kristana nomo ricevita en la bapto? (2156-2159, 2165-2167)

La nomo gravas, ĉar Dio konas ĉiun kun ties nomo, tio signifas, Li konas ĉiun en ties unusoleco. Okaze de la bapto la kristano ricevas sian nomon en la eklezio. Prefere ĝi estu nomo de sanktulo, kiu por la baptito donas modelon de sankteco kaj kiu promesas al tiu sian propeton.

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA KONFIRMACIO

 

265. Kiun lokon havas la konfirmacio en la Dia savoplano? (1285-1288, 1315)

En la Malnova Interligo la profetoj anoncis la elverŝon de la Spirito de la Eternulo super la atendatan Mesion kaj super la tutan mesian popolon. La tuta vivo kaj senditeco de Jesuo disvolviĝas en kompleta komuneco kun la Sankta Spirito. Je Pentekosto la apostoloj ricevas la Sanktan Spiriton kaj anoncas la “mirindaĵojn de Dio” (Ago 2,11). Per la surmeto de la manoj ili komunikas al la ĵus baptitoj la donon de ĉi tiu Spirito. Plue la eklezio tra la jarcentoj vivis de la Spirito kaj Lin komunikis al siaj infanoj.

 

266. Kial ĉi tiu sakramento estas nomata konfirmacio aŭ krismado? (1289)

Ĝi nomiĝas konfirmacio, ĉar ĝi konfirmas kaj fortigas la baptan gracon. En la orientaj eklezioj ĝi nomiĝas “krismado per la sankta mirono” pro ties esenca rito, kiu estas la unktado.

 

267. Kio estas la esenca rito de la konfirmacio? (1290-1301, 1318, 1320-1321)

La esenca rito de la konfirmacio estas la unktado fare de la celebranto per la sankta krismo (oleo konsekrita de la episkopo, miksita kun balzamo). Samtempe la celebranto metas la manon sur la baptaton kaj diras la ritajn sakramentajn vortojn. En la okcidento estas unktata la fronto kun la vortoj: “Estu sigelata per la dono de Dio, la Sankta Spirito”. En la orientaj eklezioj de la bizanca rito ankaŭ aliaj korpaj partoj estas unktataj kun la formulo: “Sigelo de la dono de la Sankta Spirito”.

 

268. Kiujn efikojn havas la konfirmacio? (1302-1305, 1316-1317)

La efiko de la konfirmacio estas la speciala elverŝo de la Sankta Spirito kiel iam je Pentekosto. Tiu elverŝo donas al la animo neforviŝeblan sigelon kaj alportas kreskon de la bapta graco: ĝi pli profunde enradikigas en la Dian infanecon; ĝi pli solide unuigas kun Kristo kaj kun Lia eklezio; ĝi fortikigas en la animo la donojn de la Sankta Spirito; ĝi donacas apartan energion en la atestado por la kristana kredo.

 

269. Kiu povas ricevi tiun sakramenton? (1306-1311, 1319)

Tiu, kiu jam estas baptita, povas kaj devas unu solan fojon ricevi tiun sakramenton. Por akcepti ĝin fekunde, la ricevanto devas esti en la Dia graco.

 

270. Kiu estas la konfirmacianto? (1312-1314)

La origina konfimacianto estas la episkopo. Tiel manifestiĝas la ligo de la konfirmaciato kun la eklezio en ties apostola strukturo. Se presbitero konfirmacias, kiel tio kutime okazas en la oriento kaj en apartaj kazoj ankaŭ en la okcidento, tiam la ligo kun la episkopo kaj la eklezio evidentiĝas per tiu presbitero, kiu ja estas kunlaboranto de la episkopo, kaj ĝi ankaŭ evidentiĝas per la sankta krismo konsekrita persone de la episkopo.

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA EŬKARISTIO

 

271. Kio estas la eŭkaristio? (1322-1323, 1409)

Ĝi estas la ofero de la korpo kaj sango de Jesuo Kristo. La Sinjoro Jesuo Kristo instalis la eŭkaristion, por ke la ofero de la kruco pludaŭru tra la tempoj ĝis Lia reveno. Tiel Li konfidis al Sia eklezio la rememoron de Sia morto kaj de Sia resurekto. La eŭkaristio estas la signo de la unueco, la ligo de la amo, la paska festeno, en kiu Kristo estas manĝata, la koro estas superŝutata de graco kaj la garantiaĵo de la eterna vivo estas donata.

 

272. Kiam Jesuo Kristo instalis la eŭkaristion? (1323, 1337-1340)

Li instalis ĝin je la Sankta Ĵaŭdo, “en la nokto, en kiu Li estis perfidita” (1 Kor 11,23), kiam Li celebris kun Siaj disĉiploj la Lastan Vespermanĝon.

 

273. Kiel Jesuo instalis la eŭkaristion? (1337-1340, 1365, 1406)

Kunveniginte Siajn apostolojn en la vespermanĝa salono, Jesuo prenis en Siajn manojn la panon, ĝin dispecigis kaj ĝin donis al ili dirante: “Prenu kaj manĝu ĉiuj de ĝi; ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donata por vi”. Poste Li prenis en siajn manojn la kalikon kun vino kaj diris: “Prenu kaj trinku ĉiuj el ĝi. Ĉi tio estas la kaliko de la nova kaj eterna interligo, mia sango, kio estas elverŝata por vi kaj por ĉiuj por la pardonado de pekoj; ĉi tion faru por memorigo pri mi“.

 

274. Kiun signifon havas la eŭkaristio en la vivo de la eklezio? (1324-1327, 1407)

Ĝi estas fonto kaj kaj kulmino de la tuta kristana vivo. En la eŭkaristio kulminas la sanktiga ago de Dio al ni, kaj nia kultado al Li. La eŭkaristio enhavas la tutan sanktigan trezoron de la eklezio: Kriston mem, nian paskoŝafidon. La partopreno en la Dia vivo kaj la unueco de la popolo de Dio estas esprimataj kaj realigataj en la eŭkaristio. La eŭkaristia celebro jam nun unuigas nin kun la ĉiela liturgio kaj antaŭprenas la eternan vivon.

 

275. Kiel oni nomas tiun sakramenton? (1328-1332)

La nesondebla riĉeco de ĉi tiu sakramento estas esprimata per diversaj nomoj, kiuj elvokas ĉiufoje apartajn aspektojn. La plej kutimaj nomoj estas: eŭkaristio; sankta meso; Sinjora manĝo; panodispecigo; eŭkaristia celebrado; memorigo pri la pasiono, morto kaj resurekto de la Sinjoro; sankta ofero; sankta kaj Dia liturgio; sanktaj misteroj; plej sankta sakramento de la altaro; sankta komunio.

 

276. Kiun pozicion havas la eŭkaristio en la Dia savoplano? (1333-1344, 1406)

En la Malnova Interligo la eŭkaristio estas anoncita precipe en la ĉiujara pasĥamanĝo, celebrata ĉiujare ĉe la Hebreoj uzantaj ne-acidan panon, memore al la hasta liberiga fuĝo el Egiptujo. Jesuo anoncas la eŭkaristion en Sia instruo kaj instalas ĝin celebrante la lastan vespermanĝon kun Siaj disĉiploj. La eklezio fidela al la ordono de la Sinjoro: “Tion faru por memorigo pri mi” (1 Kor 11,24), ĉiam celebris la eŭkaristion, antaŭ ĉio je la dimanĉo, la tago de la resurekto de Jesuo.

 

277. Kiel okazas la eŭkaristia celebrado? (1345-1355, 1408)

La eŭkaristio disvolviĝas en du grandaj partoj, kiuj formas unusolan kultan agon: en la Diservo de la vorto enhavanta la proklamon kaj aŭskultadon de la Dia vorto; kaj en la eŭkaristia liturgio enhavanta la prezentadon de pano kaj vino, la eŭkaristian preĝon aŭ anaforaon kun la konsekraj vortoj, kaj la komunion.

 

278. Kiu celebras la eŭkaristion? (1348, 1410-1411)

La eŭkaristion celebras valide ordinita sacerdoto (episkopo aŭ presbitero) aganta en la persono de Kristo la kapo, kaj en la nomo de la eklezio.

 

279. Kiuj elementoj estas esencaj kaj nepraj por la plenumado de la eŭkaristio? (1350, 1412)

Esencaj kaj nepraj estas pano el tritiko kaj vino el vinberoj.

 

280. En kiu senco la eŭkaristio estas rememoro de la ofero de Kristo? (1356-1367, 1412)

La eŭkaristio estas rememoro en jena senco, ke ĝi nunigas kaj en ni vivigas la oferon, kiun Kristo sur la kruco por la homaro prezentis al la Patro, unufojon por ĉiam. La ofera karaktero de la eŭkaristio vidiĝas jam en la instalaj vortoj: “ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donata por vi ..., ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi” (Luk 22,19-20). La kruc-ofero kaj la eŭkaristia ofero estas unusola ofero. Samaj estas la oferdono kaj la oferanto, malsamas nur la maniero de la oferado: sanga en la kruco, nesanga en la eŭkaristio.

 

281. Kiel la eklezio partoprenas en la eŭkaristia ofero? (1368-1372, 1414)

La ofero de Kristo fariĝas en la eŭkaristio ankaŭ la ofero de la membroj de Lia korpo. La vivo de la fideluloj, ilia laŭdo, ilia sufero, ilia preĝo kaj ilia laboro unuiĝas kun Kristo. Krome la eŭkaristio estas oferata kiel ofero por ĉiuj fideluloj vivantaj kaj forpasintaj, kiel satisfakcio por la pekoj de ĉiuj homoj, kaj por ricevi spiritajn kaj naturajn donojn. Ankaŭ la ĉiela eklezio unuiĝas kun la ofero de Kristo.

 

282. Kiel Jesuo ĉeestas en la eŭkaristio? (1373-1375, 1413)

Jesuo Kristo ĉeestas en la eŭkaristio unikece kaj nekompareble: reale, fakte kaj substance, kun Sia korpo kaj Sia sango, kun Sia animo kaj Sia Dieco. En la eŭkaristio do ĉeestas la tuta Kristo, Dio kaj Homo, sakramente, t. e. sub la eŭkaristiaj formoj de pano kaj vino.

 

283. Kion signifas transsubstancigo? (1376-1377, 1413)

Transsubstancigo signifas la ŝanĝo de la tuta substanco de la pano al la substanco de la korpo de Kristo, kaj de la tuta substanco de la vino al la substanco de Lia sango. Tiu ŝanĝo realiĝas en la eŭkaristia preĝo per la efiko de la Krista vorto kaj per la ago de la Sankta Spirito. Tamen la sense percepteblaj karakterizaĵoj de la pano kaj de la vino, nome la “eŭkaristiaj formoj”, restas senŝanĝitaj.

 

284. Ĉu per la pandispecigo ankaŭ Kristo estas dividata? (1377, 1390)

Kristo ne estas dividata per la dispecigo de la pano: en ĉiu de la formoj kaj en ĉiu parto de ili ĉeestas la tuta Kristo.

 

285. Kiom longe daŭras la eŭkaristia ĉeesto de Kristo? (1377)

Ĝi daŭras tiom longe, kiom daŭras la eŭkaristiaj formoj (de pano kaj vino).

 

286. Kia kultado decas al la sakramento de la eŭkaristio? (1378-1381, 1418)

Al ĉi tiu sakramento decas dum kaj ankaŭ ekster la eŭkaristia celebrado la adorkulto rezervita sole al Dio. Pro tio la hostioj konsekritaj de la eklezio konservatas kun plej granda zorgo, ili estas portataj al malsanuloj kaj al aliaj fideluloj, kiuj ne povas partopreni la sanktan meson, oni ilin ekspozicias al solena kultado, kaj oni portas ilin en procesioj. La eklezio invitas la fidelulojn ofte viziti kaj kulti la plej sanktan sakramenton konservitan en la tabernaklo.

 

287. Kial la eŭkaristio estas la paska festeno? (1382-1384, 1391-1396)

La eŭkaristio estas la paska festeno. Kristo ja – sakramente realigante sian pasĥon – al ni donas Sian korpon kaj Sian sangon kiel manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj nin unuigas al Si kaj inter ni en Sia ofero.

 

288. Kion signifas la altaro? (1383, 1410)

La altaro simbolas Kriston mem, kiu ĉeestas kiel ofera viktimo (altaro kruc-ofero) kaj kiel ĉiela nutraĵo donacata al ni (altaro eŭkaristia tablo).

 

289. Kiam la eklezio devigas partopreni la sanktan meson? (1389, 1417)

La eklezio ordonas, ke la fideluloj vizitu la sanktan meson ĉiudimanĉe kaj je la devigaj festotagoj. Ĝi rekomendas la viziton de la meso ankaŭ en la aliaj tagoj.

 

290. Kiam oni devas komuniiĝi? (1389, 1417)

La eklezio rekomendas al la fideluloj partoprenantaj en la sankta meso ricevi ankaŭ la sanktan komunion, se ili estas taŭge dispoziciitaj. Ĝi preskribas tion devige minimume je Pasko.

 

291. Kio necesas por ricevi la sanktan komunion? (1385-1388, 1415)

Por ricevi la sanktan komunion oni devas esti plene enkorpigita en la katolika eklezio kaj esti en la stato de graco, nome oni ne rajtas konscii pri morta peko. Ĉiu, kiu konscias faritan mortan pekon, devas ricevi la repacigan sakramenton antaŭ ol komuniiĝi. Gravas ankaŭ la spirito de koncentriĝo kaj preĝo, la observado de la fasto preskribita de la eklezio, kaj la korpa sinteno (gestoj, vestoj) kiel signoj de respekto al Kristo.

 

292. Kiajn fruktojn alportas la sankta komunio? (1391-1397, 1416)

La sankta komunio profundigas nian ligon kun Kristo kaj kun Lia eklezio, konservas kaj renovigas la gracovivon ricevitan en la bapto kaj konfirmacio, kaj kreskigas nian amon al la proksimulo. Fortigante nin en la amo ĝi nuligas la venialajn pekojn kaj nin gardas kontraŭ venontaj mortaj pekoj.

 

293. Kiam estas eble doni la komunion al aliaj kristanoj? (1398-1401)

Katolikaj donantoj lice donas la sanktan komunion al membroj de la orientaj eklezioj, kiuj ne havas plenan komunecon kun la katolika eklezio, kiam tiuj el si mem tion petas kaj digne estas dispoziciitaj.

Rilate la membrojn de aliaj ekleziaj komunumoj, katolikaj donantoj lice donas la sanktan komunion al tiuj kristanoj, kiuj en situacio de grava neceso tion el si mem petas, estas digne dispoziciitaj kaj konfesas la katolikan kredon rilate al tiu sakramento.

 

294. Kial la eŭkaristio estas ”garantiaĵo de la venonta gloro”? (1402-1405, 1419)

Ĉar la eŭkaristio nin plenigas per ĉiu graco kaj ĉiu beno de la ĉielo, ĝi nin fortikigas por la pilgrimo de ĉi tiu vivo kaj nin dezirigas pri la eterna vivo. Ĝi unuigas nin jam nun kun Kristo, kiu supreniris dekstren de la Patro, kun la ĉiela eklezio, kun la sankta Virgulino kaj kun ĉiuj sanktuloj.

 

En la Eŭkaristio ni dispecigas “unusolan panon,

kiu estas medikamento por la senmorteco,

kontraŭveneno malebliganta la morton,

sed donanta la vivon en Kristo”

(S-ta Ignaco el Antioĥio)

 

 

 

 

 

 

 

 

DUA ĈAPITRO

La sakramentoj de la resanigo

 

 

295. Kial Kristo instalis la sakramentojn de la peko-konfeso kaj de la sankt-oleado de malsanuloj? (1420-1421)

Kristo, la kuracisto de la animo kaj de la korpo, starigis tiujn sakramentojn, ĉar la nova vivo, donita de Li en la sakramentoj de la kristana inico, povas malfortiĝi kaj pro la peko ĝi povas eĉ perdiĝi. Tial Li volis, ke la eklezio daŭrigu Lian verkon de resanigo kaj savo per ĉi tiuj du sakramentoj.

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA PENTO KAJ REPACIGO

 

296. Kiel tiu sakramento estas nomata? (1422-1424, 1486)

Ĝi estas nomata: sakramento de la pento, de la repacigo, de la pardono, de la pekokonfeso, aŭ de la konvertiĝo.

 

297. Kial ekzistas sakramento de repacigo post la bapto? (1425-1426, 1486)

La nova gracovivo ricevita en la bapto nuligis nek la malforton de la homa naturo nek la inklinon al la peko (la konkupiscenco). Pro tio Kristo instalis ĉi tiun sakramenton por la konvertiĝo de la baptitoj, kiuj malproksimiĝis de Li per la peko.

 

298. Kiam ĉi tiu sakramento estas instalita? (1485)

La resurektinta Sinjoro instalis ĉi tiun sakramenton, kiam Li sin montris al la apostoloj je la paska vespero dirante al ili: “Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Joh 20,22-23).

 

299. Ĉu la baptitoj bezonas konvertiĝon? (1427-1429, 1487-1489)

La voko de Kristo al konvertiĝo okazas plue en la vivo de la baptitoj. La konvertiĝo estas daŭra tasko por la tuta eklezio, kiu estas sankta, sed havas pekulojn en sia sino.

 

300. Kio estas la interna pento? (1430-1433, 1490)

La interna pento estas esprimo de “spirito suferanta” (Psa 51,19), kiu estas instigata de la Dia graco respondi al la mizerikorda amo de Dio. Ĝi implicas suferon kaj abomenon pri la pekoj faritaj, firman decidon estonte ne plu peki, kaj fidon al la helpo de Dio. Ĝi sin nutras de la espero al la Dia pardono.

 

301. En kiuj formoj sin esprimas la pentofaro en la kristana vivo? (1434-1439)

La pentofaro sin esprimas en tre diversaj formoj, aparte en fasto, preĝo, kaj almozdonado. Tiujn kaj multajn aliajn formojn de la pentofaro la kristano povas praktiki en la ordinara vivo, precipe en la karesma tempo kaj je vendredo, la tago de la pento.

 

302. Kiuj elementoj estas esencaj en la repaciga sakramento? (1440-1449)

Esencaj estas du elementoj: la agado de la homo, kiu konvertiĝas sub la gvidado de la Sankta Spirito, kaj la absolvo per la sacerdoto, kiu en la nomo de Kristo donacas la pardonon kaj fiksas la formon de la kompenso.

 

303. Kiuj estas la agoj de la pekokonfesanto? (1450-1460, 1490-1492, 1494)

La agoj de la pekokonfesanto estas: zorga konscienc-ekzameno; la pento, kiu perfektas, kiam ĝi eliras el la amo al Dio, kaj kiu neperfektas, kiam ĝi baziĝas sur aliaj motivoj, sed kiu enhavas la decidon ne plu peki; la konfeso, tiu estas eldiro de la pekoj antaŭ la sacerdoto; la rekompenco aŭ pento-faro, kiun la konfesprena sacerdoto surmetas al la pekokonfesanto por rebonigi la damaĝon, kion kaŭzis la peko.

 

304. Kiujn pekojn oni devas konfesi? (1456, 1493, 1497)

Oni devas konfesi ĉiujn gravajn pekojn ne jam konfesitajn, pri kiuj oni konscias post zorga konscienc-esploro. La konfeso de la gravaj pekoj estas la sola ordinara maniero ricevi pardonon.

 

305. Kiam oni devas konfesi la gravajn pekojn? (1457)

Ĉiu fidelulo atinginta la disting-aĝon estas devigata konfesi siajn gravajn pekojn almenaŭ unufojon jare, kaj ĉiuokaze antaŭ la ricevo de la komunio.

 

306. Kial ankaŭ la venialaj pekoj povas esti konfesataj en la sakramenta konfeso? (1458)

La konfeso de la venialaj pekoj estas emfaze proponata de la eklezio, kvankam tio ne estas strikte bezonata. Estas helpo por ni ĝuste orientigi nian konsciencon, lukti kontraŭ niaj malbonaj inklinoj, lasi nin sanigi de Kristo, kaj kreski en la vivo laŭ la Spirito.

 

307. Kiu estas la donanto de la konfesosakramento? (1461-1466, 1495)

Kristo konfidis la servon de la repacigo al Siaj apostoloj, do al la episkopoj kaj ties posteuloj, kaj ĝenerale al la presbiteroj kunlaborantaj kun la episkopoj. Ili tial fariĝas instrumentoj de la mizerikordo kaj justeco de Dio. Ili realigas en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito la plenpovon pardoni la pekojn.

 

308. Al kiu estas rezervita la absolvopovo de apartaj pekoj? (1463)

La absolvo de kelkaj pekoj aparte gravaj (kiel tiuj punitaj per ekskomuniko) estas rezervita al la Apostola Seĝo aŭ al la loka episkopo aŭ al ties komisiitaj sacerdotoj. Tamen en kazo de vivodanĝero ĉiu sacerdoto povas absolvi de ĉiu ajn peko kaj ekskomuniko.

 

309. Ĉu la konfesoprenanto estas ligita al la konfesosekreto? (1467)

Konsiderante la gravecon de tiu servo bezonanta respekton kaj delikatecon rilate al la konfesanto, ĉiu konfesoprenanto sen iu ajn escepto estas devigata sub plej pezaj punoj konservi la sakramentan sigelon, nome la absolutan sekreton pri la pekoj ekkonitaj dum la konfeso.

 

310. Kiujn efikojn havas ĉi tiu sakramento? (1468-1470, 1496)

La efikoj de la konfesosakramento estas: la repacigo kun Dio kaj tial la pardono de la pekoj; la repacigo kun la eklezio; la rericevo de la gracostato, se ĝi estis perdiĝinta; la liberigo de la eterna puno meritita pro la mortaj pekoj, kaj la almenaŭ parta liberigo de la tempaj punoj, kiuj sekvas el la peko; la paco kaj trankvilo de la konscienco kaj la spirita konsolo; la kresko de la spiritaj fortoj por la kristana batalo.

 

311. Ĉu oni povas en specialaj kazoj celebri ĉi tiun sakramenton per ĝenerala pekokonfeso kaj kolektiva absolvo? (1480-1484)

En kazoj de grava danĝero (kiel en akuta mortodanĝero) eblas provizore utiligi komunan celebron de repacigo kun ĝenerala pekokonfeso kaj kolektiva absolvo. Tiam oni devas respekti la ekleziajn normojn, kaj la pentantoj devas intenci, unuope konfesi plej baldaŭ la gravajn pekojn.

 

312. Kio estas indulgencoj? (1471-1479, 1498)

Indulgencoj estas antaŭ Dio liberigo de tempa puno meritita pro pekoj, kiuj jam estas pardonitaj rilate la kulpon. Tian indulgencon akiras la fidelulo observanta fiksajn kondiĉojn, por si mem aŭ por la forpasintoj, per la servo de la eklezio, kiu kiel peranto de la elaĉeto disdonas la trezoron de la meritoj de Kristo kaj de la sanktuloj.

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA SANKT-OLEADO DE LA MALSANULOJ

 

313. Kiel estas spertata la malsano en la Malnova Testamento? (1499-1502)

En la Malnova Testamento la homo dum malsano spertas sian limitecon. Samtempe li perceptas, ke la malsano mistere estas ligita kun la peko. La profetoj antaŭvidis, ke la malsano povas havi ankaŭ elaĉetan valoron por la pekoj propraj kaj aliulaj. Tiel la malsano estis travivita vide al Dio, de Kiu la homo petas sian resaniĝon.

 

314. Kiun signifon havas la kompato de Jesuo pri la malsanuloj? (1503-1505)

La kompato de Jesuo pri la malsanuloj, kaj Liaj multnombraj sanigoj de malsanuloj estas klaraj signoj, ke kun Li alvenis la Dia regno kaj do la venko super peko, sufero kaj morto. Per Sia pasiono kaj morto Li donas al la sufero novan sencon: unuigita kun Lia sufero, nia sufero povas fariĝi rimedo de purigado kaj savo por ni kaj por aliaj.

 

315. Kiel kondutas la eklezio rilate la malsanulojn? (1506-1513, 1526-1527)

La eklezio ricevis de la Sinjoro la ordonon sanigi la malsanulojn. Tial ĝi engaĝiĝas flegi la malsanulojn kaj akompani ilin kun sia propeto. Precipe ĝi posedas specifan sakramenton por la malsanuloj, establitan de Kristo mem kaj atestitan de la sankta Jakobo: “Ĉu iu el vi malsanas? Li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirante lin per oleo en la nomo de la Sinjoro” (Jak 5,14).

 

316. Kiu povas ricevi la sakramenton de sankt-oleado de malsanuloj? (1514-1515, 1528-1529)

Ĉi tiun sakramenton povas ricevi fidelulo, kiu pro malsano aŭ maljuneco spertas mortodanĝeron. La sama fidelulo povas ĝin ricevi plurfoje, kiam la malsano pligraviĝas aŭ kiam trafas lin alia grava malsano. Laŭeble la malsanulo faru individuan sakramentan pekokonfeson antaŭ la celebro de ĉi sakramento.

 

317. Kiu administras ĉi tiun sakramenton? (1516, 1530)

La unktadon de malsanuloj povas celebri nur sacerdotoj (episkopoj aŭ presbiteroj).

 

318. Kiel ĉi tiu sakramento estas celebrata? (1517-1519, 1531)

La celebrado de ĉi tiu sakramento esence efektiviĝas en la unktado de la frunto kaj de la manoj (en la roma rito) aŭ ankaŭ de aliaj korpopartoj (laŭ aliaj ritoj) per oleo laŭeble benita de la episkopo. Ĉi tiun unktadon akompanas la preĝo de la sacerdoto, kiu alvokas la specifan sakramentan gracon.

 

319. Kiujn efikojn havas ĉi tiu sakramento? (1520-1523, 1532)

Ĝi donas apartan gracon, kiu kunigas la malsanulon pli intime kun la pasiono de Kristo por lia avantaĝo kaj por la avantaĝo de la eklezio, donante al li konsolon, pacon, kuraĝon, kaj ankaŭ la pardonon de la pekoj, se la malsanulo ne povis pekokonfesi. Ĉi tiu sakramento donas kelkfoje, se Dio tion volas, reakiron de fizika sano. Ĉiuokaze tiu unktado antaŭpreparas la malsanulon por la transiro al la domo de la Patro.

 

320. Kion signifas la viatiko? (1524-1525)

La viatiko estas la eŭkaristio, kion ricevas tiuj, kiuj atingis la finon de la surtera vivo, kaj kiuj sin preparas al la transiro en la eternan vivon. En tiu momento de la transiro al la Patro la komuniiĝo kun la korpo kaj sango de la mortinta kaj resurektinta Kristo estas semo de la eterna vivo kaj forto al la resurekto.

 

 

TRIA ĈAPITRO

La sakramentoj en la servo de la komuneco kaj de la senditeco

 

 

321. Kiuj sakramentoj staras en la servo de la komuneco kaj de la senditeco? (1533-1535)

Du sakramentoj, la ordino kaj la matrimonio, donas specifan gracon por apartaj taskoj en la eklezio, kaj ili servas al la edifo de la popolo de Dio. Ili specife kontribuas al la eklezia komunumo kaj al la savo de la aliuloj.

 

 

LA ORDINA SAKRAMENTO (ORDINACIO)

 

322. Kio estas la sakramento de la ordinado? (1536)

La ordinado estas la sakramento, per kiu la senditeco, kiun Kristo konfidis al Siaj apostoloj, daŭre praktikiĝas en la eklezio ĝis la tempofino.

 

323. Kial ĉi tiu sakramento nomiĝas ordinado (“ordinacio”, ordo)? (1537-1538)

ordo (lat.) signas eklezian korporacion, en kiu oni membriĝas per aparta ordinado (ordinacio). Tiu ordinado permesas pro aparta dono de la Sankta Spirito praktiki sanktan plenpovon en la nomo kaj kun la aŭtoritato de Kristo por servi al la popolo de Dio.

324. Kiun staton havas la ordinado en la Dia savoplano? (1539-1545, 1590-1591)

Antaŭfiguro de tiu sakramento estas en la Malnova Testamento la servo de la levidoj samkiel la sacerdoteco de Aarono kaj la instalado de la sepdek “maljunuloj” (Num 11,25). Tiuj antaŭfiguroj trovas sian kompletigon en Kristo Jesuo. Li estas pere de sia kruc-ofero la unusola “interulo inter Dio kaj homoj” (1 Tim 2,5), la “ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek” (Heb 5,10). La unusola sacerdoteco de Kristo prezentiĝas per la sacerdoteco de la ordinitoj.

 

“Nur Kristo estas vera sacerdoto,

la aliaj estas Liaj servantoj.”

(S-ta Tomaso el Akvino)

 

 

 

 

 

325. El kiom da ŝtupoj konsistas la ordina sakramento? (1554, 1593)

Ĝi konsistas el tri ŝtupoj, kiuj estas nepraj por la baza strukturo de la eklezio: episkopeco, presbitereco, diakoneco.

 

326. Kian efikon havas la ordinado de episkopo? (1557-1559,1594)

La ordinado de episkopo transdonas la plenecon de la ordina sakramento, faras la episkopon legitima posteulo de la apostoloj, lin membrigas en la episkopara kolegio, kie li kunportas kun la papo kaj la aliaj episkopoj la zorgon por ĉiuj eklezioj, kaj lin dotas per la instrua, sanktiga kaj administra oficoj.

 

327. Kiun taskon havas la episkopo en la al li konfidita part-eklezio? (1560-1561)

La episkopo, al kiu part-eklezio estas konfidita, estas la videbla principo kaj fundamento de la unueco de ĉi tiu eklezio, por kiu li kiel vikario de Kristo plenumas la paŝtistan oficon helpate de siaj presbiteroj kaj diakonoj.

 

328. Kiun efikon havas la sacerdota ordinado? (1562-1567, 1595)

La unktado de la Spirito kreas en la sacerdoto spiritan sigelon neforstrekeblan, lin samformigas al Kristo la Sacerdoto, kaj lin kapabligas agi en la nomo de Kristo la kapo. Estante kunlaboranto de la episkopo li estas konsekrita por prediki la evangelion, por celebri la Diservon, aparte la eŭkaristion, el kiu lia servo ĉerpas forton, kaj por esti la paŝtisto de la fideluloj.

 

329. Kiel la sacerdoto praktikas sian oficon? (1568)

Kvankam la sacerdoto estas ordinita por mondvasta senditeco, li praktikas sian oficon en part-eklezio en sakramenta frateco kun la aliaj sacerdotoj. Ili formas la presbiteraron kaj portas en komuneco kun la episkopo kaj depende de li la respondecon pri la part-eklezio.

 

330. Kiun efikon havas la diakona ordinado? (1569-1571, 1596)

La diakono samformatas al Kristo la Servisto de ĉiuj. Li estas ordinita por la servo en la eklezio, kiun li plenumas sub la aŭtoritato de sia episkopo. Li oficas en la servoj de la vorto, en liturgio, pastoralo kaj karitato.

 

331. Kiel estas celebrata la ordina sakramento? (1572-1574, 1597)

Por ĉiuj tri ŝtupoj la ordina sakramento estas administrata de episkopo, kiu surmetas la manojn sur la kapon de la ordinato kaj eldiras la solenan konsekran preĝon. Per ĉi tiu preĝo la episkopo alvokas de Dio por la ordinato kaj por lia servo specifan elverŝon de la Sankta Spirito kaj ties donoj.

 

332. Kiu povas doni tiun sakramenton? (1575-1576, 1600)

Estas tasko rezervita al la episkopoj valide ordinitaj, transdoni la tri ŝtupojn de la ordina sakramento, ĉar ili estas la posteuloj de la apostoloj.

 

333. Kiu povas ricevi ĉi tiun sakramenton? (1577-1578, 1598)

La sanktan ordinadon povas valide ricevi nur baptita viro: la eklezio sin scias ligita al la elekto farita de la Sinjoro mem. Neniu rajtas pretendi ricevon de la ordina sakramento. Nur post deklaro pri la taŭgeco flanke de la eklezia aŭtoritato oni povas ĝin ricevi.

 

334. Ĉu de ricevanto de la ordina sakramento estas postulata la celibato? (1579-1580, 1599)

Por la episkopeco estas ĉiam postulata la celibato. Por la presbitereco, en la latina eklezio oni normale elektas kredantajn virojn, kiuj celibatece vivas kaj intencas konservi la celibaton “pro la regno de la ĉielo” (Mat 19,12); en la orientaj eklezioj ne estas permesate edziĝi post la ordinado. Al la konstanta diakoneco povas esti allasataj ankaŭ edziĝintaj viroj.

 

335. Kiujn efikojn havas la ordina sakramento? (1581-1589)

Tiu sakramento donas specifan elverŝon de la Sankta Spirito, kiu – laŭ la respektivaj ŝtupoj de la sakramento – samrangigas la ordiniton al Kristo en ties funkcio kiel Sacerdoto, Profeto kaj Reĝo. La ordino donas specifan karakteron neestingeblan: tial la ordinado ne povas ripetiĝi nek esti donata por limigita tempo.

 

336. Kun kiu aŭtoritato estas praktikata la ordinita sacerdoteco? (1546-1553, 1592)

La ordinitaj sacerdotoj, plenumante siajn sanktajn funkciojn, parolas kaj agas nek per sia propra aŭtoritato nek pro mandato aŭ komisio de la komunumo, sed en la persono de Kristo la kapo kaj en la nomo de la eklezio. Pro tio la ordina sacerdoteco esence, ne nur laŭŝtupe, sin distingas de la ĝenerala sacerdoteco de la fidelulara komunumo, al kies servo Kristo ĝin kreis.

 

 

 

LA SAKRAMENTO DE LA MATRIMONIO

 

337. Kiun planon havas Dio pri viro kaj virino? (1601-1605)

Dio estas la amo. Li kreis la homojn pro amo kaj vokis ilin ami. Kreinte ilin kiel viro kaj virino, Li vokis ilin per la geedziĝo al intima komuneco de la vivo kaj de la reciproka amo. “Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.” (Mat 19,6). Dio benis ilin kaj diris al ili: “fruktu kaj multiĝu” (Gen 1,28).

 

338. Por kio establis Dio la matrimonion? (1643-1644, 1652-1654, 1659-1660)

La geedza unuiĝo de viro kaj virino, kiu de la Kreinto estas fondita kaj ekipita kun propraj leĝoj, estas laŭ la naturo ordigita al la komuneco kaj bonfarto de la geedzoj kaj al la generado kaj edukado de infanoj. Laŭ la origina Dia plano la matrimonia unuiĝo estas nedisigebla, kiel asertas Jesuo Kristo: “Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu” (Mar 10,9).

 

339. Kiel la peko minacas la matrimonion? (1606-1608)

Pro la unua peko, kiu kaŭzis ankaŭ la rompon de la komuneco donita de la Kreinto inter viro kaj virino, la geedza unueco estas ofte minacata per malakordo kaj malfideleco. Tamen Dio, laŭ sia senfina mizerikordo, donas al la viro kaj al la virino sian gracon, por ke ili realigu la unuiĝon de siaj vivoj laŭ la origina Dia plano.

 

340. Kion instruas la Malnova Testamento rilate la matrimonion? (1609-1611)

Ĉefe per la lernejo de la leĝo kaj de la profetoj Dio helpas al Sia popolo, por ke ĝi pli kaj pli evoluigu la konscion pri la unueco kaj nenuligebleco de la matrimonio. La matrimonia interligo de Dio kun Izraelo preparas kaj antaŭfiguras la Novan Interligon realigitan de la Dio-Filo Jesuo Kristo kun Sia edzino, la eklezio.

 

341. Kio estas la novaĵo, kiun Kristo donis al la geedziĝo? (1612-1617, 1661)

Jesuo Kristo restarigis la originan ordon volitan de Dio. Krome Li donas la gracon vivi la geedzecon en nova digno de sakramento, nome kiel signo de Lia edza amo al la eklezio: “Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis” (Efe 5,25).

 

342. Ĉu la geedziĝo estas devo por ĉiuj? (1618-1620)

La geedziĝo ne estas devo por ĉiuj. Dio aparte alvokas kelkajn virojn kaj virinojn sekvi la Sinjoron Jesuon sur la vojo de la virgeco aŭ de la celibato pro la ĉiela regno. Ili abnegacias pri la granda bono de la geedzeco, por prizorgi la aferojn de la Sinjoro kaj celi plaĉi al Li. Tiel ili fariĝas signoj de la nepra prioritato de la amo al Kristo kaj de la sopira atendado al Lia glora reveno.

 

343. Kiel la matrimonia sakramento estas celebrata? (1621-1624, 1663)

Ĉar la matrimonio starigas la geedzojn en publikan vivostaton ene de la eklezio, la geedziĝo okazas publike antaŭ la sacerdoto (aŭ antaŭ la por tio rajtigita atestanto de la eklezio) kaj antaŭ la aliaj atestantoj.

 

344. Kio estas la geedza konsento? (1625-1632, 1662)

La geedza konsento estas la volo esprimita de viro kaj virino, sin definitive doni reciproke unu al la alia, por vivi geedzan ligon en ama kaj fekunda fideleco. La geedzeco estiĝas per reciproka konsento, kio pro tio estas nepra kaj ne-anstataŭebla. Por ke la matrimonio estu valida, la konsento devas havi kiel objekton la veran geedzecon, kaj ĝi devas esti konscia kaj libera homa ago, kiu ne baziĝas sur devigo aŭ perforto.

 

345. Kio estas necesa, kiam unu el la geedzoj ne estas katolika? (1633-1637)

Dukonfesiaj matrimonioj (geedzecoj inter katolikoj kaj baptitaj nekatolikoj) bezonas la permeson de la eklezia aŭtoritato. En kazo de religia diverseco (geedzecoj inter katolikoj kaj nebaptitoj) estas bezonata dispenso por atingi validecon. Ĉiukaze esencas, ke la geedzoj ne ekskludu la akcepton de la fundamentaj celoj kaj de la esencaj karakterizaĵoj de la matrimonio, kaj ke la katolika partnero konfirmu la sindevigojn konservi la kredon kaj certigi la bapton kaj la kristanan edukadon de la infanoj. Tiuj sindevigoj devas esti konataj ankaŭ al la alia partnero.

 

346. Kiuj estas la efikoj de la matrimonia sakramento? (1638-1642)

La matrimonia sakramento generas inter la geedzoj porĉiaman kaj ekskluzivan ligon. Dio mem sigelas la interkonsenton de la geedzoj. Tial matrimonio ligita kaj plenumita inter baptitoj neniam povas esti malligata. Krome tiu sakramento dotas la geedzojn per la graco necesa por atingi la sanktecon de la geedza vivo kaj por response akcepti kaj eduki infanojn.

 

347. Kiuj pekoj grave kontraŭas la matrimonian sakramenton? (1645-1648, 1664)

Tiaj pekoj estas: la adulto; la poligamio, kiu kontraŭas kaj la egalan dignon de viro kaj virino, kaj la unuecon kaj ekskluzivecon de la geedzeca amo; la rifuzo esti fekunda, kiu senigas la geedzecan vivon de la dono havi infanojn; la divorco, kiu kontraŭas la matrimonian nenulig-eblecon.

 

348. Kiam la eklezio permesas, ke la geedzoj laŭkorpe disiĝu? (1629, 1649)

Se la kunvivado jam fariĝis praktike neebla pro gravaj kaŭzoj, la eklezio toleras la disiĝon de la geedzoj laŭkorpe, kvankam ĝi deziras, ke ili repaciĝu. Sed ĝis la vivofino de la partnero ili ne estas liberaj eniri novan geedziĝon, escepte se ilia antaŭa matrimonio estas nevalida kaj estas deklarita nevalida fare de la eklezia aŭtoritato.

 

349. Kia estas la eklezia sinteno rilate al la civile novgeedziĝintaj divorcintoj? (1650-1651, 1665)

Fidela al la Sinjoro, la eklezio ne povas agnoski la unuiĝon de civile novgeedziĝintaj divorcintoj kiel matrimonion. “Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas” (Mar 10,11-12). La eklezio donas al tiaj homoj helpeman atenton kaj invitas ilin al vivo laŭ la kredo, al preĝado, al verkoj de amo al la proksimuloj, kaj al kristana edukado de la infanoj. Sed tiel longe, kiel daŭras ĉi tiu situacio kontraŭanta objektive al la Dia leĝo, ili povas nek ricevi la sakramentan absolvon nek aliri al la sankta komunio nek plenumi certajn ekleziajn taskojn.

 

350. Kial la kristana familio estas ankaŭ nomata hejma eklezio? (1655-1658, 1666)

Ĉar la familio esprimas kaj realigas la komunecan kaj familian naturon de la eklezio kiel familio de Dio. Ĉiuj membroj de la familio, laŭ sia rolo, plenumas sian per la bapto akiritan sacerdotecon, kaj ili kontribuas, ke la familio iĝu komunumo de graco kaj preĝo, lernejo pri homaj kaj kristanaj virtoj, kaj loko de la unua anonco de la kredo al la infanoj.

 

 

KVARA ĈAPITRO

Aliaj liturgiaj celebradoj

 

LA SAKRAMENTALOJ

 

351. Kio estas la sakramentaloj? (1667-1672, 1677-1678)

Ili estas sanktaj signoj establitaj de la eklezio, per kiuj oni sanktigas certajn vivocirkonstancojn. Ili enhavas preĝon akompanatan de la krucosigno kaj de aliaj gestoj. Inter la sakramentaloj havas gravan rolon la benoj. Ili estas laŭdoj al Dio kaj preĝoj pri Liaj donoj, konsekroj de personoj kaj de aĵoj por la Diservo.

 

352. Kio estas ekzorco? (1673)

Ekzorco estas, kiam la eklezio preĝas kun sia aŭtoritato en la nomo de Jesuo, ke personoj kaj aĵoj estu protektataj kontraŭ influoj de la malbonulo kaj forprenitaj el ties regado. La ekzorco estas praktikata laŭ ordinara maniero en la bapto-rito. La solena ekzorco, nomata granda ekzorco, povas esti praktikata nur de presbitero speciale rajtigita de la episkopo.

 

353. Kiuj formoj de popolpieco akompanas la sakramentan vivon de la eklezio? (1674-1676, 1679)

La religia sento de la kristana popolo ĉiam denove inventis diferencajn esprimojn en diversaj piecoformoj, kiuj akompanas la sakramentan vivon de la eklezio. Al tio apartenas ekzemple la honorado de relikvoj, la vizitoj al sanktejoj, la pilgrimoj, la procesioj, la krucovojoj kaj la rozario. La eklezio per la kredolumo klarigas kaj favoras la bonajn formojn de popola pieco.

 

PRI LA KRISTANAJ FUNEBRAĴOJ

 

354. Kiaj rilatoj ekzistas inter la sakramentoj kaj la morto de la kristano? (1680-1683)

La kristano, kiu mortas en Kristo, atingas ĉe la fino de sia tera ekzisto la plenumon de la nova vivo komenciĝinta kun la bapto, fortigita per la konfirmacio kaj nutrita per la eŭkaristio, la anticipo de la ĉiela festeno. La senco de la morto de kristano riveliĝas en la lumo de la morto kaj resurekto de Kristo, nia unusola espero: la kristano mortanta en Jesuo Kristo iras hejmen “ĉeesti kun la Sinjoro” (2 Kor 5,8).

 

355. Kion esprimas la entombigoj? (1684-1685)

La entombigoj ja estas celebrataj laŭ diversaj ritoj kongruaj al malsamaj cirkonstancoj kaj tradicioj de unuopaj regionoj, sed ili ĉiam esprimas la paskan karakteron de la kristana morto en la espero al la resurekto, kaj ankaŭ la senton de komuneco kun la forpasinto aparte per la preĝo por la purigo de ties animo.

 

356. Kio estas la ĉefaj momentoj de la entombigoj? (1686-1690)

Kutime la entombigoj havas kvar elstarajn momentojn: la akcepton de la kadavro flanke de la komunumo kun konsolaj kaj esperaj vortoj, la liturgion de la vorto, la eŭkaristian oferon kaj la adiaŭon, en kiu oni konfidas la animon de la forpasinto al Dio, la fonto de la eterna vivo, dum la korpo estas entombigata atendante la resurekton.

 

 

 

TRIA PARTO

 

LA VIVO EN KRISTO

 

 

UNUA SEKCIO

 

PRI LA HOMA VOKITECO:

LA VIVO EN LA SANKTA SPIRITO

 

 

357. Kiel la morala vivo de kristano estas ligita kun la kredo kaj kun la sakramentoj? (1691-1698)

Kion la kredosimbolo konfesas, tion la sakramentoj komunikas. Per ili la fideluloj ricevas la gracon de Kristo kaj la donojn de la Sankta Spirito. Tiel ili estas kapabligataj, vivi la novan vivon kiel infanoj de Dio en Kristo, kiun ili akceptis en la kredo.

“Rekonu, ho kristano, vian dignon.”

(S-ta Leono la Granda)

 

 

 

 

 

UNUA ĈAPITRO

La digno de la homo

 

LA HOMO: BILDO DE DIO

 

358. Kio estas la radiko de la homa digno? (1699-1715)

La digno de la homo fontas el ĝia kreiteco laŭ la bildo de Dio kaj laŭ la simileco al Dio. La homo estas dotita per spirita, senmorta animo, per intelekto kaj libera volo, estas ordigita al Dio kaj kun korpo kaj animo alvokita al la eterna beateco.

 

 

NIA VOKITECO AL LA BEATECO

 

359. Kiel la homo atingas la beatecon? (1716)

La homo atingas la beatecon helpe de la Krista graco, kiu donacas al li la Dian vivon. Kristo en la evangelio indikas al la Siaj la vojon kondukantan al la senfina feliĉo: la vojon de la feliĉ-anoncoj. La graco de Kristo efikas en ĉiu homo, kiu, sekvante sian ĝustan konsciencon, serĉas kaj amas la veron kaj evitas la malbonon.

 

360. Kial la feliĉ-anoncoj estas por ni gravaj? (1716-1717, 1725-1726)

La feliĉ-anoncoj staras en la koro de la Jesua predikado. Ili reprenas la promesojn de Dio faritajn al Abraham, kaj perfektigas ilin. Ili desegnas la vizaĝon de Jesuo mem, karakterizas la veran kristanan vivon kaj senvualigas al la homo la finan celon de lia agado: la eternan beatecon.

 

361. En kiuj rilatoj estas la feliĉ-anoncoj kun la homa deziro al feliĉo? (1718-1719, 1725)

Ili kongruas kun la natura feliĉodeziro, kiun Dio metis en la koron de la homo por lin altiri al Si. Nur Dio mem kapablas kontentigi tiun deziron.

 

362. Kio estas la eterna beateco? (1720-1724, 1727-1729)

La eterna beateco estas la kontemplado de Dio en la eterna vivo, en kiu ni plene partoprenos “en la Dia naturo” (2 Pet 1,4), en la gloro de Kristo kaj en la ĝojo de la Triunua vivo. La beateco transpasas la homajn kapablojn: ĝi estas supernatura kaj nemerita donaco de Dio, same kiel la graco, kiu kondukas al tiu beateco. La promesita beateco starigas nin antaŭ gravaj moralaj decidoj rilate la terajn bonaĵojn kaj instigas nin ami Dion pli ol ion ajn.

 

 

LA HOMA LIBERECO

 

363. Kio estas la libereco? (1730-1733, 1743-1744)

La libereco estas la povo, donita de Dio al la homo, agadi aŭ ne agadi, plenumi tion aŭ alion, kaj tiel mem aŭtonome plenumi agadon deciditan. La libereco karakterizas la agojn vera-sence humanajn. Ju pli oni agas bone des pli oni fariĝas libera. La libereco ja atingas sian perfektecon, kiam ĝi estas direktita al Dio, la plejsupera Bono kaj nia Beatiganto. La libereco donas ankaŭ la eblon elekti inter la bono kaj la malbono. La elekto de la malbono estas misuzo de la libereco kaj gvidas sub la sklavecon de la peko.

 

364. Kiu rilato estas inter libereco kaj respondeco? (1734-1737, 1745-1746)

La libereco igas la homon respondeca pri siaj agoj, se ili estas libervolaj. Sed la atribu-ebleco de ago kaj la respondeco pri ĝi povas esti malpliigitaj kaj foje eĉ esti nuligitaj per nescio, malatento, suferita perforto, timo, senkontrolaj afekcioj aŭ kutimoj.

 

365. Kial ĉiu homo rajtas ekzerci sian liberecon? (1738,1747)

Ĉiu homo havas la rajton libere elekti, ĉar ĝi estas nedisigeble ligita al la digno de la homa persono. Tial tiu rajto ĉiam devas esti respektata, aparte en moralaj kaj religiaj kampoj. Ĝi civilleĝe devas esti agnoskata kaj protektata en la limoj de komuna bono kaj de justa publika ordo.

 

366. Kian lokon havas la homa libereco en la sav-ordo? (1739-1742, 1748)

Nia libereco estas malfortigita per la unua peko. Tiu malfortigo pliintensiĝis per la sekvintaj pekoj. Sed “por libereco Kristo nin liberigis” (Gal 5,1). Per sia graco la Sankta Spirito nin kondukas al spirita libereco por igi nin siaj liberaj kunlaborantoj en la eklezio kaj en la mondo.

 

367. Kiuj estas la fontoj de la moraleco de la homaj agoj? (1749-1754, 1757-1758)

La morala karaktero de la homaj agoj dependas de tri fontoj: de la elektita objekto, do de tio, ĉu estas elektata vere bona aŭ nur ŝajne bona objekto; de la intenco de la aganta persono, nome de la celo, al kiu oni strebas; kaj de la cirkonstancoj de la ago, inkluzive de la konsekvencoj.

 

368. Kiam homa ago estas morale bona? (1755-1756, 1759-1760)

La homa ago estas morale bona, kiam samtempe bonas la elektita objekto, la intencita celo kaj la cirkonstancoj. La elektita objekto sola povas fari iun agadon entute malbonan, ankaŭ se la intenco estas bona. Malbona intenco koruptas agon, eĉ se ties objekto estas honesta. Alie, honesta intenco ne bonigas konduton, kiu pro sia objekto estas malbona, ĉar la celo ne pravigas la rimedojn. La cirkonstacoj povas malpliigi aŭ pliigi la respondecon de la aganto, sed ili ne povas modifi la moralan kvaliton de la ago mem; neniam ili bonigas agon, kiu en si mem estas malbona.

 

369. Ĉu estas agoj, kiuj ĉiam estas malbonaj? (1756, 171)

Jes, estas agoj, kies elekto ĉiam estas malbona pro sia propra morala naturo (ekzemple blasfemo, murdo, adulto). Tia elekto el si mem rivelas malordon en la volo, t. e. moralan malbonon, kiu ne povas praviĝi per bonaĵoj, kiuj eventuale povus estiĝi.

 

 

LA MORALECO DE LA PASIOJ

 

370. Kio estas pasioj? (1762-1766, 1771-1772)

La pasioj estas sentoj, emocioj aŭ movoj de la sentokapablo, kiuj estas naturaj emocioj de la homa animo, kaj kiuj moviĝas al aktivado aŭ ne-aktivado vidalvide de io, kio perceptatas kiel bonaĵo aŭ malbonaĵo. La bazaj pasioj estas amo kaj malamo, deziro kaj timo, ĝojo kaj malĝojo, kaj ankaŭ kolero. La plej grava pasio estas la amo, kiu estas iniciata per la allogo de la bono. Oni amas nur iun bonon, ĉu ĝi estas vere bona aŭ nur ŝajne bona.

 

371. Ĉu la pasioj estas morale bonaj aŭ malbonaj? (1767-1770, 1773-1775)

La pasioj kiel movoj de la sentokapablo estas en si mem nek bonaj nek malbonaj: ili bonas, kiam ili kontribuas al bona agado; ili malbonas, kiam tio kontraŭas. Ili povas transformiĝi al virtoj aŭ perversiĝi al malvirtoj.

 

 

LA KONSCIENCO

 

372. Kio estas la konscienco? (1776-1780, 1795-1797)

La konscienco, aganta plejinterne de la persono, estas juĝo de la racio, kiu en oportuna momento ordonas al la homo fari la bonon kaj ne fari la malbonon. Per sia konscienco la homa persono perceptas la moralan kvaliton de ago plenumota aŭ jam plenumita, kaj per ĝi li povas sin senti respondeca. Prudenta homo aŭskultanta al sia konscienco povas aŭdi la voĉon de Dio, kiu parolas al li.

 

373. Kion postulas la homa digno rilate la konsciencon? (1780-1782, 1798)

La digno de la homa persono postulas, ke la konscienco decidu ĝuste (nome, ke ĝi kongruu kun tio, kio estas justa kaj bona laŭ la racio kaj la Dia leĝo). Kaŭze de tiu persona digno la homo rajtas esti ne devigata agadi kontraŭ sia konscienco, kaj oni ne rajtas – en la limoj de la komuna bono – lin malhelpi, agi laŭ sia konscienco, precipe koncerne la religian sferon.

 

374. Kiel formiĝas la morala konscienco, por ke ĝi fariĝu justa kaj vera? (1783-1788, 1799-1800)

La ĝusta kaj vera koncienco formiĝas per la edukado kaj per asimilado al la Dia Vorto kaj per la instruo de la eklezio. La konscienco subtenatas per la donoj de la Sankta Spirito kaj orientatas per la konsiloj de saĝaj personoj. Krome por la morala formiĝo abunde helpas la preĝado kaj la konscienc-ekzamenado.

 

375. Kiujn normojn la konscienco devas ĉiam obei? (1789)

Estas tri ĝeneralaj reguloj: 1. Neniam estas permesate fari malbonon por atingi bonon. 2. La tielnomata Ora Regulo: “Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili” (Mat 7,12). 3. La kristana amo ĉiam atentas al la proksimulo kaj ties konscienco; ankaŭ se tio ne povas signifi akcepti kiel bonan tion, kio estas objektive malbona.

 

376. Ĉu la konscienco povas fari erarajn juĝojn? (1790-1794, 1891-1802)

La persono devas ĉiam obei al certa juĝo de sia konscienco. Sed pro kaŭzoj, kiuj ne ĉiam estas liberaj de persona kulpo, la konscienco povas ankaŭ fari erarajn juĝojn. La malbono, kion faras persono en neŝuldita nescio, ne povas esti imputata al tiu persono, ankaŭ kiam tiu faro objektive restas malbona. Pro tio ni devas nepre klopodi, eviti erarojn de la konscienco.

 

 

LA VIRTOJ

 

377. Kio estas virto? (1803, 1833)

La virto estas daŭra, firma emo, fari la bonon.”Celo de virta vivo konsistas en tio, fariĝi simila al Dio” (S-ta Gregoro el Nyssa). Ekzistas homaj kaj Diaj virtoj.

 

378. Kio estas la homaj virtoj? (1804, 1810-1811, 1834, 1839)

La homaj virtoj estas daŭraj, fidindaj perfektecoj de la racio kaj volo, kiuj regulas niajn agojn, disciplinas niajn pasiojn kaj direktas nian konduton laŭ la racio kaj la kredo. Ili estas akiritaj kaj fortigitaj pere de ripetaj agoj morale bonaj, ili estas purigataj kaj sanktigataj de la Dia graco.

 

379. Kiaj bazaj homaj virtoj ekzistas? (1805, 1834)

La bazaj homaj virtoj estas la tielnomataj kardinalaj virtoj. Ĉiuj aliaj ariĝas ĉirkaŭ tiuj kardinalaj virtoj, kiuj estas la turnopunktoj de virta vivo. La kardinalaj virtoj estas: prudento, justeco, braveco kaj modereco.

Xxx

380. Kio estas la prudento? (1806, 1835)

La prudento pretigas la racion, en ĉiu cirkonstanco kompreni nian veran bonon kaj elekti la taŭgajn rimedojn por ilin atingi. Ĝi gvidas la aliajn virtojn donante al ili regulojn kaj mezuron.

 

381. Kio estas la justeco? (1807, 1836)

La justeco estas la konstanta, firma volo doni al la aliaj tion, kio konvenas al ili. La justecon rilate al Dio oni nomas “virto de la Di-adorado”.

 

382. Kio estas la braveco? (1808, 1837)

La braveco donas firmecon en malfacilaĵoj kaj konstantecon en la serĉado de la bono. Ĝi povas atingi la kapablecon eĉ oferi sian propran vivon por justa afero.

 

383. Kio estas la modereco? (1809, 1838)

La modereco moderas la emon al la plezuroj, solidigas la regadon de la volo super la instinktoj, kaj observigas la ĝustan mezuron en la uzado de la kreitaj aĵoj.

 

384. Kio estas la Diaj virtoj? (1812-1813, 1840)

La Diaj virtoj havas Dion mem kiel originon, motivon kaj senperan objekton. Ili estas enigitaj en la homon kun la sanktiga graco kaj igas lin kapabla vivi en ligiteco kun la Triunuo. Ili estas la bazo kaj la animo de la morala agado de la kristano kaj vivigas la homajn virtojn. Ili estas la garantiaĵo por la agado kaj ĉeestado de la Sankta Spirito en la homaj kapabloj.

 

385. Kiuj Diaj virtoj ekzistas? (1813, 1841)

La Diaj virtoj estas la kredo, la espero kaj la amo.

 

386. Kio estas la kredo? (1814-1816, 1842)

La kredo estas tiu Dia virto, per kiu ni fidas je Dio kaj je ĉio, kion Li revelaciis al ni kaj kion la eklezio proponas al ni kredi. Ĉar Dio estas la vero mem. En la kredo la homo sin transdonas en libereco al Dio. Tial la kredanta homo celas ekkoni kaj plenumi la Dian volon, ĉar la kredo estas “fido, energianta per amo” (Gal 5,6).

 

387. Kio estas la espero? (1817-1821, 1843)

La espero estas tiu Dia virto, per kiu ni deziras kaj atendas de Dio la eternan vivon kiel nian feliĉon, fidante al la promesoj de Kristo kaj al la gracohelpo de la Sankta Spirito, por ke ni meritu la eternan vivon kaj persistu ĝis la fino de la tera vivo.

 

388. Kio estas la amo? (1822-1829, 1844)

La amo estas tiu Dia virto, per kiu ni amas Dion super ĉio, kaj pro amo al Dio nian proksimulon kiel nin mem. Jesuo faras ĝin nova ordono, plenumo de la leĝo. La amo estas “la ligilo de perfekteco” (Kol 3,14) kaj la fundamento de la ceteraj virtoj, kiujn ĝi animas, inspiras kaj ordigas: sen ĝi “mi estus nenio” kaj “mi neniom profitus” (1 Kor 13,2+3).

 

389. Kiuj estas la donoj de la Sankta Spirito? (1830-1831, 1845)

La donoj de la Sankta Spirito estas konstantaj dispozicioj, kiuj igas la homon preta obei la Diajn inspirojn. Tiuj donoj de la Sankta Spirito estas sep: saĝeco, kompreno, konsilo, forto, ekkono, pieco kaj Diotimo.

 

390. Kiuj estas la fruktoj de la Sankta Spirito? (1832)

La fruktoj de la Sankta Spirito estas perfektecoj, kiujn estigas la Sankta Spirito en ni kiel unuajn fruktojn de la eterna gloro. La Tradicio de la eklezio nombras dekdu: “amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado (Gal 56,22+23), indulgemo, modesteco, ĉasteco” (Gal 5,23 en Vulgato).

 

 

LA PEKO

 

391. Kion ni devas fari por ricevi la mizerikordon de Dio? (1846-1848, 1870)

Ni devas konfesi niajn kulpojn kaj penti niajn pekojn. Dio mem per Sia Vorto kaj per Sia Spirito malkaŝas niajn pekojn, donacas al ni la veron de la konscienco kaj la esperon pri pardono.

 

392. Kio estas la peko (1849-1851, 1871-1872)

La peko estas "vorto, faro aŭ deziro kontraŭ la eterna Leĝo" (S-ta Augusteno). Ĝi estas ofendo de Dio, ĉar ĝi malobeas al Lia amo. Ĝi vundas la naturon de la homo kaj ĝenas la homan kunvivon. Kristo plene malkaŝas en Sia pasiono la gravecon de la peko kaj venkas ĝin per Sia mizerikordo.

 

393. Ĉu ekzistas diversaj pekoj? (1852-1853, 1873)

La varieco de la pekoj estas granda. Ili povas esti distingataj laŭ ilia objekto, laŭ la virtoj aŭ laŭ la ordonoj, kiujn ili kontraŭstaras. Ili povas koncerni senpere Dion aŭ la proksimularon aŭ nin mem. Eblas krome ilin distingi laŭ pekoj per penso, parolo, faro kaj neglekto.

 

394. Kiel distingiĝas la pekoj rilate ties gravecon? (1854)

Laŭ graveco ili distingiĝas en mortaj kaj venialaj pekoj.

 

395. Kiam oni faras mortan pekon? (1855-1861, 1874)

Oni faras mortan pekon, kiam samtempe temas pri grava objekto, plena konscio kaj libervola konsento. Tia peko detruas en ni la amon, senigas nin de la sanktiga graco kaj kondukas nin al la eterna morto de la infero, se ni ne pentos. Mortaj pekoj estas pardonataj ordinare per la sakramento de bapto kaj per la sakramento de pento kaj repaciĝo.

 

396. Kiam oni faras venialan pekon? (1862 - 1864, 1875)

Veniala peko esence diferencas de la morta peko, Oni faras ĝin, se temas pri negrava objekto, aŭ ankaŭ pri grava objekto, sed farita sen plena konscio aŭ sen totala konsento. La veniala peko ne rompas la interligon kun Dio, sed malfortigas la amon, montras senordan inklinon al kreitaj aĵoj kaj malhelpas progresojn de la animo en la ekzercado de virtoj kaj en la praktikado de morala bono. Ĝia sekvo estas tempaj purigopunoj.

 

397. Kiel disvastiĝas en ni la peko? (1865, 1876)

La peko trenas al pekemo, kaj ĝia ripetado generas la malvirton.

 

398. Kio estas la malvirtoj (1866-1867)

La malvirtoj, la kontraŭo de la virtoj, estas perversaj kutimoj, kiuj malklarigas la konsciencon kaj emigas al malbono. La malvirtoj povas esti ligataj kun la sep tielnomataj ĉefaj pekoj, kiuj estas: orgojlo, avaro, envio, kolero, malĉasto, frand-avido, pigro aŭ tedo.

 

399. Ĉu por ni ekzistas iu respondeco pro la pekoj plenumitaj de aliuloj? (1868)

Ekzistas tia respondeco, se ni kulpe kunagas en alies pekoj.

 

400. Kio estas la strukturoj de pekado? (1869)

Ili estas sociaj situacioj aŭ institucioj kontraŭaj al la Dia Leĝo, kiuj estas esprimo kaj efiko de personaj pekoj.

 

 

DUA ĈAPITRO

La homa komunumo

 

PERSONO KAJ SOCIO

 

401. En kio konsistas la socia dimensio de la homo? (1877-1880, 1890-1891)

Kune kun sia persona vokiteco al beateco la homo havas ankaŭ socian dimension, kiu estas esenca elemento de lia naturo kaj vokiteco. Ĉiuj homoj ja estas vokitaj al la sama celo: al Dio. Estas ia simileco inter la komuneco de la Diaj Personoj kaj la frateco, en kiu la homoj vere kaj ame vivu kune. La amo al la proksimulo estas nedisigebla de la amo al Dio.

 

402. Kiu rilato estas inter persono kaj socio? (1881-1882, 1892-1893)

Principo, subjekto kaj celo de ĉiuj sociaj institucioj estas kaj devas esti la persono. Kelkaj societoj, ekzemple la familio kaj la ŝtato, estas necesaj por la homo. Utilas ankaŭ aliaj societoj, tiom interne de la politikaj komunumoj kiom sur internacia nivelo, konsiderante la principon de la subsidiareco.

 

403. Kion eldiras la principo de subsidiareco? (1883-1885, 1894)

Tiu principo eldiras, ke supera societo ne rajtas surpreni la taskon de malsupera societo forprenante de ĝi ĝiajn kompetentecojn, sed inverse la supera subtenu la malsuperan societon en kazo de neceso.

 

404. Kion kroman postulas vera homa kunvivado? (1886-1889, 1895-1896)

Ĝi postulas, ke oni respektu la justecon kaj la ĝustan ordon de la valoroj, kaj ke oni subordigu la materiajn kaj instinktajn dimensiojn al la internaj kaj spiritaj dimensioj. Precipe tie, kie la peko perversigas la socian etoson, nepras voki al la konvertiĝo de la koroj kaj al la Dia graco por atingi sociajn ŝanĝojn, kiuj estu reale je la servo al ĉiu homo kaj al la tuta persono. La amo, kiu postulas kaj ebligas justan agadon, estas ankaŭ la plej granda socia ordono.

 

 

LA PARTOPRENO EN LA SOCIA VIVO

 

405. Sur kio fundiĝas la aŭtoritato en la socio? (1897-1902, 1918-1920)

Ĉiu homa socio bezonas legitiman aŭtoritaton, kiu garantias la ordon kaj celas la komunan bonon. Tiu aŭtoritato havas sian fundamenton en la homa naturo, ĉar ĝi rilatas al la ordo establita de Dio.

 

406. En kiuj cirkonstancoj la aŭtoritato estas praktikata en legitima maniero? (1901, 1903-1904, 1921-1922)

La aŭtoritato estas praktikata en legitima maniero, kiam ĝi agadas por la komuna bono kaj kiam, por ĝin atingi, ĝi utiligas morale licajn rimedojn. Pro tio la politikaj reĝimoj estu determinataj de la libera decido de la civitanoj kaj ili respektu la principojn de la “laŭjura ŝtato”, en kiu regas la leĝo kaj ne la arbitra volo de la homoj. Maljustaj leĝoj kaj dispozicioj kontraŭantaj al la etika ordo ne estas devigaj por la konsciencoj.

 

407. Kio estas la komuna bono? (1905-1906, 1924)

La komuna bono estas la tuto de tiuj kondiĉoj de socia vivo, kiuj ebligas al la grupoj kaj unuopuloj plenumi sian propran perfektiĝon.

 

408. Kion implicas la komuna bono? (1907-1909, 1925)

Al la komuna bono apartenas: la respekto kaj prosperigo de la fundamentaj rajtoj de la persono; la disvolviĝo de la spiritaj kaj surteraj bonaĵoj de la homoj kaj de la socio; la paco kaj la sekureco por ĉiuj.

 

409. Kie la komuna bono plej elstare estas realigata? (1910-1912, 1927)

Plej elstare la komuna bono estas realigata en tiuj politikaj societoj, kiuj protektas kaj subtenas la bonon de la civitanoj kaj de la pli malgrandaj komunumoj sen forgesi la komunan bonon de la homara familio.

 

410. Kiel la homo partoprenas en la realigo de la komuna bono? (1913-1917, 1926)

Ĉiu homo sur sia loko kaj en sia rolo kunefikas en la antaŭenigo de la komuna bono. Li respektu la justajn leĝojn kaj prizorgu tiujn kampojn, en kiuj li havas personan respondecon. Al tio apartenas ekzemple la zorgo por la propra familio kaj la engaĝiĝo en la laboro. Krome la civitanoj partoprenu laŭeble plej aktive en la publika vivo.

 

 

LA SOCIA JUSTECO

 

411. Kiel la socio garantias la socian justecon? (1928-1933, 1943-1944)

La socio garantias la socian justecon, se ĝi atentas la dignon kaj la rajtojn de la persono; tio estas la vera celo de la socio. Krome la socio subtenas la socian justecon, kiu ligiĝas kun la komuna bono kaj kun la agado de la aŭtoritato, kiam ĝi kreas la kondiĉojn, kiuj ebligas al la societoj kaj al la unuopuloj ricevi tion, kio apartenas al ili.

 

412. Sur kio baziĝas la egaleco inter la homoj? (1934-1935, 1945)

Ĉiuj homoj havas la saman dignon kaj la samajn fundamentajn rajtojn, ĉar ili estas kreitaj laŭ la bildo de la unusola Dio kaj ili estas dotitaj per la sama racia animo, havas la saman naturon kaj la saman originon, kaj en Kristo la unusola Savanto ili estas vokitaj al la sama Dia beateco.

 

413. Kiel taksendas la malegalecoj inter la homoj? (1936-1938, 1946-1947)

Ekzistas nejustaj ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj rilatantaj milionojn da homoj. Tiuj malegalecoj staras en malferma kontraŭo al la evangelio kaj kontraŭas la justecon, la dignon de la persono, kaj la pacon. Sed ekzistas inter la homoj ankaŭ diferencoj kaŭzitaj per diversaj faktoroj, kiuj estas laŭ la plano de Dio. Dio ja volas, ke ĉiu homo ricevu de aliulo, kion li bezonas. Ĉiu, kiu disponas pri apartaj “talentoj”, tiu dividu ilin kun aliaj. Tiaj diferencoj kuraĝigas kaj devigas la homojn al grand-animeco, al bonvolo kaj al dividado. Ili instigas la kulturojn riĉigi sin reciproke.

 

414. Kiel esprimiĝas la homa solidareco? (1930-1942, 1948)

La solidareco, eliranta el la homa kaj kristana gefrateco, sin montras unue en la justa divido de la havaĵoj, en la adekvata pago de la laboro kaj en la engaĝiĝo por justa socia ordo. Al la virto de la solidareco apartenas ankaŭ la divido de la spiritaj havaĵoj de la kredo, kiuj estas eĉ pli gravaj ol la materiaj.

 

 

TRIA ĈAPITRO

Savo de Dio: la leĝo kaj la graco

 

LA MORALA LEĜO

 

415. Kio estas la morala leĝo? (1949-1953, 1975)

La morala leĝo estas verko de la Dia saĝo. Ĝi preskribas al la homo la vojojn kaj la agajn regulojn, kiuj gvidas al la promesita beateco, kaj ĝi malpermesas la vojojn, kiuj gvidas for de Dio.

 

416. Kio estas la natura morala leĝo? (1954-1960, 1978-1979)

La natura morala leĝo, kiun skribis la Kreinto en la koron de ĉiu homo, partoprenigas en la saĝeco kaj boneco de Dio. En ĝi esprimiĝas la fundamenta morala scio, kio ebligas al la homo distingi per la racio inter bono kaj malbono. Ĝi estas ĝenerale valida kaj neŝanĝebla, la fundamento de la bazaj rajtoj kaj devoj de la persono, de la homa komunumo kaj ankaŭ de la ŝtata leĝo.

 

417. Ĉu tiu leĝo estas ekkonata de ĉiuj? (1960)

Pro la peko la natura morala leĝo ne ĉiam kaj ne de ĉiuj estas ekkonata kun sama klaro kaj senpero.

 

Pro tio Dio “skribis sur la leĝotabulojn,

kion la homoj ne legis en siaj koroj.”

(S-ta Augusteno)

 

 

418. Kiu rilato estas inter la natura leĝo kaj la malnova leĝo? (1961-1962, 1980)

La malnova leĝo estas la unua ŝtupo de la revelaciita leĝo. Ĝi esprimas multajn verojn, kiuj ekkoneblas nature al la racio, kaj kiuj tiel trovas konfirmon kaj ateston en la interligoj de la savo. La moralaj preskriboj de la malnova leĝo, resumitaj en la dek ordonoj de la dekalogo, estas la fundamentoj por la vokiĝo de la homo. Ili malpermesas tion, kio kontraŭas la amon al Dio kaj al la proksimulo, kaj ili preskribas tion, kio estas esenca por la amo.

 

419. Kiun pozicion havas la malnova leĝo en la savoplano? (1963-1964, 1981-1982)

La malnova leĝo ebligas ekkoni multajn verojn, kiuj alireblas al la racio. Ĝi montras, kion oni faru kaj ne faru. Kiel saĝa majstro ĝi preparas precipe al konvertiĝo kaj al akcepto de la evangelio. La malnova leĝo estas sankta, spirita kaj bona. Sed ĝi estas tamen nekompleta, ĉar ĝi ne donas el si mem la forton kaj la gracon de la spirito al ties plenumo.

 

420. Kio estas la nova leĝo, la leĝo de la evangelio? (1965-1972, 1977, 1983-1985)

La nova leĝo, la leĝo de la evangelio, proklamita kaj realigita de Kristo, estas la pleno kaj la perfektigo de la natura kaj de la revelaciita Dia leĝo. Ĝi resumiĝas en la leĝo ami Dion kaj la proksimulon, kaj ami sin reciproke, kiel Kristo amis nin. Ĝi estas ankaŭ iu realo en la interno de la homo, nome la graco de la Sankta Spirito, kiu ebligas tian amon. Ĝi estas la “leĝo de la libereco” (Jak 1,25), ĉar ĝi gvidas nin al spontana agado sub la impulso de la amo.

 

“La nova leĝo estas precipe

la graco de la Sankta Spirito mem,

graco donita al la kredantoj je Kristo.”

(S-ta Tomaso el Akvino)

 

 

 

 

 

 

421. Kie troviĝas la nova leĝo? (1971-1974, 1986)

La nova leĝo troviĝas en la tuta vivo kaj en la prediko de Kristo kaj en la moralaj instrukcioj de la apostoloj. Ĝi precipe prezentiĝas en la surmonta prediko.

 

 

GRACO KAJ PRAVIGO

 

422. Kio estas la pravigo? (1987-1995, 2017-2020)

La pravigo estas la plej elstara verko de la amo de Dio. Ĝi estas la mizerikorda kaj graca Dia agado, kiu nuligas niajn pekojn kaj nin pravigas kaj sanktigas en nia tuta esto. Tio okazas per la graco de la Sankta Spirito, kiu estas meritita por ni per la pasiono de Kristo kaj donita al ni en la bapto. Per la pravigo komenciĝas la libera respondo de la homo, nome la kredo al Kristo kaj la kunagado kun la graco de la Sankta Spirito.

 

423. Kio estas la graco, kiu pravigas? (1996-1998, 2005, 2021)

La graco estas la nemeritita dono, kiun Dio donacas al ni por partoprenigi nin en Sia Trinitata Vivo, kaj por kapabligi nin agi pro amo al Li. Tiu graco nomiĝas “graco habituala” (lat: gratia habitualis), “graco sanktiga” aŭ “graco Dieciga”, ĉar ĝi sanktigas kaj Diecigas nin. Ĝi estas supernatura, ĉar ĝi dependas tute de la nemeritita komplezo de Dio, kaj ĝi superas la raciajn kaj volajn fortojn de la homo. Tial ĝi ne estas spertebla.

 

424. Kiuj aliaj tipoj de graco ekzistas? (1999-2000, 2003-2004, 2023-2024)

Krom la habituala graco ekzistas: La aktualaj aŭ helpaj gracoj (donoj donataj al specialaj cirkonstancoj), la sakramentaj gracoj (propraj al la unuopaj sakramentoj) kaj la apartaj gracoj aŭ karismoj (celantaj al la komuna bono de la eklezio), inter ili la oficaj gracoj, kiuj akompanas la laboron de la ekleziaj servoj kaj la devojn de la vivo.

 

425. Kiu rilato estas inter la graco kaj la homa libero? (2001-2002, 2022)

La graco antaŭeniras la liberan respondon de la homo, ĝi preparas kaj vekas tiun respondon. La graco transprenas la plej profundan aspiron de la homa libero, invitas ĝin kunagi, kaj enkondukas ĝin al sia perfektiĝo.

 

426. Kio estas merito? (2006-2010, 2025-2026)

Merito donas pretendon al rekompenco por bona ago. Rilate al Dio la homo ja ne povas pretendi ion, ĉar li ricevis ĉion grace de Li. Tamen Dio donas al ni la eblecon akiri meritojn per la unuiĝo kun la amo de Kristo, kiu estas la fonto de niaj meritoj antaŭ Dio. La meritoj de bonaj agoj pro tio devas esti atribuataj unue al la Dia graco kaj nur poste al la libera homa volo.

 

427. Kiujn bonaĵojn ni povas meriti? (2010-2011, 2027)

Pelataj de la Sankta Spirito ni por ni kaj por la aliaj povas meriti la gracojn, kiuj kontribuas al nia sanktigo kaj al la atingo de la eterna vivo kaj ankaŭ al la tempaj bonaĵoj, kiuj laŭ la Dia plano estas favoraj por ni. Sed neniu povas meriti la unuan gracon, el kiu estiĝas konvertiĝo kaj pravigo.

 

428. Ĉu ni ĉiuj estas alvokitaj al kristana sankteco? (2012-2016, 2028-2029)

Ĉiuj kredantoj estas vokitaj al la kristana sankteco. La sankteco estas la pleno de la kristana vivo, la perfekteco de la amo. Ĝi konsistas en la profunda unuiĝo kun Kristo kaj en Li kun la Plejsankta Triunuo. La vojo de sanktigo de la kristano iras tra la kruco kaj perfektiĝas en la resurekto de la justuloj, en kio Dio estos ĉio por ĉiuj.

 

 

LA EKLEZIO – PATRINO KAJ MAJSTRINO

 

429. Kiamaniere la eklezio nutras la moralan vivon de kristano? (2030-2031, 2074)

La eklezio estas la komunumo, en kiu kristano akceptas la Dian Vorton kaj la ordonojn de “la leĝo de Kristo” (Gal 6,2), ricevas la gracon de la sakramentoj kaj sin ligas kun la eŭkaristia sindono de Kristo, por ke lia morala vivo fariĝu spirita Diservo. La eklezio donas al li la ekzemplon de la Sankta Virgulino Maria kaj de la aliaj Sanktuloj.

 

430. Kial esprimiĝas la eklezia instru-ofico pri moralaj demandoj? (2032-2040, 2049-2051)

Tasko de la eklezia instru-ofico estas prediki la kredon kredendan kaj praktikendan en la vivo. Tiu tasko ampleksas ankaŭ la apartajn preskribojn de la natura leĝo, ĉar ilia observado estas necesa por la savo.

 

431. Kiun celon havas la ordonoj de la eklezio? (2041, 2048)

La kvin ordonoj de la eklezio havas la celon, sekurigi al la kredantoj la necesan minimumon de preĝospirito, de sakramenta vivo, de morala strebo kaj de kreskado en la amo al Dio kaj al la proksimuloj.

 

432. Kiel tekstas la kvin ordonoj de la eklezio? (2042-2043)

La kvin ordonoj de la eklezio estas: 1. Dimanĉe kaj en la ordonitaj festotagoj partopreni en la Sankta Meso kaj ne fari laborojn kaj agojn, kiuj damaĝas la sanktigon de tiuj tagoj. 2. Minimume unufoje jare konfesi siajn pekojn kaj ricevi la sakramenton de la repaciĝo. 3. Minimume paske ricevi la sakramenton de la eŭkaristio. 4. Respekti la fastotagojn ordonitajn de la eklezio. 5. En la kadro de la propraj eblecoj asisti la eklezion en ties materiaj bezonoj.

 

433. Kial la morala vivo de la kristanoj estas necesa por la proklamo de la evangelio? (2044-2046)

La morala vivo de la kristanoj estas necesa por la proklamo de la evangelio, ĉar per sia vivo estanta konforma al Jesuo Kristo ili gvidas la homojn al la kredo je la vera Dio, konstruas la eklezion, trapenetras la mondon kun la spirito de la evangelio kaj rapidigas la venon de la regno de Dio.

 

 

DUA SEKCIO

 

LA DEK ORDONOJ

 

Eliro 20, 2-17

 

Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. 4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne ŝtelu.

16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

 

Readmono 5,6-21

6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

7 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. 8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 9 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

17 Ne mortigu.

18 Kaj ne adultu.

19 Kaj ne ŝtelu.

20 Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

 

Kateĥiza tradicio

 

Mi estas la Sinjoro, via Dio.

1. Vi ne havu aliajn diojn apud mi.

2. Vi ne malbonuzu la nomon de Dio.

3. Vi sanktigu la tagon de la Sinjoro.

4. Respektu vian patron kaj vian patrinon.

5. Ne mortigu.

6. Ne adultu.

7. Ne ŝtelu.

8. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.

10. Ne deziru la havaĵon de via proksimulo.

 

434. “Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?” (Mat 19, 16) (2052-2054, 2075-2076)

Tiel demandas junulo Jesuon kaj Li respondas al li: “Se vi deziras ricevi la vivon, observu la ordonojn!”, kaj Li aldonis, “venu, sekvu min!” (Mat 19,16.21). Al la imitado de Kristo apartenas la observado de la ordonoj. La leĝo ne estas nuligata. La homo devas ĝin retrovi en la persono de la Dia Majstro, kiu perfekte realigas ĝin en Si mem, tute revelacias ĝian signifon kaj atestas ĝian daŭran validon.

 

435. Kiel Jesuo interpretas la leĝon? (2055)

Jesuo interpretas la leĝon en la lumo de la duobla ordono de la amo, kio estas nur unusola ordono kaj prezentas la plenumon de la leĝo: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj” (Mat 22, 37-40).

 

436. Kion signifas “dekalogo”? (2056-2057)

“Dekalogo” signifas “dek ordonoj” (Eli 34,28). Tiuj vortoj resumas la leĝon, kiun Dio donis per Moseo kun la interligo al la popolo Izraelo. La dekalogo enhavas la ordonojn de la amo al Dio (la unuaj tri) kaj la ordonojn al la proksimulo (la aliaj sep) kaj montras por la elektita popolo kaj por ĉiu unuopulo la vojon de vivo liberigita de la sklaveco de la peko.

 

437. Kiuj ligoj estas inter la dekalogo kaj la interligo? (2058-2063, 2077)

La dekalogo estas komprenebla en la lumo de la interligo, en kiu Dio Sin revelacias kaj Sian volon proklamas. Per la obeo al la ordonoj la popolo esprimas sian apartenon al Dio, kaj respondas en dankemo al Lia ama agado.

 

438. Kian signifon donas la eklezio al la dekalogo? (2064-2068, 2078)

La eklezio atribuas al la dekalogo gravegan fundamentan signifon fidele al la Skribo kaj al la ekzemplo de Jesuo. La kristanoj etas devigataj obei la dekalogon.

 

439. Kial la dekalogo formas organan unuon? (2069, 2079)

La dek ordonoj formas organan nedivideblan tuton, ĉar ĉiu ordono atentigas al la aliaj ordonoj kaj al la tuta dekalogo. Pro tio ĉiu malobeo de unu ordono kontraŭas al la tuta leĝo.

 

440. Kial la dek ordonoj estas gravegaj devoj? (2070-2073, 2080-2081)

Ĉar ili esprimas la bazajn devojn de la homo rilate al Dio kaj al la proksimulo.

 

441. Ĉu eblas obei la dekalogon? (2074, 2082)

Jes, ĉar Kristo, sen kiu ni povas plenumi nenion, kapabligas nin per la donaco de Lia Spirito kaj per Lia graco obei la dekalogon.

 

 

UNUA ĈAPITRO

“Amu la Eternulon, vian Dion,

per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso”

 

LA UNUA ORDONO:

MI ESTAS LA ETERNULO, VIA DIO.

VI NE HAVU ALIAJN DIOJN APUD MI.

 

442. Kion enhavas la Dia eldiro “Mi estas la Eternulo, via Dio” (Eli 20, 2)? (2083-2094, 2133-2134)

Ĝi enhavas por la kredanto, konservi kaj evoluigi la tri Diajn virtojn, kaj eviti la pekojn, kiuj ilin kontraŭas. La kredo restas fidela ĉe Dio, kaj forigas ĉion, kio Lin kontraŭas: ekzemple la libervolan kredodubon, la malkredon, la herezon, la apostatecon kaj la skismon. La espero atendas fide la beatigan kontemplon de Dio kaj Lian helpon, kaj ĝi evitas malesperon kaj arogon. La amo amas Dion pli ol ĉion. Pro tio devas esti evitataj: indiferenteco, maldanko, malfervoro, tedo aŭ spirita pigro kaj la kontraŭ-Dia malamo, kiu fontas el la orgojlo.

 

443. Kion postulas la Jesua Vorto: “al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu” (Mat 4, 10)? (2095-2105, 2135-2136)

Ĝi postulas: kulti Dion kiel Eternulon de ĉiuj aĵoj; unuope kaj komune adori Lin dece; preĝi al Li en laŭdo, danko kaj peto; oferti al Li oferojn, precipe la spiritan oferon de nia vivo kune kun la perfekta ofero de Kristo; plenumi la faritajn promesojn kaj votojn.

 

444. Kiel la homo praktikas sian rajton honori Dion en vero kaj libero? (2104-2109, 2137)

Ĉiu homo havas la rajton kaj la moralan devon serĉi la veron precipe en tio, kio koncernas Dion kaj Lian eklezion, kaj akcepti la ekkonitan veron ĝin fide konservante, ofertante al Dio veran adoron. Samtempe la digno de la homa persono postulas, ke en la religia kampo neniu estu nek devigata agi kontraŭ sia konscienco nek malhelpata private kaj publike, unuope aŭ kun aliaj agi laŭ sia konscienco ene de la justaj limoj de la publika ordo.

 

445. Kion malpermesas la Dia ordono: “Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi” (Eli 20, 3)? (2110-2128, 2138-2140)

Per ĉi tiu ordono estas malpermesataj:

      la politeismo kaj la idolokulto, kiuj adoras anstataŭ Dion iun kreaĵon, la potencon, la monon aŭ eĉ la diablon;

      la superstiĉo, kiu estas elreliĝo de la adorado apartenanta al la vera Dio, kaj kiu ankaŭ esprimiĝas en diversaj formoj de la aŭguro, de la magio, de la sorĉado kaj de la spiritismo;

      la deliktoj kontraŭ la Di-adorado: Dion tenti en vortoj kaj agoj; la sakrilegio malsanktigi sanktigitajn personojn aŭ aĵojn, precipe la eŭkaristion; la simonio, tio estas la intenco vendi aŭ aĉeti spiritajn aĵojn;

      la ateismo, kiu malkonfesas la ekziston de Dio kaj kiu ofte baziĝas sur malĝusta koncepto de la homa aŭtonomeco;

      la agnostikismo, laŭ kio oni ne povas ion scii pri Dio, kaj kiu inkluzivas ankaŭ la indiferentecon kaj la praktikan ateismon.

 

446. Ĉu la Dia ordono: “Ne faru al vi bildon …” (Eli 20, 4) malpermesas la kultadon de bildoj? (2129-2132, 2141)

En la Malnova Testamento tiu ordono malpermesas prezenti la absolute transcendan Dion. Sed sekve de la homiĝo de la Dia Filo praviĝas la kristana kultado de sanktaj bildoj (kiel tion pravigis la dua koncilio de Niceo en la jaro 787), ĉar tiu kultado baziĝas sur la mistero de la homiĝinta Filo de Dio, en kiu vidiĝis la transcenda Dio. En tio ne temas pri kultado de bildo, sed pri kultado de la persono prezentita sur la bildo: Kristo, la Virgulino, la anĝeloj aŭ la sanktuloj.

 

 

LA DUA ORDONO:

VI NE MALBONUZU LA NOMON DE DIO

 

447. Kiel oni estimas la sanktecon de la Nomo de Dio? (2142-2149, 2160-2162)

Oni estimas la Sanktan Nomon de Dio, se oni Lin alvokas, benas, laŭdas kaj gloras. Pro tio evitendas: misuzo alvoki la Nomon de Dio por pravigi krimon, same kiel ĉiu nedeca uzo de Lia Nomo; la blasfemo estanta laŭnature grava peko; la malbenoj kaj la malfideleco kontraŭ la promesoj faritaj en la Nomo de Dio.

 

448. Kial estas malpermesate false ĵuri? (2150-2151, 2163-2164)

Ĉar tiel oni prenas Dion, kiu estas la Vero mem, kiel atestanto de mensogo.

 

“Ne ĵuru, nek ĉe la Kreinto nek ĉe iu kreaĵo,

krom en vero, pro neceso kaj kun respekto.”

 (S-ta Ignaco el Loyola)

 

 

 

 

 

 

449. Kio estas la ĵurorompo? (2152-2155)

Ĵurorompo signifas, ke oni faras promeson sub ĵuro, kion oni ne intencas plenumi aŭ kion oni poste rompas. La ĵurorompo estas grava peko kontraŭ Dio, kiu ĉiam fide plenumas Siajn promesojn.

 

 

 

LA TRIA ORDONO:

VI SANKTIGU LA TAGON DE LA SINJORO

 

450. Kial Dio “benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin” (Eli 20, 11)? (2168-2172, 2189)

Ĉar sabate oni memorigas la ripozon de Dio je la sepa tago de la kreado, same ankaŭ la liberigon de Izraelo el la Egipta sklaveco, kaj la interligon, kion Dio faris kun Sia popolo.

 

451. Kiel Jesuo kondutas rilate la sabaton? (2173)

Jesuo respektas la sanktecon de la sabato kaj montras kun Dia aŭtoritato ties veran sencon: “La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato” (Mar 2,27).

 

452. Kial la sabato estas anstataŭita por kristanoj per la dimanĉo? (2174-2176, 2190-2191)

Ĉar la dimanĉo estas la tago de la resurekto de Kristo. Estante la “unua tago de la semajno” (Mar 16,2) ĝi atentigas la unuan kreadon; kiel “oka tago” sekvanta la sabaton, ĝi atentigas al la nova kreaĵo komenciĝinta per la resurekto de Kristo. Tiel por la kristanoj la dimanĉo fariĝis la unua de ĉiuj tagoj kaj de ĉiuj festoj: la tago de la Sinjoro, en kiu Kristo per sia pasĥao plenumis la spiritan sencon de la hebrea sabato kaj anoncis la eternan ripozon de la homo en Dio.

 

453. Kiel oni sanktigas la dimanĉon? (2177-2185, 2192-2193)

La kristanoj sanktigas la dimanĉon kaj la aliajn ordonitajn festotagojn partoprenante en la eŭkaristio de la Sinjoro kaj ne farante ion, kio malhelpas la Dian kultadon, aŭ kio ĝenas la ĝojon aŭ la spiritan kaj korpan ripozojn apartenantajn al la Sinjora tago. Permesataj estas agadoj ligitaj kun familiaj devoj aŭ gravaj sociaj taskoj, kondiĉe ke ili ne estigas kutimojn malfavorajn al la sanktigo de la dimanĉo, al la familia vivo kaj al la sano.

 

454. Kial gravas, ke la dimanĉo estu agnoskata kiel leĝa festotago? (2186-2188, 2194-2195)

Por ke ĉiuj homoj vere havu la eblecon disponi pri sufiĉa ripozo kaj trankvilo, por tiel povi flegi la religian, familian, kulturan kaj socian vivojn; por trovi sufiĉan tempon por meditado, kontemplado, trankvilo kaj kleriĝo; kaj por povi dediĉi sin al bonaj agoj, precipe al la servo por malsanaj kaj maljunaj homoj.

 

 

DUA ĈAPITRO

“Vi amu vian proksimulon kiel vin mem.”

 

 

LA KVARA ORDONO:

RESPEKTU VIAN PATRON KAJ VIAN PATRINON

 

455. Kion ordonas la kvara ordono? (2196-2200, 2247-2248)

Ĝi ordonas, ke ni respektu kaj honoru niajn gepatrojn kaj tiujn, kiujn Dio per Sia aŭtoritato komisiis al nia bono.

 

456. Kio estas la naturo de la familio laŭ la Dia plano? (2201-2206, 2249)

Unu viro kaj unu virino kune geedziĝintaj estas kun siaj gefiloj unu familio. Dio fondis la familion kaj donis al ĝi la fundamentan konstitucion. Celo de la geedziĝeco kaj de la familio estas la bono de la geedzoj kaj la generado kaj edukado de infanoj. Inter la membroj de familio estiĝas personaj rilatoj kaj fundamentaj respondecoj. En Kristo la familio fariĝas hejma eklezio, ĉar ĝi estas komunumo de kredo, espero kaj amo.

 

457. Kiun pozicion havas la familio en la socio? (2207-2208)

La familio estas la praĉelo de la homa socio. Ĝi antaŭas ĉiun agnoskon de la publika aŭtoritato. La familiaj principoj kaj valoroj estas la bazo de la socia vivo. La familia vivo estas ekzerco por la socia vivo.

 

458. Kiujn devojn havas la socio rilate la familion? (2209-2213, 2250)

La socio havas la devon, subteni kaj fortikigi la geedzecon kaj la familion laŭ la principo de la subsidiareco. La ŝtataj potencoj devas agnoski, gardi kaj subteni la verajn karakterizaĵon de geedzeco kaj familio, la publikan moralon, la rajtojn de la gepatroj, kaj la hejman prosperon.

 

459. Kiujn devojn havas la infanoj rilate al siaj gepatroj? (2214-2220, 2251)

La infanoj ŝuldas al siaj gepatroj respekton, dankon, obeemon kaj obeon. Tiamaniere, kaj ankaŭ per bonaj rilatoj inter la gefratoj, ili kontribuas al kreskantaj harmonio kaj sankteco de la tuta familia vivo. En mizero, malsano, soleco kaj en alta aĝo de la gepatroj la plenkreskaj infanoj helpu al ili morale kaj materie.

 

460. Kiujn devojn havas la gepatroj rilate al sia gefiloj? (2221-2231)

La gepatroj partoprenantaj en la Dia patreco estas por la infanoj la unuaj respondeculoj en la edukado kaj la unuaj kredokomisiitoj. Ili havas la devon ami kaj estimi siajn infanojn kiel personojn kaj kiel infanojn de Dio, kaj zorgi laŭeble por iliaj korpaj kaj animaj bezonoj. Ili elektu por siaj infanoj taŭgan lernejon, kaj ili asistu ilin kun prudentaj konsiloj en la elekto de profesio kaj de vivostato. La gepatroj havas precipe la taskon eduki siajn infanojn en la kristana kredo.

 

461. Kiel la gepatroj edukas siajn infanojn en la kristana kredo? (2225-2226, 2252-2253)

Precipe per la ekzemplo, la preĝo, la familia kateĥizado kaj la partopreno en la eklezia vivo.

 

462. Ĉu la familiaj ligoj estas valoro absoluta? (2232-2233)

La familiaj ligoj ja estas gravaj, sed ne absolutaj. Ĉar la unua vokiteco de la kristano estas sekvi Kriston kaj ami Lin: “Kiu amas la patron aŭ la patrinon pli ol min, tio ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.” (Mat 10,37). Ĝoje la gepatroj helpu al siaj infanoj sekvi Jesuon en ĉiu vivostato, ankaŭ en la Dibenita vivo aŭ en la sacerdota servo.

 

463. Kiel praktikendas la aŭtoritato en la diversaj kampoj de la civila socio? (2234-2237, 2254)

Ĝi praktikendas ĉiam kiel servo. En tio devas esti respektataj la bazaj homrajtoj, justa rang-ordo de la valoroj, la leĝoj, la disdona justeco kaj la principo de la subsidiareco. Praktikante la aŭtoritaton ĉiu devas serĉi la intereson de la socio kaj ne la personan avantaĝon, kaj oni devas fari siajn decidojn laŭ la veroj pri Dio, pri la homo kaj la mondo.

 

464. Kiujn devojn havas la civitanoj rilate al la ŝtataj aŭtoritatoj? (2238-2241, 2255)

Tiuj, kiuj estas submetitaj al aŭtoritato, vidu siajn superulojn kiel servantojn de Dio, kaj lojale laboru kun ili, por ke la publika kaj socia vivo bone funkciu. Tio enhavas la amon al la hejmlando kaj la engaĝiĝon por la patrujo, la rajton kaj la devon partopreni elektojn, la pagon de la impostoj, la defendon de sia lando, kaj la rajton al pliboniga kritiko.

 

465. Kiam la civitano ne rajtas obei al la civilaj aŭtoritatoj? (2242-2246, 2256-2257)

La civitano havas la konsciencan devon ne obei, se leĝoj de la ŝtataj oficoj kontraŭas al la postuloj de la morala ordo: “Oni devas obei Dion prefere ol homojn” (Ago 5,29).

 

LA KVINA ORDONO:

NE MORTIGU

 

466. Kial la homa vivo devas esti respektata? (2258-2262, 2318-2320)

Ĉar la homa vivo estas sankta. Ekde sia komenco ĝi bezonas la krean potencon de Dio kaj ĉiam ĝi restas en aparta rilato kun sia Kreinto, kiu estas ĝia unusola celo. Al neniu estas permesate rekte detrui nekulpan homan estaĵon, ĉar tio grave ofendas la homan dignon kaj la sanktecon de la Kreinto. “Senkulpulon kaj virtulon ne mortigu” (Eli 23,7).

 

467. Kial la ĝusta defendo de homoj kaj societoj ne kontraŭas tiun normon? (2263-2265, 2321)

Ĉar en la memdefendo temas pri la decido al sinsavado kaj pri la insisto por la vivorajto de si mem aŭ de aliaj, sed ne pri decido mortigi. La legitima defendo de la vivo povas esti grava devo por tiu, kiu respondecas pri la vivo de aliuloj. La investita forto tamen ne rajtas superi la necesan mezuron.

 

468. Al kio utilas puno? (2266)

Puno aljuĝita de legitima publika aŭtoritato havas la celon rebonigi la malordon kaŭzitan per la delikto, defendi la publikan ordon kaj la sekurecon de personoj, kaj kontribui al la pliboniĝo de kulpulo.

 

469. Kia puno rajtas esti aljuĝata? (2267-2267)

La aljuĝata puno devas esti proporcia al la graveco de la krimo. Pro la eblecoj disponigataj al la ŝtato, por subpremi la krimon, kaj por sennocigi la krimulon, hodiaŭ la kazoj absolute necesaj por mortopuno “jam ege maloftas aŭ praktike tute ne plu ekzistas” (encikliko Evangelium vitae). Se nesangaj rimedoj sufiĉas, la aŭtoritato devas uzi ilin, ĉar ili pli bone konformas al la konkretaj kondiĉoj de la komuna bono, estas konformaj al la digno de persono kaj ne forigas de la kulpulo definitive la eblecon pliboniĝi.

 

470. Kion malpermesas la kvina ordono? (2268-2283, 2322-2325)

La kvina ordono malpermesas kiel gravaj krimoj kontraŭ la morala leĝo:

      la rektan kaj volontan murdon kaj la helpon al tio; la rektan aborton volatan kiel celo aŭ rimedo, kaj la helpon al tio; ĉi tiu krimo estas punata per la ekskomuniko, ĉar la homa estaĵo estas en sia neleziteco absolute estimenda kaj protektenda ekde la koncipiĝo;

      la rektan eŭtanazion konsistantan en tio, ke oni per ago aŭ nefaro de devigata ago metas finon al la vivo de handikapita, malsana aŭ mortanta homo;

      la sinmortigon kaj la volontan helpon al tio, ĉar ĝi estas grava kulpo kontraŭ la ĝusta amo al Dio, al si mem kaj al la proksimulo. La respondeco al tio povas esti pligrandigata pro skandalo aŭ pli malgrandigata pro psika ĝeno aŭ grava timo.

 

471. Kiuj medicinaj proceduroj estas permesataj, kiam la morto estas proksima? (2278-2279)

La flego, kutime ŝuldata al malsanulo, ne rajtas esti interrompata. Sed permesata estas la uzo de analgezikaj medikamentoj, kiuj ne celas la morton. Same permesatas rezigni pri la uzo de medicinaj metodoj donantaj nesufiĉan esperon kaj starantaj en neniu rilato al ebla pozitiva fino.

 

472. Kial la socio devas protekti ĉiun embrion? (2273, 2323)

La necedebla vivorajto de ĉiu persono ekde la koncipiĝo esta baza principo de la civila socio kaj ties leĝdonado. Kiam la ŝtata potenco jure ne laboras por ĉiuj – kaj precipe por la plejmalfortaj, al kiuj apartenas la nenaskitoj – tiam la fundamentaj muroj de la juroŝtato estas subfosataj.

 

473. Kiel eviti maldecajn agojn? (2284-2287, 2326)

Estas maldeca ago delogi aliajn al malbono. Oni evitas tiajn maldecaĵojn, se oni altestimas la animon kaj la korpon de persono. Se oni volonte delogas iun al granda malbono, oni faras gravan pekon.

 

474. Kiujn devojn ni havas rilate la korpon? (2288-2291)

Ni zorgu racie por la propra korpa saneco kaj por la saneco de aliaj, sed en tio ni evitu la korpan kulton kaj ĉiun formon de troigo. Krome estu evitata la ĝuo de drogoj gvidantaj al plej gravaj damaĝoj de la saneco kaj de la homa vivo. Evitata estu ankaŭ la troigo pri manĝaĵoj, alkoholo, tabako kaj medikamentoj.

 

475. Kiam sciencaj, kuracaj aŭ psikaj eksperimentoj sur personoj aŭ homaj grupoj estas morale permesataj? (2292-2295)

Tiaj eksperimentoj estas morale permesataj, se ili staras en la servo de la tuteca bono de la persono kaj de la socio, kaj ne alportas troajn danĝerojn por la vivo kaj por la fizika kaj psika neleziteco de la koncernaj personoj; tiuj personoj devas esti informataj kaj ili devas deklari sian konsenton.

 

476. Ĉu la transplantado kaj donaco de organoj antaŭ kaj post la morto estas permesataj? (2296)

La transplantado estas morale akceptebla, se la donanto antaŭe donis sian permeson kaj ne ekzistas por li tro granda danĝero. Por la nobla ago de postmorta organdonaco la fakta morto de la donacanto devas esti certa.

 

477. Kiuj agoj kontraŭas al la respekto pri la korpa integreco de la homa persono? (2297-2298)

Tiaj agoj estas: kidnapo kaj ostaĝprenado, terorismo, torturo, seksperforto, rekta steriligado. Amputacioj kaj mutiladoj de persono estas morale permesataj nur pro severe terapeŭtikaj kaŭzoj.

 

478. Kiun zorgon oni ŝuldas al mortantoj? (2299)

Mortantoj havas rajton vivi en digno la lastajn momentojn de sia surtera vivo. Ni asistu ilin precipe per la preĝado kaj per la sakramentoj, kiuj preparas ilin al renkontiĝo kun la viva Dio.

 

479. Kiel prizorgi la korpojn de la mortintoj? (2300-2301)

La korpojn de mortintoj oni pritraktu respekte kaj ame. La cindrigo estas permesata, se ĝi ne samtempe esprimas pridubon de la resurekto de la karno.

 

480. Kion la Sinjoro postulas de ĉiu persono koncerne la pacon? (2302-2303, 2330)

La Sinjoro, kiu beatigas “la pacigantojn” (Mat 5,9), postulas pacon de la koro. Li kondamnas kiel malmorala la koleron, kiu estas la deziro al venĝo pro spertita malbono, kaj la malamon, kiu intence deziras malbonon al la proksimulo. Se oni volonte kaj en aferoj kun granda signifo konsentas al tiaj sintenoj, tiam ili estas gravaj pekoj kontraŭ la amo.

 

481. Kio estas la paco en la mondo? (2304-2305)

La monda paco, necesa por la respekto kaj evoluo de la homa vivo, ne konsistas nur en la manko de milito aŭ en la ekvilibro de fortoj reciproke kontraŭantaj. La paco estas la “trankvilo de la ordostato” (S-ta Aŭgusteno), la “produkto de justeco” (Jes 32,17) kaj la efiko de amo. La tera paco estas bildo kaj frukto de la paco de Kristo.

 

482. Kio necesas por paco en la mondo? (2304-2306)

Por paco en la mondo necesas, ke la personaj havaĵoj estu adekvate distribuataj kaj sekurigataj, ke la homoj povas libere interrilati, ke la digno de personoj kaj popoloj estu respektata kaj ke justeco kaj frateco inter la homoj estu flegataj.

 

483. Kiam interveno de milita forto estas morale permesata? (2307-2309)

La interveno de milita forto estas morale pravigata, se samtempe estas donataj la sekvaj kondiĉoj: certeco, ke la suferata damaĝo estas daŭra kaj grava; senefikeco de ĉiuj pacaj alternativoj; serioza ŝanco al sukceso; evito de pli grandaj damaĝoj konsiderante ankaŭ la detrupovon de modernaj armiloj.

 

484. En kazo de milita minaco, kiu havas la taskon de rigora pritakso de tiaj cirkonstancoj? (2309-2311)

Tio estas la tasko de la prudenta juĝo de la regantoj. Ili havas ankaŭ la rajton surmeti al la civitanoj la devon al nacia defendo. Ili devas en tio respekti la personan rajton de tiuj, kiuj pro konsciencaj kaŭzoj rifuzas la utiligadon de armiloj, sed tiuj havas la devon servi en alia formo al la komunumo.

 

485. En kazo de milito, kion postulas la morala leĝo? (2312-2314, 2328)

La morala leĝo ĉiam validas, ankaŭ en kazo de milito. Ĝi postulas humanan traktadon de la civila enloĝantaro, de la vunditaj soldatoj kaj de la militkaptitoj. Intencaj agoj kontraŭ la interpopola juro kaj ordonoj plenumi tiajn agojn estas krimoj, por kiuj blinda obeo ne estas senkulpiga kaŭzo. Detruo de homamasoj kaj la neniigo de popolo aŭ de etna minoritato estas kondamnendaj kiel plej gravaj pekoj. Oni estas morale devigata kontraŭi ordonojn, kiuj postulas tiajn krimojn.

 

486. Kion oni faru por eviti la militon? (2315-2317, 2327-2330)

Pro la malbonoj kaj maljustaĵoj alportataj de ĉiu milito oni devas fari ĉion racie eblan por ĝin eviti. Precipe oni devas eviti: amasigon kaj negocadon de armiloj ekster la leĝa regulado de legitimaj potencoj; maljustaĵojn precipe en ekonomia kaj sociala rilato; etnan kaj religian diskriminaciojn; envion, malfidon, orgojlon kaj la venĝan spiriton. Ĉio, kio estas farata por forigi tiujn kaj aliajn malbonojn, kontribuas al la konstruo de paco kaj al evito de milito.

 

 

LA SESA ORDONO:

NE ADULTU

 

487. Kiun taskon havas la homo rilate al sia seksa identeco? (2331-2336, 2392-2393)

Dio kreis la homon kiel viron kaj virinon kun la sama persona digno, kaj Li enskribis en lin la vokon al amo kaj kuneco. Ĉiu homo devas jesi sian seksan identecon kaj rekoni ties signifon por sia tuta persono, por sia specifa vira aŭ virina aparteco kaj por ties reciproka kompletigo.

 

488. Kio estas ĉasteco? (2337-2338, 2395)

Ĉasteco estas sukcesplena integriĝo de la sekseco en sia persono. La sekseco fariĝas vere homa, se ĝi estas ĝuste integrita en la rilaton inter persono kaj persono. La ĉasteco estas morala virto, donaco de Dio, graco, frukto de la spirito.

 

489. Kion bezonas la virto de ĉasteco? (2339-2343, 2346)

Ĝi bezonas la lernadon de memregado kiel esprimo de homa libero orientita al la sindono. Al tio necesas integra kaj konstanta edukado aktualiĝanta en gradaj kreskoŝtupoj.

 

490. Kiuj rimedoj helpas vivi ĉaste? (2340-2347)

Multaj rimedoj estas je dispono: la Dia graco, la helpo de la sakramentoj, la preĝo, la mem-ekkono, la praktiko de asketeco adaptata al la respektivaj situacioj, la ekzerco de la moralaj virtoj, precipe de la virto de modereco, kies celo estas, ke la pasioj estu gvidataj de la racio.

 

491. Kiamaniere ĉiuj estas vokataj vivi ĉaste? (2348-2350, 2394)

En la imitado de Kristo, kiu estas la modelo de la ĉasteco, ĉiuj estas vokataj vivi ĉaste laŭ sia vivostato: iuj en la virguleco aŭ en la Dibenita senedzeco, kiu estas elstara maniero pli facile sin doni al Dio kun nedividita koro; aliaj geedze vivu la geedzan ĉastecon; kaj la negeedziĝintaj vivu sindetene.

 

492. La precipaj pekoj kontraŭ la ĉasteco? (2351-2359, 2396)

Pekoj, kiuj grave kontraŭas la ĉastecon laŭ la respektiva naturo de sia objekto, estas: adulto, mem-masturbo, malĉasteco, pornografio, prostituo, seksperforto, samseksualaj agoj. Tiuj pekoj estas esprimoj de la malvirto de la malĉasteco. Se ili estas farataj kontraŭ neplenaĝuloj, ili estas des pli gravaj, ĉar ili kontraŭas la fizikan kaj moralan nelezitecon.

 

493. Kial la sesa ordono malpermesas ĉiujn pekojn kontraŭ la ĉasteco, kvankam ĝi nur diras: “ne adultu”. (2336)

Ankaŭ se en la biblia teksto de la dekalogo estas dirite: “ne adultu” (Eli 20,14), la Tradicio de la eklezio sekvas ĝenerale la moralajn ordonojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj, kaj ĝi rilatigas la sesan ordonon al ĉiuj pekoj kontraŭ la ĉasteco.

 

494. Kiujn taskojn havas la ŝtataj aŭtoritatoj rilate la ĉastecon? (2354)

Ĉar la ŝtataj oficoj devas subteni la estimon de la homa digno, ili kontribuu krei favoran klimaton por la ĉasteco. Per konvenaj leĝoj ili devas malhelpi la disvastigon de kelkaj supre nomitaj gravaj deliktoj kontraŭ la ĉasteco, precipe por protekti la neplenaĝulojn kaj la plejmalfortulojn.

 

495. Kiuj estas la bonaĵoj de la geedza amo, al kiuj estas orientita la sekseco? (2360-2361, 2397-2398)

La bonaĵoj de la geedza amo sanktigita por baptitoj per la sakramento de matrimonio estas: unueco, fideleco, nenuligebleco kaj preteco al fekundeco.

 

496. Kian signifon havas la geedza koito? (2362-2367)

La geedza koito hava duoblan signifon: Kuniĝo (reciproka sindono) de la geedzoj. kaj la generado (la preteco al transdono de la vivo). Neniu rajtas ekskludi unun aŭ la alian kaj tiel detrui la nedisigeblan kunligon, kiun Dio volis inter ambaŭ signifoj de la geedza koito.

 

497. Kiam la naskiĝ-regulado estas konforma al la moralo? (2368-2369, 2399)

La naskiĝ-regulado, estante aspekto de respondeca patreco kaj patrineco, konformas al la morala ordo, se ĝi estas farata de la geedzoj sen ekstera devigo kaj ne pro egoismo, sed pro seriozaj kaŭzoj kaj per metodoj, kiuj rilatas al la objektivaj kriterioj de la moralo, nome per nedaŭra sindeteno kaj elekto de nefekundaj virinaj periodoj.

 

498. Kiuj metodoj por la naskiĝ-regulado estas malmoralaj? (2370-2372, 2399)

Ĉiu ago estas en si malmorala, kiu intencas neebligi la naturajn sekvojn de la koncipo, aŭ en antaŭvido aŭ en la plenumado de la geedza koito aŭ post ĝi, ĉu kiel celo, ĉu kiel rimedo al celo. Tiaj agoj estas ekzemple la rekta steriligo aŭ la kontraŭkoncipa ago.

 

499. Kial artefaritaj ensemado kaj fekundigo estas malmoralaj? (2373-2377)

Ili estas malmoralaj, ĉar ili disigas la generon kaj la koiton, en kiu la geedzoj sin reciproke donas, kaj tiel ili starigas la teknikon super la originon kaj la destinon de la homa persono. La teknikoj de fremdsema arta ensemado kaj fekundigo, en kio krom la geedza paro tria persono estas inkluzvita, lezas plie la rajton de la infano deveni de patro kaj patrino, kiujn ĝi konas, kaj kiuj estas ligitaj inter si per geedzeco kaj havas la ekskluzivan rajton, ke unu per la alia fariĝu patro aŭ patrino.

 

500. Kio estas infano? (2378, 2398)

La infano estas donaco de Dio, la plej elstara donaco de la geedzeco. Ne ekzistas rajto pri infanoj (“la infano, kiun oni nepre rajtas havi”). Sed la infano havas la rajton esti frukto de geedza koito de siaj gepatroj; ĝi havas ankaŭ la rajton esti estimata kiel persono ekde la momento de sia koncipiĝo.

 

501. Kion povas fari la geedzoj, kiam ili ne ricevas infanojn? (2379)

Se la donaco de infano restas nedonita al geedzoj, kvankam ili eluzis ĉiujn legitimajn medicinajn rimedojn, ili povas montri sian grand-animecon akceptante fleg-infanojn aŭ adopt-infanojn aŭ plenumante gravajn servojn favore al proksimuloj. En tiu maniero ili grandmezure fariĝas fekundaj.

 

502. Kiaj pekoj ekzistas kontraŭ la digno de la geedzeco? (2380-2391, 2400)

Tiaj pekoj estas: adulto, divorco, poligamio, incesto, libera seksrilato (kunvivado, konkubeco), antaŭgeedzeca kaj ekstergeedza seks-ago.

 

LA SEPA ORDONO:

NE ŜTELU

 

503. Pri kio temas en la sepa ordono? (2401-2402)

Temas pri la ĝenerala destino kaj distribuo de havaĵoj, pri la privata posedaĵo kaj pri la respekto al personoj, al ties havaĵoj kaj al la neleziteco de la kreaĵo. La eklezio vidas en ĉi tiu ordono ankaŭ la fundamenton de sia socia instruo, kiu ampleksas la ĝustan konduton en la ekonomia, socia kaj politika vivoj, la rajton kaj la devon de la homa laboro, la justecon kaj la solidarecon inter la nacioj, kaj la amon al malriĉuloj.

 

504. Sub kiu kondiĉo ekzistas la rajto al privata havaĵo? (2403, 2452)

La rajto al privata havaĵo ekzistas sub la kondiĉo, ke oni laŭjure akiris aŭ ricevis la havaĵon, kaj ke havu prioritaton la ĝenerala destino de la havaĵoj kontentigi la fundamentajn bezonojn de ĉiuj homoj.

 

505. Kiun celon havas la privata havaĵo? (2404-2406)

La privata havaĵo havas la celon garantii liberecon kaj dignon de la unuopaj personoj. Ĝi krome helpu fundamente prizorgi tiujn, por kiuj oni respondecas, kaj subteni ankaŭ aliajn, kiuj vivas en mizero.

 

506. Kion ordonas la sepa ordono? (2407-2415, 2450-2451)

La sepa ordono ordonas la respekton pri fremda havaĵo per praktikado de justeco kaj amo, de modereco kaj solidareco. Tiu ordono precipe postulas plenumi donitajn promesojn kaj interkonsentitajn kontraktojn, rebonigi faritan maljustecon kaj redoni maljuste akiritan bonaĵon, respekti la nelezitecon de la kreaĵo uzante prudente kaj modere la ter-trezorojn, la plantojn kaj la bestojn en la tuta mondo – precipe respektante la speciojn minacataj de forpereo.

 

507. Kiel la homo rilatu al la bestoj? (2416-2418, 2456-2457)

Bestoj estas kreaĵoj de Dio. La homo traktu ilin bonvole. Troa amo al bestoj same evitendas kiel ties senpripensa uzo, precipe por sciencaj eksperimentoj, kiuj transiras racian limon kaj kiuj superflue suferigas la bestojn.

 

508. Kion malpermesas la sepa ordono? (2408-2414, 2453-2455)

La sepa ordono malpermesas antaŭ ĉio la ŝtelon, do la nerajtan uzurpon de fremda bonaĵo kontraŭ la racia volo de la posedanto. Tio okazas ankaŭ en la pagado de nejustaj salajroj, en la spekulado kun la valoro de bonaĵoj tirante el ili profiton malfavoran por aliaj, kaj en falsado de ĉekoj kaj fakturoj. La sepa ordono krome malpermesas impostan fraŭdon, komercan trompon kaj intencan lezon de privata kaj publika havaĵoj. Ĝi malpermesas ankaŭ uzuron, subaĉeton, privatan misuzon de socia havaĵo, kulpe malbonan faradon de laboroj, kaj malŝparon.

 

509. Kio estas la enhavo de la socia instruo de la eklezio? (2419-2423)

La socia instruo de la eklezio estas organa evoluo de la evangelio pri la digno de la homa persono kaj ĝia socia dimensio. Ĝi enhavas principojn por reflektado, formulas kriteriojn por la juĝado, kaj donas normojn kaj orientadon por la agado.

 

510. Kiam la eklezio intervenas en sociaj aferoj? (2420, 2458)

La eklezio intervenas kaj donas moralan juĝon sur ekonomiaj, sociaj kaj socialaj kampoj, se postulas tion la fundamentaj rajtoj de la persono, la komuna bono aŭ la savo de la animoj.

 

511. Kiel la socia kaj ekonomia vivoj estas formendaj? (2426, 2459)

Laŭ ĝiaj propraj metodoj, kadre de la morala ordo kaj de la socia justeco, ĝi estas formenda tiel, ke ĝi staru tute en la servo de la homo kaj de la homa socio. La homo devas esti aŭtoro, centro kaj celo de la ekonomia kaj socia vivo.

 

512. Kio kontraŭas la socian instruon de la eklezio? (2424-2425)

Al la socia instruo de la eklezio kontraŭas ekonomiaj kaj sociaj sistemoj, kiuj metas malantaŭen la fundamentajn rajtojn de la persono, aŭ al kiuj la profito estas la pli granda celo. Pro tio la eklezio rifuzas ideologiojn, kiuj en plej nova tempo asociiĝis al la “komunismo” aŭ al ateismaj kaj totalismaj formoj de la “socialismo”. Krome ĝi rifuzas la individualismon kaj la absolutan prioritaton de merkatoleĝoj en la praktiko de la “kapitalismo”.

 

513. Kiun signifon havas la laboro por la homo? (2427-2428, 2460-2461)

Por la homo la laboro estas devo kaj rajto. Per la laboro la homo kunagas kun sia Kreanto-Dio. La homo laboranta kun engaĝiĝo kaj kompetenteco evoluigas siajn naturajn kapablojn, honoras la donacojn de la Kreinto kaj la ricevitajn talentojn, zorgas por si kaj por la siaj, kaj servas al la homa socio. Krom tio la laboro kun la graco de Dio povas esti rimedo de sanktigo kaj de kunlaboro kun Kristo por la savo de la aliaj.

 

514. Pri kia laboro ĉiu persono havas rajton? (2429-2430, 2433-2434)

La aliro al sekura, honora laboro estu malferma al ĉiu homo, sen maljusta diskriminacio. Samtempe estu respektendaj la entreprena libereco kaj justaj salajroj.

 

515. Kiun respondecon havas de la ŝtato rilate al la laboro? (2431, 2433)

La ŝtato devas zorgi por la sekureco de la individua libereco kaj de la posedaĵo, same por stabila valutosistemo kaj por efikaj publikaj servoj. La ŝtato devas gardi kaj gvidi la praktikadon de la homaj rajtoj en la ekonomia sektoro. Laŭcirkonstance la socio helpu al la civitanoj trovi laboron.

 

516. Kiujn taskojn havas la manaĝeroj? (2432)

La manaĝeroj estas respondecaj por la ekonomiaj kaj ekologiaj sekvoj de siaj laboroj. Ili atentu la bonon de la homoj kaj ne nur la pliigon de la gajnoj. Sed gajnoj estas necesaj por sekurigi investojn, la futuron de la entrepreno, la laborlokojn kaj la pozitivan evoluon de la ekonomia vivo.

 

517. Kiujn devojn havas la laboristoj? (2435-2436)

Ili devas plenumi sian laboron konscience, kun kompetenteco kaj sindono, kaj ili klopodu solvi per dialogo eventualajn disputaĵojn. Senperforta striko morale licas, se ĝi estas necesa rimedo al adekvata utilo, kaj se ĝi konsideras al la komuna bono.

 

518. Kiel oni realigas justecon kaj solidarecon inter la nacioj? (2437-2441)

Internacie ĉiuj nacioj kaj institucioj devas agi en solidareco kaj subsidiareco, ke estu forigataj aŭ almenaŭ malpliigataj: mizero, neegaleco de la resursoj kaj de la ekonomiaj rimedoj, ekonomiaj kaj sociaj maljustecoj, ekspluato de homoj, amasigo de ŝuldoj de malriĉaj landoj, kaj nemoralaj mekanismoj, kiuj malhelpas la evoluon de ekonomie malfortaj landoj.

 

519. Kiel la kristanoj partoprenas en la politika kaj socia vivo? (2442)

La kredantaj laikoj rekte intervenu en la politikan kaj socian vivon penetrantaj kun kristana vivo la terajn sferojn, kaj kunlaborantaj kun ĉiuj kiel veraj atestantoj de la evangelio kaj kiel servantoj de paco kaj justeco.

 

520. Laŭ kio orientiĝas la amo al malriĉuloj? (2443-2449, 2462-2463)

La amo al la malriĉuloj orientiĝas laŭ la evangelio de la beatigoj kaj laŭ la ekzemplo de Jesuo, kiu sin ĉiam turnis al la malriĉuloj. Jesuo diris: “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.” (Mat 25,40). La amo rilate al la malriĉuloj montriĝas en la engaĝiĝo kontraŭ la materia malriĉeco, sed ankaŭ kontraŭ la multaj formoj de kulturaj, moralaj kaj religiaj povrecoj. La spiritaj kaj materiaj faroj de la mizerikordo, kaj la multaj bonfaraj institucioj, kiuj estiĝis en la paso de la jarcentoj, donas konkretan ateston pri la prioritata amo al la malriĉuloj, kiu karakterizas la disĉiplojn de Jesuo.

 

 

LA OKA ORDONO:

NE PAROLU KONTRAŬ VIA PROKSIMULO MALVERAN ATESTON

 

521. Kiujn devojn havas la homo rilate la veron? (2464-2470, 2505)

Ĉiu homo estas vokita al sincereco kaj vereco en siaj agoj kaj vortoj. Ĉiu havas la devon serĉi kaj uzi la veron kaj orienti sian tutan vivon laŭ la postuloj de la vero. En Jesuo Kristo montris sin tute kaj plene la vereco de Dio: Li estas la vero. Tiu, kiu sekvas lin, vivas en la spirito de la vero kaj gardas sin kontraŭ fals-langeco, malvereco kaj hipokriteco.

 

522. Kiel oni atestas por la vero? (2471-2474, 2505-2506)

La kristano devas atesti la veron de la evangelio en ĉiuj kampoj de la publika kaj privata vivo, se necese eĉ per la ofero de sia propra vivo. Martiriĝo estas la plej elstara atesto, kion oni povas doni por la vero de la kredo.

 

523. Kion malpermesas la oka ordono? (2475-2487, 2507-2509)

La oka ordono malpermesas:

      falsan ateston, falsan ĵuron, kaj la mensogon, kies graveco estas mezurata per la la naturo de la vero, kiun ĝi misprezentas, per la intenco de la mensoganto kaj per la malavantaĝoj, kiuj el ĝi kreskas al la mensogito;

      arogantan juĝon, malbonan klaĉon, misfamigon kaj kalumnion, kiuj detruas aŭ malpliigas bonan famon kaj la honoron, al kiuj ĉiu homo havas rajton;

      malsinceran flatadon, servilan flataĉon aŭ malsinceran komplezon, precipe se ili celas al grava peko aŭ al ricevo de nejustaj avantaĝoj.

Delikto kontraŭ la vero postulas rebonigon, se ĝi faris malbonon al iuj.

 

524. Kion postulas la oka ordono? (2488-2492, 2510-2511)

La oka ordono postulas respekton pri la vero, ligita kun ama diskreteco:

ĉe komunikado kaj informado, kiuj ĉiam devas atenti la personan kaj komunan bonojn, la protekton de la privata vivo kaj la danĝeron de skandalo;

ĉe gardado de profesiaj sekretoj, kiuj estas observendaj ĉiam krom en specialaj kazoj pro sufiĉe gravaj motivoj;

kaj ĉe konfidencaj informoj faritaj sub la sigelo de diskreteco.

 

525. Kiel la sociaj amaskomunikiloj uzendas? (2493-2499, 2512)

La informado per amaskomunikiloj devas okazi en la servo de la komuna bono. Ĝi devas enhave ĉiam konformi al la vero, kaj ĝi devas esti kompleta respektante la limojn de la leĝoj kaj de la homaj sentoj. Krome ĝi devas esprimi sin sincere kaj adekvate, kaj ĝi devas respekti la moralajn principojn, la legitimajn rajtojn kaj la dignon de la persono.

 

526. Kiu rilato estas inter vero, belo kaj sakrala arto? (2500-2503, 2513)

La vero belas el si mem. Ĝi kunportas la brilon de spirita belo. Krom la vorto ekzistas multaj esprimoj de la vero, precipe la artaĵoj. Ili estas la frukto de Didonita talento kaj de homa klopodado. Por esti vera kaj bela, la sakrala arto devas divenigi kaj honori la misteron aperintan en Kristo, kaj ĝi devas elvoki kultadon kaj amon al Dio la Kreinto kaj Savanto, kiu estas la elstara beleco de vero kaj amo.

 

 

LA NAŬA ORDONO:

NE DEZIRU LA EDZINON DE VIA PROKSIMULO

 

527. Kion postulas la naŭa ordono? (2514-2517, 2528-2530)

La naŭa ordono postulas venki en pensoj kaj deziroj la karnajn avidojn. En la batalo kontraŭ tiu avido necesas la puriĝo de la animo kaj la virto de la modereco.

 

528. Kion malpermesas la naŭa ordono? (2518-2519, 2531)

Ĝi malpermesas pensi kaj deziri tion, kio estas malpermesata de la sesa ordono.

 

529. Kiel oni atingas purecon de la koro? (2520, 2532)

La baptito atingas la purecon de la koro kun la Dia graco kaj en lukto kontraŭ la neordigitaj avidoj per la virto kaj la donaco de la ĉasteco, per la sincera intenco, per la regado super sentoj kaj fantazio, kaj per la preĝo.

 

530. Kion postulas la pureco aldone? (2521-2527, 2533)

La pureco bezonas pudoron. Tiu gardas la intiman parton de la homo, esprimas la takton de la ĉasteco kaj direktas la rigardojn kaj gestojn laŭ la digno de la persono kaj ties komunumo. La pudoro liberigas de difuza erotiko kaj detenas de ĉio, kio stimulas la malsanan scivolon. Ĝi postulas ankaŭ la purigadon de la socia ĉirkaŭaĵo per daŭra lukto kontraŭ la degeneriteco de la moroj, kiuj baziĝas sur la erara kompreno de la homa libereco.

 

 

LA DEKA ORDONO:

NE DEZIRU LA HAVAĴON DE VIA PROKSIMULO

 

531. Kion postulas kaj malpermesas la deka ordono? (2534-2543, 2551-2554)

Ĉi ordono kompletigas la naŭan ordonon kaj postulas internan sintenon de respekto rilate al alies havaĵo. Ĝi malpermesas la avidon, la senbridan posedemon pri la havaĵoj de aliulo, kaj la envion, kiu konsistas en malĝojo pri la bonfarto de aliulo, kaj kiu malmodere deziras proprietigi al si ties havaĵon.

 

532. Kion postulas Jesuo kun la malriĉeco de la koro? (2544-2547, 2555-2556)

Jesuo devigas siajn disĉiplojn Lin preferi rilate al ĉiuj kaj en ĉio. La sinliberigado el la riĉeco – en la spirito de la evangelia povreco – kaj la fido al la providenco de Dio, kiu liberigas nin de timema zorgo pri la futuro, estas preparoj al la beateco de la malriĉuloj en la spirito, “ĉar ilia estas la regno de la ĉielo” (Mat 5,3).

 

533. Kio estas la plej granda sopiro de la homo? (2548-2550, 2557)

La plej granda sopiro de la homo estas vidi Dion. “Mi volas vidi Dion!” estas la ekkrio de lia tuta esto. La homo atingas sian veran kaj plenan feliĉon en la vidado kaj en la beateco de tiu, kiu lin kreis pro amo, kaj kiu lin tiras al Si en Sia senlima amo.

 

“Kiu vidas Dion, atingis ĉiujn bonojn,

kiujn ajn oni povas pensi.”

(S-ta Gregoro el Nyssa)

 

 

 

 

 

 

 

KVARA PARTO

 

LA KRISTANA PREĜO

 

 

UNUA SEKCIO

 

LA PREĜO EN LA KRISTANA VIVO

 

 

534. Kio estas la preĝo? (2558-2565, 2590)

La preĝo estas leviĝo de la animo al Dio, aŭ peto al Dio pro bonoj rilatantaj al Lia volo. Ĝi estas ĉiam donaco de Dio, kiu venas por renkonti la homon. La kristana preĝo estas la viva persona rilato de la Diaj infanoj al sia senfine bona Patro, al Lia Filo Jesuo Kristo, kaj al la Sankta Spirito loĝanta en la koroj de la Diaj infanoj.

 

 

UNUA ĈAPITRO

La revelacio de la preĝo

 

535. Kial ekzistas ĝenerala vokiteco al preĝado? (2566-2567, 2591)

Ĉar Dio vokas per la kreo ĉiun estaĵon el la nenio en la estadon, kaj ĉar la homo ankaŭ post la pekofalo restas kapabla ekkoni sian Kreinton, kaj konservas la emon al tiu, kiu lin vokis en la estadon. Ĉiuj religioj – precipe ankaŭ la tuta savohistorio – atestas pri tiu emo de la homo al Dio. Sed unue estas Dio, kiu senlace tiras ĉiun homon al mistera renkontiĝo kun Si en la preĝo.

 

 

LA REVELACIO PRI LA PREĜO

EN LA MALNOVA TESTAMENTO

 

536. En kio Abrahamo estas modelo de la preĝo? (2568-2573, 2592)

Abrahamo estas modelo de la preĝo, ĉar li iras sian vojon en la ĉeesto de Dio, li aŭdas Lin kaj obeas al Li. Lia preĝo estas lukto de la kredo, ĉar ankaŭ en momentoj de provo li konservas sian kredon pri la fido de Dio. Post kiam Abrahamo akceptis la Eternulon en sia tendo, kaj post kiam tiu al li konfidis Sian planon, li aŭdacis en kuraĝa konfido pledi por la pekuloj.

 

537. Kiel Moseo preĝis? (2574-2577, 2593)

La preĝo de Moseo estas modelo de kontempla preĝo: Dio vokas Moseon el la brulanta arbetaĵo kaj parolas kun li ofte kaj longe “vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko” (Eli 33,11). El tiu konfida interrilato kun Dio, Moseo ĉerpis la forton obstine pledi por la popolo: Tiel lia preĝo estas bildo por la propeto de la unusola peranto Jesuo Kristo.

 

538. Kiujn rilatojn kun la preĝo havas en la Malnova Testamento la templo kaj la reĝo? (2578-2580, 2594)

Sub la ombro de la Dia loĝloko, de la Kesto de Interligo kaj poste de la templo, disvolviĝis la preĝo de la Dia popolo sub la gvidado de siaj paŝtistoj. Inter ili Davido estas la reĝo “laŭ la koro de Dio”, la paŝtisto preĝanta por sia popolo. Lia preĝo estas modelo por la preĝado de la popolo, ĉar ĝi estas firma persistado en la Diaj promesoj, kaj ĝi estas ama konfidado al Tiu, kiu estas la sola Reĝo kaj Eternulo.

 

539. Kiel rolas la preĝo en la senditeco de la profetoj? (2581-2584, 2595)

La profetoj ĉerpas lumon kaj forton el la preĝo, por voki la popolon al la kredo kaj al la konvertiĝo de la koroj. Ili vivas en granda intimeco kun Dio kaj propetas por la gefratoj, al kiuj ili proklamas kion ili vidis kaj aŭdis ĉe la Eternulo. Elija estas la patro de la profetoj, do de tiuj homoj, kiuj serĉas la vizaĝon de Dio. Sur la monto Karmel li akiras la konvertiĝon de la popolo al la kredo, ĉar Dio intervenas, kiun li petis per la vortoj: “Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min!” (1 Reĝ 18,37).

 

540. Kiun signifon havas la psalmoj en la preĝado? (2585-2589, 2596-2597)

La psalmoj estas la pinto de la preĝo en la Malnova Testamento. En la psalmoj la Dia Vorto fariĝas homa preĝo. Tiu preĝo havas personan kaj komunan dimensiojn, kiuj ne povas esti disigataj. Ĝi estas inspirita de la Sankta Spirito kaj kantas pri la grandaj faroj de Dio en la kreo kaj en la savohistorio. Kristo preĝis la psalmojn kaj kompletigis ilin. Pro tio ili apartenas esence kaj daŭre al la preĝado de la eklezio. Ili konvenas al homoj de ĉiuj niveloj kaj tempoj.

 

 

EN JESUO

LA PREĜO ESTAS PERFEKTE REVELACIITA KAJ REALIGITA

 

541. De kiu Jesuo lernis preĝi? (2598-2599)

En Sia homa koro Jesuo lernis preĝi de Sia patrino kaj de la juda tradicio. Sed Lia preĝo originas ankaŭ el alia kaŝa fonto: Li estas la eterna Filo de Dio, kiu en Sia sankta homeco direktas perfektan Filan preĝon al la Patro.

 

542. Kiam Jesuo preĝis? (2600-2604, 2620)

La evangelio montras ofte Jesuon preĝantan. Ni vidas Lin, kiel Li retiriĝas en la solecon, ankaŭ nokte. Li preĝas antaŭ la decidaj paŝoj de Sia senditeco kaj antaŭ la elsendo de la apostoloj. Lia tuta vivo estas preĝo, ĉar Li estas en daŭra am-rilato kun la Patro.

 

543. Kiel Jesuo preĝis en Sia pasio? (2605-2606, 2620)

La preĝo de Jesuo okaze de Lia mort-angoro en la ĝardeno de Getsemane kaj Liaj lastaj vortoj sur la kruco malkaŝas la profundon de Lia Fila preĝado: Jesuo plenumas la decidon de la Patra amo kaj prenas sur Sin ĉiujn angorojn de la homoj, ĉiujn propetojn kaj petegojn de la savohistorio. Li portas ilin al la Patro, kiu ilin akceptas kaj elaŭdas super ĉiuj homaj esperoj vekante Lin el la mortintoj.

 

544. Kiel Jesuo nin instruas preĝi? (2607-2614, 2621)

Jesuo nin instruas preĝi ne nur per la preĝo Patronia, sed ankaŭ per Sia propra preĝado. Tiamaniere Li montras al ni krom la enhavo ankaŭ la sintenon, kiu estas necesa por la vera preĝo: pura koro serĉanta la Dian regnon kaj pardonanta al la malamiko; aŭdaca infana konfido transiranta niajn sentojn kaj komprenojn; atentemo gardanta la disĉiplon kontraŭ la tento.

 

545. Kial nia preĝo estas efika? (2615-2616, 2621)

Nia preĝo estas efika, ĉar en la kredo ĝi unuiĝas kun la preĝo de Jesuo. En Li la kristana preĝo fariĝas komuno de la amo kun la Patro. Tiel ni povas porti niajn petojn al Dio kaj ni estos elaŭdataj: “Petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.” (Joh 16,24)

 

546. Kiel preĝis la Virgulino Maria? (2617-2618, 2622, 2674)

La preĝo de Maria karakteriziĝas per ŝia kredo kaj per la grand-anima sindono de sia tuta estado al Dio. La patrino de Jesuo estas ankaŭ la nova Eva, la “patrino de la vivantoj”: ŝi petas Jesuon, sian Filon, por la bezonoj de la homoj.

 

547. Ĉu en la evangelio troviĝas iu preĝo de Maria? (2619, 2622)

Krom la propeto de Maria en Kana en Galileo, la evangelio tradicias al ni la Magnificat (Luk 1,46-55), la laŭdkanton de la Dipatrino kaj de la eklezio. La laŭdkanto de Maria estas ĝoja danko venanta el la koro de povruloj, ĉar ilia espero realiĝas kaj la Diaj promesoj plenumiĝas.

 

 

LA PREĜO EN LA EPOKO DE LA EKLEZIO

 

548. Kiel preĝis la unua kristana komunumo de Jerusalemo? (2623-2624)

Komence de la Agoj estas skribite pri la kredantoj de la unua Jerusalema komunumo, kiuj estis edukitaj de la Sankta Spirito al vivo en preĝo: ili “persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en la preĝoj“ (Agoj 2,42).

 

549. Kiel intervenas la Sankta Spirito en la preĝon de la eklezio? (2623, 2625)

La Sankta Spirito, la interna majstro de la kristana preĝo, edukas la eklezion al vivo de preĝo kaj ĝin igas enpenetri ĉiam pli profunden en kontempladon kaj kunulecon de la senfunda mistero de Kristo. La preĝoformoj, kiuj esprimiĝas en la apostolaj kanonaj Skriboj, restas normoj por la kristana preĝado.

 

550. Kiaj esencaj kristanaj preĝoformoj ekzistas? (2644)

La esencaj preĝoformoj estas glorado kaj adorado, peto kaj propeto, danko kaj laŭdo. La eŭkaristio enhavas kaj esprimas ĉiujn tiujn formojn de preĝado.

 

551. Kio estas la gloropreĝo? (2626-2627, 2645)

La gloropreĝo estas la respondo de la homo al la donoj de Dio: ni gloras la Ĉiopovan, kiu nin antaŭe benas kaj plenigas per Siaj donoj.

 

552. Kiel oni povas priskribi la adoradon? (2628)

En la adorado la homo kliniĝas antaŭ sia trifoje sankta Kreinto, antaŭ kiu li ekkonas sin kiel kreito.

 

553. Kiaj diversaj formoj de petopreĝo ekzistas? (2629-2633, 2646)

Ekzistas la peto pri pardono, kaj ankaŭ la humila fidoplena peto pri ĉiuj niaj spiritaj kaj materiaj bezonoj. Sed nia unua deziro estu, ke venu la Dia regno.

 

554. El kio konsistas la propeto? (2634-2636, 2647)

La propeto konsistas en petado por aliaj. Ĝi asimiligas nin al la preĝo de Jesuo kaj kunigas nin kun Li, kiu ĉe la Patro propetas por ĉiuj homoj, precipe por la pekuloj. Ni preĝu ankaŭ por la malamikoj.

 

555. Kiam oni dankante stariĝas antaŭ Dio? (2637-2638, 2648)

La eklezio dankas al Dio senĉese precipe en la celebrado de la eŭkaristio, en kiu Kristo partoprenigas la eklezion en Sia dankado antaŭ la Patro. Por la kristano ĉiu okazaĵo fariĝas kaŭzo de danko.

 

556. Kio estas la laŭdopreĝo? (2639-2643, 2649)

La laŭdo estas la preĝoformo, kiu Dion agnoskas plej rekte kiel Dio. La laŭdo pensas ne pri si mem: ĝi himnas Dion pro Li mem kaj honoras Lin, ĉar Li ekzistas.

 

 

 

DUA ĈAPITRO

La tradicio de la preĝo

 

 

557. Kiun signifon havas la tradicio rilate al la preĝo? (2650-2651, 2661)

En la eklezio la Sankta Spirito instruas la infanojn de Dio preĝi per la vivanta tradicio. La preĝo ja ne nur limiĝas al spontana estiĝo de interna impulso. Ĝi ampleksas ankaŭ la meditadon, la studadon kaj la komprenon de spiritaj faktoj, kiujn oni spertas.

 

 

ĈE LA FONTOJ DE LA PREĜO

 

558. Kiuj estas la fontoj de la kristana preĝo? (2652-2660, 2662)

Fontoj de la kristana preĝo estas: La Dia Vorto, kiu donacas al ni “la superecon de la scio de Kristo Jesuo” (Flp 3,8); la liturgio de la eklezio, kiu la savomisteron proklamas, aktualigas kaj peras; la teologiaj virtoj; la ĉiutagaj situacioj, ĉar en ili ni povas renkonti Dion.

 

“Mi amas Vin, Sinjoro,

kaj la unusola graco, pri kio mi petas Vin, estas tiu, povi ami Vin eterne.

Mia Dio, kiam mia lango ne povas diri al Vi en ĉiu momento, ke mi amas Vin,

tiam mi volas, ke mia koro tion ripetu al Vi tiom, kiom mi spiras”.

(S-ta Johano Maria Vianney)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

LA VOJO DE LA PREĜO

 

559. Kiaj vojoj de la preĝo ekzistas en la eklezio? (2663)

En la eklezio ekzistas diversaj vojoj de la preĝo, kiuj estas ligitaj kun diversaj historiaj, sociaj kaj kulturaj fonoj. La instru-ofico juĝu pri la fidela konformeco de tiuj vojoj kun la tradiciita apostola kredo, kaj la animzorgantoj kaj kateĥistoj klarigu ties sencon, kiu ĉiam rilatas al Jesuo Kristo.

 

560. Kiu estas la vojo de nia preĝo? (2664-2669, 2680-2681)

La vojo de nia preĝo estas Kristo. Nia preĝo direktiĝas al Dio, nia Patro. Sed al Li ni havas aliron nur, se ni – almenaŭ implicite – preĝas en la nomo de Jesuo. Lia homeco estas la unusola vojo, sur kiu la Sankta Spirito instruas nin preĝi al nia Patro. Pro tio finiĝas la liturgiaj preĝoj per la formulo: “Per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.”

 

561. Kian rolon havas la Sankta Spirito en la preĝo? (2670-2672, 2680-2681)

Ĉar la Sankta Spirito estas la interna majstro de la kristana preĝo, kaj ĉar “ni ne scias, kiel preĝi dece” (Rom 8,26), la eklezio nin kuraĝigas Lin ĉiuokaze alvoki kaj petegi: “Venu, Sankta Spirito!”

 

562. Kiel la kristana preĝo evoluas laŭ Maria? (2673-2679, 2682)

Pro ŝia unika kunlaboro en la agado de la Sankta Spirito, la eklezio volonte preĝas al Maria kaj kun Maria, la perfekta preĝantino, por glori kaj alvoki kun ŝi la Sinjoron. Maria montras al ni la vojon: Lian Filon, la unusolan Peranton.

 

563. Kiel la eklezio preĝas al Maria? (2676-2678, 2682)

Precipe per la preĝo ‘Saluton, Maria’, en kiu la eklezio petas pri la propeto de la virgulino. Aliaj preĝoj pri Maria estas la rozario, la himno Akáthistos kaj la preĝo Paráklisis, kaj la himnoj kaj kantoj de diversaj kristanaj tradicioj.

 

 

GVIDANTOJ AL LA PREĜO

 

564. Kiel la sanktuloj estas gvidantoj al la preĝo? (2683-2684, 2692-2693)

La sanktuloj estas niaj modeloj en la preĝado. Ni ankaŭ petas ilin preĝi ĉe la Plejsankta Triunuo por ni kaj por la tuta mondo. Ilia propeto estas ilia plej alta servo en la Dia plano. En la komuno de la sanktuloj evoluis dum la eklezia historio diversaj formoj de spiriteco instruantaj kiel praktiki la preĝon kaj kiel vivi el la preĝo.

 

565. Edukantoj al la preĝo (2685-2690, 2694-2695)

La kristana familio estas la unua loko de la edukado al preĝado. Precipe estas rekomendata la ĉiutaga familia preĝo, ĉar ĝi estas la unua atesto de la eklezia preĝovivo. La kateĥizado, la preĝogrupoj kaj la “sprita gvidado” ofertas lernejojn kaj helpon por la preĝado.

 

566. Favoraj lokoj por la preĝo (2691, 2696)

Oni povas ĉie preĝi, sed la elekto de konvena loko ne estas malgrava. La preĝejo estas la natura loko por la liturgia preĝado kaj de la eŭkaristia adorado. Ankaŭ aliaj lokoj estas helpo por la preĝo, ekzemple “preĝa angulo” en la domo, aŭ klostro aŭ pilgrimejo.

 

 

TRIA ĈAPITRO

La preĝovivo

 

567. Kiuj tempoj estas plej konvenaj por la preĝo? (2697-2698, 2720)

Ĉiutempe ni povas preĝi. Sed la eklezio rekomendas al la kredantoj regulan preĝo-ritmon por tiel subteni daŭran preĝadon: la matena kaj la vespera preĝo; la preĝo antaŭ kaj post la manĝoj; la hora liturgio; la dimanĉa eŭkaristia solenaĵo; la rozario; la festoj de la liturgia jaro.

 

“Pri Dio oni rememoru pli ofte ol oni spiras.”

(S-ta Gregor el Nazianz)

 

 

 

 

568. Kiuj esprimoj de preĝovivo ekzistas? (2699, 2721)

La kristana tradicio konas tri formojn, por esprimi kaj vivi la preĝon: la buŝa preĝo, la medito kaj la kontempla preĝo. Ilia komuna trajto estas la enpensiĝo de la koro.

 

 

FORMOJ DE LA PREĜO

 

569. Kio karakterizas la buŝan preĝon? (2700-2704, 2722)

En la buŝa preĝo unuiĝas la korpo kun la interna preĝo de la koro. Ankaŭ la interna preĝado ne kontentiĝas sen la buŝa preĝo. Ĝi devas veni ĉiam kaj nepre el persona kredo. Per la Patronia Jesuo instruis al ni perfektan formulon de buŝa preĝado.

 

570. Kio estas la medito? (2705-2708, 2723)

La medito estas preĝa pripensado eliranta precipe el la biblia Dia vorto. Ĝi utiligas intelekton, imagon, emocion kaj deziron, kaj ĝi volas profundigi nian kredon, konverti nian koron kaj fortigi nian volon sekvi Kriston. Ĝi estas antaŭŝtupo al ama unuiĝo kun la Sinjoro.

 

571. Kio estas la kontempla preĝo? (2709-2719, 2724)

La kontempla preĝo estas simpla rigardado al Dio en silento kaj amo. Ĝi estas donaco de Dio, tempo de pura kredo, en kiu la preĝanto serĉas Kriston, intimiĝas al la ama volo de la Patro, kaj kolektiĝas sub la stimulo de la Spirito. La sankta Terezia de Avila priskribas la kontemplan preĝon kiel amika interrilato, “en kiu ofte ni tute solaj parolas kun Tiu, de kiu ni scias, ke Li amas nin”.

 

 

LUKTO DE PREĜADO

 

572. Kial la preĝado estas lukto? (2725, 2752)

La preĝo estas donaco de la graco, sed ĉiam necesas decida respondo de nia flanko. Ĉar kiu preĝas, tiu luktas kontraŭ sin mem, kontraŭ la ĉirkaŭaĵo kaj precipe kontraŭ la tentanto, kiu entreprenas ĉion por deteni lin de la preĝo. La lukto de la preĝado ne povas esti disigata de progreso en la spirita vivo. Ni preĝas, kiel ni vivas, ĉar ni vivas, kiel ni preĝas.

 

573. Ĉu ekzistas problemoj en la preĝado? (2726-2728, 2753)

Ekzistas malĝustaj konceptoj pri la preĝo. Krom tio multaj opinias, ke mankas al ili tempo por preĝi aŭ ke preĝado estas senutila. Tiuj, kiuj preĝas, povas esti senkuraĝigataj konsidere al malfacilaĵoj aŭ al ŝajna malsukceso. Por superi tiajn obstaklojn necesas humilo, fido kaj persisto.

 

574. Kiuj malfacilaĵoj ekzistas en la preĝado? (2729-2733, 2754-2755)

Ofte nia preĝo estas malfaciligata per distrado. Ĝi deturnas la atenton for de Dio kaj povas ankaŭ evidentigi tion, al kio ni ligiĝas. Tiam nia koro devas humile reveni al la Sinjoro. Ofte la preĝado estas minacata de sekeco. Tiu, kiu venkvas la sekecon, povas sekvi la Sinjoron en la kredo ankaŭ sen rimarkebla konsolo. Tedo estas formo de spirita pigro estiĝanta per malpliiĝo de vigleco kaj per mankanta zorgemo de la koro.

 

575. Kiel ni povas fortigi nian infanan konfidon? (2734-2741, 2756)

Nia infana konfido estas provata, kiam ni pensas, ke ni eble ne estas elaŭditaj. Tiam ni devas demandi nin, ĉu Dio estas por ni Patro, kies volon ni klopodas plenumi, aŭ ĉu Li estas nur rimedo por atingi, kion ni mem volas. Se nia preĝo estas unuigata kun la preĝo de Jesuo, ni scias, ke Li donacas al ni multe pli ol iun ajn donacon: ni ricevas la Sanktan Spiriton, kiu transformas nian koron.

 

576. Ĉu eblas preĝi en ĉiu momento? (2742-2745, 2757)

Preĝi eblas ĉiam. La tempo de la kristano estas la tempo de la resurektinta Kristo, kiu restas ĉe ni “ĉiujn tagojn” (Mat 28,20). Tial preĝo kaj kristana vivo ne povas esti disigataj.

 

“Eĉ sur la foira placo aŭ en soleca promeno eblas preĝi ofte kaj fervore.

Ankaŭ kiam vi sidas en via butiko aŭ ĵus aĉetas aŭ vendas,

ja eĉ kiam vi kuiras.” (S-ta Johano Chrysostomos)

 

 

 

 

 

577. Kio estas la preĝo de ‘la horo de Jesuo’? (2604, 2746-2751, 2758)

Ĉefpastra Preĝo nomiĝas la preĝo de Jesuo okaze de la lasta vespermanĝo. Jesuo, la Ĉefpastro de la Nova Testamento, direktas tiun preĝon al la Patro, kiam venas la horo de Lia transiro, la horo de Lia ofero.

 

 

 DUA SEKCIO

 

LA PREĜO DE LA SINJORO

PATRONIA

 

                                                            Patro nia (Pater noster)

 

                                                            Patro nia, kiu estas en la ĉielo,

                                                            sanktigata estu via nomo.

                                                            Venu Via regno.

Fariĝu Via volo,

kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.

Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

 

      Mat 6,9b – 15. ADORU 001,2

 

578. Kio estas la origino de la Patronia? (2759-2760, 2773)

Jesuo instruis al ni ĉi tiun ne-anstataŭigeblan kristanan preĝon, la Patronian, kiam unu el Lia disĉiploj iam vidis Lin preĝi kaj diris al Li: “Instruu nin preĝi!” (Luk 11,1). En la liturgia tradicio de la eklezio oni ĉiam uzis la version de la sankta Mateo (Mat 6,9-13).

 

 

“LA RESUMO DE LA TUTA EVANGELIO”

 

579. Kian rangon havas la Patronia en la Skribo? (2761-2764, 2774)

La Patronia estas “la resumo de la tuta evangelio” (Tertullian), “la plej perfekta preĝo” (S-ta Tomaso el Akvino). Ĝi staras en la mezo de la surmonta prediko (Mat 5-7) kaj resumas en preĝa formo la esencan enhavon de la evangelio.

 

580. Kial ĝi estas nomata “Preĝo de la Sinjoro”? (2765-2766, 2775)

La Patronia estas nomata “Sinjora Preĝo” aŭ “Preĝo de la Sinjoro”, ĉar ĝi estas instruita al ni de la Sinjoro Jesuo mem.

 

581. Kian rangon havas la Patronia en la preĝado de la Eklezio? (2767-2772, 2776)

La Patronia estas la baza preĝo de la eklezio. En la bapto ĝi estas “transdonata” al la infanoj de Dio por evidentigi ilian renaskiĝon por la Dia vivo. La eŭkaristio rivelas ĝian plenan sencon: la patroniaj petoj sin apogantaj sur la jam realigita mistero de la savo estos plene elaŭditaj je la veno de la Sinjoro. La Patronia estas esenca parto de la Liturgio de la Horoj.

 

 

“PATRO NIA, KIU ESTAS EN LA ĈIELO”

 

582. Kial ni povas aŭdaci, plenkonfide alproksimiĝi al la Patro? (2777-2778, 2797)

Ĉar Jesuo, nia Savanto, kondukas nin antaŭ la vizaĝon de la Patro, kaj ĉar Lia Spirito faras, ke ni estiĝu Diaj infanoj. Tiel ni povas preĝi la Patronian kun simpla infana fido, kun ĝoja espero kaj humila aŭdaco, kaj kun la certeco esti amataj kaj elaŭdataj.

 

583. Kiel eblas Dion alvoki kiel “Patro”? (2779-2785, 2789: 2798-2800)

Ni povas alvoki la “Patron”, ĉar la homiĝinta Dia Filo Lin revelaciis al ni, kaj ĉar Lia Spirito Lin konigas al ni. Tiu alvoko ebligas al ni enpenetri kun ĉiam nova miro en la misteron de la Patro, kaj tiu alvoko vekas en ni kiel Liaj infanoj la deziron al Lia vivo. Per la Preĝo de la Sinjoro ni do konsciiĝas, ke ni en la Filo estas infanoj de la Patro.

 

584. Kial ni diras Patro “nia”? (2786-2790, 2801)

La vorto “nia” esprimas tute novan rilaton al Dio. Preĝante al la Patro ni adoras Lin kaj gloras Lin kune kun la Filo kaj la Sankta Spirito. En Kristo ni estas “Lia” popolo, kaj Li estas “nia” Dio de nun ĝis eterne. Ni diras Patro “nia”, ĉar la eklezio de Kristo estas la komuno de multaj gefratoj, kiuj estas “unukoraj kaj unanimaj” (Apg 4,32).

 

585. Kun kia komuno-spirito kaj senditeco-spirito ni preĝas al Dio, “nia“ Patro? (2791-2793, 2801)

La preĝo al “nia” Patro estas komuna bono de ĉiuj baptitoj. Pro tio ili sentas la urĝan vokon preĝi kun Jesuo por la unueco de Liaj disĉiploj. Preĝi “Patro nia” signifas preĝi kun ĉiuj kaj por ĉiuj homoj, por ke ili ekkonu la unusolan veran Dion kaj kuniĝu al unueco.

 

586. Kion signifas la esprimo “en la ĉielo“? (2794-2796, 2802)

Tiu biblia esprimo signifas ne lokon, sed manieron de ekzisto: Dio estas trans ĉio kaj super ĉio. La esprimo signifas la majeston kaj sanktecon de Dio, kaj ankaŭ Lian ĉeeston en la koroj de la justuloj. La ĉielo, la domo de la Patro, estas la vera patrujo, al kiu ni strebas en la espero, dum ni vivas ankoraŭ sur la tero. “Via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio” kaŝitaj (Kol 3.3); tiel ni jam vivas en la ĉielo.

 

 

LA SEP PETOJ

 

587. Kiel la Sinjora Preĝo estas aranĝita? (2803-2806, 2857)

Ĝi entenas sep petojn al Dio la Patro. La unuaj tri petoj pli rilatas al Dio kaj gvidas nin al Li pro Lia gloro: esence apartenas al la amo pensi unue al la amato. Ili konsilas al ni, kion ni precipe petu: la sanktigon de Lia nomo, la venon de Lia regno, kaj la plenumiĝon de Lia volo. La lastaj kvar petoj portas niajn bezonojn kaj niajn atendojn al la mizerikorda Patro: Ni petas Lin, nutri nin, pardoni nin, asisti nin en tentoj, kaj liberigi nin de la malbono.

 

588. Kion signifas: “ Sanktigata estu Via nomo“? (2807-2812, 2858)

Sanktigi la Dian nomon estas precipe laŭdo agnoskanta Dion kiel la Sanktulon. Dio revelaciis al Moseo Sian sanktan nomon. Li volis, ke Lia popolo estu konsekrita al Li kiel sankta popolo, en kiu Li loĝas.

 

589. Kiel la nomo de Dio estas sanktigata en ni kaj en la mondo? (2813-2815, 2858)

Dio vokas nin “por sanktiĝo” (1 Tes 4,7). Sanktigi Sian nomon signifas aspiri, ke la konsekro de la bapto trapenetru nian tutan vivon. Krome ĝi signifas petegi kun nia tuta vivo kaj kun nia preĝo, ke la Dia nomo estu ekkonata kaj laŭdata de ĉiu homo.

 

590. Kion petas la eklezio per la vortoj: “Venu Via regno“? (2816-2821, 2859)

La eklezio petas pri la definitiva veno de la Dia regno per la reveno de Kristo en gloro. Sed ĝi petas ankaŭ, ke la Dia regno kresku jam nun per la sanktiĝo de la homoj en al Spirito kaj – pro ilia engaĝiĝo – per la servo por justeco kaj paco laŭ la beatig-anoncoj. Tiu peto estas la voko de la Spirito kaj de la fianĉino: “Venu, Sinjoro Jesuo!” (Apo 22,20).

 

591. Kial oni preĝu: “Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero“? (2822-2827, 2860)

Estas la volo de la Patro, “ke ĉiuj homoj estu savitaj” (1 Tim 2,4). Jesuo venis por tute plenumi la savovolon de la Patro. Ni petas la Di-Patron, ke Li unuigu nian volon kun la volo de la Filo laŭ la ekzemploj de Maria kaj de la sanktuloj. Ni preĝas, ke Lia graca decido plenumiĝu sur la tuta tero, same kiel en la ĉielo. Per la preĝo ni povas ekkoni, “kio estas la volo de Dio” (Rom 12,2), kaj ricevi la “paciencon” por plenumi ĝin (Heb 10,36).

 

592. Kiun sencon havas la peto: “Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ“? (2828-2834, 2861)

Kun fidoplena sindono de infanoj ni petas pri la ĉiutaga nutraĵo, kiun ĉiuj bezonas por sia vivteno, kaj ni agnoskas, ke Dio nia Patro estas bona super ĉia bono. Ni petas ankaŭ la gracon povi tiel agi, ke per justeco kaj dividado la superfluo de kelkaj helpu al la mizeroj de aliaj.

 

593. Kian specife kristanan sencon havas tiu peto? (2835-2837, 2861)

Ĉar “ne per pano sole vivas la homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio” (Mat 4,4), tiu peto ankaŭ rilatas al la malsato pri la Vorto de Dio, al la malsato pri la korpo de Kristo ricevata en la eŭkaristio, kiel ankaŭ al la malsato pri la Sankta Spirito. Kun senlima fido ni petas pri tiuj donacoj por hodiaŭ, por la hodiaŭo de Dio. Ili estas donacataj al ni precipe en la eŭkaristio, kiu anticipas la festenon de la venonta regno.

 

594. Kial ni diras: “Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj”? (2838-2839, 2862)

Kiam ni petas la Di-Patron pardoni al ni, ni ekkonas, ke ni estas pekuloj antaŭ Li. Sed samtempe ni konfesas Lian pardonemon, ĉar en Lia Filo kaj per la sakramentoj “ni havas la elaĉeton, la pardonon de la pekoj” (Kol 1,14). Sed nia peto estas elaŭdata nur sub la kondiĉo, ke ankaŭ ni antaŭe pardonis.

 

595. Kiel eblas la pardono? (2840-2845, 2862)

La mizerikordo nur tiam penetras en nian koron, se ni povas pardoni, eĉ al niaj malamikoj. Kvankam al la homo ŝajnas neeble plenumi tiun postulon, tamen la koro malferma al la Sankta Spirito povas ami kiel Kristo ĝisekstreme, ĝi povas igi lezitecon al mizerikordo, kaj ŝanĝi ofendojn al propetoj. La pardono partoprenas en la Dia pardonemo kaj estas kulmino de la kristana preĝo.

 

596. Kion signifas: “Kaj ne konduku nin en tenton”? (2846-2849, 2863)

Ni petas la Di-Patron ne lasi nin solaj kaj kaptitaj en la potenco de la tento. Ni petas la Spiriton, ke ni lernu distingi inter provo, kiu kreskigas la bonon, kaj tento, kiu gvidas en pekon kaj morton, kaj ankaŭ inter “esti tentata” kaj “konsenti al la tento”. Tiu peto unuigas nin kun Jesuo, kiu venkis la tenton per Sia preĝo. Ĝi petas la gracon de vigleco kaj de konstanteco ĝis al la fino.

 

597. Kial ni finas petante: “Sed liberigu nin de la malbono“? (2850-2854, 2864)

La malbono estas la persono de la satano, “la trompanto de la tuta mondo” (Apo 12,9), kiu oponas al Dio. La venko super la diablo jam estas gajnita per Kristo. Sed ni preĝas, ke la homara familio estu liberigata de la satano kaj de liaj verkoj. Ni petas ankaŭ pri la valorega donaco de la paco kaj pri la graco de persista atendo al la veno de Kristo, kiu nin liberigos definitive de la malbonulo.

 

598. Kion signifas la “Amen” je la fino? (2855-2856, 2865)

 

“Je la fino de la preĝo vi diras ‘Amen’.

Per la vorteto ‘Amen’, kio signifas ‘ĝi okazu’,

vi konfirmas, kion enhavas la de Dio donita preĝo.”

(S-ta Cyrill el Jerusalemo)

 

 

 

 

 

 

APENDICO

 

A) ĜENERALAJ PREĜOJ

 

 

La Kruco-Signo (Signum crucis)

En la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito.

Amen.

       ADORU 001.1

 

La Doksologio (Gloria Patri)

Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.

ADORU 001.3. Kp. Mat 28,19

 

La Anĝela Saluto (Ave Maria)

Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

      ADORU 001.5 Kp. Luk 1,28.42

 

Dia Anĝelo (Angele Dei)

Dia anĝelo, mia protektanto,

Dio vin sendis min akompani.

Vi min heligu, regu, protektu,

kaj min konduku al pieco.

Amen, ja Amen.

        (Tekstoj sen fontoindikoj devenas de Armando Zecchin)

 

Donu al ili ripozon eternan (Requiem æternam)

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro.

Kaj lumo senfina brilu super ili.

Ili ripozu en paco. Amen.

 

La anĝeluso (Angelus Domini)

S  (solulo): La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,

K (kunveno): kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.

    Saluton, Maria …

S: Jen mi estas la servantino de la Sinjoro.

K:Fariĝu al mi laŭ via parolo.    (Luk 1,38)

    Saluton, Maria …

S: Kaj la Vorto fariĝis karno

K: kaj loĝis inter ni.                    (Joh 1,14)

    Saluton, Maria …

S: Preĝu por ni, sankta Dipatrino,

K:por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.

S: Ni preĝu.

Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.

K:Amen.

S: Por la mortintoj:

K:Patro nia …

S: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro.

K: Kaj la lumo senfina brilu al ili.

S: Ili ripozu en paco.

K: Amen.

    ADORU 004.4

 

Ĉielreĝino (Regina cæli)

Ĉielreĝino, ekĝoju, haleluja,

ĉar via filo de vi portita, haleluja,

resurektis laŭanonce, haleluja.

Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

S: Ĝoju kaj jubilu, virgulino Maria, haleluja.

K: Ĉar vere leviĝis la Sinjoro, haleluja.

S: Ni preĝu. Dio, vi ĝojigis la mondon per la releviĝo de via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo. Per Lia patrino, la Virgulino Maria, donacu al ni, ke ni kaptu la ĝojon de la vivo eterna. Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro.

K: Amen.

     REGINA CÆLI, LÆTARE • latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989 / 1996, ADORU 097.18

 

Salve Reĝino (Salve Regina)

Salve, reĝino, kompatema patrino,

dolĉa espero, nia vivo, salve.

Vin ni petegas, fremdaj ni Evagefiloj.

Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,

en la monda larmovalo.

Ho Virgulin’, pledantino nia,

viajn bonajn okulojn amoplenajn al ni nun turnu.

Jesuon, la benatan idon, vian filon,

montru al ni post tiu ĉi ekzilo.

Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.

     SALVE REGINA • latina T: 11a jc. • E: Kongresa preĝaro de 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo,

Bernhard Eichkorn en Kompletorioj de la semajno p. 38, Kloster Kirchberg 1999, ADORU 097.16

 

Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

Mia animo altigas la Eternulon,

kaj mia spirito ĝojis

en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon

de Sia sklavino;

ĉar jen de nun ĉiuj generacioj

nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn,

kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj

al tiuj, kiuj Lin timas.

Li montris forton

per Sia brako,

Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,

kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo,

kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj

Li helpis Sian servanton Izrael,

memorante Sian korfavoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj,

al Abraham kaj al lia idaro eterne.

      Luk 1,46b – 55

Gloro al la Patro kaj al la Filo

kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam

kaj en eterno. Amen.

      ADORU 095.17

 

Sub vian ŝirmon (Sub tuum præsidium)

Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino.

Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,

sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,

Virgulino glorinda kaj benata.

      ADORU 004.1 kp. Dio benu P8. Kp. Ni vivu laŭeble plej bele 45

 

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)

Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,

ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni

en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj,

de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj

kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj,

kaj por memori Sian sanktan interligon;

la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj,

ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li

ĉiujn niajn tagojn.

 

      Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,

ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro,

por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo

en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio,

per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto,

por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. (Luk 1,68 – 79)

Gloro al la Patro kaj al la Filo

kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam

kaj en eterno. Amen.

      ADORU 091.17

 

Tedeumo (Te Deum)

Vin, Dio, ni laŭdas.

Vin ni konfesas Sinjoro.

Vin, la Patron eternan,

adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,

al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,

al Vi Keruboj kaj Serafoj

per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta

Sinjoro, Dio de Legiaroj.

Plenas ĉieloj kaj tero

de l’ majesto de Via gloro.

 

Vin la glora ĥoro de l’ apostoloj,

Vin de l’ profetoj laŭdinda aro,

Vin laŭdas de l’ martiroj brilanta armeo.

Vin tra la tuta terglobo

konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,

adorindan Vian veran kaj unikan Filon,

kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.

 

Vi reĝo de l’ gloro, Kristo.

Vi de l’ Patro estas la Filo eterna.

Prenonte sur Vin, liberigi la homon,

Vi humile elektis la sinon de l’ Virgulino.

Vi, venkinte la sagon de l’ morto,

malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.

 

Vi dekstre de Dio sidas

en la gloro de l’ Patro.

Kiel juĝisto laŭkrede Vi venos.

Vin ni petas do:

helpu al Viaj servantoj,

kiujn Vi savis per sango valorega;

ke estu ni kun Viaj sanktuloj

en eterna glor’ nombrataj.

 

Sanigu Vian popolon, Sinjoro,

kaj benu bonvole heredon Vian.

Kaj regu ilin, kaj edifu ilin

ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.

Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne

kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,

en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.

 

Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.

Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,

samkiel ni en Vi esperis.

En Vi, Sinjoro, mi esperis:

ne pereos mi eterne.

 

      TE DEUM LAUDAMUS • latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997. ADORU 447

 

 

Venu, Kreanto, Di-Spirit’ (Veni, Creator Spiritus)

Venu, Kreanto, Di-Spirit’,

hejmiĝu al fidela kor’;

al ĉiu Via viv-kreit’

abundon donu da favor’.

      Nomiĝas Vi la Paraklet’,

      donaco de la Plejaltul’,

      spirita unkto, fajr-impet’,

      viviga fonto, amo-brul’.

Sepopa Vi trezor’ de grac’,

Vi fingro de la Dia man’;

gloregas buŝo kun aŭdac’

la Patron pro la savo-plan’.

      Bruligu lumon en l’ anim’,

      penetru korojn per la am’,

      kaj nian korpon en deprim’

      firmigu Vi per virto-flam’.

Repelu regon de l’ malbon’,

donacu pacon plu sen ĉes’;

kaj dum nin gvidos Via spron’,

nin lasos kulpo kaj opres’.

      Vidigu Patron laŭ la dir’,

      per Vi koniĝu Lia Fil’,

      je Vi, la el-ambaŭa spir’,

      ni ĉiam kredu en humil’.

Glorata estu Patro Di’,

la Fil’, vekita el la mort’,

kaj Vi, Spirit’, en harmoni’,

ĝis mondo-fin’ konsola fort’.

      Amen. (Haleluja.)

      VENI, CREATOR SPIRITUS • latina T: alskribita al Hrabanus Maurus 9a jc. • E: Guido Holz 1986*. ADORU 346

 

Venu, ho Spirito Dia (Veni, Sancte Spiritus)

Venu, ho Spirito Dia,

kaj de Via lum’ radia

sendu brilon el ĉiel’.

      Patro de l’ mizeraj, venu,

      per donacoj homojn benu,

      venu, kor-heliga stel’.

Konsolanto Vi elstara,

kor-amiko Vi plej kara,

refreŝigo por l’ anim’.

      En penado Vi kvieto,

      milda spiro en impeto,

      kuraĝigo en la tim’.

Lumo je beat’ abunda,

dronu Vi ĝis la profunda

kerno de l’ fidela kor’.

      Sen la saĝa rego Via

      estas homa virt’ nenia,

      vana nur kaj sen valor’.

Ĉian malpuraĵon lavu,

ĉion sekan akve savu,

sanon donu al vundit’.

      Fleksu Vi la kor-rigidon,

      plivarmigu Vi la fridon,

      ŝirmu kontraŭ voj-deglit’.

Donu al la Di-popolo,

Vin fidanta pro parolo,

la sepopon de la grac’.

      Donu al la virt’ valoron,

      donu post la morto gloron,

      ĝojon en eterna pac’.

Amen. Haleluja.

      Pentekosta sekvenco VENI, SANCTE SPIRITUS • latina T: Stephan Langton ĉ. 1200

       • E: Guido Holz 1986. ADORU 358.

 

Animo de Kristo (Anima Christi)

Animo de Kristo, sanktigu min!

korpo de Kristo, savu min!

Sango de Kristo, trinkigu min!

Akvo de l’ Kristflanko, lavu min!

Sufero de Kristo, fortigu min!

Ho bona Jesuo, elaŭdu min!

Gardu en viaj vundoj min!

De vi ne lasu disigi min!

Kontraŭ malamiko defendu min!

En la mortohoro voku min!

Ordonu al vi veni min,

por laŭdi kun sanktuloj vin

eterne en via regno.

Amen.

 

Memoru (Memorare)

Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.

      S-ta Bernardo el Clairveau. Dio benu P26. Ni vivu laŭeble plej bele 46. ADORU 004.2

 

La Rozario (Rosarium)

La rozario ligas nin kun la vivo, la pasiono kaj la gloro de Jesuo. Per la ripeto estiĝas etoso de medito. Kiel Maria, oni povas movi la misterojn de la kredo en sia koro.

Oni preĝu la rozarion laŭ la loka kutimo aŭ jene:

 

La Enkonduko:

En la nomo de la Patro …
Mi kredas je Dio …
Gloro al la Patro …

Patro nia …
Saluton, Maria … (
tri fojojn, kun jenaj aldonoj post «Jesuo»):
… kiu en ni obligu la kredon.
… kiu en ni fortigu la esperon.
… kiu en ni flamigu la amon.
Gloro al la Patro …

La Kvin Partoj:

       Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia … / Saluton, Maria … (dek fojojn, kun la aldono post «Jesuo») / Gloro al la Patro …

       Jen la aldonoj post «Jesuo»:

La Ĝojaj Misteroj (lunde kaj sabate)

… Jesuo, kiun vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito

… Jesuo, kiun vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta

… Jesuo, kiun vi, ho Virgulino, naskis en Betleĥemo

… Jesuo, kiun vi, ho Virgulino, prezentis en la templo

… Jesuo, kiun vi, ho Virgulino, retrovis en la templo

La Lumaj Misterioj (ĵaŭde)

… Jesuo, kiu estis baptita en Jordano de Johano

… Jesuo, kiu sin revelaciis en la nupto de Kana

… Jesuo, kiu anoncis la Dian regnon invitante al konvertiĝo

… Jesuo, kiu estis lumigita sur la monto Tabor

… Jesuo, kiu donacis al ni la lastan vespermanĝon

La Doloraj Misteroj (marde kaj vendrede)

… Jesuo, kiu por ni ŝvitis sangon

… Jesuo, kiu por ni estis skurĝata

… Jesuo, kiu por ni estis dorno-kronita

… Jesuo, kiu por ni portis la krucon

… Jesuo, kiu por ni estis krucumita

La Gloraj Misteroj (merkrede kaj dimanĉe)

… Jesuo, kiu leviĝis el la mortintoj

… Jesuo, kiu supreniris en la ĉielon

… Jesuo, kiu sendis al ni la Sanktan Spiriton

… Jesuo, kiu vin, ho Virgulino, prenis en la ĉielon

… Jesuo, kiu vin, ho Virgulino, kronis en la ĉielo

      ADORU 004,5

 

Preĝo okaze de la incensado (kopta tradicio)

Ho reĝo de la paco, donu al ni vian pacon kaj pardonu al ni niajn pekojn. Liberigu la eklezion de ĝiaj malamikoj kaj protektu ĝin, por ke ĝi ne pereu.

Immanuel, nia Dio, estas inter ni en la gloro de la Patro kaj de la Sankta Spirito.

Li benu nin, purigu niajn korojn kaj sanigu la malsanojn de la animo kaj de la korpo.

Ni adoras Vin, Ho Kristo, kun Via bona Patro kaj la Sankta Spirito,ĉar Vi venis kaj savis nin.

 

Preĝo por “la adiaŭo de la altaro” post la liturgio (siria-maronita tradicio)

Restu en paco, ho Dia altaro. La oferdono, kiun mi ricevis de vi, liberigu de la kulpo, pardonu de la peko kaj efiku, ke mi ne staru kiel kondamnito kaj konfuzito antaŭ la juĝo de Kristo. Mi ne scias, ĉu mi ricevos la gracon reveni al vi kaj denove ofercelebri sur vi. Protektu min, Sinjoro, kaj gardu vian eklezion kiel vojon de vero kaj savo. Amen.

 

Preĝo por la mortintoj (bizanca tradidio)

Dio de la animoj kaj de ĉiu karno, Vi distretis la morton, neniigis la diablon kaj donacis al Via mondo la vivon. Donu Vi mem, ho Sinjoro, al la animo de Via mortinta servanto N. ripozon en lumplena loko, en verdiĝanta loko, en refreŝiga loko, kie ne estas sufero nek doloro nek ĝemo. Bona kaj graca Dio, bonvolu pardoni ĉiujn ŝuldojn, kiujn li faris en paroloj, verkoj kaj pensoj. Estas ja neniu homo, kiu vivas kaj ne pekas. Vi sola estas sen peko, kaj via justeco estas justeco por ĉiam, kaj via vorto estas vero.

Ho Kristo, nia Dio, ĉar Vi estas la resurekto, la vivo kaj la ripozo de Via mortinta servanto N., ni gloras Vin kune kun Via negenerita Patro kaj kun Via plej sankta, bona kaj vivodona Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. La mortintoj ripozu en paco. Amen.

 

Ago de Fido (Actus fidei)

Sinjoro Dio, mi firme kredas kaj konfesas ĉion kaj ĉiun, kion instruas kredi la sankta katolika eklezio. Ĉar Vi, ho Dio, revelaciis ĉi ĉion, Vi kiu estas la eterna vero kaj saĝo, kiu nek trompas nek povas esti trompata. En ĉi tiu kredo mi volas vivi kaj morti. Amen.

 

Ago de Espero (Actus spei)

Sinjoro Dio, mi esperas rivevi per via graco la pardonon de ĉiuj pekoj, kaj post ĉi tiu vivo la eternan beatecon. Ĉar tion promesis Vi, kiu estas senfine potenca, fidela, boneca kaj mizerikorda. En tiu espero mi volas vivi kaj morti. Amen.

 

Ago de Amo (Actus caritatis)

Sinjoro Dio, mi amas Vin pli ol ĉion kaj pro Vi Vian proksimulon. Ĉar Vi estas la plej alta, senfina kaj perfekta bono kaj Vi estas digna por ĉiu estimo. En tiu amo mi volas vivi kaj morti. Amen.

 

Ago de Pento (Actus contritionis)

Mia Dio, tutkore mi pentas pri ĉiuj miaj pekoj ne nur pro la justa puno, kiun mi meritis, sed precipe ĉar mi ofendis Vin, la plej altan bonon, kiu meritas esti amata super ĉio. Pro tio mi forte intencas helpe de Via graco ne plu peki kaj eviti la eblecon al peko. Amen.

 

 

B) FORMULOJ DE LA KATOLIKA DOKTRINO

 

Ambaŭ ordonoj de amo (Mat 22.37.39)

1. Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso!

2. Amu vian proksimulon kiel vin mem!

 

La Ora Regulo (Mat 7,12)

Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.

 

La Beatigoj (Mat 5,3 – 12)

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

 

La Tri Diaj Virtoj

1. Kredo

2. Espero

3. Amo

 

La Sep Donoj de la Sankta Spirito

1. Saĝeco

2. Prudento

3. Konsilo

4. Forto

5. Sciado

6. Pieco

7. Diotimo

 

La Kvar Kardinalaj Virtoj

1. Prudenteco

2. Justeco

3. Praveco

4. Modereco

 

La dekdu Fruktoj de la Sankta Spirito

1. Amo

2. Ĝojo

3. Paco

4. Pacienco

5. Afableco

6. Boneco

7. Indulgemo

8. Mildeco

9. Fideleco

10. Humileco

11. Sindeteno

12. Ĉasteco

 

La kvin ordonoj de la eklezio

1.Dimanĉe kaj je la aliaj ordonitaj festotagoj partopreni en la sankta meso kaj fari neniujn laborojn kaj agadojn, kiuj danĝerigas la sanktecon de tiuj tagoj.

2. Minimume unufoje dum la jaro konfesi la proprajn pekojn.

3. Minimume je pasko ricevi la sakramenton de la eŭkaristio.

4. Plenumi la fastotagojn kaj la abstinotagojn ordinitaj de la eklezio.

5. Kadre de la propraj eblecoj asisti al la eklezio en ties materiaj bezonoj.

 

La sep korpaj verkoj de la mizerikordo

1. Doni manĝi al malsatantoj

2. Doni trinki al soifantoj

3. Vesti senvestajn

4. Akcepti fremdulojn

5. Viziti malsanulojn

6. Viziti malliberulojn

7. Entombigi mortintojn

 

La sep spiritaj verkoj de mizerikordo

1. Instrui nesciantojn

2. Konsili dubantojn

3. Konsoli plorantojn

4. Korekti pekulojn

5. Toleri malagrablajn

6. Pardoni ofendintojn

7. Preĝi por vivantaj kaj mortintoj

 

La sep ĉefpekoj

1. Orgojlo

2. Avideco

3. Envio

4. Kolero

5. Malĉasto

6. Frand-avido

7. Tedo

 

La kvar lastaj okazaĵoj

1. Morto

2. Juĝo

3. Infero

4. Ĉielo

 

 

Alfabeta sinsekvo de la mallongigoj

uzataj por la libroj de la Malnova kaj Nova Testamentoj

 

Ago       Agoj de la Apostoloj / Die Apostelgeschichte

Amo      Amos / Der Prophet Amos

Apo       Apokalipso / Die Offenbarung des Johnnes

Bar        Baruĥ (dua-kanona libro) / Das Buch Baruch

Bar 6     Letero de Jeremia (dua-kanona libro)

Cef        Cefanja / Der Prophet Zefanja

Dan       Daniel (kun dua-kanonaj aldonoj) / Das Buch Daniel

Efe        Efesanoj / Der Brief an die Epheser

Eli         Eliro / Exodus

Esr        Esra / Das Buch Esra

Est         Ester (kun dua-kanonaj aldonoj) / Das Buch Ester

Flm       Filemon / Der Brief an Philemon

Flp        Filipianoj / Der Brief an die Philipper

Gal        Galatoj / Der Brief an die Galater

Gen       Genezo / Genesis

Ĥab        Ĥabakuk / Der Prophet Habakuk

Ĥag        Ĥagaj / Der Prophet Haggaj

Heb       Hebreoj / Der Brief an die Hebräer

Hoŝ       Hoŝea / Das Buch Hosea

Ijo         Ijob / Das 1. Buch Ijob

Jak        Jakobo / Der Brief an Jakobus

Jeĥ         Jeĥezkel / Das Buch Ezechiel

Jer         Jeremia / Das Buch Jeremia

Jes         Jesaja / Das Buch Jesaja

Joe        Joel / Das Buch Joël

Joh        Johano / Das Evangelium nach Johannes

1. Joh    I. Johano / Der erste Brief des Johannes

2. Joh    II. Johano / Der zweite Brief des Johannes

3. Joh    III. Johano / Der dritte Brief des Johannes

Jon        Jona /Der Prophet Jona

Jos         Josuo / Josua

Jud        Judas / Der Brief des Judas

Juĝ         Juĝistoj / Richter

Jut         Judit (dua-kanona libro) / Das Buch Judit

1 Kro     I. Kroniko / Das 1. Buch der Chronik

2 Kro     II. Kroniko / Das 2. Buch der Chronik

Lam      Plorkantoj aŭ Lamentado / Das Buch Klagelieder

Lev        Levidoj / Leviticus

Kan       Alta Kanto / Das Hohe Lied

Koh       Kohelt aŭ Predikanto / Das Buch Kohelet

Kol        Koloseanoj / Der Brief an die Kolosser

I. Kor    I. Korintanoj / Der erste Brief an die Korinther

II. Kor   II. Korintanoj / Der zweite Brief an die Korinther

Luk       Luko / Das Evangelium nach Luka

1 Mak   I. Makabeoj (dua-kanona libro) / Das 1. Buch der Makkabäer

2 Mak   II. Makabeoj (dua-kanona libro) / Das 2. Buch der Makkabäer

Mal       Maleaĥi / Der Prophet Maleachi

Mar       Marko / Das Evangelium nach Markus

Mat       Mateo / Das Evangelium nach Matthäus

Miĥ       Miĥa / Der Prophet Micha

Naĥ       Naĥum / Der Prophet Nahum

Neĥ       Neĥemja / Das Buch Nehemia

Nom      Nombroj / Numeri

Oba       Obadja / Der Prophet Obadja

1. Pet     I. Petro / Der erste Brief des Petrus

2. Pet     II. Petro / Der zweite Brief des Petrus

Psa        Psalmoj / Die Psalmen

Rea        Readmono / Deuteronomium

1 Reĝ     I. Reĝoj / Das 1. Buch der Könige

2 Reĝ     II. Reĝoj / Das 2. Buch der Könige

Rom      Romanoj / Der Brief an die Römer

Rut        Rut / Das Buch Rut

Saĝ        Saĝeco (dua-kanona libro) / Das Buch der Weisheit

1 Sam    I. Samuel / Das 1. Buch Samuel

2 Sam    II. Samuel / Das 2. Buch Samuel

Sen        Sentencoj aŭ Proverboj / Das Buch der Sprichwörter

Sir         Siraĥido (dua-kanona libro) / Das Buch des Jesus Sirach

1. Tes    I. Tesalonikanoj / Der erste Brief an die Tessalonicher

2. Tes    II. Tesalonikanoj / Der zweite Brief an die Tessalonicher

1. Tim   I. Timoteo / Der erste Brief an Timotheus

2. Tim   II. Timoteo / Der zweite Brief an Timotheus

Tit         Tito / Der Brief an Titus

Tob       Tobit (dua-kanona libro) / Das Buch Tobit

Zeĥ        Zeĥarja / Der Prophet Sacharja

 

 

Glosaro de fakvortoj

 

Se vi ne komprenas specifajn vortojn en ĉi tiu Kompendio, rigardu en mia Kristana Glosaro sub la adreso BernhardEichkorn.de. Tie oni devas kliki en la plej supra linio sur la vorton ESPERANTO, poste al Esperanto & Kirche, poste al Kristana fakvortaro; sub la lasta linio de la nun aperanta teksto vi devas unue kliki la la vorton “vergrößern”.

 

aprobo. Deklaro de la koncerna aŭtoritato, ke la deklarita teksto estas oficiala.

blazono de papo Benedikto la 16a: Klarigo de la blazono: La mistika negro-kapo estas prenita el la blazono de la bavara urbo Freising, ĉar Josef Ratzinger estis episkopo de la diocezo München-Freising. Dekstre vidiĝas la ŝarĝon-portanta urso de la s-ta Kolumbano (540–615), bildo por la peza ŝarĝo de la episkopa laboro. Kolumbano estis la unua episkopo de Freising. En la mezo vidiĝas konkaĵo. Ĝi estas signo por la homo kiel pilgrimanto al la eterna vivo. St-a Aŭgusteno (354-430) rakontas, ke li vidis knabon, kiu klopodis ĉe la rando de la maro ĉerpi per konkaĵo la akvon en sablan lageton. Demandante la knabon, kion li faras, tiu diris: mi klopodas ĉerpi la maron en mian lageton. Tio pensigis la s-tan Aŭgustenon, ke lia laboro, montri la riĉecon de Dio al la homoj, estas same vana. La grandeco de la mara akvo estas same ne-elĉerpebla kiel la riĉeco de Dio.

Editio typica (latine). la Vatikana eldonejo.

Motu proprio (latine: ‘mem kaŭzita‘; el propra motivo). Oficiala skribaĵo de la papo skribita sen formala peto de iu. Ĝi aperis el propra motivo de la papo.

Kateĥismo de la Katolika Eklezio. En 1985 la Eksterordinara Asembleo de la Episkopara Sinodo petis tian Kateĥismon okaze de la 20a datreveno de la fino de la Dua Vatikana Koncilio. Promulgis ĝin en 1992 Johano Paŭlo la 2a kiel sekura kaj aŭtentika teksto por la prezentado de la katolika doktrino. La Dia popolo povis ĝin legi kaj pritaksi en pli ol kvindek lingvoj, en kiujn ĝi ĝis 2002 estis tradukita <be laŭ la Motu proprio>.

Kompendio. Malgranda manlibro de pli granda verko. En nia kazo je la trideka jaro post la malfermo de la Dua Vatikana Konsilio (1962-1965), do en la jaro 2002, la Internacia Kateĥiza Kongreso petis tian manlibron de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio por pli bona komprenigo de la Kateĥismo. Tiu poste verkita Kompendio estas fidela kaj sekura resumo de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio. Ĝi entenas koncize ĉiujn esencajn kaj bazajn elementojn de la eklezia kredo kaj prezentas tiel specon de vademecum, kiu ebligas al homoj – ĉu kredantaj aŭ ne – superrigardon super la tuta panoramo de la katolika kredo <laŭ alineo 1 de la Enkonduko kaj laŭ la Motu proprio>.

matrimonio. Novvorto por la oficiale ŝtate kaj eklezie deklarita vivokomunumo de viro kaj virino, apud la nepreciza vorto “geedzeco”. “Matrimonio” estas proponata en la Esperanta-hispana Vortaro de Trudela Flores; kaj ĉi tie citita laŭ André Cherpillot “Nepivaj Vortoj”, eldonita de la aŭtoro je 1959. Matrimonio formiĝas laŭ la latina matrimonium; la hispana matrimonio, la angla matrimony, la franca matrimon kaj la itala matrimonio. Ambaŭ vortoj estu uzataj. ‘Matrimonio’ akcentas la rajtan, juran kaj publikan flankojn de la nocio, ‘geedzeco’ la personan, privatan kaj aman flankojn.

mirono. La plej grava sankta oleo en la orienta eklezio (en la okcidenta eklezio: krismo) .

Nicea-Konstantinopola Kredokonfeso. Kredokonfeso de la koncilio de Niceo okazinta en la jaro 325 en la urbo Niceo, hodiaŭ Nice, pliamplifikita de la koncilio de Konstantinopolo en la jaro 381 al la nun uzata plej grava kristana kredokonfeso, kiu havas la nomon Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo.

palmodimanĉo. Dimanĉo unu semajnon antaŭ Pasko. Komence de la dimanĉa meso estas benataj verdaj branĉoj, kiujn portas la kredantoj memore al Jesuo, la milda reĝo enrajdinta en Jerusalemon sur azeno, la ŝarĝo-besto de la malriĉuloj, antaŭ kiu oni disdonis verdajn palmobranĉojn sur la vojon.

promulgi. Oficiale publikigi tekston per la papo.

Tedeumo (latine: te Deum laudamus Vin, Dio, ni laŭdas). Solena latina kanto laŭda, danka kaj porpeta.

tropariono (greke: troparion kanto). Mallonga himnostrofo en frua periodo de la himnohistorio, precipe en la ortodoksa liturgio

vademecum (latine: iru kun mi). Vademekumo. Malgrandformata instrulibro uzata kiel gvidilo kaj konsilanto.

 


 

 

Rimarkigoj de la eldonanto Kommentar

 

      La enkrampaj ciferoj post la demando-numeroj (ekzemple 1– 25 post la demando-numero 1) indikas la ciferojn de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, kiuj enhave rilatas al tiu demando.

      La latinaj esprimoj estas skribitaj oblikve, ekz. “Editio typica de la Catechismus Catholicae Ecclesiae”.

      La esperantajn tradukojn de la Motu Proprio, de la Enkonduko kaj de la numeroj 1– 390 verkis Armando Zecchin (✝ 2016) el la itala eldono de la Kompendio. Bernhard Eichkorn korektis la tradukojn de Zecchin laŭ la germana eldono. Tradukoj el la itala versio fare de Antonio de Salvo estas transprenitaj por la numeroj 391 – 410. Ekde numero 411 Bernhard Eichkorn sole responsas por la tradukado el la germana eldono.

      La esperantaj versioj de la bibliaj tekstoj estas prenitaj el la BIBLIO, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice, Ĉeĥujo, 2006.

      Al Albrecht Kronenberger mi dankas por multaj korektoj. Same al Dr. Ursula Niesert, kiu gvidis min el la ĉielo de la teologoj al la tero de la Esperantistoj,.

      Elektronikan version de ĉi tiu Kompendio de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio oni trovas sub la adreso: BernhardEichkorn.de. Tie oni devas kliki en la plej supra linio sur la vorton ESPERANTO, poste al Esperanto & Kirche, poste Kompendio de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio.

 


Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen