Joseph Ratzinger

Benedikto la 16a




La Patronia




Meditoj

pri la Preĝo de la Sinjoro


el la libro «Jesuo el Nazareto»





Villingen 2018

 

17 August 2019


La originala titolo en la germana:

Joseph Ratzinger / Benedikt XVI.: Jesus von Nazareth.
Erster Teil. Von der Taufe im Jordan bis zur Verklärung,
Herder, Freiburg-Basel-Wien, 1. Auflage 2007
S. 162-203: 5. Kapitel. Das Gebet des Herrn

 

en Esperanto:

Jozefo Ratzinger / Benedikto la 16a: Jesuo el Nazareto.
Unua parto. De la bapto en Jordano ĝis la transfiguriĝo.
– ĉi tie citita: Jesuo el Nazareto, 1a volumo –
p. 162-203: 5a ĉapitro. La Preĝo de la Sinjoro

 

tradukis kaj eldonis:

Bernhard Eichkorn
Romäusring 20, 78050 Villingen-Schwenningen, Germanujo
Telefono: +49 (0)7721 8787 062
Interreta adreso: Kontakt@BernhardEichkorn.de
Interreta paĝaro:
www.bernhardeichkorn.de

 

versioj:

tradukita en aŭgusto 2018
por la interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ (fontoj.net) kontrollegita kaj formatigita de Albrecht Kronenberger
en januaro 2019
laste reviziita: 2019-02-10

 

presis:

100 ekzemplerojn en februaro 2019
Mueller Offset Druck GmbH
Von-Rechberg-Str. 7, 78050 Villingen-Schwenningen

 

 

Πάτερ ἡμϖν ὁ ἐν τος οὐρανος·
ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου·
γενηθήτω τὸ θέλημά σου, ὡς ἐν οὐρανϖ καὶ ἐπὶ γς·

Τὸν ἄρτον ἡμϖν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμν σήμερον·
καὶ ἄφες ἡμν τὰ ὀφειλήματα ἡμϖν,
ὡς καὶ ἡμες ἀφήκαμεν τος ὀφειλέταις ἡμϖν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμς εἰς πειρασμόν,
ἀλλὰ ῥσαι ἡμς ἀπὸ το πονηρο.

Mt 6,9-13

Πάτερ,
ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου·

τὸν ἄρτον ἡμϖν τὸν ἐπιούσιον
δίδου ἡμν τὸ καθ’ ἡμέραν·

καὶ ἄφες ἡμν τὰς ἁμαρτίας ἡμϖν,
καὶ γὰρ αὐτοὶ ἀφίομεν παντὶ ὀφείλοντι ἡμν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμς εἰς πειρασμύν.

Lk 11,2-4

 

Pater noster, qui es in cælis:
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua, sicut in cælo, et in terra.

Panem nostrum cotidianum da nobis hodie.
Et dimitte nobis debita nostra,
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.

Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Mt 6,9-13


Pater,
sanctificetur nomen tuum,
adveniat regnum tuum;

panem nostrum cotidianum
da nobis cotidie,

et dimitte nobis peccata nostra,
si quidem et ipsi dimittimus omni debenti nobis,
et ne nos inducas in tentationem.

Lk 11,2-4

 

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Mat 6,9-13


Patro,
estu sanktigita Via nomo.
Venu Via regno.

Donu al ni tagon post tago
nian ĉiutagan panon.

Kaj pardonu al ni niajn pekojn,
ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni.
Kaj ne konduku nin en tenton.

Luk 11,2-4




El la antaŭvorto de «Jesus von Nazareth» Fußnote

Certe mi ne devas speciale diri, ke ĉi libro nepre ne estas instru-ofica skribaĵo, sed ĝi estas unuike esprimo de mia persona serĉado «de la vizaĝo de la Sinjoro» (kp. Psa 27,8). Pro tio ĉiu rajtas kontraŭdiri al mi. Mi nur petas la gelegantojn pri tia komenca dono de simpatio, sen kiu ekzistas neniu kompreno.

Joseph Ratzinger / Benedikto la 16a

 

 


 

LA PREĜO DE LA SINJORO

La monto-prediko skizas ampleksan bildon de la vera homo-estado. Ĝi volas montri al ni, kiel eblas esti vera homo. Ĝiajn ekkonojn oni povus resumi per jena frazo: La homo estas komprenebla nur el la vid-punkto de Dio, kaj lia vivo fariĝas justa nur, se li vivas en rilatoj kun Dio. Sed Dio ne estas nur iu fora nekonato. Li montras al ni Sian vizaĝon en Jesuo; en la agado kaj en la volo de Jesuo ni ekkonas la pensojn kaj la volon de Dio mem.

Se la homo-estado esence estas rilato kun Dio, tiam klaras, ke al tio apartenas parolado kun Dio kaj aŭskultado al Dio. Pro tio apartenas al la monto-prediko ankaŭ instruo pri la preĝado; la Sinjoro instruas nin preĝi.

Ĉe Mateo la Sinjoran Preĝon antaŭiras mallonga kateĥezo pri la preĝo. Tiu kateĥezo volas averti nin precipe pri misformoj de la preĝado. Preĝo ne estu sinprezentado antaŭ la homoj; ĝi postulas diskretecon, kiu estas esenca al ĉiu am-rilato. Dio alparolas ĉiun homon per ties nomo, kiun neniu alia konas. Tion diras al ni la Skribo (Apo 2,17). La Dia amo al ĉiu estas tute persona, kaj ĝi portas en si sekreton de unikeco, kiu ne povas estis disvastigata antaŭ la homoj.

Ĉi tiu esenca diskreteco de la preĝado ne ekskludas la preĝadon en komunuma rondo: La Patronia mem estas ni-preĝo, kaj nur kun la «ni» de la infanoj de Dio ni ja povas transpaŝi la limojn de ĉi tiu mondo kaj atingi Dion. Sed ĉi tiu «ni» vekas vere la plej profundan internon de mia persono; kiam ni preĝas, la persona kaj la komuna preĝo ĉiam devas penetriĝi reciproke, kiel ni vidos tre klare en la sekva interpretado de la Patronia. Kiel en la homaj rilatoj de viro kaj virino estas ĉiam io persona, kiu bezonas la protekton de la diskreteco, kaj kiel en geedzeco kaj familio la personaj rilatoj de ambaŭ esence enkluzivas samtempe ankaŭ publikan respondecon, tiel estas ankaŭ en la Dio-rilato: La «ni» de la komunumo preĝanta portas ankaŭ la intimecon de tio, kio nur persone komunikeblas al Dio.

Alia misformo de la preĝado, pri kiu Dio nin avertas, estas la babilado, la vorto-torento, en kiu sufokiĝas la spirito. Ni ĉiuj konas la danĝeron, ke ni recitas konatajn formulojn, kaj samtempe la spirito estas aliloke. Ni estas pleje atentaj, kiam ni petas Dion pri io, kiu rilatas internan bezonon, aŭ kiam ni dankas Lin el ĝoja koro por spertita bonaĵo. Sed – transe de tiaj momentaj situacioj – plej grave estas, ke la rilato al Dio vivu en la fundo de nia animo. Por ke tio okazu, tiu Dio-rilato devas esti ĉiam denove vek-vokata, kaj la aferoj de ordinara tago ĉiam denove devas esti rerilatigataj al tiu Dio-rilato. Ni preĝos des pli bone, ju pli en la fundo de nia animo vivas la orientiĝo al Dio. Ju pli tio estas la portanta grundo de nia ekzistado, des pli ni estos homoj de la paco. Des pli ni povos elteni la doloron, des pli ni komprenos la aliajn kaj malfermiĝos al ili. Ĉi tiun orientiĝon, kiu formas nian tutan konscion, ĉi silentan estadon de Dio en la fundo de nia pensado, meditado kaj vivo ni nomas «la ĉiama preĝado». Ĉi tiu orientiĝo finfine estas tio, per kio ni celas la amon al Dio, kiu samtempe estas la plej interna kondiĉo kaj movo-forto de la amo al la proksimulo.

Ĉi tiu vera preĝo, la trankvila interna kunesto kun Dio, bezonas nutraĵon, kaj al tio servas la konkreta preĝado kun vortoj aŭ imagoj aŭ pensoj. Ju pli en ni ĉeestas Dio, des pli en la preĝo-vortoj ni povos esti ĉe Li. Sed inverse validas ankaŭ, ke la aktiva preĝado aktivigas kaj profundigas nian ĉeeston kun Dio. Ĉi tiu preĝado povas kaj devas elveni precipe el nia koro, el niaj bezonoj, esperoj, ĝojoj kaj suferoj, same el la hontado pri la peko kaj el la danko por iu bonaĵo, kaj tiel ĝi estos tute persona preĝado. Sed ni ĉiam ankaŭ bezonas subtenon per preĝo-vortoj, en kiuj la Dio-spertoj de la tuta eklezio kiel de la unuopa homo trovas siajn formojn. Ĉar sen tiaj preĝo-helpoj nia persona preĝado kaj nia Dio-bildo fariĝas subjektivaj, kaj finfine ili spegulas pli nin mem ol la vivan Dion. En la preĝo-vortoj, kiuj unue kreskis el la kredo de Izraelo, kaj kiuj poste ascendis el la kredo de la ekleziaj preĝantoj, ni lernas ekkoni Dion kaj ni lernas ekkoni nin mem. Ĉi tio estas lernejo de la preĝado kaj tiu lernejo estas transformado kaj malfermiĝo de nia vivo.

La sankta Benedikto en sia regulo formulis: «… mens nostra concordet voci nostræ – nia preĝado akordiĝu kun nia voĉo» Fußnote . Normale la penso antaŭiras nian preĝadon, serĉas kaj formas la vorton. Sed en la psalma preĝado, ĝenerale en la liturgia preĝado estas inverse: La vorto, la voĉo antaŭiras nian pensadon, kaj nia spirito devas obei al ĉi tiu voĉo. Ĉar el ni mem ni homoj ne scias, «kiel preĝi dece» (Rom 8,26) – tro fore de Dio ni estas, tro mistera kaj tro granda Li estas por ni. Kaj nun Dio venis helpi nin. Li mem donas al ni la preĝo-vortojn kaj Li instruas nin preĝi. En la preĝo-vortoj de Li venantaj Li donacas al ni, ke ni ekiru al Li, ke ni ekkonu Lin paŝ-paŝe, ke ni proksimiĝu al Li per la preĝado kun la gefratoj, kiujn Li donas al ni.

Ĉe Benedikto la supre citita frazo rilatas rekte al la psalmaro, kio estas la granda preĝo-libro de la Dia popolo en la Malnova kaj Nova Testamentoj: tio estas vortoj, kiujn la Sankta Spirito donacis al la homoj, vorton fariĝinta Spirito de Dio. Tiel ni preĝas «en la spirito» kun la Sankta Spirito. Tio validas ankoraŭ pli por la Patronia: La sankta Cipriano diras: Preĝante la Patronian ni preĝas per Dio-donitaj vortoj al Dio. Kaj li aldonas: Kiam ni preĝas la Patronian, plenumiĝas en ni la promeso de Jesuo pri la veraj adorantoj, kiuj adoras la Patron «laŭ spirito kaj vero» (Joh 4,23). Kristo estante la vero donacis al ni ĉi tiujn vortojn kaj en ili Li donacas al ni Sanktan Spiriton. Fußnote Tiel ĉi tie ankaŭ vidiĝas io de la karakteriza maniero de la kristana mistiko. Ĝi ne estas unue meditado en si mem, sed ĝi estas unue renkontiĝo kun la Spirito de Dio en la vorto nin antaŭiranta, renkontiĝo kun la Filo kaj la Sankta Spirito. Kaj tiel ĝi estas unuiĝo kun la viva Dio, kiu estas ĉiam kaj en ni kaj super ni.

Mateo kondukas al la Patronia per malgranda kateĥezo pri la preĝo ĝenerale. Ĉe Luko ni trovas la Patronian en alia kunteksto – sur la vojo al Jerusalemo. Luko enkondukas la Sinjoro-preĝon per jena rimarko: Jesuo «preĝis en iu loko; kaj kiam Li ĉesis preĝi, unu el Liaj disĉiploj diris al Li: Sinjoro, instruu nin preĝi …» (Luk 11,1).

La kunteksto estas do la Jesua preĝado, kiu vekas en la disĉiploj la deziron, de Li lerni preĝi. Tio estas tipe por Luko, kiu en sia evangelio donis tre gravan lokon al la preĝado de Jesuo. La tuta agado de Jesuo aperas en Lia preĝado, estas portata per ĝi. Tiel esencaj okazaĵoj de Lia vojo, en kiuj paŝ-paŝe malfermiĝas Lia mistero, aperas kiel preĝ-okazaĵoj. La Petro-konfeso pri Jesuo kiel la Sanktulo de Dio Fußnote ligiĝas kun renkontiĝo de la preĝanta Jesuo (Luk 9,19ss); same la transfiguriĝo de Jesuo estas preĝ-okazaĵo (Luk 9,28s).

Tiel rimarkindas, ke Luko kunligas la Patronian kun la persona preĝado de Jesuo. Jesuo partoprenigas nin en Sia propra preĝado, Li gvidas nin en la internan dialogon de la Trinitata amo. Tiel Li tiras niajn homajn bezonojn supren al la Dia koro. Tio ankaŭ signifas, ke la vortoj de la Patronia estas voj-montriloj en la internan preĝadon, tio signifas, ke ili estas fundaj orientiĝoj de nia estado, kaj ke ili volas nin formi laŭ la bildo de la Filo. La signifo de la Patronia etendiĝas trans la nura komuniko de preĝo-vortoj. Ĝi volas formi nian estadon, lernigi al ni la penso-manierojn de Jesuo (kp. Flp 2,5).

Por la interpretado de la Patronia tio havas du signifojn. Unue estas tre grave, aŭskulti la vorton de Jesuo tiom precize kiom eblas, kiel ĝi estas tradiciita al ni en la Skribo. Ni devas tiom bone kiom eblas klopodi vere ekkoni la pensojn de Jesuo, kiujn Li volis tradicii al ni en tiuj vortoj. Sed – due – ni devas ankaŭ realigi, ke la Patronia devenas el Lia propra preĝado, el la interparolado de la Filo kun la Patro. Tio signifas, ke ĝi engvidas en grandan profundon trans la vortoj. Ĝi ampleksas la tutan vastecon de la homeco ĉiutempa kaj ĝi pro tio ne estas elsondebla kun pure historia interpretado, kiom grava tio ja estas.

La grandaj preĝantoj de ĉiuj jarcentoj povis per sia interna unueco kun la Sinjoro malsuprengrimpi en la profundecon transe de la vortoj, kaj tiel ili povas al ni plie malfermi la kaŝitan riĉecon de la preĝo. Kaj ĉiu de ni rajtas sin trovi akceptita kaj gardita en ĉi tiu preĝo kun sia tute persona Dio-rilato. Ĉiam denove ĉiu devas kun sia «mens», kun sia propra spirito, renkonten-iri al la «vox», al la vorto renkonten-iranta al ni el la Filo. Ĉiu devas sin malfermi al tiu Vorto kaj lasi sin esti gvidata de Ĝi. Ĝuste tiel ankaŭ lia propra koro estos malfermata kaj lasos ekkoni al ĉiu, kiel la Sinjoro volas preĝi kun li.

La Patronia estas tradiciita al ni ĉe Luko en pli malgranda formo, kaj ĉe Mateo en tiu formo, en kiu la eklezio ĝin akceptis kaj ĝin preĝas. La diskuto, kiu teksto estas la origina, ne estas superflua, sed estas ne decida. En la unua kiel en la alia versio ni preĝas kun Jesuo, kaj ni estas danko-plenaj, ke en la versio de Mateo la sep petoj prezentiĝas klare disvolvite, kio en la versio de Luko parte aperas nur alude.

Antaŭ ol ni nun eniras en la interpretadon, ni atentu mallonge la strukturon de la Patronia, kiel ĝi estas tradiciita al ni per Mateo. Unue ĝi prezentas alparolon, kaj poste sep petojn. Tri de ĉi petoj estas Vi-petoj kaj kvar estas ni-petoj. La tri unuaj okupiĝas pri Diaj aferoj en ĉi mondo; la kvar sekvaj okupiĝas pri niaj esperoj, bezonoj kaj mizeroj. Oni povus kompari la rilatojn de tiuj du-specaj petoj de la Patronia kun la rilatoj de la du tabuloj de la dekalogo, kiuj funde estas disvolviĝoj de la du partoj de la ĉefordonoj – la Dia kaj la alproksimula amoj –, direktivoj en la vojon de amo.

Tiel ankaŭ en la Patronia unue estas starigita la primato de Dio, el kio sekvas el si mem la zorgo pri la ĝusta homo-estado. Ankaŭ ĉi tie temas unue pri la vojo de la amo, kiu samtempe estas la vojo de la konvertiĝo. Por ke la homo povu ĝuste peti, li devas stari en la vero. Kaj la vero estas «unue Dio, la Dia Regno» (kp. Mat 6,33). Unue ni devas eliri el ni mem kaj malfermi nin al Dio. Nenio povas fariĝi ĝusta, se ni ne staras en la ĝusta ordo kun Dio. Pro tio la Patronia komenciĝas kun Dio kaj kondukas nin de Li al la vojoj de la homo-estado. Fine ni malsupren-grimpas ĝis la lasta minaco de la homo, en kiu embuskas la malbonulo – aperas antaŭ ni la bildo de la apokalipsa drako, kiu militas kontraŭ tiujn homojn, «kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo» (Apo 12,17).

Sed ĉiam la preĝo-komenco estas aktuala: Patro nia – ni scias, ke Li estas ĉe ni kaj ke Li tenas nin en Sia mano, ke Li savas nin. Patro Peter-Hans Kolvenbach en sia libro de spiritaj ekzercoj rakontas pri iu staretso Fußnote de la orient-eklezio, kiu emis «lasi komenci la Patronian ĉiam per la lasta vorto, por ke oni fariĝu digna fini la preĝon per la komenco-vorto ‘Nia Patro’». Tiel – klarigas la staretso – oni iras la paskan vojon: «Oni komenciĝas en la dezerto ĉe la tento, reiras al Egiptujo, iras poste sur la vojo de la eliro per la stacioj de la pardonado kaj de la Dia manao, kaj per la volo de Dio oni atingas la landon de la promeso, la Dian Regnon, kie Li komunikas al ni la sekreton de Sia nomo: ‘Patro nia’.» Fußnote

Ambaŭ vojoj, la supren-iranta kaj la malsupren-iranta, nin memorigu kune, ke la Patronia ĉiam estas Jesuo-preĝo kaj ke ĝi malfermiĝas el la komuneco kun Li. Ni preĝas al la Patro en la ĉielo, kiun ni konas per Lia Filo; kaj tiel en la petoj Jesuo ĉiam estas en la fono, kiel ni vidos en la venontaj interpretadoj. Fine, ĉar la Patronia estas Jesuo-preĝo, ĝi estas Trinitata preĝo: Ni preĝas kun Kristo per la Sankta Spirito al la Patro.

 

PATRO NIA, KIU ESTAS EN LA ĈIELO

Ni komencas kun la alparolo «Patro». Reinhold Schneider skribas pri tio en sia Patronia-interpretado: «La Patronia komenciĝas kun granda konsolo; ni rajtas diri Patro. En ĉi unu vorto enestas la tuta historio de la elaĉeto. Ni rajtas diri Patro, ĉar la Filo estis nia frato kaj Li revelaciis al ni la Patron; ĉar per la ago de Kristo ni denove fariĝis infanoj de Dio» Fußnote . Por la hodiaŭa homo la granda konsolo de la vorto Patro ja ne tuj sperteblas, ĉar spertoj de patro ofte aŭ tute mankas aŭ estas malheligataj per la nesufiĉo de patroj.

Tiel ni devas unue lerni de Jesuo, kion vere signifas «patro». En la paroladoj de Jesuo aperas la Patro kiel la fonto de ĉia bono, kiel mezuro de la vere justa (de la «kompleta») homo: «Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur malbonulojn kaj bonulojn …» (Mat 5,44s). La amo daŭranta «ĝis la fino» (Joh 13,1), kiun la Sinjoro plenumis preĝante sur la kruco por Siaj malamikoj, montras al ni la karakteron de la Patro. Li estas la amo. Ĉar Jesuo plenumas tiun amon, Li estas komplete «la Filo», kaj Li invitas nin fariĝi «filoj» kaj «filinoj» – laŭ ĉi tiu mezuro.

Ni aldonu ankoraŭ alian tekston. La Sinjoro memorigas, ke la patroj al siaj infanoj petantaj panon ne donas ŝtonojn, kaj poste Li daŭrigas: «Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?» (Mat 7,11). Luko specifas «la bonon», kiun donas la Patro, kiam li diras: «… des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li» (Luk 11,13). Tio signifas: La dono de Dio estas Dio mem. «La bono», kiun Li donas al ni, do estas Li mem. Ĉi tie vidiĝas surprize, pri kio vere temas en la preĝado: ne pri tio aŭ alio, sed ke Dio volas doni Sin mem al ni – tio estas la dono de ĉiuj donoj, la «sola necesaĵo». La preĝo estas vojo, por iom post iom purigi niajn dezirojn, korekti ilin, kaj malrapide ekkoni, kion ni vere bezonas: Dion kaj Lian Spiriton.

Kiam la Sinjoro instruas, ekkoni la naturon de Dio la Patro el la amo al la malamikoj kaj en tio trovi sian «perfektecon» por tiel mem fariĝi «filoj», tiam la kuniĝo inter la Patro kaj la Filo estas tute evidenta. Tiam vidiĝas, ke ni en la spegulo de la figuro de Jesuo ekkonas, kiu kaj kiel Dio estas: per la Filo ni trovas la Patron. «Kiu vidis min, vidis la Patron», diras Jesuo en la vesper-manĝa salono al Filipo post ties peto: «montru al ni la Patron» (Joh 14,8s). Ni ĉiam denove diras al Jesuo: «Sinjoro, montru al ni la Patron», kaj la respondo ĉiam denove estas la Filo: per Li, nur per Li ni ekkonas la Patron. Kaj tiel vidiĝas la mezur-bildo de la vera patreco. La Patronia ne projekcias homan bildon al la ĉielo, sed montras al ni de la ĉielo – de Jesuo – kiel ni fariĝu kaj povas fariĝi homoj.

Sed nun ni devas ankoraŭ pli precize atenti, por rimarki, ke la Dia Patreco laŭ la evangelio de Jesuo enhavas du dimensiojn. Unue Dio estas nia Patro, ĉar Li estas nia Kreinto. Ni apartenas al Li, ĉar Li kreis nin: La estado en si mem devenas de Li kaj pro tio estas bona, ĉar ĝi devenas de Dio. Tio validas speciale por la homo. Psalmo 33,15 diras laŭ la latina traduko: «Li, kiu formis la korojn de ĉiuj, Li atentas al ĉiuj iliaj verkoj». La penso, ke Dio kreis ĉiun unuopan homon, apartenas al la homo-bildo de la biblio. Ĉiu homo aparte kaj unuope estas volata de Dio. Ĉiun unuopulon Li konas. Tiusence jam el la kreado la homo en aparta maniero estas «infano» de Dio; Dio estas lia Patro: Ke la homo estas bildo de Dio, tio estas alia maniero esprimi tiun ideon.

Tio gvidas nin al la dua dimensio de la Dia Patreco. Kristo estas unika-maniere «Lia bildo» (2 Kor 4,4; Kol 1,15). La ekleziaj patroj diras el ĉi vid-punkto, ke Dio kreante la homon «laŭ Sia bildo» dekomence rigardis al Kristo, kaj Dio kreis la homon laŭ la bildo de la «nova homo», kiu estas ĝenerale la mezuro por la homo. Sed antaŭ ĉio: Jesuo estas vera-sence «la Filo» – sam-substanca kun la Patro. Li volas nin ĉiujn enpreni en Sian homo-estadon kaj tiel en Sian Filecon, en la plenan apartenadon al Dio.

Tiel infaneco fariĝis dinamika nocio: Ni ne jam estas pretaj infanoj de Dio, sed ni tion fariĝu per nia ĉiam pli profunda komuneco kun Jesuo. La infano-estado identiĝas kun la imitado de Kristo. Tiel la vorto Patro-Dio fariĝas alvoko al ni mem: vivi kiel «infano», kiel filo kaj filino. «Ĉio mia estas Via», diras Jesuo en la Ĉefpastra Preĝo al la Patro (Joh 17,10), kaj la samon diris la patro de la evangelio al la pli aĝa filo (Luk 15,31). Vivi el ĉi konscio, al tio la vorto «Patro» invitas nin. Tiel estas supervenkata ankaŭ la manio de fuŝa emancipado, kiu staris en la komenco de la peko-historio de la homaro. Ĉar post la vorto de la serpento Adamo volas mem esti Dio kaj ne plu bezoni Dion. Vidiĝas, ke «esti infano» ne estas dependeco, sed starado en amo-rilato, kiu portas la homan ekzistadon kaj donas al tiu ekzistado sencon kaj grandecon.

Finfine restas ankoraŭ la demando: Ĉu Dio ne estas ankaŭ patrino? En la Sankta Skribo troviĝas la komparo de la Dia amo kun la patrina amo: «Kiel patrino konsolas siajn filojn, tiel Mi vin konsolos» (Jes 66,13). «Ĉu povas virino forgesi sian infaneton, patrino sian karan filon? Eĉ se ŝi forgesus lin, Mi vin ne forgesos» (Jes 49,15). Precipe impresa aperas la sekreto de la Dia patrina amo en la hebrea vorto «raĥamim‘», kio ja signifas «patrina sino», sed poste ĝi fariĝas nocio por la Dia konsolo al la homo, por la mizerikordo de Dio.

Organoj de la homa korpo en la Malnova Testamento ofte fariĝas nocioj por la bazaj sintenoj de la homo, sed ankaŭ por la pens-manieroj de Dio, simile kiel ankoraŭ hodiaŭ koro kaj cerbo estas eldiroj pri ni. Tiel la Malnova Testamento prezentas la esencajn bazajn sintenojn de la ekzistado ne abstrakte, sed en korpa bildo-lingvo. La patrina sino estas la plej konkreta esprimo por la interplektiteco de du personoj, kaj por la atentado al la tute dependa malforta kreito, kiu laŭ korpo kaj animo tute estas protektata en la sino de la patrino. La korpa bildo-lingvo tiel donacas al ni komprenon de la Dia sinteno rilate al la homo, pli profundan komprenon ol ĉiu alia bildo-lingvo tion ebligus.

Se en la lingvo formita laŭ la homa korpeco la patrina amo aperas endesegnita en la Dia bildo, tamen validas samtempe, ke Dio neniam estas nomata aŭ alparolata kiel Patrino, nek en la Nova nek en la Malnova Testamentoj. «Patrino» en la biblio estas bildo de Dio, sed ne titolo de Dio. Kial? Ni povas tion nur palpe klopodante kompreni. Kompreneble Dio estas nek viro nek virino. Li simple estas Dio la kreinto de viro kaj virino. La patrinaj diaĵoj, kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭis la popolon de Dio same kiel la eklezion de la Nova Testamento, montras bildon de la rilato inter dio kaj mondo, kiu estas tute kontraŭa al la biblia Dio-bildo. Ili ĉiam kaj verŝajne neeviteble inkludas panteistajn konceptojn, en kiuj malaperas la diferenco inter la kreinto kaj la kreito. El ĉi elir-punkto la estado de la aĵoj kaj de la homoj nature aperas kiel emanado el la patrina sino de la estado, kio sin entempigas en la multecon de la estantaĵoj.

Kontraŭe al tio la bildo de la patro estas taŭga por esprimi la aliecon inter kreinto kaj kreito, esprimi la suverenecon de Lia kre-ago. La Malnova Testamento povis maturigi sian Dio-bildon, la puran transcendecon de Dio, nur per la ekskluzivado de la patrino-diaĵoj. Sed ankaŭ se ni ne povas doni devigajn kialojn, restas por ni normativa la preĝo-lingvo de la tuta biblio, en kiu – kiel dirite – spite al la grandaj bildoj de patrineca amo, «patrino» ne estas Dia titolo, ne estas alparolado al Dio. Ni preĝas, kiel Jesuo nin instruis preĝi, sur la fono de la Sankta Skribo, kaj ne kiel al ni ideas kaj plaĉas. Nur tiel ni preĝas ĝuste.

Finfine ni devas ankoraŭ pripensi la vorton «nia». Nur Jesuo povis plenrajte diri «mia Patro», ĉar nur Li estas vere la unu-naskita Filo de Dio, sam-substanca kun la Patro. Ni ĉiuj devas diri «nia Patro». Nur en la «ni» de la disĉiploj ni povas diri Patro al Dio, ĉar nur per la komuneco kun Jesuo Kristo ni fariĝas «infanoj de Dio». Tiel ĉi vorto «nia» estas vere postulema: Ĝi postulas de ni eliri el la ŝlositeco de nia egoo; ĝi postulas de ni, eniri en la komunecon kun la aliaj Dio-infanoj; ĝi postulas de ni, forigi ĉion nur propran, ĉion disigan; ĝi postulas de ni, akcepti la alian, la aliajn – malfermi por ili nian orelon kaj nian koron. Per ĉi vorto «nia» ni diras jes al la viva eklezio, en kiu la Sinjoro volis kolekti Sian familion. Tiel la Patronia estas preĝo kaj tute persona kaj vere eklezia. En la preĝado de la Patronia ni preĝas per nia propra koro, sed ni preĝas samtempe en komuno kun la tuta Dia familio, kun la vivantoj kaj la mortintoj, kun la homoj de ĉiuj rangoj, ĉiuj kulturoj, ĉiuj rasoj. La Patronia faras nin unu familio trans ĉiuj limoj.

El ĉi tiu «nia» ni nun komprenas ankaŭ la alian aldonaĵon: «kiu estas en la ĉielo». Per ĉi tiuj vortoj ni ne metas Dion la Patron sur foran astron, sed havante diversajn terajn patrojn ni diras al ni: tamen ni devenas de unu-sola Patro, kiu estas la mezuro de ĉiu patreco kaj ties origino. «Mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, el kiu ĉiu patreco, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata», diras la sankta Paŭlo (Eph 3,14s). En la fono ni aŭdas la vorton de la Sinjoro: «Kaj nomu neniun sur la tero vian patron; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro» (Mat 23,9). La Dia Patreco estas pli reala ol la homa patreco, ĉar finfine de Li ni havas nian estadon; ĉar Li pensis kaj volis nin eternaj; ĉar Li donas al ni la realan Patro-domon, la eternan. Kaj se tera patreco dividas, la ĉiela Patreco unuigas: Ĉielo do signifas tiu alia alteco de Dio, el kiu ni ĉiuj venas kaj al kiu ni ĉiuj aliru. La Patreco «en la ĉieloj» gvidas nin al tiu pli granda «ni», kiu transiras ĉiujn limojn, rompas ĉiujn murojn kaj verkas pacon.

 

SANKTIGATA ESTU VIA NOMO

La unua peto de la Patronia memorigas nin al la dua ordono de la dekalogo: vi ne misuzu la nomon de Dio. Sed kio estas «la nomo de Dio»? Se ni parolas pri tio, antaŭ ni leviĝas la bildo, kiel Moseo vidas en la dezerto brulantan dorn-arbetaĵon, kiu ne forbrulas. Unue la scivolemo irigas lin vidi de proksime tiun sekreto-plenan okazaĵon, kaj poste vokas lin voĉo el la dorn-arbetaĵo, kaj ĉi voĉo diras al li: «Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob» (Eli 3,6). Ĉi tiu Dio resendas lin al Egiptujo kun la komisio, gvidi la popolon Izraelon el Egiptujo en la promesitan landon. Moseo postulu de la faraono nome de Dio la liberigon de Izraelo.

En la tiutempa mondo estis multaj dioj; pro tio Moseo demandas Lian nomon, per kiu ĉi tiu Dio sin legitimu inter la tiamaj dioj. La ideo de la dio-nomo apartenas ja al la politeista mondo; en ĝi ankaŭ ĉi tiu dio devas doni iun nomon al si. Sed ĉi tiu Dio, kiu vokas Moseon, estas la vera Dio. Efektive kaj verasence «Dio» ne ekzistas en pluralo. Dio esence estas nur unu. Pro tio Li ne povas eniri la dio-mondon kiel unu inter multaj, Li ne povas havi nomon inter aliaj nomoj.

Tiel la respondo de Dio estas samtempe rifuzo kaj konsento: Li diras pri Si simple: «MI ESTAS KIU ESTAS» – Li simple estas. Ĉi tiu respondo samtempe estas nomo kaj nenomo. Pro tio estis tute ĝuste, ke en Izraelo tiun mem-nomadon de Dio, kiu estis aŭskultata en la vorto JHWH, oni ne prononcis, oni ne degradis ĝin al iu dio-nomo. Kaj pro tio ne estis ĝuste, ke en novaj tradukoj de la biblio Fußnote ĉi sekreto-plenan kaj neprononceblan «nomon» oni skribas kiel iun ajn nomon. Tiel oni malsupren-tiris en la kutimecon de ĝenerala religi-historio la sekreton de Dio, de kiu ekzistas nek bildoj nek esprimeblaj nomoj.

Certe: Dio ne simple rifuzis la peton de Moseo, kaj por kompreni ĉi rimarkindan interplektitaĵon de nomo kaj nenomo, ni devas klarigi, kio estas nomo. Ni povas simple diri: Nomo kreas eblecon de alparolado, de vokado. Ĝi kreas rilatojn. Kiam Adamo donas nomojn al la bestoj, tio ne signifas, ke li interpretas ties esencojn, sed ke li enigas ilin en sian homo-mondon, ke li ilin faras alvokeblaj. Pro tio ni nun komprenas, kion signifas pozitive la nomo de Dio: Dio kreas rilatojn inter Si kaj ni. Li faras Sin alvokebla. Li rilatiĝas kun ni kaj Li ebligas, ke ni rilatiĝu ankaŭ kun Li. Kaj tio signifas: Li iel eniras nian homo-mondon. Li nun fariĝis alparolebla kaj pro tio Li ankaŭ fariĝis lezebla. Li komencas la riskon de rilato, de kunestado kun ni.

En Lia nomiĝado komenciĝas, kio finiĝas en Lia homiĝo. Fakte ni vidos en la meditado de la Ĉefpastra Preĝo de Jesuo Fußnote , ke Jesuo Sin prezentas tie kiel la nova Moseo: «Mi elmontris Vian nomon al la homoj …» (Joh 17,6). Kio komenciĝis ĉe la brulanta dorn-arbetaĵo en la dezerto de Sinajo, tio pleniĝis sur la brulanta dorn-arbetaĵo de la kruco. Dio nun vere fariĝis alparolebla en Sia homiĝinta Filo. Li apartenas al nia mondo, Li kvazaŭ donis Sin en niajn manojn.

El tio ni komprenas, kion signifas la peto pri sanktigado de la Dia nomo. Nun la nomo de Dio povas esti misuzata, kaj tiel Dio mem povas estis malpurigata. Ju pli Li donas Sin en niajn manojn, des pli ni povas malheligi Lian lumon; ju pli proksime Li estas, des pli nia misuzo povas Lin fari nerekonebla. Marteno Buber iam diris, ke post ĉiu abomeninda misuzo, kiu estas farita kun la nomo de Dio, ni povas perdi la kuraĝon nomi Lin. Sed silenti pri Li ja estus eĉ pli rifuzo de Lia al ni venanta amo. Buber diras, ke tiel ni povas nur en granda respekto relevi la malpurigitajn fragmentojn de Lia nomo kaj klopodi purigi ilin. Sed ni solaj tion ja tute ne povas. Ni povas nur peti Lin mem, ke Li ne allasu, ke la lumo de Lia nomo estu detruata en ĉi mondo.

Kaj ĉi peto, ke Li mem prenu en Sian manon la sanktigon de Sia nomo, ke Li protektu por ni la mirindan miraklon de Sia alvokebleco, kaj ke Li mem ĉiam denove eliru el niaj misprezentadoj – ĉi peto ĉiam ja estas por ni granda ekzameno de nia konscienco: Kiel mi rilatas al la sankta nomo de Dio? Ĉu mi en respekto staras antaŭ la mistero de la brulanta dorn-arbetaĵo, antaŭ la nekomprenebla maniero de Lia proksimeco ĝis la ĉeesto en la eŭkaristio, en kiu Li Sin tute donas en niajn manojn? Ĉu mi zorgas, ke la sankta kunagado de Dio kun ni ne malsupren-tiru Lin en malpuraĵon, sed supren-tiru nin en Lian purecon kaj sanktecon?

 

VENU VIA REGNO

Ĉe la preĝo pri la Dia Regno ni memoru ĉion, kion ni pripensis pli frue pri la vorto «Regno de Dio». Fußnote Kun ĉi tiu preĝo ni unue akceptas la primaton de Dio: Kie Li ne estas, tie nenio povas esti bona. Kie Dio ne estas vidata, tie disfalas la homo kaj tie disfalas la mondo. En ĉi tiu senco diras la Sinjoro al ni: «Celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi» (Mat 6,33). Per ĉi tiu vorto estas donita ordo de prioritatoj por la homa agado, por nia sinteno en la ĉiutaga vivo.

Neniel estas promesita al ni iu nenion-farujo por la kazo, ke ni estas piaj aŭ ke ni iel volas la Regnon de Dio. Ne iu aŭtomateco de funkcianta mondo estas promesita, kiel ĝin prezentis la utopio de senklasa socio, en kiu ĉio funkcius aŭtomate, nur ĉar ne ekzistas iu privata posedaĵo. Tiajn simplajn receptojn Jesuo ne liveras. Sed Li donas – kiel dirite – unu prioritaton, kiu ĉion decidas: «Regno de Dio» signifas ja «dominado de Dio», kaj tio signifas: Lia volo estas la valida mezuro. Ĉi tiu volo kreas justecon, al kiu apartenas, ke ni donu al Dio Lian justecon, kaj ke ni trovu en tio la mezuron por la justeco inter la homoj.

La ordo de la prioritatoj, kiujn Jesuo ĉi tie donas al ni, memorigu nin al la malnov-testamenta raporto pri la unua preĝo de Salomono post la komenco de lia reĝeco. Tie estas rakontite, ke la Eternulo aperis nokte en sonĝo al la juna reĝo kaj ebligis al li peton, kiun la Eternulo promesis plenumi. Klasika sonĝo-motivo de la homaro! Kion petas Salomono? «Donu al Via servanto koron aŭskultantan, por ke li povo-sciu regi Vian popolon kaj distingi inter bono kaj malbono» (1 Reĝ 3,9). Dio laŭdas lin, ĉar li – kiel estus proksime – ne petis riĉecon, havaĵojn, gloron aŭ la morton de siaj malamikoj, ankaŭ ne longan vivon (2 Kro 1,11), sed vere esencaĵon: aŭskultantan koron, la eblecon distingi inter bono kaj malbono. Kaj pro tio Salomono ricevas poste ankaŭ la aliaĵojn aldone.

Kun la peto: «Venu Via regno» (ne la nia!), la Sinjoro volas nin gvidi ĝuste al tiu maniero de preĝado kaj agado. La unua kaj esenca estas la aŭskultanta koro, por ke regu Dio kaj ne ni. La Regno de Dio venas tra aŭskultanta koro. Tio estas Lia vojo. Kaj pri tio ni devas ĉiam denove peti.

El la renkonto kun Kristo eĉ profundiĝas ĉi tiu peto, fariĝas ankoraŭ pli konkreta. Ni vidis, ke Jesuo en Sia persono estas la Regno de Dio; kie Li estas, tie estas «Regno de Dio». Tiel la peto pri aŭskultanta koro fariĝis peto pri komuno kun Jesuo Kristo, peto pri tio, ke ni fariĝu «unu» kun Li (Gal 3,28). Tio estas la peto pri la vera imitado, kiu fariĝas komuneca kaj kiu faras nin unu korpo kun Li. Reinhold Schneider tion energie esprimis: «La vivo de ĉi tiu regno estas la pludaŭrado de la vivo de Kristo en la Siaj; en koro ne plu nutrata de la vivo-forto de Kristo la regno finiĝas; en koro tuŝata kaj modelata de ĉi vivo-forto ĝi komencas … serĉi la radikojn de la nedetruebla arbo, penetri en ĉiun koron. La regno estas unu; ĝi konsistas sole per la Sinjoro, kiu estas ties vivo, ties forto kaj ties mezo …» Fußnote . Peti pri la Regno de Dio estas diri al Jesuo: Faru nin esti la Viaj, ho Sinjoro! Vi trapenetru nin, Vi vivu en ni; kolektu la disigitan homaron en Via korpo, por ke en Vi ĉio estu subigita al Dio, por ke Vi povu transdoni la kosmon al la Patro, por ke «Dio estu ĉio en ĉio» (1 Kor 15, 26-28).

 

FARIĜU VIA VOLO,
KIEL EN LA ĈIELO, TIEL ANKAŬ SUR LA TERO

El la vortoj de ĉi tiu peto evidentiĝas du punktoj: Ekzistas volo de Dio kun ni kaj por ni, kiu devas fariĝi la mezuro por niaj volo kaj estado. Kaj: La ĉefaĵo de «la ĉielo» estas, ke tie regas la eterna volo de Dio, aŭ iomete alie dirite: Kie okazas volo de Dio, tie estas ĉielo. La kerno de la ĉielo estas la unu-estado kun la Dia volo, la unu-estado de volo kaj vero. Tero fariĝas «ĉielo» ĉiam kaj ĉie, se en ĝi okazas la volo de Dio, kaj la tero estas nur «tero», do antipoluso de la ĉielo, kiam kaj kie ĝi – la tero – sin fermas por la Dia volo. Pro tio ni preĝas, ke fariĝu la volo de Dio sur la tero kiel en la ĉielo, ke la tero fariĝu «ĉiela».

Sed kio estas tio: «volo de Dio»? Kiel ni ĝin ekkonu? Kiel ni povu ĝin plenumi? La Sanktaj Skriboj pensas, ke la homo en sia interno scias ion pri la Dia volo, ke profunde en ni ekzistas ia kunscio kun Dio, kiun ni nomas konscienco (kp. ekzemple Rom 2,15). Sed ili scias ankaŭ, ke ĉi kunscio kun la Kreinto, kiun Li donis al ni per la kreo «laŭ Sia bildo», en la historio estas ŝut-kovrita. Ĝi ne estas tute estingita, sed tamen ĝi estas multe ŝut-kovrita. Ĝi estas ankoraŭ malforta flameto, kiu tro ofte estas en danĝero sufokiĝi sub la cindro de ĉiuj niaj antaŭjuĝoj. Pro tio Dio nove parolis al ni, en historiaj vortoj, kiuj nin de ekstere aliras, kaj kiuj helpas al la interna sciado fariĝinta tro kaŝita.

En la biblia revelacio troviĝas la Sinaja dekalogo kiel kerno de ĉi tiu historia «help-instruado». Ni vidis: Per la monto-prediko la dekalogo ne estas nuligita kiel «malnova leĝo», sed ĝi estas plu-evoluita, kaj ĝi nun brilas pli el sia profundeco kaj grandeco. La dekalogo ne estas io surŝarĝita al la homo de ekstere, kiel ni vidis. Ĝi estas – laŭ nia kapableco – esenca revelacio de Dio mem kaj do interpretado de la vero de nia estado: La muzika lingvo de nia ekzistado estas deĉifrita por ni, por ke ni povu ĝin legi kaj utiligi en nia vivo. La volo de Dio venas el la Dia estado kaj pro tio ĝi gvidas nin en la verecon de nia estado, ĝi liberigas nin el la mem-detruado de la mensogo.

Ĉar nia estado venas de Dio, ni povas survojiĝi al la volo de Dio, spite al ĉiuj malpuriĝoj, kiuj malhelpas nin. Per la malnov-testamenta vorto «justulo» tio estis celata: vivi el la Dia vorto kaj el la Dia volo, kaj trovi adaptiĝon al ĉi tiu volo.

Kiam Jesuo parolas pri la Dia volo kaj pri la ĉielo, en kiu plenumiĝas la volo de Dio, tiu vorto rekte tuŝas Lian personan senditecon. Ĉe la fonto de Jakob Li diras al Siaj disĉiploj alportantaj al Li manĝaĵon: «Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis» (Joh 4,34). Tio signifas: La unueco kun la volo de la Patro estas Lia vivo-bazo. La volo-unueco kun la Patro estas la kerno de Lia estado. En la Patronia-peto kunsonas la emocia preĝado de la oliv-arba ĝardeno: «Mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko preterpasu min; sed ne, kiel mi volas, sed kiel Vi volas.» «Patro, se ĉi tiu kaliko ne povas preterpasi, krom se mi trinku ĝin, Via volo plenumiĝu» (Mat 26,39.42). Okaze de la pasiono de Jesuo ni devos aparte atenti ĉi tiun preĝon de Jesuo, en kiu Li lasas nin enrigardi en Sian homan animon kaj en ties unuiĝadon kun la volo de Dio.

En la emocia preĝado de Jesuo en la oliv-arba ĝardeno la aŭtoro de la Epistolo al la Hebreoj trovis la centron de la Jesua sekreto (Heb 5,7), kaj post ĉi tiu rigardo en la animon de Jesuo ĉi aŭtoro interpretis la sekreton de Jesuo helpe de la 40a psalmo. Li legas la psalmon tiel: «Vi ne deziras de mi brul-oferojn kaj pek-oferojn, sed korpon Vi preparis por mi … Jen mi diris: jes – tiel estas skribite pri mi en la skrib-rulaĵo – mi venas plenumi Vian volon» (Heb 10,5ss; Psa 40,7-9). La mezo de la ekzisto de Jesuo aŭdiĝas en jena vorto: «Jes, mi venas plenumi Vian volon». Tiel ni nun vere komprenas la vorton: «Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis».

Post tio ni nun komprenas, ke Jesuo mem en vera kaj plej profunda senco estas «la ĉielo» – Li, en kiu kaj per kiu la volo de Dio komplete okazas. Al Li rigardante ni lernas, ke ni neniam el nia propraĵo povas esti tute «justaj». La pezo de nia propra volo ĉiam tiras nin for de la Dia volo kaj faras, ke ni fariĝu nura «tero». Sed Li nin akceptas kaj nin tiras supren al Si, en Sin mem, kaj ni lernas ankaŭ la volon de Dio en la komuno kun Li. Tiel en ĉi tiu tria Patronia-peto ni finfine preĝas pri tio, ke ni estu ĉiam pli proksimaj al Li, kaj ke tiel la volo de Dio venku la pezon de nia egoismo, kaj faru nin kapablaj por la alto, al kiu ni estas vokataj.

 

NIAN PANON ĈIUTAGAN
DONU AL NI HODIAŬ

La kvara Patronia-peto montriĝas al ni kiel la «plej homa» de ĉiuj petoj: La Sinjoro, kiu direktas nian rigardon al la plej esenca, al la «nure necesa», tamen scias ankaŭ pri niaj teraj bezonoj kaj ilin agnoskas. Li, kiu diras al Siaj disĉiploj: «Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu» (Mat 6,25), nin tamen invitas preĝi pri nia nutraĵo, kaj tiel transdoni nian zorgon al Dio. La pano estas «frukto de la tero kaj de homa manlaboro» Fußnote , sed la tero ne donas frukton, se ĝi ne ricevas de supre sunon kaj pluvon. Tiu kunludo de kosmaj fortoj ne metita en niajn manojn staras kontraŭ la tento de nia orgojlo doni al ni la vivon mem sole per nia propra povo. Tia orgojlo brutaligas kaj malvarmigas. Finfine ĝi detruas la teron; tio ne povas esti alie, ĉar tio staras kontraŭ la vero. Estas la vero, ke ni homoj devas transpaŝi nin mem, por ke ni malfermiĝantaj al Dio fariĝu grandaj kaj liberaj, kaj nur tiel ni fariĝos ni mem. Ni rajtas peti, kaj ni petu. Ni scias: Se eĉ teraj patroj donas bonaĵojn al siaj petantaj infanoj, tiam Dio ne rifuzos al ni la bonaĵojn, kiujn nur Li povas donaci (kp. Luk 11,9-13).

La sankta Cipriano en sia interpredado de la Sinjoro-preĝo atentigas al du gravaj aspektoj de ĉi tiu peto. Kiel jam ĉe la komenca «patro nia» li substrekis la vorton «nia» en ties vasta signifo, tiel li ankaŭ ĉi tie akcentas, ke parolatas pri «nia» pano. Ankaŭ ĉi tie ni preĝas en la disĉipla komunumo, en la komuneco de la infanoj de Dio, kaj tial neniu rajtas pensi nur pri si mem. El tio sekvas plia paŝo: Ni preĝas pri nia pano – do ankaŭ pri la pano por la aliaj. Tiu, kiu havas panon superflue, estas vokata al dividado. La sankta Johano Krizostomo substrekas en sia interpretado de la Unua Epistolo al la Korintanoj – pri la skandalo, kiun faris kristanoj en Korinto –, «ke ĉiu plen-buŝo da pano estas iel mordaĵo de tiu pano, kiu apartenas al ĉiuj, mordaĵo de la tut-monda pano.» Patro Kolvenbach almetas: «Kiel oni povas sin dispensi, okaze de alvoko al nia Patro ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĝenerale ĉe la celebrado de la Sinjora festeno, montri la neskueblan volon helpi al ĉiuj homoj, al siaj gefratoj, ke ili havu la ĉiutagan panon»? Fußnote Per la nia-peto diras la Sinjoro al ni: «donu vi al ili manĝi» (Mar 6,37).

Grava estas ankoraŭ dua rimarko de Cipriano: Kiu petas pri la pano por hodiaŭ, tiu estas malriĉa. Ĉi tiu preĝo kondiĉas malriĉecon de la disĉiploj. Ĝi kondiĉas homojn, kiuj rezignis la kredon pri la mondo, pri ties riĉaĵoj kaj briloj, kaj kiuj nun petas pri la plej necesa. «Ĝuste la disĉiplo petas pri la plej necesa nur por ĉi hodiaŭa tago, ĉar al li estas malpermesate zorgi pri la morgaŭo. Por li estus ja ankaŭ kontraŭdire voli longe vivi en ĉi mondo, ĉar ni ja petas pri tio, ke baldaŭ venu la Regno de Dio.» Fußnote En la eklezio ĉiam devas esti homoj forlasantaj ĉion por sekvi la Sinjoron; homoj sin radikale apogantaj al Dio, al Lia boneco, kiu nin nutras – do homoj, kiuj tiel metas signon nin skuantan el nia senpensiĝo kaj el nia malforta kredo.

Homoj, kiuj apogiĝas al Dio tiel, ke ili serĉas neniun alian sekurecon ol Lin, koncernas ankaŭ nin. Ili kuraĝigas nin, fidi al Dio – apogiĝi al Li en la grandaj vivo-defioj. Samtempe tiu malriĉeco, motivita tute de la agado por Dio kaj de Lia regno, estas viv-maniero de solidareco kun la malriĉuloj de la mondo – viv-maniero, kiu kreis en la historio novajn valor-taksadojn kaj novan pretecon servi, agadi por la aliaj.

La peto pri la pano, pri la pano nur por hodiaŭ, tiu peto vekas ankaŭ la memoron al la 40-jara migrado de Izraelo tra la dezerto, en kiu la popolo vivis de la manao – de la pano, kiun Dio sendis el la ĉielo. Ĉiu rajtis nur tiom kolekti, kiom oni bezonis por la koncerna tago; nur je la sesa tago oni rajtis kolekti la donitaĵon por du tagoj, por obei tiel al la sabat-ordono (Eli 16,16-22). La disĉipla komunumo, kiu ĉiutage denove vivas de la boneco de Dio, renovigas la sperton de la migranta Dio-popolo, kiu estis nutrita de Dio ankaŭ en la dezerto.

Tiel la peto pri la hodiaŭa pano malfermas perspektivojn, kiuj superas la horizonton de la ĉiutage bezonata nutraĵo. Ili antaŭkondiĉas radikalan Jesuo-imitadon de la plej intima disĉiplo-komunumo, kiu rezignas pri posedaĵo en ĉi tiu mondo, kaj kiu aliĝas al la vojo de tiuj, kiuj taksas, ke «la humiliĝo de Kristo estas pli granda riĉeco ol la trezoroj de Egiptujo» (Heb 11,26). Montriĝas la eskatologia horizonto – la futuraĵoj estas pli gravaj kaj pli realaj ol la nunaĵoj.

Tiel ni tuŝas vorton de ĉi tiu peto, kiu sonoras kutima en niaj tradiciaj tradukoj: nian «ĉiutagan» panon donu al nin hodiaŭ. Per «ĉiutaga» estas tradukita la greka vorto ἐπιούσιος (prononcu: epiúzios), de kiu unu el la grandaj majstroj de la greka lingvo – la teologo Origenes († ĉ. 254) – diras, ke ĉi vorto normale en la greka lingvo ne ekzistas, kaj laŭ li ĝi estas kreita de la evangeliistoj. Intertempe oni trovis ja en papiruso el la 5a jarcento post Kristo ekzemplon de ĉi tiu vorto. Sed tiu sola ne povas doni certecon pri la signifo de ĉi ĉiuokaze nekutima kaj rara vorto. Oni dependas de etimologioj kaj de studoj pri la kunteksto.

Hodiaŭ ekzistas ĉefe du interpretoj. Iuj diras, ke la vorto signifas: «[la pano] necesa por la ekzistado»; tiam la peto signifus: donu al ni hodiaŭ la panon, kion ni bezonas por povi vivi. La alia interpretado diras, la ĝusta traduko estus: «la estonta [pano]» – pano por la venonta tago. Sed la peto, hodiaŭ ricevi la panon por morgaŭ, ŝajnas ne esti senco-plena laŭ la disĉiplo-ekzistado. Pli senco-plena estus la indiko al la venonteco, se oni preĝus pri la vere venonta pano: la vera manao de Dio. Tio estus eskatologia peto, peto pri anticipo de la venonta mondo, pri tio, ke la Sinjoro jam «hodiaŭ» donacu la venontan panon, la panon de la nova mondo – Sin mem. Tiam la peto ricevus eskatologian sencon. Kelkaj malnovaj tradukoj supozigas ĉi tiun direkton, ekzemple la vulgato de la sankta Hieronimo; ĝi tradukas la misteran vorton en la latina lingvo per «supersubstancialis», kio supozigas novan, pli altan «substancon», kiun donacas al ni la Sinjoro en la sankta sakramento kiel la veran panon de nia vivo.

Vere la ekleziaj patroj unanime komprenis la kvaran Patronia-peton kiel eŭkaristi-peton; tiusence la Patronia staras kiel eŭkaristia tablo-preĝo en la liturgio de la sankta meso. Tio ne signifas, ke oni per tio forprenintus la simplan teran sencon de la diĉiplo-preĝo, kion ni supre klarigis al ni kiel senperan signifon de la teksto. La patroj pensas pri diversaj dimensioj de la vorto, kio komenciĝas kun la pano-preĝo – por ĉi tago – de la malriĉuloj, sed ĝuste tiel – vidante al la nin nutranta Patro en la ĉielo – la vorto memorigas al la migranta Dio-popolo, kio estis nutrita de Dio mem. La manao-miraklo el si mem montris laŭ la granda pano-parolado de Jesuo al la nova mondo, en kiu la Logoso Fußnote – la eterna Vorto de Dio – estos nia pano, la nutraĵo de la eterna edziĝo-festeno.

Ĉu oni rajtas pensi en tiaj dimensioj aŭ ĉu tio estas fuŝa «teologigo» de simple tere pensita vorto? Hodiaŭ estas timo antaŭ tiaj «teologigoj». Tia timo ja ne estas senmotiva, sed oni ne troigu ĝin. Mi pensas, ke – interpretante la pano-peton – oni devas vidi la grandan interligitecon de la vortoj kaj agoj de Jesuo. En ili vidiĝas esencaj elementoj de la homa vivo: la akvo, la pano kaj – kiel signo de festeco kaj beleco de la mondo – la vito kaj la vino. La pano-temo havas gravan lokon en la mesaĝo de Jesuo – de la tentoj en la dezerto kaj la pano-plimultiĝoj ĝis al la lasta vesper-manĝo.

La granda pano-parolado en Joh 6 malfermas la tutan signifo-kadron de la pano-temo. En la komenco staras la malsato de la homoj, kiuj aŭskultis Jesuon kaj kiujn Li ne forsendas sen nutrado. Tio estas do la «necesa pano», kiun ni bezonas por vivi. Sed Jesuo nun ĝuste ne permesas redukti la bezonojn de la homoj al la pano, do al la biologiaj kaj materiaj bezonoj. «Ne per la pano sole vivas la homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio». (Mat 4,4; Rea 8,3). La mirakle plimultigita pano rememoras al la manao-miraklo en la dezerto, kaj samtempe ĝi montras super sin: al tio, ke la vera nutraĵo de la homo estas la Logoso, la eterna Vorto, la eterna senco, el kiu ni venas kaj al kiu ni vivas. Kiam tiu unua transpaŝo de la fizika kampo unue nur diras, kion trovis kaj povas trovi ankaŭ la granda filozofio, tiam tamen samtempe venas la plej proksima transpaŝo: La eterna Logoso vere fariĝas pano por la homoj tiel, ke Li «akceptis karnon» kaj ke Li parolas en homaj vortoj.

Post tio sekvas nun la tria kaj esenca transpaŝo, kiu ja fariĝas skandalo por la homoj en Kapernaumo: La hom-fariĝinta Jesuo Sin donas al ni en la sakramento, kaj nur tiel la Eterna Vorto plene fariĝas Manao. Tio estas la dono de la venonta pano jam hodiaŭ. Poste ja la Sinjoro ankoraŭfoje kunligas la tuton: Tiu korpiĝo estas la vera spiritiĝo: «La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas» (Joh 6,63). Ĉu oni supozu, ke Jesuo ĉe la pano-peto ĉion forgesis, kion Li diris al ni pri la pano, kaj kion Li volis doni al ni kiel panon? Se ni akceptas la mesaĝon de Jesuo kiel tuton, oni ne povas forstreki la eŭkaristian dimension el la kvara Patronia-peto. La peto pri la ĉiutaga pano por ĉiuj estas esenca ĝuste en sia tera konkreteco. Sed sam-tempe tiu peto ankaŭ helpas nin, transpaŝi la nuran materian flankon, kaj nun jam peti la «morgaŭan», la novan pano. Kaj kiam ni preĝas hodiaŭ pri la «morgaŭa», ni estas admonitaj jam nun vivi el la morgaŭa, el la amo de Dio, kiu vokas nin ĉiujn al respondeco de unu por la alia.

Ĉi-loke mi volas ankoraŭ-foje doni la vorton al Cipriano, kiu akcentas ambaŭ senco-dimensiojn. Sed li rilatigas la vorton «nia», de kio ni supre parolis, ĝuste ankaŭ al la eŭkaristio, kiu en aparta senco estas «nia» pano, do la pano de la disĉiploj de Jesuo Kristo. Li diras: Ni, kiuj rajtas akcepti la eŭkaristion kiel nian panon, ni devas ĉiam preĝi, ke neniu estu fortranĉita, disigita de la korpo de Kristo. «Pro tio ni petas, ke ‘nia’ pano, Kristo, ĉiutage estu donata al ni, ke ni, kiuj restas kaj vivas en Kristo, ne foriru de Lia saniga forto kaj de Lia korpo». Fußnote

 

KAJ PARDONU AL NI NIAJN ŜULDOJN,
KIEL ANKAŬ NI PARDONAS AL NIAJ ŜULDANTOJ

La kvina Patronia-peto kondiĉas mondon, en kiu ekzistas ŝuldo – ŝuldo de homo al homo, ŝuldo al Dio; ĉiu ŝuldo inter homoj iel lezas la veron kaj la amon, kaj tiel ĝi trafas Dion, kiu estas la Vero kaj la Amo. La venko super la ŝuldo estas centra demando de ĉiu homa ekzistado: La historio de la religio daŭre tion pripensas. Ŝuldo vekas venĝon: Tiel ekas ŝuldo-ĉeno, en kiu la malbono de la ŝuldo daŭre kreskas kaj fariĝas ĉiam pli neevitebla. Per ĉi Patronia-peto la Sinjoro diras al ni: Ŝuldon oni nur povas venki per pardono, ne per venĝo. Dio estas Dio, kiu pardonas, ĉar Li amas Siajn kreitojn; sed la pardono nur povas efiki en tiu, kiu mem estas pardonanto.

La pardono-temo troviĝas en la tuta evangelio. Ni renkontas ĝin komence de la monto-prediko en la nova interpretado de la kvina ordono, en kiu la Sinjoro diras: «Se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu vian oferon ĉe la altaro, iru unue paciĝi kun via frato, kaj poste prezentu vian oferon» (Mat 5,23s). Nerepaciĝinte kun la frato oni ne povas iri antaŭ Dion; Lin renkonti kun la gesto de la pardono, tio estas antaŭkondiĉo de la ĝusta Dio-adorado. Kaj ni pripensu, ke Dio mem – sciante, ke nepardoninte ni homoj Lin kontraŭstaras – ekiris el Sia Dieco por renkonti nin, por repacigi nin. Ni rememoros, ke Li antaŭ la dono de la eŭkaristio surgenuis antaŭ Siaj disĉiploj kaj lavis iliajn malpurajn piedojn, purigis ilin per Sia humila amo. Meze en la evangelio laŭ Mateo (18,23-35) troviĝas la parabolo de senkompata servisto: Al li, alta satrapo de la reĝo, la altega ŝuldo de dek mil talantoj estis nuligita; sed li mem ne estis preta, nuligi la rilate al tio ridindan sumon de 100 denaroj: Kion ajn ni devas reciproke pardoni, tio estas ridinde malalta kontraŭ la bonkoreco de Dio, kiu pardonas al ni. Ni aŭdas de la kruco la peton de Jesuo: «Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras» (Luk 23,34).

Se ni volas tute kompreni la peton, ni devas fari ankoraŭ plian paŝon kaj demandi: Kio estas tio: pardoni? Kio okazas en la pardonado? La ŝuldo estas io vera, iu objektiva potenco; la ŝuldo detruis ion, kaj tio devas esti rebonigata. Pro tio pardoni devas esti pli ol ignori la ŝuldon, ol nur voli forgesi ĝin. Ŝuldo devas esti perlaborata, esti sanigata kaj tiel oni devas ĝin rebonigi. Pardoni kostas ion – unue al tiu, kiu pardonas: La pardonanto devas en si mem venki la malbonon, li devas ĝin interne kvazaŭ forbruligi, kaj tiel li devas sin mem renovigi, ke li poste ankaŭ la alian, la ŝuldanton, enprenas en tiun procezon de transformado, de interna purigado. Tiel ambaŭ fariĝu novaj per la trasufero kaj per la venko super la malbono. Ĉi-loke ni renkontas la misteron de la kruco de Jesuo. Sed unue ni renkontas la limojn de niaj fortoj, kiuj devas sanigi, venki la malbonon. Reinhold Schneider diras al tio: «La malbono vivas en mil figuroj; ĝi okupas la krenelojn de la potenco … ĝi ŝprucas el la abismoj. La amo havas nur unu figuron; tio estas Via Filo». Fußnote

La penso, ke Dio lasas al Si persone ion kosti la pardonadon de la pekoj kaj do la sanigon de la homoj, tiu penso al ni hodiaŭ fremdiĝis: Ke la Sinjoro «portis niajn malsanojn sur Si kaj per niaj suferoj Li Sin ŝarĝis», ke Li «estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj», ke «per Liaj vundoj ni saniĝis» (Jes 53,4-6), tio al ni hodiaŭ ŝajnas ne plu evidenta. Al tio kontraŭas la banaligo de la malbono, en kiun ni fuĝas, dum ni samtempe uzas kiel nerefuteblan pretekston la teruraĵojn de la homa historio, precipe tiujn de la plej nova tempo, por malkonfesi bonan Dion kaj insulti Lian kreiton, la homon. Fußnote Aldone ankaŭ nia individualisma homo-bildo kontraŭas al la kompreno de la granda mistero de la pento: Ni ne plu povas kompreni tiun anstataŭadon, ĉar ĉiu homo por ni hejmas nur en si mem; ni ne plu povas vidi la profundan interplektitecon de ĉiuj niaj ekzistadoj kaj ties portitecon en la ekzisto de la Unu, la hom-fariĝinta Filo. Kiam ni parolos pri la krucumiĝo de Kristo Fußnote , ni devos pritrakti tiujn demandojn.

Hodiaŭ sufiĉu penso de kardinalo Henry Newmann, kiu iam diris, ke Dio ja povis krei la tutan mondon per unu vorto, sed la ŝuldon kaj la mizeron de la homoj Li povis nur venki mem fariĝante suferanto, kiu portis tiun ŝarĝon kaj ĝin venkis per Sia sindonado. La venko super la ŝuldo kostas la riskon de la koro – pli: la riskon de nia tuta ekzisto. Kaj ankaŭ ĉi tiu risko ne sufiĉas, ĝi povas nur efiki per la komuneco kun Tiu, kiu portis la ŝarĝon de ni ĉiuj.

La pardon-peto de la Patronia estas pli ol morala alvoko – tio ĝi ja ankaŭ estas, kaj tiel ĝi ĉiutage provokas nin. Sed plej profunde ĝi estas kristologia preĝo, kiel ankaŭ la aliaj petoj de la Patronia. La pardon-peto memorigas nin al tiu, kiu por la pardonado pagis per la malsuprenveno en la penon de la homa ekzisto kaj per la morto sur la kruco. Tiel vokas nin tiu pardon-peto unue al danko, kaj poste al jeno: kun li tralabori, trasuferi la malbonon per la amo. Kaj kiam ni ĉiutage devas ekkoni, kiel ofte niaj fortoj ne sufiĉas al tio, kiel ofte ni mem ĉiam denove fariĝas ŝuldaj, tiam tiu peto donacas al ni la grandan konsolon, ke ĝi kuŝas en la energio de Lia amo, kaj kun ĝi, per ĝi kaj en ĝi povas ankaŭ veni energio de saniĝo.

 

KAJ NE KONDUKU NIN EN TENTON

La formulado de ĉi tiu peto estas ŝoka por multaj: Dio ja ne gvidas en tenton. Kaj vere la sankta Jakobo diras al ni: «Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun» (Jak 1,13).

Unu paŝon antaŭen helpas nin, kiam ni pensas al jena vorto de la evangelio: «Tiam Jesuo estis kondukita de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo» (Mat 4,1). La tento venas de la diablo, sed al la mesia tasko de Jesuo apartenas trapasi la grandajn tentojn, kiuj kondukis kaj kondukos la homaron for de Dio. Kiel ni vidis, Li devas trapasi ĉiujn tiujn tentojn, eĉ ĝis la morto sur la kruco, por tiel malfermi al ni vojon de la savado. Tiel Li devas «sobiri en la regnon de la morto» ne nur post Sia morto, sed kvazaŭ en Sia tuta vivo. Li devas sobiri en la dimension de niaj tentoj kaj malsukcesoj, por preni nin kun Sia mano kaj porti nin supren. La Epistolo al la Hebreoj akcentis tiun aspekton kaj elstarigis tiun parton de la vojo de Jesuo: «Ĉar per tio, ke Li mem, tentate, suferis, Li povas helpi la tentatojn» (Heb 2,18). «Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed ĉefpastron tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko» (Heb 4,15).

Plie helpi al ni povas rigardo en la libron Ijob, en kiu multe-rilate jam montriĝas la mistero de Kristo. La satano primokas la homon, por primoki Dion: ties kreito, kreita laŭ Lia bildo, estas mizera kreitaĵo. Ĉio, kio ŝajnas bona ĉe la homo, vere estas nur fasado; al la homo – al ĉiu – vere grava estas ĉiam la bonfarto. Ĉi tio estas la diagnozo de la satano, kiun la Apokalipso nomas «la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokto akuzas ilin antaŭ nia Dio» (Apo 12,10). La malglorado de la homo kaj de la kreitaro finfine estas malglorado de Dio; pravigo por Lin rifuzi.

La satano volas pruvi sian tezon ĉe la justa Ijob: Kiam nur ĉio estus forprenita de li, tiam li rapide falus el sia pieco. Dio nun lasas al la satano la liberecon por elprovado, tamen kun klare difintaj limoj: Dio ne lasas fali la homon, sed Li lasas lin esti elprovata. Ĉi tie ja, mallaŭte, ankoraŭ ne eldirite, jam aperas la sekreto de la anstataŭado, kiu ricevas grandan dimension en Jesaja 53: La mizeroj de Ijob servas por pravigi la homon. Ijob renovigas la honoron de la homo per sia kredo pruvita en mizero. Tiel la mizeroj de Ijob anticipe estas mizeroj en komuneco kun Kristo, kiu renovigas antaŭ Dio la honoron de ni ĉiu, kaj kiu montras al ni la vojon, kiel ankaŭ en la plej profunda malhelo ni ne perdos la kredon je Dio.

La libro Ijob povas ankaŭ helpi nin al distingo inter elprovo kaj tento. Por maturiĝi, por vere ĉiam pli kreski de supraĵa pieco al profunda unueco kun la Dia volo, la homo bezonas elprovon. Kiel la vinbera suko devas fermenti por fariĝi bona vino, tiel la homo bezonas puriĝadojn, transformiĝojn, kiuj estas danĝeraj por li, en kiuj li ja povas fali, sed kiuj tamen estas la nepraj vojoj, por trovi sin mem kaj Dion. Amo ĉiam estas procezo de puriĝadoj de ni mem, de abnegacioj, de dolor-plenaj transformiĝoj, kaj tia provo estas vojo al maturiĝo. Kiam Francisko Xavier preĝante povis diri al Dio: «Mi amas Vin, ne ĉar Vi povas doni la ĉielon aŭ la inferon, sed simple ĉar Vi estas Vi – mia Reĝo kaj mia Dio», tiam certe estis necesa iu longa vojo de internaj puriĝadoj ĝis tia lasta libereco; vojo de maturiĝoj, sur kiu embuskis la tento, la danĝero de falo – kaj tamen tiu vojo estas necesa vojo.

Tiel ni nun povas jam pli konkrete interpreti la sesan Patronia-peton. Per ĝi ni diras al Dio: «Mi scias, ke mi bezonas elprovojn, por ke mia karaktero fariĝu pura. Kiam Vi fiksas ĉi tiujn provojn pri mi, kiam Vi – kiel ĉe Ijob – donas al la malbonulo pecon da libera ago-spaco, tiam pensu, mi petas, pri la limigita kvanto de mia povo. Ne opiniu min tro kapabla. Ne trovastigu la limojn, ĝis kiuj oni rajtas elprovi min; estu proksima kun Via helpa mano, kiam la provo estos tro por mi.» Tiel la sankta Cipriano interpretis la peton. Li diras: Kiam ni petas «kaj ne konduku nin en tenton», tiam ni esprimas la scion «ke la malamiko nenion kapablas kontraŭ ni, se tio ne antaŭe estos permesata al li. Tiel nia timo, nia sindono kaj atentado celas al Dio, ĉar al la malbonulo nenio estas allasata, krom se al li estas donata iu povo al tio». Fußnote

Kaj pripensante la psikan formon de la tentado Cipriano poste eksplikas, ke povas ekzisti du diversaj kialoj, pro kio Dio donas limigitan potencon al la malbonulo. Ĝi povas okazi kiel pento por ni, por dampi nian orgojlon, por ke ni denove spertu la povrecon de niaj kredo, espero kaj amo, kaj por ke ni ne fieru esti grandaj el ni mem: Ni pensu pri la fariseo, kiu rakontas al Dio pri siaj personaj verkoj, kaj kiu ne imagas bezoni iun gracon. Cipriano bedaŭrinde poste ne eksplikas pli precize, kion signifas la alia maniero de la tento – la tento, kiun Dio metas sur nin «ad gloriam» – al Sia gloro. Sed ĉu ni nun ne pensu pri tio, ke Dio surmetis aparte gravan ŝarĝon da tentoj al homoj tre proksimaj al Li, al la grandaj sanktuloj – al la sankta Antonio en la dezerto ĝis la sankta Tereza el Lisieux en la pia mondo de ŝia karmelo? Ili staras – por tiel diri – en la sama vico kun Ijob, estante porhoma apologio, kiu samtempe estas defendo de Dio. Kaj pli: Ili staras eĉ en komuneco kun Jesuo Kristo, kiu trapasis niajn tentojn. Ili estas vokataj, trapasi la tentojn de sia periodo kvazaŭ sur sia propra korpo, en sia propra animo, traporti tiujn tentojn por ni ordinaraj animoj, kaj trahelpi nin al Tiu, kiu portis ĉiujn niajn ŝarĝojn.

En nia preĝado de la sesa Patronia-peto tiel devas enesti la preteco, preni sur nin tian ŝarĝon da tentoj, kia estas almezurita al ni. Aliflanke ĝi ja estas la peto, ke Dio mezuru al ni ne pli ol ni povas porti; ke Li ne ellasu nin el la manoj. Ni diras ĉi peton en fida certeco, por kiu la sankta Paŭlo donacis al ni la vortojn: «Fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento Li ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti» (1 Kor 10,13).

 

SED LIBERIGU NIN DE LA MALBONO

La lasta peto de la Patronia rilatas al la antaŭlasta kaj turnas ĝin al pozitivo; tiel ambaŭ petoj apartenas unu al la alia. Kiam en la antaŭlasta peto dominas la «ne» (ne doni al la malbonulo pli da spaco ol mi povas porti), tiam en la lasta peto ni venas kun la centra espero de nia kredo al la Patro: «Savu, elaĉetu, liberigu nin!» Tio estas finfine la peto pri nia elaĉeto.

De kio ni volas esti liberigataj? La nova (germana) traduko de la Patronia diras «von dem Bösen», kaj tiu (germana) Fußnote traduko lasas nedecidite, ĉu oni pensu pri «la malbono» aŭ pri «la malbonulo». Ambaŭ ja finfine ne estas disigeblaj. Jes, ni vidas antaŭ ni la drakon, pri kiu parolas la Apokalipso (ĉapitroj 12 kaj 13). Johano desegnis «la beston el la maro», la beston el la malhelaj abismoj de la malbono, signitan kun la elementoj de la romia ŝtat-potenco. Tiel li tre konkrete desegnis la minacon, kiun renkontis la kristanoj de lia tempo: Li montris la totalan pretendon pri la homo, postulitan de la imperiestra kulto – tiel altigante la politikan, militan kaj ekonomian potencojn al totala ĉiopovo, al la figuro de la malbonulo, kiu minacas vori nin. Tio kuniĝas kun demoralizado de la moraj ordoj per cinikaj manieroj de skeptiko kaj racionalismo. En ĉi tiu minaco la kristano de la persekuta tempo vokas al la Sinjoro kiel la ununura potenco, kiu povas lin savi: Elaĉetu nin, liberigu nin de la malbono.

Ankaŭ se la Romia Imperio kaj ties ideologioj ne plu ekzistas – kiel aktuala estas ĉia ĉi tio! Ankaŭ hodiaŭ ja ekzistas la potencoj de la merkato, de la negocado kun armiloj, kun drogoj kaj kun homoj. Kaj ĉio ĉi tia ŝarĝas sur la mondo kaj tiras la homojn al devigoj nerezisteblaj. Kaj aliflanke ankaŭ hodiaŭ ekzistas la ideologioj de la sukceso, de la bonfarto, kiuj diras al ni: Dio estas nur fikcio, Li forprenas de ni nur tempon kaj vivo-ĝojon. Ne zorgu pri Li! Klopodu sole kapti de la vivo, kiom vi povas. Ankaŭ ĉi tiuj tentoj vidiĝas nerezisteblaj.

La Patronia entute, kaj precipe ĉi lasta peto volas diri al ni: Nur kiam vi perdintos Dion, tiam vi perdintos vin mem; tiam vi estos nenio alia ol hazarda produkto de la evoluo. Tiam la drako vere venkintos. Tiom longe, kiom ĝi ne povas forŝiri de vi Dion, vi restas plejfunde sana en ĉiuj vin minacantaj malbonaĵoj. Pro tio ĝustas, ke la nova traduko (de la germana Patronia «von dem Bösen», kio samtempe signifas «de la malbono» kaj «de la malbonulo») Fußnote diras: De la malbono/malbonulo liberigu nin. Malbonaĵoj eble necesas por purigi nin, sed la malbonulo detruas. Pro tio do ni petas plejprofunde, ke ne estu fortirata de ni la kredo, kiu ebligas al ni vidi Dion, kaj kiu nin ligas al Kristo. Pro tio ni petas, ke ni en bonaĵoj ne perdu la bonon mem; ke, ankaŭ se ni perdus la bonaĵojn, ni ne perdu la bonulon, Dion; ke ni mem ne perdiĝu: Liberigu nin de la malbono!

Denove Cipriano – la martira episkopo, kiu persone devis trapasi la situacion de la martireco – trovis trafajn formuladojn: «Kiam ni diras ‘liberigu nin de la malbono/malbonulo’, tiam restas nenio, kion ni krom tio ankoraŭ devus peti. Kiam ni iam atingintas la petitan protekton kontraŭ la malbono, tiam ni sekuraj kaj ŝirmitaj staras kontraŭ ĉio, kion povas fari la diablo kaj la mondo. Kia timo povus ankoraŭ minaci el la mondo tiun, kies protektanto en la mondo estas Dio mem?» Fußnote Ĉi tiu certeco portis la martirojn, kaj ĝi lasis ilin esti ĝojaj kaj esper-plenaj en mondo plena de premoj, kaj ĝi plej profunde «liberigis» ilin, liberigitaj al la vera libereco.

Tio estas la sama espero, kiun la sankta Paŭlo mirinde eldiris per jenaj vortoj: «Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? … Kiu povas apartigi nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ malvarmo, aŭ danĝero, aŭ glavo? … Ĉion ĉi tion ni supervenkas per Tiu, kiu nin amis. Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj de alteco aŭ profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro» (Rom 8,31–39).

Tiel kun la lasta peto ni revenas al la tri unuaj: petante pri la liberigo de la malbono ni petas vere pri la Dia Regno, pri la unuiĝo kun Lia Volo, pri la sanktigado de Lia Nomo. La preĝantoj de ĉiuj tempoj ja plivastigis la petojn. En la suferoj de la mondo ili petis Dion ja ankaŭ pri tio, haltigi la malbonaĵojn, kiuj dezertigas la mondon kaj nian vivon.

Tiu tute homa maniero interpreti la petojn eniris en la liturgion: En ĉiuj liturgioj, escepte nur de la bizanca, la lasta peto de la Patronia estas vastigita al aparta preĝo, kiu tekstas en la malnova roma liturgio jene: «Liberigu nin, ho Sinjoro, de ĉiaj malbonaĵoj pasintaj, nunaj kaj estontaj. Pro la porpeto … de ĉiuj sanktuloj donu pacon en niaj tagoj. Venu helpi nin per via kompato, ke ni ĉiam estu liberaj de pekoj, kaj sekuraj kontraŭ konfuzoj …». Oni sentas la mizerojn de senpacaj tempoj, oni sentas la krion al ampleksa elaĉeto. Ĉi tiu «embolismo», per kiu en la liturgioj estas plifortigata la lasta Patronia-peto, montras la homecon de la eklezio. Jes, ni rajtas, ni eĉ devas peti la Sinjoron ankaŭ pri tio, ke Li liberigu de la suferoj, kiuj la vivon igas neportebla, la mondon, nin mem kaj la multajn suferantajn homojn kaj popolojn.

Tiun vastigon de la lasta Patronia-peto ni rajtas kaj eĉ devas akcepti kiel konscienc-esploron por ni – kiel alvoko kunhelpi, ke la superforto de la «malbono» estu venkata. Sed samtempe devas resti antaŭ niaj okuloj la vera ordo de la estaĵoj, sed ni ne forgesu la kunligitecon de la malbonaĵoj kun la malbonulo: Nia peto ne rajtas perdiĝi en flankenejo; ankaŭ en ĉi tiu interpredado de la Patronia-peto restas centra, ke «ni estu liberigataj de la pekoj», ke ni ekkonu la malbonon kiel la faktan «malbonaĵon», kaj ke al ni estu neniam barita la vido al la vivanta Dio.

 

 

Literaturo ĝenerala Fußnote

Konforme al la rimarkoj de la antaŭvorto ĉi tiu libro premisas la histori-kritikan metodon kaj utiligas ties ekkonojn, tamen ni volas ĝin transpaŝi al propra teologia interpretado. Ni ne intencas eniri en la disputojn de la histori-kritika esplorado. Pro tio mi ankaŭ rezignis pri ĉiu klopodo de ia pleneco de la literatura uzo, kiu ja ne estas ebla. La utiligataj verkoj estas mallonge nomataj enkrampe en la teksto Fußnote ; la plenajn titolojn oni trovas en la sekvaj literaturaj notoj.

Unue estu nomataj kelkaj el la plej gravaj libroj pri Jesuo:

Joachim Gnilka: Jesus von Nazareth. Botschaft und Geschichte. Herders theologischer Kommentar zum Neuen Testament, Supplementband 3 (Jesuo el Nazareto. Mesaĝo kaj historio. Teologia komentario de la Herder-eldonejo por la Nova Testamento, suplementa volumo 3), Herder-eldonejo, Freiburg-Basel-Wien 1990.

Klaus Berger: Jesus (Jesuo). Pattloch-eldonejo, Freiburg-Basel-Wien 1990. – Surbaze de profundaj ekzegezaj ekkonoj la aŭtoro prezentas esence la formon kaj mesaĝon de Jesuo en dialogo kun la hodiaŭaj demandoj.

John P. Meier: A Marginal Jew. Rethinking the Historical Jesus (Marĝena Judo. Pripensante la historian Jesuon). Doubleday, New York 1991ss. – Ĉi tiu plur-voluma verko de amerika jezuito mult-rilate estas ekzemplo de la histori-kritika ekzegezo, kies signifo kaj kies limoj estas videblaj en ĝi. Leginda la recenzo de la 1a volumo de J. Neusner, Who Needs the Historical Jesus? (Kiu bezonas la Historian Jesuon?) en: Chronicles, Juli 1993, pp. 32 – 34.

Thomas Söding: Der Gottessohn aus Nazareth. Das Menschsein Jesu im Neuen Testament (La Dio-Filo el Nazareto. La homeco de Jesuo en la Nova Testamento), Herder-eldonejo, Freiburg-Basel-Wien 2006. – La libro ne klopodas desegni la historian Jesuon, sed ĝi reprezentas la kredo-atestojn de la diversaj nov-testamentaj skribaĵoj.

Rudolf Schnackenburg: Die Person Jesu Christi im Spiegel der vier Evangelien. Herders theologischer Kommentar zum Neuen Testament, Supplementband 4 (La persono de Jesuo Kristo en la spegulo de la kvar evangelioj. Teologia komentario de la Herder-eldonejo por la Nova Testamento, suplementa volumo 4), Herder-eldonejo, Freiburg-Basel-Wien 1993. – Al ĉi tiu libro citita en mia antaŭvorto Schnackenburg aldonis ankoraŭ lastan, malgrandan kaj tute personan verkon: Freundschaft mit Jesus (Amikeco kun Jesuo), Herder 1995, en kiu li ja metas «la akcenton malpli al la ekkoneblaĵoj … ol al la efiko, kiun Jesuo generas en la animoj kaj en la koroj de la homoj», kaj tiel li klopodis – kiel li diras – «ekvilibron inter racio kaj travivaĵo» (p. 7s de la libro).

Por la interpretado de la evangelioj mi utiligis precipe la unuopajn volumojn de Herders theologischer Kommentar zum Neuen Testament [HThKNT] (Teologia komentario de la Herder-eldonejo por la Nova Testamento), kiu bedaŭrinde restis nekompleta.

Riĉajn materialojn por la historio de Jesuo oni trovas en la sesvoluma verko: La storia de Gesù (La historio de Jesuo), Rizzoli, Mailand (Milano) 1983 – 1985 (eldonis Virgilio Levi, scienca konsultado: Martini, Rossano, Gilbert, Dupont; diversaj aŭtoroj).

 

Literaturo speciala Fußnote

La literaturo pri la Patronia estas ne-mezurebla. Ekzegeze mi orientiĝis precipe ĉe Joachim Gnilka: Das Mathäusevangelium. Erster Teil (La evangelio laŭ Mateo. Unua parto), Herders theologischer Kommentar zum Neuen Testament I/1 (Teologia komentario de la Herder-eldonejo por la Nova Testamento I/1), Freiburg-Basel-Wien 1986.

Por la diversaj interdisciplinaj rilatoj oni trovas unuajn informojn ĉe Florian Trenner (eldoninto): Vater unser im Himmel (Patro nia en la ĉielo), Klerusblatt-Verlag, München/Wewel, Donauwörth 2004.

Por la juda fono:
Meinrad Limbeck: Von Jesus beten lernen. Das Vaterunser auf dem Hintergrund des Alten Testamentes (Lerni preĝi de Jesuo. La Patronia sur la fono de la Malnova Testamento), Religiöse Bildungsarbeit, Stuttgart 1980.

Michael Brocke – Jakob J. Petuchowski – Walter Strolz (Hg.): Das Vaterunser. Gemeinsames im Beten von Juden und Christen (La Patronia. Komunaĵoj en la preĝado de Judoj kaj Kristanoj), Herder, Freiburg-Basel-Wien 1976.

El la riĉa trezoro de spiritaj interpretadoj mi nomas la tro malmulte atentitan malfruan verkon de
Romano Guardini: Gebet und Wahrheit. Meditationen über das Vaterunser (Preĝo kaj vero. Meditoj pri la Patronia), Werkbund, Würzburg 1960; Matthias Grünewald, Mainz / Schöningh, Paderborn 1988.

Reinhold Schneider: Das Vaterunser (La Patronia), Herder, Freiburg-Basel-Wien 1947, 1979.

Peter-Hans Kolvenbach SJ: Der österliche Weg. Exerzitien zur Lebenerneuerung (La vojo. Spititaj ekzercoj por la renovigo de la vivo), Herder, Freiburg-Basel-Wien 1988, p. 63 – 104.

Carlo Maria Martini: Non precate parole. Esercizi spirituali con il Padre nostro (Sen antaŭaj vortoj. Spiritaj ekzercoj kun la Patronia), Portalupi Editore, Casale Motferrato 2005.

Inter la Patronia-interpretadoj de la ekleziaj patroj al mi persone plej amata kaj pro tio ofte citita estas tiu de Cipriano el Kartago (ĉ. 200 – 258): De dominica oratione (Pri la Preĝo de la Sinjoro), en: Thasci Caecilli Cypriani Opera omnia, CSEL III 1, p. 265 – 294.
Ni – be kaj kr – citas ĝin ĉi tie: Cyprianus: De dominica oratione (Pri la Preĝo de la Sinjoro).

Pri Apokalipso 12 – 13 komparu ekzemple:
Gianfranko Ravasi, Apocalisse (Apokalipso), Piemme, Casale Monferrato 2002, p. 108 – 130.

Pri la Ĉefpastra Preĝo de Jesuo kaj pri Lia krucumiĝo vidu:
Joseph Ratzinger / Benedikt XVI.: Jesus von Nazareth. Band II. Vom Einzug in Jerusalem bis zur Auferstehung (Jesuo el Nazareto. Dua volumo. De la eniro en Jerusalemo ĝis la resurekto), Herder, Freiburg-Basel-Wien 2011, ĉi tie citita: Jesuo el Nazareto, 2a volumo. (kr)

Por ke la bibliografio pri la trilogio estu kompleta:
Joseph Ratzinger / Benedikt XVI.: Jesus von Nazareth. Band III. Prolog – Die Kindheitsgeschichten (Jesuo el Nazareto. Tria volumo. Prologo – La infan-rakontoj), Herder, Freiburg-Basel-Wien 2012. (kr)