14-a Ekumena Esperanto-Kongreso
EEK 1999 Gliwice, Pollando
52-a de IKUE, 49-a de KELI
7 – 14 Aŭgusto 1999

Ĝeneralaj informoj:

Ni invitas al 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice 7.-14.8.1999. (La nomo Gliwice estas Pola kun akcento sur la antaŭlasta silabo wi). La definitiva invitilo aperis je 10.11.98.

La Estraroj de IKUE kaj KELI decidis laŭ la propono de la Ekumena Komisiono kunvoki la Kristanan Esperantistaron je 1999 al 14-a Ekumena Kongreso en Pollando. La kongreso okazos en Gliwice tuj post la UK Berlino. La Ekumena Komisiono ankaŭ decidis, samtempe samloke organizi 3-ajn Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tagojn JET’99. Tiel estiĝas la sxanco por Kristanaj Esperantistoj, kunvenigi parencajn aŭ konatajn junulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antaŭkondiĉo, ke la junuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaŭe grup-gvidanto aŭ gepatroj. Ni okzigos dum la 14-a EK kursojn por komencantoj kun antaŭscioj kaj paroligan kurson.

Gliwice estas nun la sidejo de Pola Esperanto-Asocio PEA, kiu peras kunlaborantojn por la Loka Kongresa Komitato LKK. La urbo situas en la okcidenta parto de Pollando apud Katowice inter Wrocaw kaj Kraków. Ĝi estas facile atingebla el Berlino trajne kaj aŭtomobile en 7 horoj.

En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium (kolegio nobla). La kongres-domo kaj la dorm-domo estas du konstruaĵoj kunligitaj, do kvazaŭ sub unu tegmento. Tamen dank‘ al malaltaj prezoj en Pollando ni povas fondi Helpan Kason, el kiu estos subvenciataj precipe familioj kaj gejunuloj, sed ankaŭ la partoprenantoj el ekssocialismaj landoj. Jam per la Gostyn-a kongreso 1994 ni nutris Helpan Kason, el kiu povis okazi Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj 1997 kaj 1998, kaj el kiu ni povis arigi sukces-plenan grupon de Kristanaj Esperantistoj en Graz 1997.
Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn

Prezoj:

Tarifo A en Zloty (Eks-socialismaj landoj sen GDR)
Tarifo B en DM aŭ samvalore en aliaj sxanĝeblaj valutoj (ĉiuj aliaj)

1. Kongresa aliĝ-sumo pagenda de ĉiu persono kun la aliĝo
ĝis 31.3.99: Tarifo A: 20.-Zloty; Tarifo B: 70.- DM;
ekde 1.4.99: Tarifo A: 40.-Zloty; Tarifo B: 90.- DM;

2. Kongresa prezo aldone pagenda komence de la kongreso.
2.1. Normala prezo
– unu-lita ĉambro: Tarifo A: 450,- Zloty; Tarifo B: 450,- DM
– du-lita ĉambro / 1 persono: Tarifo A: 390,- Zloty; Tarifo B: 390,- DM
– tri-lita ĉambro / 1 persono: Tarifo A: 340,- Zloty; Tarifo B: 340,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj ĝis 6 personoj
(1 aŭ 2 responsa(j) plen-aĝulo(j), kaj inkluzive de ĉiuj infanoj/junuloj ĝis 25 jaroj):
Tarifo A: 500,- Zloty; Tarifo B: 500,- DM. Do en 6-kapa grupo ĉiu persono pagos 86,50 Zloty/DM plus la aliĝ-sumo.
(En la JET-parto ili pagos jenan komunan sumon: Tarifo A: 300,- Zloty; Traifo B: 300,- DM). Do en 6-kapa grupo ĉiu persono pagos 50 Zloty/DM plus la aliĝ-sumo.)
La diferenco inter la JET-parto kaj la kongresa parto estas:
– sur la litoj de JET-ĉambroj ne estas lit-tukoj, kaj ĉiu persono bezonas dormo-sakon aŭ proprajn lit-tukojn.
– oni loĝas en la etaĝo de la gejunuloj, kiuj ne estas tiel trankvilaj kiel la kongresanoj.
– oni partoprenas en la gardado de la infanoj kaj junuloj, precipe rilate al la propra grupo.

3. JET’99-anoj rigardu la informojn en JET’99

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck.
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen.
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice.
2000/10/10: Pro historiaj kaŭzoj kaj por ebligi komparojn flanke de aliaj kongresoj ni ne forigas ĉi tiujn kongresajn informojn de Gliwice. Pri la kongreso oni trovas abundan dokumentadon en Espero Katolika kaj Dia Regno. Vidu ankaŭ la ÖkEsFo-arkivon

Jen la preparaj informoj de la 14-a EEK:

Atentu niajn informojn pri ĉiuj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj
Kongresaj informoj, Prezoj, Pri la programo de la kongreso, Aliĝintoj (alfabeta listo)

1999/08/01: Kiel trovi la kongresejon en Gliwice?
per trajno: de la ĉef-stacidomo veturu per tramo n-ro 4 nord-orienten. Bonvolu eltramiĝi sur la 3a haltejo post la stacidomo. Tion oni povas ankaŭ atingi piede. La adreso de la kongresejo: Fervojista Teknikumo, strato Chorzowska 5.
per aŭtomobilo: Serĉu en Gliwice la ĉefstacidomon kaj sekvu la tram-linion nord-orienten (do ne en la centron de la urbo, sed for de la centro) ĝis la 3a haltejo, tiam serĉu la straton Chorzowska, domon n-ro 5.

1999/08/01: El la programo de la kongreso.
Atentu, ke ni ne antaŭfiksas detalan programon. La kongreso estas vivanta entrepreno. Ofte aperas lastminute utilaj aŭ valoraj ideoj kaj proponoj. Tial la detala programo estos ĉiam publikigita en la kongreso mem unu tagon antaŭe. Sed nun estas jam fiksitaj jenaj detaloj:

Vendredo, 6.Aŭgusto 1999

Akcepto kaj loĝigo: 16h00 – 18h00, 20h00 – 21h00

Sabato, 7. Aŭgusto 1999
Akcepto kaj loĝigo: 10h00 – 12h00, 15h00 – 17h00 kaj 19h00 – 21h00
18h00 Vespera manĝo
19h30 Enkonduko en la kongresan temon: „… ke ĉiuj estu unu … – stato de ekumeno sojle de
la 3a jarmilo“, samtempe prezento de la Malgranda Ekumena Katekismo, la labor-dukumento de nia 14-a ekumena kongreso en Gliwice. Prezentos la kajeron pastro Adolf Burkhardt, prezidanto de KELI kaj de la Ekumena Komisiono, kaj pastro Bernhard Eichkorn, reprezentanto de IKUE kaj vic-prezidanto de la Ekumena Komisiono. Li akcentos la taskon kaj celon de ekumeno sojle de la 21a jarcento.

Dimanĉo, 8.8.99
09h00 Partopreno en pol-lingva Diservo en evangelia preĝejo kun Esperantaj partoj, 1. km distance de la kongresejo. Ĉeestos la evangelia episkopo EINWEILER el Bielsko-Biala.
10h30 en la kongresejo: Solena malfermo kun invititaj gastoj.
13h00 Sankta Meso en Esperanto en katolika pregejo „Jesuo Kristo la Reĝo“. 500 m distance de la kongresejo.
Tagmeza manĝo en la kongresejo
15h30 Renkontiĝo apud la Gliwice-a radiostacio, 30 minutojn piede de la kongresejo. Ĉi tie komenciĝis antaŭ 60 jaroj la 2-a mondmilito per provoko fare de Hitler. Preĝoj por la mortintoj de la milito.
Post la vespermanĝo: Distra Vespero kun partopreno de fama esperanta bardo s-ro Jerzy Handzlik, kiu kantos.

Lundo, 9.8.99, samtempe la skemo de la aliaj tagoj.
06h45 Sankta Meso
07h45 Komuna matena preĝo
08h15 Matena manĝo
09h00 Komuna kantado
10h00 kaj 11h00: Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj Jarkunveno de KELI
12h00 Tagmeza Preĝo
12h30 Tagmeza manĝoj
15h00 Popol-dancoj
16h00 Enkondukos pastro Eichkorn en la 1an parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Nia komuna Kredo.
Post mallonga enkonduko ni ariĝos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.
18h15 Vespera manĝo
20h00 Vespera programo
21h45 Vespera preĝo

Mardo, 10.8.99
Ekskurso per busoj al Oswiecim (Auschwitz). Unu buso veturos al Krakovo kun tiuj, kiuj mendis tiun ekskurson.

Merkredo, 11.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Ni konfesas la unu bapton – sakramentoj.
Post mallonga enkonduko ni ariĝos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.

Ĵaŭdo, 12.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston – la vivo el la fido. Amo al Dio
Post mallonga enkonduko ni ariĝos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.

Vendredo, 13.8.99
Kiel lunde, sed
10h00 Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston – la vivo el la fido.
Amo al proksimulo. Post mallonga enkonduko ni ariĝos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena
Katekismo.
Adiaŭa vespero

Sabato, 14.8.99
Adiaŭa Mateno
Forveturado

Returne al la paĝo Ekumenaj Kongresoj

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung