ADORU (Eine deutsche Zusammenfassung siehe am Schluss dieser Seite).

Adoru estas la ekumena preĝ- kaj kantlibro en Esperanto. Ĝi superas ĉiujn naciajn kantlibrojn. Produktis ĝin en 2001 la presejo de Herder-Verlag, kiu ankaŭ eldonis la oficialan germanan katolikan Diservo-libron Gotteslob.
ADORU estas presita sur plej fajna biblia papero 33g/kvm. En ĝi troviĝas la Diservaj formularoj de la plej konataj kristanaj eklezioj, ekz. vico da mesoj de la katolika eklezio, kaj ĝi presentas preskaŭ 1.000 kantojn en Esperanto.

Ĝi havas 1.478 S. kaj kostas 19,80 EUR.ISBN 3-9803793-5-3
mendeblas ĉe Bernhard Eichkorn, Retadreso: eichkorn.b<>t-online.de (bv. anstataŭi <> per @)

Pri ADORU troviĝas en ĉi tiu paĝo jenaj partoj:

1. La tuta teksto de la libro ADORU.

2. Notoj pri la historio de ADORU el la tempo de la laboro pri ADORU.

3. Por pliprofundigi al uzon de ADORU, ni organizis jenajn ADORU-tagojn:
– Strasburgo 27.2. – 5.3.2002
– Strasburgo 27.2. – 2.3.2003
– Strasburgo 25. – 29.2.2004
– Strasburgo 22.-25.2.2005, post la morto de Adolf Burkhardt je la 2a de april 2004 ni havis memorigan kunvenon.

4. En Gliwice 11. – 13.11.2005: Ni klopodis enkonduki la libron ADORU en la jaran kunvenon „GRUPE“ per dufoje 1,5-hora kantado/klarigado kaj tri mesoj, el kiuj unu okazis nur parte en Esperanto, sed kun la najbara paroĥa komunumo (kun 300 personoj).

5. En la tagoj 16.- 20.4.2007 ni kunvokis grupon al Kloster Kirchberg, kie la ADORU-grupo de la Ekumena Komisiono (Burkhardt, Kronenberger kaj mi) en la prepartempo de ADORU plejofte kunvenis. Partoprenis dek personoj kaj ni donacis al la nova ĉefo de la Berneuchener Haus unu ekzempleron de ADORU.

6. Ekde oktobro 2008 ni komencis ĉiujare okazigi Bibliajn Tagojn, en kiuj ADORU esti la libro de la Diservoj. Ekde 2011 Stefan Lepping transprenis la organizadon de la Bibliaj Tagoj.

7. En la internaciaj kongresoj de KELI kaj IKUE intertempe ADORU estas la libro de la Diservoj.

 

ADORU (en la germana)

Adoru ist das ökumenische Gebets- und Gesangbuch in Esperanto. Es übertrifft in Qualität und Inhalt jedes nationale Gesangbuch, etwa das Gotteslob.

Adoru wurde 2001 von den Freiburger Graphischen Betrieben – der Druckerei des Herderverlages, die das Gotteslob hergestellt habt – auf feinstem Bibelpapier (33g/qm) gedruckt.

Es enthält die Gottesdienstformulare der christlichen Kirchen, z. B. eine Reihe von Messformularen der katholischen Kirche; vor allem aber an die 1.000 Lieder und Gesänge aus 20 Ländern.

Es hat 1.478 S. kostet 19,80 EUR.ISBN 3-9803793-5-3
zu bestellen bei Bernhard Eichkorn, Netzadresse: eichkorn.b<>t-online.de (bitte das Zeichen <> durch @ ersetzten).

Al la antaŭa paĝo IKUE / zurück zur vorangehenden Seite IKUE
Al la supra paĝo Esperanto / zurück zur übergeordneten Seite Esperanto

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung