Pfarrer Eichkorn:
Wie ich auf Esperanto kam
und warum hier davon berichtet wird.
Pastro Eichkorn
Kiel mi trovis Esperanton
kaj kial ĉi tie oni rakontas pri ĝi.
Um das Jahr 1950 – ich lebte als 16-jähriger mit 150 anderen Buben in Konstanz im bischöflichen Konvikt Konradihaus, von wo aus wir das städtische Suso-Gymnasium besuchten – da kamen wir aus einem Vortrag von Graf Coudenhove-Kalergi, der uns für eine Aussöhnung und Vereinigung der Völker Europas begeistert hatte. Draußen vor der Tür verteilten junge Konstanzer Informationsblätter über Esperanto – mein erster Kontakt mit der Internationalen Sprache.
Estis la jaro 1950 – mi vivis kune kun 150 aliaj knaboj en Konstanz en la episkopa internulejo Konradihaus, de kie ni vizitis la urban Heinrich-Suso-Gimnazion. Iu-vespere ni aŭdis referaĵon de grafo Coudenhove-Kalergi, kiu entuziasmigis nin pri repaciĝo kaj unuiĝo de la Eŭropaj popoloj. Tiam antaŭ la prelegejo junaj Konstancanoj disdonis inform-foliojn pri Esperanto, mia unua kontakto kun la Internacia Lingvo.
Anfang der 70-er Jahre, inzwischen 40 Jahre alt, bemerkte ich, daß meine theoretische Bejahung der Völkerverständigung in der ersten Hälfte meines Lebens keinerlei konkrete Realisierung erfahren hatte. Ich hatte die Grenzen des deutschen Sprachbereiches gemieden, und mein neun Jahre lang mühsam betriebenes Französisch war eingerostet.
Komence de la 70-aj jaroj, fariĝinte intertempe 40-jara, mi rimarkis, ke dum la unua duono de mia vivo mi neniel estis realiginta mian teorian jeson de la interkompreniĝo de la popoloj. Mi estis evitinta la limojn de la Germana lingvujo, kaj mia Franca lingvokono, pene lernita en naŭ jaroj, estis rustiĝinta.
Als junger Pfarrer hatte ich inzwischen reiche Erfahrung in der Organisation von Jugendfreizeiten. Ich entschloss mich zu einer Jugendfreizeit mit Kriegsgräberpflege in Frankreich. Unser Ziel war paix sur les tombes (unsere beiden Dolmetscher sagten uns gleich, es heiße paix par-dessus des tombes), aber trotzdem wurde diese Friedenssuche über die Gräber hinweg zu einem Flopp, denn es mangelte an Verständigung in unserer Bemühung um Völkerverständigung mit der französischen Bevölkerung. Einzig ein einfacher Arbeiter-Jugendlicher, der es vorzog, jeden Abend statt unsere vorbereiteten Veranstaltungen die nahe Kneipe zu besuchen, brachte jeweils zu später Stunde zwei schwankende Gestalten mit und lallte auf alemannisch: „Haj, schwätzet emol mitene! S’sind dolli Kärli.“ Aber dabei blieb es dann. Mein Französisch blieb ohne Erfolg – 2500 Schul- und Lernstunden umsonst gebüffelt.
Kiel juna paroĵestro mi kolektis intertempe riĉajn spertojn pri junular-ferioj. Finfine mi decidis aranĝi junular-tendaron en Francujo. Nia celo estis paix sur les tombes (niaj du interpretistoj tuj diris al ni, ke ĝuste devas teksti paix par-dessus des tombes), sed tamen tiu klopodo al paco super la tomboj fariĝis seniluziiĝo, ĉar mankis reciproka kompreno en nia klopodo al interkompreniĝo kun la Franca enloĝantaro. Sole simpla laboristo-junulo, kiu vespere preferis iri al vinejo ol al niaj preparitaj aranĝoj, ĉiam je malfruaj horoj venigis kun si du ŝancelajn drinkulojn balbutante en sia Alemana: „Hej, parolu nun kun ili! ’stas agrabluloj.“ Sed tio estis ĉio. Mia Franca restis sensukcesa – dum 2500 lernejaj kaj studaj horoj mi vane estis encerbiginta ĝin.
Daheim beschloss ich, etwas für meine Fremdsprachenkenntnisse zu tun. Aber es fehlte mir an Zeit und Lust, von neuem Französischkurse zu besuchen. Auf einer Ferienfreizeit 1974 in Südtirol machte ich einige Versuche auf der Basis eines kleinen Esperanto-Lehrbuches, das mir aus meinen Konstanzer Tagen geblieben war. Geblieben war mir aber auch eine Adresse: Ludwig Pickel, Nürnberg. Er verhalf mir 1976 zum gerade neu erschienenen Buch „Mein geliebtes Esperanto – Mia amata Esperanto“ von Richard Schulz.
Hejmen-veninte mi decidis ion fari por fremd-lingve lertiĝi. Sed mankis tempo kaj emo denove viziti Francajn stud-horojn. En feriaj tagoj kun mia junularo 1974 en Sudtirolo mi faris gelkajn eksperimentojn surbaze de malgranda Esperanto-Lernolibro el miaj konstancaj tagoj. Sed mi ankorau havis adreso: Ludwig Pickel, Nürnberg. Li peris al mi je 1976 la ĵus aperintan libreton „Mein geliebtes Esperanto – Mi amata Esperanto“ de Richard Schulz.
Das muntere Schulz-Büchlein machte mir klar, dass Esperanto eine lebendige und ernst zu nehmende Lösung des Sprachenproblems ist. Binnen 100 eigenen Lernstunden – morgens jeweils 10 Minuten beim Rasieren ein wenig von einer Kassette, abends vor dem Einschlafen aus einem Lehrbuch – also in einem Jahr war ich soweit, dass ich es am 4.9.1977 wagte, eine Esperanto-Woche in Wengen in der Schweiz zu besuchen. diese Woche wurde für mich zu einem pfingstliches Erlebnis. Und solche Ereignisse wiederholten sich. Esperanto hat mir die Welt, den Zugang zu Menschen jenseits der deutschen Sprachgrenzen geöffnet.
Tiu vigliga Schulz-a libreto klarigis al mi, ke Esperanto estas viva kaj serioza solvo de la lingva problemo. Ene de 100 mem-lernaj horoj – ĉiu-matene po 10 minutojn el kasedo dum la razado, kaj vespere antaŭ la ekdormiĝo el lerno-libro – do post unu jaro je la 4.9.1977 mi aŭdacis viziti Esperanto-semajnon en Wengen en Svislando. Ĉi semajno fariĝis Pentekosta semajno. Kaj tio ripetiĝadis poste. Esperanto malfermis al mi la mondon, aliron al homoj transe de la Germanaj lingvo-limoj.
Und warum hier davon berichtet wird? Weil Esperanto mir viel „pfingstliche Ereignisse“ vermittelt hat. Esperanto wurde für mich zum Tor in die Welt jenseits der deutschen Sprachgrenzen.
Kaj kial mi tion rakontas ĉi tie? Mi rakontas, ĉar Esperanto peris al mi multajn „pentekostajn okazintaĵojn“; ĉar Esperanto fariĝis por mi la pordo al la mondo trans de la Germanaj lingvo-limoj.
Nehmen wir aus den vielen „pfingstlichen Ereignissen“ seit 1976 den 21.12.1998 heraus. 3 Wochen zuvor kommt ein Netzbrief (über 95 % meiner Netzbriefe sind in dieser Zeit in Esperanto verfasst) aus Rom: Carlo Sarandrea lädt zu einer Vorstandsitzung der Internationalen Katholischen Vereinigung der Esperantisten IKUE nach Rom ein. Es kommen die Tschechen und die Ungarn. Es fehlen die Polen und die Deutschen.
El multaj „Pentekostaj okazaĵoj“ post 1976 ni prenu la 21-an de Decembro 1998. Tri semajnoj antaŭe venis ret- letero (pli ol 95 centonoj de miaj ret-leteroj tekstas en ĉi tiu tempo Esperante) el Romo: Carlo Sarandrea invitas al estrar-kunveno de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE als Romo. Venos la Ĉeĵoj kaj Hungaro. Mankos Poloj kaj Germanoj.
Dass die Römer da sind, ist auch schon eine Leistung. Aber es geht um die Ökumenischen Kongresse und die Ökumenischen Esperanto-Jugendlager. Da bin ich zuständig. Es geht um das Verständnis von Ökumene überhaupt (In Italien hat man viel guten Willen, aber die Evangelischen sind weit). Es geht drum, dass IKUE die Mitherausgeberschaft des künftigen „Esperanto-Gotteslobes ADORU“ übernimmt. Der Italienische Teil der Vorstandschaft, immerhin der Vorsitzende, der Sekretär und der einflussreiche Ehrenvorsitzende, sind selten auf unseren jährlichen Kongressen zu treffen. Es geht als auch darum, in menschlichem Kontakt zu bleiben.
Ke la Italoj ĉeestas, estas jam merito. Sed temos pri la Eumenaj Kongresoj kaj la Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj. Mi responsas pri ili. Gravas eviti miskomprenojn pri ekumeno. (En Italio oni havas multe da bona volo, sed Evangeliaj Kristanoj vivas for). Gravas, ke IKUE fariĝos kuneldonanto de la preparata Ekumena Diserva Libro ADORU. La Itala parto de la IKUE-estraro, tio estas la prezidanto, la sekretario kaj la grava honora prezidanto, ili estas malofte en niaj ĉiu-jaraj kongresoj, precipe se tiuj kongresoj estas ekumenaj. Gravas resti en bonaj homaj kontaktoj.
Kontrolle des Terminkalenders: Dieser Tag muß möglich sein. Montag ist mein terminfreier Tag. Also: Ab Villingen mit der Bahn Sonntag um 20 Uhr. Schlafwagen ab Zürich. Ankunft in Rom: 9.20 Uhr. Konferenz in der Via di Porta Fabbrica, dem IKUE- Zentrum in Rom in der Nähe des Petersdomes – Mittagessen in einem nahen Restaurant – Besuch im Radio Vatikan mit Interview für die nächsten Esperanto-Sendung (Ausspruch des Programmdirektors, dem wir zufällig begegnen: „I Esperantisti … (italienisch: Die Esperantiten … sind die treuesten Hörer des Radio Vatikans“) – Konferenz bis 20 Uhr. Abfahrt in Rom um 21.20 Uhr mit Schlafwagen. Ankunft Villingen: 11.00 Uhr. Stressig, aber es hat sich gelohnt. Ökumene ist auch in Rom verstanden worden.
Mi kontrolis mian kalendaron: La anoncita tago eblas. Lundo estas mia libera tago. Do: trajne ekde Villingen dimanĉe je 20-a horo. Dorm-vagonaro ekde Zuriko. Alveno en Romo: 9.20-a horo. Bonaj amikoj atendas min. Tuj konferenco en Via de Porta Fabbrica, kie situas la IKUE-centro en Romo proksime de la katedralo St. Pietro. Tag-manĉo en proksima restoracio. Vizito ĉe Radio Vatikana kun intervjuoj por la proksima Esperanto-elsendo (eldiro de la direktoro de ĉiuj programoj, kiun ni hazarde renkontas: „I Esperantisti … (itale) – La Esperantistoj estas la plej fidelaj aŭskultantoj de Radio Vatikana“) – konferenco ĝis la 20-a horo. For-veturo de Romo je la 21.20-a horo en dorm-vagonaro. Alveno en Villingen: 11-a horo matene. Strese, sed sukcese. Oni komprenas ekumenon pli bone ankaû en Romo. Ĉu ne, Carlo?
Nun – pfingstliche Ereignisse können nicht ohne Auswirkung auf die Arbeit eines Pfarrers bleiben. Und er kann auch nicht nur gelegentlich einen dienstfreien Tag für Esperanto verwenden. Überhaupt: Als ob es um Esperanto ginge. Geht es um Deutsch, wenn wir Tag für Tag in der deutschen Sprache unseren Dingen nachgehen? Um was geht es also in Esperanto. Es geht um die Anliegen des Glaubens, der Kirche, Jesu Christi jenseits der Sprachgrenzen, oder besser gesagt: Über die Sprachgrenzen hinweg. Es geht um die Verständigung der Völker, um den Frieden zwischen den Menschen. Lesen Sie dazu einmal meine 10 Thesen zum Thema „Katholische Kirche und Esperanto“.
Nu – Pentekostaj okazintaĵoj ne povas ne efiki sur la laboron de pastro. Kaj pastro povas nur malofte utiligi por Esperanto du noktojn kaj tutan tagon liberan de oficaj horoj. Sed ĝenerale dirite: Ĉu vere temis pri Esperanto en tiu du-nokt-unu-taga okazintaĵo? Ĉu temas pri la Germana, se ni en Germana lingvo laboras en normala tago? Verdire, temas pri la kredo, la eklezio, pri Jesuo Kristo, kaj en Esperanto tio nun okazas transe de lingvaj baroj, aŭ pli bone dirite: sen lingvaj baroj. Temas pri interkompreniĝo de la popoloj, pri paco inter la homoj. (Pri tio mi verkis 10 tezojn: „Katolika eklezio kaj Esperanto“, legeblaj nur en la Germana).
Als ich 1976 und danach in 100 Lernstunden richtig Esperanto lernte, ging es mir ja schon auch um die Sprache. Aber wohl noch mehr darum: im Nachhinein den Lehrern und sich selber beweisen, dass man doch eine Sprache beherrschen kann, auch als Nicht-Sprachbegabter. Die Faszination, mit Menschen zu sprechen, die aus den verschiedensten Ländern kommen. Ihr Anderssein zu begreifen. Gemeinsamkeiten zu entdecken. Schicksale zu erfahren.
Je 1976 la lingvo ja gravis por mi. Sed pli gravis verŝajne jeno: Nun ankoraŭ pruvi al la instruistoj kaj pli al mi mem, ke mi kiel lingve ne-talentita homo tamen kapablas regi lingvon. La fascino povi paroli kun homoj, kiuj venas el plej diversaj landoj. Kompreni ties aliestadon. Malkovri komunaĵojn. Ekkoni fremdajn sortojn.
Aber zunächst fasziniert mich – den Leseratten von Kindheit an – die Welt der Bücher, die unendliche reiche Literatur der Völker, gerade der kleinen Völker: Finnland, Estland, Ungarn, Polen, Skotland, Flamen, Katalonien, – aber auch der Großen: China, Japan, Russland, Spanien und kein Ende. Bücher, nicht von Deutschen aus der Fremdsprache übersetzt, sondern von Muttersprachlern in ihr geliebtes Esperanto. Beispiel Bibel. In den AT-Kursen bei Seifermann lege ich die Esperanto-Übersetzung neben die deutsche Einheitsbibel und das hebräische Original. Meistens gewinnt Esperanto. Deutsch weit abgeschlagen. Beispiel Don Quichotte. Da entdeckst du die spanische Seele in einem dicken Wälzer, um den man im Gymnasium einen Bogen gemacht hat. Beispiel Imre Madách: „La tragedio de l’homo“ erschließt mir plötzlich einen ganz neuen Zugang zu Goethes Faust über Ungarn.
Sed unue fascinis min – legemulon ekde infan-aĝo – la mondo de Esperantaj libroj, la senfine riĉa literaturo de la popoloj, precipe de la malgrandj popoloj: Finnlando, Estonujo, Hungarujo, Pollando, Skotlando, Flamujo, Katalonujo, – sed ankaŭ de la grandaj: Chinujo, Japanujo, Rusujo, Hispanujo ktp. senfine. Libroj, ne tradukitaj de Germanoj kiuj bone lernis la fremdajn lingvojn, sed tradukitaj de samlingvanoj rekte el la gepatraj lingvoj al amata Esperanto.
Ekzemple la biblio: En la malnov-testamentaj kursoj de prof. Seifermann mi metis la Esperanto-tradukon ĉe la Germanan biblion kaj la Hebrean originalon. Plej ofte venkis la Esperanta traduko, dum la Germana traduko multe postrestis. Ali-ekzemple Don Quijote: Vi malkovras la Hispanan animon en dika volumaĵo, kiun en nia gimnazio oni volonte pretervidis. Aŭ Imri Madách: „La tragedio de l’homo“ neatendite malfermis al mi novan aliron al „Faust“ de Goethe el la hungara.
Und überhaupt: da verstehst du deine eigene Muttersprache mittel Esperanto immer besser. Was ist ein Adverb? Esperanto zeigt’s deutlich. Und man denkt über seine Muttersprache nach. Die Sprache meiner Mutter ist das Alemannische, bei dem die Schule sorgfältig darauf achtet, dass wir Analphabeten blieben, einfältige Bauernbuben mit einer minderwertigen Kuhstallsprache. Hochdeutsch war „gutes Deutsch“, Alemannisch folglich „schlechtes“. Da wurde das sprachliche Selbstbewusstsein gebrochen, anstatt – ausgehend von der Muttersprache der Familie – das Hochdeutsche als erste Fremdsprache zu lehren.
Da mußten erst die Esperantisten den Grundsatz prägen: In der Familie sprechen wir Dialekt, in Deutschland Hochdeutsch, im internationalen Bereich Esperanto, im Ausland möglichst die Sprache des Gastlandes. Schön wär’s.
Cetere pere de la lingvo Esperanto vi komprenas pli bone vian gepatran. Kio estas adverbo? Esperanto ĝin montras. Subite oni pripensas ankaŭ sian gepatran lingvon. Mia gepatra lingvo estas la Alamana, pri kiu nia lernejo zorge atentis, ke ni restis analfabetoj, naivaj kamparanidoj kun bovineja lingaĉo. La Altgermana estis „la bona lingvo“, do la Alamana estis „la malbona“. Tiel oni rompis nian lingvan memfidon, anstataŭ – elirante de la gepatra lingvo de la familioj – instrui la Altgermanan kiel unua fremda lingvo.
Erst la Esperantistoj kreis la moton: En la familio ni parolu nian dialekton, en Germanujo la Altgermanan, en internaciujo Esperanton, kaj eksterlande laŭeble la lingvon de la gasta lando. Bele estus tia sinteno.
Bernhard Eichkorn, 24.8.2020: pligrandigoj, 16.02.2024
Al la supra paĝo / zurück zur Seite ‚Persönliches‘