Raporto pri klopodoj rilate al Esperantaj kateĥismoj

1. En la jaro 1999 tradukis Adolf Burkhardt la germanan libron “Heinz Schütte: Kleiner Ökumenischer Katechismus, Johannes-Verlag Leutersdorf, 1998″ al Esperanto, kaj ni utiligis ĝin dum la 14-a ekumena kongreso 1999 en Gliwice. Tie ni prezentis kajeron” Heinz Schütte: Malgranda Ekumena Katekismo, … ke ĉiuj estu unu … stato de ekumeno sojle de la 3a jarmilo, Villingen 1999„. La titolo de la kajero “… ke ĉiuj estu unu … stato de ekumeno sojle de la 3a jarmilo” estis samtempe la kongresa temo. Adolf kaj mi fervore tralaboris kaj prezentis la tezojn de Heinz Schütte, kiu habiliciatiĝis en 1974 ĉe Josef Ratzinger kaj multe laboris por la ekumeno. La libro listigas ĉiujn komunajn kredo-punktojn, kiuj ja estas pli multaj ol tiuj, kiuj nin disdividas.

2. Klopodoj traduki la germanan „Katechismus der Katholischen Kirche, Kompendium, Pattloch, 2005“ kiel „Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio„.

2.1. Pri la tradukado de la Kompendio. Unue Manfred Retzlaff anoncis traduki la germanan tekston. Sed tio ne realiĝis.
Poste Amando Zecchin liveris tradukon rapide faritan el la itala, kiu bozonas komparon kun iu elgermana traduko. Ne estas klare, ĉu la itala aŭ la germana estas la origina teksto, ĉar la ĉeforganizanto ja estis Josef Ratzinger, germano, sed li prezidis komisionon, kies sidejo estis Romo en Italio.

Mi mem tradukis tri kvaronojn de la teksto el la germana. Samtempe Antonio De Salvo, Italo, denove komparis la du tradukojn de A. Zecchin kaj de mi kaj li faris surbaze de la itala teksto korektojn kaj proponojn, kiujn mi akceptis. Tiu korektado de Antonio De Salvo okazis kun la kompendiaj numeroj 391-410. Poste Antonio De Salvo bedaŭrinde ne plu kunlaboris.

2.2. Eldono de la BIBLIO. Intertempe mi eldonis en oktobor 2006 la BIBLIOn kaj miaj financaj fortoj bezonis paŭzon. Krome mi spertis dum la kunlaboro kun Antonio de Salvo, ke ni bezonas unue Kristanan Vortaron, kiun mi perlaboras ekde 2006 sub la nomo de „Kristana Glosaro“ Pro tio la traduko de la Kompendio stagnis ekde la somera tempo 2006.

2.3. Maturiĝo de la Glosaro. En 2018 mi spertis, ke la Kristana Glosaro post 12-jara perlaborado estas sufiĉe matura, por ke oni povu daŭrigi la tradukon de la Kompendio. La esperanta traduko okazis laŭ la germana eldono. Mi fidas, ke la germana ĉeforganizanto kaj prezidanto de la koncerna komisiono Josef Ratzinger zorgis, ke la germana traduko estas aŭtenta. Vi trovas mian nunan tradukon de la Kompendio sub la „paĝo Esperanto„.

2.4. La eldonado de la KOMPENDIO. Komence de 2021 mi eldonis 200 ekzemplerojn de la KOMPENDIO en la eldonejo Armin Gmeiner en Meßkirch. Rapide la unua eldono estis elĉerpita kaj mi aperigis duan eldonon de 100 ekzempleroj kun korektoj en Aŭgusto 2021. En ĝi estas ankaŭ novaj bildoj, ĉar montriĝis, ke belaj bildoj estas forta allogaĵo de la libro.

1.10.2021 Bernhard EICHKORN

Al la ĉefpaĝo

kompendio kun la bildoj

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung