17a EKUMENA KONGRESO 2005
58a de IKUE 55a de KELI
16 – 23 julio 2005 en PILISCSABA (Hungario)

(La tutan tekston mi prenis el „Espero Katolika“)

La loko Piliscsaba (elp. piliŝ-ĉaba) situas (en la montaro Pilis) 25 km-ojn nordokcidente de Budapeŝto, apud la aŭtovojo 10, kaj ĉe la fervojlinio Budapest-Esztergom. Ĉirkaŭas ĝin arbarkovritaj montetoj. Jam de la pratempoj ĝi estis loĝata. Pro la agrabla ĉirkaŭaĵo ĝi fariĝis rekonata ripozloko ekde la komenco de la antaŭa jarcento.

En la apudeco de Piliscsaba troviĝas vizitindaj historiaj memorlokoj, ekskurs-lokoj, mirindaj elvidejoj kun iom da monto-grimpado, kiujn entreprenemaj grupetoj povas viziti eĉ dum la posttagmanĝa paŭzo.Pri tiuj lokoj haveblos informoj ĉeloke.

En la urbeto mem estas malgranda naĝejo kun sauno, ankaŭ vizitebla. Ĝin funkciigas movhandikapitaj homoj, kiuj havas ankaŭ aliajn metiejojn kaj loĝas en praktikaj domoj. Tiu Centro „Memstara Vivo“ de Movhandikapitoj havas la nomon „Silo“ kaj estas kristana fondaĵo. Ili volonte atendas vizitantojn!

La urbeto Piliscsaba situas en la montaro Pilis, La Danubo troviĝas kaj norde kaj oriente preskaŭ en la sama distanco, ĉar ĝuste tie estas la mirinda kurbiĝo de la riverego. Ĝi ŝanĝas la direkton de sia fluo en 90 grada angulo de oriento al sudo. En tiu „kubuto“, en pitoreska regiono ni trovas jam el la unua jarcento de la hungara reĝlando belajn kaj valorajn historiajn restaĵojn.

En Esztergom estas renovigitaj kaj spekteblaj partoj de la unua reĝa sidejo, kie naskiĝis Sankta Stefano, la unua reĝo de Hungario (+1038). Kiuj interesiĝas pri historio kaj artoj, certe ĝuos la mondfaman riĉan kolektaĵon de la Kristana Muzeo kaj la katedralon de Esztergom, la plej grandan preĝejon en Hungario.Tien ni faros duontagan ekskurson, laŭplane marde posttagmeze.Tion antaŭos mallonga prelego per lumbildoj pri la plej gravaj vidindaĵoj.

Je invito de la reĝo, la benediktanoj jam de la jaro 1000 ekagadis en nia lando; iliaj lernejoj estas famaj kaj rekonataj. De 1200 ni jam trovas restaĵojn de monaĥejo kaj preĝejo de francaj cistercianoj, invititaj de la tiama francdevena reĝedzino, proksime al nia Piliscsaba.

Simile apud la Danubo, en Visegrád (viŝegrad) konstruigis por si palacon Karlo Roberto, la unua Anjou reĝo de Hungario, kiu laŭ virin-branĉa parenceco sekvis post la originala Árpád dinastio (1301). Li iniciatis siatempe la Viŝegradan Kongreson (1335), kie la tri reĝoj de Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario kontraktis pri dogan-unio inter siaj landoj. De tiam Visegrad fariĝis favorata reĝa ripozejo. Reĝo Sigismundo kaj poste reĝo Mathiaso evoluigis, kompletigis la palacon. El tiu, siatempe mondfama renesanca palaco nun multe estas spektebla apud la Danubo. Tiuj historiaj raraĵoj estas tute proksime, tiel, ke en iu ajn postagmanĝa paŭzo ili estas viziteblaj ankaŭ alternative.

Dum la turka regado (ĉ 1540 – 1690) la regiono kaj la vilaĝo mem multe suferis. Ĝia hungara loĝantaro preskaŭ tute pereis. Anstataŭ ili reĝino Maria Terezia (1740 – 1780) setligis ĉi tien germanajn kaj slovakajn familiojn. Ilian posteularon ni renkontas ankaŭ hodiaŭ en pluraj vilaĝoj en la montaro Pilis.

Ekde 1896 ekiris la trajno el la koro de Budapeŝto al la urbo Esztergom sur kiu linio troviĝas Piliscsaba. De tiam vigliĝis la evoluo de la vilaĝo kiel ripozejo. Oni disparceligis grundojn el la arbarkovritaj deklivoj por novaj loĝantoj kaj somerumantoj.

Post 1945 granda parto de la germana loĝantaro estis elhejmigita kaj anstataŭ ili loksidiĝis ĉi tien elhejmigitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Post 1956 – la hungara revolucio – en la du malnovajn kazernojn – anstataŭ la hungara soldataro – sovetaj trupoj loĝiĝis kaj tio determinis la sorton de la vilaĝo ĝis ilia foriro en 1991.

Post tio la estraro de la komunumo transdonis la terenon por la hungara superagrada instruado. Tiel ricevis lokon en Piliscsaba la Katolika Universitato Pázmány Péter – “Pazmaneum”. Do, de 10 jaroj ĝi tie funkcias, en interesaj, karakterizaj konstruaĵoj.

Ties studenta hejmo estas la bela, moderna Josephinum. Ĝiaj konstruaĵoj estas tute modernaj sed en iu interesa romantika stilo. La moderne ekipita studenta hejmo de la Universitato estas la t.n. Josephinum, kongresejo.

Luteranoj, reformitoj kaj romkatolikoj modele agadas en la komunumo, donante agrablan kristanan etoson al la tuta loko.

En ĉi tia hejmo la kristanaj esperantistoj estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diras: „Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi amos unu la alian“ (Joh 13,35).

Temo de la kongreso:
Por libereco Kristo nin liberigis (Gal 5,1)
la libereco en la Eŭropa Unio
Dio benu!

Returne al la paĝo Ekumenaj Kongresoj

 

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung