Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj

Esperanto ja estas lingvo kun malmultaj denaskaj parolantoj. La adeptoj de Esperranto kreskas dum la vivo.

Mi persone esperantistiĝis en miaj 40aj jaroj. Do neniam mi estis juna Esperantisto – je mia plej granda bedaŭro, ĉar mi pro tio ne travivis multon, kio estas tipe juna. La juna vivo en Esperanto estis ĉiam vigla kaj viglas ĝist hodiaŭ.

Pro tio mi klopodas ekde mia komenca Esperanto-laboro, aperigi Esperantajn kunvenojn por gejunuloj. Tial estiĝis miaj Junularaj Esperanto-Tendaroj JET.

1a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro

En la somero de la jaro 1997 ni organizis la unuan Junularan Ekumenan Esperanto Tendaron (JET). Kunvenis preskaŭ 80 gejunuloj precipe el orientaj landoj. Jen bildo JET’97 Unterkirnach .

2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro

okazis post-jare en FR-Taizé: 2a JET’98 Taizé
Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 9.-16.8.1998

Raporto pri JET’98; Unuaj reagoj: Raporto pri JET’98 de Dr. Ulrich Matthias

Esperanto en Taize: elreviĝoj kaj sukcesoj

Jam de pluraj jardekoj en la vilaĝeto Taize en sudorienta Francio
renkontiĝas ĉiusomere dekmiloj da gejunuloj el la tuta mondo. Ilin
gastigas komunumo de fratoj, kiuj deziras konduki ilin al la fontoj de
la religia kredo kaj samtempe kontribui al la kompreniĝo inter la
popoloj. ĉi-jare kadre de la 2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
unuafoje renkontiĝis tie internacia grupo de junaj esperantistoj.
Alvenante en Taize, mi unue travivis multajn seniluziiĝojn: Sur polva,
dezerta tereno troviĝis homamaso (onidire dum la dimanĉo de la JET,
t.e. je 09.08.1998, estis entute 6.000 partoprenantoj); oni longe
viciĝas por ege malabundaj manĝoj (en Taize oni nutris sin ĉefe per
blanka pano kaj krana akvo), kaj la loko aspektas iel ekstermonda – neniu
naĝejo en la proksimeco, neniuj eblecoj por aĉeti freŝajn fruktojn
aŭ aliajn sanigajn manĝaĵojn.

En tia homamaso la 30 ĝis 40 esperantistoj el 9 landoj (CZ, D, F, H, I,
LIT, PL, RO, RUS) ne povis facile kolektiĝi. Kaj kiam fine, en la
posttagmezo de la unua tago, 20 el ni kunvenis en la enkonduka rondo, la
neesperantistaj organizantoj, kiuj eble unuafoje akceptis vere
internacian grupon, tuj volis nin denove disigi: Ili emfazis, ke ĉiu
nacio devos iri al sia propra akceptejo – la litovoj al la litova,
rumanoj al la rumana ktp., kaj ke necesas strikta divido inter junuloj
sub 30 jaroj, plenkreskuloj kaj familioj. De du polaj esperantistaj
familioj la organizantoj postulis partopreni „en bonega familia programo
en pola lingvo“, kio kompreneble ne vekis ilian entuziasmon: „Ni deziras
kunesti kun esperantistoj. Alikaze ni povintus resti en Pollando.“ Oni
eĉ dubis pri tio, ĉu oni donis al ni la permeson formi apartajn
esperantlingvajn diskutrondojn: „Ni ne akceptas grupojn, kiuj faras sian
propran programon.“ Sed bonŝance ni povis montri iun leteron
subskribitan de iu fratino de la Taize-komunumo, kiu almenaŭ permesis
al ni uzi nian lingvon.

La duan tagon komenciĝis, post la bibliaj enkondukoj en naciaj lingvoj,
la esperantistaj diskutrondoj – junula kaj plenkreskula kun po ĉirkaŭ
4 partoprenantoj. Vidante, ke tamen ne necesas tiom strikta divido laŭ
aĝo, la du rondoj kunfandiĝis al unu, kaj ĝia partoprenantaro rapide
kreskis. Sed anstataŭ grupaj diskutoj estiĝis monologoj de malmultaj
unuopuloj: Kvankam ni esperantistoj preskaŭ ĉiuj estis katolikoj, ni
ekstreme malsamis laŭ aĝo, lingva nivelo, klereco, interesoj, grado de
religia konvinkiteco ktp., tiel ke veraj dialogoj apenaŭ eblis.

Nur post tri tagoj da malbonaj spertoj mi aŭdacis rompi la embarason,
elektante kelkajn simpatiajn gejunulojn, kiuj sufiĉe bone regas nian
lingvon, sufiĉe similas laŭ siaj mondobildoj (malgraŭ deveno el kvar
malsamaj landoj) kaj sufiĉe ŝatas unu la alian, por harmonie diskuti
en fermita rondo. Ni trovis belan lokon sur herbejo proksime al la lago
de Taize kaj parolis pri la (esperantigita) Letero el Taize, la
ĉiutagaj taskofolioj de la komunumo, sed ankaŭ pri personaj problemoj
el nia ĉiutaga vivo. Ni komparis la ekologiajn problemojn en Germanio,
ĉeĥio, Litovio kaj Rumanio, ni diskutis pri la situacio de la eklezio
en niaj diversaj landoj kaj komencis interesegajn, altnivelajn diskutojn
pri la vivo post la morto. Por mi persone kaj pluraj aliaj paroprenantoj
tiuj ĉi diskutoj estis la kulmino de la aranĝo.

Ekster la oficialaj horoj de la kunvenoj okazis internacia konversacia
kurso por tiuj gejunuloj, kiuj ankoraŭ ne flue regis nian lingvon.

Fine de la aranĝo, ĉiuj esperantistaj partoprenantoj, kiel ŝajnas al
mi, esprimis grandan kontentecon pri la JET – fakte ankaŭ tiuj, kiuj
partoprenis unuavice en pollingvaj programeroj. Multaj tre ŝatis la
(interne) belegan preĝejon de Taize, la belegajn kantojn; aliaj laŭdis
la ravan naturon apud la tendaro aŭ la profundajn esperantajn
diskutojn.

Kvankam por kristanaj esperantistoj povus esti iomete pli agrable kaj
trankvile renkontiĝi en apartaj, malgrandaj aranĝoj, Taize montriĝis
ideala loko por konvinkiĝi pri la utilo de Esperanto. Ekzemple dum la
bibliaj enkondukoj kaj la paroladoj de frato Roger tre tedis min la
tradukado; eĉ starante ĝuste antaŭ la germana tradukisto respektive
la laŭtparolilo kun la germana traduko, forte ĝenadis min la samtempa
disaŭdigo de deko da alilingvaj tradukoj. Kaj du el miaj samĉambranoj
dum la tuta semajno povis diri nur po unu vorton al mi: „Romania“
respektive „Portugues“. Ankoraŭ tre altaj estas la lingvaj baroj en
Taize. Kvankam jen kaj jen videblas ankaŭ interparoloj en la angla
lingvo, mi taksas, ke ekzemple poloj aŭ italoj uzadas en Taize je 99%
sian nacian lingvon.

Ofte ni havis okazon informi aliajn partoprenantojn pri Esperanto
(specialan laŭdon meritas niaj litovaj gejunuloj pro portado de belaj
esperantaj t-ĉemizoj!), kaj la reago ĉiam estis pozitiva, ĉar en
Taize ĉiu iel suferas pro la lingva kaoso. La aliĝintoj de la JET
hazarde renkontis en Taize 5-10 aliajn esperantistojn, kaj certe ni
sukcesis instigi plurajn aliajn partoprenantojn eklerni nian lingvon.

Venontjare JET okazos kadre de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Gliwice,
Pollando (7.-14.8.1999, do bedaŭrinde preskaŭ samtempe al la IJK en
Zanka, Hungario. Sed jam ekzistas la ideo denove organizi la JET en
Taize post du jaroj. Ni ĉi-jare gajnis sufiĉe da spertoj por igi la
aranĝon tiam ankoraŭ pli sukcesa.

Ulrich Matthias, Germanio


Antaŭe Dr. Ulrich MATTHIAS i.a. skribis al Bernhard EICHKORN:
17.8.98

Kara sinjoro Eichkorn,

ĵus mi revenis de la JET en Taize. La aranĝo fariĝis ĉiutage pli
agrabla kaj sukcesa… Ekde ĵaŭde matene mi decidis mem gvidi
diskutrondon por 7 elektitaj homoj – Kalman el Rumanio (mia ĉiam fidela
kaj fidinda amiko kaj helpanto dum la tuta aranĝo), Katka el ĉeĥio
(kiu bonege kaj ege malferme kapablas diskuti pri religiaj kaj personaj
demandoj) kaj la 5 litovoj (tre bonkoraj kaj entuziasmaj pri Esperanto).
Ni tre altnivele diskutis.

Por 7-8 komencantoj mi gvidis ĉiutage konversacian kurson de
14h00-15h30, do ekster la oficiala programo.

En diskutrondo por la aliaj homoj ĉefe kontribuis pastroj Kobor kaj
Heroux kaj Reinhard Pflüger.

Ni decidis doni (kun konsento de s-ro Mandrak) nur po 150 anstataŭ 300
FF al Justyna W. kaj al Przemek Fajer el Pollando, kiujn mi apenaŭ
vidis en JET.

Koregan dankon (ankaŭ nome de la partoprenantoj) pro viaj organizaj
laboroj kaj financa subteno. Kelkaj (speciale Nerijus, kiu danke al vi
eĉ povis partopreni UKon, kaj Kalman, pri kies invitado vi speciala
multe klopodis) petis min transdoni tiun ĉi dankon al vi. Mi ricevis
ankoraŭ du donacojn por pludono al vi; la litovoj donacis belan bildon
el sukceno, kaj Kalman petis min pludonaci iun bildon de iu episkopo de
Lenke Szas al vi. ĉi-lastan mi mem ankoraŭ ne rigardis. Verŝajne
sufiĉos, se mi iam transdonos tion al vi, ĉu ne? …

Eble estus bone, se post du jaroj ni denove povus organizi JET en Taize;
eble nun milo da junaj kristanoj aŭdis pri Esperanto danke al JET. Mi –
nun jam pli sperta – certe pretos denove kunlabori.

En la lastaj du tagoj mi demandis ĉiun, kiel JET plaĉis al li aŭ ŝi
– kaj ĉiuj estis entuziasmaj.

Baldaŭ mi sendos al vi ankoraŭ mian raporton por E-gazetoj.


 

Reinhard PFLÜGER i.a. skribis al Bernhard EICHKORN
17.8.98

Saluton,
(mi ĉefe alparolas s-ron Eichkorn sed samtempe informas Alois Eder kaj por
informo pri la informfluo ankaŭ sendas kopion al Ulrich Matthias)

– ĝenerale dirite estis sukceso
– Ulrich Matthias tial proponis ripeti tion post du jaroj
– problemo estis nur, ke familioj kun infanoj sub 16 jaroj havis apartan
programon en aparta loko kaj tial nur malmulte povis esti kun la aliaj e-istoj;
venontfoje oni devus averti ilin pri tio kaj ne akcepti ilin por subvenci-petoj
– ĉi-foje ni traktis la familiojn indulge rilate al la subvencioj ĉar ne estis
ilia kulpo

Reinhard Pflüger


Bernhard Eichkorn respondis i.a. al ambaŭ mallonge:
17.8.98

Kara s-ro Pflüger, kara s-ro Ulrich Matthias,
dankon por viaj provizoraj informoj pri JET’98 en Taize. Multe plian
dankon por via gvida partopreno en JET’98 Taize. Sen vi ambaŭ ni estus
devintaj nuligi la kunvenon.

Mi nun estas ege okupita pri nia land-vojaĝo 23.8.-5.9.98 tra Gliwice,
Krakaŭ, Lviv (Lemberg) kaj Kiew al Tula, kiu estas perata ankaŭ de
Esperantistoj en Tula, spite al la malsukceso rilate al Taize, mi
esperas avantaĝojn por Esperanto.
Korajn salutojn de pastro Eichkorn, D- Villingen


En la IKUE-listo skribis Bruno MASALA

Dankegon al Ulrich

pro lia raporto pri JET en Taizé. Chu iu Franco partoprenis ?
(Nu, nun mi tre bedaŭras ke mi ne venis, precipe ke mi povintus!! sed mi ne sciis pri ĝi: mi eksciis vizitante la paĝojn de
Ulrich aŭ Attila, ĝuste la 14an de aŭgusto!! aliflanke, mi estis tiom laca post Montpellier ke nescio anstataŭis saĝecon…)

La raporto de Ulrich estas iome „dolorosus“ kaj mi ne scias kion pensi pri tiuj organizantoj kiuj devigis homojn viciĝi laŭlande, laŭaĝe. Estus stulte strebi ke oni rekonu esperantistojn kiel nacion apartan dum la kunvenoj…
La suferoj de Ulrich estu naskaj!

kaj la popoloj faros en KONSENTO unu grandan rondon familian…

Amike
Bruno


3a JET’99 Gliwic estis unuafoje ne plu tendaro, sed memstara parto de la Ekumena Kongreso.

3a JET ’99
3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 7.-14.8.1999
en Gliwice, Pollando

Pasis JET ’99 kun granda partopreno de gejunuloj el Pollando, Ruslando, Hungarujo kaj Cheĥujo. El okcidentaj landoj nur partoprenis kelkaj junuloj el Germanujo, kiun venigis pastro Eichkorn.

La sekva parto de la kongresaj preparoj restas kiel dokumento en chi tiu dosiero.
Informoj:

2000/10/08: JET’99 bone pasis. Aloi Eder kaj patro Hatto von Hatzfeld bone majstris la estradon.

Listo de la partoprenantoj
JET ’99
3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 7.-14.8.1999
en Gliwice, Pollando

Listo de la aliĝintoj (Laŭlanda listo de la aliĝintoj vidu sube)
1. TAMULENAS, Sarunas, Litovio. Kun 60. Retadreso: sanuras@takas.lt
2. DYGLYS, Marius, Litovio. Kun 60.
3. FARKAS, Antal: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea, responsas por 4-6
4. FARKAS, Arnold Levente: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
5. FARKAS, Eva: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
6. FARKAS, Nimrold Zsomber: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
7. MITUZAITE, Jolanta, Litovio: Kun 60.
8. KAZMIERCZAK, Piotr: ul. Wapienna 15/3; PL Wroclaw, Pollando
9. MOCANU, Christian: Str. Grivietei 23; RO 2700 Deva, Rumanio. Retadreso: cristi@intelcredo.ro
10. KÖSZEGVÀRI, Nóra: Köszegfalvi u 53; H 9730 Köszeg (kun 8)
11. KÖSZEGVÀRI, Katalin: Köszegfalvi u 53; H 9730 Köszeg (kun 8)
12. RUZGAITE, Justina: Atzalyno 2/ Sodo 9; LT-4316 Garliava, Kaŭno raj., Litovio. Tel.: 370 7 557393. Kun 60
13. WOJCIECHOWSKI, Rafal: ul.Wojska Polskiego 56; PL 19300 Elk, Polando. Responsas por 14-18
14. LEWINSKA, Patrycia: ul.Warszawska 1/56; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
15. URBANOWICZ, Emilia: ul.Siedliska 47 b; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
16. HIRSZTRITT, Karlina: ul.Lipowa 2; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
17. GRUNT-MEJER, Ola: ul. Podhorskiego 1; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
18. LALAK, Marta: ul.Grodzienska 14/37; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
19. BONDAR, Ewa: ul.Kochanowskiego 13; PL 19300 Elk, Pollando. Responsas por 20 – 24, Cseh-instruistino
20. JURCZYKOWSKA, Judyta: ul.Wilenska 25/56; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
21. SAK, Edyta: ul.Grodzienska 2/44; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
22. GORLO, Ewa: ul. Warszawska 1/32; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
23. MATRAS, Karolina: ul.Wilenska 15; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
24. KRUSZNIC, Magda: ul.Wilenska 15; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
25. LALENKOV, Eugen Aleksandroviĉ: Sojverastr.9,7; RUS 300000 Tula, Ruslando. Responsas por 26-29. Diakono.
26. DUNAEV Andrej Nikolaeviĉ Kirovstr. 202-a, 44; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
27. MAKSIMOV Ilja Viktorovitĉ: Maratastr. 182, 190; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
28. MELNIKOV Dmitrij Viktoroviĉ: Viljamsastr. 22, 105; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
29. ZVETKOV Sergej Valerjeviĉ: Kirovstr. 25, 219; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
30. SVITOVA Tatjana Veniaminovna: Sedovastr. 35-a, 103; RUS 300000 Tula, Ruslando. Responsas por 31-35+42
31. KOROLKOVA Olga Olegovna: Leninprospekt, 143-B, 12; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
32. LALENKOVA Anastasija Evgvnievna: Sojferastr. 9,14; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
33. DUSXINA, Natalija Aleksandrovna: Kaŭlstr. 9, 154; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
34. VINOGONOVA Jana Vladislavovna: Mirastr. 14, 181; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
35. SXUROVA Marianna Germanovna: Demonstrationstr. 4, 92; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
36. KOSLOW Anatolij Ivanoviĉ: Leitensinastr. 7, 40; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
37. VORONCOV, Daniel: Pusxkinskaia 272-82; RUS-426000 Iĵevsk, Rusio < lkvoron@uni.udm.ru >
38. JANOTOVA, Martina: 186; CZ 330 25 Blatnice, Ĉeĥa Respubliko
39. AMPOMAH BADU, Frimpng (nomata Jaŭ): P.O.Box 158, Akim-Oda,E/R, Ganao
40. HUMMEL, Martin: Oberer Dammweg 1; D 78050 Villingen-Schwenningen, Germanujo
41. KETTERER, Matthias: Langstr. 3; D 78050 Villingen-Schwenningen, Germanujo
42. STASCHEVSKAJA, Olga Nikolaevna: Obrutĉvstr. 4, 25: RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
43. KLITA Anna: str. Bydgoska 26a/12; PL 59-220 Legnica, Pollando, nask. 1981, responsa kun 45 por 44,46,8.
44. KLITA Piotr: str. Bydgoska 26a/12; PL 59-220 Legnica, Pollando, nask. 1983
45. SZOPA Jaroslaw: str. Czestochowska 2; PL 42-160 Krzepice, Pollando, nask. 1981, responsa kun 43 por 44,46,8.
46. SZOPA Lukasz: str. Czestochowska 2, PL 42-160 Krzepice, Pollando, nask. 1983
47. LINECKIJ, Miĥail: Minskoje sxose 10, kv.55; UA 254204 Kijiv-201, Ukrainio, urso@espero.freenet.kiev.ua
48. BORODINEC, Anna, ŝcherbakov-str. 66-a – 72; UA Kijiv, Ukrinio, ino, E-bona posedo, nask. 1986. Kun 47
49. SLIVKA, Eugeno: Bjeloruska-str. 28 – 16; UA Kijiv, Ukrainio, viro, E-meza posedo, nask. 1984. Kun 47
50. ARISTOV, Aleksej: Zaporoĵec-str. 3 – 31; UA Kijiv, Ukrainio, viro, E-bona posedo, nask. 1982. Kun 47
51. DUDNIK, Jula: Gorkij-str. 32/6 – 43; UA Umanj, Ukrainio, ino, E-elementa posedo, nask. 1984. Kun 47
52. PRIGARNICKA, Anna: Puluj-str. 1-a – 65; UA Kijiv, Ukrainio, E-bona posedo, nask. 1985. Kun 47
53. JANOTOVA, Martina: ; CZ-33025 Blatnice 186, Ĉeĥio,
54. HORACKOVA (Horaĉkova), Blanka: ; CZ-51233 Studenec 348, Ĉeĥio.
55. libera
56. libera
57. libera
58. libera
59. RUTKAŭSKAS, Aŭrelijus: Krymo 14-5; LIT 5410 Siaŭliai, Litovio. Kun 60
60. CERNEVICIUS, Nerijus: Veiverio – 118 Kaŭnas; LIT 3018 Lietuva, Litovio, responsas por 1,2,7,12,59
61. ŜĈURUK, Tonja: av. Obolonsjkij 38 ĉ.31; 25…. Kijiv, Ukrainio. Grupestro por 62-66.
Ĉambro kun 77 (kontraŭdiro al 78)
62. DOROŜENKO, Galyna: str. Ŝevĉenko 7 ĉ.69; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61.
63. KRUTÌĤÌNA, Káterina: str. B.Ĥmelnycjkcho d.5 ĉ.64; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
64. MELANIĈ, Luda: str. Ŝevĉenko 5, ĉ.60; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
65. HULA, Anastasía; str. Ŝerĉenko 7 ĉ.93; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
66. ŜEVĈENKO, Natalka: str. Hrinenka 1-A ĉ.61; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
67. SKABYCJKA, Julia: str. Ŝoludenko 6.ĉ.75; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Grupestro por 68-72.
Ĉambro kun 61
68. SKABYCJKA, Nastja: str. Ŝoludenko 6.ĉ.75; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67. Ĉambro kun 61
69. DUOKA, Julia: str. Nabereĵna 4 ĉ.195; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
70. TIMOŜENKO, Jaroslava: str. Hruŝevsjkoho 12, ĉ.2; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
71. SVJRYDENKO, Ljudmyla: str. S.Palija 3; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
72. SARANĈUK, Marija: Str. Nabereĵna 4.ĉ.148; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
73. PRUDHO, Taras: str. Vasilenka 12-60; UA 252124 Kijiv 124, Ukrainio. Grupestro por 74-78. Ĉambro kun 74
74. PRUDHO, Olesj: str. Vasilenka 12-60; UA 252124 Kijiv 124, Ukrainio. Kun 73. Ĉambro kun 73
75. PRYNJOV, Serhij: str. Nabereĵna 4 ĉ 86; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73
76. KASJANENKO, Olha: str. Hlibova 13a; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73
77. NOVAK, Oksana: str. J.Mazepy 6 ĉ.6; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio.Kun 73
78. NOVAKIVJKA, Ninellj: Ŝolydenko 6 ĉambro 135; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73. Ĉambro kun 61+62
79. OJASILD, Endel: PK. 24; EE 10502 Tallinn, Estonio. Responsa por 80 – 84
80. BRAMANIS, Tonis: kun 79
81. KILK, Hermann: kun 79
82. LETME, Esko: kun 79
83. LUUS, Joanno: kun 79
84. LUUS, Venno: kun 79

Aliĝis post 1.01.99
85. Atsuganyo Daniel Cudjoe: P.O.BOX BT 217; Tema, Ganao

Ne loĝcas en la kongresejo, sed private en Gliwice
86. JANIA Eugeniusz; str. Koscieliska 73, 34-500 Zakopane, Pollando.

Laŭlanda listo de aliĝintoj (alfabete ordigite interne de la landaj vicoj)
el 9 landoj

Estonujo (6 aliĝintoj)
80. BRAMANIS, Tonis: kun 79
81. KILK, Hermann: kun 79
82. LETME, Esko: kun 79
83. LUUS, Joanno: kun 79
84. LUUS, Venno: kun 79
79. OJASILD, Endel: PK. 24; EE 10502 Tallinn, Estonio. Responsa por 80 – 84

Ganao (2 aliĝintoj)
39. AMPOMAH BADU, Frimpng (nomata Jaŭ): P.O.Box 158, Akim-Oda,E/R, Ganao
85. Atsuganyo Daniel Cudjoe: P.O.BOX BT 217; Tema, Ganao

Germanujo (2 aliĝintoj)
40. HUMMEL, Martin: Oberer Dammweg 1; D 78050 Villingen-Schwenningen, Germanujo
41. KETTERER, Matthia: Langstr. 3; D 78050 Villingen-Schwenningen, Germanujo

Hungarujo (2 aliĝintoj)
10. KÖSZEGVÀRI, Nóra: Köszegfalvi u 53; H 9730 Köszeg
11. KÖSZEGVÀRI, Katalin: Köszegfalvi u 53; H 9730 Köszeg

Litovujo (5 aliĝintoj)
60. CERNEVICIUS, Nerijus: Veiverio – 118 Kaŭnas; LIT 3018 Lietuva, Litovio, responsas por 1,2,7,12,59
2. DYGLYS, Marius, Litovio. Kun 60.
7. MITUZAITE, Jolanta: Dainy 30-26; LIT Siaŭliai, Litovio: Kun 60. (let.
59. RUTKAŭSKAS, Aŭrelijus: Krymo 14-5; LIT 5410 Siaŭliai, Litovio. Kun 60.
12. RUZGAITE, Justina: Atzalyno 2/ Sodo 9; LT-4316 Garliava, Kaŭno raj., Litovio. Tel.: 370 7 557393. Kun 60
1. TAMULENAS, Sarunas, Litovio. Kun 60. Retadreso: sanuras@takas.lt

Pollando (12 aliĝintoj)
19. BONDAR, Ewa: ul.Kochanowskiego 13; PL 19300 Elk, Pollando. Responsas por 20 – 24, Cseh-instruistino
22. GORLO, Ewa: ul. Warszawska 1/32; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
17. GRUNT-MEJER, Ola: ul. Podhorskiego 1; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
16. HIRSZTRITT, Karlina: ul.Lipowa 2; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
86. JANIA Eugeniusz; str. Koscieliska 73, 34-500 Zakopane, Pollando. Loĝas private en Gliwice
20. JURCZYKOWSKA, Judyta: ul.Wilenska 25/56; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
8. KAZMIERCZAK, Piotr: ul. Wapienna 15/3; PL Wroclaw, Pollando Kun
43. KLITA Anna: str. Bydgoska 26a/12; PL 59-220 Legnica, Pollando, nask. 1981, responsa kun 45 por 44,46,8.
44. KLITA Piotr: str. Bydgoska 26a/12; PL 59-220 Legnica, Pollando, nask. 1983
24. KRUSZNIC, Magda: ul.Wilenska 15; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
18. LALAK, Marta: ul.Grodzienska 14/37; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
14. LEWINSKA, Patrycia: ul.Warszawska 1/56; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
23. MATRAS, Karolina: ul.Wilenska 15; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
21. SAK, Edyta: ul.Grodzienska 2/44; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 19
45. SZOPA, Jaroslaw: str. Czestochowska 2; PL 42-160 Krzepice, Pollando, nask. 1981, responsa kun 43 por 44,46,8.
46. SZOPA, Lukasz: str. Czestochowska 2, PL 42-160 Krzepice, Pollando, nask.1983
15. URBANOWICZ, Emilia: ul.Siedliska 47 b; PL 19300 Elk, Pollando. Kun 13
13. WOJCIECHOWSKI, Rafal: ul.Wojska Polskiego 56; PL 19300 Elk, Polando. Responsas por 14-18

Rumanujo (5 aliĝintoj)
3. FARKAS, Antal: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea, responsas por 4-6
4. FARKAS, Arnold Levente: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
6. FARKAS, Nimrold Zsomber: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
5. FARKAS, Eva: Str. Sovata 40Bl. Q6 Ap.10; RO 3700 Oradea. Kun 3
9. MOCANU, Christian: Str. Grivietei 23; RO 2700 Deva, Rumanio. Retadreso: cristi@intelcredo.ro

Ruslando (14 aliĝintoj)
26. DUNAEV Andrej Nikolaeviĉ: Kirovstr. 202-a, 44; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
33. DUŜINA, Natalija Aleksandrovna: Kaŭlstr. 9, 154; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
31. KOROLKOVA Olga Olegovna: Leninprospekt, 143-B, 12; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
36. KOSLOW Anatolij Ivanoviĉ: Leitensinastr. 7, 40; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
32. LALENKOVA Anastasija Evgvnievna: Sojferastr. 9,14; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
25. LALENKOV Eugen Aleksandroviĉ: Sojverastr.9,7; RUS 300000 Tula, Ruslando. Diakono. Responsas por 26-29
27. MAKSIMOV Ilja Viktoroviĉ: Maratastr. 182, 190; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
28. MELNIKOV Dmitrij Viktoroviĉ: Viljamsastr. 22, 105; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
42. STASCHEVSKAJA, Olga Nikolaevna: Obrutĉvstr. 4, 25: RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25
30. SVITOVA Tatjana Veniaminovna: Sedovastr. 35-a, 103; RUS 300000 Tula, Ruslando. Responsas por 31-35+42
35. ŜUROVA Marianna Germanovna: Demonstrationstr. 4, 92; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
34. VINOGONOVA Jana Vladislavovna: Mirastr. 14, 181; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 30
37. VORONCOV, Daniel: Puŝkinskaia 272-82; RUS-426000 Iĵevsk, Rusio < lkvoron@uni.udm.ru >
29. ZVETKOV Sergej Valerjeviĉ: Kirovstr. 25, 219; RUS 300000 Tula, Ruslando. Kun 25

Ukrainujo (24 aliĝintoj)
50. ARISTOV Aleksej: Zaporoĵec-str. 3 – 31; UA Kijiv, Ukrainio, viro, E-bona posedo, nask. 1982. Kun 47
48. BORODINEC Anna, Ŝĥerbakov-str. 66-a – 72; UA Kijiv, Ukrinio, ino, E-bona posedo, nask. 1986. Kun 47
62. DOROŜENKO, Galyna: str. Ŝevĉenko 7 ĉ.69; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61.
51. DUDNIK Jula: Gorkij-str. 32/6 – 43; UA Umanj, Ukrainio, ino, E-elementa posedo, nask. 1984. Kun 47
69. DUOKA, Julia: str. Nabereĵna 4 ĉ.195; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
65. HULA, Anastasía; str. Ŝerĉenko 7 ĉ.93; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
76. KASJANENKO, Olha: str. Hlibova 13a; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73
63. KRUTÌĤÌNA, Káterina: str. B.Ĥmelnycjkĥo d.5 ĉ.64; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
47. LINECKIJ, Miĥail: Minskoje ŝose 10, kv.55; UA 254204 Kijiv-201, Ukrainio, urso@espero.freenet.kiev.ua
64. MELANIĈ, Luda: str. Ŝevxenko 5, ĉ.60; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
78. NOVAKIVJKA, Ninellj: Ŝolydenko 6 ĉambro 135; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73. Ĉambro kun 61+62
77. NOVAK, Oksana: str. J.Mazepy 6 ĉ.6; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio.Kun 73
52. PRIGARNICKA Anna: Puluj-str. 1-a – 65; UA Kijiv, Ukrainio, E-bona posedo, nask. 1985. Kun 47
74. PRUDHO, Olesj: str. Vasilenka 12-60; UA 252124 Kijiv 124, Ukrainio. Kun 73. Ĉambro kun 73
73. PRUDHO, Taras: str. Vasilenka 12-60; UA 252124 Kijiv 124, Ukrainio. Grupestro por 74-78. Ĉambro kun 74
75. PRYNJOV, Serhij: str. Nabereĵna 4 ĉ 86; UA 255240 Viŝhorod, Ukrainio. Kun 73
72. SARANĈUK, Marija: Str. Nabereĵna 4.ĉ.148; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
61. ŜĈURUK, Tonja: av. Obolonsjkij 38 ĉ.31; UA 25…. Kijiv, Ukrainio. Grupestro por 62-66. Ĉambro kun 77 (kontraŭdiro al 78)
66. ŜEVĈENKO, Natalka: str. Hrinenka 1-A ĉ.61; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Kun 61
67. SKABYCJKA, Julia: str. Ŝoludenko 6.ĉ.75; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio. Grupestro por 68-72.
Ĉambro kun 61
68. SKABYCJKA, Nastja: str. Ŝoludenko 6.ĉ.75; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67. Ĉambro kun 61
49. SLIVKA Eugeno: Bjeloruska-str. 28 – 16; UA Kijiv, Ukrainio, viro, E-meza posedo, nask. 1984 Kun 47
71. SVJRYDENKO, Ljudmyla: str. S.Palija 3; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67
70. TIMOŜENKO, Jaroslava: str. Hruŝevsjkoho 12, ĉ.2; UA 255240 Vyŝhorod, Ukrainio.Kun 67

Danke al IKUE kja KELI ni povis finfine ankaŭ ekvilibrigi la finanzan bazon.
Ni decidis, okazigi en 2000 kunvenon JET’2000 en Taizé,
kaj dum la Ekumena Kongreso 2000 Zagreb 14.-21.07.2001 la 5-an JET’2001 Zagreb laŭ la modelo de JET’99 Gliwice.


 

Por historie interesiĝantoj ni konservas la tiamajn informoj en la sekvaj linioj:

1999/06/26: La JET’99-listo de aliĝintoj havas nun 76 aliĝintoj + 10 anoncitoj. La nombro de partoprenantoj devigas nin, disponigi al la JET-anoj ĉambrojn kun matracoj kuŝantaj surplanke. Tiel la Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro ’99 vere similas al tendaro, kaj la tre malaltaj prezoj rajtigas nin, elekti tiun eblecon anstataŭ malakcepti grandan parton de la aliĝintoj.
Oni atentu, ke ĉiu partoprenanto kunportu dorm-sakon, kiel ni jam dekomence anoncis.

Pri Esperanto-konoj por atingi la anoncitajn subvenciojn, ili sendu aŭ personan Esperantan leteron, aŭ iliaj grupestroj devas konfirmi, ke la koncernaj grupanoj jam komencis kaj daŭrigas la lernadon de Esperanto.

1999/01/12: Mi resumas la taskojn de la la plenkreska(j) responsa(j) persono(j) de la grupoj aŭ familioj de JET:
Ĉiu partoprenanto de JET’99 rajtas partopreni ĉiujn programerojn de EEK aŭ de JET. Sed responsulo(j) havas jenajn pliajn taskojn, pri kiuj ili responsas:
1. La responsulo(j) devas antaŭe skribe konfirmi al mi, ke ĉiuj liaj grupanoj antaŭ la kongreso komencis vere lerni Esperanton.
2. En la kongreso la responsulo(j) devas zorgi, ke la komencintoj el lia grupo partoprenos daŭrigan Esperanto-kurson,
3. kaj ke ili bonorde partoprenas en la JET-a aŭ EEK-a programoj. Laŭ personaj kapabloj la responsulo(j) kontribuu al la programo de JET, laŭeble kun sia grupo,
4. kaj ili zorgu, ke iliaj grupanoj nokte kaj tage bonorde kondutas.
5. Pro tio la responsulo(j) devas dormi kun 2(1) el sia grupo en sama ĉambro, normale en la etaĝo, kie loĝas la junularo. Gepatroj ricevas 2-litan ĉambron, se ĉiuj infanoj pretas dormi kun aliaj infanoj, normale la fratoj aŭ fratinoj.
6. Kaj pro tio la responsulo(j) bezonas kunporti 2(4) proprajn lit-tukojn aŭ 1(2) dormo-sako(j)n, aŭ (i)li devas krompagi entute 50(100) Zloty por lui kongresajn lit-tukojn. Lana kovrilo estas sur ĉiu lito.

1999/01/10: Kelkaj demandis min pri la programo de JET’99. Mi respondis jene ekz. al Daniel VORONTSOFF <lkvoron@uni.udm.ru>:
La ĝenerala kadra programo por JET kaj EEK estas:
Alveno ekde vendrede ĝis sabate 7.8.99.
Sabate vespere: Interkona vespero
Dimanĉe matene: vizito de Di-servoj en urbaj paroĥoj.
Dimanĉe matene post la Di-servoj aŭ pottagmeze: Solena Malfermo.

La temo de la Ekumena Kongreso: “ .. ke ĉiuj estu unu .. La ordono de Jesuo, kaj la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo“ havos ne multajn partojn, kiuj interesos multajn gejunulojn. Do oni devas ofte krei apartan programon por JET. Tio okazos parte de la LKK, parte surloke de la responsaj persojn (vidu sube). Se vi ion povas kontribui, tio estas tre konvena. Oni nur devos atenti jenan kadran programon:

La kadra programo de JET kaj EEK dum la semajno

Ĉiu-tage dum la semajno: 7.45 Komuna matena preĝo; 8.15 matenmanĝo; 12.30 tag-manĝo; 18.30 vespermanĝo.
Merkredo estas la ekskursa tago: kun busoj al la koncentrejo Aŭschwitz. Certe marde okazos iu antaŭinfomo, kiun laŭeble ankaŭ partoprenu la kunvojaĝonta junularo.
Ni planas duan ekskurso-tagon por la junularo en la proksimecon de Gliwice.
Kompreneble ili esploros la urbon Gliwice.
Vendrede vespere: Adiaŭa vespero. Espereble ankaŭ la junularo partoprenos kaj kontribuos al la komuna programo.

Sabate, 14.8.1999: Forveturo. Fino de la kunveno.

1999/01/01: Ekde hodiaŭ ne plu validas la Unua-Bultenaj aliĝ-prezoj. Aliĝis en 1998 al JET’99 aliĝis aŭ anoncis sian alvenon ĉe Eichkorn jam 80 personoj (aldone al EEK aliĝis ĉe Eichkorn je 1998 jam precize 58 personoj). MANDRAK atentigis, ke ĉe li aliĝis je 1998 ankoraŭ plia 20-o da personoj.

Responsaj personoj por JET’99:
Patro Hatto von Hatzfeld, Germano. < hatzfeld@donbosco.de >
Alois Eder, Germano. < alois.eder@t-online.de >

Kaj por ambaŭ aranĝo ĝenerale:
Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: ..49 7721 22074, <Bernhard.Eichkorn@esperanto.de>
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice, <staman@priv.onet.pl>

Ĝeneralaj informoj antaŭ la kongreso:

Nomo kaj tempo: 3-aj Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tagoj JET’99 Gliwice 7.-14.8.1999. (La nomo Gliwice estas Pola kun akcento sur la antaŭlasta silabo wi).

Invitantaj Organizaĵoj: La Ekumena Komisiono de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia KELI invitas al 3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET’99 en Gliwice, Pollando. JET 99 okazas tuj post la UK Berlino. Samtempe kaj samloke okazos la 14-a Ekumena Esperanto-Kongreso.

JET 99-anoj kaj la partoprenantoj de la ekumena kongreso loĝos en diversaj partoj de la sama domo. Oni kune manĝos, sed la programoj estas apartaj, krom la Diservoj kaj ekskurso al la fifama iama koncentrejo Ošwicim/Aŭschwitz. Pro subteno flanke de la Germana eklezio, de la Germana ŝtato kaj de la sam-tempa Ekumena Kongreso, la prezoj de JET 99 estas malaltaj. Subvenciojn ricevos tiuj partoprenantoj el ekssocialismaj landoj, kiuj loĝas pli ol 500 km aer-distance de Gliwice. Sed necesas, ke la partoprenantoj jam antaŭ JET’99 komencis lerni Esperanton. Tion atestu Esperantisto. Okazos kursoj por komencantoj kun antaŭscioj.

Loĝado: En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium (kolegio nobla) meze en la urbo. La kunvenejoj kaj la dormejoj estas en du konstruaĵoj kunligitaj, do kvazaŭ sub unu tegmento. Ĉiu JET-ano ricevos liton en plur-lita ĉambro, sed sen lit-tukoj, do oni bezona dormo-sakon.

Bernhard Eichkorn

Provizora aliĝilo; sendu ĝin al Stanislaw MANDRAK (la adresojn vidu sube)

Mi aliĝas al JET 99 en Gliwice, Pollando, 7.-14.8.1999
La aliĝo validas post pago de la aliĝ-sumo al B.EICHKORN aŭ S.MANDRAK aŭ post skriba konfirmo de B. EICHKORN

Tuta nomo:____________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:_______________________________________________

Lando (en Esperanto):______________________________________

Aĝo: (Nur, se je 7.8.99 malpli ol 25-jara, notu ĉi tie la naskiĝtagon: ______________

Sekso (signu inter la strekoj): ina / /, vira / /.

Aer-linia distanco inter mia loĝloko kaj Gliwice: km __________

En la ĉambro mi preferas loĝi kune kun:

_____________________________________________________

_____________________________________________________
Mi pagis hodiaŭ aliĝ-sumon (nur validan en la jaro1998) de 10.-DM aŭ egalvaloro en valutoj ŝanĝeblaj
/ per monbileto en la letero kun la aliĝo /
/ al UEA-konto echk-x /
/ rekte al s-ro Mandrak aŭ ties komissiito /
/ (aliĝantoj en ekssocialismaj landoj krom Pollando kaj iama GDR: mi skribas akompanan leteron kaj promesas la kontantan pagon de 5 Zloty en JET’99 aldone al la kongresa prezo)

Dato: ________________ Subskribo: ________________________
Prezoj de JET’99:
Tarifo A en Zloty (Eks-socialismaj landoj sen GDR)
Tarifo B en DM (ĉiuj aliaj)

1. Aliĝ-sumo pagota de ĉiu persono, por ke la aliĝo validu (aliĝantoj en ekssocialismaj landoj krom Pollando kaj iama GDR skribas akompanan leteron kaj promesas la kontantan pagon de de la aliĝ-sumo en JET’99 aldone al la kongresa prezo):
Unuan-Bultenan aliĝ-sumon (nur validan en la jaro1998) de A: 5 Zl aŭ B: 10.-DM
Tarifo A ĝis 31.3.99: A: 20.-Zloty; ekde 1.4.99: A: 40.-Zloty.
Tarifo B ĝis 31.3.99: B: 20.-DM; ekde 1.4.99: B: 40.-DM.

2. JET 99-prezo aldone pagenda en Gliwice
2.1. Unuopulaj junuloj ĝis 25 jaroj pagos: Tarifo A: 90,- Zloty; Tarifo B: 90,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj ĝis 6 personoj (1-2 responsa(j) plen-aĝulo(j), kaj inkluzive de ĉiuj junuloj ĝis 25 jaroj): Tarifo A: 300,- Zloty; Tarifo B: 300,- DM.
Tio signifas, ke en grupo de 6 personoj ĉiu grupano pagos 50 Zloty resp. DM plus la aliĝ-sumo.
2.3. Aliaj partoprenantoj de JET’99: Tarifo A: 190,- Zloty; Tarifo B: 190,- DM

Partoprenontoj de ĉiuj landoj, kies loĝ-lokoj distancas pli ol 500 aer-liniaj kilometroj de Gliwice, ricevos jenan vojaĝ-subtenon:
Se la loĝ-loko distancas de Gliwice:
pli ol 500 aer-liniajn km = 50.- DM;
pli ol 1000 aer-liniaj km = 100.- DM;
pli ol 1500 aer-liniaj km = 150.- DM.

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg 1, D-73235 Weilheim/Teck, fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakso: ..49 7721 22074, Bernhard.Eichkorn@esperanto.de
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice, staman@priv.onet.pl


 

4a JET’2000 Taizé montris, ke la vivo en Taizé ne bone kongruas kun niaj streboj, utiligi kaj flegi Esperanton.
de
5a JET’2001 Zagreb havis 38 partoprenantojn kiel memstara parto la Ekumena Kongreso.

6a JET’2003 Rimini okazis simile kiel Zagreb.

7a JET’2005 Piliscsaba estis planita simile kiel la lastaj, sed ĉar la kongreso memstare evoluis sen mia kunlaboro, la ideo de memstara JET nur parte efektiviĝis.

8a JET’2007 Pelplin denove okazis kiel memstara parto de la Ekumena Kongreso.
Gvidantoj de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estis:
● Roman Gmyrek, sacerdoto; ● Marek Blahuš, studento; ● Dominik Ratzinger, lernanto; ● Petr Adam Dohnálek, studento; ● Alois Eder, instruisto em.
Gvidantino de la infana branĉo de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estis ● Katalin Köszegvári, Köszegfalvi u.47, HU 9730 Köszeg.

Retiro al la paĝo „Ekumenaj Kongresoj“

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung