12. März 2021

Heinz Schütte

Malgranda Ekumena Kateĥismo


… ke ĉiuj

estu unu …

Stato de ekumeno

Sojle de la 3a jarmilo


Villingen, 4a eldono 2021

Originala titolo de ĉi tiu libro: Kleiner Ökumenischer Katechismus. Johannes-Verlag Leutesdorf am Rhein. Unua eldono 1998. ISBN 3-7794-1411-2. El la germana tradukis Adolf Burkhardt 1999.

Atentigo

La Tria Parto en la originalo listigas komunajn tekstojn en germana lingvo, kies ekvivalentoj troveblas, ofte eĉ pli abunde, en la Esperantlingvaj publikaĵoj Meslibro, Adoru Kantante, Adoru, k.a. Ilin ni nur resume citas en la nuna kajero (vd. p. 53 kaj sekvaj)

La Esperanta versio

aperis kun afabla permeso de la aŭtoro kaj de la eldonejo okaze de la 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice (Pollando), 7 – 14 Aŭgusto 1999, kiu samtempe estis la 52-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj la 49-a de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia)

Eldonis la trian eldonon 1999 nome de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI: Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen

Enhavo-tabelo

El la antaŭparoloj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 4

Tasko kaj celo de la ekumeno. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 5

Parto I: Nia komuna kredo

1. La Sankta Skribo kaj la Ekumenaj Konfesoj . . . . . . . . . . . . . . . . 8

2. La kredo kiel konfesado kaj kredo-konfeso. . . . . . . . . . . . . . . . 10

3. Ni kredas je Dio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 11

4. Ni kredas je Dio, la Patro, la ĉiopova, kiu kreis ĉion. . . . . . . . . 12

5. Ni kredas je unu Sinjoro, Jesuo Kristo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 13

6. Ni kredas je la Sankta Spirito. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 16

7. La unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio. . . . . . . . . . . . . . . 18

8. Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj . . . . . . . . 20

9. Ni atendas la releviĝon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta mondo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 26

El la testamento de Martin Luther. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28

Parto II: Sekvi Kriston – la vivo el la fido

1. Gvidaj pensoj pri kiel esti kristano. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 29

2. La konscienco. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 31

3. La dek ordonoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 33

Konkluda rimarko. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 52

Parto III: Komunaj preĝoj kaj himnoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 53

Uzitaj mallongigoj pri fontoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 56

Rimarkigo de la aŭtoro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 57

La antaŭparoloj

El la Greka-Ortodoksa Eklezio

Metropolito Augoustinos

„Parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo“ (Efes 4:15). Tio povas esti la mezurilo por nia ekumena penso kaj agado. La granda ortodoksa ekumenisto, patriarko Atenagoro I parolis pri dialogo en vero kaj amo… La nuna verko klare priskribas, kio estas komuna al la eklezioj, ne prisilentante, kio ankoraŭ disigas… La aŭtoro kapablas, per ekumena dialogo pri la kredo, elmontri konsenton kiun oni ne atendus kaj kiu tamen evidentas.

El la Evangelia-Luterana Eklezio

landa episkopo Johannes Hanselmann

La dialogo inter luteranoj kaj katolikoj komencita en 1969 ĝis nun okupis sin ĉefe pri esencaj demandoj de la doktrino. Nur en 1995 oni komencis trakti ankaŭ etikajn temojn. Des pli meritas aplaŭdon prof. Schütte, kiu surbaze de la dekalogo ellaboras profundan komunan opinion pri multaj temoj kaj li korekte priskribas ankaŭ la protestantan pozicion. Lia argumentado konvinkas, ĉar li bazas ĝin sur la Biblio kaj citas amason de dokumentoj katolikaj, evangeliaj kaj ekumenaj.

El la Rom-Katolika Eklezio

episkopo Paul-Werner Scheele

En la ekumena dialogo oni donis apartan atenton al demandoj de la kredo. Montriĝis komunaj konvinkoj, kiujn pli fruaj generacioj ne povis imagi… Ankaŭ rilate al etikaj punktoj, malgraŭ nesolvitaj problemoj, troveblas pli da konsento inter la kristanoj ol la plimulto konscias. Tiun potencialon de unueco necesesas vidi, atesti kaj precipe vivi.

 

Tasko kaj celo de la ekumeno

En la vespero antaŭ sia pasiono, Jesuo preĝis: „Patro! ĉiuj estu unu!“ Li aldonis, kial tiu unueco necesas: „Por ke la mondo kredu“, por ke „ĝi sciu, ke Vi min sendis“ (Joh 17:21.23).

– Nia predikado ne estas konvinka, se ĝi okazas unu kontraŭ la alia. „Nenio igas la evangelion de Jesuo Kristo tiel nekredinda antaŭ la mondo kiel la dissplitita stato de la kristanaro“ (Edmund Schlink, evangeliana observanto ĉe la koncilio; simile la Dua Vatikana Koncilio, UR 1).

– La mesaĝo pri la sava amo de Dio estas dubinda, ĉar oni ne rekonas nin kristanojn laŭ la amo, kiun Jesuo komisiis al ni (Joh 13:34s.). Estas malĝojige, ke ĝis nun ne ĉio estis farita por forigi la skandalon de diseco; des pli tristige estas, ke eĉ nun iuj ne agnoskas la urĝon de unueco.

La Sankta Spirito de Dio interproksimigis nin en la ekumena movado. Pro tio ke la riparo de la dispartigoj ne estas homa laboro, sed donaco de Dio, ni kune preĝas:

       „Vidu, kia dividiĝ‘

       pro doktrinoj aŭ prestiĝ‘!

       Rekunigu, ho ŝafist‘,

       Vian gregon kun insist‘.

       Kompatu nin!“ (ADORU 600,4, EG 263, GL 644).

☐ Kio estas la komuna celo de la unueco?

Klareco pri tio estas bezonata por eviti timojn kaj por subteni la pretecon al kunlaboro. La celo ne estas, ke unu eklezio revenu al alia, ankaŭ ne unuforma unuec-eklezio. Celo estas komunaĵo de fratin-eklezioj; unueco de la eklezioj, kiuj restas eklezioj kaj fariĝas unu eklezio (tiel esprimis la ideon kardinalo Joseph Ratzinger). Celo estas videbla, rekonebla komunumo eklezia kaj eŭkaristia.

☐ Kio estas bezonata por tiu unueco kaj kio ne?

– Temas pri unueco en la vero, en repacigita diverseco. Kontrastoj ĝis nun disigaj unue bezonas riparon. Realigo de unueco eblas, se ekzistas „komuneco en la fido de la patroj kaj en ĝia baza fundamenta formo eklezia“. La revelacio estas finita kun la apostoloj. La (validaj) dogmoj estas ties disvolvo, sed ii ne aldonas ion novan. Tial por la unueco „ne necesas pli ol kio estis instruata kaj vivata dum la unua jarmilo“ (Kardinalo Ratzinger).

– En ĉio, kio ne apartenas al la revelaciita vero, povas esti plejebla libereco kaj diverseco.

– Reciproka komprenema kaj pardona amo estas kondiĉo por la unueco kiun volas Dio. Amo ne kontentiĝas pri malsamaj formuloj; ĝi demandas, kion la partnero de la fido celas esprimi, ĉu tio ne estas unu kaj sama vero de Kristo.

☐ Kie ni troviĝas sur nia komuna vojo?

Malgraŭ ĉiuj dividoj, la kristanojn profunde interligas

– la samaj kred-konfesoj.

– la komuna Sankta Skribo.

– la unika bapto, kiu igas nin membroj de unu eklezio, kies kapo estas Jesuo Kristo (1 Kor 12:13).

– 1a himnaroj, ekzemple la katolika Gotteslob kaj la protestanta Evangelisches Gesangbuch, aŭ en Esperanto Adoru Kantante, Tero kaj Ĉielo Kantu kaj la aperonta Adoru.

Oficialaj ekleziaj dialogoj venkis disigajn kontrastojn. Tial la papo diris en 1995, ke tio kio plu disigas, estas malgrava kompare al tio kio nin kunligas.

☐ Kio necesas nun?

(1) Tio, kion oni dialoge atingis, devas esti ĝenerale konata, kaj la eklezioj devas deklari ĝin oficiale valida. La Luterana Monda Federacio kaj la katolika eklezio ellaboris „Komunan Deklaron pri la Doktrino de Pravigo“, en kiu la kontrastoj ekzistintaj en la epoko de la reformacio estas nomataj „ne disigantaj la ekleziojn“:

– Ni saviĝas sole per la kruco kaj resurekto de la unika peranto Jesuo Kristo.

– La savon ni ricevas donace „sole per graco“.

– Ni ricevas la pravigon „sole en la fido“ – kiel deklaras Tomaso Akvina – ne surbaze de faroj.

Tiun Komunan Deklaron la eklezia instru-ofico kaj sinodoj zorge ekzamenas; grandaj Luteranaj eklezioj jam konsentis; nur kelkaj reagis negative aŭ esprimis rezervojn. En la vatikano oni signalis pretecon konsenti. 

Laŭ simila maniero, aliaj ekleziaj interkonsentoj devas ricevi oficialan statuson: tiuj, kiel oni komprenas la Sanktan Manĝon kaj la Eŭkaristion, same pri la eklezio kaj la oficoj. Pli fruaj reciprokaj kondamnoj doktrinaj do povus esti deklaritaj kiel ne plu aplikeblaj al la nuna partnero. La vaste trovebla opinio, ke la ekumeno stagnas, ne respondas al la realo, sed devenas el manka scio aŭ timema nevolo.

(2) Jam nun ni komune konfesu nian kredon en vortoj kaj agoj kaj vivu la ekzistantan unuecon, komune strebante al paco, justeco kaj protekto de la kreo.

(3) Gravas respondeca „baza ekumeno“, ĉar „la ‚aŭtoritatuloj‘ en la eklezio ne povas ion krei kio ne antaŭe maturiĝis en ĝia vivo rilate al kompreno kaj sperto el la kredo“ (kardinalo Ratzinger). La Dua Vatikana Koncilio rikoltis, kio en la antaŭaj jaroj kreskis – ofte sub suferoj kaj malfacilaĵoj – en la Biblia movado, la laika movado, la liturgia movado kaj la ekumena movado.

(4)“Ekumenaj Diservoj de la Vorto devus laŭeble fariĝi konsistiga parto de la komunuma vivo“, kiel la germanaj episkopoj plurfoje postulis ekde 1976. Komuna preĝado fortikigas kaj antaŭenigas nian komunecon (ekumena spirita vivo).

„Ili ĉiuj estu unu, por ke la mondo kredu“. Kiam plenumiĝos tiu preĝo de nia Savanto Jesuo Kristo – kaj tion ni plenfide esperas – tiam la mizero kaj sufero de multaj homoj estos for, tiam ni povos komune atesti kaj kredinde entrepreni la urĝe necesan evangelizadon.

„Ĉiu gloro kaj potenc‘

al Li, fino kaj komenc‘.

En la triunua Di‘

estu unu ankaŭ ni.

Kompatu nin“ (ADORU 600,7, GL2013 481,7; TK 73,7).

Parto I

Nia komuna kredo

1. La Sankta Skribo kaj la Ekumenaj Konfesoj

☐ La Sankta Skribo de la Malnova kaj Nova Testamentoj estas la baza dokumento de la revelacio, do de la kredo, fonto de la revelacio.

– La Sankta Skribo posedas absolutan aŭtoritaton. Ĝi estas la kriterio por doktrino kaj proklamado.

– Ĝi estas la Vorto de Dio, vestanta sin en la vorto de homoj, verkita sub la efiko de la Sankta Spirito (kp 2 Pet 1:21).

– Per la Sankta Spirito promesita de Kristo al la Eklezio (Joh 16:13), ĝi ekkonis, kiuj skriboj apartenas al la Biblio kaj kiuj ne; ĝi difinis la amplekson de la Biblio kaj ĝin establis kiel „kanonon“ (tio signifas „mezurilo“) (EEKat 167; KEKat 48).

– La Biblio estas la libro de la Eklezio, tial komprenenda kaj legenda en ties intenco (EEKat: KEKat 48).

– Ekzistas komunaj principoj de ekzegezo.

– La Sankta Skribo manifestas grandan variecon kaj diversecon, sed ĝi ne enhavas neakordigeblajn kontraŭdirojn.

– La iama konflikto „Sole la Skribo“ aŭ „Skribo kaj Tradicio“ estas grandparte finita: La Sankta Skribo estas la rezulto de la prakristana apostola predikado kaj estas tradiciata en kaj fare de la Eklezio (EEKat 1283; Luterana-Katolika Dialogo, La evangelio kaj la eklezio. 1973, paĝo 17)

– Ekzistas komunaj tradukoj kaj klarigoj de la Sankta Skribo, ankaŭ komunaj esploroj pri la Biblio de protestantaj kaj katolikaj teologoj.

☐ Ekumenaj Konfesoj estas:

– Kredkonfeso de la Koncilioj de Niceo/Konstantinopolo (325/381 p.K.)

– La Apostola Kredkonfeso (vidu p. 49)

En solena deklaro, ĉiuj disigitaj eklezioj kaj komunumoj en Germanio, konfesis sian konsenton pri la kredo de Niceo/Konstantinopolo okaze de ties 1600-jariĝo en 1981. En sia origina formo ĝi tekstas:

La Kredo de Niceo/Konstantinopolo

Ni kredas je la unu Dio,

la Patro, la ĉiopova,

kiu kreis ĉion, ĉielon kaj teron,

la videblan kaj la nevideblan mondon.

Kaj je la unu Sinjoro Jesuo Kristo,

la solenaskita Filo de Dio,

naskita el la Patro antaŭ ĉiu tempo:

lumo de lumo,

vera Dio de vera Dio,

generita, ne kreita,

unusubstanca kun la Patro;

per li ĉio estas kreita.

Por ni homoj kaj por nia savo

li venis el la ĉielo,

alprenis karnon per la Sankta Spirito

el la virgulino Maria

kaj fariĝis homo.

Por ni li estis krucumita sub Poncio Pilato,

suferis kaj estis entombigita,

la trian tagon li resurektis laŭ la Skribo

kaj supren-iris en la ĉielon.

Li sidas dekstre de la Patro

kaj revenos en gloro,

por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn;

lia regado ne havos finon.

Ni kredas je la Sankta Spirito,

kiu estas Sinjoro kaj vivigas,

kiu eliras el la Patro,

kiu kun la Patro kaj la Filo

estas adorata kaj glorata,

kiu parolis per la profetoj,

kaj la unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio.

Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj.

Ni atendas la resurekton de la mortintoj

kaj la vivon de la venonta mondo. Amen.

2. La kredo kiel konfesado kaj kred-konfeso

– „kredo“ signifas unuflanke la agon kredi, la fidelecon, decidon por Dio kaj Kristo, la fidon, la konfeson.

– „Kredo“ signifas aliflanke la enhavon de la kredo: al kiu mi kredas, kion mi kredas. Tio esprimiĝas en la Apostola kaj la Nicea kredkonfeso.

☐ Pli eksplicite, kio estas „kredi?“

Kredo aŭ fido estas donaco de Dio, graco (1 Kor 12:3; Joh 6:44). En kaj pro la graco, kredo estas persona sindediĉo al la triunueca Dio (Heb 11:6; Joh 20:28).

Al la kredo apartenas, aŭ la kredo konsistas el:

– pento, akcepto de la sava mesaĝo, espero kaj fido.

– konfeso – individue kaj komune.

– Ligita al la kredo estas la bapto (Mar 16:1).

– Viva kredo efektiviĝas en la amo (Gal 5:6).

– Kredo estas vojo. Ofte nin atakas dubo kaj ni povas diri nenion krom „Mi kredas, helpu al mia nekredemo!“ (Mar 9:24). Dio ne permesas, ke ni malvenku en tento (1 Kor 10:13).

3. Ni kredas je Dio

☐ Dio estas nesondebla mistero superanta ĉian homan kapablon por pensi kaj imagi

– Al ĉiuj homoj Dio jam ĉiam igas sin rekoni per sia kreo: La verkoj de Dio montras al la verkinto (Rom 1:19-21). „La ĉieloj gloras la honoron de la Eternulo“ (Psa 19:2).

– Dio revelaciis sin kaj sian savan volon per parolo kaj faro. La atesto de tiu revelacio estas alirebla por ni en la Sankta Skribo.

☐ Ni kredas je la unu Dio

Konforme al la Biblia mesaĝo, Dio estas unu, la Dio de Izraelo, la Dio de nia patroj, la Dio de la interligo. Li estas la Kreinto, per kiu ĉio estiĝis; la Dio de espero kaj amo; komenco kaj celo de ĉio. Dio estas spirito, lumo, la tute sankta, la bona, la vivanta, origino de ĉia vivo. Dio staras super la tempo, li estas eterna; li estas ĉio-scia, ĉio-pova, justa. Dio estas vero; Li estas fidela. Dio estas kompata kaj favorkora, Dio de paco. Dio estas nesondebla kaj nekomprenebla. Ni konfesas Dion kiel la Triunuan, kiel Patron, Filon kaj Sanktan Spiriton (unu Dio en tri personoj aŭ tri rilatoj).

Dio estas amo. Lia esenco estas amo, absoluta boneco.

4. Ni kredas je Dio, la Patro, la ĉio-pova, kiu kreis ĉion.

☐ Patro kaj ĉiopova kreinto

Dio la Patro de eterne estas la origino de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

– Dio la Patro laŭ unika maniero estas „Patro de Jesuo Kristo“.

Li estas ankaŭ „nia patro“, plena de boneco kaj kompato. La kredanto scias sin sekura ĉe Li. „Dio estas patro kaj patrino“ (papo Johano Paŭlo I).

Dio estas la ĉiopova, kiu kreis ĉion, la videblan mondon kaj la nevideblan.

– Dio ĉion kreis bona. La eklezio rifuzis la opinion (de la tiel nomata „gnosis“, de la Maniĥanoj kaj de la Kataroj), ke la materia mondo estas malbona.

– Dio kreis ĉion el nenio. Per tio rifuziĝas la opinio (de la materialismo), ke origine estis la materio.

– Dio kreis ĉion en libero. La mondo devenas ne el blinda fato nek el hazardo nek el devigo.

– Dio konservas la kreon. Per tio rifuziĝas la opinio (de la deismo), ke Dio post la krea ago ne plu influas la mondon.

– Kredo je la kreado kaj naturscienco estas akordigeblaj. Profesoro Max Planck (1858-1947) deklaras: „Kien kaj ĝis kie ni rigardas, ni nenie trovas kontraŭdiron inter religio kaj scienco, tamen ĝuste en la decidaj punktoj plenan kongruon“. La „kreo-raportoj“ (Gen 1 kaj 2) estas glorado al Dio. Kreo estas la kondiĉo por evoluo.

☐ La homo en la kreo

– Dio kreis la homon bona. La homo estas korpo kaj animo, unu tuto.

– Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, samvalora kiel viro kaj virino (Gen 1:27).

– De la komenco de la homara historio, ekzistas peko kaj kulpo. Peko konsistas en mem-aserto kaj sen-dieco. La homo volas mem esti la mastro, sendependa de Dio. Tiu peko konkretiĝas en la apartaj pekoj.

– Ĉiu naskiĝe eniras homaron markitan de peko. Neniu komencas ĉe la punkto nulo.

– Ĉiu iĝas peka persone, partoprenas en la kulpo de aliaj. La pekecon de ĉiuj oni devas vidi sur la fono de la sava ago de Dio en Kristo por ĉiuj. Konfliktaj opinioj pri peko kaj praa peko plejparte estis superitaj en dialogo.

5. Ni kredas je la unu Sinjoro, Jesuo Kristo

‚Jesuo‘ estas la greka formo de la hebrea ‚Jeŝua‘ – ‚Dio estas helpo‘, ‚Dio savas‘.

‚Kristo‘ estas la greka traduko de la hebrea vorto ‚maŝiaĥ‘, ‚mesio‘: la sankt-oleito. En la Malnova Testamento, reĝoj kaj pastroj estis sankt-oleitaj por indiki, ke Dio ilin komisiis.

„Jesuo Kristo“ volas diri: Li estas la alportanto de la savo, promesita de la profetoj, sendita de Dio.

☐ Jesuo Kristo estas vera Dio (Joh 1:1)

– Li estas samsubstanca kun Dio, la Patro (kontraŭ Ario).

– Ĉio estas kreita per Kristo, direktita al Li, kaj konserviĝas en Li.

☐ Jesuo Kristo – homiĝinta por ni homoj kaj por nia savo

En la lumo de la homiĝo kaj sin-transdono de Jesuo evidentiĝas la vera situacio de la homaro: ĉiuj estas pekuloj kaj bezonas la elaĉeton. Samtempe en tio riveliĝas la eterna amo de Dio al ĉiuj kreitaĵoj.

☐ Jesuo Kristo – homiĝinta per la Sankta Spirito, el la virgulino Maria

Koncipita per la Sankta Spirito (Luk 1:35; Mat 1:20). Naskita el la virgulino Maria: Ŝi estas Dipatrino, „Dinaskintino“ (koncilio de Efeso, 431).

-Jesuo Kristo estas samtempe Dio kaj homo en unu persono;

 Dieco kaj homeco en Jesuo Kristo konsistigas nedisigitan unuon; la homeco ne englutiĝis en la dieco kvazaŭ guto en la maro. Jesuo Kristo fariĝis egala al ni en ĉio, sed Li estis sen peko.

– Jesuo Kristo aŭtoritate proklamis la evangelion. Li vivis en la epoko de Herodo kaj Poncio Pilato.

☐ Jesuo Kristo proklamis la alvenon de la regado kaj regno de Dio.

Al la tradicia kompreno de la leĝo Jesuo kontrastigis la originan volon de Dio.

Jesuo konsciis, ke Li estis sendita kun aŭtoritato.

Jesuo venis por liberigi la kaptitojn en peko kaj kulpo, por alporti al ili pardonon.

Jesuo kompatis la funebrantojn, helpis al homoj en mizero, sanigis malsanulojn kaj amis la infanojn.

Jesuo faris miraklojn, kiuj konfirmas Lian aŭtoritatan parolon.

Jesuo vokis homojn por sekvi Lin.

☐ Jesuo Kristo fordonis sin por ni

Li estis krucumita sub Poncio Pilato. Li antaŭvidis kaj antaŭdiris sian suferon kaj morton. Li mortis „laŭ la Skriboj“. Li estis preta por sufero, agnoskante la volon de la Patro. Jesuo estis perfidita de Judaso, kondamnita de la sinedrio kaj de la romia prokuroro Poncio Pilato – kvankam tiu ne trovis kulpon en Jesuo – kaj transdonita al krucumo. La sin-transdono de Jesuo sur la kruco okazis por ni, por nia savo. Ties signifon por ni esprimas diversaj bildoj kaj ideoj: „mirinda interŝanĝo“, „anstataŭado“ – „elaĉeta pago“ – „ofero“. „Jesuo Kristo, la krucumito, estas potenco de Dio kaj saĝo de Dio“ (1 Kor 1:23s.). Li suferis kaj estis entombigita.

☐ Jesuo Kristo – releviĝinta kaj glorigita

– Li releviĝis la trian tagon laŭ la Skribo. La releviĝo de Jesuo Kristo konfirmas Lian pretendon, ke Li estas la savanto de ĉiuj. Ĝi fundamentas nian espero de releviĝo al eterna vivo.

– Jesuo Kristo supren-iris en la ĉielon. Li estas en la gloro de Dio kaj proksima al ni en nova maniero.

– Jesuo Kristo sidas je la dekstra flanko de la Patro.

☐ Jesuo Kristo estas la peranto kaj elaĉetanto de ĉiuj homoj

Pravigo okazas sole per Kristo, sole pere graco, sole per la fido (Rom 3:21-28).

– Jesuo Kristo estas la sola peranto (CA 20, KEKat 238; LG 60).

– Per sia sin-transdono sur la kruco li pagis la ŝuldon de la homoj kaj alvenigis repaciĝon kun Dio.

Dio volas la savon por ĉiuj homoj (1 Tim 2:4): Ne ekzistas antaŭ-destino por eterna pereo (EEKat 215).

– Ĉiuj homoj estas pekuloj kaj bezonas la elaĉeton. Ili ne kapablas elaĉeti sin mem (KKat 237).

– „Justeco de Dio“ en Rom 3:26 signifas: Dio estas justa kaj igas justa aŭ prava. La savo estas donaco al la homo – „sole per graco“.

– Pravigo estas verdikto de pravo, absolvo fare de Dio. En la homo ĝi efikas renovigon, sanktigon, pravigon (EEKat 948;KEKat 71).

– La homo ricevas la pravigon „sole per la fido“ en la bapto (EEKat 948; KEKat 240s.).

– La pravigito devas ĉiutage peti pardonon: „Patro, pardonu al ni niajn ŝuldojn.“

– Tiel la homo estas samtempe „justa/prava kaj pekulo“ (EEKat 333; KEKat 240).

– Fido kaj savo plu estas minacataj pro la homa malforto; sed la kristano povas firme fidi la promeson de Dio (EEKat 446; KEKat 241s.).

– Pravigo kiel donaco estas ankaŭ tasko. En kaj pro la graco, la homo estas vokita aktivi en la fido, agi en la amo (Flp 2:12s.; 1 Kor 15:10; Gal 5:6).

En la Doktrino de la Pravigo ne plu troviĝas disigaj kontrastoj (Komuna Deklaro de 1998, konforme al „Doktrinaj anatemoj – ĉu disigantaj la ekleziojn?“ 1986).

Pravigo estas ne nur unu doktrino apud aliaj; ĝi estas (laŭ Martin Luther) ankaŭ „artikolo, kun kiu la eklezio staras kaj falas“. Ĝi estas kriterio uzota por kontroli ĉiun doktrinon kaj montranta, ĉu ĝi estas konforma al la evangelio. La Komuna Deklaro de la Luterana Monda Federacio kaj de la Rom-Katolika Eklezio akceptas la pravigon kiel „kriterion kiu volas senĉese orienti al Kristo la tutan instruon kaj praktikon de la eklezio“.

☐ Jesuo Kristo revenos en gloro por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn; Lia regado ne havos finon

– Jesuo Kristo estas la juĝisto de ĉiuj homoj.

– Kiu vivas en la fido al Kristo, havas eternan vivon.

– La juĝo okazos laŭ la verkoj faritaj en la fido (Rom 2:1ss.; 2 Kor 5:10), laŭ tio kion ni faris al la kunhomoj aŭ preterlasis fari (Mat 25:40.45).

– Lia regado ne havos finon.

6. Ni kredas je la Sankta Spirito

☐ La Sankta Spirito en la mesaĝo de la Biblio

La Sankta Spirito estas krea spirito, origino kajportanto de ĉia vivo; spirito de saĝo, de prudento, de konsilo, de potenco, de ekkono, de timo antaŭ Dio, de sankteco kaj de vero; la advokato kaj parakleto. La Sankta Spirito efikas la homiĝon de la Filo de Dio – kiu estas plena de la Dia Spirito. La Sankta Spirito parolis per la profetoj. Li efikas en la kristanoj. La eklezio estas komuneco kaj templo de la Spirito. La Sankta Spirito donas la forton por fidi, donas la talenton por ĝuste preĝi. Li efikas per la Vorto, per la bapto, per la servanta ofico; al la aŭtoritato por pardoni pekojn apartenas la ricevo de la Sankta Spirito. Li kondukas al la vero. Frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, afableco, bonkoreco, fidelo, mildo, sinregado (Gal 5:22). La potenco de la Spirito evidentiĝas en la predikado, en sentima elpaŝado, en martireco. La Sankta Spirito donas diversspecjn donacojn, efikas renovigon.

La Spirito postulas la sindediĉon de la tuta homo, la sanktigon.

La Spirito kondukos la eklezion kaj la mondon al perfekteco.

☐ La Sankta Spirito estas vera Dio kaj viviganto

– Li estas origino, portanto kaj konservanto de ĉia vivo en la kreo.

– Li donas la novan vivon en Kristo, kiun ni unue ricevis en la fido kaj la bapto.

– Per la Sankta Spirito okazis la homiĝo, la agado kaj la releviĝo de Jesuo Kristo.

– La Sankta Spirito peras la savan agadon de Dio en Jesuo Kristo per Vorto kaj Sakramentoj. Li efikas ankaŭ ekstere de la eklezio.

– Li gvidas ĉion al la celo de eterna vivo.

☐ La Sankta Spirito, kiu eliras el la Patro

Al la konstato de la koncilio de Konstantinopolo (381), ke la Sankta Spirito eliras el la Patro, poste estis aldonita „kaj el la Filo“. La ortodoksa eklezio opinias tion disiga por la eklezioj. Ĝi akcentas: La eterna elirado de la Sankta Spirito okazas nur el la Patro (Joh 15:26). La papoj Pio XI. kaj Johano Paŭlo II plurfoje preĝis la kredkonfeson en ties originala formo kaj tiel rekonis la sintenon de la Ortodoksa Eklezio. La sendo de la Sankta Spirito en la tempo okazas de la Patro tra la Filo (Joh 16:17; 14:16). Ambaŭ manieroj por tion konstati ne kontraŭdiras unu la alian. Surbaze de tiu rekono eblas ekumena interkonsento.

☐ La Sankta Spirito estas kun la Patro kaj la Filo samtempe adorata kaj glorata

Kristana preĝado atestas jenon: „Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.“ Al la Sankta Spirito, kiu estas vera Dio, indas ĉia honoro.

☐ La Sankta Spirito parolis per la profetoj

Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas la plenumiĝo de la Malnov-Testamenta profetado. La Sankta Spirito parolas per la profetoj en la Malnova kaj en la Nova popolo de Dio (kp Rom 12:6).

7. La unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio

Biblie, eklezio signifas a) la „tuta eklezio“, b) la „loka eklezio“ kaj c) la „komunumo kolektiĝinta por Diservo“.

☐ La Eklezio estas mistero de la kredo

Ĝi havas videblan formon, sed spiritan esencon percepteblan nur en la fido. Komuna konvinko de la kristanaro estas, ke le eklezio ne estas nevidebla.

☐ La triunua Dio volis, fondis kaj efektivigis la eklezion

„Sian modelon, sian originon kaj sian celon ĝi havas en la mistero de unu Dio en tri personoj“: ĝi estas la nova popolo de Dio; la „korpo de Kristo“, kies kapo estas Jesuo Kristo; ankaŭ fianĉino de Kristo. Ĝi estas „templo de la Sankta Spirito, kiu agadas en la eklezio kaj per ĝi: Li gvidas ĝin en la veron (Joh 16:13); tial ĝi estas „la kolono kaj fundamento de la vero“ kaj tial diras la apostola koncilio, kiu laŭ Martin Luther estas la modelo de ĉiuj koncilioj (CA 50, 509-633) „La Sankta Spirito kaj ni decidis“ (Agoj 15:28).

☐ La eklezio estas la komuno de la sanktuloj

Komuno de la sanktuloj (communio sanctorum) ampleksas: komuneco per kaj en la Vorto de Dio – aŭskultanta kaj konfesanta eklezio; komuneco per la sakramentoj – preĝanta, liturgianta eklezio; komuneco en servado kaj komuneco kun la mizeraj kaj subpremataj – amanta eklezio; komuneco kun la sanktuloj, kiuj jam troviĝas ĉe Dio.

☐ La eklezio servas por la savo de ĉiuj homoj

Ĝi estas signo kaj instrumento de la sava agado de Dio. „Ekstere de la eklezio ne estas savo“ (tiel ankaŭ Luther): Sen Kristo ne estas savo (Ago 4:12) – neniu venas al la Patro krom per Li (Joh 14:6); kiel kapo de la eklezio, Kristo agas en la eklezio kaj pere de ĝi.

– Por kristanoj, tiu diro „Ekster la eklezio nenia savo“ estas admono, ke ili fidelu al la revelacio konfidita al ili.

– Pro tio ke Dio volas la savon de ĉiuj (1 Tim 2:4), Li donacas sian gracon al ĉiuj homoj. La katolika eklezio rifuzis kiel eraran la opinion, ke „ekster la eklezio ne estas graco“. Ĝi propetas por ĉiuj (1 Tim 2:7) kaj celebras la eŭkaristion „por ĉiuj“. La amo de la kristanoj direktiĝas al ĉiuj homoj.

☐ La eklezio estas unu, sankta, katolika, apostola

Tiuj bazaj kvalitoj estas donaco kaj tasko.

– Ekzistas nur unu eklezio de Kristo: Kristo, ĝia kapo, havas nur unu korpon. Unueco ne signifas unuformecon. Al la eklezio apartenas serva ofico de unueco: „Ankaŭ por la luterana eklezio … la espero pri plena komuneco inkluzivas la esperon pri papeco sub la evangelio” (EEKat 908). Ankoraŭ disputata estas la kielo; en sia encikliko pri ekumeno, papo Johano Paŭlo II petis akordiĝon pri tio.

– La eklezio estas sankta, ĉar Kristo sanktigas en la Sankta Spirito per Vorto kaj Sakramento; vide al siaj homoj ĝi estas eklezio de la pekuloj. Daŭre ĝi bezonas purigon kaj renovigon.

– La eklezio estas katolika. Ĝi proklamas la tutan evangelion al ĉiuj homoj de ĉiuj tempoj en la tuta mondo. Luther anstataŭigis la fremdan vorton „katolika“ per „kristana“, sed li neniel negis ĝin polemike.

– La eklezio estas apostola. Ĝi estas konstruita sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj (Efe 2:20) kaj staras en la sinsekvado de la fido kaj de la sendiĝo de la apostoloj (succcessio apostolica). Se la sinsekvado en la fido de la apostoloj montriĝas komuna, evangelianoj pretas transpreni la signon de apostola sinsekvo (Luth.-Kath. Dialog, Das geistliche Amt,65).

☐ La eklezio survoje al la plena regno de Dio

Kiel komunumo de espero ĝi preĝas pri lia alveno en gloro: „Venu Via regno!“ Ĝi estas sendita por proklami al ĉiuj Kriston, la savon.

8. Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj

La sakramentoj de la eklezio

La sava agado de Dio okazas en la Vorto kaj la Sakramentoj.

Ni havas la „grandajn“ sakramentojn (bapto kaj eŭkaristio) kaj la „malgrandajn“ sakramentojn (konfirmacio, pento, oleado de malsanuloj, ordino, geedzeco).

☐ La unu bapto por la pardono de la pekoj

La bapto havas sian bazon en la agado de Jeso,en lia kruco kaj lia releviĝo. Ĝi estas plenumita „en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito“. Normale, ordinita oficulo faras ĝin, kvankam sub difinitaj cirkonstancoj ankaŭ aliaj povas bapti.

Per la bapto efektiviĝas:

– envicigo en la eklezion (1 Kor 12:13),

– purigo el la praa peko kaj el personaj pekoj;

– pravigo kaj justigo, sanktigo,

– partopreno en la nova vivo en Jesuo Kristo.

La bapto okazas unufoje por ĉiam; ĝi estas neripetebla. La bapto estas la vojo en la komunecon de la savo ordonita de Dio kaj tial necesa por la savo.

La homo ricevas la bapton en la kredo; gepatroj kaj bapto-gepatroj konfesas ĝin anstataŭante la infanon.

En la ortodoksa, rom-katolika, anglikana, prakatolika kaj plej multaj reformaciaj eklezioj, la bapto de beboj estas kutima. Male, baptistoj kaj aliaj liberaj eklezioj baptas homojn nur surbaze de ties persona kredkonfeso.

Bapto, konfirmacio kaj eukaristio konsistigas unuon. Per tiuj sakramentoj la Sankta Spirito efektivigas la plenan enmembriĝon en la vivon de la eklezio.

☐ La konfirmacio

La kristaneco, kies bazo metiĝis en la bapto, estas elformita, fortikigita kaj kompletigita per la sakramento de la konfirmacio (latine Confirmatio = fortigo).

La sakramento de la konfirmacio baziĝas sur la ricevo de la Sankta Spirito, distingebla de la bapto, kiel raportas la Nova Testamento (Ago 8:14-17;19:6). En la konfirmacio, la kristano estas sendata kaj fortikigata por publika atestado de la kredo kaj respondeca kunlaboro en la eklezio. Jesuo Kristo por ĉiam prenas lin en Sian servon.

Laŭ katolika doktrino, la donanto de la konfirmacio estas principe la episkopo; tamen ĝin povas doni ankaŭ presbitero komisiita de la episkopo.

Akordiĝo kun la reformaciaj eklezioj eblas: Ĉe la konfirmacio, „oni volas konscie ligi sin al la praa eklezio kaj donas al la surmeto de la manoj interpreton konforman al la evangelio: ricevo de la beno kaj de la Sankta Spirito“ (EEKat 1098f.). Pro tio ke bapto, konfirmacio kaj eŭkaristio apartenas al la enmembriĝo en la eklezion, laŭ la orientaj ekleziaj patroj la konfirmacio okazas tuj post la bapto.

☐ La eŭkaristio, la sankta manĝo

Tiu sakramento havas malsamajn nomojn: Vespermanĝo, Sinjora manĝo, eŭkaristio = dankado), rompo de pano, komunio, sankta meso, tio sankta.

– Jesuo Kristo fondis la eŭkaristion.

– En la eŭkaristio Li ĉeestas vere kaj efektive kaj donacas sin al la ricevantoj. La ĉeeston de Kristo efektivigas la Sankta Spirito, pri kies alveno la eklezio preĝas en la „epiklezo“. Komune ni estas konvinkitaj, „ke la eŭkaristia ĉeesto de la Sinjoro Jesuo Kristo limiĝas ne nur al la momento de ricevo“. La Sinjoro Jesuo Kristo ĉeestanta en la eŭkaristio indas adoron; Kristo estas adorata, ne la elementoj. La elementojn postrestintajn okaze de la celebro de eŭkaristio, oni povas konservi por la komunio de malsanuloj, aŭ formanĝi.

– En la konkordo de Leuenberg 1973, la disiĝo inter luteranoj kaj reformitoj estis forigita.

– La Eŭkaristio estas „ofero“ en jena senco: la ofero sur la kruco unufoje por ĉiam okazinta, fariĝas sakramente ĉeestanta.

La reformatoroj opiniis, ke la mesa ofero estas intencita kiel „suplemento“ de la surkruca ofero (tio estus malkonfeso de la sava agado de Kristo); tial ili akre rifuzis ĝin. Kontraŭ la ĝusta doktrino tamen ne plu okazas protesto, laŭ la deklaroj de sinodoj ekde 1993. La eŭkaristio estas la ofero de la eklezio, kiu estante la korpo de Kristo preĝas: „Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirto, estu ĉiu honoro kaj gloro..“ Per porpeto, oni povas dediĉi al la mortintoj la savan potencon de la kruca ofero unufoje por ĉiam okazinta.

La eŭkaristio kiel Manĝo: La eŭkaristia ĉeesto de Jesuo Kristo celas al la fidanta ricevanto. Al la plena formo de la eŭkaristio apartenas pano kaj vino, kvankam la tuta Kristo ĉeestas sub ĉiu el la du formoj.

La eukaristio estas signo de la unueco de la eklezio kaj ligilo de amo. Eŭkaristia unueco kun Kristo estas samtempe komuneco en la korpo de Kristo, la eklezio.

Al tiu kiu lin ricevas en la eŭkaristio, Jesuo Kristo donacas forton por efektivigi kristanecon, pardonon, kaj eternan vivon. Por ricevi la sanktan eŭkaristion, necasas sinprovado kaj preparo: Kiu mangas kaj trinkas malinde, altiras al si kondamnon.

– La eŭkaristion prezidas la ordinita oficanto.

☐ La pentofaro (absolvo)

Tiu sakramento de repaciĝo, de absolvo kaj de pento, baziĝas sur la aŭtoritato de pek-pardono, kiun transdonis Jesuo al siaj disĉiploj.

Origine oni havis la publikan penton. Poste venkis la privata pekkonfeso.

En neordinaraj situacioj povas okazi repaciĝo kun komuna konfeso kaj ĝenerala absolvo.

– Je la flanko de la konfesanto necesas: pento kaj kredo, konfeso de pekoj, reboniĝo.

– Per la sakramento de repaciĝo okazas la absolvo de la pekoj kaj per tio repaciĝo kun Dio kaj kun la eklezio.

– Administras la sakramenton de repaciĝo kaj pardono la ordinita oficanto (episkopo, presbitero). Li estas ligita al la sekreto de konfeso.

☐ Sankt-oleado de malsanuloj.

Bazo por tiu sakramento estas la konduto de Jesuo vide al malsanuloj kaj lia komisio por ties sanigo.

– Administras la sakramenton la episkopo kaj la pastro. Se eble, devus esti pluraj administrantoj, kiel oni legas en la epistolo de S-ta Jakobo (Jak 5:14s.)

– La sankt-oleado estas donita al baptitoj, kies sano-stato serioze suferas.

– Estas espero pri akordiĝo kun la reformaciaj eklezioj, ĉar la Luterana agendo eksplicite antaŭvidas oleadon de malsanuloj. La vortoj uzataj koincidas grandparte kun tiuj kutimaj en la katolika eklezio.

☐ La spirita ofico (ordo) kaj la alvoko al ĝi, beno kaj komisio (ordino)

La spirita ofico (ordo) havas sian originon kaj daŭran bazon en la sendo de la apostoloj fare de la resurektinta Sinjoro. Ĉar Jesuo Kristo efikis la savon unufoje por ĉiam, la oficanto ne estas sacerdoto en la senco de la eksterkristanaj religioj, kiu strebas al repaciĝo per propraj oferoj.

– La oficanto estas servanto de Kristo; li agas „en la loko de Kristo“ (2 Kor 5:20) en jenaj taskoj: Proklami la vorton de Dio, prezidi la liturgion kaj la sakramentan vivon de la eklezio, gvidi kaj edifi la komunumon kaj la eklezion (pastradi).

– Ekde la frua eklezio troveblas gradigo de la oficoj: episkopo, presbitero, diakono. Por ĉiu ŝtupo de la ofico ekzistas propra ordino.

– Vokiĝo, beno kaj sendado al la pastra ofico okazas per ordino kun preĝo kaj surmeto de la manoj. En tio la oficportanto ricevas la gracan donacon de la Sankta Spirito por sia servado (2 Tim 1:6 kaj 1 Tim 4:14).

– En la rom-katolika, la ortodoksa, la anglikana kaj la pra-katolika eklezioj, la ordino (en germana lingvo „Priesterweihe = sacerdota konsekro“) estas nomata sakramento; laŭ sia esenco, ankaŭ la luteranoj tiel komprenas ĝin (EEKat 1187).

La ordino okazas unufoje por ĉiam kaj devo-ligas la ordiniton dumvive.

– En la anglikana, ortodoksa, rom-katolika kaj pra-katolika eklezioj, la ordinon transdonas la episkopo; en la evangeliaj eklezioj tion faras la ordinita oficulo plenumanta la episkopan taskon.

– Laŭ ortodoksa, rom-katolika, anglikana kaj pra-katolika konvinko, nur la episkopo staranta en la apostola sinsekvo povas valide ordini. El la manko de tia apostola sinsekvo en la eklezioj devenintaj el la reformacio rezultis kontraŭeco ankoraŭ nun dividanta. Sed estas espero venki ĝin. Se je la katolika flanko ekzistas sinsekvo en la fido de la apostoloj, luteranoj estas pretaj akcepti la signon de apostola sinsekvo en sian oficon okaze de plenumo de eklezia komuneco.

– Ekzistas kondiĉoj por allaso al la ordino. En la latinaj eklezioj, la ordino estas ligita al la devigo de celibato; tiu eklezia leĝo ne baras la vojon al komuneco de eklezioj, kiuj tion ne konsideras deviga. En la ortodoksa kaj rom-katolika eklezioj, nur viroj estas ordinitaj por la pastreco.

☐ La geedzeco

Ĝi estis fondita de Dio, la Kreanto, kaj konfirmita de Jesuo Kristo; kiel bildo pri la amo de Kristo al la eklezio, la geedzeco estas mistero, profunda sekreto.

– Laŭ ortodoksa, katolika, anglikana kaj pra-katolika opinio, la geedzeco estas sakramento. La ekumena dialogo rezultis en „komuna vidpunkto pri la geedzeco en plej profunda senco“.

– Por ke estiĝu la geedzeco, necesas reciproka jeso de la partneroj; kiel sakramento ĝi kompletiĝas per la beno de la ordinita ofichavanto.

– Al la kristana geedzeco apartenas la preteco al persona amo kaj partnereco, al fekundo kaj respondeca gepatreco, al daŭra fideleco.

– La geedzeco estas – laŭ la modelo de la amo de Kristo al la eklezio – komuneco kaj unueco de viro kaj virino dumvive, nedissolveble.

Kristo proklamis la sanktecon kaj nedissolveblon de geedzeco (Mat 19:6), sed koncedis ĝian dissolvon pro malĉasteco (Mat 5:32; 19:9). Pri tio atentas la ortodoksa, la prakatolika, la luterana kaj la reformita flanko.

– Povas estiĝi situacioj, kiuj pravigas la disigon de geedzoj. Tio estas komuna opinio de la eklezioj.

– La ortodoksa kaj la evangelia eklezioj ne ekskludas (eklezian) regeedzigon de divorcitoj post periodo de pentofaro. Tiel troveblas eblecoj de ekumena akordiĝo. Egaligi samseksan partnerecon kun geedzeco estus atenco kontraŭ la ekumeno.

– Geedzeco kaj ordino ne ekskludas sin reciproke.

9. Ni atendas la releviĝon de la mortintoj

kaj la vivon de la venonta mondo

– En la renkontiĝo kun Dio tuj post la morto okazas la juĝo pri la vivo de homo.

– En la fino de la tempoj ĉiuj mortintoj releviĝos kaj aperos kune kun la tiam vivantoj por la monda juĝo de la revenanta Sinjoro Jesuo Kristo.

– Ni ne konas la momenton, kiun Dio difinis por la plenumiĝo, ni estas vokitaj al daŭra preteco.

☐ Ĉielo

La kristana espero direktiĝas al la eterna beateco promesita de Dio, kiu superas ĉian homan komprenon: „Kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kio ne venis en la menson de homo: la grandaĵo, kiun Dio preparis al tiuj Lin amantaj“ (1 Kor 2:9). Ĉielo signifas: esti ĉe Dio. Ĉiu ricevas sian apartan salajron, laŭ la klopodoj, kiujn li faris (1 Kor 3:8).

– La sanktuloj jam nun ĝuas la apudon de Dio (kp CA 20).

– La katolika eklezio kredas de jarcentoj, ke Maria, la patrino de la Sinjoro, estis akceptita korpe kaj anime en la ĉielan gloron. En 1950 tio estis proklamita kiel dogmo; la evanglia kaj la ortodoksa flanko tion malakceptas.

Konsidero pri ekumena akordiĝo: La revelacio estas finita; dogmoj ne aldonas ion novan, ili estas nur disfaldo de revelacia kredo. Tial laŭ katolika vidpunkto ne necesas pli ol oni instruis kaj vivis en la unua jarmilo. Bezonata estas „pozitiva konatiĝo“, ke la dogmoj de la dua jarmilo estas interpreto de la revelacio, kiuj ne kontraŭdiras la komunan kredon de la nedividita eklezio: Okaze de la morto de Jesuo „multaj korpoj de sanktuloj estis vekitaj“ (Mat 27:52); Paŭlo sopiras „esti kun Kristo“ (Fil 1:23). Ankaŭ Maria bezonis la savon (LG 53) kaj estas savita; ŝi estas la graco favorita (Luk 1:28), laŭ luterana konfeso „inda je plej alta honoro“ (Apol 21:27). La releviĝon de la mortintoj konfesas ĉiuj kristanoj. Do la dogmo respondas al la linio de la komuna kredo.

☐ Puriĝo

„La fajro provos, kiom taŭgas ĉies verko. Se ĝi forbrulas, tiam li devas elporti la perdon. Li mem tamen estos savita, sed kvazaŭ tra fajro“ (1 Kor 3:13-15).

Koncerne la puriĝon de la mortintoj (laŭ popola diro „la purgatoria fajro“) necesas komenti:

– La renkontiĝo kun la fajro de la amo de Dio, kiu okazas en la morto, havas por la homo „purigan kaj transforman povon, kiu juĝas, purigas, sanigas kaj perfektigas ĉion ankoraŭ ne perfektan“. La oficiala katolika doktrino parolas pri „purgatorium“ (= purigo, rafinado), ne pri iu loko aŭ tempo.

– De la komenco, la eklezio preĝis por la mortintoj. Ekumena akordiĝo eblas: La protesto de la reformintoj direktiĝis ne kontraŭ la purigo en la senco de 1 Kor 3:13-15, sed kontraŭ superstiĉaj pieco-formoj kaj ideoj (EEKat 1325s.).

☐ Eterna puno (infero)

Ekzistas la danĝero de eterna fiasko: La homo povas maltrafi sian vivon (Mat 10:28; 25:41: „for de mi – en la eternan fajron“; Mat 25:46 „Eterna puno“). La opinio, ke finfine estos saviĝo de ĉiuj, ankaŭ de la kondamnitoj, al eterna beateco, ne trovas bazon en la Sankta Skribo.

☐ Eklezio estas komunumo de espero

Fidante la promesojn de Dio, kristanoj atendas „novan ĉielon kaj novan teron“, la plenan regnon de justeco, amo kaj paco.

AMEN

Per sia „Amen“ (= tiel estu!) la adoranta komunumo konfirmas sian kredon komune kun la tuta eklezio. „Granda Di`, ni laŭdas Vin!“ (EG 331, GL 257, AK 13)

El la testamento de Martin Luther

La komunecon en la kredo konfirmas la atesto de Martin Luther, kiun li faris, sentante sian alproksimiĝantan morton. Kontraŭ ĉia misinterpreto li konfesis la realan ĉeeston de Kristo en la Sankta Manĝo. Tiam li konfesis la kredon, en kiu li volis „resti ĝis la morto“:

„Unue mi elkore kredas la altan artikolon pri la Dia majesto, ke la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito, tri distingeblaj personoj, estas efektiva, unika, natura, vera Dio, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj…same kiel tio ĝis nun validis en la roma eklezio kaj en la tuta mondo ĉe la kristanaj eklezioj.

Due mi kredas kaj scias, ke la meza persono en Dio, nome la Filo, sola fariĝis vera homo el la Sankta Spirito, koncipita sen ago de viro, kaj naskita de la pura sankta virgulino Maria kiel vera natura patrino. ..Ankaŭ ke Dio la Filo estas .. vera homo kiel mi mem kaj ĉiuj aliaj, tamen sen peko ..tiel ke Maria, la sankta virgulino estas vera efektiva patrino, ne sole de la homo Kristo, sed de la Filo de Dio.

Mi ankaŭ kredas, ke tiu Filo de Dio kaj Maria, nia Sinjoro Jesuo Kristo, suferis por ni mizeraj pekuloj, estis krucumita, mortis kaj estis entombigita, por ke li elaĉetu nin el la morto de pekoj kaj el la eterna kolero de Dio per sia senkulpa sango. Kaj ke la trian tagon li releviĝis el la mortintoj kaj supren-iris en la ĉielon kaj sidas ĉe la dekstra flanko de Dio, la potenca Patro.

Trie mi kredas je la Sankta Spirito, kiu kun la Patro kaj la Filo estas vera Dio, eterne venanta el la Patro kaj la Filo, sed distingebla persono en sia Dia estado kaj naturo. Per Li, la viva, eterna, Dia dono kaj donaco, ĉiuj kredantoj garniĝas per la fido kaj aliaj spiritaj donoj, releviĝas el la mortintoj, liberiĝas de pekoj, kaj estas farataj gajaj kaj konfidaj, liberaj kaj sekuraj en sia konscienco“ (M. Luther, Verkoj WA 26,500ss).

El reformita vidpunkto, Karl Barth klarigis la Apostolan Kredkonfeson en du libroj:

– Credo. Zürich 1948.

– Dogmatik im Grundriss. München 1947.

II. Parto

Sekvi Kriston – la vivo el la fido

1. Gvidaj pensoj pri kiel esti kristano

Jesuo fundamentas „la moralan agadon sur la graca agado de Dio“ (KEKat II,48). La kristana etiko (= instruo pri ĝusta konduto) estas „etiko de postsekvado“, „etiko de respondo danke vivata post la sava ago de Dio“ (EEKat 489), „post la sperto de donita amo de Dio en Jesuo Kristo“ (KigV 16).

☐ Vivi el la fido

Ni dankas nian savon al la ago de Dio en la homiĝo, kruco kaj releviĝo de Jesuo Kristo. Nin pekulojn Dio deklaras kaj faras pravaj: sole per Kristo, sole per graco, sole per la fido. En la bapto ni farigas membroj de la eklezio (1 Kor 12:13). Tiu pravigo, estante donaco, fariĝas tasko. En kaj pro la graco ni estas vokitaj vivi el la fido, en la postsekvo de Kristo.

☐ Postsekvi Kriston

„Se iu volas servi al mi, tiu sekvu min (Joh 12:26), diras Jesuo. Tio signifas:

– sin dediĉi al la volo de la Patro (Joh 4:34; Mat 7:21).

– porti sian krucon (Mat 10:38; Luk 9:23).

☐ Fidoplene preĝi

Jesuo diras al la disĉiploj, „ke ili ĉiam preĝu kaj ne laciĝu en ĝi“ (Luk 18:1; kp Mat 7:7). Li instruas al ili preĝi: Patro nia (Luk 11:2-4; Mat 6:9-13).

☐ Esti rekoneblaj laŭ la amo

„En Kristo gravas havi la fidon, kiu energias en la amo“ (Gal 5:6). Jesuo diras: „Je tio ĉiuj rekonos, ke vi estas miaj disĉiploj: se vi amas unu la alian“ (Joh 13:35). Tiuj ordonoj estas resumitaj en la duobla ordono: „Vi amu la Sinjoron, vian Dion, kun tuta koro kaj tuta animo kaj via tuta forto. La dua estas: Amu vian najbaron kiel vin mem“ (Mar 12:30s.). Ĉiu, ankaŭ la malamiko , estas nia najbaro: „Amu viajn malamikojn; faru bonon al viaj malamantoj (Luk 6:27).

„La ordono de amo estas la ordono de Dio por la tuta mondo. La minacata mondo povas havi futuron nur, se la spirito de amo trarompas kaj ree kaj ree venkas la leĝon de venĝo, mekanismojn de malamo kaj reaga malamo, de perforto kaj reaga perforto“ (KigV 17). Amo estas la bazo por monda etiko.

☐ Ĉiam ĝoji en la Eternulo (Flp 4:4)

„Nenio povas disigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Jesuo Kristo, nia Sinjoro “ (Rom 8:39)

2. La konscienco

☐ La juĝo de la konscienco devige konsciigas, kion fari kaj kion lasi

– En la „Ĝenerala deklaro de homaj rajtoj“ en 1948, Unuiĝintaj Nacioj emfazis: „Ĉiuj homoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili estas dotitaj de prudento kaj konscienco“ (Art. 1).

– „Senkonscience“ agas, kiu krimas neglektante sian konsciencon; „senkonscienceco“ do ne indikas la neeston de konscienco ĉe homoj. „La konscienco memorigas la homon pri la postulo de finfina sendependo de la interesoj de ĉi mondo. Nur tiam la homo konservas sian dignon, se li fidela al tiu alvoko de la konscienco rezistas al ĉiuj tentoj cedi al la fascino de riĉo, potenco kaj reputacio“ (DBK-EKD 1979, 25).

☐ La Sankta Skribo informas pri la konscienco

– En la Malnova Testamento mankas la nocio „konscienco“, sed ne tio kion ĝi signifas; ĉar oni konscias kulpon (Gen 3); la psalmisto preĝas: „Ĉar mi ekkonas miajn malbonajn farojn, mia peko ĉiam staras antaŭ miaj okuloj“ (Psa 51:5).

– En la Nova Testamento ni legas: „Se la nacianoj, kiuj ne konas la leĝon, laŭnature faras tion, kion la leĝo postulas, tiuj, kiuj ne havas la leĝon, estas por si mem leĝo. Per tio ili montras, ke la postulo de la leĝo estas skribita en iliaj koroj; ilia konscienco atestas pri tio, iliaj pensoj reciproke akuzas sin kaj defendas sin” (Rom 2:14ss.). „Al ĉiuj homoj la postuloj de la leĝo estas skribitaj en la koro; ilia konscienco atestas pri tio“ (DBK-EKD 1979, 29).

☐ La konscienco kiel natura doto bezonas daŭran formadon.

Gravan rolon ludas eksteraj influoj (la socia medio): Kio estas bona kaj malbona, la homo ekscias de aliaj; ligiĝas kun tio ankaŭ eraroj kaj sintrompoj. La konscienco tamen estas nek nura produkto de edukado (tiel asertas Friedrich Nietzsche) aŭ reflekto de la valor-sistemo de la socio (tiel Karl Marx) nek simple la „voĉo de Dio“. Nepras formado kaj edukado de la konscienco (KKK 1783).

La konscienco „pro socio kaj eduko malsame elformiĝis ĉe la individua homo.. Celo de ĉiu konscienc-formado estas matura respondeca konscienco (EEKat 494).

☐ La konscienco bezonas orientadon je la volo de Dio, je ordonoj, normoj, valoroj.

– La ordonoj de Dio validas pli ol ŝtataj kaj ekleziaj leĝoj: „Oni devas obei al Dio prefere ol al homoj.“ (Ago 5:29).

– La kristana konscienco estas la konscienco ligita al la Vorto de Dio respektive al Jesuo Kristo (kp DH 3,1; EEKat 495).

– „Ĉio kion vi atendas de aliaj, tion faru ankaŭ al ili! En tio konsistas la leĝo kaj la profetoj! (Mat 7:12). Tiu tiel nomata „Ora regulo“ repondas al la ordono de amo al la najbaro (Mat 22:39), ĝi estas la enhavo de monda etiko.

– Ordonojn oni devas plenumi laŭ ties intenco, ne interpreti laŭ ties litero. En kelkaj kazoj, agi kontraŭ ilia litera formulo povas esti devo (Mar 2:23-28). „Ankaŭ ekleziaj normoj kaj leĝoj ja povas esti konscience devigaj por la kristano estiel membro de la eklezio, sed ili ne kapablas liberigi lin de lia senpera respondeco antaŭ Dio“ (L-RK, Kirche und Rechtfertigung, 1994, 237).

☐ Oni devas obei al la (motivita) juĝo de la konscienco

(EEKat 495; KKK 1782.1790; DH 3)

– La antaŭiranta konscienco admonas anticipe al decido por la bono, kaj ĝi avertas kontraŭ la malbono.

– La postsekvanta konscienco aprobas ĝustan decidon kaj akuzas la kontraŭon.

– En konscienca ago, la individuo decidas en difinita situacio, kion fari kaj kion lasi.

– Neniun oni povas devigi agi kontraŭ sia konscienco. – ekzemple al milit-servado kun armiloj (Fundamenta Leĝo de Germanio, Art. 4,3).

☐ La konstato de la konscienco estas vera, kiam ĝi koincidas kun la leĝo; ĝi eraras, kiam ĝi devias de ĝi.

„Konciencon erarantan“ ni rekontas, kiam iu opinias agi ĝuste, tamen kontraŭagas (senkonscie) kontraŭ etika normo, do devus konduti alimaniere. Se iu estas konvinkita pri la ĝusteco de sia konscienca juĝo, li devas ĝin obei kaj eĉ akcepti por tio la ekskomunikon de la eklezio. (KEKat II, 134, kun Tomaso de Akvino)

3. La Dek Ordonoj

☐ La Dek Ordonoj – vojmontrilo por Izraelo

Dio (JHVH) akceptas Izrealon kiel sian popolon, faras interligon kun ĝi, promesas al ĝi amon kaj fidelon (Eliro 6:7). La Dek Vortoj – la dokumento de la interligo – enhavas la promeson de Dio kaj estas resumo de Liaj bazaj postuloj. La Dek Ordonojn ni trovas en Eli 20:1-17 kaj Readmono 5:6-21.

☐ La Dek Ordonoj – vojmontrilo por la kristanoj

Jesuo „ne venis por aboli la leĝon kaj la profetojn, sed por ilin plenumi“ (Mat 5:17). En la „duobla ordono de amo“ li resumis la Dek Ordonojn: Elirante de ili, oni devas interpreti ĉiujn aliajn ordonojn. „Ĉar la tuta leĝo estas resumita en tiu unu vorto: Vi amu vian proksimulon kiel vin mem“ (Gal 5:14).

☐ La Dek Ordonoj – vojmontrilo por ĉiuj

„Laŭ la volo de Dio, la ordonoj direktas sin al ĉiuj homoj“ (KigV 31). Ili garantias liberan spacon „kiu ebligas homan vivon; la ordonoj protektas valorojn kaj havaĵojn de la homoj, kie ajn kaj kiam ili vivas“ (KEKat II, 150). „En la Dek Ordonoj enestas la kriterioj de hominda socio, kiuj montras la vojon ankaŭ en la nuna epoko“ (DBK-EKD 1979, 37).

☐ „Mi estas la Eternulo, via Dio“

Tiu revelacio, ke Dio ĉeestas por ni (Eli 3:14) staras super ĉiuj aliaj ordonoj. La sinprezento de Dio estas samtempe „oferto kaj alvoko“ (EEKat 134).

– Oferto, promeso:

Dio revelaciis sin al la homoj multa-maniere (Heb 1:1; Rom 1:18ss). Lia sinturno al ni atingas sian kulminon nesupereblan en la sendiĝo de Lia filo, kiu alportas liberigon el la potenco de la morto, la peko kaj la leĝo per sia vorto kaj la verko de sia vivo perfektigita en suferado kaj releviĝo. La unua ordono promesas al la homo transcendan fikspunkton de la vivo kaj, sekve, veran sencon“ (DBK-EKD 1979, 21s).

– Alvoko kaj kuraĝigo:

Dio estas la kreinto de la mondo kaj de la homo, kaj en Jesuo Kristo ties savanto. „Ĉion ni dankas al li; sen li ni estas perditaj kaj kondamnitaj. Pro Kristo ni havas renomon kaj estas amataj. Lin ni danke nomas nia Sinjoro“ (KigV 34). „Antaŭ ol Dio ion postulas de ni, Li donacas sin mem al ni; antaŭ ol li surmetas al ni la leĝon, li donas al ni la evangelion de Sia amo al ni“ (Ortodoksa Kredo-Libro, 160). „Mi estas via Dio, kiu donacas al vi vivon kaj estontecon“ (KEK II, 153 kaj ofte).

 1a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi

„Aŭskultu, ho Izraelo; la Eternulo, nia Dio, estas unika Sinjoro. Tial vi amu la Sinjoron, vian Dion, kun tuta koro kaj tuta animo, kun ĉiuj viaj pensoj kaj via tuta forto“: Por Jesuo same kiel por Izraelo, tio estas la plej grava ordono (kp Rea 6:4s). La homo staras antaŭ la decido: „Vi ne povas servi al Dio kaj al mamono“ (Mat 6:24; mamono = posedaĵoj). Kun la Malnova Testamento, Jesuo akcentas: „La Eternulon, vian Dion, vi timu; al Li vi servu“ (Rea 6:13; Mat 4:10). La unua ordono signifas,

el la vidpunkto de la evangelio: kredi je Dio, esperi en Li, fidi al Li, nur Lin adori, elkore Lin ami, konfesi Lin antaŭ la homoj.

Sanktuloj estas honorataj, ne adorataj (kp CA 20).

„Aliaj dioj“ estas „troigoj kaj absolutigoj de ĉi-mondaj aĵoj kaj kreitaj strukturoj“ (DBK-EKD 1979, 16). „De kio dependas via koro, tio estas via Dio“ (Martin Luther).

☐ Vi ne faru bildon de Dio

„Dio estas de tute alia speco ol la mondo. Denove kaj denove ni enportas niajn proprajn kriteriojn en la bildon de Dio…Kie oni kredas povi Dion devigi, kie oni magie volas disponi pri Li, kie oni klopodas enfermi Lin en la limojn de homa kompreno, tie oni lezas la malpermeson de bildoj“ (DBK-EKD 1979, 24).

☐ Pekoj kontraŭ la Unua Ordono

– malfido: Negado de la ekzisto de Dio (ateismo) kaj nedecido pri tio ĉu Dio ekzistas aŭ ne (agnostikismo);

– malkonfeso de la kredo (Mat 10:33: „Kiu malkonfesas min antaŭ la homoj, tiun ankaŭ mi malkonfesos antaŭ mia patro en la ĉielo“);

– idolado: vidi plej altajn valorojn en posedaĵoj (mono), ĝuo, potenco, sukceso, gloro – anstataŭ en Dio; aliĝi al praktikoj, kiuj laŭdire prognozas la estontecon aŭ influos aliajn: horoskopoj, magio kaj aliaj. Kie oni rifuzas adori Dion „ordinare Lia trono ne restas neokupita; idoloj kaj superstiĉaj praktikoj prenas Lian lokon; ne malofte disvastiĝas anstataŭaj formoj de religia konduto; … ideologiaj pretendoj de ekskluziveco, markitaj de netolero kaj fanatiko“ (DBK-EKD 1979,23).

 2a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio

☐ Adori sole Dion

„Nia helpo staras e la nomo de la Eternulo, kiu kreis ĉielon kaj teron“ (Psalmo 124:8). „La nomo de la Eternulo estu laŭdata de nun ĝis eterno“ (Psa 113:2). Jesuo instruas nin preĝi: „Patro, Via nomo estu sanktigata“ (Luk 11:2).

La nomo „Jesuo“ (Luk 1:31) signifas „Dio estas helpo“: Al ni „neniu alia nomo estas donita sub la ĉielo, per kiu ni saviĝos“ (Agoj 4:12); „ĉiuj en la ĉielo, sur la tero kaj sub la tero fleksu siajn genuojn antaŭ la nomo Jesuo“ (Flp 2:10). La bapto okazas „en la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito“ (Mat 28:19).

La nomo de Dio JHVH (Eliro 3:14) estas difino pri Dio mem. Dio estas vive efikanta, supera al la tuta mondo, fidela, senŝanĝa en Sia sava volo. Tial, pro respekto, Izrael ne kuraĝis prononci la nomon de Dio. Anstataŭe oni diris „Sinjoro“, la „Eternulo“, la „Nomo“; la regnon de Dio oni parafrazis „regno de la ĉieloj“.

El la vidpunkto de la evangelio, tiu ordono signifas: Respekti kaj ami la triunuan Dion kaj Lian nomon, adori kaj honori sole Dion. „Finfine, la kredo elproviĝas en la faroj. Tial nur tiu plene sanktigas la nomon de Dio, kiu plenumas la volon de la Patro kaj faras la veron“ (DBK-EKD 1979, 26).

☐ Ĵuro kaj voto

Ĵuri signifas, alvoki Dion kiel atestanton, ke iu aserto estas vera (la aserta ĵuro), aŭ ke promeso havas honestan intencon (la promesa ĵuro).

Falsan ĵuron oni severe kondamnis en Izraelo (Eli 20:7, Jeĥ 16,59).

Jesuo postulas: „Via jes estu jes, via ne estu ne; ĉio cetera devenas de la malbonulo“ (Mat 5:37). Sincero kaj honesto ne bezonas ĵuron; tial Jesuo diras: „Tute ne ĵuru“ (Mat 5:34; kp Jak 5:12). La „ĵurligan“ demandon de la ĉefpastro Jesuo ne rifuzis, sed respondis al ĝi (Mat 26:63ss).

☐ Pekoj kontraŭ la Dua Ordono

La ordono „postulas ne nur, ke oni evitu senrespektan lingvaĵon aŭ eĉ blasfemon. Origine tiu ordono unualoke signifis, ke ĵurante oni ne misuzu la nomon de Dio kaj ke oni ne faru ĵurojn kontraŭ la vero aŭ senrespondece, facilanime“ (DBK-EKD 1919, 26).

Misuzo de la nomo de Dio okazas, kiam ni ne repondas preĝe al Lia vorto direktita al ni, kiam ni senpripense eldiras Lian nomon aŭ „kiam ni uzas ĝin por egoismaj celoj“ (Kig V 37).

 3a Ordono: Memoru, ke vi sanktigu la sabaton

„La sabato (= la nomo de la sepa tago de la semajno) estas por Izraelo konfeso al Dio“ (EEKat 663). Ĝi memorigas pri la plenumo de la kreo de Dio (Eli 20:8-11; kp Gen 2,2s), pri la liberigo el la sklaveco (Rea 5:15) kaj pri la interligo de Dio kaj la promeso (Eli 31:12-14.16s). „Dio estas la sinjoro de la vivo, tial Li disponas ankaŭ pri la tempo de la homo. Li ja donas al li la tempon.“ Ĝin oni tial “ne povas simple utiligi imanente. Tial Dio de la komenco de la kreo antaŭvidis regulan periodon de ripozo kaj medito…Libera tempo devus doni al la homo pli da libero… Kiam la homo akiras ripozon, kiu ligas lin kun Dio – tio estas sanktigi la dimanĉon, tiam li, kvankam engaĝiĝante en la mondo, tamen retenas la necesan distancon de la ĉiutago. Sencela ludo kaj trankvilo estas esprimo de tiu libero ree kaj ree akirenda“ (DBK-EKD 1979, 27).

☐ La sabato / dimanĉo kiel „donaco de la prizorgo de Dio, per kiu Li partoprenigas en Sia ripozo kaj forto“

En ripozo, la homo trovas „la liberon servi al Dio, glori Lin kaj sin disponigi al la kunhomoj, precipe al la malfortaj“ (DBK-EKD 1984).

☐ La dimanĉo – memoro pri la releviĝo de Kristo

– En la releviĝo de Kristo, komenciĝas la nova kreo (EEKat 664). „Pro tio ke Kristo estis revekita el la mortintoj ‚en la unua tago de la semajno‘ (Mar 16:2), la kristanoj festas la dimanĉon kiel la tagon de la Sinjoro. La signifo de la sabato estis transprenita en la feston de la dimanĉo. La unua tago de la semajno estis la komenco de la kreo. La releviĝo de Kristo estas la komenco de la nova kreo. .. Kiu festas la dimanĉon, konfesas: Kristo releviĝis, Kristo vivas. Nia pasema vivo kaj ĉi tiu pasema mondo estas akceptitaj en la nepereeman vivon de Dio“ (DBK-EKD 1984).

– En la „Diservo, en kiu la homo serĉas la vivantan Dion, la adoro al Dio kaj la liberiĝo de la homo atingas kulminon. La homo venas al si mem ne nur en sia laboro, sed eĉ pli tiam, kiam li havas tempon por Dio“ (DBK-EKD 1979,27).

☐ La dimanĉo kiel protekto de la homeco

Jesuo akcentas: „La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato“ (Mar 2;27). Tiu tago estu „bonfaro.. La dimanĉo-ordonon Dio donis pro la homo“ (DBK-EKD 1988, 9). La dimanĉo nuntempe estas multrilate minacata; „ĝin absorbas la semajn-fino, estas nur ties fino, ties lasta tago. .. Perdiĝis la ritmo de streĉo kaj malstreĉo, aktivo kaj ripozo. Al la hektiko de la laboro respondas la hektiko de konsumado. . La lokon de malstreĉo kaj ripozo prenas hasto kaj maltrankvilo“ (DBK-EKD 1984). La senco de la vivo ne konsistas en produktado kaj profito. La dimanĉo „estas kerna parto de nia kulturo. Tiu tago .. provizas tempon por la familio, por aferoj alimaniere elformeblaj ol en la ĉiutago, por aferoj kiuj bezonas tempon. La dimanĉo estas la tago, en kiu la homo estas ŝirmata en sia homeco“ (EEKat 664 s).

☐ La kristana Diservo konsistas en la aŭskultado de la Dia Vorto kaj la celebrado de la eŭkaristio

Jesuo nomas feliĉaj tiujn, „kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin“ (Luk 11:28). „La homo vivas .. per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio“ (Mat 4:4 kun Eli 8:3). La komisio „Tion faru por memorigo pri mi“ (1 Kor 11:25) koncernas la celebron de la eŭkaristio. La evangelia eklezio nove malkovris la Sinjoran manĝon kaj celebras ĝin pli ofte; la katolika eklezio nove valor-taksas la diservon de la parolo kun prediko en la eŭkaristia celebro. Tio „proksimigas ambaŭ tradiciojn de Diservo… Tiu alprokisimiĝo en la centra tereno de la Diservo donas esperon, ke la eklezioj estos kondukataj unu al la alia eĉ pli.

☐ Survoje al eŭkaristia komuneco

Komuneco en la kredo kaj venko super disigaj kontrastoj necesas por eklezia kaj eŭkaristia komuneco:

„Eŭkaristia komuneco premisas eklezian komunecon. El tiu komuna konvinko, la evangelia kaj la katolika eklezioj ne tiras la samajn konkludojn.

– Pro tio ke la eklezioj estas survoje unu al alia kaj pro tio ke la komuna celebrado de la sakramentoj antaŭenigas la unuecon, la evanglia eklezio invitas al sia Sankta Manĝo ankaŭ kristanojn el aliaj konfesioj. Tio validas precipe por diverskonfesiaj geedzoj, kiuj deziras resti ĉiu en sia propra eklezio.

– Pro tio ke la katolika eklezio vidas, ke la kreda kaj eklezia komuneco ankoraŭ ne efektiviĝis laŭ la necesa mezuro, ĝi estas konvinkita, ke la eŭkaristia komuneco ankoraŭ ne eblas. Tial nur en urĝaj kazoj sub difinitaj kondiĉoj ĝi allasas evangeliajn kristanojn al la komunio, sed ne permesas al siaj membroj ricevi la evangelian Sanktan Manĝon.“ Estas „necese respekti la decidon pri allaso al la eŭkaristio, kiun ĉiu eklezio faris post zorga ekzameno“ (DBK-EKD 1984).

☐ Esceptoj en la malpermeso de laboro dimanĉe.

La kutimaj laboroj en la domo kaj stalo, riparo de akutaj urĝaj kazoj, prizorgo de malsanaj kaj maljunaj homoj, servopreteco por sekureco, taskoj de entreprenoj de trafiko kaj provizado, certigo de kontinua produkta proceso (DBK-EDK 1988).

 4a Ordono: Vi respektu vian patron kaj vian patrinon

☐ Kunvivado de la generacioj inda al la homa digno

Tiu ordono certigas, ke la Izraelidoj prizorgu siajn maljunajn gepatrojn. Jesuo akcentas ties daŭran validon (Mar 10:19 kaj 7:10; kp Eli 20:12). Li mem kiel dekdu-jarulo je la fino de pilgrimo ja restis en la templo – kiel filo de Dio li tie hejmis; tamen li reiris kun Jozefo kaj Maria al Nazareto kaj tiel obee plenumis la kvaran ordonon (Luk 2:51).

La epistolo al la Efesanoj admonas: „Vi infanoj, obeu al viaj gepatroj, kiel decas antaŭ la Sinjoro. Respektu vian patron kaj vian patrinon. Tio estas ĉefa ordono. … Vi patroj, ne kolerigu viajn infanojn, sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro!“ (Efe 6:1s.4). Ni klopodu pri „hominda kunvivado de la generacioj .. kaj certigu la vivrimedojn kaj, ne laste, la socian reputacion de tiuj ne plu labor-kapablaj“ (DBK-EKD 1979,31).

„La kvara ordono devigas la junan generacion al respekto kaj prizorgo por la pli aĝa generacio“ (EEKat 506). La „maljuna homo kun sia sperto povas pretendi esti aŭdata. Ĉiu homo, pro la natura ordo, korpe kaj spirite dependas de pli aĝaj homoj. .. La pli aĝa homo ne konsideru sub sia digno rekoni la scion kaj lerton de junaj homoj. La valoron de socio oni povas taksi per ties rilato kaj al la maljunaj kaj al la junaj homoj“ (KigV 42).

☐ Taskoj de gepatroj kaj instruistoj

„Estas la tasko de la gepatroj preni serioze siajn infanojn, respekti ties vivo-rajtojn kaj ne kolerigi ilin… Fine la ordono devo-ligas gepatrojn kaj edukistojn, uzi por la bono de la infanoj la aŭtoritaton donitan al ili“ (DBK-EKD 1979, 31).

Gepatroj respondecas por siaj infanoj al Dio – ne nur rilate al la fizika bonfarto; „al tio apartenas ankaŭ la eduko al libereca elformado de la vivo kaj respondeco por la vivo. Kiel kristanoj ili vidos sian taskon ankaŭ en tio, ke ili modele montru al siaj infanoj la kredon, eduku ilin el la bapto, preĝu por ili kaj ilin instruu preĝi. Tiom kiom homoj tion povas, ili edukos ilin al pia vivo en respondeco antaŭ Dio. Ili ekzercos kun ili pretecon por pardoni, amon kaj paciencon“ (KigV 41).

La ordono protektas gepatrecon kaj familion kiel „sferon, per kiu Dio kiel kreanto kaj ŝirmanto konservas kaj regas la homaron“. Profesia laboro de la patrino povas fortikigi ŝian memstaron kaj la partnerecon de edzo kaj edzino; sed la eduka tasko en la familio pro tio ne devas suferi (KigV) 44).

☐ Socia devo-ligo

La eklezioj postulas, „ke solidareco kaj justeco kiel decidaj kriterioj de ekonomia kaj socia politiko futuro-kapabla kaj daŭre efika atingu ĝeneralan validon“. Ili celas al „perspektivoj de la kristana kredo por humana publika vivo, al la kristana koncepto de homeco kaj necedeblaj bazaj valoroj“ (DBK-EKD 1997,7).

5a ordono: vi ne mortigu

“Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu….Sed mi diras al vi: Kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estas en danĝero de juĝado“ (Mat 5:21s.).

Murdi estis malpermesite de la komenco (Gen 4:8-13); mortigi en milito estis permesite. „La Surmonta Prediko montris la radikojn de homaj agoj kiuj povas konduki al mortigo, nome envio, malamo kaj kolero. Ĝi metis super la kvinan ordonon tiun ordonon pri amo al la malamiko kaj per tio defiis ĉian mortigon“ (DBK-EKD 1979, 32).

☐ La homo ne havas la rajton sin mortigi

– Grava psika malsano, kiu necesigas fakulan kuracon, povas esti la bazo por pensoj fini sian vivon.

– Tia penso povas estiĝi en situacioj, kiam ĉio ŝajnas senelira kaj sensenca, vide al malsano evidente nesanigebla, ĉe profunda seniluziiĝo, en izoliĝo, ankaŭ pro la konscio pri grava kulpo.

Sinmortigo nuligas „la eblecojn de libera decido por la tuta estonteco; ĝi signifas definitivan rifuzon akcepti sin mem“. Ĝi „propra-iniciate reduktas la tempon, kiun Dio donis kiel ŝancon por savo“. Ĝi estas „negado de la jeso de Dio por la homo“ (KEKat II, 283). Estas „aroge, fari sin mem sinjoro super la propra vivo. Laŭ kristana kompreno la homo ne havas la rajton por tia detrua ago, ĉar li ja ne mem donis al si la vivon, sed de Dio ricevis ĝin kun sia vivo-tasko (Gen 2:7). Ankaŭ meti finon al la vivo ne povas esti propra persona afero“ (EEKat 1338).

La kristana kredo fidas, ke Dio eĉ en ŝajne seneliraj situacioj povas doni solvon. La ordono promesas „ankaŭ al tiuj kiuj malesperas pri la vivo: ‚Vi rajtas vivi'“ (DBK-EKD 1979, 33).

☐ Protekti la vivon de nenaskitaj kaj nekuraceble suferantaj

La ŝtato havas la taskon kaj la devon, antaŭenigi kaj protekti la vivon. „Ke en nia socio oni mortigas grandan nombron da infanoj… estas kulpo antaŭ Dio“ (DBK-EKD 1979, 32). Necesas plivastigi la leĝojn pri adopto.

☐ Progresigi justecon kaj pacon

La komisio protekti la vivon „postulas aktivi por paco inter la popoloj kaj por kontentigaj ŝtataj ordoj“ (DBK-EKD 1979,33).

„Esenca parto de kristana servo por paco estas preĝo. De ĉiam la ĉiutaga preĝo por paco havis centran lokon en la vivo de la unuopa kristano kaj en la vivo de la komunumo. En la preĝo kaŝiĝas la spirita kaj etika forto de tiu renovigo, kiun la mondo bezonas por fari decidajn paŝojn al paco“ (DBK-EKD 1991).

☐ Danĝero per alkoholo kaj drogoj

La nombro da droguloj timige kreskis. Ebrio estas provizora venenigo per alkoholo aŭ drogoj. Kiu staras sub ties influo, fuĝas al iluzia mondo anstataŭ solvi problemojn. „Narkotikuloj emas eviti kontaktojn, sed kiam ili ligas rilatojn, tio ofte estas signalo pri granda mizero kaj malespero“ (EEKat 371). „En la kristana kredo eblas transdoni esperon, kiu liberigas el timo, malespero kaj fiasko.. La amo proksimula okupas sin precipe pri tiuj, kiuj … mem ne trovas eliron el sia mizero. Al la drogulo ĝi donas, kion tiu eble dum sia tuta vivo neniam spertis: senkondiĉan amon.“ (KEKat 279s).

☐ Helpo al mortantoj

Estas la tasko de parencoj, kuracistoj kaj flegantoj akompani malsanulojn sur ties vojo al la morto kaj asisti al ili; en „amo-plena dediĉo, akompano kaj apudeco – ankaŭ per senkaŝa interparolo, dum tio eblas“ (EEKat 1339). Oni distingas inter aktiva kaj pasiva helpo al morto.

– „Aktiva helpo al morto“ signifas konscian, aktivan finadon de la vivo de malsanulo – sekve de ties deziro, aŭ pro kompato. Tia „aktiva helpo al morto“ estas mortigo, rifuzinda pro neakordigeblo kun la ordono de Dio. Ĝi alportas „maltrankviligon ĉe malsanuloj, parencoj, kuracistoj kaj flegantoj“ (Ĝenerala Sinodo de VELKD 1988, citita laŭ EEKat 1340).

– „Pasiva helpo al morto“ akceptindas. Temas pri la problemo, en kiu momento oni rajtas haltigi aŭ ne ekuzi kuraciste eblajn „teknikojn por artefarite daŭrigi la spiradon kaj la kor-batojn de la mortanto por prokrasti la morton“ ((EEKat 1340). Unuflanke, kuracisto devas fari ĉion, kio servas al la vivo de malsanulo; sed li ne rajtas artifike prokrasti la morton kaj malhelpi home indan allason de morto.

Vera helpo al mortanto konsistas en preĝo kun kaj por la malsanulo. Hodiaŭ oni emas elpuŝi homan mortadon el la konscio kaj la helpemo de la vivantoj: tio estas „kulpo antaŭ Dio“ (DBK-EKD 1979, 32).

6a ordono: Ne adultu

„Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu. Sed mi diras al vi: Kiu rigardas virinon por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro“ (Mat 5:27s).

La 6a ordono subtenas la geedzan fidelecon. Jesuo avertas kontraŭ adulto „en la koro“, kiu povas okazi eĉ kun konduto ekstere korekta.

☐ Geedza amo

En la epoko de Jesuo, la edzino devis submeti sin al la edzo; kontraste, ni legas en la epostolo al la Efesanoj: „Unu submetu sin al la alia en la komuna respekto al Kristo“ (Ef 9:21). La edzo amu la edzinon, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis (Efe 5:25). Konante tian amon de sia edzo, edzino volonte konfidos sin al li. Ambaŭ „bezonas unu la alian“, en reciproka „helpemo kaj prikonsidero“ (EEKat 540).

Esti unu sen rezervoj „eblas nur kun unu homo kaj nur por daŭro. Tial laŭ la volo de Dio, geedzeco necese estas monogamia kaj daŭra.. Jesuo emfazas la nedissolveblon de geedzeco“ (KigV 50). En tiu kompreno, la 6a ordono servas al vera amo kaj partnereco kaj memorigas, „ke la geedzeco kiel socia institucio kunligas la partneron dumvive en ĝojo kaj mizero“ (DBK-EKD 1979, 33).

El tio evidentiĝas, kial la katolika eklezio ne konsentas pri antaŭ-geedzecaj seksaj rilatoj. Definitiva ligiĝo estas signo de la daŭra amo de Kristo al la eklezio kaj kondiĉo por la bonfarto de infanoj.

☐ Reguligo de nasko kaj koncipo

Surbaze de principa jesado de infanoj, eblas planado de familio kaj reguligo de koncipo, respondece antaŭ Dio. Laŭ katolika instruo oni povas limigi geedzan interrilaton al senkoncipaj periodoj. Geedzojn, kiuj faras aliajn decidojn, la „Deklaro de Königstein“ de la germanaj episkopoj de 1968, petas atenti: „Kiu opinias teni tian pozicion, devas konscience esplori, ĉu li aŭ ŝi, libera de subjektiva aroganto, povas respondeci antaŭ Dio pri sia vidpunkto“. La personan respondecon antaŭ Dio oni klare emfazas je la Protestanta flanko: „Ni ne rajtas fari ĉion kion ni kapablas fari“ (EEKat 584s.)

☐ Eksteredzeca kaj samseksema komuneco

La tendenco doni al eksteredzecaj rilatoj egalan rangon kun geedzeco estas temo de sinodoj. Tio ne estas akordigebla kun la ortodoksa kaj katolika koncepto. La gvidantoj de la Unuigita Evangelia-Luterana Eklezio en 1997 afirmis la geedzecon „kiel ordonon de Dio kaj ordon laŭ la konfesiaj skriboj“ kaj rifuzis decidon de la Nord-Elbia Sinodo, „rekoni geedzeco-similajn partnerecojn kiel vivo-formojn“ (VELKD 75/1997; ankaŭ EEKat 545). Io simila validas pri la postulo beni samseksamajn partnerecojn kaj tiel taksi ilin kvazaŭ geedzecon. Oni devas estimi samseksemajn homojn; tamen samseksema konduto ne estas aprobebla. Oni devas esperi, ke tiukampe ne ekestos nova kaj disiga kontrasto al la katolika kaj ortodoksa eklezioj.

☐ Senedzeco

„La Nova Testamento efektive konas senedzecon kiel specialan kristanan eblon de vivo“ (DBK-EKD 1979,33). Paŭlo detale priparolas ĝin en 1 Kor 7:23-38; oni ne interpretu ĝin kiel egoismon.

☐ Pekoj kontraŭ la 6a ordono

Adulto; malfidelo; senbrida obeo al impulsoj; maldignigo de la homo (precipe de la virino) en la amas-komunikiloj per prezentado de sekseco kvazaŭ „varo“.

La moderna tendenco „igi seksecon kaj personon objekto, kontraŭdiras la biblian koncepton, ke homo estas bildo de Dio“ (DLEKD 1979,34).

7a Ordono: Ne ŝtelu

Tiu ordono (Eliro 20:15; Readmono 5:19) malpermesas ekspluaton kaj maljustan alproprigon de fremda havo. Laŭ la kredo de Izraelo, Dio estas la vera posedanto de ĉio; homa posedo estas prunto de Dio. Propraĵo servu por sendependo de familioj rilate al potenculoj, por viv-teno kaj por socia sekuro (EEKat 674; KEKat II, 398). Ĉiu sepa jaro estu „sabata jaro“ (jaro de senŝuldigo), kaj oni tiam ne repostulu, kion oni pruntedonis al alia; kio kreskas sur la kampoj, apartenu al la malriĉuloj (kp Rea 15:1ss).

Laŭ la vortoj de Jesuo, la ĉi-mondaj havaĵoj riskas kaŝi la rigardon al la Regno de Dio (Mar 8:36; 10:25). Li avertas „kontraŭ ĉia avideco“ (Luk 12:15).

☐ Kiel trakti la terajn havaĵojn

Proprieto ne estas plej alta valoro. Kristanoj ja ne devas fordoni ĉian posedaĵon, sed ĝuste uzi ĝin kaj dividi: „Se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?“ (1 Joh 3:17). Tion la praa eklezio prenis tre serioze (Ago 2:45; 4:34ss). Al malriĉuloj oni helpis. Paŭlo iniciatis monkolekton en siaj komunumoj (2 Kor 8 kaj 9) por servi al la eklezio en Jerusalemo.

☐ Respekto por la posedaĵo de individuoj kaj de la komunumo

„La ordono metas la personan posedaĵon de la homo sub la protekton de Dio, ĉar ĝi ebligas al la homo realigi personan liberecon.“ Ĝi servas „por sekurigi la vivo-ŝancojn de la homo kaj la respekton kaj progresigon de la disvolvo-eblecoj de aliaj“ (DBK-EKD 1979, 34); privata posedaĵo „donu al la homo la eblecon memstare formi sian vivon kaj individue disvolviĝi“ (EEKat 687). Tiel la ordono servas al baza bezono de la homo.

„La ordono .. postulas ankaŭ respekton antaŭ la publika havo kaj malpermesas ne nur priŝtelon de proksimulo, sed ankaŭ frivolan damaĝon kaj detruon de publika posedaĵo“ (BBK-EKD 1997,39). „Apartan atenton necesas direkti al la konservo de la viv-eblecoj kaj la limigitaj naturaj resurcoj de estontaj generacioj“ (DBK-EKD 1979,35). La havaĵoj de la tero estas destinitaj por ĉiuj (EEKat 680; kp KEKat II, 416).

Tiu ordono enhavas „ankaŭ fundamentan kritikon pri sinteno al la vivo, kiu orientas sin nur je la propra profito kaj avantaĝo, kaj volas vivi, pro privata egoismo aŭ pro egoismo de grupaj interesoj, je la kosto de aliaj homoj kaj aliaj grupoj aŭ de la komuna publiko, kaj kiu volas eluzi kaj ekspluati aliajn homojn en luktoj de distribuo. La ordono „ne ŝtelu“ rigardas al la kunhomo kaj enkludas la komision praktiki solidarecon kaj socian respondecon, ebligante al ĉiuj partopreni en la kultura kaj socia vivo laŭ libera respondeco“ (DKB-EKD 1979, 35).

La ordono invitas „ankaŭ al tio, krei por ĉiu la eblecon akiri propraĵon. Posedaĵo iniciatas eblecojn por mem formi… kaj samtempe peras senton de sendependo“ (DBK-EKD 1979,34).

☐ La rajto je laboro

Ĉiu homo havas rajton je laboro. Tial necesas zorgi pri labor-lokoj, ankaŭ pri justa salajro. Senlaboreco estas la kaŭzo de mizero kaj sufero. Por venki ĝin, „entreprenistoj portas gravan respondecon.. Per saĝa kaj antaŭvida agado ili devas sekurigi la pluekziston de sia entrepreno kaj de ties labor-lokoj. Sed same ankaŭ ĉiu individua laboristo devas kontribui en la kadro de la ebloj. Tio povas konduki al .. la etika devo cedi parton de onies laboro kune kun ties salajro al la senlaboruloj, por malfermi al ili la aliron al labor-loko“ (KEKat II,407). „Dividi laboron signifas ankaŭ dividi la enspezojn. Do necesas atingi politikan interkonsenton pri la distribuo de laboro kaj suma socia produktaĵo“ (EEKat 646).

☐ Kontraŭ malsato kaj mizero en la mondo

Tiu ordono postulas ankaŭ solidarecon kun la homoj vivantaj en malriĉo, kies infanoj mortas pro malsato. La agadoj „Pano por la mondo“, „Misereor“, kaj „Adveniat“ en Germanio kaj similaj en aliaj landoj ofertas helpon por mem-helpo, klopodas mildigi mizeron. „Doni estas pli beate ol ricevi“ (Agoj 20:35).

☐ Pekoj kontraŭ la 7a ordono

Ŝtelo, frivola detruo de komuna posedo; ekspluato de la resurcoj de la tero senkonsidere al venontaj generacioj; manka helpemo.

8a Ordono: Ne parolu falsan ateston kontraŭ via proksimulo

En Izraelo, tiu ordono celis la ateston antaŭ tribunalo: Tuj kiam iu akuzo ricevis konfirmon fare de du atestantoj, la verdikto super la akuzato okazis (Nombroj 35:30; kp Joh 8:17). Sed se oni povis pruvi, ke atestanto false parolis, li ricevis la punon, kiun la akuzato devus havi.

Aldone, la Skribo atentigas, ke „Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema“ (Sentencoj 12:22). „Pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado“ (Mat 12:36). Pri la „lango“ oni legas en la epistolo de Jakobo: „ĝi povas esti plena de mortiga veneno, sed ĝi ankaŭ povas beni la Sinjoron kaj Patron (Jak 3:5-10)“ (EEKat 802). La epistolo al la Efesanoj admonas demeti mensogon kaj paroli veron kun la proksimulo (Efe 4:25).

☐ Vero, veremo, honoro kaj bona reputacio

La 8a ordono elpaŝas favore al vero kaj veremo, por la honoro kaj la bona reputacio de la kunhomoj. Tio estas „sociaj valoraĵoj. Forpreni ies honoron, detrui la bonan reputacion signifas socie proskribi iun“ (DBK-EKD 1979,36).

– Kalumnii estas akuzi iun pro eraroj kiujn li ne faris.

– Lezi la honoron estas senbezone disvastigi la scion pri faritaj eraroj de iu homo.

– Fari ĝeneralajn juĝojn estas konkludi el io negativa al ies kompleta konduto.

☐ En amo admoni la kunhomon

Kiam Petro kondutis nehoneste en Antioĥia, Paŭlo publike lin kontraŭstaris (Gal 2:11-14). Tia publika admono povas okazi, se privata interparolo restis senfrukta. „Se via frato pekas, tiam iru al li kaj admonu lin inter vi kaj li sola…. Se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita. Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.“ (Mat 18:15-17). Frata admono ne estas senama riproĉo, sed dialogo helpanta al kunhomo eliri el situacio, el kiu li propra-forte apenaŭ povas liberiĝi.

„La unuaj kristanoj opiniis sia devo reciproke ĝustigi sin kaj ankaŭ atentigi sin pri malfortoj: „Admonu la senordulojn..“ (1 Tes 5:14). Ne temas pri juĝado super aliaj, sed prefere pri animzorga interparolo“ (EEKat 1200). Multe da embaraso, ĉagreno kaj damaĝo estus „evitebla, se konfliktojn oni traktus en frateca interparolo antaŭ ol porti ilin al la publiko“ (KEKat II. 451).

☐ Strikte observi la sekreton de konfeso

Ĝi ampleksas ĉion kio povus ŝarĝi konfeanton. Ĝi devigas al severa silento la konfes-prenanton kaj ĉiujn, kiuj „iamaniere eksciis pri la enhavo de konfeso. Sole la konfesanto mem ne estas ligita per tiu sekreto.“ „Lezo de la konfeso-sekreto kiel grava ofica krimo de pastro estas punata per ekskomuniko“ (KEKat II, 452ss; KKK 2490). „Ĉiu kiu aŭskultas konfeson, estas devigita al silento. La pastro promesis antaŭ Dio okaze de la ordino, gardi la konfes-sekreton sendifekta. Ankaŭ se li ekscias pri farita aŭ planata krimo, li ne rajtas informi tribunalon. Same li ne rajtas ion diri antaŭ tribunalo, polico, aŭtoritato ktp. pri tio kion oni konfidis al li en la konfeso. En tio protektas lin la leĝo. Li sole povas admoni la konfesanton libervole iri al la polico, por ke lia kulpo likvidiĝu“ (EEKat 1093).

☐ Ĉu diri la veron al malsanulo pri lia situacio?

– Malkaŝemo povas rezulti en tio, ke la malsanuloakceptas sian malsanon, preparas sin por la morto kaj ordigas iujn aferojn.

– Informi sen takto kaj singardo povas konduki al kroma ŝarĝo. Oni ne forprenu de malsanulo ĉian esperon, sed klopodu diri al li la veron, „en tiu mezuro, kiel li pli kaj pli fariĝas preta por tio en la daŭro de sia malsano“ (KEKat II, 450ss.; Luterana agendo II/4, 112).

☐ Protekto de datumoj

La privatan sferon de la homoj minacas progresanta storado de datumoj. Precipe la personajn datumojn necesas protekti. „Libero kaj digno de la persono malpermesas, ke oni estu senlime eksponata al obervado kaj kontrolo de ekstere“ (KEKat II,466).

„Teknikaj sistemoj kun sekvoj por ĉiuj sferoj de la vivo devas servi al la homo. Ili devas orienti sin en tio, ke la homo kiel tuteca persono posedas dignon. Oni ne rajtas „instrumentigi“ lin, t.e. pritaksi lin sole laŭ la grado en kiu li taŭgas por difinitaj postuloj de la sistemo. Vide al la danĝero de normigo en socio formita per elektronika datum-prilaboro esencas insisti pri la bunta vario de vivo- kaj laboro-formoj kaj adapti la teknikan evoluon al tiu riĉa vario. Necesas certigi la protekton de la personaj rajtoj kaj de la intimeco, same kiel la elekteblon pri la persona planado de la vivo kaj de la individua viv-stilo“ (EEK 90).

Sufiĉa protekto de la datumoj estas „morale kaj jure postulenda. Leĝaj reguligoj fare de la ŝtato devas meti ege striktajn limojn al la storado de datumoj. Komunikado eblas nur, se tia hombildo estas jesata kiu baziĝas sur mem-determino, respondeco kaj konfido“ (KEKat II, 467).

☐ La vero en la amas-komunikiloj kaj la politiko

La amas-komunikiloj gazetaro, radio kaj televido ofertas lavangon da informoj. Ili helpas krei opiniojn, iafoje ankaŭ unuflanke determinas opiniojn“ (EEKat 800-812).

Necesas emfaze substreki la devon de la amas-komunikiloj „respekti la privatan sferon kaj gardi diskretecon. .. Helpe de ili, renomo kaj reputacio en la socio povas nerekte esti damaĝataj kaj detruataj per simpla publikigo el la persona sfero protektenda kontraŭ la publiko.“ Kiu „scias pri alies peko, pro tio ne havas la rajton publike juĝi pri ĝi“ (DBK-EKD 1979, 36; kp Mat 7:1).

La ordono direktas „postulojn al la publika kaj politika vivo. Ĝi admonas ŝirmi en plena amplekso la komunecon de homoj inter si kaj la integrecon de ĉies persona vivo. Ĝi malpermesas mensogon kaj misfamigon, kiuj detruas komunecon kaj konfidon. La ordono celas al konservo de spaco de konfido kaj al respekto por la digno de la homo kiel kondiĉoj por homa kunvivado.“ Ĝi memorigas „ke vero en reciprokaj rilatoj de homoj estas alta valoro“ (DBK-EKD 1997, 36).

9a kaj 10a Ordono: Ne deziru

Deziri povas signifi la strebon pro malsato (Luk 15:16) aŭ la sopiron al bono (Luk 22:15; Mat 13:17). „Kion Dio kreis por la bono de la homo, tion ni rajtas deziri“ (KigV 55): nutro, vestoj, propraĵo, scio kaj similaj. En la Skribo, dezirado tamen tre ofte estas „malbona dezirado“ (Mat 5:28; 1 Kor 10:6 „La avido pri malbono“).

En la Malnova Testamento, dezirado signifas jam paŝon al faro. Laŭ Jesuo, malbonaj pensoj venas „el la koro“ (Mat 15:19). La ordono „Ne deziru“ (Eli 20:17), kiun la Nova Testamento citas en konciza formo (Rom 7:7; 13:9) turnas sin kontraŭ senkonsidera, senmezura dezirado, kontraŭ avido, envio kaj egoismo, „kontraŭ la intenco akiri ĉion por si mem, neglektante la rajton de la alia…La ordono turnas sin kontraŭ la avida havemo kiu penas kapti tion, kio povas servi por kontentigi niajn proprajn dezirojn, do kontraŭ Dia volo arbitre kaj egoisme akapari la bonojn kiujn Dio disponigis al ni“ (KigV 55).

Avido, havemo, estas la radiko de ĉia maljusto kaj kontrastas al la amo al la proksimulo. En la Surmonta Prediko, Jesuo nomas tiujn feliĉaj aŭ beataj, kiuj havas puran koron“ (Mat 5:8), kaj postulas: „Estu kompataj, kiel ankaŭ via Patro estas“ (Luk 6:36).

„Vide al socio markita de pretendema pensado kaj defendo de propraj interesoj, ankaŭ je la kosto de aliaj kaj kiel ŝarĝo por la popolo, necesas memorigi, ke kunhomeco apartenas al la bazaj kondiĉoj de la homa vivo“ (DBK-EKD 1979, 37).

 Konkluda rimarko

Estas riska afero prezenti komunan kristanan etikon, ĉar en mondaj kadroj la ekumenaj dialogoj ĝis nun apenaŭ traktis etikajn demandojn. Komunaj deklaroj de la Germana Episkopa Konferenco kaj la Evangelia Eklezio en Germanio tamen atestas, „kiom progresis inter la kristanoj, ĝuste en la principoj, la interkonsento rilate al prijuĝo kaj zorgo“ (DBK-EKD 1970, antaŭparolo de kardinalo Julius Döpfner kaj landa episkopo Hermann Dietzfelbinger). „Spite de malsamaj tradicioj oni sukcesis alveni al teologia deklaro de ambaŭ konfesioj“ (DBK-EKD 1979, antaŭparolo de kardinalo Joseph Höffner kaj landa episkopo Eduard Lohse). En la estonta dialogo devas montriĝi, kiagrade tiu komuneco persistos en la detaloj.

IIIa Parto

Komunaj preĝoj kaj himnoj

1. Ekumenaj preĝoj

La Patro Nia

(kp Mat 6:9-13)

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,

sanktigata estu via nomo.

Venu via regno.

Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar via estas la regno

kaj la potenco kaj la gloro eterne.

Amen.

Laŭdo de la Tri-unua Dio ➀

Gloro al la Patro

kaj al la Filo

kaj al la Sankta Spirito.

Kiel en la komenco,

tiel nun kaj ĉiam

kaj en eterno. Amen.

La Apostola Kredkonfeso ➁

Mi kredas je Dio,

la Patro ĉio-pova,

la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero;

Kaj je Jesuo Kristo,

lia unu-nura Filo, nia Sinjoro;

koncipita per la Sankta Spirito,

naskita el Maria la virgulino,

suferinta sub Poncio Pilato,

krucumita, mortinta kaj entombigita,

sobirinta al la infero.

La trian tagon li releviĝis el la mortintoj,

supren-iris al la ĉielo,

sidas dekstre de Dio,

la Patro ĉio-pova,

de kie Li venos,

por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito,

la sankta katolika Eklezio,

la komuno de la sanktuloj,

la pardono de la pekoj,

la releviĝo de la mortintoj

kaj la vivo eterna. Amen.

➀ ➁ Tradukoj de la Ekumena Komisiono 1999

Nunc dimittis – La kanto de Simeono (Luk 2:2932)

Magnificat – La kanto de Maria (Luk 1:45-55)

La Psalmaro (Komparu la Biblion)

2. Ekumenaj himnoj kaj kantoj

„Duoble preĝas kiu kantas“ diras proverbo. „Kion ili ne kantas, tion ili ne kredas“ (Martin Luther). La ekumena komuneco forte montriĝas en la komuna kantado. La plimulton el la himnoj de la libro „ADORU“ povas kunkanti ĉiuj kristanoj. Sed intence aperas ankaŭ tekstoj propraj al nur unu konfesio. Ekumeno devas havi ankaŭ tiun aspekton, konatiĝi kun eroj fremdaj al la propra tradicio, ne nepre por aprobi aŭ transpreni, sed certe por respekti.

 Kristana Liturgio

Preĝante la eklezio esprimas sian kredon. Liturgio igas aktuala la savan agon de Dio unufoje por ĉiam faritan en Jesuo Kristo; liturgio estas „aŭtorizita proklamo de la morto kaj releviĝo de la Sinjoro“ (Kardinalo Joseph Ratzinger). La respondo de la eklezio nomiĝas eŭkaristio, dankado.

„Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio, Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

Amen.“

                   – – – – – – – – – – – – – – –

Uzitaj mallongigoj pri fontoj

Apol   Defendo de la Aŭgsburga Konfesio

CA    Aŭgsburga Konfesio 1530DBK-EKD Komunaj deklaroj de Germana Episkopa Konferenco kaj de Evangelia Eklezio en Germanio:

       – Fundamentaj valoroj kaj ordonoj de Dio. 1979

       – Jes por la geedzeco. 1981

       – Festi la dimanĉon. 1984

       – Respondeco antaŭ la kreo. 1985

       – Respondeco por la dimanĉo. 1988

       – Dio estas amiko de la vivo. 1989

       – Por estonteco en solidaro kaj justeco. 1997

DH   Deklaro de la 2a Vatikana Koncilio pri libereco de religio

EEKat Evangelia Katekismo por Plenkreskuloj. 5a eld. 1989

EG   Evang. Gesangbuch (Evangelia Himnaro)

GL     Gotteslob (Katolika Himnaro kaj preĝlibro)

GuF   Glaube und Frömmigkeit (Kredo kaj pieco). 1986

KEKat Katolika Katekismo por Plenkreskuloj. I 1985; II 1995

KigV   Kirchen in gemeinsamer Verantwortung (Eklezoj kun komuna respondeco) 1982 

KKK   Katekismo de la Katolika Eklezio. 1993

L-RK  Komisiono Luterana/Rom-Katolika (de la Komuna Dialogo tutmonda)

LG    Konstitucio pri la Eklezio (Dua Vatikana Koncilio)

UG   Unser Glaube (Nia kredo. La konfesiaj dokumentoj de la Evanglia-Luterana Eklezio, 3a eldono 1991)

UR   Dekreto pri Ekumenismo (Dua Vatikana Koncilio)

AK    Adoru Kantante. Oficiala himnaro de KELI, 1971.

ADORU Ekumena Diserva Libro de IKUE kaj KELI, en 2000.

TK     Tero kaj Ĉielo Kantu. I-X. Kristanaj himnoj kaj kantoj. La librojn de la Biblio ni citas per la tri-literaj sigloj uzataj ankaŭ en la Meslibro kaj ties Legaĵaro (Gen = Genezo; Eli = Eliro <Exodus> ktp.; Mat = Mateo; Mar = Marko ktp.)

Rimarkigo de la aŭtoro

„Kio ligas nin, estas multe pli forta ol kio nin dividas“; „kio nin dividas, kompare al tio, kio nin ligas, estas malmulta“. Tiel skribis papo Johano Paŭlo II. en sia encikliko pri ekumeno 1995 (n-roj 20 kaj 22). Pri la komuna, sed ankaŭ pri la ankoraŭ divida, ĉi libreto volas informi, samtempe instigante mediton pri la esence kristana. La kredon pri unu Dio en tri personoj la kristanoj komune konfesas, kiel akcentis jam Martin Luther (vidu lian testamenton, p.25); pro tio sufiĉas prezento surbaze de la Sankta Skribo, kiun ni komune havas. Necesas pritrakti diferencojn – inter alie en la doktrino pri la pravigo, pri vorto kaj sakramento, eklezio kaj ofico, eŭkaristio kaj ofero, pri Maria, same kiel pri etikaj demandoj. Por ke la leganto sciu la fontojn, estas menciitaj nombro da ekleziaj dokumentoj, ekzemple el komunaj deklaroj de la Germanaj Episkopoj kun la Evangelia Eklezio en Germanio, el la katekismoj evangelia kaj katolika, el la Monda Katekismo kaj el dokumentoj de la ekumena dialogo. Nia Malgranda Ekumena Katekismo estu kuraĝigo kaj helpilo sur la vojo de la unueco, kiun Jesuo Kristo volis kaj por kiu li preĝis.

Je pasko 1998, Heinz Schütte

La aŭtoro: prof. d-ro Heinz Schütte, katolika teologo, nask. 1923. Li studis filozofion, psikologion kaj teologion, deĵoris 1975-1979 kiel eksperto en la Sekretariato por la unueco de la kristanoj en Vatikano; estis profesoro pri sistema teologio en la universitatoj de Bonn kaj Köln 1977-1988; estas scienca kunlaboranto en la Johann-Adam-Möhler-Instituto por ekumenismo en Paderborn.


C:\Dropbox\AA\Esperanto\libroj\KATEKISMO, malgranda Schütte 2020\SCHÜTTE 2020 MALGRANDA EKUMENA KATEKISMO.wpd

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung