PREĜOJ

001.1: La Kruco-Signo

En la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito.
Amen.
kp. Mat 28,19
001.2: La Preĝo de la Sinjoro

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.

Amen.
Mat 6,9-13
001.3: La Doksologio

Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.
kp. Mat 28,19
001.4: La Apostola Kredo-Konfeso

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika* eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.

Amen.

* «Katolika» signifas «universala».
001.5: La Anĝela Saluto

Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.
kp. Luk 1,28.42

VORTOJ EL LA BIBLIO

002.1: «Ŝ’ma Jisrael»

Aŭskultu, ho Izrael! La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
Rea 6,4-9
002.2: La Granda Ordono

Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Mat 22,37-39
002.3: La Aarona Beno

La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo
kaj favorkoru vin.
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi
kaj donu al vi pacon.
Nom 6,24-26
002.4: La Dekalogo
el Eli 20,2-17 kaj Rea 5,6-21

Mi estas la Eternulo, via Dio,
kiu elkondukis vin el la lando egipta,
el la domo de sklaveco.
1. (1.) Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
(2.) Ne faru al vi idolon, nek bildon;
ne kliniĝu antaŭ ili.
2. (3.) Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo.
3. (4.) Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
4. (5.) Respektu vian patron kaj vian patrinon.
5. (6.) Ne mortigu.
6. (7.) Ne adultu.
7. (8.) Ne ŝtelu.
8. (9.) Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
10. Ne deziru ion, kio apartenas al via proksimulo.
(10.) Ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek deziru ion, kio apartenas al via
proksimulo.
La enkrampaj numeroj indikas la vicon en la Reformitaj Eklezioj.
E-versio: Gliwice, Pollando, 1999, dum la 14a Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI.
002.5: La Ora Regulo

Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.
Mat 7,12
002.6: La Ok «Feliĉ-Anoncoj»

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Mat 5,3-10

PERSONAJ PREĜOJ EN LA TAGA CIKLO

003.1: Matene (1):

Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi ekgenuas antaŭ Vi kaj adoras Vian plej superan Majeston.
Mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj, precipe ke Vi gardis min dum ĉi tiu nokto.
Mi dediĉas al Vi mian animon kaj mian korpon kaj ĉion, kion mi posedas.
Mi oferas al Vi ĉiujn farojn de la venanta tago. Mi volas ilin fari por Via honoro kaj por la savo de mia animo.
Mi firme intencas kristane travivi ĉi tiun tagon, ne ofendi Vin, mian amoplenan Patron, kaj bone plenumi ĉiujn miajn devojn.
Kompatema Dio, donu al mi la gracon por fidele efektivigi ĉi tiun intencon.

Tutmonda Laŭdo, Bergen op Zoom (Nederlando) 1952

003.2: Matene (2):

Eterna mia Dio, jen mi teren kliniĝas antaŭ Vi kaj humile Vin adoras. Mi prezentas al Vi miajn pensojn, parolojn kaj farojn de tiu ĉi tago, por plenumi Vian Dian volon, por Vin servi, Vin laŭdi, Vin beni, por esti lumigita en la misteroj de Via sankta fido, por certigi mian eternan savon, por plaĉi Vian justecon, por helpi la animojn el la purgatorio, por peti veran konvertiĝon de la pekuloj.
Katolika Preĝaro, Roma 1975

003.3: Antaŭ la Manĝo:

Ĉiopova Dio, bonvole benu nin kaj ĉi tiujn bonaĵojn, kiujn ni ricevis de Via boneco, kaj helpu al ni dividi ilin kun la nehavantaj. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
NV 33

003.4: Post la Manĝo:

Ĉiopova Dio, ni dankas al Vi pro ĉiuj Viaj donacoj, kiujn ni ricevis de Via boneco. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Dio benu P11 • V 34

003.5: Vespere:

Mi Vin adoras, mia Dio, kaj kore Vin amas. Vi kreis min, Vi konservis min ĝis tiu ĉi tago, kaj mi dankas Vin. Donu al mi gracon por koni miajn kulpojn kaj ilin abomeni. – Ĉi tie oni faru la ekzamenon de konscienco, kaj poste: – Mia Dio, mi scias, ke mi estas pekulo kaj multe ofendis Vin. Sed mi petas de Vi pardonon, kaj kore promesas al Vi malami la pekon kaj ami Vin. Pardonu, ho mia Dio, pardonu. Mi ne estas inda esti nomata via ido, ĉar miaj pekoj malĝojigis Vian bonegan koron.
Pro la meritoj de Via tre amata Filo Jesuo, kiu mortis sur la kruco por mia savo, mi sincere proponas, neniam morto-merite peki en la estonta tempo kaj fari sinceran penton.
Jesuo, Maria, Jozefo, mi donas al vi mian koron kaj animon. – Jesuo, Maria, Jozefo, prizorgu min en la morta horo. – Jesuo, Maria, Jozefo, pace elspiru animo mia en via societo.
La animoj de la mortintoj pro la kompato de Dio ripozu en paco. Amen.
Katolika Preĝaro, Roma 1975

AL MARIA

004.1: Sub vian ŝirmon

Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata.
Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun Via Filo nin repacigu, al Via Filo nin rekomendu, al Via Filo nin redonu.
Amen.
kp. Dio benu P8 • kp. NV 45

004.2: Memoru

Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.
Sankta Bernardo el Clairvaux • Dio benu P26 • NV 46

004.3: Pri Paco

Ho Dipatrino, patrino de Kristo. Fidele vi persistis sub la kruco de via filo. Rapidu kun via helpo al ni, liaj gefratoj. Elaŭdu nin kaj gvidu nin sur la vojo de justeco, amo kaj paco. Amen.
el NV 38*

004.4: LA ANĜELUSO

Anstataŭ ĝi en la paska tempo: Ĉiel-Reĝino → 097.18

S: La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
K: kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.
Saluton, Maria …
S: Jen mi estas la servantino de la Sinjoro,
K: fariĝu al mi laŭ via parolo. (Luk 1,38)
Saluton, Maria …
S: Kaj la Vorto fariĝis karno
K: kaj loĝis inter ni. (Joh 1,14)
Saluton, Maria …
S: Preĝu por ni, sankta Dipatrino,
K: por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.
S: Ni preĝu: – Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
Por la mortintoj:
Patro nia …
S: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro.
K: Kaj la lumo senfina brilu al ili.
S: Ili ripozu en paco.
K: Amen.
kp. NV 32

004.5: LA ROZARIO

Ĝi ligas nin kun la vivo, la pasiono kaj la gloro de Jesuo. Per la ripeto estiĝas etoso de medito. Kiel Maria, oni povas movi la misterojn de la kredo en sia koro.
Oni preĝu la rozarion laŭ la loka kutimo aŭ jene:

La Enkonduko:
En la nomo de la Patro …
Mi kredas je Dio …
Gloro al la Patro …

Patro nia …
Saluton, Maria …
tri fojojn, kun jenaj aldonoj post «Jesuo»:
… kiu en ni obligu la kredon.
… kiu en ni fortigu la esperon.
… kiu en ni flamigu la amon.
Gloro al la Patro …

La Kvin Partoj: Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia …
Saluton, Maria … dek fojojn, kun la aldono post «Jesuo»
Gloro al la Patro …

Jen la aldonoj post «Jesuo»:
La Ĝojaj Misteroj
… kiun vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito
… kiun vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta
… kiun vi, ho Virgulino, naskis en Betleĥemo
… kiun vi, ho Virgulino, prezentis en la templo
… kiun vi, ho Virgulino, retrovis en la templo

La Doloraj Misteroj
… kiu por ni ŝvitis sangon
… kiu por ni estis skurĝata
… kiu por ni estis dorno-kronita
… kiu por ni portis la krucon
… kiu por ni estis krucumita

La Gloraj Misteroj
… kiu leviĝis el la mortintoj
… kiu supreniris en la ĉielon
… kiu sendis al ni la Sanktan Spiriton
… kiu vin, ho Virgulino, prenis en la ĉielon
… kiu vin, ho Virgulino, kronis en la ĉielo

004.6: Biblia Preĝo al Maria

● Maria aŭdis la vorton: La Sinjoro estas kun vi! – Ho preĝanta virino, aŭskultanta kaj respondanta: akompanu ankaŭ nin aŭskultantajn kaj respondantajn.
● Maria diris: Kiel estos tio? – Ho gracoplena virino en timo kaj en dubo: akompanu ankaŭ nin en timo kaj dubo.
● Maria diris: Estu al mi laŭ Via diro! – Ho responskonscia virino en soleca decido: akompanu ankaŭ nin en niaj decidoj.
● Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis al Elizabeta. – Ho amanta virino en renkontiĝo kaj amikeco: akompanu ankaŭ nin en renkontiĝo kaj amikeco.
● Maria diris: La humilulojn Li altigas. – Ho esperanta virino en la interligo kun malriĉuloj: akompanu ankaŭ nin en la interligo kun la malriĉuloj.
● Jozefo ne volis meti ŝin al malhonoro. – Ho trankvila virino en konfuzo kaj krizo: akompanu ankaŭ nin en konfuzo kaj krizo.
● En Bet-Leĥem ne estis loko por ili. – Ho modesta virino en rifuzo kaj malakcepto: akompanu ankaŭ nin en rifuzo kaj malakcepto.
● La paŝtistoj trovis Marian kaj la infaneton. – Ho feliĉa virino proksime de la mistero: akompanu ankaŭ nin survoje al la mistero.
● Simeon diris: Vian animon trapasos glavo. – Ho brava virino en la troaj postuloj de Dio: akompanu ankaŭ nin en la troaj postuloj de Dio.
● La stelo gvidis la saĝulojn al la knabeto kaj Lia patrino. – Ho virino miranta pri la signo de la tempo: akompanu ankaŭ nin tra la signoj de la tempo.
● La anĝelo diris : Forrajdu en Egiptujon! – Ho kredanta virino en nokto kaj danĝero: akompanu ankaŭ nin en nokto kaj danĝero.
● Maria diris: Filo, kial Vi tiel agis kontraŭ ni? – Ho pacienca virino en la malcerteco de la serĉado: akompanu ankaŭ nin en la malcerteco de la serĉado.
● Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro. – Ho humila virino en la senkonsileco de la koro: akompanu ankaŭ nin en la senkonsileco de la koro.
● Ili malsupreniris al Nazaret. – Ho simpla virino en la normaleco de la tagoj: akompanu ankaŭ nin en la normaleco de la tagoj.
● Maria diris: Kion ajn Li diris al vi, tion faru! – Ho bonkora virino zorganta por la aliaj: akompanu ankaŭ nin zorgantajn por la aliaj.
● Jesuo diris: Kiu estas mia patrino? – Ho fidema virino en la streĉoj de la vivo: akompanu ankaŭ nin en la streĉoj de la vivo.
● Apud la kruco de Jesuo staris Lia patrino Maria. – Ho firma virino en suferado kaj mortado: akompanu ankaŭ nin en suferado kaj mortado.
● Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito. – Ho spirito-plena virino en la eklezio de via filo: akompanu ankaŭ nin en la eklezio de via filo.
Amen.
Ofte preĝata de la benediktanaj Lioba-fratinoj en Freiburg-Günterstal, Germanio, fonto nekonata • E: fratino Theotima OSB 1997

ALIAJ PREĜOJ

005.1: Al la Gard-Anĝelo

Anĝelo de Dio, kiu estas mia gardanto, al kiu la Dia boneco min konfidis, lumigu kaj gardu min dum la tuta vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.
Dio benu P12 • NV 31

005.2: Post Granda Sufero

Dio mia, Dio mia! Kiel multe dum la vivo mi pekis kaj tro ofte mi plendis, ke oni devas iom suferi. Nun pli serioze mi rigardas la vivon, pli ĝuste aprecas mian konduton, vidas miajn kulpojn, pentas pri ĉiuj misfaroj kaj petas Vian pardonon.
Konsciinte miajn pekojn, mi promesas ne plu plendi pro la viv-sufero, sed ofereme akceptadi, laŭ Via volo, mian krucon kaj iri humile post Kristo.
Ĉio, kio devenas de Via mano, estas bona kaj mi volas persisti en la bono, eĉ se estus al mi tre amare. Nur donu al mi Vian gracon kaj la senton, ke Vi min amas. Amen.
Józef Zielonka, 1985 en NV 52*

005.3: Ĉiutaga Preĝo

Sinjoro, mi scias, ke Vi min liberigos de mia mizero kaj kulpo. Faru, ke mi pri tio neniam forgesu; por ke mi ne dronu en malespero, por ke mi ne sufokiĝu en fiera pieco, por ke mi ne preterpaŝu indiferente la mizeron de miaj proksimuloj, por ke mi ne detruu la ĝojon de la aliaj.
Malfermu, mi petas, miajn okulojn, orelojn kaj koron, por ke mi admiru Viajn miraklojn; por ke mi laŭdu Vian perfektecon nun kaj en la eterna vivo. Amen.
NV 19*

005.4: Preĝo de Stefan Wyszyńskí

Donu, ho Kreanto, ke en ĉiu Via kreitaĵo mi ekvidu Vian saĝon, amon kaj bonon. – Donu, ho Patro, ke mi ĉiun homon tiel respektu, kiel Vi lin respektas.
Helpu, ho Dia Filo, ke mi servu al ĉiu, kiel Vi konstante servas. – Helpu, ho Kristo, ke mi sciu fordoni min pro la homoj, kiel Vi tion faris. – Helpu, ho Kristo, ke mi neniun homon persekutu per penso malfavora. – Helpu, ho Instruisto, ke mi estu pardonema, grand-anima kaj helpema.

Venu, ho Spirito Konsolanto, kaj plenigu mian koron per ĝojo, paco kaj fideleco. – Unuigu la tutan homan familion, ho Spirito de la amo, ke ĉiuj sopiru al la Dia paco. – Restu kun ni, ho Spirito de la unueco, kaj igu nin unu en paco.
Virgulino-Patrino, alpremu al Via koro ĉiujn infanojn de la tero, ke ili sentu Vian patrinan gardon kaj bonecon. Amen.
NV 18*

005.5: Preĝo de Martin Luther

Ni mizeraj pekuloj petas kaj petegas Vin, ke Vi kolektu per la Sankta Spirito ĉion disigitan, ke Vi faru kuna kaj sendifekta ĉion partigitan. Donu ankaŭ, ke ni turnu nin al Via unueco, serĉu Vian unikan, eternan veron; forigu ĉiun malakordon, por ke ni estu direktitaj unu-anime al Jesuo Kristo.
NV 2*

005.6: Kristanaj Salutoj (laŭkutime, ekzemple:)

● Laŭdata estu Jesuo Kristo. – En eternon. Amen.
● Estu laŭdata Jesu Kristo. – Eterne.
● Dio benu. – Dio benu.
● Pacon al vi! – Pacon!
kp. NV 21

005.7: Preĝo de Jean Calvin

Ho ĉiopova Dio, ĉar ni devas vidi, kiel hodiaŭ Via eklezio estas tiel streĉe kontraŭata, tial ni petas Vin:
Donu, ke ni estu movataj pripensi niajn pekojn kaj humiligi nin antaŭ Via trono.
Ne lasu nin perdi la firman esperon; kaj meze de la morto lasu nin atendi la vivon.
En tia konfido malfermu al ni la lipojn, por ke ni ne ĉesu respektoplene alvoki Vian nomon.
NV 3

005.8: Preĝo de Huldreich Zwingli

Ĉiopova, eterna kaj kompatema Dio, kies parolo estas lampo por niaj piedoj kaj lumo por niaj vojetoj, malfermu kaj lumigu niajn sentojn, por ke ni pure kaj sankte komprenu Viajn promesojn, kaj ne ŝanĝiĝu en tio, kion ni ĝuste komprenas, por ke ni ne malplaĉu en iuj ajn partoj al Via Majesto. Per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.
NV 4

005.9: Preĝo de Sankta Filipo Neri

Mi volus servi al Vi, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus fari la bonon, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus trovi Vin, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus ami Vin, sed mi ne trovas la vojon.
Mi ankoraŭ ne konas Vin, mia Jesuo, ĉar mi ne sufiĉe serĉas Vin.
Mi serĉas Vin, sed mankas al mi la ĝusta vojo.
Venu al mi, mia Jesuo!
Mi neniam amos Vin, se Vi ne helpos al mi, mia Jesuo.
Disŝiru miajn katenojn, se Vi volas havi min, mia Jesuo.
Jesuo, estu al mi Jesuo. Amen.
NV 5*

005.10: Preĝo de Sankta Bernardo

Ho Jesuo de Nazaret, kompatu min. Ho Vi, Filo de Davido, kompatu min. Ho Vi, fonto de la gracoj, kompatu min.
Elaŭdu min, la malsanulon, kiu krias al Vi. Sinjoro, Vi vera lumo, kiu preteriras, atentu la blindulon, kiu vokas post Vi. Donu al mi Vian manon, ke mi venu al Vi kaj vidu en Via lumo la eternan lumon. Amen.
NV 6*

005.11: Preĝo de Alkuin

Jesuo, Filo de Davido, kompatu min. Prilumu miajn okulojn, por ke mi trovu la vojon al Vi. Fortigu miajn paŝojn, por ke mi ne foriru de la vojo. Malfermu mian buŝon, por ke mi parolu al Vi.
Kaj ĉar Vi volas, ke mi amu la gefratojn, lasu min servi al ili tiel, ke ili trovu sian savon kaj ke ili atingu Vian jubilon kaj Vian gloron. Amen.
NV 7*

005.12: Preĝo de John Henry Newman

Konduku min, sanktega Lumo, per Via amata ŝirmo, ho Lumo eterna! La nokto nigra, la domo tiel malproksima, do Vi min konduku. Ne petas mi vidindan foran Edenon. Sufiĉas lum-radio por la hodiaŭa paŝo, ho Dio mia!
Ne ĉiam same mi preĝis, ho eterna Lumo! Sola mi volis laŭ mia sentemo elekti la vojon, malgraŭ tio, ke mi kun tremo soifegis belecon, fidante al mia forto. Pardonu la pasintajn farojn.
Vi ĉiam daŭras, dum tra surda nokto, arbare, dezerte, mi vagis fiera. Ho gardu min, ĝis la nokto estos pasinta, ĝis tagiĝo ree malkovros la karajn figurojn, kiujn mi ekkonis, kaj kiujn mi perdis.
Amen.
NV 8

005.13: Preĝo de Dag Hammarskjöld

Sinjoro! Donu al mi ĉastan koron, por ke mi povu pririgardi Vin. Donu al mi humilan koron, por ke mi emu aŭskulti Vin. Donu al mi amantan koron, por ke mi servu al Vi. Donu al mi kredeman koron, por ke mi estu inda restadi en Vi.
NV 11*

005.14: Preĝo de Aleksandr Solĵenicin

Ho, kiel bone estas al mi vivi kun Vi, Sinjoro! Kiel facile kredi Vin, ho Dio! Kiam mia racio malfortas kaj ĉesas kompreni, kiam la plej saĝaj homoj ne rigardas la finon de la tago kaj ne scias, kion fari morgaŭe, Vi sendas al mi la helan certecon pri Via ekzisto kaj zorgas, por ke al mi pordegoj de la bono estu apertaj.
kp. NV 12

005.15: Preĝo de la Espero

Dio mia, Dio mia! Konstante mi serĉas Vin. Tutpersone mi sentas Vian forton, Vian bonecon kaj Vian amon … Tamen pri Vi mi scias tiom malmulton … Kiu Vi estas, ho Dio ĉiela? Kion Vi volas, ke mi faru? Kio estas la peko kaj la graco? Jen miaj konstantaj demandoj.
Unu estas senduba: ke Vi ekzistas. Kaj de tio sekvas, ke Vi ĉion kreis kaj, ke Vi ĉion amas.
Mi faros ĉion, ho Dio, nur: Vi permesu al mi iom kompreni Vin kaj Vian volon ekscii. Vidu, kiom da ekscitemaj ĝuoj: la malicaj kaj allogaj svarmas inter ni. Ĉu mi persistos en la kutima virto? Ĉu ĝi estas vera kaj de Vi devena? Helpu al mi iri la ĝustan vojon. Mi volas kaj strebas esti fidela al Vi kaj bona por la aliaj.
Dio mia, Dio mia! Sincere mi amas Vin! Inter ĉiuj miaj pekoj kaj misfaroj, kiujn mi igas senkonscie, memoru pri mia amo. Amen.
NV 15*

005.16: Preĝo de Stefana Siatkowska

Ni laŭdas Vin, ho Sinjoro Jesuo Kristo, kune kun la arbaro, montaro kaj lago. – Kaj ni petas Vin, Amata: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!
Floretoj kreskantaj herbare klinas kapetojn omaĝe kaj per la belodoro al la ĉielo sendas laŭdojn al sia Kreinto. – Kaj ni kun ili honoras Vin, ho Sinjoro, petante: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!
Akvoj de laguno ĉe la sunsubiro brilas per miliardoj da steloj, kaj per sia lazuro ili gloras Vin, ho Sinjoro plej alta. – Kaj ni kun la tuta maro preĝas al Vi kaj petas: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!
Krome, nia kamparo, verdiganta la mondon per la vintra grenaĵo, elspiras odoron de l’ ĉiutaga pano kaj tiamaniere honoras la Kreinton. – Kaj ni kun la kamparo adoras Vin, ho Dio, kaj humile petas: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!
Fruktejoj: pomujoj, pirujoj kaj prunujoj, priŝutitaj printempe per flor-amaso, kaj aŭtune ŝarĝitaj de la maturaj fruktoj, prezentas al Vi danke sian belecon. – Kaj ni kune kun la naturo sendas al la ĉielo vortojn plenajn de amo kaj ravo. Sed Vi, ho Eternulo, bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!
NV 16*

005.17: Preĝo de Sankta Francisko el Assisi

Plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro! Viaj estas la laŭdoj, gloro kaj honoro, kaj ĉiuj benoj. Nur al Vi, Plejalta, ili konvenas kaj neniu homo estas inda Vin nomi.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreaĵoj, precipe kun la sinjoro frato Suno, kiu portas tagon, kaj Vi lumas per ĝi; kaj ĝi estas bela kaj brilege radianta, kaj Vi, Plejalta, per la Suno parolas al ni.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Luno kaj la steloj, kiujn Vi formis helaj sur la ĉielo, multvaloraj kaj belaj.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Vento kaj pro aero: nuba, serena, kaj pro ĉiu vetero, per kiu Vi donas viv-tenon al Viaj kreaĵoj.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Akvo, kiu estas tre utila, multvalora kaj humila, pura kaj trinkebla.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro, per kiu Vi lumigas la nokton, kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortiganta.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino nia Patrino Tero, kiu viv-tenas nin kaj regas, kaj produktas diversajn fruktojn, kaj kolorajn florojn, kaj herbojn sanigajn.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, de tiuj homoj, kiuj pardonas pro Via amo, kaj suferas malsanojn kaj dolorojn; beataj tiuj, kiuj suferas trankvile, ĉar ili estos kronataj de Vi.
Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro mia fratino, la Morto de mia korpo, kiun neniu vivanta homo povas eviti. Ve al tiuj, kiuj mortos senpente, en la morto-meritaj pekoj! – Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj tre sanktaj manoj, ĉar la dua morto ne trafos ilin.
Ĉiu kreaĵo laŭdu kaj benu mian Sinjoron, kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.
NV 17*

006: MATENA DISERVO

Tiun ĉi formon, kiu estas pli malstrikta ol la matena laŭdo en la liturgio de la horoj, ni prenis el la Evangelia Kantaro de la Luterana Eklezio en Bavario / Germanio.

Prologo, ekzemple:

La nokto forpasis, nova tago komenciĝis. Ni estu viglaj kaj sobraj, kaj forigu ĉion, kio nin pigrigas. Do ni gloru Lin, nian Dion, per nia vivo, de la unua matena kanto ĝis la ripozo de la nokto.

Kanto, ekzemple:

007
1. Noviĝas freŝe ĉe l’ aŭror’
fidelo granda de l’ Sinjor’.
Ne ĉesas ĝi dum longa tag’,
fideblas sen mensog’ aŭ blag’.

2. Ho bela stelo de l’ maten’!
Ni petas Vin pri Via ben’.
Per Vi lumiĝu ĉiu spac’.
En kor’ abundu Via grac’.

3. Elpelu ombrojn de l’ obskur’.
Nin gardu, Lumo, de malpur’,
de honto, blindo, trompa van’.
Tag-nokte prenu nin je l’ man’

4. por vivo en tag-luma klar’.
Dum ĉiu krizo, ĉiu far’
en fido staru ni ĝis fin’.
De Vi neni’ separu nin.

ALL MORGEN IST GANZ FRISCH UND NEU • Unisono 123 • EG 440 • GL 666 • RG 557 • KG 670 • M: Johann Walter 1541 • germana T: Johannes Zwick (ĉ. 1541) 1545 • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 116

Psalmo, ekzemple:

En tiu ĉi Diservo oni kutime recitas la psalmon sen antifono kaj ne kantante. Por aliaj okazoj jen muzik-notacio:

Antifono:
Li kondukas la sunon el ĝia tend’.
Ĝi eliras kiel fianĉo.

008.2: Psa 19

1. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, * kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
2. Tago al tago transdonas diron, * kaj nokto al nokto faras sciigon.

1. Sen parolo kaj sen vortoj; * oni ne aŭdas ilian voĉon.
2. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, * kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

1. Por la suno Li aranĝis tendon inter ili; * kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
ĝojas kiel heroo, * trakuranta sian vojon.
2. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; * kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. — (Antifono)

1. La instruo de la Eternulo estas perfekta, * ĝojigas la animon.
2. La atesto de la Eternulo estas certa, * ĝi saĝigas sensaĝulon.

1. La ordonoj de la Eternulo estas justaj, * ĝojigas la koron.
2. La ordon-diro de la Eternulo estas klara, * faras lumon antaŭ la okuloj.

1. La timo antaŭ la Eternulo estas pura, * restas eterne.
2. La juĝoj de la Eternulo estas veraj, * kaj ĉiuj estas justaj.

1. Ili estas pli dezirindaj, ol oro * kaj ol multe da plej pura oro.
2. Ili estas pli dolĉaj, ol mielo * kaj ĉelaraj miel-gutoj.

1. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; * kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
2. Kiu scias siajn erarojn? * Purigu min de eraroj kaŝitaj.

1. Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, * ke ili ne regu super mi.
2.Tiam mi estos perfekta, * kaj pura de granda peko.

1. Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, * ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
2. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

1+2. kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.
— Oni ripetu la antifonon.

008.3: Legaĵo, ekzemple: Rom 13,8-14a

Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Silento aŭ Homilio

Kanto, ekzemple:

009

1. Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi’.
Lumon fontan’ de lumo similas:
Tag’ prilumanta tagon, Vi.

2. Ho vera Sun’, la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac’.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit’ kun Sia grac’.

3. Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin’.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer’ Li savu nin.

4. Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l’ serpent’,
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor’ per bena vent’.

5. Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura en fid’.
Kredon fervor’ flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid’.

6. Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred’.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
sobra ebri’ de l’ Paraklet’.

7. La nunan tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror’.
Hele la fid’ tagmezu survoje;
restu krepusk’ el mensoj for.

8. Eksaltu, Sun’, leviĝu al brilo;
grimpu la lum’ ĝis plena komfort’.
Loĝas en Patro tute la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort’.
SPLENDOR PATERNÆ GLORIÆ • M (Slaat op de trommele): nederlanda popolkanto, GvL 456, ZJ 540 • latinaT: Ambrosius el Milano • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 58

009.9: Preĝo, ekzemple:

Dio, al Vi mi vokas en la fruo de tiu ĉi tago. Helpu al mi preĝi kaj kolekti miajn pensojn al Vi; sola mi ne kapablas. …
Patro en la ĉielo, laŭdon kaj dankon al Vi pro la ripozo de la nokto! Laŭdon kaj dankon al Vi pro la nova tago! Laŭdon kaj dankon al Vi pro ĉiuj Viaj amo kaj favoro kaj fidelo en mia vivo. Vi donacis al mi multon bonan, do mi ankaŭ akceptu la pezaĵojn el Via mano. Sed Vi ne metos sur min pli multon ol mi kapablas porti. Vi ja efikas, ke por Viaj infanoj ĉio kunlaboras al bono.
Sinjoro, kion ajn alportos tiu ĉi tago: Via nomo estu laŭdata. Amen.
Dietrich Bonhoeffer • EG (Bayern) 841.2

Patro nia …

009.10: Sendo:

Iru en la tagon kun la beno de Dio. Li akompanos vin kaj staros je via flanko. Li donu al vi forton kaj sukceson. La amo estu la mezurilo por ĉio, kion vi faros.

009.11: Beno:

Benu kaj gardu nin la ĉiopova kaj favorkora Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

010: TAGMEZA DISERVO

Tiun ĉi Diservon, kies formo estas pli malstrikta ol la meza horo, kunmetis Bernhard Eichkorn sub la influo de la apudaj matena kaj vespera Diservoj.

Kanto, ekzemple:

011

1. La tag’ jam grimpis al kulmin’.
Rigardu supren vi
al Dio, kiu gardas vin.
Abunde benas Li.

2. Vi serĉu el la monda bru’
momenton de silent’,
por ke en hasta tempo-flu’
ripozu via sent’.

3. Ripozu preĝe via man’,
ke ĝi kun nova firm’
sin movu laŭ la Dia plan’
sub Lia bena ŝirm’.

4. Ŝirmata iros vi sen lac’,
vi fortos ĝis reven’.
Neniam dormas Lia grac’,
la Dia beno-plen’.

5. La tag’ sin levis al kulmin’.
La koron levu vi
al Dio, kiu levis vin.
Senfine benas Li.
DER TAG IST SEINER HÖHE NAH • EG 457 • RG 584 • M: Fritz Werner 1949 • germana T: Jochen Klepper 1938 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • E: Albrecht Kronenberger 1998

011.6: Enira Preĝo:

Meze en la fluo de la tago ni venas al Vi, Jesuo.
Trankviligu nin, kiujn maltrankviligas la streĉoj de la vivo. Fortikigu nin, kiujn malfortigis la ŝarĝoj de la tago. Plenigu nin, kiujn malplenigas la deziroj de la homoj.
Ni sidas antaŭ Vi, kaj Vi estas en ni.
Restu ĉe ni, kaj restigu nin ĉe Vi. Amen.

Psalmo, ekzemple:

En tiu ĉi Diservo oni kutime recitas la psalmon sen antifono kaj ne kantante. Por aliaj okazoj jen muzik-notacio:

011.7

Ĉar min paŝtas mia Di’
mankos nenio al mi.

011.8: Psa 23

1. La Eternulo estas mia paŝtisto; * mi mankon ne havos.
2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, | apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. * Li kvietigas mian animon.

1. Li kondukas min laŭ vojo de la vero, * pro Sia nomo. — (Antifono)
2. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, * mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.

1. Via bastono kaj apogiĝilo * trankviligos min. — (Antifono)
2. Vi kovras por mi tablon * antaŭ miaj malamikoj.

1. Vi ŝmiris per oleo mian kapon, * mia pokalo estas plenigita.
2. Nur bono kaj favoro sekvos min * en la daŭro de mia tuta vivo;

1. kaj mi restos en la domo de la Eternulo * eterne.
2. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

1. + 2. kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

011.9: Laŭdo (Efe 1,3-10)

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo.
Li elektis nin en Li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo.
Li antaŭdestinis nin por fil-adopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco.
Per ĝi Li favoris nin en la Amata; en kiu ni havas la elaĉeton per Lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de Lia graco, kiun Li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento.
Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en Li, por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

011.10: Fina Preĝo:

Eternulo, Vi estas majesta kaj laŭdenda; majesta estas Via potenco, Via saĝeco estas senfina. Laŭdi Vin aŭdacas la homo, eta parto de Via kreo; lia sorto estas la morto, li scias pri sia peko, kaj li scias, ke vi kontraŭstaras al malhumiluloj. Tamen, Vi mem volas, ke ni laŭdu Vin el ĝoja koro; ĉar Vi kreis nin celantaj al Vi, kaj nia koro estas maltrankvila ĝis ĝi trovas trankvilon en Vi. Amen.
El «confessiones» de Sankta Augustinus

011.11: Beno:

Benu nin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

Aldonaj Kantoj:

012

1. Kelkafoje ni meze de l’ tag’
solenas resurekton.
|: Horoj estas fandiĝantaj.
Nin plenigas feliĉ’. 😐

2. Kelkafoje ni meze en vort’
solenas resurekton.
|: Frazoj estas rompiĝantaj.
Sin komponas kantik’. 😐

3. Kelkafoje ni dum kverelad’
solenas resurekton.
|: Lancoj estas transforĝataj.
Nin pacigas konkord’. 😐

4. Kelkafoje ni meze de l’ far’
solenas resurekton.
|: Baroj estas transsaltataj.
Nin vivigas spirit’. 😐
MANCHMAL FEIERN WIR MITTEN AM TAG • el: «Ihr seid meine Lieder» 1974 • M: Peter Janssens • germana T: Alois Albrecht • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1995, kun afabla permeso de la poeto

aŭ:

013

1. Flori kiel arbo: ne demandi kial.
Migri kiel vento: ne demandi kien.
Kvazaŭ foliaro fali sen demand’.

2. Stari kiel roko: ne demandi kial.
Flui kiel akvo: ne demandi kien.
Kvazaŭ fajra ardo bruli sen demand’.

3. Ĝoji kaj suferi: ne demandi kiel.
Diajn spurojn sekvi: ne demandi kien.
Kvazaŭ al patrino fidi sen demand’.

BLÜHEN WIE DER BAUM • M kaj T de la 1a strofo laŭ germana 1993a kalendar-folio • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1994

aŭ:

014

El Viaj fontoj vivas ni, Sinjor’ Jesu’.

3-voĉa rondkanto: VON DEINEN QUELLEN • M kaj germana T: Bodo Hoppe • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 110

 

015  VESPERA DISERVO

Tiun ĉi formon, kiu estas pli malstrikta ol la kompletorio, ni prenis el la Evangelia Kantaro de la Lutera Eklezio en Bavario / Germanio.

015.1: Enira Preĝo

Nia vespera preĝo sin levu, Dio, al Vi,
kaj malsupren sin klinu al ni Via kompato.
Al Vi apartenas la tago, al Vi la nokto.
Nun, kiam [svenas/svenis] la taga helo,
Vi briligu al ni la lumon de Via vero.
Vi konduku nin al la ripozo de la nokto
kaj plenigu Vian verkon en ni eterne. Amen.

Kanto, ekzemple:

016

1. Noktaj ombroj sternis sin
super val’ kaj mont’.
Mia koro fidas Vin,
Di’, ho Lumo-font’.

2. Dum mi dormos, viglos Vi,
Gardo kaj Konsol’.
Mi neniam sentos min
sola, en izol’.

3. Estos bona do la nokt’,
Di’, sub Via ben’.
Venos morgaŭ bona tag’,
nova lum-solen’.
ABEND WARD, BALD KOMMT DIE NACHT • el «Lieder für den Kindergottesdienst» • EG 487 • RG 601 • M: Samuel Rothenberg 1948, © Bärenreiter-Verlag, Kassel • germana T: Rudolf Alexander Schröder 1942, © Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main, kun afabla permeso • E: Albrecht Kronenberger 1999

Psalmo, ekzemple:

016.4

Mirinda sciad’:
Vi konas mian koron.
Min tenas Via mano.

016.5: el Psa 139

1. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. / Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; * Vi komprenas mian penson de malproksime.
2. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, * kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

1. Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, * jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
2. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min * kaj metis sur min Vian manon. —

1. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; * mi ĝin ne povas kompreni.
2. Kien mi iros for de Via spirito? * Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

1. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; * se mi kuŝiĝos en Ŝeol’, jen Vi tie estas.
2. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, * ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:

1. Ankaŭ tie Via mano min kondukos, * kaj Via dekstra mano min tenos.
2. Se mi diros: Mallumo min kovros, / kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto: * Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,

1. kaj la nokto lumas kiel tago; * mallumo fariĝas kiel lumo. —
2. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, * formis min en la ventro de mia patrino.

1. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; / mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, * kaj mia animo tion bone konscias.
2. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, / kiam mi estis kreata en kaŝiteco, * kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

1. Mian embrion vidis Viaj okuloj, / kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, * kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
2. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! * Kiel granda estas ilia nombro!

1. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; * kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. —
2. Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; * provu min kaj sciu miajn pensojn.

1. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, * kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. —
2. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

1. +2. kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la antifonon.

016.6: Meditado, Retrorigardo pri la Tago:

Tiun ĉi tagon, Dio, mi ricevis de Vi. Mi volus redoni ĝin al Vi kun ĉio, kio hodiaŭ okazis.
(En la silento:)
Mi ankoraŭfoje rigardas la hodiaŭan tagon:
Kiuj homoj renkontis min hodiaŭ, kaj kiel mi renkontis ilin? – Kio hodiaŭ ĝojigis min, kio ĉagrenigis aŭ kolerigis min? – Kion mi neglektis? – Kio alia min premas?
Dio, Vi scias, kiuj homoj kaj situacioj ĵus preterpasis miajn pensojn. Ilin ĉiujn mi portas antaŭ Vin kun danko kaj peto.
Kaj kiam mi kulpis per pensoj, vortoj kaj faroj, mi petas Vin: Pardonu al mi, mia Dio.
Dankon, ke Via amo estas pli granda ol mia kulpo!
Benu mian faradon kaj ne-faradon. Ŝanĝu en benon tion, kion mi travivis. Gardu min kaj ĉiujn en Via paco. Amen.

016.7: Legaĵo, ekzemple: Rom 5,1-11

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2 per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio. 3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. 6 Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. 7 Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10 Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11 kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
aŭ ekzemple: Rom 8,35-39 → 806.10

Silento

Homilio / Pensoj pri la Pasanta Tago

016.8: Preĝo, ekzemple:

Dio, mi dankas al Vi pro la donaco de la hodiaŭa tago. Kaj en tiu ĉi vespera horo mi petas Vin por ĉiuj homoj.
Mi petas por tiuj, kiuj finis la tagon kun kverelado. Montru al ni ĉiuj pacigajn vojojn sur nia tero.
Mi petas por tiuj, kiuj dum la nokto laboras, por tiuj, kiuj veturas sur stratoj kaj reloj, per ŝipoj kaj aviadiloj, por tiuj, kiuj deĵoras en malsanulejoj kaj aliloke.
Mi petas por ĉiuj, kiuj ne trovas dormon, por la malsanaj kaj deprimitaj, por la forlasitaj kaj por la kaptitaj.
Vi, Dio, viglas kun la viglantaj. Vi estas la dormo de la dormantaj, Vi la vivo de la mortantaj.
Amen.

Patro nia …

016.9: Sendo:

La paco de Dio, kiu superas ĉiun nian komprenon, estu remparo kaj gardo ĉirkaŭ viaj koroj kaj pensoj, por ke nenio vin apartigu de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo. Ĉu vi viglas, ĉu vi dormas: Li restu ĉirkaŭ vi. Amen.

016.10: Beno:

Benu kaj gardu nin la ĉiopova kaj favorkora Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

017: Kanto, ekzemple:

Veni, foriri,
starti kaj fini:
ĉiam, Sinjoro,
volu Vi proksimi.
4-voĉa rondkanto
AUSGANG UND EINGANG, ANFANG UND ENDE • Unisono 55 • EG 175 • RG 345 • KG 146 • M kaj germana T: Joachim Schwarz 1962 • © Mechthild Schwarz Verlag, Fassberg/Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 60

aŭ:

018

Mi tagon mian finas
kaj mian kapon klinas;
protektu, Patro, min!
Min gardu dum malhelo
la bona gvid-anĝelo,
dum tago kondukinta min!
NU LUKKER SIG MIT ZJE • M (Innsbruck): 15a jc., ĉe Heinrich Isaak (ĉ. 1497) 1539, religie 1505, GL 659 • dana T: Peter Thun Foersom • E: Peter Theodor Justesen, 1971 en AK 238
La originalan formon de la melodio oni trovas ĉe la pasiona himno «Sur kruco Vi suferis» → 300

 

LITANIOJ

019.1: LITANIO AL LA KORO DE JESUO

S: Sinjoro, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.
S: Patro elĉiela, Dio,
K: kompatu nin.
S: Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,
K: kompatu nin.
S: Sankta Spirito, Dio,
K: kompatu nin.
S: Sankta Triunuo, unu Dio,
K: kompatu nin.
Koro de Jesuo, Filo de la eterna Patro …
Koro de Jesuo, de la Sankta Spirito formita en la sino de l’ virga Patrino …
Koro de Jesuo, esence unu kun la Dia Vorto …
Koro de Jesuo, senfine majesta …
Koro de Jesuo, sankta templo de Dio …
Koro de Jesuo, tabernaklo de la Plejaltulo …
Koro de Jesuo, domo de Dio kaj pordego de la ĉielo …
Koro de Jesuo, forno ardanta de la karitato …
Koro de Jesuo, hejmo de justeco kaj amo …
Koro de Jesuo, plena de boneco kaj amo …
Koro de Jesuo, abismo de ĉiuj virtoj …
Koro de Jesuo, plej inda je ĉiu laŭdo …
Koro de Jesuo, reĝo kaj centro de ĉiuj koroj …
Koro de Jesuo, en kiu estas ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scienco …
Koro de Jesuo, en kiu loĝas tuta pleno de la Dieco …
Koro de Jesuo, en kiu la Patro al Si bone plaĉis …
Koro de Jesuo, el kies pleneco ni ĉiuj ricevis …
Koro de Jesuo, deziro de la eternaj montetoj …
Koro de Jesuo, pacienca kaj multe kompata …
Koro de Jesuo, riĉa por ĉiuj, kiuj Vin alvokas …
Koro de Jesuo, fonto de vivo kaj de sankteco …
Koro de Jesuo, repacigo pro niaj pekoj …
Koro de Jesuo, satigita per malhonoroj …
Koro de Jesuo, frakasita pro niaj krimoj …
Koro de Jesuo, obeema ĝis la morto …
Koro de Jesuo, traborita de la lanco …
Koro de Jesuo, fonto de ĉiu konsolo …
Koro de Jesuo, nia vivo kaj reviviĝo …
Koro de Jesuo, nia paco kaj repaciĝo …
Koro de Jesuo, viktimo de la pekuloj …
Koro de Jesuo, savo de tiuj, kiuj Vin esperas …
Koro de Jesuo, espero de tiuj, kiuj en Vi mortas …
Koro de Jesuo, feliĉego de ĉiuj sanktuloj …
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: indulgu nin, Sinjoro.
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: elaŭdu nin, Sinjoro.
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: kompatu nin, Sinjoro.
S: Jesuo milda kaj humila je la koro;
K: Faru niajn korojn similaj al Via koro.

S: Ni preĝu. – Ĉiopova, eterna Dio, rigardu la koron de Via plej amata Filo. Vidu la laŭdojn, kaj la kontentigojn, kiujn Li prezentas al Vi nome de la pekuloj.
Repaciĝinte, Vi bonvolu pardoni al tiuj, kiuj petas Vian kompaton en la nomo de la sama Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kun Vi kaj regas de jarmiloj ĝis jarmiloj.
K: Amen.

latina T: tradicia • E: Dio benu P27*, NV 42*

 

019.2: LITANIO PRI LA ĈEESTO DE DIO

Oni kantu alterne
– per solisto(j) kaj kunveno
– per du flankoj
– per viroj kaj virinoj k.t.p.

1. Estu proksima, / lum’ de la vivo.
2. Ĉe ni ĉeestu / en nia mezo.
3. Nin malblindigu, / ke ni Vin vidu.
4. Veku la sensojn / por Via veno.
5. Vin montru ĉea, / ke ni Vin sentu.
6. Kun Via forto / nin liberigu.

7. Estu proksima, / por ke ni vivu.
8. Ĉe ni ĉeestu, / fajro kaj forto.
9. Flamo kaj vivo, / Di’ inter homoj.
10. Nin liberigu, / por ke ni vivu.
11. Venu nin savi, / lumo matena.
12. Tago brilanta / lum’ de l’ okuloj.

13. Estu proksima / kun Via vivo.
14. En nia mezo, / Di’ inter homoj.
15. Estro de l’ estroj, / Di’ por la homoj.
16. Vi nin rigardu, / por ke ni vivu.
17. Aŭ ĉu Vi estas / Di’ por mortintoj?
18. Alproksimiĝu, / por ke ni vivu.

19. Aŭ ĉu Vi estas / ne Di’ de l’ homoj?
20. Nin eklumigu, / nin liberigu.
21. Lumo matena, / nin liberigu.
22. Di’ por ni ĉiuj / nun kaj estonte.
23. Vi tra eonoj / restas fidela,
24. ankaŭ hodiaŭ / Di’ por la homoj.

25. Vi nin ĉeestas / de hom-memoro.
26. Vi estas sankta. / Kiu Vin vidus?
27. Senlime fore, / tamen proksime.
28. Vi ne similas / al iu bildo.
29. Vi ne troveblas, / restas fremdulo.
30. Via stulteco / saĝon superas.

31. Kaj Via sveno / forton superas.
32. Kiu Vi estas? / Kaj Via nomo?
33. Dio plej sankta, / nemortipova.
34. Estu proksima, / ke ni ne mortu.
35. Kio sen Vi, Di’, / estas ĉielo?
36. Diru la nomon, / signon de l’ vivo.

37. Kiom valoras / sen Vi la tero?
38. Estu favora / kaj nin kompatu.
39. Vi nia spiro, / Vi nia sango.
40. Patro, Vi estu / nia estonto.
41. En Vi ni vivas, / en Vi ni staras.
42. En Via lumo / ni povas vidi.

43. Estu favora, / nin esperigu.
44. Vi estas Dio. / Kial ni mortos?
45. Vin la mortintoj / ne plu proklamos.
46. Ĉiuj mortintoj / en la silento.
47. Ni, kiuj vivas, / Vin, Dio, vokas
48. dum tiu tago, / dum tiu nokto,

49. klamas al Vi, Di’, / volas Vin vidi,
50. pri Vi atendas, / mem nesciante,
51. volas Vin vidi, / vere, proksime.
52. Ĉiu vivanta / pri Vi esperas.
53. Per Via mano / Vi nin satigos.
54. Ne Vin deturnu, / ke ni ne mortos,

55. ke ni ne falu / reen en polvon.
56. Via Spirito / kreu novaĵon.
57. Flamo de l’ vivo, / Vi nia lumo.
58. Via Spirito / novaj nin kreu.
59. Fundo de l’ koro, / Vi nia lumo.
60. Via Spirito / novaj nin kreu.

61. Tiun ĉi teron / Vi renovigu.
62. Kun ĉiuj homoj / ajne vivantaj,
63. kun ĉiuj homoj / ajne naskitaj,
64. kun la multego / nekalkulebla
65. Vin ni alvokas: / Estu proksima.
66. En tiu horo, / Dio, ĉeestu.

67. En tiu loko / Vi nia paco.
68. En niaj domoj / nestu la paco.
69. Sur niaj tabloj / pan’ por la paco.
70. Por niaj idoj / Vi la estonto.
71. Lum’ de l’ promeso: / homoj en paco.
72. Kiom ni devas / pri Vi atendi?

73. Ree aperu / kaj nin pacigu.
74. Kiom ni devas / pri Vi sopiri?
75. Ree aperu, / por ke ni restu.
76. Lumo brilanta, / donu la vivon.
77. Kiom ni devas / pri Vi sopiri?
78. Lumo brilanta, / lumo de l’ vivo.
79. Al Vi ni fidas, / al la vivanta.
80. Ĉu nian fidon / iam Vi trompos?
LITANIE VAN DE TEGENWOORDIGKEIT GODS • M: Bernard Maria Huijbers • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso

 

019.3: LITANIO PRI LA DIA POTENCO

S/K: Haleluja. Haleluja.

S: Vi, mia forto.K: Haleluja.
Vi, mia roko.
Vi, mia ŝirmo.
Vi, mia ŝildo.
Vi, mia kastelo.
Vi, mia rifuĝejo.
Vi, mia savanto.
Vi, mia gloro.
Vi, mia Dio.

S: Vi estas favora. K: Kompatu min.
Vi estas bonkora.
Vi estas justa.
Vi estas helpema.
Vi estas fidinda.
Vi estas aminda.
Vi estas pura.
Vi estas sankta.
Vi estas Dio.

S: Aŭdu mian voĉon. K: Elaŭdu min.
Etendu el supre Vian brakon.
Eltiru min el grandaj akvoj.
Starigu min sur altaĵoj.
Savu min de miaj malamikoj.
Subtenu min per Via dekstra mano.
Ĉirkaŭzonu min per forto.
Elkonduku min en vastan lokon.
Vin montru Dio.
S: Glorata Vi estu, Dio de la universo, pro Via granda potenco,
K: kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

019.4: S/K: Haleluja. Haleluja.
el Psa 18. HALELUJA. VI, MIA FORTO • laŭ liturgiaj tekstoj kaj melodioj • E: Albrecht Kronenberger 1993/1999

 

019.5: LORETA LITANIO

S: Sinjoro, kompatu nin. K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
S: Kristo, aŭdu nin. K: Kristo, elaŭdu nin.
S: Dio, ĉiela Patro. K: Kompatu nin.
Dio, savanta Filo
Dio, Spirito Sankta
Sankta triunu Dio

S: Sankta Maria. K: Preĝu por ni.
Sankta Dipatrino
Sankta Virgulino
Patrino de Kristo
Patrino de la eklezio
Patrino de la Dia graco
Patrino pura
Patrino ĉasta
Patrino nelezita
Patrino nemakulita
Patrino aminda
Patrino admirinda
Patrino de bona konsilo
Patrino de la krea Vorto
Patrino de l’ Savanto
Virgulino prudenta
Virgulino glorinda
Virgulino laŭdinda
Virgulino potenca
Virgulino milda
Virgulino fidela

Sidejo de l’ saĝeco
Kaŭzo de nia ĝojo
Vazo de la Spirito
Vazo honorinda
Vazo nobla de devoto
Rozo mistika
Turo Davida
Turo ebura
Domo ora
Kesto de la interligo
Pordo de la ĉielo
Stelo matena
Savo de la malsanuloj
Rifuĝejo de la pekuloj
Konsolantino de la afliktitoj
Helpo de la kristanoj

Reĝino de la patriarkoj
Reĝino de l’ profetoj
Reĝino de la apostoloj
Reĝino de l’ martiroj
Reĝino de la konfesoroj
Reĝino de la virgulinoj
Reĝino de ĉiuj sanktuloj
Reĝino sen peko origina koncipita
Reĝino ĉielen levita
Reĝino de la rozario
Reĝino de la familio
Reĝino de la paco

S: Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon,
K: indulgu nin, Sinjoro
elaŭdu nin, Sinjoro.
kompatu nin, Sinjoro.
S: Pledu por ni, sankta Dipatrino,
K: por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.
S: Ni preĝu. – El Vi, Dio, ni petas ĉiaman sanon de korpo kaj menso. Pro la pledo de la glorinda Virgulino Maria bonvolu liberigi nin de la nuntempa tristeco kaj donaci al ni la ĝuon de la eterna ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
LORETA LITANIO • latina versio: tradicia • germana versio: GL 769 • E: Albrecht Kronenberger 1994/1999, kp. NV 44
Pilgrimado

Ne devas esti
Lourdes aŭ
Les Saintes Maries-
de-la-Mer.
Ni ne devas
nombri genue
la ŝtupojn
al klostroj
frankoniaj.

Validas jam
surgrimpi
la monton
de la savado
kaj dediĉi horon
por la tempo
medita.
WALLFAHRT • poemo de la germana poetino Susanne Faschon • E: Franz-Georg Rössler, 1997 en Oraklo. Frankonio, la norda parto de Bavario, estas germana regiono.

 

019.6: MARIA-LITANIO EL GRÜSSAU

S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.

1.
S: Vin laŭdas la ĥor’ de l’ anĝeloj.
K: Maria, ni vokas al vi.
2.
S: Vin laŭdas la ar’ de l’ sanktuloj.
K: Maria, ni vokas al vi.
3.
S: Vin laŭdas la kant’ de l’ kristanoj.
K: Maria, ni vokas al vi.
S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.
4.
S: Patrino de l’ graco de Dio. –
5.
S: Patrino de nia Savanto. –
6.
S: Patrino de ĉiuj kredantoj. –
S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.
7.
S: Vi, de la pekuloj konsolo. –
8.
S: Vi, nia espero pri paco. –
9.
S: Vi, kaŭzo de nia jubilo. –
S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.
MUTTER GOTTES, WIR RUFEN ZU DIR • GL (Speyer) 894 • M: Grüssau, pole Krzeszow, Silezio • germana T: Grüssau, nova regiona versio 1974 • E: Albrecht Kronenberger 1996

 

019.7: LITANIO AL ĈIUJ SANKTULOJ
mallonga formo (en la paska nokto)
Oni mem pliriĉigu la litanion per la alvoko de loke famaj sanktuloj kaj per aktualaj petoj.
S: Sinjoro, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.
S: Dio, ĉiela Patro
K: Kompatu nin.
Dio, savanta Filo
Dio, Spirito Sankta
Sankta triunu Dio
S: Sankta Maria
K: Preĝu por ni.
Sankta Dipatrino
Sankta Virgulino
Sankta Miĥaelo
Sankta Gabrielo
Sankta Rafaelo
Ĉiuj sanktaj anĝeloj kaj ĉefanĝeloj
Ĉiuj beataj spiritoj
Sankta Petro
Sankta Paŭlo
Sankta Andreo
Sankta Johano
Ĉiuj sanktaj apostoloj kaj evangeliistoj
Ĉiuj sanktaj disĉiploj de la Sinjoro
Sankta Stefano
Sankta Laŭrenco
Sankta Vincento
Ĉiuj sanktaj martiroj
Sankta Silvestro
Sankta Gregorio
Sankta Aŭgusteno
Ĉiuj sanktaj episkopoj kaj konfesoroj
Ĉiuj sanktaj doktoroj
Sankta Antono
Sankta Benedikto
Sankta Francisko
Ĉiuj sanktaj sacerdotoj kaj levidoj
Ĉiuj sanktaj monaĥoj kaj ermitoj
Sankta Maria Magdalena
Sankta Agnesa
Sankta Cecila
Sankta Agata
Sankta Anastazia
Ĉiuj sanktaj virgulinoj kaj vidvinoj
Ĉiuj sanktuloj kaj sanktulinoj de Dio
S: Estu favora.
K: Kristo, Vi indulgu nin.
S: Estu favoro.
K: Kristo, Vi elaŭdu nin.
S: De ĉiu malbono
K: Kristo, liberigu nin.
De ĉiu peko
De la morto eterna
Per la mistero de Via homiĝo
Per Via alveno
Per Via naskiĝo
Per Via bapto kaj Via sankta fasto
Per Via kruco kaj pasiono
Per Via morto kaj enteriĝo
Per Via sankta releviĝo
Per Via mirinda ĉiel-iro
Per la alveno de la Sankta Spirito, la Parakleto
En la tago de la juĝo
S: Ni pekuloj,
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.
Al ni pardonu.
Regu kaj protektu Vian sanktan eklezion.
Tenu nin ĉiujn en la sankta religio.
La malamikojn de la eklezio Vi humiligu.
Al la ŝtatoj kaj iliaj reĝimoj donu pacon kaj unuecon.
Nin mem fortigu en Via servo.
Al niaj bonfarantoj redonu per la eternaj bonoj.
Konservu la fruktojn de la tero.
Al niaj mortintoj donacu la vivon eternan.
Nin elaŭdu.
S: Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon,
K: indulgu nin, Sinjoro
elaŭdu nin, Sinjoro.
kompatu nin, Sinjoro.
S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin
LITANIO AL ĈIUJ SANKTULOJ • latina T: tradicia • E: Albrecht Kronenberger 1999

 

019.8: LITANIO AL SANKTA JOZEFO

Sinjoro, kompatu nin: Kristo, kompatu nin, Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, aŭdu nin: Kristo, elaŭdu nin.
Patro elĉiela, Dio: kompatu nin.
Filo, Redemptoro de la mondo, Dio: kompatu nin.
Sankta Spirito, Dio: kompatu nin.
Sankta Triunuo, unu Dio: kompatu nin.
Sankta Maria: preĝu por ni.
Sankta Jozefo: preĝu por ni.
Glorega ido de Davido: preĝu por ni.
Lumo de la patriarkoj: preĝu por ni.
Fianĉo de la Patrino de Dio: preĝu por ni.
Ĉasta gardanto de la Virgulino: preĝu por ni.
Zorgema patro de la Filo de Dio: preĝu por ni.
Atenta protektanto de Kristo: preĝu por ni.
Estro de la Sankta Familio: preĝu por ni.
Jozefo tre justa: preĝu por ni.
Jozefo tre ĉasta: preĝu por ni.
Jozefo tre singarda: preĝu por ni.
Jozefo tre forta: preĝu por ni.
Jozefo tre obeema: preĝu por ni.
Jozefo tre fidela: preĝu por ni.
Spegulo de pacienco: preĝu por ni.
Amanto de malriĉeco: preĝu por ni.
Modelo de la laboristoj: preĝu por ni.
Ornamo de la familia vivo: preĝu por ni.
Protektanto de la virgulinoj: preĝu por ni.
Subteno de la religiemaj familioj: preĝu por ni.
Konsolo de la malfeliĉuloj: preĝu por ni.
Espero de la malsanuloj: preĝu por ni.
Patrono de la mortantoj: preĝu por ni.
Teruro al la diabloj: preĝu por ni.
Protektanto de la sankta Eklezio: preĝu por ni.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: kompatu nin Sinjoro.
S: Li starigis Jozefon princo de Sia domo
K: kaj faris Lin administranto super Sia posedaĵo.
S: Ni preĝu. – Sinjoro Jesuo Kristo, kiu en Via neesprimebla providenco bonvole elektis sanktan Jozefon fianĉo de Via plej sankta naskintino, donu, ni petas, ke li, kiun surtere ni honoras kiel protektanton, estu en la ĉielo nia pledanto. Tiel ni petas Vin, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.
NV 48*

 

019.9: MEDITO PRI LA KVIN VUNDOJ DE JESUO

Krist’ Jesuo, por ni surkruce mortinta, pro la vundo de Via
– sankta dekstra man’ kompatu, Sinjoro.
– sankta maldekstra man’
– sankta dekstra pied’
– sankta maldekstra pied
– traborita kor’
JESUS CHRISTUS, FÜR UNS AM KREUZ GESTORBEN • GL (Speyer) 857 • M: laŭ Martin el Cochem 1712 kaj Trier 1847 • T: tradicia • E: Albrecht Kronenberger 1996
Post ĉiu strofo estu sufiĉe longa tempo por mediti, aŭ en silento, aŭ kun deca muziko.

Oni povas fini per trifoja:

019.10

Kiu por ni portis vundojn,
Jesu Kristo,
estu kompatema.
KTÓRYŚ ZA NAS CIERPAŁ RANY • ŚK 118b • M kaj pola T: anonimaj • E: 1985 en NV 129

 

020: LA KALVARIA VOJO

Prepara Preĝo

Ho Sinjoro, ni ekgenuas kaj ni humile petas, ke Vi instigu nin al preĝado per la forto de Via graco. Ni intencas primediti la sanktan suferadon de Via Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo. Favore donu, ke ni sincere kunsuferu Liajn dolorojn kaj danke akceptu nian propran krucon. Per la sama Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Unua Stacio: Jesuo estas kondamnata al morto

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Jen Pilato publike konfesas al la Judoj: «Mi trovas en Li nenian kulpon.» (Joh 19,4) Tamen li transdonas Lin al ili por krucumado.

Kaj Vi, Jesuo, neniel kontraŭstaras. Vi pacience akceptas la maljustan verdikton. Helpu al ni, kiam oni nin traktas maljuste, resti firmaj kaj trankvilaj en Vi.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dua Stacio: Jesuo transprenas Sian krucon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Kaj ili prenis Jesuon; kaj Li eliris, portante Sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio.
(Joh 19,17)

Vi antaŭiras, Jesuo, por ke ni sekvu kaj portu nian krucon laŭ Via ekzemplo. Donu bonvole, ke ni kuraĝe kaj pacience iru sur nia vivo-vojo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Tria Stacio: Jesuo falas la unuan fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Vere niajn malsanojn Li portis sur Si, kaj per niaj suferoj Li sin ŝarĝis; sed ni opiniis Lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. (Jes 53,4)

Vi falis, Jesuo, por ke ni agnosku, ke ni falis en la pekon. Vi falis, por ke ni kun pento ekstaru. Tial ni kore dankas al Vi pro Via doloro.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Kvara Stacio: Jesuo renkontas Sian patrinon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. (Luk 2,35)

Ho vi ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.
(Lam 1,12)

Dolĉa Dipatrino, vi portis tiom da doloro pro amo al ni, bonvole akceptu la konsolon de nia sincera amo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Kvina Stacio: Simono el Kireno estas devigata kunporti la krucon de Jesuo

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili devigis al servado unu preterpasanton, ke li portu Lian krucon. Estis Simono, Kirenano, la patro de Aleksandro kaj Rufo. (Mar 15,21)

Kvankam devige Simono portis Vian krucon, Jesuo, tamen Vi donis rekompence al li la riĉan gracon de la eterna vivo. Donu al ni la forton, ke ni memvole, portante nian krucon, kunportu laVian.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Sesa Stacio: Veronika prezentas al Jesuo viŝ-tukon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis malestimata kaj evitata de la homoj, viro suferanta kaj malsana. (Jes 53,2b-3a)

Same kiel Vi akceptis, Jesuo, la aman servon de Veronika, bonvole akceptu, ke ni portu la bildon de Via sufero en niaj koroj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Sepa Stacio: Jesuo falas la duan fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. (Jes 53,5)

Vi denove falas sub la peza kruco por instrui nin per Via obeo, ke «Dio estas fidela, kaj Li ne lasos, ke ni estu tentataj super nia forto, sed kune kun tento Li donos la rimedon, por ke ni povu ĝin elporti.» (1 Kor 10,13 )

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Oka Stacio: Jesuo admonas la plorantajn virinojn

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Filinoj de Jerusalemo, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj viaj infanoj; ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? (Luk 23, 28.31)

Ili nur lamentas, Jesuo, pro Vi, sed ili ne kapablas vidi pli profunden. Bonvole vidigu al ni la konsekvencojn de historiaj eventoj kaj de niaj propraj agoj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Naŭa Stacio: Jesuo falas la trian fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ni ĉiuj erar-vagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. (Jes 53,6)

Tiel Vi deziras sperti, Jesuo, ĉiujn niajn malfortaĵojn, por ke ni eĉ en senperspektiva situacio trovu nian ekzemplon en Vi, kaj neniam malesperu.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Deka Stacio: Jesuo estas senvestigata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Mi estas vermo kaj ne homo, mokata de la homoj, malestimata de la popolo. Ili dividas miajn vestojn inter si, pri mia tuniko ili lotas. (Psa 22,6.18)

Senhonte oni forrabas ĉion de Vi, Jesuo, Viajn vestojn, Vian honoron, Vian vivon. Helpu al ni honori Dion en niaj korpoj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-unua Stacio: Jesuo estas krucumata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili alvenis al la Loko de Kranio; tie ili krucumis Lin kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. (Luk 23,33-34)

Dum Vi agonias pro la dolorego de la krucumiĝo, Jesuo, Vi ne pensas pri Vi mem, sed petas la pardonon por Viaj torturantoj, por ke ni lernu pardoni niajn ofendantojn.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-dua Stacio: Jesuo mortas sur la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Estis ĉirkaŭ la sesa horo kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn Mi transdonas Mian spiriton. Kaj tion dirinte, Li ellasis for la spiriton. (Luk 23,44-46)

Ni kune kun la cent-estro pri Vi atestas: Vere, ĉi tiu estas la Filo de Dio. (Mar 15,39)

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-tria Stacio: La korpo de Jesuo estas forprenata de la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Kiam vesperiĝis venis Jozefo el Arimateo kaj petis de Pilato la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. (Mat 27,58)

Tiel Maria, la Dipatrino, ricevas la senvivan korpon de Jesuo. Ho Patrino, pro viaj doloroj estu nia propeto, por ke ni sankte ricevu la korpon de Jesuo en nian koron.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-kvara Stacio: La korpo de Jesuo estas entombigata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. Kaj estis en la ĝardeno nova tombo. Tien ili enmetis Jesuon. (Joh 19,40.42)

Kun respekto ni adoras Vian sanktan korpon, Jesuo, per kiu Vi liberigis nin, kaj ni konfesas Vian resurekton, per kiu niaj tomboj fariĝis signoj de espero kaj vivo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Ferma Preĝo:
Jen Mia Servanto altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte. (Jes 52,13)
Dio superigis Lin kaj donis al Li nomon, kiu estas super ĉiu nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo enĉiele, surtere kaj subtere, kaj ĉiu lango konfesu por la gloro de Dio, la Patro, ke Jesuo Kristo estas la Sinjoro.» (Flp 2,9-10)
Ni do preĝas, ho Sinjoro, ke la primedito de la suferado de Via Filo estu je Via gloro kaj sanktigu nian vivon. Per la sama Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Amen
laŭ: Katolika preĝaro, Romo 1975

Antaŭ aŭ post la unuopaj stacioj oni povas kanti:

021

1. Oni kondamnas Vin al la morto,
Vin, senmakula Dia ŝafido.

refreno:

1.-14. Kristo, Jesu’!
Vin ni adoras,
Vi per la kruco
savis la mondon.

2. Vole Vi prenas mem Vian krucon,
portas la lignon al Kalvario.

3. Via malforto ĵetas Vin teren,
pluen Vin pelas la plenumendo.

4. Jen la patrino sur Via vojo.
Kia ĉagreno! Kia doloro!

5. Helpas Simono la Kirenano
porti la trabon al Kraniejo.

6. Jen per viŝ-tuko zorge mildigas
Vian suferon nun Veronika.

7. Premas la pezo de nia peko.
Ree Vi falas sub nia kulpo.

8. Jen la virinoj Jerusalemaj
ploru prefere pri sia urbo.

9. Trian eĉ fojon sinkas Vi suben,
kuŝas en polvo, ĉies subulo.

10. Oni senhonte Vin senvestigas,
nuda viktimo de violento.

11. Oni alnajlas Vin al la kruco,
oni Vin krampas en la turmenton.

12. Krevas la rokoj, tremas la tero,
kiam Vi mortas, por ke ni vivu.

13. La deprenitan korpon Maria
tenas tenere sur sia sino.

14. Vin entombigas Viaj amikoj,
semas la grajnon por resurekto.
La Kalvaria Vojo
ROZJĺMEJ, KŘESŤANE, O SMRTI KRISTOVĚ • Kancionál 073 • M: Jan Hlucháň 1935 • ĉeĥa T: Kancionál svatojanský 1863 • E (rekte laŭ la 14 stacioj): Albrecht Kronenberger 1994

022: Aldona Kanto:

1. Dio, min helpu pontojn fari,
helpu min por l’ unua paŝ’.
Fide sur Viaj pontoj stari
volas mi, plena de kuraĝ’.

2. Pontojn mi volas tie fari,
kie dislarĝas faŭka fos’.
Muroj ne rajtu plu forbari
homojn per riglo, ferm’ kaj ŝlos’.

3. Manojn mi premos kun aŭdaco,
kie pugniĝas dura man’.
Signojn mi serĉas pri la paco
inter junul’ kaj veteran’.

4. Lunon atingi mi ne volas,
sed al la pord’ de malamik’.
Kie kvereloj brule bolas,
dampi mi volas al pacig’.

5. = 1.
HERR, GIB MIR MUT ZUM BRÜCKENBAUEN • EG (Württemberg) 657 • RG 829 (T) • M: Paul Bischoff • germana T: Kurt Rommel 1963 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Adolf Burkhardt 2001

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung