Esperanta vivo de B. Eichkorn – kelkaj informoj

● Je 4.9.1977 mi vizitis mian unuan Esperanto-semajnon en Wengen/Svislando, post kiam mi estis lerninta la bazajn trajtojn kaj bazan vort-trezoron de Esperanto en 100-hora lerrnado – Esperanto estas vere facila lingvo. Ekde tiu tempo evoluis Esperanto en mia vivo.Mi legis multajn librojn en Esperanto, precipe el malgrandaj literaturoj kiel islanda, hungara, suomia (finna). Ofte mi legas la Esperant-lingvan Biblion, pleje en rilato kun mia Brevier-preĝado.

Mi aŭdis elsendojn de radio-stacioj, precipe de Radio Vatikana kaj de Svisa Radio Internacia, kiam ĝi ankoraŭ estis elsendita.

● Precipe mi enŝovis Esperanton en miajn postkristnaskajn skiferiojn en Serneus, Svislando (ĉe Klosters/Davos). Baldaŭ mi dividis tiujn skiferiojn por Esperantistoj en Sudtirolo kaj Francio, kaj la ne-esperantistoj restis en Serneus, kie la skiferioj daŭras ĝis hodiaŭ. La lastaj esperantistaj skiferioj okazis komence de la 80-aj jaroj en St. Magdalena, Sudtirolo. Montriĝis, ke ili ne okazis fruktodone, se mi ne partoprenis. Mi ne trovis kapablan esperantiston daŭrigi tiujn skiferiojn.

● Mi komencis kunlabori en Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo SOGELO, kiu baldaŭ je 1982 transformiĝis al Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo BAVELO, en kies estraro mi kunlaboras ĝis hodiaŭ. Mi aranĝis kun la BAVELO-estraro multajn semajnfinojn en Baden-Virtembergo. En la 2000-aj jaroj mi nur ankoraŭ partoprenas ilin sen organiza tasko. La BAVELO-estraro regule kunvenas en Villingen ĉe mi, ĉar mi povas peri la kunvenejon senkoste en Fidelisheim de la paroĥo St. Fidelis.

● Tio eblas, ĉar ni petis nian episkopon, oficiale agnoski la Esperanto-Arbeitsgemeinschaft der IKUE in der Diözese Freiburg, kies prezidanto estas Josef Schiffer kaj kies komisiita sacerdoto (Präses) mi estas. Jam la episkopo Oskar Saier kaj nun denove Robert Zollitsch agnoskis tiun Esperanto-AG Freiburg (t.e. la mallongigo de la ofciala nomo). Ĝi havas kelkdek da membroj, kiuj pagis unufoje 10 EUR, por esti membroj. Ni okazigas Bibliajn Semajnfinojn en la diocezo, iam en Bad Wimpfen ĝis 1989 kaj denove je 2003, de 2004 ĝis 2006 en Zell a.H. ĉe Gengenbach; je 2007 tio estis Bibliaj Tagoj en Metz kun franca grupo. Se vi volas scii la plej novajn informojn, bv. rigardi mian arkivon en la unua paĝon de mia Esperanto-fenestro, en kiu vi ĵus elektis la linion Mia Esperanto-vivo. super ĉi tiu linio estas notitaj la plej lastaj bibliaj tagoj de la jaroj ekde 2008.

● Fine de la 70-aj jaroj mi fariĝis membro de IKUE, baldaŭ dumviva membro. En Luksemburgo mi partoprenis je 1979 mian unuan IKUE-kongreson, kiun organizis Hansjörg Kindler. Mia episkopo sendis min al li por inviti lin reveni en la diocezon, sed bedaŭrinde li tiutempe jam estis decidinta ĉesi sian pastran laboron kaj eksiĝi el la sacerdota servo de la katolika eklezio. Je 1985 mi kunlaboris unua-foje en al organizado de ekumena kongreso en Augsburg antaŭ la Universala Kongreso Augsburg. Mi konatiĝis kun Adolf Burkhardt, la prezidanto de KELI. Tiel komenciĝis mia laboro en la ekumenaj rilatoj de IKUE kaj KELI.

● En 1999 mi zorgis, ke aperu la libro „Esperanto, das neue Latein der Kirche“, kie Dr. Ulrich Matthias montras la rilatojn de Esperanto kun la katolika kaj protestanta eklezioj. Tiu libro instigis tradukojn resp. perlaboritajn eldonojn en la esperanta, angla (2002), rusa (2002), portugala (2003), litova (2004) kaj franca (2005) lingvoj.

Ekde 1995 mi organizis la kunlaboron de Adolf Burkhardt kaj Albrecht Kronenberger por verki Diservan libron kun kantoj por la manoj de la partoprenantoj de Diservoj, kiun mi pensis necesa post la apero de la Esperanta Meslibro. Tiu preĝ- kaj kant-libro aperis je 2001 sub la nomo ADORU kaj estas unu el la plej belaj libroj en Esperantujo (eldonkvanto: 4.000 ekzempleroj). Nun mi zorgas, ke la libro venu en la manon de plej multaj homoj.

Je oktobro 2006 mi nov-eldonis LA BIBLIOn en 4.000 ekzempleroj kune kun Albrecht Kronenberger. La libro ekde 1926 aperis sub la nomo SANKTA BIBLIO (la Malnova Testamento kiel traduko de L.L.Zamenhof). En la lastan eldonon 2002 de la SANKTA BIBLIO (ankoraŭ sub la gvido de KELI) kun 1.000 ekzempleroj ni enigis la ĝis tiam mankantajn duakanonajn librojn en traduko de Gerrit Berveling, Nerderlandano. La duakanonaj libroj nun estas disigitaj inter la alija libroj de la Malnova Testamento lau la maniero de Vulgato, Tio estas kutima en la katolika eklezio ekde la tempo de la Vulgata.

● De 1990 – 2003 la evangelia pastro Adolf Burkhardt verkis kvarfoje jare kvarpaĝan kajeron „Ökumenisches Esperanto-Forum“ en formato DIN A4, kiun mi enpaĝigis, presis kaj dissendis en ĉ. 700 leteroj, kies adresaro mi prizorgis. La afranko organiziĝis per donacoj, kiujn mi kolektis. La malsano kaj morto de Adolf Burkhardt finis tiun laboron.

● En la 80-aj jaroj ni planis ekipi kapelon honore al la Esperantisto Max Josef Metzger en unu el la 7 siatempe planitaj Esperanto-domoj de la Kultura Centro Esperantista KCE en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Por tio mi organizis donac-kampanjon, kies rezulton – ĉ. 20.000 DM – mi senrentume pruntedonis al la KCE. Kiam la plano ne realiĝis, mi repetis la monon, kio ekde 1998 havis la nomon “Fonduso Max Josef Metzger”. El tiu fonduso, kiu nun daŭre kreskis pro la rentumo, mi je 1999 financis la libron “Esperanto, das neue Latein der Kirche” (10.000 ekzempleroj), en 2001 la libron ADORU (4.000 ekzempleroj) kaj en 2006 la novan BIBLIOn (4.000 ekzempleroj). Tralaborinte ĉi tiun paĝon en 2012 mi pensis, ke mi baldaŭ verkos aüartam paĝon pri la fonduso “Fonduso Max Josef Metzger” kaj pri la „Prezidanta Fonduso“ (vidu malsupre), al kiu mi nun donis la nomon „IKUE-Fonduso“.

● Ekde mia pensiiĝo je 1.1.2004 mi vizitas multajn Esperanto-kunvenojn. Laŭeble mi celebras tie Sanktajn Mesojn, Matenajn kaj Vesperajn Laŭdojn utiligante la preĝ- kaj kant-libron ADORU. En la Universalaj Kongresoj mi krome zorgas pri la Ekumenaj Diservoj kaj la IKUE/KELI-kunvenoj kaj mi helpas en la IKUE-standoj. Tiel mi vizitis la Universalajn Konresojn de CN-Pekino (2004), LIT-Vilnius (2005), IT-Florenz (2006), JP Yokohama (2007). Inter 2008 kaj 2012 estis paŭzo, sed en 2013 mi denove aktiviĝos en Rejkjaviko.

Ekde Aŭgsburg 1985 mi vizitis preskaŭ ĉiujn ekumenajn kongresojn, kiun mi ofte kunorganizis. Okaze de la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso, kiun mi organizis je 2007, mi vizitis la 10-an fojon Pollando. La lasta de mi instigita ekumena kongreso estis nun Bratislava 2009, mia 11a vizito en Pollando. Tiu lando pleje interesas min, ekde kiam mi ekkonis, ke Germanio bezonas repaciĝon kun Pollando eĉ pli ol la repaciĝon kun Francio. Nun mi jam antaŭĝojas la 12an viziton de Pollando okaze de la IKUE-kongreso 2013 en Kalvaria Zebrzydowska.

● Kiam en 2003 IKUE bezonis novan prezidanton, mi fondis “Prezidantan Fonduson” por subteni la laboron de Miloslav Sváček, ĉeĥo, kiu sen tia subteno ne povintus surpreni la prezidantan laboron. Ekde septembro 2003 tiu fonduso subtenas la laborn de la IKUE-prezidanto per monate 100 €. Por tion plenumi la fonduso havas nun (en 2012) posedaĵon de ĉ. 11.000 € kaj 101.000 € da pruntita mono, kies kuna rentumo estis en 2011 la sumo de 3.550 €.

Mi subtenis la Esperanto-Grupon Villingen, kiun mastrumis Josef Schiffer (lin, instruisto pri la angla, mi konvinkis en la 70-aj jaroj pri la utilo de la lingvo). Je 2006 tiu grupo festis sian 100-jariĝon, ĉar en la jaro 1906 fondis s-ro Wilhelm Blumenstock kun kunuloj la unuan Esperanto-Grupon en Villingen.

● Kiam mi atingis en 2014 mian 80-an vivojaron, mi reduktis mian publikan agadon. Precipe mi ne plu povis fari grandajn vojaĝojn. La partopreno en kongresoj estis en la tempo de mia vigla pensio-vivo ekde mia pensiiĝo 2004 grandega donaco en mia vivo. Mi atingis Ĉinujon kaj Japanujojn. Sed mia ĉefa laboro kiel Esperantisto estis en Pollando. La naci-socialistoj tiom estis reĝintaj en Pollando kiel germanaj tiranoj de 1939 – 1944, ke estisgrandega tasko, repaciĝi kun tiu popolo. Nia lingvo Esperanto multe helpis nin.

● En la trankvila tempo de miaj 80-aj vivojaroj  mi retiriĝis al la Esperanto-laboro ĉe mia komputoro. Mi riĉigis mian kristanan glosaron, kaj mi nun tradukis la Kompendion de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, kio aperos kiel libro komence de 2021.

Bernhard Eichkorn 05.12.2020

Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung