040 LITURGIAJ MODELOJ: ROM-KATOLIKAJ

RITO DE LA ROM-KATOLIKA MESO KUN LA DUA EŬKARISTIA PREĜO
kaj la gregoria «Meso de la Mondo»

KOMENCA RITO

Orgena Ludo

Enira Kanto aŭ Enira Antifono

040.1 Krucosigno:

C: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
K: Amen.

040.2 Saluto:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

aŭ:

C: La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro kaj la komuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.
K: Kaj kun via spirito.

aŭ:

C: Graco kaj paco al vi el Dio, nia Patro, kaj el Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
K: Benata estu Dio, la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
aŭ:
K: Kaj kun via spirito.

aŭ, se la celebranto estas episkopo:

C: Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.

Pent-Esprimo:

C: Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn, por inde celebri la sanktajn misterojn.

040.3 K: Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto: mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo. Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

040.4

aŭ:

C: Kompatu nin, Sinjoro.
K: Ĉar ni pekis kontraŭ Vi.

C: Montru al ni, Sinjoro, Vian indulgon.
K: Kaj donu al ni Vian savon.

040.5

aŭ:

C: Vi, kiu estis sendita sanigi la pentofarajn korojn: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Vi, kiu venis alvoki la pekulojn: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin.

C: Vi, kiu sidas dekstre de la Patro kaj intervenas por ni: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
K: Amen.

Kyrie-Alvoko:

(se ne jam iu pent-esprimo ĝin enhavis)

C: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin.

C: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

aŭ:

041

S/K: Sinjoro, kompatu nin.
S/K: Kristo, kompatu nin.
S/K: Sinjoro, kompatu nin.

KYRIE Vat. XVI (Missa mundi) • M: 11a-13a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

042

Gloro-Himno:

C: Gloro al Dio en la altoj,
S: kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
K: Ni laŭdas Vin.
S: Ni benas Vin.
K: Ni adoras Vin.
S: Ni gloras Vin.
K: Ni dankas al Vi pro Via granda gloro.
S: Sinjoro Dio, ĉiela reĝo, Dio Patro ĉiopova.
K: Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
S: Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’ Patro.
K: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.
S: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon.
K: Kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.
S: Ĉar Vi sola estas sankta,
K: Vi sola Sinjoro,
S: Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo.
K: Kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.

GLORIA Vat. XV (Missa mundi) • M: 10a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. …

C diras aŭ kantas la resuman preĝon.
K: Amen.

LITURGIO DE LA VORTO

Unua Legaĵo:

L: Legaĵo el …

L legas aŭ kantas la unuan legaĵon.

042.2

L: Jen la parolo de Dio
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono

Dua Legaĵo:

L: Legaĵo el …

L legas aŭ kantas la duan legaĵon.

042.3

L: Jen la parolo de Dio
K: Al Dio estu danko.

Haleluja-Aklamo (karesme: Kristo-Aklamo) kun Verso

(Sekvenco)

Evangelio:

D: (mallaŭte) Degnu, sinjoro, min beni.
C: (mallaŭte) La Sinjoro estu en via koro kaj sur viaj lipoj, por ke vi inde kaj ĝuste anoncu Lian evangelion: en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
D: (mallaŭte) Amen.

aŭ, se C mem legas la evangelion:

C: (mallaŭte) Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ĉiopova Dio, por ke mi povu inde anonci Vian sanktan evangelion.

042.4

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo / laŭ Marko / laŭ Luko / laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: …

D legas aŭ kantas la evangelion.

042.5

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

aŭ:

042.6

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

D (C): (mallaŭte) Per la evangeliaj vortoj estu forviŝitaj niaj pekoj.

Prediko (Homilio)

043

La Granda Kredo-Konfeso:

C: Mi kredas je unu Dio,
S: la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
K: Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio,
S: kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
K: Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera,
S: generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita.
K: Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
S: Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
K: Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita.
S: La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
K: ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
S: Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina.
K: Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
S: Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj.
K: Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
S: Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
K: Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
S: kaj la vivon en la estonta mondo.
K: Amen.

CREDO Vat. III • M: 17a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992 / Kloster Kirchberg 2001

Anstataŭ tiu ĉi granda oni povas preĝi la apostolan kredo-konfeson → 001.4

La Universala Preĝo (la Porpetoj)

043.1

ebla aklamo:

Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Aliajn formojn vidu ĉe la koncernaj porpetoj.

EŬKARISTIA LITURGIO

PRETIGO DE LA OFERDONOJ

Ofera Kanto

Akompanaj Preĝoj:

043.2

C: Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de Via boneco ni ricevis la panon, kiun ni oferas al Vi, frukton de la tero kaj de homa manlaboro, kiu fariĝos por ni la pano de la vivo.

(K: Estu Dio eterne benata.)

D (C): (mallaŭte) Per la mistero de ĉi tiu akvo kaj vino ni fariĝu partoprenantoj en la Dieco de tiu, kiu volis preni sur sin nian homan naturon.

C: Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de Via boneco ni ricevis la vinon, kiun ni oferas al Vi, frukton de vito kaj de homa man-laboro, kiu fariĝos por ni la spirita trinkaĵo.

(K: Estu Dio eterne benata.)

C: (mallaŭte) Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke Vi akceptu nin, kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ Vi hodiaŭ, ke ĝi plaĉu al Vi, Sinjoro Dio.

(Incensado)

C: (lavante siajn manojn, mallaŭte) Forlavu, Sinjoro, mian kulpon kaj purigu min de mia peko.

Ofera Preĝo:

C: Ni preĝu.

043.3

aŭ:

C: Preĝu, gefratoj, ke mia kaj via ofero estu akceptinda ĉe Dio, la Patro ĉiopova.
K: La Sinjoro akceptu el viaj manoj ĉi tiun oferon por laŭdo kaj gloro de Sia nomo, por utilo nia kaj de la tuta sankta eklezio.

C preĝas la oferan preĝon.
K: Amen.

EŬKARISTIA PREĜO

044.1

Enira Dialogo:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

044.2

Prefacio

de la koncerna tago aŭ:

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, sankta Patro, per Via plej amata Filo, Jesuo Kristo, Via vivanta Vorto.
Pere de Li Vi ĉion kreis, kaj Lin al ni sendis kiel Savanton kaj elaĉetanton, enkarniĝintan per la Sankta Spirito kaj el la Virgulino Maria naskiĝintan.
Li, plenumante Vian volon kaj akirante al Vi sanktan popolon, etendis la manojn sur la kruco; mortante, Li detruis la morton kaj anoncis la resurekton.
Pro tio kune kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj Vian gloron ni proklamas, unuvoĉe dirante:

045

Sankta-Himno:

K: Sankta,
sankta,
sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj.
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj.

SANCTUS Vat. XVIII (Missa Mundi)

• M: 13a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992/1998

046.1

Epiklezo:

C: Vere sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via spirito, por ke ili fariĝu por ni la korpo + kaj la sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

046.2

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam Li estis fordononta Sin memvole al la pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je Mia rememoro.

046.3

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

046.4

aŭ:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

046.5

aŭ:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

046.6

Memoro pri la Savado:

C: Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de la vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni petegas ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

046.7

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Rememoru, Sinjoro, Vian eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia papo …, nia episkopo …, kaj la tuta klerikaro.

046.8

(Memorigo pri Speciale Menciinda Mortinto:)

Memoru pri Via servant[in]o …, kiun Vi [hodiaŭ] vokis al Vi el ĉi tiu mondo. Bonvolu, ke [li / ŝi], kiu estis similigita al Via Filo en la morto, ankaŭ similiĝu en Lia resurekto.

046.9

Memorigo pri Ĉiuj Mortintoj:

C: Memoru ankaŭ [ĉiujn] niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.

046.10

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

046.11

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.

047

RITO DE LA KOMUNIO

Patro nia (Pater noster):

C: Per savaj ordonoj admonitaj kaj per Dia instruo formitaj ni kuraĝas preĝi:

aŭ:

C: La Sinjoro donacis al ni Sian Spiriton. Per la fido kaj la libereco de la gefiloj, ni diru kune:

aŭ:

C: Antaŭ ol partopreni en la eŭkaristia festeno, signo de repaciĝo kaj ligilo de frata unuiĝo, ni preĝu kune, kiel la Sinjoro instruis nin:

aŭ:

C: Gvidataj de la Spirito de Jesuo, en la saĝeco de la evangelio, ni kuraĝas diri:

048

K: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C: Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto Jesuo Kristo.

K: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne.

PATER NOSTER • M: liturgia • T: Mat 6,9-13 • Kloster Kirchberg 1999

048.2

Porpaca Preĝo:

C: Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diris al Viaj apostoloj: «Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi», ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

048.3

Paco-Saluto:

C: La paco de la Sinjoro estu kun vi ĉiam.
K: Kaj kun via spirito.

048.4

Paco-Signo (laŭ oportuno):

D: Interŝanĝu la pacosignon.

aŭ:

D: Kiel gefiloj de Dio de la paco, interŝanĝu signon de frata komuneco.

aŭ:

D: En Kristo, kiu fratigis nin ĉiujn per Sia kruco, interŝanĝu signon de reamikiĝo kaj paco.

aŭ:

D: En la spirito de Kristo resurektinta, reciproku pacosignon.

C: (metante parteton de la hostio en la kalikon, mallaŭte) La kunigo de la korpo kaj de la sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo donu al ni, kiuj ĝin ricevas, la eternan vivon.

049

Ŝafido de Dio:

1.-3. S: Ŝafido de Dio,
K: kiu forigas la pekojn de l’ mondo,

1.-2. kompatu nin.

3. donu al ni la pacon.

AGNUS DEI Vat. XVIII (Missa Mundi) • M: 12a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

Antaŭ la Komunio:

C: (mallaŭte) Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio vivanta, kiu pro la patra volo kaj la kunagado de la Sankta Spirito vivigas la mondon per Via morto, liberigu min per Viaj plej sanktaj korpo kaj sango, de ĉiuj miaj malvirtoj kaj sennombraj malbonoj, kaj faru, ke mi ĉiam observu Viajn ordonojn, kaj ne permesu al mi iam de Vi foriri.

aŭ:

C: (mallaŭte) La akcepto de Via korpo kaj sango, Sinjoro Jesuo Kristo, ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno, sed pro via kompato ĝi utilu al mi kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.

049.2

C: Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

K: Sinjoro, mi ne estas inda,
ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton,
kaj resaniĝos mia animo.

Dum la Komunio:

C: (mallaŭte) La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

C: (mallaŭte) La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

La disdonanto diras: La korpo de Kristo. (La sango de Kristo.)
La ricevanto respondas: Amen.

C: (purigante la hostiujon kaj la kalikon, mallaŭte) Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso; kaj la por-tempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.

Danko-Kanto

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. …

C diras aŭ kantas la postkomunian preĝon.
K: Amen.

050

FINA RITO

050.1

Adiaŭa Saluto:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

050.2

aŭ, se la celebranto estas episkopo:

C: Estu benata la nomo de la Sinjoro.
K: Nun kaj eterne

C: Nia helpo estas en la nomo de la Sinjoro.
K: Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

050.3

Beno:

C: Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen

050.4

Elsenda Voko:

D: La meso finiĝis: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

050.5

aŭ en la paska tempo:

D: Iru en paco. Haleluja. Haleluja.
K: Al Dio estu danko. Haleluja. Haleluja.

050.6

aŭ:

D: La ĝojo de nia Sinjoro estu nia forto: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: Gloru la Sinjoron per via vivo: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: En la nomo de la Sinjoro: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: Iru kaj portu al ĉiuj la ĝojon de la resurektinta Sinjoro.
K: Al Dio estu danko.

aŭ, se sekvas alia liturgia ago:

D: Ni benas la Sinjoron.
K: Al Dio estu danko.

Orgena Postludo


 

051  UNUA (ROMA) EŬKARISTIA PREĜO

Post la Prefacio kaj la Sankta-Himno:

C: Plej indulgema Patro, ni humile preĝas kaj petas Vin per Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, ke Vi favore akceptu kaj benu + ĉi tiujn donojn, ĉi tiujn donacojn, ĉi tiujn sanktajn, senmakulajn oferojn.

Ni konsekras ilin unue por Via sankta katolika eklezio, kiun Vi bonvolu pacigi, ŝirmi, unuigi kaj regi sur la tuta terglobo, kune kun Via servanto nia papo …, kun nia episkopo …, kaj kun ĉiuj fidelaj gardantoj de la katolika kaj apostola kredo.

Memorigo pri la Vivantoj:

C: Memoru, Sinjoro, pri Viaj servantoj kaj servantinoj …

Silento

Memoru pri ĉiuj ĉeestantoj, kies kredon kaj pian fervoron Vi konas. Por ili ni prezentas, kaj ili ankaŭ dediĉas al Vi, ĉi tiun laŭd-oferon; por si mem, por ĉiuj siaj familianoj, por la savo de siaj animoj, por sia sekureco kaj bonfarto, ili levas siajn preĝojn al Vi, eterna Dio viva kaj vera.

Komuneco kun la Sanktuloj:

En unueco kun la tuta eklezio,

En la solenoj ĉi tie cititaj oni aldonas la variantojn:

• je la kristnaska tempo:

kaj en la celebro de tiu tre sankta [tago /nokto], en kiu Maria, la senmakula Virgulino, donis la Savanton al ĉi tiu mondo,

• je Epifanio:

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago, en kiu Via ununaskita Filo, eterne glora samkiel Vi, aperis vere kaj videble en nia korpa karno,

• ekde la antaŭtago de Pasko, ĝis la 2a paska dimanĉo:

kaj en la celebro de tiu tre sankta [tago /nokto] de la resurekto de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Sia vera korpo,

• je Ĉieliro de la Sinjoro:

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago, en kiu nia Sinjoro, Via ununaskita Filo, levis ĝis altoj de Via gloro nian malfortan naturon kun Li unuigitan,

• je Pentekosto:

kaj en la celebro de tiu tre sankta pentekosta tago, en kiu la Sankta Spirito aperis al la apostoloj en multaj fajraj langoj,

ni ankaŭ honore memoras antaŭ ĉio pri la glor-riĉa Maria, ĉiam virga patrino de nia Dio kaj Sinjoro Jesuo Kristo; pri beata Jozefo, fianĉo de la sama Virgulino, pri la beataj apostoloj kaj martiroj: Petro kaj Paŭlo, Andreo, (Jakobo, Johano, Tomaso, Filipo, Bartolomeo, Mateo, Simono kaj Tadeo, Lino, Kleto, Klemento, Siksto, Kornelio, Cipriano, Laŭrenco, Krisogono, Johano kaj Paŭlo, Kosmas kaj Damiano) kaj ĉiuj sanktuloj. Pro iliaj meritoj kaj propetoj bonvolu doni al ni helpon kaj protekton.

(Per la sama Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Peto pri Akcepto:

C: Akceptu bonvole, Sinjoro, ĉi tiun oferon, kiun prezentas al Vi ni, Viaj servantoj, kaj ankaŭ Via tuta familio:

je Pasko kaj Pentekosto oni aldonas:

Ĝin ni oferas al Vi ankaŭ por tiuj, kiujn Vi bonvolis regeneri per la akvo kaj per la Sankta Spirito, pardonante ĉiujn iliajn pekojn;

niajn tagojn regu en Via paco; savu nin de la eterna damno kaj akceptu nin en la gregon de Viaj elektitoj.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Epiklezo:

C: Tiun oferon, Vi, Dio, bonvole igu en ĉio, ni petas, benata, valora, valida, ĝusta kaj akceptinda, por ke ĝi fariĝu por ni la korpo kaj la sango de Via plej amata Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Li, en la tago antaŭ Sia pasiono, prenis la panon en Siajn sanktajn kaj respektindajn manojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo, al Vi, Dio, Sia ĉiopova Patro, dankante benis, rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vesper-manĝo, Jesuo, prenante ankaŭ ĉi tiun gloran kalikon en Siajn sanktajn kaj respektindajn manojn, kaj denove dankante al Vi, benis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:

K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:

K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Denova Peto pri Akcepto:

C: Per ĉi tiu ofero, Patro, ni, Viaj servantoj kaj Via sankta popolo, celebras la memoron de la sankta pasiono, de la resurekto kaj de la glor-plena ĉiel-iro de Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, kaj ni prezentas al Via Dia majesto el la donacoj, kiujn Vi faris al ni, oferon puran, oferon sanktan, oferon senmakulan, la sanktan panon de la eterna vivo, kaj la kalikon de la porĉiama savo.

Rigardu ilin bonvole kun favora kaj serena vizaĝo kaj akceptu ilin, same kiel Vi degnis akcepti la donacojn de Via justa servanto Habel kaj la oferon de nia patriarko Abraham; kaj tion, kion al Vi oferis Via ĉefsacerdoto Melkicedek, kiel sanktan oferon, la senmakulan hostion.

Humile ni petegas Vin, ĉiopova Dio: bonvolu, ke ĉi tiu ofero, per la manoj de Via sankta anĝelo, estu portata sur Vian ĉielan altaron, antaŭ Via Dia majesto, por ke sur nin ĉiujn, kiuj el ĉi tiu ĉealtara partopreno ricevas la plej sanktan korpon kaj sangon de Via Filo, descendu plene ĉiu ĉiela beno kaj graco.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Memorigo pri Mortintoj:

C: Memoru, Sinjoro, ankaŭ Viajn fidelulojn …, kiuj antaŭiris nin kun la signo de kredo, kaj daŭre dormas en paco.

Silento

Al ili, Sinjoro, kaj al ĉiuj en Kristo ripozantaj, donu, ni petas, konsolon, lumon kaj pacon.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Denove, Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Ankaŭ al ni, Viaj servantoj, pekuloj, sed fidantaj je la abundo de Via kompato, bonvole donu, Sinjoro, ke ni partoprenu en la kuneco de Viaj sanktaj apostoloj kaj martiroj: Johano, Stefano, Mattias, Barnabas, (Ignaco, Aleksandro, Marceleno kaj Petro, Felicita, Perpetua, Agata, Lucia, Agnesa, Cecilia, Anastazia) kaj de ĉiuj Viaj sanktuloj. En ilian kun-estadon nin venigu, ni petas, ne pro niaj meritoj, sed pro la grandeco de Via pardonemo.

Per Kristo, nia Sinjoro, per kiu ĉion bonan Vi, Dio, ĉiam kreas, sanktigas, vivigas, benas kaj al ni donas.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.


 

052  TRIA EŬKARISTIA PREĜO

Post la Prefacio kaj la Sankta-Himno:

C: Patro vere sankta, prave laŭdas Vin la tuta kreitaro de Vi farita, ĉar per Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, en la potenco de la Sankta Spirito, Vi ĉion vivigas kaj sanktigas; kaj Vi senĉese kunigas al Vi la popolon, por ke de la oriento ĝis la okcidento estu donata al Via nomo sankta oferaĵo.

Epiklezo:

C: Nun humile ni petegas Vin, Patro:

Sendu Vian Spiriton sanktigi ĉi tiujn donojn, kiujn ni konsekris al Vi, por ke ili fariĝu la korpo + kaj la sango de Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, kiu ordonis al ni celebri ĉi tiujn misterojn.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: En la nokto, en kiu Li estis perfidita, Li prenis la panon kaj al Vi dankante, benis ĝin, rompis kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vesper-manĝo Li prenis la kalikon kaj al Vi dankante benis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Memoro pri la Savado:

C: Pro tio memorante pri la savo-dona pasiono de Via Filo, pri Lia mirinda resurekto kaj ĉiel-iro, kaj atendante Lian duan alvenon, ni prezentas al Vi, Sinjoro, kiel dank-esprimon, ĉi tiun vivan kaj sanktan oferdonon.

Peto pri Akcepto:

C: Rigardu favore kaj agnosku en la ofero de Via eklezio la viktimon, per kies oferdono Vi volis repaciĝi; kaj al ni, kiuj nutriĝas per la korpo kaj la sango de Via Filo, donu la plenecon de la Sankta Spirito, kiu igu nin unu korpo kaj unu spirito en Kristo.

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Li mem faru el ni eternan donon de Vi ŝatatan, por ke ni povu akiri la promesitan regnon kun Viaj elektitoj: kun beata Maria, la Virgulino kaj Dipatrino, kun Viaj beataj apostoloj kaj glor-plenaj martiroj, (kun sankta …) kaj kun ĉiuj sanktuloj, niaj perantoj ĉe Vi.

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Pro tiu ĉi repaciga ofero ni petas Vin, Patro: Donu al la tuta mondo pacon kaj savon. Firmigu en kredo kaj amo Vian eklezion pilgrimantan sur la tero: kun Via servanto, nia papo …, kun nia episkopo …, kun la tuta episkoparo, kun la klerikaro kaj la popolo, kiun Vi elaĉetis. Aŭskultu favore la preĝojn de ĉi tiu familio, kiun Vi kunvokis. Kaj ĉiujn Viajn disigitajn filojn, amema Patro, kompate rekunigu.

Memorigo pri la Mortintoj:

C: Indulge akceptu en Vian regnon niajn forpasintajn gefratojn kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi. Plenumu nian esperon: ke ni povu kun ili por ĉiam vivi kaj ĝui Vian eternan gloron, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

Anstataŭ tiu ĉi lasta preĝo, en la meso por mortinto oni povas diri:

Memoru pri Via servant[in]o …, kiun Vi forvokis [hodiaŭ] al Vi el ĉi tiu mondo:

kaj kiel [li/ŝi] per la bapto estis kunigita kun la morto de Kristo, Via Filo, [li/ŝi] partoprenu ankaŭ en Lia resurekto, kiam Kristo revekos el la tero la mortintojn kaj nian morteman surteran korpon Li konformigos al Sia korpo glora.

Kaj akceptu en Vian regnon niajn forpasintajn gefratojn kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi. Plenumu nian esperon: ke ni povu kun ili ĉiam vivi kaj ĝui Vian eternan gloron, kiam Vi forviŝos ĉiun larmon el niaj okuloj, kaj ni vidos Vian vizaĝon. Tiam ni fariĝos por ĉiam similaj al Vi, nia Dio, kaj ni ne ĉesos laŭdi Vin, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.


 

053  KVARA EŬKARISTIA PREĜO

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde danki al Vi, vere juste Vian gloron prikanti, Patro sankta, unika Dio viviga kaj vera;
Vi ekzistis antaŭ la komenco de la tempo kaj eterne vivas en Via regno de senfina lumo.
Vi, unika bonulo kaj fonto de ĉiu vivo, ĉion kreis en la mondo por plenigi per amo ĉiujn kreitaĵojn kaj ĝojigi ilin per la heleco de Via lumo.
Sennombraj aroj da anĝeloj staras antaŭ Vi tage kaj nokte: kaj kontemplante la gloron de Via vizaĝo, ili senĉese gloras Vin.
Kun ili ankaŭ ni kaj, pere de nia voĉo, ĉiu kreitaĵo, kiu estas sub la ĉielo, Vian nomon gloregas, ĝoje kantante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Memoro pri la Historio de nia Savo:

C: Ni gloras Vin, Patro sankta, ĉar granda Vi estas; ĉiujn Viajn kreitaĵojn Vi faris kun saĝeco kaj amo; homon laŭ Via bildo Vi kreis, kaj al li Vi komisiis la regadon de la tuta mondo, tiel ke, obeante sole al Vi, la Kreanto, li estru ĉiujn estaĵojn.

Kaj kiam la homo pro sia malobeo perdis Vian amikecon, Vi ne forlasis lin sub la povo de la morto, sed indulge Vi donis helpon al ĉiuj, por ke ili povu serĉi kaj trovi Vin. Plurfoje eĉ interligon Vi proponis al la homoj, kaj per admonoj de profetoj Vi instruis al ili atendi la savon.

Patro sankta, tiel Vi amis la mondon, ke, kiam alvenis la pleneco de la tempoj, Vi sendis al ni Vian unikan Filon, kiel savanton. Per la Sankta Spirito Li enkarniĝis kaj naskiĝis el la virga Maria; Li partoprenis nian vivon en ĉio escepte de peko.

Al la mizeruloj Li anoncis savon, elaĉeton al la kaptitoj, ĝojon al la suferantoj. Por plenumi Vian savo-planon, memvole Li Sin fordonis al morto, kaj per Sia reviviĝo la morton Li detruis kaj renovigis la vivon.

Kaj por ke ni ne plu vivu por ni mem, sed por Li, kiu por ni mortis kaj resurektis, Li sendis el Vi, Patro, la Sanktan Spiriton, kiel unuan donon al Siaj kredantoj, por ke tiu, plenumante en la mondo Sian taskon, kompletigu ĉian sanktecon.

Epiklezo:

C: Pro tio ni petas Vin, Patro, ke la sama Sankta Spirito sanktigu ĉi tiujn oferojn, por ke ili fariĝu la korpo + kaj la sango de Jesuo Kristo, nia Sinjoro, en la celebrado de ĉi tiu granda mistero, kiun Via Filo lasis al ni kiel signon de la eterna interligo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam alvenis la horo, por esti glorata de Vi, Patro sankta, montrante plenan amon al Siaj fideluloj, kiuj estis en la mondo, Li amis ilin ĝis-ekstreme; kaj dum ili vesper-manĝis, Li prenis la panon, benis, rompis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile Li prenis la kalikon, plenan da produkto de vito, dankis al Vi kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Peto pri Akcepto:

C: Per ĉi tiu memoro de nia elaĉeto, ni celebras, Sinjoro, la morton de Kristo, Lian descendon al la regno de la mortintoj, kaj ni konfesas Lian resurekton kaj foriron al la ĉielo, kie Li sidas ĉe Via dekstra flanko. Kaj, atendante Lian gloran revenon, ni oferas al Vi Lian korpon kaj Lian sangon, kiel oferon al Vi plaĉan, por savo de la tuta mondo.

Rigardu kun amo, Sinjoro, la viktimon, kiun Vi mem pretigis por Via eklezio, kaj ebligu, ke ĉiuj, kiuj manĝos el ĉi tiu unika pano kaj trinkos el ĉi tiu unika kaliko, kuniĝante en unu korpo per la Sankta Spirito, fariĝu perfekta kaj vivanta ofero en Kristo, je laŭdo de Via gloro.

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Kaj nun, Sinjoro, memoru pri ĉiuj, por kiuj ni prezentas al Vi ĉi tiun oferon: pri Via servanto kaj nia papo …, pri nia episkopo …, kaj pri la tuta episkoparo. Memoru ankaŭ pri ĉiuj sacerdotoj kaj pri niaj oferantoj, pri la ĉeestantoj, pri Via popolo, kaj pri ĉiuj, kiuj serĉas Vin kun koro sincera.

Memorigo pri la Mortintoj:

C: Memoru pri tiuj niaj gefratoj, kiuj forpasis en la paco de Via Filo, kaj pri ĉiuj mortintoj, kies fidelecon Vi sola konas.

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Kaj al ni ĉiuj, Viaj filoj, kompatema Patro, ebligu ke, kun la beata Maria Virgulino kaj Dipatrino, kun Viaj apostoloj kaj sanktuloj, ni atingu la ĉielan vivon en Via regno.

Kaj tiam, liberigitaj de la korupteco de peko kaj morto, ni prikantos eterne kun ĉiuj kreitoj Vian gloron, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu ĉion bonan Vi donacas al la mondo.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.


 

054  EŬKARISTIA PREĜO DE LA REPACIĜO

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ke ni dankas kaj gloras Vin, Dio, ĉiopova Patro, pro Via savanta agado en tiu ĉi mondo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Ĉar meze en homaro fendita kaj disŝirita de kvereloj kaj malkonkordo ni spertas, ke Vi donas pretecon al repaciĝo.
Via spirito movas la korojn, por ke malamikoj denove interparolu, kontraŭuloj etendu la manojn unu al alia kaj popoloj renkontiĝu konkorde.
Per Via dono, ho Patro, la strebo al paco estingas la kverelojn, la amo venkas la malamon kaj la venĝo cedas antaŭ la pardono.
Tial danki kaj glori Vin ni ne povas ĉesi. Ĝoje ni ekkantas la himnon de laŭdo, unuiĝante kun la anĝeloj, kiuj senfine vokadas:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Poste:

C: Ĉiopova Dio, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, Vi estu glorata per Via filo Jesuo Kristo, kiu venis en Via nomo: Li estas la vorto, kiu nin savas, la mano, kiun Vi etendas al la pekuloj, la vojo, sur kiu venas al ni Via paco.

Ĉiuj ni deturnis nin de Vi, sed Vi mem, ho Dio, nia Patro, per la ofera morto de Jesuo Kristo rekondukis nin al Via amo, por ke ankaŭ ni donu nin al niaj gefratoj.

Epiklezo:

C: Tial ni festas la repaciĝon, kiun Kristo akiris por ni, kaj petas Vin:

Sendu Vian Spiriton + sanktigi ĉi tiujn donojn, kiujn la eklezio prezentas al Vi, ĉar ni nun plenumas la komision de Via filo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam Li estis fordononta Sian vivon por nia liberigo, dum la vesper-manĝo, Li prenis panon en Siajn manojn kaj, dankante al Vi, benis, rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile en tiu lasta vespero Li prenis la kalikon en Siajn manojn, kaj glorante Vian kompaton donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Memoro pri la Savado:

C: En la celebra memorigo pri la morto kaj la resurekto de Via filo ni prezentas al Vi, ho Dio, nia Patro, la ofer-donon de repaciĝo, kiun Li postlasis al ni kiel testamenton de Via amo kaj kiun Vi mem metis en niajn manojn.

Peto pri Akcepto kaj Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Akceptu ankaŭ nin, Sankta Patro, kune kun la ofero de Via Filo, kaj en tiu ĉi sankta manĝo donu al ni Vian Spiriton, promesitan de Kristo, la Spiriton, kiu forigas ĉiujn barojn sur la vojo al konkordo kaj kiu unuigas nin en komuneco kun nia papo …, nia episkopo …, la episkoparo kaj la tuta kristanaro. Faru meze de la homaro Vian eklezion signo de unueco kaj instrumento de Via paco.

Memorigo pri la Mortintoj kaj Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Memoru niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la Sinjoro, kaj ĉiujn mortintojn, kies kredon Vi sole konas.

Kiel ĉi tie Vi kolektis nin ĉirkaŭ la tablo de Via filo, tiel kunvenigu la homojn de ĉiuj popoloj kaj lingvoj, de ĉiuj gentoj kaj rasoj, kune kun la beata Virgulino Maria, la apostoloj kaj ĉiuj sanktuloj, al la festeno de eterna unueco en nova mondo, kie brilas la pleno de Via paco.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.


 

055  MESO POR ADVENTO

honore al Sankta Maria (Rorate)

aldone: unua adventa dimanĉo; tiam oni prenu la legaĵojn kaj la responsorian psalmon el la legaĵaro laŭ la koncerna ciklo A, B aŭ C

Enira Antifono:

Jes 45,8

Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku.

aŭ:

055.1

Ĉieloj, rosu la justulon,
nubaro, Lin elpluvu.

aŭ:

Psa 25,1-3

Al Vi, Sinjoro, mi levas mian animon. Mia Dio, Vin mi fidas; mi ne spertu disreviĝon. Ne moku min miaj malamikoj. Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas en Vi, hontos.

aŭ:

055.2

Al Vi, Di’, mi levas animon mian.

aŭ iu konvena adventa himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ho sankta Dio, Via eterna Vorto enkarniĝis en la sino de la beata Virgulino Maria, kiel anoncis la anĝelo. Pro tio ni fide honoras ŝin kiel veran Dipatrinon. Aŭdu ŝian pledon por ni kaj donacu al ĉiuj popoloj la savon en Jesuo Kristo, Via Filo, nia Dia Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco kun la Sankta Spirito, vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

aŭ:

C: Ni preĝu. – Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili, irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite, meritu posedi la ĉielan regnon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

055.3

Unua Legaĵo:

Miĥ 5,2-5

L: El la libro de la profeto Miĥa

Vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero. Kaj li estos paco.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

055.4

Nin el polvo restarigos nia Dio.

055.5

Psa 113

P7

Gloru, sklavoj de la Eternulo, * gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata * de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo * estas glorata la nomo de la Eternulo.

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; * super la ĉielo estas Lia gloro. — (Antifono)

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, * kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi * la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, * el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, * kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al senfruktulino, * kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.

055.6

Dua Legaĵo:

Gal 4,4-7

L: El la letero de la apostolo Paŭlo al la Galatoj

Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la fil-adopton. Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

055.7

Haleluja-Aklamo:

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

V

Jen la sklavino de la Eternulo; * estu al mi laŭ via diro.

055.8

Evangelio:

Luk 1,26-38

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin Jesuo. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo super-ombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeta ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

055.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu estas la fidela atestanto, la unue-naskita el la mortintoj, la reganto de la potenculoj de la tero.

S: Venu, Jesuo
K: Venu, Sinjor’.

Jesuo, Filo de la Plejaltulo,
anoncita al la Virgulino Maria,
venu, kaj regu super ĉiuj, kiuj apartenas al Via popolo.

Jesuo, sanktulo de Dio,
proklamita de Johano la Baptisto,
venu, kaj donu al la mondo Vian Dian ĝojon.

Jesuo, nia liberiganto,
nomita per nomo super ĉiuj nomoj,
venu, kaj forlavu ĉion, kio estas peka en ni.

Jesuo, lumo de la mondo,
dezirita de la justuloj ekde komenco,
venu, kaj konsolu ĉiujn, kiuj Vin atendas.

Jesuo, obea Jes kaj Amen,
vundita, krucumita por ni,
venu, kaj fortigu tiujn, kiuj staras antaŭ la pordo de la morto.

Jesuo, neniam subironta suno,
prenita supren en gloro,
venu, kaj donu al niaj mortintoj Vian eternan lumon.

Ĉar Vi, Jesuo Kristo, estas la unua kaj la lasta kaj la vivanta. Gloron al Vi kaj honoron nun kaj eterne. Amen.

Ofera Preĝo:

C: Dio, ni metas la ofer-donojn sur la altaron. Sanktigu ilin per Via Spirito, kiu per Sia potenco super-ombris la Virgulinon Maria. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

aŭ:

C: Sinjoro, nia Dio, akceptu la oferaĵojn, kiujn ni ricevis de Via boneco. Vi ilin donacis al ni, por ke ni povu celebri la eŭkaristian oferon. Faru, ke ĝi estu al ni garantiaĵo por la eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

055.10

Prefacio pri Maria:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta, ĉiopova eterna Dio; kaj kune ni laŭdas, gloras kaj prikantas vin je la memorigo de la beata Maria ĉiam virga.
Ŝi koncipis vian unikan Filon per la mistera interveno de la Sankta Spirito kaj, konservante la gloron de virgeco, donis al la mondo la eternan lumon, Jesuon Kriston, nian Sinjoron.
Per Li vian majeston laŭdas la anĝeloj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj kaj la ĉielaj fortoj kaj la beataj serafoj en kuna jubilo Vin celebras. Ke kun tiuj voĉoj Vi akceptu bonvole ankaŭ la niajn, ni preĝas, adorkliniĝe dirante:

aŭ:

055.11

Prefacio de Advento:

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, per Kristo, nia Sinjoro.
Per Sia unua veno en la humileco de nia homa naturo, Li plenumis la promeson donitan ekde la pratempo, kaj malfermis al ni la vojon al la eterna savo. Kaj kiam Li denove venos kun la Dia majesto, ni glorplene ricevos la promesitajn bonojn, kiujn nun ni kuraĝas esperi kun vigla atendo.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj ĉiuj ĉielaj sanktuloj, ni ĝoje kunkantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Imanuel.

aŭ:

055.12

Gravediĝis virgulino. Ŝi naskos filon. Kaj lia nom’: Imanuel’.

aŭ:

La Sinjoro nin benos kaj la tero donos siajn fruktojn.

aŭ:

055.13

Revenu, Krist’,
briligu Vian gloron,
por ke jubilu ĉiu gent’ en Vi.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, la sanktaj misteroj, kiujn ni ricevis, estas signoj de Via kompato. Donacu al ni savon per Via Filo, kiu por ni fariĝis homo el Maria, la Virgulino, kiu kun Vi vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

aŭ:

C: Ni preĝu. – La misteroj, kiujn ni ricevis de Vi, Sinjoro, ebligu al ni ter-pilgrimantoj disigi niajn korojn de tio, kio pasas, kaj aliĝi al la ĉielo, kiu eterne daŭras. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.


 

056   MESO POR KRISTNASKO

25a de Decembro – Meso en la Nokto

Enira Antifono:

La Sinjoro diris al mi: «Vi estas Mia filo; hodiaŭ Mi naskis vin.»

aŭ:

Ni ĉiuj ĝoju en la Sinjoro, ĉar naskiĝis en la mondo la Savanto. Hodiaŭ la vera paco venis el la ĉielo al ni.

aŭ:

056.1

En Dio ni ĝoju,
ĉar hodiaŭ naskiĝis
la vera paco ĉiela,
Kristo, nia Savanto.

aŭ iu konvena kristnaska himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu lumigis ĉi tiun sanktegan [nokton / tagon] per la brilego de Kristo, vera Lumo de la mondo, donu Vian gracon al ni, kiuj sur la tero kontemplas Lin en la mistero, por ke ni plene partoprenu kun Li en la gloro de la ĉielo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

056.2

Unua Legaĵo:

Jes 9,1-3;5-6

L: El la libro de la profeto Jesaja

Popolo, kiu iris en mallumo, vidis grandan lumon; super la homoj, sidantaj en malluma lando, ekbrilis lumo. Vi multigis ĝian feliĉon, Vi grandigis ĝian ĝojon. Ili ĝojas je Via ĉeesto, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni jubilas dividante predon. Ĉar Vi rompis la jugon de ilia ŝarĝo, la trabon, kiu pezis sur iliaj ŝultroj, kaj la bastonon de ilia turmentanto, kiel en la tempo de Midjan.
Ĉar infano naskiĝis al ni, Filo estas donita al ni. Super Liaj ŝultroj estos la signo de la regado, kaj Lia nomo estos: Mirinda, Konsilanto, Dio potenca, Patro eterna, Princo de Paco.
Granda estos Lia regno kaj paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno. Li ĝin fortigos kaj firmigos pere de justeco kaj vero, de nun ĝis eterne.
La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

056.3

Aldona Antifono:

Kristo por ni naskiĝis. Venu, ni adoru Lin.

epifanio: Kristo al ni aperis.

056.4

Responsoria Psalmo kun Antifono:

Hodiaŭ naskiĝis nia Savant’.

056.5

Psa 96

I   Kantu al la Eternulo novan kanton; * kantu al la Eternulo la tuta tero.

Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, * proklamu de tago al tago Lian savon.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron, * inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. — (Antifono)

Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, * Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; * sed la Eternulo kreis la ĉielon.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, * forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. — (Antifono)

Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; * tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; * alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; * tremu antaŭ Li la tuta tero. — (Antifono)

Diru inter la popoloj: * La Eternulo reĝas.

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; * Li juĝas la popolojn en justeco. — (Antifono)

Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, * bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; * tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, * ĉar Li venas, por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco * kaj la popolojn kun Sia fideleco. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

056.6

Dua Legaĵo:

Tit 2,11-14

L: El la letero de la apostolo Paŭlo al Tito

Amata, jam al ĉiuj homoj aperis la sava graco de Dio. Ĉi tiu graco instruis nin forigi ĉian malpiecon kaj malbonajn dezirojn, por ke ni vivu en ĉi tiu mondo kun justeco kaj amo al Dio. Dume ni atendas, ke malkaŝiĝu la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, kiu donis Sin por ni, por liberigi nin de ĉia malbono kaj pretigi al Si popolon puran kaj vigle agantan.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Aklamo:

056.7

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

I

Mi anoncas al vi grandan ĝojon: / hodiaŭ naski-ĝis por vi savanto, * kiu estas Kristo, la Sinjoro.

056.8

Evangelio:

Luk 2,1-14

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: En tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamp-loĝis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: Vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.
Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: «Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Di-favoro.»

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

056.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Meditante pri la evangelio ni pripensas en tiu ĉi [sankta nokto / festa tempo] la fervoran amon, kiun Vi, Dio, montris al ni. Kaj ni preĝas al Vi:

Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.

«Jozefo el Nazaret en Galileo supreniris al Betleĥem, naskiĝurbo de David, en Judeo.»
– Por ĉiuj, kiuj loĝas aŭ restadas en la Sankta Lando, Judoj kaj Palestinanoj, pilgrimantoj kaj turistoj, ni preĝas al Vi:

«Ŝi ĉirkaŭvindis Lin kaj kuŝigis Lin en staltrogon, ĉar ili ne trovis lokon en la gastejo.»
– Por ĉiuj, kiuj ne trovis lokon en nia mondo, la forpelitaj kaj fuĝintaj, la azil-petantoj kaj senhejmuloj, ni preĝas al Vi:

«En tiu sama regiono estis ankaŭ paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.»
– Por ĉiuj, kiuj [en tiu ĉi sankta nokto / dum la nokto] ne trovas dormon pro malsano, ĉagreno aŭ diboĉo, kaj por ĉiuj, kiuj devas deĵori por aliaj, ni preĝas al Vi:

«Vi trovos infaneton ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.»
– Por ĉiuj infanoj de la tero, kiuj estas nia espero, sed kies feliĉo estas minacata per labor-devo kaj tro-postulo, per misuzo, per neglekto aŭ super-protekto, ni preĝas al Vi:

«Gloro al Dio en la altoj, kaj sur la tero paco al la homoj, kiujn Li amas.»
– Por ĉiuj homoj, kiuj suferas pro rifuzo kaj malamo, pro krimo kaj milito, kaj por ĉiuj, kiuj ne plu kapablas levi siajn okulojn alten, ni preĝas al Vi:

«Hodiaŭ en la urbo de David naskiĝis por vi savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.»
– Savon ni elpetas por ni mem, por niaj najbaroj, konatoj, amikoj kaj parencoj, kaj por ĉiuj, kiujn la morto prenis for de ni. Kaj ni preĝas al Vi:

Vi, Dio, fariĝis homo por ni. Al Vi estu danko kaj laŭdo nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Akceptu, Sinjoro, nian oferon en ĉi tiu [luma nokto / brila tago]; dum ni petas, ke per ĉi tiu sanktega interŝanĝo de donacoj ni perfekte kuniĝu kun Via Filo, kiu levis la homan naturon ĝis Vi, en gloro. Per la sama Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

056.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro, ĉiopova eterna Dio.
Ĉar pro la mistero de la enkarniĝinta Vorto antaŭ okuloj de nia spirito ekfulmis la lumo de Via brilo; por ke konante Dion videble, per Li ni estu logataj al la nevideblaj bonoj.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj, kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

056.11

Komunia Antifono:

La Vorto fariĝis homo.
Kaj ni rigardis Lian gloron.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu alvokis nin, ĝoje celebri la naskiĝon de nia Savanto, ebligu, ke ni travivu la anoncon de la savo, por atingi kun Li la eternan gloron. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.


 

057   MESO POR EPIFANIO

Enira Antifono:

Jen venas la Sinjoro: en Liaj manoj estas la sceptro, la forto kaj la potenco.

kp. Mal 3,1 kaj 1 Kro 19,12

aŭ:

057.1

Jen venas la Sinjor’,
la Reĝo de la glor’.

057.2

Psa 24

P12

Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, * la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis * kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. — (Antifono)

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? * Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, | kiu ne fordonis sian animon al malvero * kaj ne ĵuras trompe.

Li ricevos benon de la Eternulo, * kaj bonfarojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, * de la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. — (Antifono)

Levu, pordegoj, viajn kapojn; | kaj leviĝu, pordoj antikvaj, * por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? | La Eternulo forta kaj potenca, * la Eternulo, la potenculo de milito.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; | kaj leviĝu, pordoj antikvaj, * por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? | la Eternulo Cébaot, * Li estas la Reĝo de gloro. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

aŭ iu konvena epifania himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu en ĉi tiu tago sub gvido de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon, gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

057.3

Unua Legaĵo:

Jes 60,1-6

L: El la libro de la profeto Jesaja

Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj. Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

057.4

Responsoria Psalmo kun Antifono:

Vin adoras, Eternul’,
ĉiuj gentoj de la ter’.

057.5

Psa 72

P11

Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo * kaj Vian justecon al la reĝido.

Li juĝu Vian popolon kun vero * kaj Viajn prematojn kun justeco.

La montoj alportu al la popolo pacon, * ankaŭ la montetoj, per justeco. — (Antifono)

Li juĝu la prematojn en la popolo, | li savu la filojn de senhavulo, * kaj li dispremu la premanton.

Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, * de generacioj al generacioj.

Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; * kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, * ĝis ne plu ekzistos la luno. — (Antifono)

Li regu de maro ĝis maro * kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, * kaj liaj malamikoj leku polvon. — (Antifono)

La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; * la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; * ĉiuj popoloj lin servu. — (Antifono)

Ĉar li savos ploregantan malriĉulon * kaj senhelpan mizerulon.

Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, * kaj li savos la animojn de mizeruloj.

De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; * kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. — (Antifono)

Kaj li vivu, | kaj oni donu al li * el la oro de Ŝeba;

kaj oni ĉiam preĝu por li, * kaj ĉiutage oni lin benu.

Estu multe da greno en la lando; * sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon’;

kaj en la urboj ĉio floru, * kiel herbo sur la tero.

Lia nomo estu eterna; * tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;

ĉiuj popoloj * sin benu per li kaj gloru lin. — (Antifono)

Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael’, * kiu sola faras miraklojn.

Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; * kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. | Amen, kaj amen! — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.

057.6

Dua Legaĵo:

Efe 3,2-7

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj

Vi nacianoj, vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al Liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

057.7

Haleluja-Aklamo:

||: Haleluja, haleluja. :||

Ni vidis la stelon, kiu aperis sur la ĉielo, * kaj ni venis kun donacoj ** adorkliniĝi al la Sinjoro.

057.8

Evangelio:

Mat 2,1-12

D: La Sionjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro estu al Vi Sinjoro.

D: Kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.
Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos Mian popolon Izrael.
Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li. Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

057.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Jesuo Kristo, Vi fariĝis povra homo, por ke ni povu partopreni en Via glora Dieco. Vin ni petas:

S: por la eklezio: ke ĝi estu unu
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.

S: por la mondo: ke ĝi estu paca …

S: por ni: ke ni estu fidelaj …

S: por niaj mortintoj: ke ili estu feliĉaj …

C: Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Rigardu bonkore, ni petas Vin, Sinjoro, la donacojn de Via eklezio, kiu prezentas al Vi ne oron, incenson kaj mirhon, sed tiun, kiu en ĉi tiuj donacoj estas reprezentata, oferata kaj ricevata: Jesuon Kriston, Vian Filon, nian Sinjoron, kiu vivas kaj regas kun Vi en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

057.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta, ĉiopova, eterna Dio.
Ĉar kiam Via unika Filo, lumo de la mondo, aperis en nia morti-deva naturo, tiam per Li Vi aperigis al ni la misteron de la savo, kaj renovigis nin per la gloro de Dia senmorteco.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj, kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Ni vidis Lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo, kaj ni venis kun donacoj adorkliniĝi al la Sinjoro.

aŭ:

057.11

Ni vidis Vian stelon
kaj venis kun ador’.

057.12

Kantiko el la Apokalipso (Apo 15,3-4)

P13

Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, * ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, * ho Reĝo de la nacioj. — (Antifono)

Kiu ne timos, ho Sinjoro, * kaj ne gloros Vian nomon?

Ĉar Vi sola estas sankta; | ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; * ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Via lumo, ĉiopova Dio, ĉiam kaj ĉie gvidu nin, por ke ni povu kontempli kaj ĝui kun devota amo la misteron, en kiu Vi volis, ke ni partoprenu. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.


 

058 MESO POR KARESMO

Unua Dimanĉo de Karesmo, Ciklo B

Enira Antifono:

Se li vokos Min, Mi lin aŭskultos, Mi lin savos kaj honoros. Mi satigos lin per longa vivo.

kp. Psa 91,15s

aŭ:

058.1

Se li vokos, Mi aŭskultos lin.
Mi lin savos, Mi honoros lin.
Mi satigos lin per longa vivo.

aŭ iu konvena karesma aŭ pasiona himno

Resuma Preĝo:

C: Ĉiopova Dio, donu al ni la gracon, ke per la celebro de ĉi tiu karesmo, sakramenta signo de nia konvertiĝo, ni kresku en la kono de la mistero de Kristo, kaj ni ĝin atestu per inda vivkonduto. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

058.2

Unua Legaĵo:

Gen 9,8-17

L: El la libro de la Genezo.

Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero. Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.
Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon. Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

058.3

La vojoj de la Sinjoro
estas vero kaj amo.

aŭ:

058.4

Turnu Vin al mi, kaj korfavoru min.
Mi estas sola kaj mizera.

058.5

Psa 25

IV

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. * Ho mia Dio, Vin mi fidas.

Ne lasu min hontiĝi; * ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; * nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.

Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; * instruu min sekvi Vian iradon.

Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, / ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; * al Vi mi esperas ĉiun tagon. — (Antifono)

Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, * ĉar ili estis de ĉiam.

La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; / laŭ Via favorkoreco rememoru min, * pro Via boneco, ho Eternulo!

Bona kaj justa estas la Eternulo, * tial Li montras al pekantoj la vojon.

Li gvidas la humilulojn en justeco, * kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, * kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, * ĉar ĝi estas granda. — (Antifono)

Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, * Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

Lia animo ĝuos bonon, * kaj liaj idoj posedos la teron.

Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; * kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.

Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, * ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.

Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, * ĉar mi estas soleca kaj mizera.

La suferoj de mia koro estas grandaj; * el mia premateco elkonduku min.

Rigardu mian suferon kaj mizeron, * kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj * kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

Gardu mian animon kaj savu min; * ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.

Senkulpeco kaj justeco defendu min, * ĉar al Vi mi esperas.

Liberigu, ho Dio, * Izraelon el ĉiuj liaj suferoj. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

058.6

Dua Legaĵo:

1 Pet 3,18-22

L: El la unua epistolo ĝenerala de Petro

Kristo unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke Li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; en kiu ankaŭ Li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; kiu ankaŭ vin nun savas en anti-tipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo; kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al Li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

058.7

Kristo-Aklamo:

Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo de l’ eterna gloro!

P1

Oni ne povas vivi nur per la pano, * sed ankaŭ per ĉiu vorto, kiu venas de Dio.

Antifono

058.8

Evangelio:

Mar 1,9-15

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Marko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. Kaj tuj kiam Li eliris el la akvo, Li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur Lin; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. Kaj tuj la Spirito pelis Lin for en la dezerton. Kaj Li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj Li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al Li. Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

058.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

Jesuo Kristo mortante sur la kruco prenis sur sin la angorojn kaj la zorgojn de la tuta mondo. Al Li ni vokas:

S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.

La eklezio devas iri kun Kristo sur la vojo de la kruco. Ĝi ne rajtas konformigi sin al la mondo, kaj ofte ĝi ne estas komprenata. Por ĝi ni vokas:

Multaj homoj vivas en mallibereco. Ili estas subpremataj kaj havas neniun, kiu starus sur ilia flanko. Por ili ni vokas:

Gepatroj volas montri al siaj infanoj la ĝustan vojon – sed ofte malsukcesas. Gejunuloj serĉas kontakton kaj komprenon – sed ofte vanas. Por ambaŭ ni vokas:

Multaj homoj rompiĝas sub la ŝarĝo de sia kruco. Ili ne plu vidas sencon de siaj suferoj kaj doloroj kaj plendas pri sia sorto. Por ili ni vokas:

Niaj mortintoj iris laŭ la vojo de la kruco, kune kun Kristo, esperante pri la resurekto. Por ili ni vokas:

Per Vi, Jesuo Kristo, ni benas la Patron en la unueco de la Sankta Spirito nun kaj eterne. Amen.

Ofera Preĝo:

C: Helpu nin, Sinjoro, por ke nia vivo estu konforma al la ofero, kiun ni prezentas al Vi, kaj per kiu ni celebras [la karesmon / la komencon de la karesmo], tempo favora por nia savo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

058.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, mizerikorda Patro, ĉiopova Dio, Reĝo de la eterna gloro, per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Li fastante dum kvardek tagoj en la dezerto per propra ekzemplo sanktigis la pentofaran tempon. Li neniigis ĉiujn insidojn de la satano kaj instruis al ni venki la tentojn de la peko, por ke kun pura koro ni celebru sanktan Paskon kaj fine atingu la eternan festenon.
Pro tio kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni laŭdas Vin, kune kun ili dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

La homo ne povas vivi nur per la pano, sed ankaŭ per ĉiu vorto, kiu venas de Dio.

Postkomunia Preĝo:

C: Satigataj de la ĉiela pano, kiu vivigas la kredon, kreskigas la esperon kaj fortigas la amon, ni petas Vin, Dio: Instruu al ni deziri Jesuon Kriston, la vivan kaj veran panon, kaj vivi per ĉiu vorto, kiu devenas de Via buŝo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.


 

059  MESO POR PASKO

Paska Dimanĉo

Enira Antifono:

kp. Psa 139,18.5-6

Reviviĝis, ho ĉiela Patro, mia homa naturo, kaj ekde nun mi estas ĉiam kun Vi. Super min Vi etendis Vian manon. Mirinda estas Via potenco. Haleluja, haleluja.

aŭ:

kp. Luk 24,34; Apo 1,6

La Sinjoro vere leviĝis el morto, haleluja. Al Li estu gloro kaj potenco por ĉiam kaj eterne.

aŭ:

059.1

Resurektis Kristo, la Sinjoro,
kiu estis krucumita por ni.
Haleluja. Haleluja.

aŭ iu konvena paska himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu [en ĉi tiu tago], venkinte la morton per Via unu-generita Filo, malfermis al ni la pordojn de la eterna vivo, ebligu, ni Vin petas, ke ni, solenante la revivigan Paskon, estu tiel renovigataj per Via Spirito, ke ni ankaŭ renaskiĝu en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

059.2

Unua Legaĵo:

Ago 10,34a.36-43

L: El la Agoj de la Apostoloj

Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:
Vi konas tiun vorton, kiun Dio sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo; vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano – Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sankt-oleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li. Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo. Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

059.3

Dankon al Di’! Li favoras. Haleluja.

059.4

Psa 118

VI

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; * ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, * ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, * ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, * ke eterna estas Lia boneco. — (Antifono)

El premateco mi vokis al la Eternulo, * kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, | mi ne timas; * kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; * kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

Pli bone estas fidi la Eternulon, * ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, * ol fidi eminentulojn. — (Antifono)

Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, * sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, * sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; * per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Oni min puŝis, ke mi falu; * sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, * kaj Li fariĝis mia savo. — (Antifono)

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: * La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;

La dekstra mano de la Eternulo estas alte, * la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, * kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, * sed al la morto Li min ne donis. — (Antifono)

Malfermu al mi la pordegojn de la vero; * mi iros tra ili, | mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; * virtuloj iras tra ĝi.

Mi dankas Vin, | ĉar Vi aŭskultis min * kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, * fariĝis ŝtono bazangula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, * ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; * ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. — (Antifono)

Ho Eternulo, helpu! * Ho Eternulo, sukcesigu! — (Antifono)

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! * Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, * kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj * ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, | kaj mi Vin gloras; * mia Dio, Vin mi altigas. — (Antifono)

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; * ĉar eterna estas Lia boneco. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

059.5

Dua legaĵo:

Kol 3,1-4

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Koloseanoj

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

059.6

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj

1 Kor 15, 1-11

Mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke:

Kristo mortis
pro niaj pekoj
laŭ la Skriboj;
kaj estis entombigita;

Li releviĝis
la trian tagon
laŭ la Skriboj;
kaj aperis al Kefas;

poste al la dek du; poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

060

Sekvenco:

1. Paska viktimo, Fil’ de Di’! Haleluja, haleluja.
Laŭdon al Vi kun ovaci’! Haleluja, haleluja.

2. Savas la ŝafojn la ŝafid’, …
ilin pacigas en Spirit’. …

3. Strange duelas viv’ kaj mort’. …
Venkas en mort’ la viva fort’. …

4. Svenas ŝeolo kaj infer’. …
Vivas Jesu’, la mond-esper’. …

5. Vere leviĝis Vi, Sinjor’. …
Kristo, kompatu, reĝ’ de l’ glor’. …

Paska sekvenco
VICTIMÆ PASCHALI LAUDES • VELIKONOČNI OBĚTĺ • Kancionál n. 406 A • M (Michna): Adam Michna 1647 • latina T: Wipo el Burgundio, antaŭ 1050 • E (el la latina): Albrecht Kronenberger 1994

060.6

Haleluja-Aklamo:

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

P8

Kristo, nia Pasko, | Sin fordonis por ni; * tial ni festu en Li.

060.7

Evangelio:

Joh 20,1-9

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, kaj la viŝ-tukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

060.8

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Vin, Jesuo Kristo, kiu resurektis el la mortintoj, ni petas [en tiu ĉi sankta nokto / en tiu ĉi festa tago / en tiu ĉi festa tempo]:

S: …
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.

por nia eklezio, kiu serĉas unuecon

por nia mondo, kiu suferas pro malpaco

por niaj malsanuloj, kiuj esperas savon

por ĉiuj pekuloj, kiuj bezonas pardonon

por la gejunuloj, kiuj sopiras feliĉon

por ni ĉiuj, kiuj ofte volas, sed ne povas

por niaj mortontoj, kiuj atendas la eternan lumon

por niaj mortintoj, kiuj finis la surteran vojon

C: Per Vi ni gloras la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: En ĉi tiu paska soleno ni levas kun ĝojo al vi, Sinjoro, la oferojn, per kiuj Via eklezio mirinde renaskiĝas kaj konstruiĝas. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

060.9

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam, sed precipe [en ĉi tiu nokto / en ĉi tiu tago / en ĉi tiuj tagoj], pli glore laŭdu Vin, Sinjoro, kiam nia paska Ŝafido, Kristo, sin oferis.
Li ja estas la vera Ŝafido, kiu forprenis la pekojn de la mondo. Nian morton Li detruis per Sia morto, kaj nian vivon Li renovigis per Sia reviviĝo. Pro ĉi tiu mistero, en la pleneco de la paska ĝojo, jubilas [hodiaŭ] la homaro sur la tuta tero.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj sanktuloj, ni kantas ĥore la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

1 Kor 5,1-8

Kristo, nia Pasko, fordonis Sin por ni: ni celebru la feston per la senfermenta pano de pureco kaj vero. Haleluja.

aŭ:

060.10

Dio faris por ni grandaĵojn. Haleluja.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ĉiopova Dio, ĉiam protektu Vian eklezion pere de la neelĉerpebla potenco de Via amo tiel, ke ni, renovigataj per la paskaj misteroj, alvenu al la gloro de la reviviĝo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

061

Aldona Kanto:

1. Morton venkinte kaj inferan plagon,
iris el tombo Krist’ la trian tagon.
Ĉiuj admiras kvazaŭ Jonan novan
la venkipovan. Haleluja.

2. Tero ektremis, timis la gardistoj.
Diris anĝelo ĝoje al la tristaj:
Tombo malplenas, fort’ de l’ morto svenis,
Kristo elvenis. Haleluja.

3. Cedu malĝojo, malaperu ploro,
ĉar nun triumfas la Savint’ en gloro.
Li niajn ŝuldojn por ni pagi volis,
ĉiujn konsolis. Haleluja.

ZWYCIĘZCA ŚMIERCI • ŚK 182 • M kaj pola T: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • E («Venkinte morton»): 1985 en NV 139*


 

062  MESO POR PENTEKOSTO

Pentekosta Dimanĉo – Meso en la Festa Tago

Enira Antifono:

La Spirito de la Sinjoro plenigas la tutan mondon kaj Li, kiu ĉion kunigas, ĉian lingvon konas. Haleluja.

Saĝ 1,7

aŭ:

La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn, per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel Sian loĝejon. Haleluja.

kp. Rom 5,5

aŭ:

062.1

Vi elsendas, Dio, la Spiriton,
ke noviĝu la vizaĝo de l’ tero.
Haleluja. Haleluja.

aŭ iu konvena pentekosta himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu per la pentekosta mistero sanktigas la eklezion en ĉiu popolo kaj nacio, disverŝu en la tutan mondon la donacojn de la Sankta Spirito, kaj renovigu en la koroj de la kredantoj tiujn mirindaĵojn, kiujn Via amo estigis dum la komenco de la evangelia anonco. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

062.2

Unua Legaĵo:

Ago 2,1-11

L: El la Agoj de la Apostoloj

Kaj kiam venis la pentekosta tago, ili ĉiuj estis unu-anime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parol-povon.
Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la hom-amaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! Ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, Kretanoj kaj Araboj – ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

062.3

Elsendu Vian Spiriton,
kaj iĝos nova la vizaĝo de la tero.

062.4

Psa 104

VIII

Benu, ho mia animo, la Eternulon. / Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, * de majesto kaj beleco Vi estas vestita;

Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, * kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;

kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, / kiu faras la nubojn Lia veturilo; * kiu iras sur la flugiloj de la vento;

kiu faras la ventojn Liaj senditoj, * flamantan fajron Liaj servantoj; — (Antifono)

kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, * ke ĝi neniam ŝanceliĝos.

La abismon Vi kovris kiel per vesto, * sur la montoj staras akvo;

de Via minaco ĝi kuras, * de la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.

Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, * al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.

Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, * por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. — (Antifono)

Vi sendas fontojn al la riveroj, * kiuj iras inter montoj;

ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; * sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.

Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, * el inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.

Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; * per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero. — (Antifono)

Vi kreskigas herbon por la bruto, / kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, * por elirigi panon el la tero.

Kaj la vino gajigas la koron de la homo, / la vizaĝo brilas de oleo, * kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

Satiĝas la arboj de la Eternulo, * la cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;

kaj tie nestas birdoj; * cikonio havas sian loĝejon sur abioj;

la altaj montoj estas por la ibeksoj, * la rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. — (Antifono)

Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; * la suno scias sian subiron.

Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, * dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;

la leonidoj krias pri rab-akiro, * por peti de Dio sian manĝaĵon.

Kiam leviĝas la suno, ili sin kaŝas * kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.

Eliras homo por sia okupiĝo, * por sia laboro ĝis la vespero. — (Antifono)

Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! / Ĉion Vi faris kun saĝo; * la tero estas plena de Viaj faritaĵoj.

Jen la maro, granda kaj vasta: / Tie estas rampaĵoj sennombraj, * bestoj malgrandaj kaj grandaj;

tie iras ŝipoj; / tie estas la levjatano, * kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.

Ĉiuj ili atendas de Vi, * ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.

Vi donas al ili, ili kolektas; / Vi malfermas Vian manon, * kaj ili satiĝas de bonaĵo.

Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; / Vi forprenas ilian spiriton, * tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Vi sendas Vian spiriton, / tiam ili kreiĝas; * kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. — (Antifono)

Gloro al la Eternulo estu eterne; * la Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.

Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; * Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. — (Ant.)

Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; * mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

Agrabla estu al Li mia meditado; * mi ĝojos pri la Eternulo.

Malaperu pekuloj de sur la tero, / kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. * Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja! — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

062.5

Dua Legaĵo:

1 Kor 12,3-13

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj

Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profet-povo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

062.6

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj

Rom 8,22-27

Ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj nasko-doloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio. Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

063

Sekvenco:

1. Venu el ĉiela spac’,
Vi, Spirito de la grac’,
lum’, konsolo kaj donac’,

2. nin subtenu en danĝer’,
nin firmigu en sufer’,
nin ĉeestu en mizer’.

3. Flam’, brulanta en la kor’,
cel-pelanta Vi fervor’,
prosperiga pro favor’,

4. en ŝancelo estu fort’,
en kaoso estu ord’,
en muteco estu vort’.

5. Vivo-spir’ je ĉiu foj’,
gvidu nin sur tera voj’
fine al eterna ĝoj’.

Pentekosta sekvenco
VENI, SANCTE SPIRITUS • M: Bremen 1633 • latina T: liturgia • E: Guido Holz 1986*

063.6

Haleluja-Aklamo:

S/K: Haleluja.

063.7

S: Venu, Sankta Spirito,
plenigu la korojn de Viaj fideluloj,
fajron de la amo al Vi en ili ekbruligu arde.

lat:

Veni Sancte Spiritus,
reple tuorum corda fidelium:
et tui amoris in eis ignem accende.

063.8

Evangelio:

Joh 20,19-23

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, Li montris al ili Siajn manojn kaj Sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi vin sendas. Kaj dirinte tion, Li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

063.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Ni preĝu.

Ho Jesuo Kristo, nia Sinjoro, Vi sendas Vian Sanktan Spiriton, divers-maniere agantan, por ke Li renovigu la vizaĝon de la tero. (Ps 104) Ni diras al Vi niajn petojn.

S: Kristo, nia Sinjoro:
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Via Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.
Ni petas por nia eklezio: ke ĝi ekkonu kaj proklamu tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kio en la koron de homo ne eniris, kion Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. (1 Kor 2)

Vi donas al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj memregado. (2 Tim 1)
Ni petas por ĉiuj, kiujn oni persekutas pro ilia justa konvinko: ke ili restu fidelaj kaj ankaŭ ni ne hontu pri nia kredo.

Vi metas Vian Spiriton sur Viajn elektitojn.
Ni petas por tiuj, kiuj direktas la sorton de la popoloj: ke ili ne laciĝu nek fleksiĝu, ĝis ili estos starigintaj justecon sur la tero. (Jes 42)

Via Spirito helpas nian malfortecon kaj propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj. (Rom 8)
Ni petas por ni mem: ke ni, kiuj nun vidas nur per spegulo, tiam vidu okulon ĉe okulo. (1 Kor 13)

Vi verŝas Vian Spiriton sur nin kiel akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron. (Jes 44)
Ni petas koncerne nian vivo-medion: ke ni estu pretaj gardi, ŝirmi, protekti kaj zorgeme flegi Vian mondon.

Per Via Spirito la kreitaro liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. (Rom 8)
Ni petas por niaj endormiĝintaj, ke ĉiuj, kiuj estas semitaj en malforteco releviĝu en potenco kaj estu por ĉiam kun Vi. (1 Kor 15 • 1 Tes 4)

C: Ho Sinjoro Jesuo Kristo, ni kredas je la viviganta Spirito, kiu devenas de la Patro.
La unuecan tri-personan Dion ni laŭdas kaj gloras nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Plenumu, Patro, la promesojn de Via Filo: La Sankta Spirito malkaŝu plene al nia koro la misteron de ĉi tiu ofero kaj malfermu al ni la konon de la plena vero. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

063.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, ĉiopova eterna Dio.
Ĉar hodiaŭ Vi plenumis la paskan misteron: Vi donis Vian Spiriton, kaj unuigis la diversecon de la lingvoj en la konfeso de unu kredo.
Pro tio: la tuta homaro jubilas el paska ĝojo kaj kun ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj kantas Vian gloron dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

kp. Ago 2,4.11

Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj proklamadis la mirindaĵojn de Dio. Haleluja.

aŭ:

064

Junaj kaj maljunaj kune
laŭdu la nomon de
Di’. Haleluja.

Psa 148,12-13
3-voĉa rondkanto
ALTE MIT DEN JUNGEN • EG 338 • M: Paul Ernst Ruppel 1954 • © Karl Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Albrecht Kronenberger 1996

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu donos al Via eklezio la ĉielajn donacojn, gardu en ni Vian gracon, por ke ĉi tiu spirita nutraĵo, per la potenco de la Sankta Spirito, efiku ĉiam por nia eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

Aldonaj Ripetad- kaj Rond-kantoj:

065

Venu, Vi, Spirit’, ho kreant’.

latine:

Veni Creator Spiritus.

VENI CREATOR SPIRITUS (litanie) • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso

066

Blovu, Spirito, super la Viaj, faru nin novaj, vento de Di’.
Se muroj altas, kaj bariloj dividas, donu kuraĝon planti semojn de viv’.
En niaj domoj kaj l’ eklezio blovu kun fort’, por ke alvenu liber’.

3-voĉa rondkanto
GEH WIE EIN WINDHAUCH ÜBER DIE DEINEN • M kaj germana T: © Andreas Lettau • E: Adolf Burkhardt • TK 470 • kun afabla permeso


 

067   MESO: LA ORDONO DE DIO

22a ordinara Dimanĉo (Ciklo B)

Enira Antifono:

Kompatu min, Sinjoro, ĉar mi krias al Vi dum la tuta tago. Bona kaj pardonema Vi estas, Sinjoro, kaj favor-plena al ĉiu, kiu Vin vokas.

Psa 86,3.5

aŭ:

067.1

Bona estas Vi kaj pardonema.
Vi helpas ĉiujn, kiuj Vin alvokas.

aŭ iu konvena himno, ekzemple pri la Vorto de Dio

Resuma Preĝo:

C: Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj, donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon, por ke kresku en ni la ĝermo de la bono, kaj per Via helpo ĝi atingu la plenan maturecon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

067.2

Unua Legaĵo:

Rea 4,1-2.6-8

L: El la libro Readmono

Moseo diris: Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo. Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li? Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu laŭdo.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

067.3

Di’! Kiu gastos en Via tend’?
Kiu staros sur Via sankta montar’?

067.4

Psa 15:

III

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; * kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, * kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras malbonon al sia kunulo, * kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon.

Antifono

Kiu abomenas malnoblulon, * kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si * kaj ĝin ne rompas.

Antifono

Kiu sian monon ne donas procentege, * kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, * tiu neniam falos.

Antifono: Di’, tiu gastos en Via tend’. Tiu staros sur Via sankta montar’.

067.5

Dua Legaĵo:

Jak 1,17-27

L: El la epistolo ĝenerala de Jakobo

Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado. Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio. Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta. Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

067.6

Haleluja-Aklamo:

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

P7

Malfermu, Sinjoro, nian koron, * por ke ni atentu la vortojn de Via Filo.

Haleluja

067.7

Evangelio:

Mar 7,1-23

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Marko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Kaj kolektiĝis al Jesuo la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, kaj jam vidis, ke kelkaj el Liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj; kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezur-potoj kaj kupraj vazoj. Kaj Lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras Viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj? Kaj Li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite:
Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj,
sed ilia koro estas malproksime de Mi.
Sed vane ili Min adoras,
instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. Kaj Li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
Kaj denove alvokinte la hom-amason, Li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu: Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Kaj kiam Li eniris en domon for de la hom-amaso, Liaj disĉiploj demandis Lin pri la parabolo. Kaj Li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion Li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn. Kaj Li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

067.8

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu liberigis nin.

Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Ke la sankta eklezio spertu sin unu …

Ke ĝi ne trotaksu homajn statutojn …

Ke en la tuta mondo regu la paco …

Ke ĉiuj homoj komprenu unu la alian …

Por ni mem en niaj zorgoj kaj problemoj …

Por niaj karaj mortintoj …

Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ĉi tiu sankta ofero donu ĉiam al ni, Sinjoro, Vian savan benon, por ke plene efektiviĝu la mistero de la elaĉeto, montrata per la sakramento. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

067.9

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, ĉiopova eterna Dio.
Pro Via boneco Vi kreis la homon, kaj kiam li meritis la justan kondamnon, Vi indulge elaĉetis lin per Kristo, nia Sinjoro.
Per Li Vian majeston laŭdas la anĝeloj, adoras la regadoj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj kaj la ĉielaj fortoj kaj la beataj serafoj Vin gloras en kuna jubilo.
Kaj tial: Ke kun tiuj voĉoj Vi bonvole akceptu ankaŭ la niajn, ni preĝas, ador-kliniĝe dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Kiel granda estas Via boneco, Sinjoro, kiun Vi havas al tiuj, kiuj Vin timas!

aŭ:

Beataj estas la pacigantaj: ĉar gefiloj de Dio ili estos nomataj. Beataj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco: ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo.

aŭ:

068

1. Kie fidon donas hom’,
ne nur pensas pri si mem,

1.-3. tie falas pluvo-guto;
kaj ekfloras la dezert’.

2. Kie homon vidas hom’,
ne nur sin en sia mond’,

3. Kie sin donacas hom’
for de l’ ordinara voj’

WO EIN MENSCH VERTRAUEN GIBT • el: Oekumene heute, Mein Liederbuch 2, 1992 • EG (Bayern) 648 • M: Fritz Baltruweit 1977 • germana T: Hans-Jürgen Netz 1975 • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1995

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu: – Ĉar Vi satigis nin per la ĉiela pano, ni Vin petegas, Sinjoro: Ĉi tiu ama nutraĵo fortikigu nian amon, por ke ni kapablu servi al Vi en la gefratoj. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.


 

069   MESO: VIVA AKVO

en ordinaraj dimanĉoj aŭ en Karesmo

Enira Kanto

070

1. Patro, aŭdu novan preĝon:
Ne komforton petas ni,
sed kuraĝon por la devoj
de la vivo tie ĉi.

2. Ne sur ĉiam-verdaj kampoj
estu glata nia voj’,
sed altegajn mont-krutaĵojn
suprengrimpu ni kun ĝoj’.

3. Ne ĉe akvoj de trankvilo
kuŝu ni por ripozad’;
sed ni frapu vivajn fontojn
el la roko dum marŝad’.

4. Donu forton en malforto,
gvidon, dum vagadas ni.
Ĉe penado kaj danĝero,
Patro, apudrestu Vi.

FATHER, HEAR THE PRAYER WE OFFER • HON 120 • CP 523 • kp. HAM 182 • M (Sussex): tradicia angla • angla T: Love Maria Willis 1864 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 164*

Enira Antifono:

Ho vi, ĉiuj soifantoj, venu al la akvo. Kaj vi, kiuj ne havas monon, venu. Venu kaj trinku kun ĝojo.

kp. Jes 55,1

aŭ:

070.5

Mi soifas kore pri Vi, Sinjor’.

Psa 42

070.6

II

aŭ:

070.7

P10

Kiel cervo sopiras al fluan+ta akvo, * tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.

Mia animo soifas Dion, la vivan+tan Dion; * kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

Miaj larmoj fariĝis mia pano tage +kaj nokte, * ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-+amaso, *

kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,

ĉe laŭta kantado kaj +glorado * de festanta amaso. — (Antifono)

Kial vi malĝojas, ho mia +animo? * Kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ +mi dankos Lin, * la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. — (Antifono)

Malĝojas en mi mia animo; / tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan +kaj Ĥermon, * sur la monto Micar.

Abismo resonas al abismo / per la bruo de Viaj +fal-akvoj; * ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, / kaj en la nokto mi havas kanton +al Li, *

preĝon al la Dio de mia vivo.

Mi diras al Dio, mia Roko: / Kial Vi min +forgesis? * Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj mal+amikoj, * dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? — (Antifono)

Kial vi malĝojas, ho mia +animo? * kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ +mi dankos Lin, * la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu: – Dio, nia forto kaj espero, sen Vi nenio estas valora kaj sankta; elverŝu sur nin Vian mizerikordan gracon, por ke per Via subteno kaj gvidado ni kapablu uzi la bonojn de ĉi tiu mondo, daŭre celante la eternajn. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

070.8

Unua Legaĵo:

Jeĥ 47,1-9.12

L: El la libro Jeĥezkel

[La viro, kiu montris al mi ĉion,] revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.
Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezur-ŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.
Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento.
Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵ-donantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

070.9

Responsoria Psalmo

el Psa 46

S: La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, * helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero * kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, * la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; * Dio ĝin helpas en frua mateno.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, * kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, * forbruligas veturilojn per fajro.

K: La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

070.10

Dua Legaĵo:

1 Kor 12,12-13

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj

Kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Aklamo:

070.11

Haleluja, haleluja, haleluja.

aŭ, en la karesma tempo:

070.12

Laŭdon, Krist’, al Vi,
ho Reĝo de la gloro!

P5

S: Venu, ĉerpu kun ĝojo * el la fonto de l’ savo.

070.13

Evangelio:

Joh 5,1-16

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis. Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, Li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris.
Kaj estis la sabato en tiu tago. La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

Universala Preĝo (Porpetoj) → 63.9 aŭ iu alia konvena

Ofera Preĝo:

C: Dio, Vi zorgas por ni. Vi donacis al ni panon kaj vinon, nutraĵon por nia pasema vivo. Ni portas tiujn ĉi donojn al Via altaro. Bonvolu redoni ilin al ni kiel sakramenton de senmorteco. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

070.14

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per Kristo, nia Sinjoro.
Li, levite sur la kruco, en Sia senlima amo por ni fordonis Sian vivon; kaj el la vundo de Sia koro Li elverŝis sangon kaj akvon, simbolo de la ekleziaj sakramentoj.
Do ĉiuj homoj, al-tiritaj al la koro de l’ Savanto, kun ĝojo ĉerpu el la neestingebla fonto de l’ savo.
Kaj tial, pro ĉi tiu sankta mistero, ni kune kun la anĝeloj kaj sanktuloj kantas Vian gloron, senfine dirante:

aŭ:

70.15

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, ĉiopova eterna Dio.
Per nia karesma fasto Vi bridas niajn pasiojn, levas nian spiriton, nin fortigas kaj premias, per Kristo, nia Sinjoro.
Pere de Li la anĝeloj laŭdas Vian gloron, adoras la regadoj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj kaj aŭtoritatoj kaj la beataj serafoj Vin celebras en kuna jubilo. Kun ili ankaŭ niaj humilaj voĉoj kuniĝu, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. Li kvietigas mian animon.

aŭ:

70.16

La Sinjoro estas mia paŝtisto.
Nenio mankos al mi.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu: – Bonkora Dio, ni ricevis la sanktan manĝon, la panon por la vivo de la mondo. Bonvolu forigi per tiu ĉi sakramento nian kulpon. Fortikigu nian malfortan korpon, por ke ni povu persisti ĝis la soleno de nia savo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.


 

071   MESO POR PACO KAJ JUSTECO

Enira Antifono:

Donu pacon, Sinjoro, al tiuj, kiuj esperas al Vi; aŭskultu la preĝojn de Viaj servantoj, kaj direktu nin laŭ la vojo de la justeco.

kp. Sir 36,18-19

aŭ:

071.1

Kiam estos paco,
la paco inter ni,
Via paco inter ni,
la paco inter ni?

4-voĉa rondkanto
WANN, WANN, WANN WIRD FRIEDEN • M kaj germana T: anonimaj • E: Adolf Burkhardt por la 9a Ekumena Kongreso en Viviers 1993

aŭ iu konvena himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu nomas la pacigantojn Viaj gefiloj, ebligu, ke ni konstruu tian justecon, kiu kapablas certigi firman kaj veran pacon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

071.2

Unua Legaĵo:

Kol 3,12-15

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Koloseanoj

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

071.3

aŭ:

Efe 4,30-5,2

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj

Ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto.
Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉ-bruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

071.4

Responsoria Psalmo kun Antifono:

En Liaj tagoj ekfloros justeco
kaj paco por ĉiam.

Psa 72

La tekston de la psalmo vidu ĉe la meso por Epifanio

→ 057.5

Jen la melodio en la taŭga tonalo:

071.5

P11

Aklamo:

071.6

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

aŭ, en la karesma tempo:

071.7

Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo de l’ eterna gloro!

IV

S: Feliĉaj estas la pacigantoj, * ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Oni ripetu Haleluja.

071.8

Evangelio:

Mat 5,38-48

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed Mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

071.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu estas unu kun la Patro kaj la Sankta Spirito. Ni vokas al Li:

Vi, Sinjor, kompatu nin.

ruse:

Gospodi pomilui.

greke:

Kyrie eleison.

GOSPODI A • Kanto el Taizé • ortodoksa • kun afabla permeso de Ateliers et Presses de Taizé

Ke en multaj radioj ekbrilu la unu lumo.

Ke el mozaikaj koloroj estiĝu la unu bildo.

Ke per malsamaj vokiĝoj agu la unu Spirito.

Ke la unuopaj membroj formu la unu korpon.

Ke el diversaj ŝtonoj konstruiĝu la unu eklezio.

Per Vi ni laŭdas la Patron, en la Sankta Spirito, nun kaj eterne.
Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ni Vin petas, Sinjoro, ke la sava ofero de Via Filo, reĝo de paco, prezentata sub ĉi tiuj sakramentaj signoj, kiuj signifas pacon kaj unuecon, estigu konkordon inter ĉiuj homoj. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

071.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per Kristo, nia Sinjoro.
Per Li Vi volis ĉion restaŭri kaj doni al ni ĉiuj el Lia pleneco. Li, kiu estas Dio, neniigis Sin mem kaj ĉion repacigis per Sia sango, verŝita el la kruco.
Pro tio Li estis starigita super ĉio, kaj fariĝis eterna savo por ĉiuj, kiuj Lin sekvas.
Kaj tial, kun la anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, kun la tronoj kaj regadoj, kun ĉiuj ĉielaj estuloj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Beataj la pacigantoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio.

aŭ:

071.11

Feliĉaj estas la pacigantoj, *
ĉar ili nomiĝos infanoj de Dio.

aŭ:

Pacon Mi lasas al vi, Mian pacon Mi donas al vi, diras Jesuo.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Donu al ni, Dio, Vian Spiriton de amo, por ke, nutritaj per la korpo kaj sango de Via unika Filo, ni zorgu efike pri tiu paco, kiun Kristo lasis al ni kiel donacon. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Aldonaj Kantoj:

072

1. Paco perfekta, sur pek-nigra ter’?
Jesuo pacon donas, kun esper’.

2. Paco perfekta, malgraŭ devo-prem’?
Jesuon servi estas paco mem.

3. Paco perfekta, meze de ruin’?
Trankvilon trovu ĉe Jesua sin’.

4. Paco perfekta, kun amatoj for?
Jesuo gardos nin en ĉiu hor’.

5. Paco perfekta – morgaŭ nur mister’?
Jesuo gvidos nin al lum’ kaj ver’.

6. Paco perfekta, kiam ombras mort’?
Jesuo venkis ĝin per Sia fort’.

7. Tio sufiĉas! Nin post lukt’ kaj lac’
Jesuo vokos al ĉiela pac’.

PEACE, PERFECT PEACE • HAM 358 • HON 413 • M (Pax tecum): George Thomas Caldbeck 1877 • angla T: Edward Henry Bickersteth • E: Ernest Bertram Johnson, 1966 en HE 124*

073

Donu al ni Vian pacon. ||: Donu Vian pacon. :||

latine:

Dona nobis pacem, pacem. ||: Dona nobis pacem. :||

3-voĉa rondkanto

DONA NOBIS PACEM • Unisono 76 • M: tradicia • latina T: liturgia • E: Adolf Burkhardt en AK 217, Kloster Kirchberg 1999


 

074   MESO POR UNUIĜO DE LA KRISTANOJ

Enira Antifono:

Mi estas la bona paŝtisto – diras la Sinjoro –; Mi konas Miajn ŝafojn, kaj ili konas Min, kiel la Patro konas Min, kaj Mi la Patron. Kaj Mi donas Mian vivon por la ŝafoj.

Joh 10,14-15

aŭ:

La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn, per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel Sian loĝejon. Haleluja.

kp. Rom 5,5

aŭ iu konvena kanto, ekzemple:

074.1

Multaj konfesoj, sed unu Sinjor’.
Multaj vokiĝoj al sama ador’.
Kune survoje, unu en glor’

3-voĉa rondkanto
MULTAJ KONFESOJ, SED UNU SINJOR’ • M (Lobet und preiset): tradicia, antaŭ 1913 • E: tradicia

075

1. La Spirito nin igas unu en la Sinjor’.
La Spirito nin igas unu en la Sinjor’.
Unuecon promesis Li, ĝin petu ni el kor’.

1.-4. Nia am’ estu signo por la mond’, por la mond’,
nia amo estu signo por la mond’.

2. Ni proklamu, ke venas jam la regno de Di’.
Ni proklamu, ke venas jam la regno de Di’.
Kuntenataj en Li, sur unu vojo iru ni. Nia am’ …

3. Unu helpas alian kontraŭ tim’ aŭ mizer’,
unu helpas alian kontraŭ tim’ aŭ mizer’,
aŭ se homoj minacas al hom-digno kaj liber’. Nia am’ …

4. Laŭdo, glor’ al Di-Patro, al la Mondo-Aŭtor’!
Al Jesu’, la helpanto, Lia Filo, honor’!
Al Spirito, ligil’ de unueco, estu glor’! Nia am’ …

WE ARE ONE IN THE SPIRIT • M kaj angla T: Peter Scholtes 1965 • © Lorenz Creative Services (BMG USA), rajtoj por Eŭropo: Universal Songs, Holland, uzata kun permeso, informpetoj al CopyCare Deutschland, D 71087 Holzgerlingen • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 98

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu kunigas kaj protektas Viajn disigitajn ŝafojn, rigardu favore al ni, grego de Via Filo, por ke ni ĉiuj, kiuj per la sama bapto estas sanktigitaj, vivu kunigitaj en la integreco de la kredo kaj en la ligilo de la amo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

075.5

Unua Legaĵo:

Efe 4,1-6

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

075.6

Ni iru ĝoje al la domo de l’ Sinjoro.

075.7

Psa 122

VI

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: * Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, * ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, * en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, * por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, * tronoj de la domo de David. — (Antifono)

Deziru pacon al Jerusalem; * bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, * bonstato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: * Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, * mi deziras al vi bonon. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Aklamo:

075.8

Haleluja. Haleluja.

aŭ en Karesmo:

075.9

Laŭdon, Kristo, Reĝ’ de l’ glor’!

V

Ili ĉiuj estu unu * por ke la mondo kredu.

Joh 17,21

075.10

Evangelio:

Joh 17,11b-19

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Jesuo, levante la okulojn al la ĉielo, diris:
Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.
Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

075.11

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ho ĉiopova Dio,
Vi estigis Vian regnon sur la tero,
por ke ĉiuj homoj estu unu en Vi
kaj povu partopreni en la savo de Via Filo.

Por ke Vi gvidu ĉiujn kristanojn al la unueco de la kredo en Via sankta eklezio, ni preĝas al Vi:

Sinjoro, aŭskultu nin.

Por ke Vi benu ĉiujn ekumenajn interrilatojn kaj gefratajn dialogojn, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi faru nin atestantoj de la kristana vivo en la mondo, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donu al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro milito, la justan pacon, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donacu al ni la efikan gracon por konvertiĝo al serioza vivo laŭ Via volo, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donu al niaj karaj mortintoj la eternan feliĉon en Via gloro, ni preĝas al Vi:

Ho Dio, kiu estas unu en la sankta Triunuo,
gvidu ĉiujn homojn al la unueco kun Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

Ofera Preĝo:

C: Sinjoro, kiu per unu-nura ofero, unufoje por ĉiam donita, akiris al Vi adoptan popolon, liveru bonvole al ni la donacojn de unueco en Via eklezio kaj paco. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

075.12

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, per Kristo, nia Sinjoro.
Ĉar per Li Vi kondukis nin al la lumo de Via vero, por ke ni, per la kunigilo de unika kredo kaj unika bapto, fariĝu Lia korpo.
Per Li Vi donis al ĉiuj popoloj Vian Sanktan Spiriton, kiu, mirinde agante per la diverseco de donacoj, kaj estigante unuecon, loĝas en la adoptaj gefiloj, plenigas kaj regas la tutan eklezion.
Pro tio: kune kun la anĝelaj legiaroj, ĝoje ni Vin laŭdas, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

kp. Ago 2,4.11

Estas unu pano, kaj pro tio ni estigas unu korpon, kvankam ni estas multaj, ĉar ĉiuj kune ni manĝas tiun unikan panon.

aŭ (kun akompano ostinata F – C):

075.13

Ni partoprenas en unu pan’:
ni estas unu en Li.
Haleluja.

germane:

Wir haben teil an dem einen Brot,
so sind wir alle ein Leib.
Halleluja.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ĉi tiu sankta komunio, kiun ni ricevis, Sinjoro, signo de kuneco de la fidelularo al Vi, efikigu ankaŭ unuecon en Via eklezio. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Aldonaj Kantoj:

075.14

Jesu, ligu nin.
Staru inter ni.
Ligu nin per vera amo,
kiu estas Vi. (3 fojojn)

JESU, LIGU NIN (originala titolo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: 1985 en NV 152

076

1. Jenon, kristanoj, sciu kaj memoru:
per unu pano Kriston ni honoru;
nin la kaliko ame interligu
kaj unuigu.

2. Kiel fratar’ ni iru vojon nian,
helpu malfortajn, unu la alian,
eĉ al pekulo helpu en kompato
kiel al frato.

3. Helpu la amo ankaŭ al ĉi tio,
sed tiun amon mem Vi kreu, Dio.
Estu nun grego unu kun paŝtisto
Jesuo Kristo.

DAS SOLLT IHR, JESU JÜNGER, NIE VERGESSEN • EG 221 • M (Dank sei dir, Vater): Johann Crüger 1640, Unisono 120 • germana T: Johann Andreas Cramer 1780 • E (strofoj 2-4 de «Vi, ho Savanto, iris al doloro»): Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 62 • AK 61
Alia M: Herzliebster Jesu → 286 «Jesu amata»


 

077   MESO HONORE AL SANKTA MARIA

Enira Kanto:

078

1. Ho sankta Maria, patrino de Di’,
popoloj kristanaj jen kantas al vi:

refreno:

Ave, ave, ave Maria,
ave, ave, ave Maria.

2. En via sanktejo, patrin’ de l’ Sinjor’,
ni kantas multfoje je via honor’: Ave …

3. Matene, tagmeze, vespere, Mari’,
ni kun Gabrielo rediras al vi: Ave …

4. Kaj ofte tra tago, dum nia labor’,
se ne per la buŝo ni diras per kor’: Ave …

5. El ĉiu danĝero nin savu, Mari’,
kaj danke ni kantos senĉese al vi: Ave …

AVE, AVE, AVE MARIA • pilgrima kanto de Lourdes • E: 1985 en NV 169*

aŭ:

Enira Antifono:

Mi multe ĝojas pri la Sinjoro, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li kovris min per gracoj de savo, per vestoj de sankteco, kiel per mantelo; per juveloj, kiel amatan fianĉinon.

aŭ:

078.6

En Dio ni ĝoju
pro sankta Maria,
la virga patrino
de Kristo, nia Savanto.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Favora Dio, Vi elektis Marian el inter ĉiuj homoj kaj sanktigis ŝin: Elaŭdu ŝian propetadon, kaj donacu ankaŭ al ni savon kaj benon el la pleno de Via graco. Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

078.7

Unua Legaĵo:

Jes 61,10-11

L: El la libro de la profeto Jesaja

Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

La reĝino staras je via dekstra flanko.

aŭ:

078.8

En Dio jubilas mia anim’.

078.9

el 1 Sam 2

I

Ĝojas mia koro pri la Eternulo, * mia korno altiĝis pro la Eternulo.

Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, * ĉar mi ĝojas pro Via helpo. — (Antifono)

La paf-arko de la fortuloj estas senvalorigata, * kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.

Satuloj sin dungigas pro pano, * kaj malsatuloj jam ne malsatas; — (Antifono)

La Eternulo mortigas kaj vivigas, * malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.

La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, * malaltigas kaj altigas. — (Antifono)

Li levas malriĉulon el polvo, * el koto Li altigas senhavulon,

por sidigi lin kun altranguloj; * kaj tronon de gloro Li heredigas al li. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Aklamo:

078.10

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

aŭ en Karesmo:

078.11

Laŭdon, Kristo, glora Reĝo.

I

Benata vi estas inter la virinoj, * kaj benata estas la frukto de via sino.

Aklamo

078.12

Evangelio:

Luk 1,39-47

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: En tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabetan. Kaj kiam Elizabeta aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeta pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

078.13

Universala Preĝo (Porpetoj):

S: Ni altigu Dion, kiu faris grandaĵojn al Maria, kaj ni [kantu / preĝu] al Li:

Kun Maria ni vokas al Vi.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Sanktigu Vian nomon en Via eklezio.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Montru Vian bonecon al ĉiuj generacioj.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Dispelu fierulojn kaj malaltigu potenculojn.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Plenigu malsatulojn per Viaj bonaĵoj.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Memoru favore niajn mortintojn.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Kun ŝi ni laŭdas Vin per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Leviĝu, Dio, al Vi, nia oferdono, kaj pro la propeto de la beata virgulino Maria niaj koroj ardantaj ĉiam sopiru al Vi. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

078.14

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per nia Sinjoro Jesuo Kristo, filo de la virgulino Maria.
Ŝi estas fianĉino de la Sankta Spirito, aŭroro de nia savo, bildo de la eklezio, nia patrino.
Pro tio kune kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Laŭdojn ni kantas pri vi, Maria, ĉar el vi leviĝis la suno de justeco, Kristo, nia Dio.

aŭ:

078.15

Saluton al vi la grace favorita,
la Eternulo estas kun vi.

078.16

I

Aŭdu, filino, rigardu / kaj klinu vian orelon,* kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, * tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Antifono

La tutan psalmon 45, en la 6a tonalo, oni trovas en la liturgio de la horoj ĉe la meza horo → 093.10-13

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Festinte la sanktajn misterojn ni petas, Dio, al Vi: partoprenigu nin kun Maria je la ĉiela festeno, kie Vi mem estas la ĝojo de Viaj sanktuloj. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.


 

079   MESO HONORE AL SANKTA FRANCISKO

la 4an de oktobro

079.1

Enira Kanto:

Vin, Dio, ni laŭdas
pro sankta Francisko,
elstara trezoro
de Via eklezio.

aŭ:

Enira Antifono:

Francisko forlasis sian domon kaj sian heredon por transpreni la sorton de la malriĉuloj. Sed Dio lin levis al Si.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, Patro de la malriĉuloj, Vi elektis sanktan Franciskon el Assisi, fariĝi simila al Kristo per perfekta malriĉeco kaj humileco. Pretigu nin, sur liaj spuroj sekvi Vian Filon, por ke ni restu ligitaj kun Vi per ĝojo kaj amo. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj Dio, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

079.2

Unua Legaĵo:

Gal 6,14-18

L: El la epistolo de sankta apostolo Paŭlo al la Galatoj

Gefratoj, por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.
De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, gefratoj. Amen.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

079.3

Di’! Kiu gastos en Via tend’?
Kiu staros sur Via sankta montar’?

079.4

Psa 16

III

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. / Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; * mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, * kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; / mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn * kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. — (Antifono)

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; * Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, * ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; * eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; * ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. — (Antifono)

Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; * eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol’; * Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, * ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. —

(Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Haleluja-Aklamo:

079.5

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

S1

Estu benata, Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero! * Vi malkaŝis Viajn misterojn al infanoj.

079.6

Evangelio:

Mat 11,25-30

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.
Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj kor-humila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

079.7

Universala Preĝo (Porpetoj):

S: Ni preĝu al Jesuo Kristo, kies malriĉeco riĉigis nin.

Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.

Por nia eklezio: ke ĝi lasu sin gvidi per Via volo kun ĝoja koro.

Por ĉiuj, kiuj vivas laŭ la regulo de Sankta Francisko: ke ili estu ligitaj per paco kaj bono.

Por la riĉuloj: ke ili ne konfidu al lukso kaj posedaĵo.

Por nia komuno: ke ni fariĝu similaj al Vi en la spirito de humileco, simpleco kaj malriĉeco.

Por niaj mortintoj: ke ili trovu la eternan ĝojon kun Viaj sanktuloj.

S: Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ho Patro ĉiela, akceptu niajn ofer-donojn. Donacu al ni la saman amon al Kristo la krucumita, kia ĝi pregis la vivon de Sankta Francisko; kaj donu, ke ni ĉe Via altaro digne celebru la misteron de la kruco. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

079.8

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni danku al Vi, ĉiela Patro, kaj je la festo de sankta Francisko prikantu Vian majeston.
Lia vivo estas al ni ekzemplo, lia prediko instruo, lia porpeto helpo per Kristo, Via Filo.
Per Li ni benas Vin en Via eklezio, kaj kune kun ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj, ni kantas Vian gloron, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

080

1. Kia feliĉ’ vivi kun moder’!
Kia feliĉ’ plori pri konsol’!

2. Kia feliĉ’ resti en humil’!
Kia feliĉ’ strebi la justec’!

3. Kia feliĉ’ helpi kun kompat’!
Kia feliĉ’ puri en la kor’!

4. Kia feliĉ’ zorgi pri la pac’!
Kia feliĉ’, eĉ en persekut’!

Mat 5,3-10
SELIG SEID IHR, WENN IHR EINFACH LEBT • el: Uns allen blüht der Tod, 1979 • M: Peter Janssens • germana T: Friedrich Karl Barth, Peter Horst • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1998

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ho Sinjoro, nia Dio! Tiu ĉi sakramento plenigu nin per Via amo kaj donu al ni fervoron por la savo de la homoj. Laŭ la ekzemplo de Sankta Francisko ni estu por niaj gefratoj servantoj de la ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.


 

081  MESO POR MORTINTOJ (REKVIEMO)

KAJ FUNEBRA CEREMONIO

081.1

Enira Antifono kaj Psalmo:

S/K: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj lumon senfinan lumigu al ili.
S: (el Psa 65) Al Vi decas himno, Dio, en Cion’, al Vi oni plenumos la voton en Jerusalem’. * Elaŭdu preĝadon mian, al Vi ĉiu karno venos.
K: Ripozon …

Enira antifono kaj psalmo (el Psa 65) en mesoj por mortintoj
REQUIEM ÆTERNAM • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000aŭ:

Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo ilin prilumu. Leviĝas al Vi himno de Ciono, ho Dio; al Vi estas prezentataj oferoj de Jerusalemo; elaŭdu la preĝojn de ĉiuj vivantoj, kiuj venas al Vi.

081.2

Kyrie-Alvoko:

S/K: Kyrie eleison.
S/K: Christe eleison.
S/K: Kyrie eleison.

KYRIE ELEISON • M kaj greka T: gregoriaj

Resuma Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Ni preĝu. – Ho Dio, kiu laŭesence ĉiam kompatas kaj indulgas, humile ni Vin petegas por [la animo de Via servanto]* …, [kiun]* Vi ordonis migri for el ĉi tiu mondo, por ke [tiu, kiu]* esperis kaj kredis al Vi, atingu la veran patrujon kaj ekposedu la eternan ĝojon per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

081.3

Unua Legaĵo:

2 Mak 12,42-45

L: El la dua libro de la Makabeoj

La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalem du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pek-oferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pek-liberigitaj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

081.4

aŭ:

Saĝ 3,1-6.9

L: Legaĵo el la libro de la Saĝeco

La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio kaj turmento nepre ne tuŝos ilin.
Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis, kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo, kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo; sed ili estas en paco.
Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj, ilia espero estas plena je senmorteco; kaj malmulte punite, ili gajnos multon, ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem.
Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan brul-oferon Li akceptis ilin.
Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos, kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros.
Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn, kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam.
Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

081.5

Supren ni iru al la dom’ de Dio.

La psalmon 122, en la VI-a tonalo, oni trovas ĉe la Meso por Unuiĝo de la Kristanoj → 075.7

aŭ:

081.6

Mi el profundo vokas Vin, Sinjoro.

081.7

Psa 130

P1

El profundo mi vokas * Vin, ho Eternulo.

Mia Sinjoro, | aŭskultu mian voĉon; * Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, * kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, * por ke Vi estu respektata. — (Antifono)

Mi esperis al la Eternulo, | esperis mia animo, * kaj Lian vorton mi fidis.

Mia animo atendas mian Sinjoron | pli, ol la gardantoj atendas la matenon, * la gardantoj la matenon. — (Antifono)

Izrael fidu la Eternulon; | ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco * kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon * de ĉiuj liaj pekoj. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

081.8

aŭ laŭ la latina originalo:

II

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, * kaj lumon senfinan lumigu al ili.

Virtulo estos memorata eterne, * malbonan famon li ne timos. —

Ĉiujn mortintojn liberigu, Sinjoro, * de ĉia kulp-kateno.

Helpe de Via graco * ili eskapu el venĝa juĝo.

Kaj ili ĝuu * la feliĉon de la lumo eterna. —

Responsoriaj tekstoj en mesoj por mortintoj
REQUIEM ÆTERNAM • E: Albrecht Kronenberger 2000
• Psa 112,6.7

081.9

Dua Legaĵo:

1 Tes 4,13-18

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Tesalonikanoj

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signal-krio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro. Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Aklamo:

081.10

Haleluja, haleluja, haleluja.

aŭ en Karesmo:

081.11

Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo de l’ eterna gloro!

P1

S: Venu, vi benataj de mia Patro, * heredu la regnon preparitan por vi | de post la komenco de la mondo.

082

Sekvenco:

1. Tag’ alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.

2. Kia do tremado estos,
kiam la juĝist’ majestos,
ĉiujn per rigor’ molestos.

3. Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.

4. Morto kaj naturo miros,
kiam hom’ el tombo iros,
al juĝist’ respondon diros.

5. Juĝisto kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.

6. Li por la juĝo eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far’ decidos.

7. Kion diros mi mizera?
Kie propetant’ sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.

8. Reĝo de altec’ terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.

9. Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!

10. Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.

11. Juĝanta Vi kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.

12. Ĝemiĝas min abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di’, indulgu min per beno.

13. Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul’ proponis,
eĉ al mi esperon donis.

14. Mia preĝ’ ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.

15. Post mutigo de l’ damnitoj,
post punad’ per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.

16. Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.

17. Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.

18. Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro

19. hom’ leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.

20. Ho Jesuo, pro fidel’
gvidu ilin al ĉiel’. Amen.

Sekvenco en mesoj por mortintoj
DIES IRÆ, DIES ILLA • M kaj latina T: gregoriaj • E: Guido Holz 1986*

082.21

Evangelio:

Joh 11,21-27

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

082.22

aŭ:

Joh 17,1-5

D: Jesuo, levinte la okulojn al la ĉielo, diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; kiel Vi donis al Li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke Li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al Li.
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

082.23

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Tre karaj gefratoj. Ni preĝu al la ĉiopova Dio, kiu sendis Sian Filon en la mondon, por ke Li savu la pekulojn kaj malfortulojn de la puno eterna.

S: Ĉiopova Dio, donu la eternan feliĉon al ĉiuj mortintoj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Pardonu al ĉiuj interbatalantoj en Via eklezio. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Kompatu al ĉiuj mortigitaj en la interreligiaj bataloj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donu la eternan vivon al ĉiuj mortintoj en la disaj eklezioj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donu Vian feliĉon al ĉiuj mortintaj esperantistoj kaj al ĉiuj batalantoj pri la repaciĝo de la homoj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donacu al ni, ĝuste kompreni Vian ordonon pri la reciproka amo, kaj post la morto stari kune ĉe Via trono. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

C: Ho Sinjoro, Vi faris nin temploj de la Sankta Spirito; tial savu nin el la surteraj danĝeroj. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, Kiu vivas kaj regas kun Vi, kaj kun la Sankta Spirito, dum la senfinaj jarcentoj.
K: Amen.

082.24

Ofera Kanto:

S: Sinjoro Jesu’ Kristo,
K: Reĝ’ glor-plena, mortintojn ĉiujn Vi, kiuj kun fidel’ Vin servis, liberigu de l’ punoj inferaj kaj de l’ profunda lago. Vi savu ilin de l’ faŭko leona. Ne englutu ilin Tartaro nek faligu mallumo, sed la kornedo, sankta Miĥael, li eskortu ilin en la lumon sanktan, * kiun al Abraham Vi promesis kaj al semo lia.
S: Oferojn kaj preĝojn al Vi, Sinjoro, laŭde ni alportas. Ilin akceptu por niaj forpasintoj, kies memoron hodiaŭ ni celebras. Ilin transirigu, Sinjoro, de l’ morto al la vivo,
K: * kiun al …

Ofertoria antifono kun versiklo en mesoj por mortintoj
DOMINE JESU CHRISTE • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000

Ofera Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Por la savo de [via servanto]* … ni levas al Vi, ho Sinjoro, ĉi tiun oferon, petegante, ke [tiu, kiu]* kredis je Via Filo, la indulgema Savanto, nun trovu Lin kompatema juĝisto. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

082.25

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro, ĉiopova, eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
En Li brilas por ni la espero de beata reviviĝo kaj Lia promeso pri la estonta eterna vivo estu konsolo por ni, kiam ni malĝojas pro la certeco de la morto.
Ĉar por Viaj kredantoj, Sinjoro, la vivo aliiĝas, ne perdiĝas, kaj dum disfalos la domo de nia surtera restado, estas pretigata en la ĉielo eterna loĝejo.
Kaj tial kun la Anĝeloj kaj la Ĉefanĝeloj, kun la Tronoj kaj la Regadoj, kun ĉiuj ĉielaj Legiaroj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de Legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos.

Joh 11,25-26

aŭ laŭ la latina originalo:

082.26

S/K: Lumon eternan lumigu, Dio, al ili eterne en la ĥor’ de l’ Sanktuloj, ĉar Vi estas milda.
S: Ripozon eternan donu, Dio, al ili, kaj lumon senfinan al ili lumigu eterne en la ĥor’ de l’ Sanktuloj, ĉar Vi estas milda.
K: Lumon eternan …

Komunia antifono kun versiklo en mesoj por mortintoj
LUX ÆTERNA • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000

Postkomunia Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Ni preĝu. – Ho Sinjoro, nia Dio, kies Filo per la sakramento de Sia korpo lasis al ni la vojaĝ-provianton, faru laŭ Via boneco, ke per tiu ĉi rimedo [nia forpasinta frato]* … atingu la eternan festenon de la ĉielo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

083

1. Nur gastoj ni sur tero
migrantaj sen trankvil’,
strebantaj el mizero
al eterneca bril’.

2. Ni ofte en malĝojo,
solecaj, sen helpant’.
Sur tiu griza vojo
neniu kunirant’.

3. Nur unu akompano:
la kara Krist’-Sinjor’.
Li tenas nin per mano,
se ĉiu restas for.

4. Kondukas kelka strato
el tiu ĉi malhel’.
Ho, ke la ĝusta pado
nin gvidu al ĉiel’.

5. Kaj kiam svenos lace
la kor’, ho bona Di’,
elmetu lumon grace,
kaj hejmen trovos ni.

WIR SIND NUR GAST AUF ERDEN • GL 656 • KG 727 • M: Adolf Lohmann 1935 • germana T: Georg Thurmair 1935 • © Christophorus-Verlag, Freiburg • E: ĉe Kindler n. 36, Albrecht Kronenberger 1995

084
FUNEBRA CEREMONIO

084.1

Responsorio:

S/K: Min savu, Kristo, Sinjoro, de l’ morto eterna, en la tago de l’ tremo: * Kiam ŝanceliĝos teraj potencoj kaj ĉielaj: ** Dum venos Vi, por ke Vi juĝu tiun eonon per fajro.
S: Estos mi tremanta kaj timanta, kiam trafos verdikto min kaj atendos min kolero.
K: * Kiam …
S: Jena tago: tag’ de kolero, de l’ embaraso kaj de l’ mizero, tago granda, tago tre amara.
K: ** Dum …
S: En ripoz’ eterna ili vivu antaŭ Vi; kaj lum’ senfina brilu super ili.
K: Min savu, Kristo …

LIBERA ME, DOMINE • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001
Luk 21,26-27 • 2 Pet 3,7.12

084.2

S: Kyrie eleison.
K: Christe eleison. Kyrie eleison.

K: Patro nia …

C: Preĝo(j)
K: Amen.

084.3

Sur la Vojo al la Tombo:

En la paradizon vin eskortu la anĝeloj.
Je via alveno la martiroj bonvenigu vin
kaj konduku vin en la urbon sanktan Jerusalem.
La ĥoro de l’ anĝeloj en la glor’ akceptu vin.
Kaj kun Lazaro, iam la povra,
eterna ripozo ĝojigu vin.

IN PARADISUM DEDUCANT TE ANGELI • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001

084.4

Ĉe la Tombo:

Estas Mi la reliviĝo kaj la vivo.
Kiu kredas al Mi, eĉ se li estos mortinta, vivos.
Kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi,
por ĉiam li ne mortos.

EGO SUM RESURRECTIO ET VITA • M kaj latina T (Joh 11,25-26): gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001

084.5

C: (aspergante per benita akvo la ĉerkon de la mortinto)

Per akvo kaj Sankta Spirito vi baptiĝis. Dio perfektigu en vi, kion Li komencis per la bapto.

C: (incensante per olibano la ĉerkon de la mortinto)

Via korpo estis templo de Dio. Li ĝojigu vin ĉe la festeno de la vivo eterna.

C: (ĵetante iom da tero en la tombon de la mortinto)

Polvo vi estas, polvo vi refariĝos, sed Dio vivigos vin en gloro.

C: (farante la kruco-signon super la mortinto)

En la kruco de Jesuo Kristo ni havas la savon. Li estas nia releviĝo kaj nia vivo.

C: Fina Preĝo

K: Fina Kanto → 642-664, aŭ paska himno → 314-342

085

Aldona Kanto:

1. Sankta Dio, Via nom’ kaj gloro
en la mondo brilu en honoro!
Kaj en animo
sub ŝarĝ’ de timo,
de pek’ kaj krimo,
kun laŭd’ sen limo
en koro!

2. Kaj se homoj povus eĉ forgesi
nomon gloran de l’ Sinjor’ konfesi,
aŭdiĝus sono
el osto, ŝtono,
pro Lia bono,
ke Dia kono
progresu.

3. Eĉ se mond’ disiĝus je nenio,
eĉ se ĉiu mortus, restus Dio!
Kaj flugus miloj
inter la steloj
sur la ĉieloj
kiel anĝeloj
al Dio.

4. Montoj, valoj, ja al malapero
kondamniĝis ĝis la lasta ero!
Post tio puna
pro ĉio nuna,
de Dio suna
kreiĝas juna
la tero.

HERRE GUD, DITT DYRE NAVN OG ÆRE • Unisono 83 • NSB 268 • SPB 649 • M (Deus Fortis): norvega popolmelodio • norvega T: Petter Dass 1698, Gustav Margerth Jensen 1909 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 95 • AK 2

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung