LITURGIAJ MODELOJ

086 LUTERANA DISERVO KUN SANKTA MANĜO (Evangelia Meso)

ANTAŬ LA DISERVO

Alveno – Privata Intersaluto – Sonoriloj

Silenta Preĝo, ekzemple:

Mi venas kun la maltrankvilo de la tago, kun la pensoj pri mia vivo kaj pri la stato de la mondo.

Mi venas kun miaj zorgoj kaj angoroj, kun miaj sopiroj kaj kun mia espero.

Tie ĉi estas loko de trankvilo, de preĝado, de kunuleco.

Tie ĉi mi povas respiri, demeti mian streĉon kaj mian ŝarĝon, kaj fidi, ke Vi, Dio, estas proksima, ke Vi alparolos min kaj restarigos min.

MALFERMO KAJ ALVOKO

Enira Muziko – Enira Kanto

Liturgia Saluto kaj Prologo:

C: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

K: Amen.

C: Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
K: kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Psa 124,8

Konfeso de la Pekoj kaj Proklamo de la Pardono:

C: Antaŭ Dio ni ekkonas, ke ni pekis per penso kaj parolo, per faro kaj neglekto.

El ni mem ni ne povas liberiĝi. Pro tio ni rigardas Kriston kaj preĝas:

Dio, estu favora al ni pekuloj.
K: Dio, estu favora al ni pekuloj.

C: La ĉiopova Dio kompatu nin. Li pardonu al ni nian pekon kaj gvidu nin al la eterna vivo.
K: Amen.

C: Jes. Dio kompatis nin. Jesuo Kristo mortis por ni. Per Li Dio pardonas al ni kaj faras nin Siaj infanoj. Kiu kredas, estos savita.

Tion Dio donu al ni ĉiuj.
K: Amen.

Enira Psalmo-Preĝo, ekzemple:

Kutime oni ĝin parolas (sen antifono). Por aliaj okazoj jen kantebleco:

086.1

Feliĉaj, kiuj iras laŭ la voj’ de Di’.

086.2

Psa 1

I

Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, / nek staras sur vojo de pekuloj, *

nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, * kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

Kaj li estos kiel arbo, | plantita apud akvaj torentoj, / donanta sian frukton en sia tempo, * kaj kies folio ne velkas;

kaj en ĉio, kion li faras, * li sukcesos. — (Ant.)

Ne tiel estas la malpiuloj; / sed ili estas kiel grenventumaĵo, * kiun disblovas la vento.

Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, * nek la pekuloj en societo de piuloj.

Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; * sed la vojo de malpiuloj pereos. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.

En tiu ĉi Diservo oni finas la psalmon per la kantata doksologio:

086.3

Glor’ al la Patro kaj la Fil’
kaj la Sankta Spirit’,
kiel en komenco,
tiel nun kaj plu
tra la tuta temp’ kaj en etern’.
Amen.

EHR SEI DEM VATER • EG 177.1 • M: Soest 1532 • T: el la liturgio • E: Albrecht Kronenberger 2000

086.4

Kyrie-Alvoko:

S: Kyrie eleison.
K: Ho kompatu nin.

S: Christe eleison.
K: Kristo, kompatu nin.

S: Kyrie eleison.
K: Ho Sinjor’, kompatu nin.

KYRIE ELEISON. HERR, ERBARME DICH • EG 178.2 • M: Strasburgo 1524 • T: el la liturgio • E: Albrecht Kronenberger 2000

086.5

Gloro-Himno:

A: Gloro al Di’ en la altoj,
B: sur la tero pac’, al homoj la Di-favoro.
A: Ni laŭdas Vin, ni benas Vin,
B: ni gloras Vin, adoras Vin,
AB: ni dankas Vin pro Via gloro.

A: Sinjor’, ĉiela Reĝo,
B: Di’, Patro ĉiopova.
AB: Ununaskita Fil’, Jesu, Kristo, Vi Plejaltulo.

A: Ho Di-Ŝafido,
B: ho Fil’ de l’ Patro,
A: Vi niajn pekon igas for: al ni kompatu.
B: Vi niajn pekojn igas for: akceptu la preĝojn.
AB: Kiu sidas je la dekstra de l’ Patro: al ni kompatu.

A: Ĉar Vi sola la sankta,
B: Vi sola Sinjoro,
A: Vi sola Plejaltul’, Jesu Kristo,
B: kun la Sankta Spir’ en la glor’ de Dio la Patro.
AB: Amen.

EHRE SEI GOTT IN DER HÖHE • EG 180.1 • M: Strasburgo 1524 • T: el la liturgio • E: Albrecht Kronenberger 2000

Mallonga formo de la Gloro-Himno: Oni kantu nur la du unuajn liniojn.

Resuma Preĝo

de la koncerna tago, libere formulita, aŭ ekzemple:

C: La Sinjoro estu kun vi
K: kaj kun via spirito.

C: Hom-amanta Dio! En la silento mi atendas Vian vorton. Malfermu mian koron kaj miajn sensojn, por ke mi perceptu, kion Vi volas diri al mi, por ke mi aŭdu, aŭskultu, kaj sekvu vian vokon.
K: Amen.

PROKLAMO KAJ KONFESO

Biblia Legaĵo

Konfeso de la Kredo

K: Mi kredas je Dio …

Kanto antaŭ la Prediko (prefere la Semajna Kanto)

Eble oni povas anstataŭigi tiujn du per jena mallonga kredo-konfeso:

086.6

Vin, alta sankta Triunu’,
Patro, Filo, Spirit’,
firme kredas mia kor
en la eklezi’,
ĝis mi vidos Vin en Via glor’.
Amen.

VIN, ALTA SANKTA TRIUNU’ • kp. EG 177.1 • M: Soest 1532 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000

Teksto por la Prediko – Prediko

La prediko finiĝas per la elpupitra beno:

C: Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
K: Amen. (Flp 4,7)

Kanto post la Prediko

Porpetoj

Muziko aŭ Silento, Mono-Kolekto

LITURGIO DE LA SANKTA MANĜO

086.7

Granda Laŭdo-Preĝo (Prefacio), ekzemple:

C: Levu viajn korojn!
K: Ni levas ilin al la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Tio estas inda kaj justa.

C: Vere estas inde kaj juste, ke ni danku al vi, ĉiopova Patro, ĉiam kaj en ĉiu loko, per Kristo, nia Sinjoro.

dum la jaro:

Lin vi sendis por la savo de la mondo, por ke per Lia morto ni ricevu pardonon de la pekoj kaj per Lia resurekto la vivon.

dum la kristnaska tempo:

Lin, Vian sole-naskitan filon, vi faris homo por nia elaĉeto.

dum la pentekosta tempo:

Lin Vi altigis al Via dekstra flanko kaj per Li Vi elverŝis vian spiriton super la infanoj de via graco.

Tial la anĝeloj laŭdas Vian gloron. Tial Vin adoras la potencoj kaj Vin timas ĉiuj povoj. La Ĉieloj kaj la Fortoj de ĉiuj ĉieloj gloras Vin kun unu-anima jubilo. Kun ili lasu nin unuigi ankaŭ niajn voĉojn kaj voki plenaj de respekto:

086.8

K: Sankta-Himno

Sankta, sankta, sankta la Eternulo Cebaot.
Plenas ĉieloj kaj la ter’ de Lia glor’.
Hosiana en la altoj.
Benata, kiu venas je l’ nom’ de l’ Sinjoro.
Hosiana en la altoj.

HEILIG, HEILIG, HEILIG IST GOTT, DER HERRE ZEBAOTH • EG 185.1 • M: Neuenrade 1564 laŭ juda modelo, kristane 12a/13a jc. • germana T: el la liturgio • E: Kloster Kirchberg 2000

aŭ:

086.9

Sankta, sankta,
sankta Dio, Sin-
joro Cebaot,
Dio Cebaot.

latine:

Sanctus, Sanctus,
Sanctus Dominus
Deus Sabaoth,
Deus Sabaoth.

4-voĉa rondkanto
SANCTUS, SANCTUS, SANCTUS • Kanto el Taizé • M: Jacques Berthier 1980 • T: Jes 6,3 • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Adolf Burkhardt, 1993 por la Ekumena Kongreso en Viviers (Francio) • kun afabla permeso

086.10

Eŭkaristia Preĝo (Epiklezo), ekzemple:

C: Vin, Dio, ni petas: La panon kaj la vinon, kiujn ni alportis, bonvole igu benataj, valoraj, validaj, ĝustaj kaj akceptindaj, por ke ili fariĝu por ni la korpo kaj la sango de Via plej amata Filo.

086.11

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: La Sinjoro Jesuo, en la nokto, en kiu Li estis perfidata kaj sidis kun Siaj disĉiploj ĉe la tablo, prenis panon, kaj doninte dankon, Li dispecigis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi. Ĉi tion faru por memorigo pri mi.

Tiel same, post la vesper-manĝo, Li prenis la kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:

Trinku el ĝi vi ĉiuj; ĉi tio estas mia sango de la nova interligo, kiu estas elverŝata por vi kaj por multaj por la pardonado de pekoj. Ĉi tion faru por memorigo pri Mi.

Preĝo (Anamnezo), ekzemple:

C: Do ni celebras, Patro, la memoron de la sankta pasiono kaj de la glora releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Humile ni petas Vin, ke sur nin ĉiujn, kiuj el ĉi tiu partopreno ricevos la korpon kaj la sangon de Kristo, sobiru abunde la elĉiela beno kaj graco.

Patro nia

Paco-Saluto, ekzemple:

C: La paco de la Sinjoro estu kun vi ĉiam
K: kaj kun via spirito.

086.12

K: Ŝafido de Dio:

1.-3. Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for:
1.-2. Vi nin kompatu.
3. Donu Vian pacon. Amen.

CHRISTE, DU LAMM GOTTES • EG 190.2, kp. RG 314, GL 482, KG 130 • M kaj germana T: el la liturgio, Martin Luther (1525) 1528 • E: Kloster Kirchberg 2000

Disdono (Komunio)

086.13

Psalmo de Danko, ekzemple:

el Psa 103

Benu, ho mia animo, la Eternulon, * kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, * kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, * Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

Li savas de la tombo vian vivon, * Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco.

Danka Preĝo, ekzemple:

Jesuo Kristo, Vi donis Vin al ni en pano kaj vino.
Mi dankas al Vi pro la komuneco ĉe Via tablo.
Mi dankas al Vi pro la paco, kiun Vi faris kun mi kaj kiun Vi fondis inter ni.
Mi dankas al Vi, ke mi nun povas pluiri sen timo, kun nova forto; ĉar Vi estas kaj restas ĉe mi.
Amen.

ELSENDO KAJ BENO

Elira Kanto

Informoj

086.14

Beno, ekzemple:

C: La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo
kaj favorkoru vin.
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi
kaj donu al vi pacon.

Nom 6,24-26

K: Amen. Amen. Amen.

Postludo

POST LA DISERVO

Ekzemploj: Oni povas viziti la malsanulojn kaj porti al ili la donojn el la Sankta Manĝo. Oni povas resti kune sur la placo antaŭ la preĝejo aŭ en la paroĥa hejmo, priparolante la predikon, babilante, planante, kune manĝante …

E: Albrecht Kronenberger 2000
laŭ EG (Württemberg) kaj. EG (Bayern)

086.15

Alternativa Ben-Diro:

Nun benu nin Dio.
La beno de la Dio de Sara kaj Abraham,
la beno de la Filo, naskita el Maria,
kaj la beno de la Sankta Spirito,
la potenco kiu nin protektas,
kiel patrino ŝirmas siajn infanojn,
estu kun ĉiuj.
Amen.


 

087 REFORMITA DISERVO

La liturgio en la reformitaj eklezioj ne estas strikte fiksita. Kutime la kunveno havas kelkajn modelojn, kiujn ĝi povas uzi sen aŭ kun propraj modifoj. Nia ekzemplo venas el la reformita eklezio de Francio.

LAŬDO

Orgen-Ludo

Utilaj Indikoj, ekzemple Prezentado de la Predikonto

Proklamo de la Graco de Dio:

La graco kaj la paco estas donitaj al vi en la nomo de Dio, kiu kunigas nin, kaj de Jesuo Kristo, kiu amas kaj kondukas nin.

kp. Rom 1,7 par.

Silento

Preĝo:

Patro, donacu al ni Vian Sanktan Spiriton, kaj per Li lumigu niajn korojn. Tiu ĉi Diservo estu signo kaj atestado pri Via amo kaj pri la savo, kiun Vi donas al ni.

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.1

Laŭd-kantu nun al via Di’,
popolo, gento kaj naci’;
ĉar granda estas Lia ver’,
kaj restas Lia kor-sincer’
tra temp’, eono kaj era’.
Do laŭdu Lin. Haleluja.

Psa 117
LOOFT, ALLE VOLKEN, LOOFT DEN HEER • LvK p. 202 • M (Psalmo 117): Loys Bourgeois 1551 • E: Albrecht Kronenberger 1999

Laŭdo:

Ni laŭdas Vin, Sinjoro, ĉiopova Dio, ĉar Vi ne malestimis esti nomita Patro. Vi tenas la mondon en viaj manoj, sed Vi konis nin per nia nomo.

Vi estas benata, Kreinto de ĉio, kio ekzistas. Vi estas benata, Vi, kiu donis al ni vastan lokon, kaj donas al ni vivi en ĉi tiu tempo.

Ni dankadas pro la verkoj de Viaj manoj, pro ĉio, kion Vi faris inter ni, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Senĉese ni kantos Vian fidelecon.

Himno laŭ anonco

087.2

Leĝo:

[Ni aŭskultu la leĝon, kiun Dio donas al ni:]

Disŝiru la ligilojn de malpieco, disbatu la katenojn de sklaveco, liberigu la prematojn, disbatu ĉian jugon, derompu vian panon por malsatulo, senhejman malriĉulon enkonduku en vian domon, vidante nudulon, vestu lin, kaj ne kaŝu vin antaŭ via samkarnulo.

kp. Jes 58,6-7

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.3

Al l’ Eternulo fidu
en pen’ aŭ en esper’;
Li viajn agojn gvidu
kaj certas la prosper’.
La mondon Li ja movas,
la vent’ obeas Lin,
por nub’ Li vojon trovas;
ĉu Li ne gvidus vin?

Ekstrakto el: TRANSDONU VIAN VOJON → 744

Pento:

[La leĝo de Dio kondukas nin al pento.]

Patro, ni volas diri al Vi nian konfuzon antaŭ la sufero de la mondo kaj agnoski nian respondecon, ĉar nia vivmaniero ne transformas la mondon.

Pardonu al ni, ke ni agis kiel egoistoj, kaj ne amis nian proksimulon. Pardonu al ni, ke ni tiel malbone amis Vin, ĉiam atendis Viajn servojn anstataŭ ekservi Vin. Pardonu al ni, ke ni forgesis, ke nia vera feliĉo estas ami Vin kaj servi Vin.

Donacu al ni Vian pardonon. Ĝi estu nia paco, nia ĝojo kaj nia forto. Ni petas tion en la nomo de Jesuo Kristo. Amen.

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.4

El la mizer-profundo
mi vokas Vin, Sinjor’,
per preĝo el la fundo
de mia kulpa kor’.
Ho Vi, ĉiela reĝo,
aŭskultu kun atent’
al mia arda preĝo,
ĉar premas kulpo-sent’.

Ekstrakto el: EL LA MIZER-PROFUNDO → 770

Anonco de Pardono, Proklamo de la Graco:

Dio estas amo. Li aŭdas la konfeson de nia koro. Per Jesuo Kristo nia peko estas pardonita al ni. Per la Sankta Spirito potenco de nova vivo estas donacita al ni.

Dio metu en nian koron la certecon pri Sia pardono, kaj Li donu al ni marŝi al Sia regno.

[Ni kantu nian dankon.]

Danko-Kanto Spontanea, ekzemple:

087.5

Ĉar bona estas la Sinjor’,
eterna Lia korfavor’.
Fidelas Li de jar’ al jar’,
kaj de idaro al idar’.

Ekstrakto el: ĜOJKRIU, TERO → 859

087.6

Kredo-Konfeso:

Ni kredas en Dio la Patro. Li kreis nin, nin kaj ĉiujn kreitaĵojn, por vivigi nin kune je Sia gloro.

Ni kredas en Jesuo Kristo, nia Sinjoro, veninta inter nin por dividi kaj savi nian vivon. Li amis nin ĝis la morto. Li estas vivanta kaj donas sencon al nia espero.

Ni kredas en la Sankta Spirito. Li laboras en la mondo, animas la eklezion, kaj sendas ĝin por anonci la evangelion ĝis la ekstremaĵoj de la tero.

Aŭ oni diras la Apostolan Kredo-konfeson.

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.7

Al Vi, majesta Patro, estu glor’,
al Vi, Jesuo Kristo, ho Sinjor’,
al Vi, Spirito Sankta, Paraklet’.
Vin, Triunu’, konfesu nia kred’.

AL VI, MAJESTA PATRO, ESTU GLOR’ • M (Psalmo 93): Pierre Davantès, Ĝenevo 1562 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1999

PAROLO DE DIO

Iluminado:

[Ni preĝas al Dio antaŭ ol legi la Skribojn, por ke ili fariĝu por ni Parolo de la vivo.]

Patro, kiu per Via Spirito kunigas la kredantojn en ĉiuj lokoj de la mondo, inspiru tiujn, kiuj parolas, kaj atentigu tiujn, kiuj aŭskultas.

La evangelio estu la vero de nia fido, la fonto de nia amo, la firmeco de nia espero.

Amen.

Bibliaj Legaĵoj kun Himnoj laŭ anonco

Centra Teksto por la Prediko

Prediko

Silento

Orgen-Ludo, eventuale Himno laŭ anonco

LA SANKTA MANĜO

087.8

Prefacio:

[Ni laŭdu Dion:]

Bone estas, kaj estas nia ĝojo, dankadi al Dio pro la vivo, kiun Li donas al ni, la teran vivon kaj la eternan vivon, por la akvo de nia bapto, por la pano kaj la vino de Lia manĝo.

Bone estas, kaj estas nia ĝojo, esti la invitatoj, la amikoj, la gefratoj de Jesuo Kristo, agnoski en tiu ĉi pano kaj en tiu ĉi vino la signojn de Lia amo, de Lia morto, de Lia releviĝo, kaj la anoncon de Lia regno.

Bone estas, kaj estas nia ĝojo, atendi la venon de la Sankta Spirito, por ke kun tiu ĉi pano kaj kun tiu ĉi vino ni ricevu la vivon, kiu venas de Dio, kaj ke ni havu komunecon unuj kun la aliaj.

Bone estas, kaj estas nia ĝojo, kanti la gracon kaj la fidelecon de la Sinjoro.

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.9

Venu nun, animo mia,
ĝoja pro la beno Dia,
kun laŭd-kanto en la koro,
al la domo de l’ Sinjoro:
Ni Vin preĝas el la koro,
uzu nin por Via gloro;
nutru Via patra mano
per ĉiela viva pano.

Ekstrakto el: VENU NUN, ANIMO MIA → 842

087.10

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

Jesuo prenis panon, kaj, beninte, Li dispecigis ĝin, kaj donis ĝin al ili, dirante:

Ĉi tio estas mia korpo, donita por vi. Faru tion memore de mi.

Same Li prenis la kalikon post la manĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango elverŝata por vi.

kp. Mat 26,26s par.

087.11

Epiklezo:

[Ni preĝas:]

Patro, ni rememorigas Jesuon Kriston: Li loĝis inter ni, Li donis Sian vivon por ni.

Ni ĝojas pro Lia releviĝo. Ĝi donas al ni la certecon pri Lia ĉeesto apud ni, ĉiutage, kaj specife ĉe ĉi tiu tablo, kie Li nin invitas.

Ni atendas la tagon, kiam Via regno estos starigita super la tuta universo.

Ni povu per Via Spirito komuniiĝi al la korpo kaj la sango de Via Filo, kaj tiel, ligitaj al Li, ni portu la lumon, la pacon kaj la esperon.

Patro nia:

[Kiel Via Filo instruis al ni, ni preĝas:]

Patro nia…

Silento aŭ Himno laŭ anonco

Invito:

Jen la manĝo, kiun niaj manoj preparis, sed la invitanto estas la Sinjoro.

Jen la tablo, kiun ni pretigis, sed la gastiganto estas Li.

Jen la ĝojo, kiun ni deziris, sed la donanto estas Li.

[Tiuj, kiuj volas komuniiĝi, stariĝu en rondo ĉirkaŭ la komuna tablo. En la reformita kredo ĉiu, kiu kredas en Jesuo Kristo, estas akceptata al la manĝo de la Sinjoro.]

Dispecigo, Levado kaj Disdono:

La pano, kiun ni dispecigas, estas komuniiĝo je la korpo de la Sinjoro Jesuo Kristo.

La kaliko de beno, pri kiu ni donas dankon, estas partopreno en la sango de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1 Kor 10,16

Komunio

Muzikaĵo – Himno laŭ anonco

Dankado:

Ni dankas Vin, Patro, por la manĝo, kiun ni kune prenis. Donacu al ni, ke ni vivu de ĉi tiu nutraĵo, ke ni celebru Vin ĉiam kun ĝojo, kaj ke ni estu tiel atestantoj de Jesuo Kristo.

Silento

Iru en paco en la ĝojo de Via Sinjoro.

Anoncoj

SENDO

087.12

Porpeta Preĝo

[Ni unuiĝas en preĝo:]

Ni preĝas Vin por tiuj, kiuj malsatas: Montru al ni la ĝojon de la divido.

Ni preĝas al Vi por la enmigrintoj kaj por la ekzilitoj: Pretigu nin akcepti ilin kun ĉiuj iliaj fremdaj kutimoj.

Ni preĝas Vin por la soluloj: Konduku nin sur la vojon de ilia sufero.

Ni preĝas Vin por la malestimatoj kaj por la malliberuloj: Rememorigu nin, ke ili rajtas je respekto.

Ni preĝas al Vi por la malsanuloj: Inspiru nin al la oferdono, viziti ilin kaj ĉeesti al ili.

Ni preĝas al Vi por la aŭtoritatuloj en la mondo: Donu al ĉiu el ni, esti respondeca sialoke kaj sianivele.

Ni preĝu al Vi por Via eklezio: Instruu ĝin resti fidela.

Amen.

Mono-Ofero:

[Jen la momento de la oferdono por la servo de la eklezio kaj de ĝia misio en la mondon.]

Patro, dankon pro la oferdono, kiun Vi permesis al ni fari. Ĝi estu la signo de nia dediĉo je Via servo. Amen.

087.13

Sendo kaj Beno:

[Mi petas vin ekstari por ricevi la benon en la nomo de nia Sinjoro.]

Iru por anonci la evangelion parole kaj age. Zorgu pri justeco, pri amo, pri paco. Iru kun la promeso renkonti Jesuon Kriston inter la plej malgrandaj el niaj gefratoj.

kp. Mat 25,40

Dio benu vin kaj gardu vin. Li donacu Sian gracon. Li turnu Sian vizaĝon al vi, kaj donu al vi la pacon.

(kp. Nom 6,24-26)

Amen.

Kanto Spontanea, ekzemple:

087.14

Sankta rondo harmonia,
kie regas Dia pac’,
ĉiu ja disĉiplo Lia,
plena de ĉiela grac’.
Vivu ni en Lia lumo,
kaj la mondo vidu nin:
Unu granda komunumo,
kiu volas sekvi Lin!

Ekstrakto* el: KOROJ AME KUNLIGITAJ → 593

Orgen-Ludo

E: Philippe Cousson
1998 por la 13a Ekumena Kongreso en Nantes (Rezé)*


 

088 ANGLIKANA EŬKARISTIA DISERVO

PREPARO

Voto:

C: Benata estu Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito,
K: kaj benata estu Lia Regno, nun kaj por ĉiam. Amen.

Saluto:

C: La Sinjoro estu kun vi
K: kaj ankaŭ kun vi.

de pasko ĝis pentekosto:

C: Haleluja! Kristo leviĝis.
K: Li vere leviĝis. Haleluja!

088.1

Pento-Faro, ekzemple:

K: Ĉiopova Dio, al kiu ĉiuj koroj estas malfermitaj, ĉiuj deziroj konataj, kaj al kiu neniu sekreto estas kaŝita: purigu la pensojn de niaj koroj per la inspiro de Via Sankta Spirito, por ke ni perfekte amu Vin kaj digne gloru Vian sanktan nomon, per Kristo nia Sinjoro. Amen.

Ĉiopova Dio, nia ĉiela Patro, ni pekis kontraŭ Vi kaj kontraŭ niaj kunhomoj, en penso kaj parolo kaj faro, per neglekto, per malforto, per nia propra intenca eraro. Ni sincere bedaŭras, kaj ni pentas pro ĉiuj niaj pekoj. Pro Via Filo Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, pardonu al ni ĉion pasintan, kaj degnu ke ni servu Vin en la noveco de nia vivo por la gloro de Via nomo. Amen.

088.2

Absolvo:

C: La ĉiopova Dio, kiu pardonas al ĉiuj vere pentantaj, kompatu vin, pardonu kaj liberigu vin de ĉiuj viaj pekoj, konfirmu kaj fortigu vin en ĉio bona, kaj tenu vin en eterna vivo, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Kyrie-Alvoko:

C/K: Sinjoro, kompatu nin.
C/K: Kristo, kompatu nin.
C/K: Sinjoro, kompatu nin.

Resuma Preĝo

laŭ la taga liturgio

DISERVO DE LA VORTO

Legaĵo

Fine la leganto povas diri:

L: Jen la parolo de la Sinjoro
K: Danko estu al Dio

088.3

La Nicena Kredo

je dimanĉoj kaj festo-tagoj, laŭvole ankaŭ en aliaj tagoj

(stare)

K: Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo, kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu eklezio: sankta, katolika* kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

* «Katolika» signifas «universala»

Ĉiuj povas diri:

088.4

K: Ni ne pretendas veni al Via tablo, kompata Sinjoro, fidante al nia propra praveco, sed al Viaj multaj kaj grandaj gracoj.

Ni ne estas indaj preni eĉ nur la panerojn sub Via tablo.

Sed Vi estas la sama Sinjoro, kies naturo estas daŭra elmontro de kompato.

Tial donu al ni, graco-plena Sinjoro, ke ni tiel manĝu la karnon de Via amata Filo Jesuo Kristo, kaj tiel trinku Lian sangon, ke ni ĉiam restu en Li kaj Li en ni. Amen.

DISERVO DE LA SAKRAMENTO

La Paco

(stare)

C: Kristo estas nia paco. Li repacigis nin al Dio en unu korpo per la kruco. Ni renkontiĝas en Lia nomo kaj partoprenas en Lia paco.

La paco de la Sinjoro estu ĉiam kun vi
K: kaj ankaŭ kun vi.

C: (povas diri): Ni interŝanĝu signon de paco.

Ĉiuj povas interŝanĝi signon de paco.

PREPARADO DE LA DONACOJ

La pano kaj la vino estas metitaj sur la sankta tablo.

C: povas glori Dion pro Liaj donacoj per konvenaj vortoj; ĉiuj respondas:

K: Benata estu Dio por ĉiam.

Oni povas kolekti kaj prezenti la donacojn de la komunumo. Oni povas uzi jenajn vortojn:

C: Via, ho Sinjoro, estas la grandeco, la potenco, la gloro, la brilo kaj la majesto; ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via. Ĉio venas de Vi, kaj el la Via ni donas al Vi.

Dum la preparo de la donacoj oni povas kanti himnon.

088.5

UNUA EŬKARISTIA PREĜO

C: La Sinjoro ĉeestas.
K: Lia Spirito estas kun ni.

C: Levu viajn korojn.
K: Ni levas ilin al la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas juste ke ni danku kaj gloru Lin.

C: Vere inde estas; estas nia devo kaj nia ĝojo, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj Vin danki kaj glori, sankta Patro, ĉiela Reĝo, ĉiopova kaj eterna Dio, per Jesuo Kristo, Via sola Filo, nia Sinjoro.
Ĉar Li estas la vivanta Vorto; per Li Vi kreis ĉion de la komenco, kaj formis nin laŭ Via bildo. Per Li Vi nin liberigis de la sklaveco de peko, donante Lin por esti naskita kiel homo kaj por morti sur la kruco; Vi levis Lin el la mortintoj kaj altigis Lin ĝis Via dekstra mano supre. Per Li Vi sendis sur nin Vian sanktan kaj vivigantan Spiriton, kaj faris nin popolo por Via propra posedo.

speciala mencio laŭ la koncerna tago

Tial kun la anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, kaj kun la tuta legiaro de la ĉielo, ni proklamas Vian grandan kaj gloran nomon, eterne laŭdante Vin, dirante:

K: Sankta, sankta, sankta, Sinjoro, Dio de potenco kaj forto. Ĉielo kaj tero plenas de Via gloro. Hosana en la altoj.

Oni povas uzi ankaŭ jenan kantikon:

Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj.

088.6

C: Akceptu nian laŭdon, ĉiela Patro, per Via Filo, nia Savanto Jesuo Kristo ; kaj dum ni sekvas Lian ekzemplon kaj obeas al Lia ordono, donu ke per la potenco de Via Sankta Spirito ĉi tiuj donacoj de pano kaj vino estu por ni Lia korpo kaj Lia sango;

kiu en la sama nokto, en kiu Li estis perfidita, prenis panon kaj dankis; Li rompis ĝin kaj donis al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu, manĝu;
tio estas mia korpo,
kiu estas donata por vi;
tion faru por memoro pri mi.

Same, post la vesper-manĝo, Li prenis la kalikon kaj dankis; Li ĝin donis al ili dirante:

Trinku tion, vi ĉiuj;
tio estas mia sango de la nova interligo,
kiu estas verŝata por vi kaj por multaj
por la pardono de pekoj.
Tion faru, tiel ofte kiel vi ĝin trinkas,
por memoro pri mi.

K: Kristo mortis; Kristo leviĝis; Kristo revenos.

C: Tial, ĉiela Patro, ni memoras Lian sin-oferon, faritan unu-foje por ĉiam sur la kruco, kaj proklamas Lian potencan resurekton kaj gloran ĉiel-iron. Dum ni atendas Lian revenon en gloro, per tiu pano kaj tiu kaliko ni celebras Lian unikan perfektan oferon.

Akceptu per Li, nia granda Ĉefpastro, ĉi tiun nian oferon de danko kaj laŭdo; dum ni manĝas kaj trinkas tiujn sanktajn donacojn en la ĉeesto de Via Dia majesto, renovigu nin per Via spirito, inspiru nin per Via amo, kaj unuigu nin en la korpo de Via Filo, Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Per Li kaj kun Li kaj en Li , en la potenco de la Sankta Spirito, kun ĉiuj kiuj staras antaŭ Vi sur la tero kaj en la ĉielo, ni adoras Vin, Patro ĉiopova, en kantoj de senfina glorado:

K: Beno kaj honoro kaj gloro kaj potenco estu Via eterne. Amen.

Povas sekvi silento.

SANKTA MANĜO

Patro nia

C: Kiel nia Savanto nin instruis, tiel ni preĝas:

K: Patro nia …

088.7

Dispecigo

C: Ni rompas tiun panon por partopreni en la korpo de Kristo.

K: Kvankam ni estas multaj, ni estas unu korpo, ĉar ni ĉiuj partoprenas en unu pano.

Jesuo, Ŝafido de Dio, kompatu nin.
Jesuo, portanto de niaj pekoj, kompatu nin.
Jesuo, redemptoro de la mondo,
donu al ni Vian pacon.

Disdono:

Antaŭ la disdono, la celebranto diras:

C: Alproksimiĝu kun fido. Akceptu la korpon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun Li donis por vi, kaj Lian sangon, kiun Li verŝis por vi.

Manĝu kaj trinku memorante, ke Li mortis por vi, kaj nutru vin el Li en viaj koroj en fido kun dankado.

Fina Danko:

C: Ĉiopova Dio, ni dankas al Vi, ĉar Vi nutris nin per la korpo kaj sango de Via Filo Jesuo Kristo. Per Li ni proponas niajn animojn kaj korpojn, ke ili estu vivanta ofero. Elsendu nin en la potenco de Via Spirito por vivi kaj labori por Via laŭdo kaj gloro. Amen.

FORSENDO

La celebranto povas diri la jenan aŭ alian benon:

C: La paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardu viajn korojn kaj animojn en la scio kaj amo de Dio kaj de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro, kaj la beno de Dio ĉiopova, la Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito, estu inter vi kaj restu kun vi ĉiam.
K: Amen.

C: Iru en paco por ami kaj servi la Sinjoron.
K: En la nomo de Kristo. Amen.

aŭ:

C: Iru en la paco de Kristo.
K: Danko estu al Dio.

E: Adolf Burkhardt 2000

089

Aldona Kanto:

1. Nin irontajn, Dio, benu;
pacon donu al la kor’;
amo Via nin subtenu,
sava graco kaj favor’.
Nin fortigu, nin fortigu
nun por nia viv-labor’.

2. Ni Vin petas, kun dankado
pro la Krist-Evangeli’,
ke la fruktojn de l’ savado
en la vivo montru ni.
Ho Sinjoro, ho Sinjoro!
Kun ni ĉiam restu Vi.

3. Kiam fine en oreloj
sonos la alvoka kri’,
per flugiloj de anĝeloj
ĝoje iru ni al Vi,
kaj eterne, kaj eterne
kun Jesuo estu ni.

LORD, DISMISS US WITH THY BLESSING • M (Dismissal): William Letton Viner • angla T: John Fawcett • E: Agnes Burton Deans, 1966 en HE 275 • AK 258

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung