LITURGIO DE LA HOROJ

090 MATENA LAŬDO

090.1

Malfermo:

C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu subteni min.

S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

091

Himno:

1. Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l’ aŭroro.
Ni do per pia voĉ’ al Dio preĝu,
nia Sinjoro.

2. Li nin kompatu el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono por eterne donu
al ni la pacon.

3. Dio la Patro, Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo sonas en la mondo
kantoj de gloro.

ECCE IAM NOCTIS TENUATUR UMBRA • M (Lobet den Herren): Johann Crüger 1653 • latina T: el la epoko de la Karolidoj • E: Guido Holz 1966*
La saman melodion, sed kun aliaj akordoj → 450

1a Antifono:

091.4

Ho Dio mia, mia gloro!

aŭ en la plena formo:

091.5

Ho Dio mia,
matene mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
vidi Vian forton kaj gloron. (Haleluja.)

091.6

1a Psalmo: Psa 63

VI

Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; * soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, * en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, * vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; * miaj lipoj Vin gloras. — (Antifono)

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, * levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, * kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, * en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, * kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Mia animo algluiĝis al Vi; * min subtenas Via dekstra mano. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.

Oni ripetu la 1an antifonon.

2a Antifono:

091.7

Benata estu Dio.

aŭ en la plena formo:

091.8

Meze de la fajro
la tri viroj kantis kvazaŭ unu-buŝe:
Benata estu Dio. (Haleluja.)

091.9

Laŭdkanto de la tri Junuloj: el Dan 3,56-88

V

Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; * laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; * ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; * steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; * ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; * malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; * glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; * laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. — (Antifono)

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; * laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; * riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; * ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; * laŭdu Lin, homidoj. — (Antifono)

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; * laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; * piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; * prikantu kaj gloregu Lin eterne. — (Antifono)

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; * ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; * laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni ripetu la 2an antifonon.

3a Antifono:

091.10

Ĉiuj popoloj, kantu al Li.

091.11

3a Psalmo: Psa 117

VII

Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, * laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, * kaj la vero de la Eternulo restas eterne. — (Ant.)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.

Oni ripetu la 3an antifonon.

091.12

Legaĵo, ekzemple:

2 Pet 3,13-14

L: Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.

091.13

aŭ:

Apo 7,10-12

L: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. Amen. La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.

091.14

aŭ:

1 Tes 5,4-6

L: Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto nek el mallumo; tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

091.15

Responsorio:

S/K: Filo de l’ vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.
S, ekzemple: Vi Sidas dekstre de la Patro.
Vi venos juĝi la mondon.
Vi sendas la Sanktan Spiriton.
K: Vi nin kompatu, Kristo.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: d.c.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja:

091.16

La Eternulo vizitis Sian popolon.

aŭ en la plena formo:

091.17

La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton;
vizitis nin la sunleviĝo de supre
por gvidi niajn piedojn
en la vojon de paco.

091.18

Laŭdkanto de Zeĥarja:

Luk 1,68-79

VIII

Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, * ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni * en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, * de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj * kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; * la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, * ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li * ĉiujn niajn tagojn. — (Antifono)

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, * por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo * en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, * per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, * por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. Oni ripetu la antifonon.

091.19

Petoj (libere formulitaj, aŭ jene):

C: Benata estu Dio, kiu per Sia Filo donas al la mondo esperon kaj vivon. Al Li ni preĝu:

S: Dio, Vi donas al ni tiun ĉi novan tagon.
K: Donacu, ke ni kompletigu ĝin honore al Vi.

S: Vi enmetis kredon, esperon kaj amon en niajn korojn.
K: Konservu Viajn donojn en ni ĉiutempe.

S: Niaj okuloj estu ĉiam fiksitaj al Vi.
K: Pretigu nin sekvi Vian vokon.

S: Gardu nin kontraŭ la delogoj de la malbono,
K: kaj protektu nin sur ĉiuj niaj vojoj.

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Ni preĝu kiel la Sinjoro instruis nin preĝi:
K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Ĉiopova Dio, Vi vera lumo kaj eterna tago, en la cirkulado de la tempo Vi ĉiam denove donas novan matenon al ni. Forigu la nokton de la malbono, kaj heligu nian koron per la brilo de Via venado. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj regas nun kaj eterne.
K: Amen.

091.20

aŭ:

Petoj:

C: Ni benas Vin, Dio, kiu donacis al ni Vian Filon. Ni vokas al Vi:

S: Plenigu nin per Via amo.
K: Plenigu nin per Via amo.

S: Via Filo mortis por ni sur la kruco.
K: Plenigu nin per Via amo.

S: Li resurektis por ni el la mortintoj.
K: Plenigu nin per Via amo.

S: Li sendis al ni Sian Sanktan Spiriton.
K: Plenigu nin per Via amo.

S: Li restas inter ni ĝis la fino de la mondo.
K: Plenigu nin per Via amo.

S: Li gvidas nin tra tiu ĉi nova tago.
K: Plenigu nin per Via amo.

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Ni preĝu kiel Via Filo instruis nin preĝi:

K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Dio, nia Patro! Via amo estu hodiaŭ kun ni dum ĉiu horo, por ke nia tuta vivo estu glor-kanto antaŭ Vi per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

091.21

aŭ (dimanĉe):

Petoj:

C: Estu laŭdata Jesuo Kristo, Li, nia tago, Li, nia suno, kiu prilumas ĉiun homon. Al Li ni voku:

S: Vi, nia vivo kaj nia savo!
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!

S: Vi donacas al ni la matenon de tiu ĉi tago. Dankante ni celebru Vian resurekton.
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!

S: Via Spirito gvidu nin tra tiu ĉi tago, por ke ni plenumu tion, kio plaĉas al Vi.
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!

S: Ni ĝoje partoprenu en la Diservo de Via eklezio. Nutru nin per Via vorto kaj Via sakramento.
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!

S: Inspiru niajn korojn, por ke ni ekkonu Viajn bonajn farojn.
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Ni preĝu al la Patro, kiel Vi, Jesuo, mem instruis nin preĝi:

K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Niajn agojn, ni petas, Dio, subtenu per Via helpo kaj akompanu per Via favoro, por ke ĉiu nia preĝado kaj farado komenciĝu per Vi kaj en Vi perfektiĝu. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

091.22

Beno:

C: La Sinjoro estu kun vi.
Episkopo: Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

D: … iru en paco.
K: Al Dio estu danko.


 

092  MEZA HORO

092.1

Malfermo:

C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu subteni min.

S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

093

Himno:

1. Honor’ kaj laŭd’ al nia Di’,
ĉar patre kun potenco
miraklojn ĉiam faris Li
laŭ Sia providenco.
Profunde Li konsolas nin,
ke al mizero venu fin’.
Al nia Di’ honoro!

2. La anĝelaro dankas Vin,
ho Estro de l’ ĉieloj.
Sur tero kaj en mara sin’,
kaj fore inter steloj,
laŭdegas ĉio Vin, kaj en
konsento kantas ni Amen.
Al nia Di’ honoro!

3. La tutan kreon tenas Li
konstante en la mano.
Li kun egala simpati’
al ĉiu Di-regnano
prizorgas ĉion kun favor’
de frua ĝis nokt-meza hor’.
Al nia Di’ honoro!

4. Mi el mizer’ alvokis Lin.
Li aŭdis mian krion.
De l’ morto Li forŝiris min,
redonis energion.
Mi dankas do al mia Di’.
Kun mi konfesu ĉiuj vi:
Al nia Di’ honoro!

5. La Eternulo ligis Sin
al Sia Di-popolo.
Li restas ties viv-destin’,
espero kaj konsolo.
La Siajn kun patrina man’
kondukas Li laŭ Sia am’.
Al nia Di’ honoro!

6. Kredantoj al la Dia Fil’,
mortinta por la mondo,
Lin danku pro anim-trankvil’ –
de l’ vero Li la fonto.
La falsajn diojn moku vi,
la Eternulo estas Di’.
Al nia Di’ honoro!

7. Ho, venu al la Dia dom’
kun ĝojo-plena koro.
Ĝoj-kantu ni al Lia nom’
en jubilanta ĥoro:
«Glorinda estas nia Di’,
mirinde faris Li por ni.»
Al nia Di’ honoro!

SEI LOB UND EHR DEM HÖCHSTEN GUT • EG 326 • RG 240 (T) • M (Sei Lob und Ehr): Johann Crüger 1653 (laŭ Guillaume Franc 1543 kaj Loys Bourgeois 1551) • germana T: Johann Jakob Schütz 1675 • E: Richard Hoppe kaj W. J. Downes, 1971 en AK 19 • 4a strofo: Albrecht Kronenberger 1996 • prilaboro: Kloster Kirchberg 1998/2001 • 5a strofo: Adolf Burkhardt 2001

1a Antifono:

093.8

Via mano estu al mi helpo;
ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

093.9

1a Psalmo: Psa 119,169-176

X

Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; * laŭ Via vorto klerigu min.

Mia petego venu al Vi; * laŭ Via diro savu min.

Miaj lipoj eldiru gloradon, * ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.

Mia lango predikos pri Via vorto, * ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.

Via mano estu al mi helpo, * ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, * kaj Via instruo estas mia plezuro.

Mia animo vivu kaj gloru Vin, * kaj Viaj juĝoj min helpu.

Mi erar-vagis kiel perdita ŝafo; / elserĉu Vian sklavon, * ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.

Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —

Oni ripetu la 1an antifonon.

2a Antifono:

093.10

Via trono, ho Sinjoro,
staras por ĉiam kaj eterne.

093.11

2a Psalmo: Psa 45,2-10

VI

Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; * mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; * tial Dio benis vin por ĉiam. — (Antifono)

Zonu vian lumbon per glavo, * vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, * por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano * montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, * ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. — (Antifono)

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; * la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo * pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; * en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; * ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.

Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —

Oni ripetu la 2an antifonon.

3a Antifono:

093.12

Mi vidis la novan Jerusalemon
pretigitan kiel fianĉino ornamita por sia edzo.

093.13

3a Psalmo: Psa 45,11-18

VI

Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, * kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, * tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; * petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; * el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, * ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; * ili eniras en la palacon de la reĝo. — (Ant.)

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; * vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; * tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.

Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —

Oni ripetu la 3an antifonon.

093.14

Legaĵo:

Rom 15,5-7

L: Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo; por ke vi unu-anime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

Versiklo:

S: Al la Eternulo plaĉas Lia popolo.
K: Li ornamas humilulojn per savo.

Preĝo:

C: Ho Dio, fajro de eterna amo, ekbruligu nian koron per Via ardo, por ke ni amu Vin pli ol ĉion, kaj pro amo al Vi ankaŭ niajn gefratojn. Pri tio ni preĝas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

aŭ aliaj konvenaj tekstoj, ekzemple:

093.15

Legaĵo:

L: Ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

1 Joh 4,16

Versiklo:

S: Al Viaj ordonoj klinu mian koron.
K: Vivigu min per Via vorto.

Preĝo:

C: Dio, Vi amas Viajn kreaĵojn, kaj estas ĝojo por Vi loĝi inter la homoj. Donu al ni novan kaj puran koron, kiu estas preta akcepti Vin. Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Fina Voko:

S: Ni benu la Eternulon.
K: Al Dio estu danko.


 

094  VESPRO

094.1

Malfermo:

C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu subteni min.

S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

095

Himno:

1. Kreinto bona Vi de l’ lum’,
per Vi eklumas ĉiu tag’.
La kreon de la tuta mond’
komencis Vi per nova lum’.

2. Maten’ ligita kun vesper’
nomiĝas tag’ laŭ Via vol’.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos’.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.

3. Ne nestu kulp’ en nia kor’
nek flirta, petolema pens’;
ke nek tenebro nek obskur’
detenu nin de nia cel’.

4. Frapante je l’ ĉiela pord’
premion gajnu ni de l’ viv’.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.

5. En tiu ĉi vespera hor’
Vin gloru nia laŭda kant’,
Vin, Patro, Filo kaj Spirit’,
Vin, tri-persona unu Di’. Amen.

LUCIS CREATOR OPTIME • M: gregoria • latina T: 7a-8a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1997

1a Antifono:

095.6

Diris Dio al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi.

095.7

1a Psalmo: Psa 110

VII

La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, * ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: * Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi * en sankta ornamo.

De la komenco de matenruĝo * aliĝas al vi la roso de via junularo. — (Antifono)

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, * laŭ la maniero de Melkicedek. — (Antifono)

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko * frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; * tial li levos la kapon. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —

Oni ripetu la 1an antifonon.

2a Antifono:

095.8

Antaŭ Dio tremu, ho tero,
antaŭ la Sinjoro, haleluja / nia Dio.

095.9

2a Psalmo: Psa 114

IX

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, * la domo de Jakob el fremda popolo,

tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, * Izrael Lia regno. — (Antifono)

La maro vidis kaj forkuris, * Jordan turniĝis malantaŭen;

La montoj saltis kiel ŝafoj, * la montetoj kiel ŝafidoj.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? * Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, * montetoj, kiel ŝafidoj?

Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, * antaŭ la Dio de Jakob,

kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, * graniton en akvodonan fonton. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —

Oni ripetu la 2an antifonon.

095.10

Laŭdkanto el la Apokalipso: el Apo 19,1-7

S/K: Amen, *haleluja.

* En Karesmo: «Amen. Laŭdu Dion.»

S: La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio,
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
K: Amen, *haleluja.

S: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj,
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
K: Amen, *haleluja.

S: Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
K: Amen, *haleluja.

S: Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido,
kaj Lia edzino sin pretigis.
K: Amen, *haleluja.

Apo 19,1-7
AMEN, HALLELUJA • GL 686 • KG 272 • © Christophorus-Verlag, Freiburg • E: Albrecht Kronenberger 1997

095.11

Legaĵo, ekzemple:

2 Kor 1,3-4

L: Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

095.12

aŭ:

2 Tes 2,13-14

L: Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

095.13

aŭ:

1 Pet 1,3-5

L: Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj, en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.

095.14

aŭ:

Rom 11, 33-36

L: Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? Aŭ kiu estis Lia konsilanto? Aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li? Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

095.15

Responsorio:

S/K: Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.
S: Benata Via nomo majesta,
K: laŭdinda kaj gloregenda eterne.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: d.c.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria:

095.16

Ĉe ni Vi restu: Estas vespere,
kaj la tago jam malkreskis. (Haleluja.)

095.17

Laŭdkanto de Maria: Luk 1,46-55

VI

Mia animo altigas la Eternulon, * kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; * ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, * kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj * al tiuj, kiuj Lin timas. — (Antifono)

Li montris forton per Sia brako, * Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, * kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, * kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.— (Antifono)

Li helpis Sian servanton Izrael, * memorante Sian korfavoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, * al Abraham kaj al lia idaro eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

095.18

Porpetoj

libere formulitaj, aŭ unu el jenaj tri modeloj:

C: Ni adoras Jesuon Kriston, la kapon de la eklezio. Ni ĝoje voku al Li:

S: Helpu al Via eklezio,
K: ke ĝi vere estu signo de la unueco en la mondo.

S: Asistu al nia papo … kaj al ĉiuj aliaj episkopoj, al ĉiuj estroj de kristanaj komunumoj.
K: Donacu al ili unuecon, karitaton kaj pacon.

S: Ligu pli kaj pli la kristanojn kun Vi,
K: por ke ili atestu pri Vi per sia vivo.

S: Donu al la mondo Vian pacon,
K: por ke ĉie floru trankvilo kaj sekuro.

S: Al niaj mortintoj donacu la resurekton
K: kaj al ni la eternan vivon kun ili.

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Ni preĝu al la Patro, kiel Vi mem instruis nin preĝi:

K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Aŭdu, Dio, nian preĝon. Protektu kaj gardu nin, kiel dum la tago, tiel ankaŭ dum la nokto. Konsolu nin en niaj afliktoj, por ke ankaŭ ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj regas nun kaj eterne.
K: Amen.

095.19

aŭ:

Porpetoj:

C: Ni preĝu al Kristo, kiu volas savi ĉiujn:

S: Memoru, Sinjoro, la Viajn.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

S: Per Via lumo heligu ĉiujn homojn.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

S: Per Via sango sanktigu la eklezion.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

S: Per Via Spirito loĝu en nia mezo.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

S: Per Via forto protektu la vojaĝantojn.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

S: Per Via graco vivigu niajn mortintojn.
K: Memoru, Sinjoro, la Viajn.

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Laŭ Via instruo ni preĝu:

K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Ni dankas al Vi, ĉiopova Patro, pro tiu ĉi vespero. Ni dankas al Vi, ke Vi elektis nin jam de la komenco, ke Vi sanktigis nin per Via Sankta Spirito, ke Vi donacis al ni la kredon. Tial Vin laŭdu nia tuta vivo per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj regas nun kaj eterne.
K: Amen.

095.20

aŭ:

Porpetoj:

C: Ni preĝu al Dio, la Patro, kiu per la releviĝo de Sia Filo novigis la mondon:

S: Donacu al ni Vian kompaton.
K: Donacu al ni Vian kompaton.

S: Dotu Vian eklezion per la donoj de la Sankta Spirito, por ke ĝi estu meze en la mondo signo de la nova vivo.
K: Donacu al ni Vian kompaton.

S: Ŝirmu la popolojn kontraŭ angoro kaj malespero, por ke la mondo vivu en paco kaj sekureco.
K: Donacu al ni Vian kompaton.

S: Helpu al ĉiuj, kiuj sopiras pri justeco, kaj asistu al ĉiuj subpremataj, malsataj kaj senhelpaj.
K: Donacu al ni Vian kompaton.

S: Vi kondukis Vian Filon tra la morto en la gloron. Kune kun Li gvidu niajn mortintojn al la eterna vivo.
K: Donacu al ni Vian kompaton.

La Preĝo de la Sinjoro:

C: Ĉiujn niajn petojn ni kunigas en la preĝo, kiun Jesuo Kristo, Via Filo, instruis al ni:

K: Patro nia …

Resuma Preĝo

el la taga liturgio, aŭ:

C: Benata Vi estu, Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Laŭ Via granda kompato Vi nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. Vi donacis al ni heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan. Malkaŝu inter ni Vian savon per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu en la lastaj tempoj revenos en gloro. Li estu laŭdata nun kaj eterne.
K: Amen.

095.21

Beno:

C: La Sinjoro estu kun vi.
Episkopo: Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

D: … iru en paco.
K: Al Dio estu danko.


 

096  KOMPLETORIO

096.1

Malfermo:

C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu subteni min.

S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

097

Himno:

1. Jam svenas taga sunobril’.
Ĉi preĝon aŭdo, Mond-Sinjor’:
Nin nokte ŝirmu en trankvil’
laŭ Via povo kaj favor’.

2. Dormante post laciga pen’,
en Vi ni hejmu sen danĝer’,
estonte pretaj en maten’
Vin glori, laŭdi kun sincer’.

3. Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac’,
kaj kun Spirit’ kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac’. Amen.

TE LUCIS ANTE TERMINUM • M: Kempten ĉ. 1000, Verona 11a jc., Antiphonale Romanum 1912 • latina T: 5a-6a jc. • E: Guido Holz 1986*

aŭ alia vespera himno.

La sekvan psalmon oni povas anstataŭigi per alia, ekz. Psa 134 → 729

Antifono (ekster la paska tempo):

097.4

Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin.
Vi ne timu nokt-teruron.

(dum la paska tempo):

097.5

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

097.6

Psalmo: Psa 91

VIII

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, * tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo * estas Dio, kiun mi fidas. — (Antifono)

Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, * de la pereiga pesto.

Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; * Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

Ne timu la teruron de nokto, * nek sagon, kiu flugas tage,

nek peston, kiu iras en mallumo, * nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; * sed vin ĝi ne tuŝos.

Vi nur rigardos per viaj okuloj, * kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

Ĉar Vi, ho Eternulo, * estas mia defendo!

La Plejaltulon vi elektis * kiel vian rifuĝejon. — (Antifono)

Ne trafos vin malbono, * kaj frapo ne atingos vian tendon.

Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, * ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

Sur la manoj ili vin portos, * por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, * vi pied-premos leonidon kaj drakon. — (Antifono)

Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; * Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; * Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Mi satigos lin per longa vivo, * kaj aperigos al li Mian helpon. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

097.7

Legaĵo:

Apo 22,4-5

L: Ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

097.8

aŭ:

1 Pet 5,8-9a

L: Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido.

097.9

aŭ:

el 1 Tes 5,23

L: Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

097.10

aŭ:

el Jer 14,9

L: Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

097.11

Responsorio:

S/K: En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.
S: Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,
K: mi transdonas mian spiriton.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: En Viajn …

Antifono por la Laŭdkanto de Simeon:

097.12

Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj repozu en paco. (Haleluja.)

097.13

Laŭdkanto de Simeon: Luk 2,29-32

III

Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, * laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, * kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, * kaj gloron de Via popolo Izrael. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

Preĝo (dimanĉe):

C: Ĉiopova Dio, ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro. Vespere ni vokas al Vi: ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono. Faru, ke ni ripozu en Via paco kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo. Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

(ekster dimanĉo):

C: Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon, kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la malamiko. Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi. Ili nin gardu en paco; kaj Via beno estu ĉiam sur ni. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

097.14

Beno:

C: Nokton trankvilan kaj finon bonan donu al ni la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

Laŭ kutimo oni povas aldoni la antifonon al Maria:

En la adventa kaj kristnaska tempo:

097.15

Granda de l’ Savant’ patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.
Miris la naturo, ke Dion vi naskis. Do vi naskis vian generinton.
Virgulino estis, restis vi,
Gabriela el buŝo prene tiun Ave.
Nin pekulojn vi kompatu.

latine:

Alma Redemptoris Mater,
quæ pervia cæli porta manes, et stella maris,
succurre cadenti, surgere qui curat, populo:
tu quæ genuisti, natura mirante, tuum sanctum Genitorem;
Virgo prius ac posterius,
Gabrielis ab ore sumens illud Ave,
peccatorum miserere.

ALMA REDEMPTORIS MATER • M kaj latina T: gregoriaj. • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999

En la jara ciklo:

097.16

Salve, reĝina, kompatema patrino,
dolĉa espero, nia vivo, salve.
Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,
en la monda larmo-valo.
Ho Virgulin’, pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn al ni nun turnu.
Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post tiu ĉi ekzilo.
Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.

latine:

Salve, Regina, mater misericordiæ;
vita, dulcedo et spes nostra, salve.
Ad te clamamus, exsules filii Evæ.
Ad te suspiramus, gementes et flentes
in hac lacrimarum valle.
Eia ergo, advocata nostra,
illos tuos misericordes oculos ad nos converte.
Et Jesum, benedictum fructum ventris tui,
nobis post hoc exsilium ostende.
O clemens, o pia, o dulcis Virgo Maria.

SALVE REGINA • M: 17a jc. laŭ Henry Du Mont • latina T: 11a jc. • E: Kongresa preĝaro de 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo, Bernhard Eichkorn en Kompletorioj de la semajno p. 38, Kloster Kirchberg 1999

En Karesmo:

097.17

Vin, ho ĉiela reĝino,
vin ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin lumpordo,
vin, patrino de la Vorto.
Ekjubilu, virgulino,
vi unike inda ino.
Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston petante.

latine:

Ave, Regina cælorum,
ave, Domina angelorum,
salve, radix, salve, porta,
ex qua mundo lux est orta.
Gaude, Virgo gloriosa,
super omnes speciosa;
vale, o valde decora,
et pro nobis Christum exora.

AVE REGINA CÆLORUM • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 1989

En la paska tempo:

097.18

Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latine:

Regina cæli, lætare, alleluia,
quia, quem meruisti portare, alleluia,
resurrexit sicut dixit, alleluia.
Ora pro nobis Deum, alleluia.

REGINA CÆLI, LÆTARE • M: 16a jc., plisimpligita versio de melodio el la 12a jc. • latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/ 1996

Kiam oni kantas aŭ preĝas «Ĉiel-reĝino» anstataŭ la Anĝeluso, oni aldonu:

S: Ĝoju kaj jubilu, Virgulino Maria. Haleluja.
K: Ĉar vere leviĝis la Sinjoro. Haleluja.

S: Ni preĝu. – Dio, vi ĝojigis la mondon per la releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo. Per Lia patrino, la Virgulino Maria, donacu al ni, ke ni kaptu la ĝojojn de la vivo eterna. Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

 


LA SEP SAKRAMENTOJ

Ili aperas unue laŭ la rito de la rom-katolika eklezio. Estas enŝovitaj kelkaj kantoj, ankaŭ baptista bapto-kanto. Poste ni prezentas el la Malgranda Katekismo de Martin Luther la ĉapitrojn pri la bapto, la sankta vespermanĝo kaj la ofico de la ŝlosiloj. Ni esperas, ke ĉiu kristano povas elpreni por si ion helpan, ekzemple biblian perikopon, la benon super la geedzoj aŭ la preĝojn antaŭ la morto.


 

098  LA BAPTO

Saluto

098.1

Demandoj:

C: Kiun nomon [vi havas / vi donis al via infano]?
R: N.

* R signifas: «Respondo».

C: Kion vi deziras [por N.]?
R: La bapton.

[C: Karaj gepatroj! Vi petis la bapton por via infano. Per tio vi deklaras vin pretaj, eduki ĝin en la kredo, por ke ĝi amu Dion kaj la proksimulon laŭ la ekzemplo de Kristo. Ĉu vi konscias pri tiu tasko?
R: Jes.]

C: Karaj bapto-gepatroj! [N. / la gepatroj de N.] petis vin transpreni tiun funkcion. Viamaniere Vi helpu, ke N. fariĝu bona kristano. Ĉu vi estas pretaj fari tion?
R: Jes.

098.2

Enira Preĝo, ekzemple:

C: Ho ĉiopova, eterna Dio, Vi donacas la kredon, sen kiu ne ekzistas bapto. Helpu nun al ni aŭskulti Vian vorton, por ke tiu ĉi kredo kresku en ni per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

098.3

Legaĵo, ekzemple:

1 Pet 2,4-5.9-10

L: Al Li alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Di-posedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan. Vi iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

098.4

Prediko

098.5

Signado per la Krucosigno:

C: N., kun granda ĝojo la eklezio akceptas vin. En ĝia nomo mi signas vin per la kruco-signo, la signo de Kristo, nia Savanto. Post mi [viaj gepatroj kaj] viaj bapto-gepatroj signos vin sur via frunto.

098.6

Porpetoj:

C: Kiu estas baptata, eniras en la komunecon de la sanktuloj. Ilin ni nun alvoku, ĉefe la nom-patronon de tiu ĉi baptota:

Sankta Maria, Patrino de Dio
K: Petu por ni.

Sankta Jozefo
K: Petu por ni.

Sankta Johano Baptisto
K: Petu por ni.

Sanktaj Petro kaj Paŭlo
K: Petu por ni.

Sankta(j) N.
K: Petu por ni.

Ĉiuj sanktuloj de Dio
K: Petu por ni.

Sekvas (libere formulitaj) petoj por la baptota, la bapto-gepatroj, [la gepatroj, la parencoj, konatoj kaj amikoj] kaj por ĉiuj baptotaj kaj baptitaj en la mondo.

098.7

Ekzorcado:

C: Ĉiopova Dio, Vi sendis Vian Filon en la mondon, por ke Li ŝiru nin el la forto de Satano, liberigu nin el la potenco de mallumo, kaj transportu nin en la regnon de lumo. Ni petas Vin: Liberigu tiun ĉi baptotan de la prapeko kaj plenigu [lin / ŝin] per Via Sankta Spirito.

098.8

Oleado per Kateĥumena Oleo:

C: La forto de Kristo, la Savanto, fortikigu vin. Pro tio mi sankt-oleas vin per oleo de savo en Kristo, nia Sinjoro, kiu vivas kaj regas eterne.

098.9

Beno super la Akvo:

C: Ho ĉiopova eterna Dio, donacu al tiu ĉi akvo la forton de la Sankta Spirito, por ke la homo, kreita laŭ Via bildo, fariĝu nova kreitaĵo el akvo kaj Sankta Spirito. Venu sob en tiun ĉi akvon la forto de la Sankta Spirito, por ke ĉiuj, kiuj per bapto estas entombigitaj al morto kun Kristo, kun Li estu levitaj kaj iradu en noveco de vivo.

098.10

Bapto-Konfeso:

C: Ĉu vi kontraŭstaras kontraŭ Satano?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Kaj kontraŭ ĉiu lia malico?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Kaj kontraŭ ĉiuj liaj allogoj?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Ĉu vi kredas je Dio, la ĉiopova Patro, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero?
K: Mi kredas.

C: Ĉu vi kredas je Jesuo Kristo, Lia unu-naskita Filo, nia Sinjoro, kiu naskiĝis el Maria la Virgulino, suferis, kaj estis entombigita, releviĝis el la mortintoj, kaj sidas dekstre de la Patro?
K: Mi kredas.

C: Ĉu vi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika* eklezio, la komunumo de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la revivigo de la mortintoj, kaj la vivo eterna?

* «Katolika» signifas «universala».
K: Mi kredas.

C: Tio estas nia kredo, la kredo de la eklezio, kiun ni ĉiuj konfesas.

K: Mi kredas je Dio … → 001.4

(La Apostola Kredkonfeso)

098.11

Bapto:

C: N., mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

098.12

Oleado per Krismo:

C: Jen vi estas oleata per la sankta krismo, ĉar vi estas membro de la Dia popolo kaj vi por ĉiam apartenas al Kristo, kiu estas sankt-oleita kiel sacerdoto kaj reĝo kaj profeto en eterno.

098.13

Transdono de la Blanka Vesto:

C: N., tiu ĉi blanka vesto estu al vi signo, ke vi per la bapto fariĝis nova kreitaĵo kaj surmetis Kriston. Konservu tiun dignon por la vivo eterna.

098.14

Enmanigo de la Brulanta Kandelo:

C: [Akceptu la lumon de Kristo. / Al vi, karaj gepatroj, karaj bapto-gepatroj, estas konfidata tiu ĉi lumo.] Kristo, la lumo de la mondo, prilumis [vin / vian infanon]. [Vivu / Ĝi vivu] kiel infano de lumo, pruviĝu forta en kredo kaj iru renkonte al la Sinjoro kaj al ĉiuj sanktuloj, kiam Li venos en gloro.

098.15

«Effata»-Rito:

C: Kiel Kristo, dirante «Effata», malfermis al la surd-mutulo la orelojn kaj la buŝon, tiel Li malfermu la orelojn kaj la buŝon ankaŭ al vi, por ke vi aŭskultu Lian vorton kaj konfesu la kredon por savo de la homoj kaj laŭdo de Dio.

098.16

La Preĝo de la Sinjoro:

K: Patro nia …

098.17

Beno:

C: [Ĉiopova Dio, fonto de vivo, benu la patrinon de tiu ĉi infano. Ŝi restu dankema pro la naskiĝo de sia bebo, kaj ĉiam gardu ĝin en Via amo.
K: Amen.]

C: [Ĉiopova Dio, modelo de ĉiu patreco, benu la patron de tiu ĉi infano. Li estu ekzemplo por sia bebo, kaj konduku ĝin al la maturo de la kristana vivo.
K: Amen.]

C: Ĉiopova Dio, rigardu la bapto-gepatrojn, [gefratojn, parencojn, amikojn] de la ĵus baptita kaj ĉiujn, kiuj tie ĉi kunestas. Protektu ilin de la malbono, kaj donacu al ili la plenon de Via paco en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
K: Amen.

C: Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

098.18

Elsendo:

C: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

Dum aŭ post la celebro de la bapto, oni povas elekti el jenaj kantoj:

099

Ĉielo kaj ter’ por vi floru.
Ne penoj, sed ĝoj’ vin favoru.
Vi havu la tempon por miri sen lim’,
kaj pacon por korpo kaj anim’.

4-voĉa gratul-rondkanto por naskiĝdat-reveno
DASS ERDE UND HIMMEL DIR BLÜHEN • EG (Württemberg) 580 • RG 734 • M: Herbert Beuerle 1990 • germana T: Kurt Rose 1990 • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • E: Adolf Burkhardt 1993

100

Vivu, Jesuo, nun en mia kor’,
restu, Jesuo, plu en mia dom’,
por ĉiam’, por ĉiam’, por ĉiam en la kor’,
por ĉiam’, por ĉiam’, por ĉiam en la dom’.

NIECH ŻYJE JEZUS ZAWSZE W SERCU MYM • Śpiewnik p. 118 • kp. ŚK 477 • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: NV 162*

101

1. Baptita estas mi por Di’
per signo-far’ de Kristo;
la stamp’ de l’ Triunu’
por mi senĉesa jen asisto.
Min Dio dotis per Spirit’,
mi estas nun enkristigit’.
Ĝuante Regnan gloron
mi laŭdas la Sinjoron.

2. El akvo kaj el Di-Spirit’
naskiĝis mi denove;
elektis Di’ min Sia id’
kompate, amo-pove.
Mi vokas «Patro mia» Lin,
Li faris heredanto min.
Mi gastos en sereno
ĉe Lia grac-festeno.

3. Min Krist’ elektis, la Sinjor’,
por Li mi vivu tere.
Mi Lin servadu kun fervor’,
pri Li atestu vere.
Ne plu mi vivos en izol’,
amik’ mi estas, apostol’.
Laŭ Kristo mi nomiĝas;
mi min al Li dediĉas.

ICH BIN GETAUFT UND GOTT GEWEIHT • GL 635 • KG 4 • M: Caspar Ulenberg 1603 • germana T: Friedrich Dörr 1970 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: Guido Holz 1986

102

BAPTO-KANTO

uzata en baptista komunumo

M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»

1. oficanto:

Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan’:
Signo de pento, kredo-deklaro,
nasko-sigelo de la kristan’.

2. kunveno:

Venu, kolombo, Dia Spirito,
tuŝu la akvon per Via bril’!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
«Jen mi vin amas, [ho mia fil’ aŭ: mia filin’].»

3. oficanto:

Ĉu vi deziras sekvi Jesuon,
vivi laŭeble laŭ Lia vort’,
ami la homojn, porti la krucon,
morti, kaj vivi spite al mort’?

4. baptoto(j):

Jes, mi deziras sekvi Jesuon,
klare Lin montri en mia mond’,
enpraktikigi Lian instruon,
jesi Lin per tut-viva respond’.

5. oficanto:

Do en la nom’ de Dio, la Patro,
(baptante) kaj en la nom’ de Dio, la Fil’,
kaj en la nom’ de l’ Sankta Spirito
mi nun vin baptas laŭ Dia gvid’.

6. kunveno:

Ni vian bapton ĝoje atestas.
Gloras ni Dion, unu en tri.
Vian fratiĝon gaje ni festas.
Vin bonvenigas la eklezi’.

AKVE MI BAPTOS VIN • E (originale verkita): Leland Bryant Ross 1997* [K676T]


LA KONFIRMACIO

La Episkopo (Celebranto), oleante la konfirmaciatan sur la frunto per krismo, diras:

103

C: N., estu sigelita per la dono de Dio, la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: Pacon al vi!


LA EŬKARISTIO

La sakramento de la eŭkaristio estas la celebro de la sankta meso (vidu tie!), memkompreneble kun la komunio.

Malsanuloj povas ricevi la korpon (kaj la sangon) de Kristo hejme ekster la meso.

Oni povas adori Kriston en la sakramento:
– viziti preĝejon kaj restadi antaŭ la tabernaklo
– ĉeesti eŭkaristian edifon
– partopreni en eŭkaristia procesio
– ricevi la sakramentan benon


 

104 LA KONFESO-SAKRAMENTO

Prepara Preĝo, ekzemple:

104.1

Dio, mi venas al Vi, ĉar mi scias, ke Vi rigardas min kun amo. Vi vidas ĉion, kio estas bona en mi, Vi vidas ankaŭ miajn erarojn kaj pekojn. Ĉion mi povas diri al Vi sincere, kaj Vi pardonas. – Dankon pro Via helpo!

kp. GL 65.1

104.2

aŭ:

Venu, Sankta Spirito, plenigu la korojn de Viaj fideluloj kaj ekbruligu en ili la fajron de Via amo.

Sendu Vian spiriton kaj ili rekreiĝos; kaj Vi renovigos la vizaĝon de la tero.

Ho Dio, kiu instruis la korojn de la kredantoj per lumigo de la Sankta Spirito; donu ke ni ĝuu la veran saĝecon en la sama Spirito kaj ĉiam ĝoju pro Lia konsolo.

Per nia Sinjoro, Jesuo Kristo, kiu vivas kaj regas en unueco de la sama Sankta Spirito, Dio, dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

NV 54*

104.3

Legaĵo, ekzemple:

Luk 19,1-10

Jesuo eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la hom-amaso, ĉar li estis malgranda je staturo. Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomor-arbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

104.4

Esploro de la Konscienco:

Oni povas strukturi ĝin
– laŭ la dek ordonoj
– laŭ vivo-kampoj: familio, profesio k.t.p.
– laŭ la rilatoj al Dio, la proksimuloj, si mem
– laŭ la virtoj: kredo, espero, amo
– el la speciala intenco de la lasta konfeso
– aŭ alie

104.5

Pento:

Penti estas: sin deturni de la erara vojo kaj elekti la ĝustan. Pento ne estas afero de sentimento (kvankam forta emocio povas esti helpa), sed de la volo.

La motivo estu ne nur timo antaŭ puno, sed strebo retrovi sian veran memon, kaj ĉefe la Dia amo.

Pent-Esprimo, ekzemple:

104.6

Patro, mi pekis kontraŭ Via majesto kaj amo; kontraŭ Via sankta volo; kontraŭ Viaj ordonoj. Pardonu al mi ĉiujn ŝuldojn, kiel ankaŭ mi pardonis al ĉiuj miaj ŝuldantoj. Amen.

NV 57*

104.7

aŭ:

Ho Jesuo, mi ekgenuas antaŭ Via sankta kruco kaj mi vidas la suferojn de Viaj sanktaj korpo kaj animo. Miaj pekoj estas la kaŭzo de Via doloro. Tamen mi havas kuraĝon veni al Vi; mi, kiu estas pekulo kaj malŝatinto de Via amo. Mi ja scias, ke Via amo nin serĉas kaj altiras kaj deziras pardoni. Mi ja scias, ke Vi venis por savi ĉiujn pekulojn.

Ho mia Savanto, helpu min, ke mi akiru sinceran penton kaj kor-doloron pro miaj pekoj. Estu mia favor-petanto ĉe Via ĉiela Patro.

Mi petas Vian helpon, por ekkoni miajn pekojn kaj por konfesi ilin laŭvere, kun firma decido ilin eviti. Pro Via altvalora sango, kiu elfluis ankaŭ por mi, estu indulga kaj plene kompatema. Amen.

NV 56*

104.8

Intenco:

La ĝenerala intenco estas la firma volo, ne plu peki.
La speciala intenco estu ne tro vasta, ĝi estu preciza kaj en pozitiva formo.

Intenco povas esti sincera, eĉ se oni timas aŭ antaŭvidas, ke oni denove pekos.

104.9

Konfeso:

Ne ekzistas ordono pri la formo de la konfeso. Se oni ne estas certa, kiel fari ĝin, oni povas simple diri: «Pastro, mi jam de longe ne plu konfesis. Bonvolu helpi al mi.»

104.10

Absolvo:

C: Dio, la kor-favora Patro, per la morto kaj releviĝo de Sia Filo repacigis la mondon al Si, kaj sendis la Sanktan Spiriton por la pardono de la pekoj. Per la servo de la eklezio Li donacu al vi pardonon kaj pacon.

Do mi absolvas vin de viaj pekoj en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

R: Amen.

* R signifas: «Respondo».

104.11

Elsendo:

C: Danku al la Eternulo, ĉar Li estas bona, * kaj Lia boneco daŭros eterne.

Dio pardonis al vi la pekojn. Iru en paco.

104.12

Pento-Faro:

Eskster la konfesejo oni plenumas la destinitan pento-faron.

104.13

Danko-Preĝo, ekzemple:

Ho Dio, Vi pardonis, pro Via senlima boneco, ĉiujn miajn pekojn. Vi forviŝis el mia animo ĉiujn makulojn kaj redonis al ĝi la bonecon de Via graco. Nun mi povas vivi feliĉe pro Via patra amo, kiun Vi donacis al mi. Kun ĝojo mi dankas al Vi.

NV 63*


 

105  LA SANKT-OLEADO DE MALSANULOJ

105.1

La Biblia Fonto:

Jak 5,13-16

Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu. Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

105.2

Konsekrado de la Oleo:

C: Ni preĝu. – Dio, Patro de ĉia konsolo, Vi sendis Vian Filon, mildigi la suferojn de la malsanuloj kaj sanigi ilin. Ni petas Vin: Elaŭdu nian fido-plenan preĝadon. Sendu de la ĉielo Vian Sanktan Spiriton sur tiun ĉi oleon. Kiel dono de Via kreitaĵo ĝi fortigas kaj vivigas la korpon. Per Via beno + tiu ĉi konsekrita oleo fariĝu por ĉiuj, kiujn ni ŝmiras per ĝi, sankta signo de Via kompato. Ĝi forpelu malsanon, doloron kaj aflikton; ĝi estu saniga por korpo, animo kaj spirito: en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Vi vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

105.3

La Sankt-Oleado:

C: (ŝmirante la frunton) Per tiu ĉi sankta oleado Dio helpu al vi per Sia riĉa kompato. Li asistu al vi per la forto de la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: (ŝmirante la manojn) Dio, kiu liberigas vin de viaj pekoj, Li savu vin. Per Sia graco Li vin restarigu.
K: Amen.

105.4

Beno super la Malsanulo:

C: Kara frat[in]o! Benu vin Dio, la Patro.
K: Amen.

C: Sanigu vin Dio, la Filo.
K: Amen.

C: Fortigu vin Dio, la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: Dio protektu kaj restarigu vin.
K: Amen.

C: Li plenigu vian koron per Sia lumo kaj konduku vin al la eterna vivo.
K: Amen.

C: Benu vin [kaj vin ĉiujn, kiuj tie ĉi estas kune] la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

105.5

Preĝoj antaŭ la Pordo de la Morto:

Kredo

Firme mi kredas al Vi, ho Dio viva, ho Triunuo vera. Mi kredas je ĉio, kion Vi revelaciis pere de Jesuo Kristo, kaj kion la sankta eklezio instruas.

La kredon mi volas ne nur anime konservi en mi, sed ankaŭ porti al la aliaj.

Dio, plikuraĝigu mian kredon. Amen.

NV 27*

Espero

Senlime bona Dio, pro la meritoj de Jesuo Kristo mi esperas ricevi de Vi la eternan feliĉon kaj ĉiujn gracojn, kiujn mi por tio bezonas.

Ĉi tion mi esperas kun firma konfido, ĉar Vi ĝin promesis, Vi, kiu estas ĉiopova, senfine bona kaj fidela je la promesoj.

Dio, plifortigu mian esperon. Amen.

NV 28*

Amo

Dio de la amo, mi amas Vin super ĉio el mia tuta koro, ĉar Vi estas senlime aminda.

Pro la amo al Vi mi ankaŭ amas ĉiujn homojn kiel min mem.

Dio, pliardigu mian amon. Amen.

NV 29*

Pento

Kompatema Dio, mi pentas pri miaj pekoj, ne nur pro tio, ke mi meritas punon; sed precipe pro tio, ke mi ofendis Vin, mian plej grandan Bonfaranton kaj la plej superan Bonon.

Mi abomenas ĉiujn miajn pekojn, kaj mi promesas, per la helpo de Via graco, plibonigi mian vivon kaj ne plu peki.

Dio, estu indulgema al mi pekulo. Amen

NV 30*

105.6

En Agonio:

Jesuo, Maria, Jozefo, mi oferas al Vi miajn koron, spiriton kaj vivon.

Jesuo, Maria, Jozefo, helpu al mi dum mia agonio.

Jesuo, Maria, Jozefo, enkonduku mian animon en la ĉielon. Amen.

NV 26*

105.7

Preĝo por Mortinta Edzino

Jam dekomence observanta gardisto de la tuta mondo, ĝojo kaj ravo de l’ anĝeloj: elaŭdu min.

Origina lumo, kiu ne ricevas alian lumon, komenco kaj fino: elaŭdu min.

Harmonio kaj feliĉo super ĉiu harmonio, kaŭzo de ĉio estanta: elaŭdu min.

Al ĉiuj epidemioj sanigon portanta kuracisto, sole justa juĝisto: elaŭdu min.

Nepra helpanto en ĉiaj timoj, favora elaŭdanto de ĉiuj vin alvokantoj: elaŭdu min.

Najbara subtenanto al ĉiuj suferantoj, luma suno: elaŭdu min.

Eterna lumo, plej milda, plej forta, plej mizerikorda kreinto: kompatu kaj elaŭdu min.

Savanto, el kiu fontas ĉiuj trezoroj, plej inda eterna Sinjoro Jesuo: akceptu favore la spiriton, akceptu afable la animon de mia karega edzino! Donu al ŝi la eternan ripozon, refreŝigu ŝin per Via graca roso, tenu ŝin sub la ombro de Viaj flugiloj! Prenu ŝin, Sinjoro, en la plenan kontenton, kiu kontentigas la plej etan same kiel la plej grandan! Lasu ŝin loĝi, Sinjoro, en Via regno, el kiu ŝi venis, ĉe la eternaj, feliĉaj spiritoj!

Min plorigas Margareta, mia elektita edzino. Permesu al ŝi, graco-plena Sinjoro, eterne sin vidi, rigardi kaj ĝojigi en la spegulo de Via eterna Dieco, el kiu ĉiuj anĝelaroj havas sian lumon!

Apartenantoj ĉiuj al la flago de la eterna flago-portisto, ĉiu ajn kreitaĵo min helpu el beata fundo de l’ koro sincere paroli: Amen!

el: La Kampulo de Bohemio, verkita de Johannes el Tepl (el Saaz), kiu vivis de ĉ.1350 ĝis 1414 en Bohemio.
Oni povas adapti la preĝon al la propra situacio, ekzemple okaze de la morto de filino, de patro, frato aŭ avino.
La akcentitaj majuskloj donas la akrostiĥon JOHANNES M. A., do la nomon kaj titolon (Magistro de la Artoj) de la aŭtoro.
E: Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio, p. 183


LA ORDINO

Ekzistas tri gradoj: la ordino por fariĝi:

diakono
presbitero
episkopo

La ordinanta episkopo surmetas silente la manojn sur la kandidaton.


 

106 LA GEEDZIĜO

La gefianĉoj mem donas, unu al la alia, la sakramenton. La paroĥestro, diakono, aŭ delegita presbitero estas necesa atestanto, por ke la geedziĝo estu valida. Ekzistas specialaj juraj reguloj, inter alie por malsam-konfesiaj aŭ malsam-religiaj paroj.

106.1

Saluto

En la libere formulita saluto, C povas uzi ankaŭ bibliajn tekstojn, ekzemple jenajn versojn:

el Psa 20

La Eternulo sendu al vi helpon el la sanktejo, * kaj el Cion Li vin fortigu.

Li donu al vi tion, kion deziras via koro; * kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

106.2

Enira Preĝo, ekzemple:

C: Dio, Kreinto kaj Patro, Vi sanktigis la geedziĝon kiel bildon de la interligo inter Vi kaj Via popolo, inter Kristo kaj Lia eklezio. Elaŭdu nian preĝon por tiu ĉi fianĉo-paro. La gracon de la nupto-sakramento, kiun ili ricevos, ili disfaldu dum sia komuna vivo. Pri tio ni petas Vin per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

106.3

Legaĵo, ekzemple:

1 Kor 13 → 796 (strofoj 1 ĝis 10 plus antifono)

106.4

Esploro pri la Preteco al Kristana Geedziĝo:

C: …, mi demandas vin: Ĉu vi volas post zorga konsidero kaj el libera decido fari la nuptan interligon kun via fianĉ[in]o …?
R: Jes.

* R signifas: «Respondo».

C: Ĉu vi volas ami vian edz[in]on, estimi kaj honori, kaj resti fidela al [ŝi / li] dum ĉiuj tagoj de via vivo?
R: Jes.

C nun demandas ambaŭ gefianĉojn kune:

C: Ĉu vi ambaŭ estas pretaj akcepti infanojn kiel donacojn de Dio, kaj eduki ilin laŭ Kristo kaj Lia eklezio?
R: Jes.

C: Ĉu vi ambaŭ estas pretaj transpreni vian parton de kristana respondeco en eklezio kaj mondo?
R: Jes.

106.5

Beno super la Ringoj:

C: Fidela Dio, Vi faris kun ni nedisigeblan interligon. Ni dankas al Vi, ke Vi staras ĉe nia flanko.

Benu + tiujn ĉi ringojn, kaj ligu la paron, kiu portos ilin, per amo kaj fideleco. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

106.6

Nupto-Promeso:

N., antaŭ la vizaĝo de Dio mi akceptas vin kiel mian edz[in]on.

Mi promesas al vi fidelecon en bonaj kaj malbonaj tagoj, en sano kaj malsano, ĝis la morto nin separos.

Mi volas ami vin, estimi kaj honori, dum ĉiuj tagoj de mia vivo.

Portu tiun ĉi ringon kiel signon de nia amo kaj fideleco:

En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

106.7

Konfirmo:

C: (al la geedzoj) Donu nun unu al la alia la dekstran manon.

Dio ligis vin kiel edzon kaj edzinon. Li estas fidela. Li restos ĉe vi. La bonon, kiun Li komencis, Li perfektigos.

(volvante la stolon ĉirkaŭ la manojn) En la nomo de Dio kaj Lia eklezio mi konfirmas vian nuptan interligon.

(al la atestantoj) Vin, … kaj …, kaj ĉiujn ĉeestantojn mi deklaras atestantoj de tiu ĉi sankta interligo.

«Kion Dio kunigis, tion homo ne disigu.»

Mat 19,6

106.8

Porpetoj (libere formulitaj, aŭ ekzemple):

S: Ni preĝas por … kaj …, kiuj hodiaŭ donis kaj ricevis la nupto-sakramenton: ke ili firme staru en fideleco kaj amo, unu por la alia.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por ĉiuj nupto-paroj: ke ili sian amon ne taksu memkomprenebla, sed akceptu ĝin ĉiam denove kiel donacon.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por la diversaj generacioj, infanoj, gepatroj, geavoj: ke ili sin reciproke komprenu, respektu kaj asistu.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por la eklezio: ke ĝi donu hejmon, protekton kaj helpon por gefianĉoj, familioj, aliaj paroj, senpartnere edukantaj, kaj soluloj.
K: Dio, elaŭdu nin.

106.9

La Preĝo de la Sinjoro:

K: Patro nia …

106.10

Beno:

C: La ĉiopova Dio vin benu per la vorto de Sia buŝo. Li kunigu viajn korojn per la nepereonta ligilo de vera amo.
K: Amen.

C: Estu benataj en viaj infanoj, kaj la amon, kiun vi donas al ili, ili redonu al vi centoble. La paco de Kristo loĝu ĉiam en viaj koroj kaj en via domo.
K: Amen.

C: Veraj amikoj asistu al vi dum ĝojo kaj sufero. Kiu estas mizera, trovu ĉe vi konsolon kaj helpon.

Kaj la beno, kiu estas promesita al la kompatemaj, venu abunde super vian domon.
K: Amen.

C: Benata estu via laboro, kaj ĝia frukto restu ĉe vi. Ne turmentu vin zorgo, ne delogu vin vanta brilo, sed via koro konsideru la trezorojn, kiuj valoras por la eterna vivo.
K: Amen.

C: Dio vin konduku al la pleneco de la maljun-aĝo, kaj donacu al vi la rikolton de la vivo. Kaj post kiam vi fidele servis al Lia regno, Li prenu vin en Sian eternan gloron.
K: Amen.

C: Tion donu al vi la triunua Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

106.11

Elsendo:

C: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

Aldonaj Kantoj:

107

1. Ho, manojn miajn prenu
kaj gvidu min.
Konduku min kaj benu
ĝis mia fin’.
Sen Vi ne iri povas
eĉ paŝon mi.
Min, kie Vi Vin trovas,
kunprenu, Di’.

2. En Via amo nestu
nun mia kor’,
ke ĝi trankvila restu
en ĝoj’, dolor’.
Konsolu mizerulon
per Via vid’.
Mi fermos la okulon
en blinda fid’.

3. Eĉ se mi ĝin ne vidas,
la Patra man’
tra nokt’ al celo gvidas
laŭ Via plan’.
Do manojn miajn prenu
kaj gvidu min.
Konduku min kaj benu
ĝis mia fin’.

SO NIMM DENN MEINE HÄNDE • Unisono 85 • EG 376 • RG 695 • M (Silcher): Friedrich Silcher 1842 • germana T: Julie von Hausmann 1842 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 50 • AK 140

108

1.-3. Ĉantas pro ĝoj’ la ĉielo. Haleluja.
Ĉar vi kaj mi:

1. En ni ambaŭ brilas la gloro de Di’.

2. Nin nun faras unu la amo de Di’.

3. Per ni ambaŭ estu la gloro al Di’.

1.-3. Haleluja. Haleluja.
Haleluja. Haleluja.

EL CIELO CANTA ALEGRIA • el Argentino • Thuma Mina 54 • M kaj hispana T: Pablo Sosa • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 2001

109

1. Du veloj ekhelas
sur golfa lazur’,
du veloj ekŝvelas
al paca forkur’.

2. Se unu ekrondas
per venta alblov’,
la alia respondas
per sama ekmov’.

3. Se unu impetas,
duopas rapid’,
se unu kvietas,
ripozas la amik’.

ZWEI SEGEL ERHELLEND DIE TIEFBLAUE BUCHT • M: Albrecht Kronenberger 1996 • germana T: Conrad Ferdinand Meyer • E: Guido Holz, 1988 en Tra(nskon)dukoj p. 64

110

Nin benu kaj protektu Dio,
Patro, Filo kaj Spirit’.
Amen.

3-voĉa rondkanto
ES SEGNE UND BEHÜTE UNS • EG 174 • RG 352 • KG 675 • M: Hermann Stern ĉ. 1960 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • germana T: beno el la liturgio • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 262


 

111  EL LA KATEKISMO DE MARTIN LUTHER

111.1

LA SAKRAMENTO DE LA SANKTA BAPTO

Unue

Kio estas la bapto?

La bapto estas ne nur simpla akvo, sed ĝi estas la akvo, entenita en la Dia ordono kaj ligita kun la Dia vorto. Kiu estas tiu vorto de Dio? Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras laŭ Mateo en la lasta ĉapitro: Iru en la tutan mondon, disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

Due

Kion donas aŭ por kio utilas la bapto?

Ĝi donas pardonon de la pekoj, liberigas de la morto kaj de la diablo kaj donacas la eternan beatecon al ĉiuj, kiuj kredas tion, kiel la vortoj kaj promesoj de Dio deklaras.

Kiuj estas tiuj vortoj kaj promesoj de Dio?

Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras laŭ Marko en la lasta ĉapitro: Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Trie

Kiel akvo povas havi tiel grandajn efikojn?

Akvo ja ne faras tion, sed la Dia vorto, kiu estas en kaj kun la akvo, kaj la kredo, kiu fidas al tiu vorto en la akvo. Ĉar sen la vorto de Dio la akvo estas simpla akvo kaj neniu bapto; sed kun la vorto de Dio ĝi estas bapto, tio estas graco-riĉa akvo de vivo kaj bano de nova naskiĝo en la Sankta Spirito, kiel Paŭlo diras al Tito en la tria ĉapitro: Dio savas nin per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj de eterna vivo, laŭ la espero.

Tio estas certe vera.

Kvare

Kion signifas do tiu akvo-bapto?

Ĝi signifas, ke la malnova Adamo en ni estu dronigata per ĉiutaga pento kaj pento-faro, kaj ke li mortu kune kun ĉiuj pekoj kaj malbonaj emoj, kaj ke denove ĉiutage eliru kaj reviviĝu nova homo, kiu vivu en justeco kaj pureco antaŭ Dio eterne.

Kie tio estas skribita?

La apostolo Paŭlo diras al la Romanoj en la sesa ĉapitro: Ni estas entombigitaj kun Kristo per la bapto en la morton, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.

111.2

LA SAKRAMENTO DE LA ALTARO AŬ LA SANKTA VESPERMANĜO

Unue

Kio estas la sakramento de la altaro?

Ĝi estas la vera korpo kaj sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sub pano kaj vino por ni kristanoj instalita de Kristo mem, por ke ni manĝu kaj trinku.

Kie tio estas skribita?

Jene skribas la sanktaj evangeliistoj Mateo, Marko, Luko kaj la apostolo Paŭlo: Nia Sinjoro Jesuo Kristo en la nokto, en kiu Li estis perfidata, Li prenis la panon, dankis kaj dispecigis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj kaj diris: Prenu kaj manĝu: ĉi tio estas Mia korpo, kiu estas donata por vi. Ĉi tion faru por memorigo pri Mi. Sammaniere Li prenis ankaŭ la kalikon post la vesper-manĝo, dankis kaj donis ĝin al ili kaj diris: Prenu kaj trinku vi ĉiuj el ĝi: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en Mia sango, kiu estas elverŝata por vi, por la pardonado de pekoj. Ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri Mi.

Due

Por kio do utilas tiu manĝado kaj trinkado?

Tion montras al ni ĉi tiuj vortoj: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj,» nome, ke en la sakramento al ni estas donataj per tiuj vortoj pardonado de la pekoj, vivo kaj beateco; ĉar kie estas pardonado de pekoj, tie estas ankaŭ vivo kaj beateco.

Trie

Kiel korpaj manĝado kaj trinkado povas havi tiel grandajn efikojn?

Manĝado kaj trinkado vere ne faras tion, sed la vortoj tie skribitaj: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj.» Ĉi tiuj vortoj estas, krom la korpa manĝado kaj trinkado, la ĉefaĵo en la sakramento. Kaj kiu kredas al tiuj vortoj, tiu havas, kion ili diras kaj kiel ili tekstas, nome: pardonadon de la pekoj.

Kvare

Kiu ricevas do tiun sakramenton inde?

Fasti kaj korpe pretiĝi ja estas deca ekstera disciplino, sed tiu estas vere inda kaj plene preta, kiu kredas tiujn vortojn: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj.» Sed kiu ne kredas tiujn vortojn aŭ dubas, tiu estas malinda kaj nepreta; ĉar la vorto: «Por vi» postulas vere kredantajn korojn.

111.3

PRI LA OFICO DE LA ŜLOSILOJ KAJ PRI LA PEK-KONFESO

La parto pri la Ofico de la Ŝlosiloj origine ne troviĝas en la Malgranda Katekismo; ĝi tamen devenas de Martin Luther.

Kio estas la Ofico de la Ŝlosiloj?

Ĝi estas la speciala potenco, kiun Kristo donis al Sia Eklezio sur la tero, por pardoni al la pentemaj pekintoj la pekojn, sed por reteni al la nepentemaj la pekojn tiel longe, kiel ili ne pentas.

Kie tio estas skribita?

Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras al Petro laŭ Mateo en la deksesa ĉapitro: Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. Same Li diras al Siaj disĉiploj laŭ Johano en la dudeka ĉapitro: Ricevu la Sanktan Spiriton! Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kaj kies vi retenos, ili estas retenitaj.

Kio estas la konfeso?

La konfeso ampleksas du partojn en si: unu, ke oni konfesu la pekojn, la alia, ke oni ricevu la absolvon aŭ pardonon de la konfes-prenanto, kiel de Dio mem, kaj ke oni nepre ne dubu pri tio, sed firme kredu, ke la pekoj estas pardonitaj per tio antaŭ Dio en la ĉielo.

Kiujn pekojn oni do devas konfesi?

Antaŭ Dio oni devas kulpigi sin pri ĉiuj pekoj, eĉ pri tiuj, kiujn ni ne konscias, kiel ni faras en la Patronia. Sed antaŭ la konfes-prenanto ni konfesu nur tiujn pekojn, kiujn ni scias kaj sentas en la koro.

Kiuj estas tiuj?

Jen rigardu vian staton laŭ la Dek Ordonoj, ĉu vi estas patro, patrino, filo, filino, aŭ en kiu profesio kaj servo vi staras:

ĉu vi estis malobeema, malfidela, maldiligenta, kolerema, malĉasta, malpacema,
ĉu vi ofendis iun per vortoj aŭ agoj,
ĉu vi ŝtelis, preterlasis aŭ malutilis.

Kiamaniere vi konfesas viajn pekojn antaŭ la konfes-prenanto?

Jene vi diru al la konfes-prenanto:

Mi petas, ke vi aŭdu mian pek-konfeson
kaj alparolu al mi la absolvon pro Dio.

Poste konfesu vin kulpa antaŭ Dio pri ĉiuj pekoj kaj eldiru antaŭ la konfes-prenanto tion, kio kuŝas sur vi kiel precipa peko kaj kulpo.

Vian pek-konfeson vi povas fermi per la vortoj:

Tion ĉion mi bedaŭras.
Mi petas gracon.
Mi volas pliboniĝi.

Kiel okazas la Absolvo?

La konfes-prenanto diras:

Dio korfavoru vin
kaj fortigu vian kredon. Amen.

Ĉu vi ankaŭ kredas,
ke mia absolvo estas absolvo de Dio?

Respondo:

Jes, mi kredas.

Poste li diras:

Kiel vi kredas, tiel fariĝu al vi.
Kaj mi laŭ la ordono de nia Sinjoro Jesuo Kristo pardonas al vi viajn pekojn
en la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Iru en paco!

Sed kiuj havas grandan suferon de la konscienco aŭ estas afliktataj aŭ turmentataj, tiujn la konfesprenanto certe scios konsoli per pli multaj vortoj el la Sankta Skribo kaj stimuli al fido. Tio estu nur unu maniero de la pek-konfeso.

La Komuna Pek-Konfeso:

Ĉiopova Dio, favor-kora Patro, mi kompatinda, mizera, pekema homo konfesas al Vi ĉiujn miajn pekon kaj malbon-agon, kiujn mi faris per pensoj, vortoj kaj agoj, per kiuj mi iam kolerigis Vin kaj meritis Vian punon tempan kaj eternan.

Sed mi elkore bedaŭras ilin ĉiujn kaj pentegas pri ili, kaj mi petas Vin pro Via senfunda favor-koreco kaj pro la senkulpaj amaraj sufero kaj morto de Via Filo Jesuo Kristo, ke Vi estu graco-plena kaj favor-kora al mi mizera pek-hava homo, ke Vi pardonu al mi ĉiujn miajn pekojn kaj donacu por mia plibonigo la forton de Via Spirito. Amen.

E: Richard Hoppe 1961

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung