LITURGIA JARO

ADVENTO

Kantoj:
Jen venis al Maria Gabriel → 793
Di-anĝelo Gabrielo → 809
Kyrie-Litanioj:
Ros’ el Di-seren’ → 860
Maria-Antifono:
Granda de l’ Savant’ patrino → 097.15
Meso por Advento → 055

178

|: Alvenis tempo al ni de advento, alvenis tempo de granda ĝoj’. 😐
|: Tra la neĝ-kovrita land’ migras ni, migras ni, al la eterneca rand’. 😐

ES IST FÜR UNS EINE ZEIT ANGEKOMMEN • kp. KG 349, RG 420 • M kaj germana T: epifani-proklama kanto el la svisa kantono Luzern • E: Albrecht Kronenberger 1999

179

1. Miriga ŝip’ alvenas,
ŝarĝita ĝis la rand’,
trankvilan vojon prenas
tra l’ mar’ al nia strand’.

2. Kun frajto altvalora
ĝi ankras nun ĉe l’ bord’.
Malfermas sin la ora
trezora glora pord’.

3. Maria, Virgulino,
la bebon portas vi.
El via ĉasta sino
naskiĝos Di’ por ni.

ES KOMMT EIN SCHIFF, GELADEN BIS AN SEIN HÖCHSTEN BORD • Unisono 6 • GL 114 • EG 8 • KG 305 • RG 360 • M: Kantolibro de Andernach, Köln 1608 • germana T: Alzaco 15a jc., Daniel Sudermann ĉ. 1626 • E: Albrecht Kronenberger 1991/2000, el traduko de Guido Holz 1986

180

1. Jen Li, la vera ĝojo-sun’.
Premantaj ombroj fuĝas nun.
Benata la Sinjor’!

2. Li metas finon al mizer’.
Pro tio ĝoju ĉiu sfer’.
Benata la Sinjor’!

3. Spirito Sankta eĉ tra kriz’
nin gvidu al la paradiz’.
Benata la Sinjor’!

3-voĉa rondkanto
ER IST DIE RECHTE FREUDENSONN • EG 2 • Paul Ernst Ruppel 1955 • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • E: Adolf Burkhardt 1976, kp. la himnon «Vin levu, pordo kaj lintel’» • TK 43

181

Levu vin, pordoj,
pordoj antikvaj,
por ke eniru
Di’, la savant’.

4-voĉa rondkanto
MACHET DIE TORE WEIT • el: Singt und lobt (BE 2400) • M: Hermann Rauhe • T: Psa 24,7 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Albrecht Kronenberger 1995

182

1. Vin levu, pordo kaj lintel’.
La Reĝo venas de l’ ĉiel’,
de ĉiuj regnoj la regant’,
por ĉiuj gentoj la Savant’.
Kun Li aperas viv’ kaj sav’.
Jubilu do pro ĝoj’ kaj rav’:
Benata la Sinjor’,
KREINTO kaj Aŭtor’.

2. Li estas justa sen erar’.
Mildeco estas Lia ĉar’,
sankteco: Lia reĝa kron’;
la sceptro: amo kaj pardon’.
Li metas finon al mizer’.
Pro tio ĝoju ĉiu sfer’:
Benata la Sinjor’,
SAVANTO pro favor’.

3. Feliĉa urb’, feliĉa land’,
se tuŝas ĝin la Reĝa pland’!
Feliĉa ĉiu homa kor’,
se ĝin plenigas Lia glor’!
Jen Li, la vera ĝojo-sun’.
Premantaj ombroj fuĝas nun.
Benata la Sinjor’, KONSOL’ en ĉiu hor’.

4. Ho venu nun, Jesuo Krist’,
en mian koron kun insist’.
Eniru kun la graco-plen’.
Nin tuŝu amo kaj seren’.
Spirito Sankta eĉ tra kriz’
nin gvidu al la paradiz’.
Al Via nom’, Sinjor’,
eterne sonu glor’.

MACHT HOCH DIE TÜR, DIE TOR MACHT WEIT • Unisono 8 • EG 1 • GL 107 RG 363 • KG 298 • M (Macht hoch die Tür): el Geistreiches Gesangbuch de Johann Anastasius Freylinghausen, Halle 1704 • germana T: Georg Weissel (1623) 1642 • E: Adolf Burkhardt 1968/1976 • AK 32

183

1. Ho venu Vi, Imanuel’,
ekbrilu super Izrael’
ploranta sola en ekzil’,
ĝis venos Vi, la Dia Fil’.

refreno:

1.-5. Ho ĝoj’, ho ĝoj’!
Imanuel’ revenos al vi, Izrael’.

2. Ho Jiŝaj-ido, levu Vin,
el ĉenoj liberigu nin,
kaj savu el la nigra mort’!
Ne venku nin infera fort’! Ho ĝoj’ …

3. Ho venu Vi, Matena Sun’!
Dispelu noktajn ombrojn nun,
lumante al mort-ombra voj’,
gajigu nin per sankta ĝoj’. Ho ĝoj’ …

4. Ŝlosil’ Davida, venu Vi!
Malfermu hejmon antaŭ ni;
enlasu nin al Dia glor’;
malbonon ĉian baru for. Ho ĝoj’ …

5. Ho venu Vi, la Leĝ-donint’,
el nubo de Sinaja pint’!
Jam nun al Via Izrael’
revenu Vi, Imanuel! Ho ĝoj’ …

VENI, VENI EMANUEL • O COME, O COME EMMANUEL • Unisono 5 • HAM 49 • HON 358 • LBW 34 • M (Veni Emmanuel): Francio 15a jc., ĉe Thomas Helmore 1856, EG 19 (O komm, o komm, du Morgenstern), RG 362 (Gott, send herab uns deinen Sohn) • latina T: 13a jc., en Psalteriolum Cantionum Catholicorum 1710 • angla T: John Mason Neale 1851/1861 • E: B. John Beveridge, 1966 en HE 26 • AK 37

184

Ho, se Vi disfendus ĉielon kaj malsuprenirus Vi al ni.

3-voĉa rondkanto
ACH, DASS DU DEN HIMMEL ZERRISSEST • M: Herbert Beuerle • T: Jes 64,1 • © Strube Verlag, München • E: Albrecht Kronenberger 1994

185

1. Ĉielojn fendu, ho Sinjor’,
malsupren kuru el la glor’.
Forŝiru, kio estas bar’,
riglil’, seruro kaj rempar’.

2. Ĉielan roson sendu, Di’,
en ros’ defluu, ho Mesi’.
Verŝu, nubar’, per pluva vom’
la reĝon de l’ Jakoba dom’.

3. Ho tero, ĝermu, ĝermu, grund’,
la mond’ verdiĝu en abund’.
Ĉi tiun floron nasku, ter’,
el tero saltu, Sav-esper’.

4. Ho kie restas Vi, konsol’?
Al Vi ja fidas mond-popol’.
Do venu de l’ plej alta hal’,
konsolu nin en larmo-val’.

5. Ho bela stelo, klara sun’,
ni volus Vin rigardi nun.
Leviĝu, sun’; sen via bril’
suspiras ni ja en ekzil’.

6. Mizer’ ĉi tie nia sort’;
minacas nin eterna mort’.
Konduku nin el pek-malben’
per forta man’ al hejm-festen’.

O HEILAND, REISS DIE HIMMEL AUF • Unisono 7 • GL 105 • EG 7 • KG 302 • RG 361 • M (O Heiland, reiss die Himmel auf): Köln 1638, Augsburg (Rheinfelsisches Gesangbuch) 1666 • germana T: Friedrich Spee von Langenfeld 1622 • E: Guido Holz 1985 • TK 114*

186

1. Atendu Jesuon,
do pretu ĉe l’ pordo por Li.
Jubilas la steloj, Li venas, ni estas jam ĉi.

1.-3. Venu, Sinjoro, Maranata.

2. Lumigu la lampojn,
knabinoj, ekardu la kor’
ĉe l’ veno de l’ ĉiam Amata, nomata Sinjor’.

3. Surteren Vi ĵetas
la fajron por brulo en plen’,
kaj ni do la buŝ’, adoranta Vin pro Via ven’.

ERWARTET DEN HERRN • M kaj germana T: Antiphonale zum Stundengebet p. 16-17 • E: Guido Holz 1986

187

1. Sinjoro, venu, ĉar akcepti Vin pretas la ter’.
Sinjoro, venu, maturiĝas gren’ kaj vinber’.
Ĉar ĉiu vivant’ atendas Vorton de Di’.
Ke fine prilumu nin ĉiela radi’!

refreno:

1.-4. Sinjor’, ke Via regno venu!

2. Sinjoro, venu, mankas pan’ al animo-malplen’.
Sinjoro, venu, pretas tablo por la festen’.
Por ke Via korpo estu forto kaj flam’,
per Via ĉeest’, en ni revivu la am’!

3. Sinjoro, venu, kun ni porti turmentojn de l’ mort’.
Sinjoro, venu, preni for la ŝarĝojn de l’ korp’.
Ke per Via kruco ĉesu nia ekplor’,
per Via rigard’ mildiĝu nia angor’!

4. Sinjoro, venu, nin konsumas la nokta venen’.
Sinjoro, venu, jen l’ esper’ en Via maten’.
Ke per Via pac’ foriĝu nia dolor’,
ke per la Spirit’ revivu l’ mondo en glor’!

SEIGNEUR, VENEZ, LA TERRE EST PRÊTE POUR VOUS ACCUEILLIR • CN 373 • LD 391 • M kaj franca T: Didier Rimaud • © Le Seuil • E: Roger Bernard • Nia Kantikaro E20*

188

1. Vi, kies verk’ la univers’,
de l’ Viaj Vi eterna lum’,
de ĉiuj, Kristo, Vi Savant’:
Ni petas Vin, elaŭdu nin.

1. Conditor alme siderum,
æterna lux credentium,
Christe, redemptor omnium,
exaudi preces supplicum.

2. Kompata pri l’ pere-danĝer’
pri l’ mort-destino de l’ eon’,
la mondon lacan savis Vi,
rimedon donis kontraŭ pun’.

2. Qui condolens interitu
mortis perire sæculum,
salvasti mundum languidum,
donans reis remedium,

3. Dum mond’ sin turnis al vesper’,
Vi, kvazaŭ sun’ el sia tend’,
eliris el la pura ĉel’
de l’ virgulino kaj patrin’.

3. vergente mundi vespere,
uti sponsus de thalamo,
egressus honestissima
Virginis matris clausula.

4. Pro Via forto kaj potenc’
genue ĉiu klinas sin,
enĉielul’ kaj surterul’,
Vin konfesante kun humil’.

4. Cuius forti potentiæ
genu curvantur omnia;
cælestia, terrestria
nutu fatentur subdita.

5. Vin, Sankta, fide petas ni,
juĝant’ venonta de l’ eon’:
De ni retenu en ĉi temp’
l’ obusojn de la malamik’.

5. Te, Sancte, fide quæsumus,
venture iudex sæculi,
conserva nos in tempore
hostis a telo perfidi.

6. Al Vi, fidela reĝo, Krist’,
al Via Patro estu glor’,
kaj al la parakleta Spir’,
tra ĉiu tempo kaj eon’. Amen.

6. Sit, Christe, rex piissime,
tibi Patrique gloria
cum Spiritu Paraclito,
in sempiterna sæcula. Amen.

CONDITOR ALME SIDERUM • Unisono 4 • M (Conditor alme siderum) kaj latina T: Kempten ĉ. 1000 • E: Albrecht Kronenberger 1999
• Psa 19,4-6 • Flp 2,9

189

1. «Ho vekiĝu», jen la voko
de l’ gardoj sur la tura roko,
«vekiĝu do, Ciona gent’.»
Nokto-meza estas horo.
Jam trafas hela nin sonoro:
«Ek, virgulinoj kun prudent’!
Fianĉo venas, ho!
La lampojn prenu do.
Haleluja.
Pretiĝu al la nupto vi,
renkonte iru nun al li.»

2. Cion kanton tiun aŭdas,
ĝoj-plene ŝia koro laŭdas,
kaj ŝi leviĝas kun akcel’.
Venas de l’ ĉiela sfero
l’ amiko sava, reĝ’ de l’ vero:
eklumas brile ŝia stel’.
«Nun venu, kara kron’,
Jesu’ de l’ alta tron’!
Di’, hosana.
Ni sekvos Vin por la solen’,
ĉeestos al la Di-festen’.»

3. Gloron kantu ĉiu lango
el homa kaj anĝela rango,
la harpoj kaj cimbala son’.
Dek du perloj jen la pordoj
de Cion; staras ni en l’ ordoj
de l’ anĝelar’ ĉe Via tron’.
Ekvidis ne okul’,
ekaŭdis ne vivul’
tian ĝojon.
Jubilu ni el funda sin’
do «Haleluja» ĝis la fin’.

WACHET AUF, RUFT UNS DIE STIMME • Unisono 92 • EG 147 • GL 110 • RG 850 • KG 210 • M (Wachet auf) kaj germana T: Philipp Nicolai 1599 • E: Guido Holz 1986

En Kristo estas kaŝitaj
ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.

Kol 2,3

190

1. Mond-savanto, naskis Vin
pura, sankta virgulin’.
Al Jesu’ miraklo jen
decis esti la alven’.

2. La miraklon vidis ni,
agis la Spirit’ de Di’:
Viva Vort’ sin vestis per
karno kiel hom’ sur ter’.

3. Li naskiĝis, tamen sen
iu pek’, kaj venis en
mondon kiel hom’ kaj Di’,
savon nun proponas Li.

4. Venis Li de Di’ al ter’,
iris pluen al infer’,
sidas nun kun venka kron’
ĉe la Patro sur la tron’.

5. Venkis Vi per karna mort’,
tia estas Dia fort’;
helpu dum atakoj de
la satana grand-arme’.

6. Lumon el ĉiela hal’
portis Vi al Via stal’;
nokto, morto kaj mizer’
ne plu regas sur la ter’.

7. Dio Patro kaj la Fil’
kaj Spirito en la bril’:
Kun eterna laŭdo ni
dankos Vin, ho sola Di’!

VENI, REDEMPTOR GENTIUM • NUN KOMM, DER HEIDEN HEILAND • Unisono 3 • EG 4 • RG 358 • kp. GL 108, KG 307 • M (Veni, redemptor gentium): Einsiedeln 12a jc.; Martin Luther, Erfurt 1524 • latina T: Ambrosius el Milano ĉ. 386 • germana T: Martin Luther 1524 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 31 • AK 31

191

Vi, kies mano ĉiujn regnojn mire gvidas:
Vian potencon montru Vi al ni,
regalu nin per Via rava sav’.
Vi, per profeta vort’ antaŭdirita:
el la kastelo de l’ ĉiel’
venu malsupren sur la teron,
Krist’, Jesu’.

QUI REGIS SCEPTRA • M: Albrecht Kronenberger ĉ. 1975 • latina T: 9./10. jc. • E: Albrecht Kronenberger 1997

192

1. Aŭdu, gentoj en dolor’:
Tenu forte vin sen timo.
Baldaŭ venos la Sinjor’,
vi Lin vidos en sublimo.

refreno:

Jen por ĉiuj homoj grac’:
Dia pac’.

2. Venos Di’ kun nova ben’,
por ke ĉiuj sin konvertu;
ŝiros nin el pek-katen’,
paco por eterne certu.

Jen por ĉiuj homoj grac’:
Dia pac’.

3. Freŝe ondoj de river’
el rokar’ kaj sablo kuros;
ŝprucos font’ el seka ter’,
abundege gren’ maturos.

Jen por ĉiuj homoj grac’:
Dia pac’.

4. Blindajn ĉarmos brila stel’,
kantos mutaj jen kun vervo,
malsurdiĝos la orel’,
saltos lamaj kiel cervo.

Jen por ĉiuj homoj grac’:
Dia pac’.

5. Ja foriĝos pen’ kaj plor’.
La fidelajn Di’ inspiros.
Kaj al la festen’ de l’ glor’
la elaĉetitoj iros.

Jen por ĉiuj homoj grac’:
Dia pac’.

KÜNDET ALLEN IN DER NOT • GL 106 • EG (Bayern) 540 • M (Morgenglanz der Ewigkeit): Johann Rudolf Ahle 1662, Halle 1704 • germana T: Friedrich Dörr 1972 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: Guido Holz 1986

193

refreno:

1.-4. Roson, ĉieloj, teren vi donu,
ke la Justulon fine ni konu.

versoj:

1. Ho, Vin detenu kaj koleri ĉesu.
Pri niaj pekoj, Dio, Vi forgesu.

2. Pek’ nin turpigis, faris nin lepruloj:
Puraj nin faru Viaj grac-okuloj.

3. Ho, Vi aŭskultu al la preĝo peta.
Sendu Sendoton laŭ anonc’ profeta.

4. Nun konsoliĝu, ho popol’ mizera.
Jam venas tempo: estos vi libera.

NIEBIOSA, ROSĘ • ŚK 11 • M: ĉe Teofil Klonowski, Poznań 1856-1867 • pola T: nekonata verkinto • E («Ĉieloj roson»): NV 103*
• Jes 45,8

194

1. La nokto sin retiras;
proksimas taga hel’.
Ni kante laŭdon diras
al klara maten-stel’.
Eĉ kiu nokte larmis,
kunkantu en ador’:
La stelo lume varmis
sur via tim’ kaj plor’.

2. Anĝeloj al Li servis –
infan’ Li iĝis, sklav’.
Nun Dio mem aperis
por Sia propra prav’.
Kulpulo sian kapon
ne kaŝi devas plu:
Li fide trovis savon
ĉe l’ kripo de Jesu’.

3. La nokto sin formovas.
Nun iru al la stal’.
Vi tie savon trovas;
ĝi ekde l’ praa fal’
profete anonciĝis
por monda histori’.
Kun vi alianciĝis
Li, kiun volis Di’.

4. Plu, multaj noktoj nigros
sur homa kulp’ kaj lac’,
sed nun kun ĉiuj migros
la stel’ de Dia grac’.
Dum ĝia bril’ vin benas,
ne venkos nokto plu.
De l’ Di-vizaĝo venas
la helpo en Jesu’.

5. Di’ en mallumo loĝas,
sed mem heligis ĝin.
Dum Li la mondon juĝas,
Li ja premias vin.
La kosmon Li konstruis –
kaj zorgas por pekul’!
Se vi ĉe l’ krip’ genuis,
plu estos juĝo nul.

DIE NACHT IST VORGEDRUNGEN • Unisono 9 • EG 16 • GL 111 • RG 372 • KG 310 • M: Johannes Petzold 1939 • germana T: Jochen Klepper 1938 • © Bärenreiter-Verlag, Kassel • E: Adolf Burkhardt 1993/1994, en: Ökumenisches Esperanto-Forum, decembro 1995, p. 85

195

1.-4. Nun estas advento, kantu pri ĝi.

1. Unu kandelon vidas vi.
Prikantu ni sanktan tempon en ĥor’;
faru nun vojon por la Sinjor’.

refreno:

1.-4. Ĝoju, kristanoj.
Ĝojon por vi!
Dio estas ĉe ni.

2. Duan kandelon vidas vi.
Mizerajn gefratojn helpu kun am’,
kiel Jesuo faris jam.

3. Trian kandelon vidas vi.
Heligu la mondon per via bonec’;
vivu volonte laŭ Dia spec’.

4. Kvaran kandelon vidas vi.
Jesuo sin montros mem al la mond’;
brilu vi, koroj en la rond’.

WIR SAGEN EUCH AN DEN LIEBEN ADVENT • GL 115 • EG 17 • M: Heinrich Rohr 1954 • germana T: Maria Ferschl 1954 • © Christophorus-Verlag, Freiburg • E: fratino Edith Biberstein OSB 1986

196

1. Venu, Vi, Sinjor’,
cel’ de l’ mondo-vojo,
ke la ploro-ĥor’
ŝanĝu sin al ĝojo.
Domon de l’ tempec’
fajre pereigu,
nove ekestigu
ĝin en eternec’.

2. Ĉiu kreatur’
en dolor’ akuŝas.
Ĝi saviĝos nur,
se Vi mem ĝin tuŝas.
Kontraŭ peko-flu’,
ondoj de l’ malbono,
do de l’ Dia trono
venu Vi, Jesu’.

3. Prete, sobre ni
vivu antaŭ Dio,
atestante pri
Vi, Jesu’, kun pio.
Ni laŭ Via plan’
bridu fiajn emojn,
ŝanĝu niajn memojn,
estu san-fontan’.

4. Venu, Fil’ de hom’,
Via regno venu,
ke per Via nom’
ĉiu gent’ sin benu;
ke en pac-unu’
mondo restariĝu.
Amen. Ĝi fariĝu.
Venu, Vi, Jesu’.

KOMM, HERR JESU, KOMM • GL 568 • M: Heinrich Rohr 1951 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1951/1973 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1996

197

1. «Sendu pluve sur la teron
la Savanton, nuba ondo.
Li forigu la mizeron.»
Tiel jam vokadis mondo.
Kiam post Adama krimo
estris mort’, satano, timo,
tiam homon ĵetis sorto
for de l’ paradiza pordo.

2. Sed la Patro ekkompatis
je mizera homa faro.
Venis Filo, kiu volis
sin oferi por l’ homaro.
Kaj anoncis el ĉielo
al Maria Gabrielo:
«El Spirit’ vi bebon havos,
kiu Izraelon savos.»

3. Se hodiaŭ preĝas homo,
ekkompatos Patro Dio,
venos pac’ en Krista nomo
kaj ekregos harmonio,
kaj triumfos Di-Spirito,
falos pek’, satana mito. –
Estu do Kristnasko nia,
kia festis ĝin Maria.

SPUŚĆCIE NAM NA ZIEMSKIE NIWY • ŚK 17 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. • E: NV 105, prilaboro: Kloster Kirchberg 1999

198

1. Sur sanktaj montoj fondis la Sinjoro
la urbon Cion, kiun amas Li.
El ĉiuj lokoj vin elektis Di’;
Jerusalem’, famiĝas via gloro.

2. Fortikon donos Li al viaj turoj.
El ĉiu lando homojn vokos Li
kaj diros mem al ili: «Ankaŭ vi
naskiĝis inter ĝiaj sanktaj muroj.»

3. Filiŝtoj, Etiopoj, Babelanoj
fariĝos parto de la Di-popol’.
Enskribos ilin Di’ laŭ Sia vol’
kaj nomos ankaŭ ilin Di-infanoj.

4. Kaj kun muzik’ trumpeta kaj cimbala
jubile sonos sur Ciona mont’
la kant’: «En vi ja estas mia font’
de viv-vekanta akvo klar-kristala.»

Psa 87
DIEU POUR FONDER • OP SIONS BERG • LvK p. 149 • M (Psalmo 87): Maistre Pierre 1561 • franca T: Théodore de Bèze • nederlanda T: Klaas Hanzen Heeroma kaj Willem Barnard • E: Jan van Keulen • AK 91

199

1. Jam alvenu, ho Sinjoro,
Vin atendas nia koro,
sen Vi ne povas vivi.

1.-2. Al Kristo pretu nia voj’.
Kaj estu rekta nia far’.
Al Kristo vivu ni kun ĝoj’.
En Li persistu nia star’.

2. Nokto pasis, venas tago.
Estu nova nia ago.
El dormo ni leviĝu.

3. La Sinjoro jam proksimas,
sed animo mia timas:
Ĉu mi jam estas preta?

Al Kristo pretu mia voj’.
Kaj estu rekta mia far’.
Al Kristo vivu mi kun ĝoj’.
En Li persistu mia star’.

JAM ALVENU, HO SINJORO • originalo ne konata • M: buŝe transdonita • E: NV 221*
• Efe 5,14

200

Venos la tag’ de Vi, Mesi’.
Venos la tag’, revenos Vi.

angle:

Wait for the Lord, whose day is near.
Wait for the Lord: keep watch, take heart!

WAIT FOR THE LORD • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso

201

1. Ĝoju, vi, Ciona gent’,
vi Filin’ Jerusalem’!
Jen alvenas via Reĝ’.
Lia nomo: Princ’ de Pac’.
Ĝoju, vi, Ciona gent’,
vi Filin’ Jerusalem’!

2. Hosiana, Davidid’!
Vi la ben’ de l’ Di-popol’.
Vian regnon fondu nun.
Hosiana en la alt’!
Hosiana, Davidid’!
Vi la ben’ de l’ Di-popol’.

3. Hosiana, Davidid’!
Salutatu, milda Reĝ’
sur eterna paca tron’,
Fil’ de l’ Patro, Fil’ de Di’!
Hosiana, Davidid’!
Salutatu, milda Reĝ’!

TOCHTER ZION, FREUE DICH • EG 13 • RG 370 • M (Maccabaeus): Georg Friedrich Händel 1747, Unisono 35 • germana T: Friedrich Heinrich Ranke (ĉ. 1820) 1826 • E: Albrecht Kronenberger 1998

202

Apo 4,2b-8

Mi rigardis, 2b kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta; 3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉiel-arko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo.

4 Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; 6 kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe. 7 Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan. 8 Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:

«Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.»

203

1. Blovu trombonon kun laŭta sonor’:
Baldaŭ revenos Jesu’.
Ĝoju, kredantoj, kaj kantu en ĥor’:
Baldaŭ revenos Jesu’.

refreno:

Venos Jesu’,
venos Jesu’,
baldaŭ revenos Jesu’.

2. Montoj kaj valoj aŭdigu sin, ĉar
baldaŭ revenos Jesu’.
Sekvos anĝeloj en gloro kaj klar’.
Baldaŭ revenos Jesu’.

LIFT UP THE TRUMPET • BLAST DIE POSAUNE • M: George E. Lee antaŭ 1893 • angla T: Jessie E. Strout antaŭ 1893 • germana T: Battle Creek 1893 • E: Gerhard Hofmann 2000 / Adolf Burkhardt 2001

KRISTNASKO

Kyrie-Litanioj:
En tenebro kaj malhel’ → 861
Kyrie … Dio sobiris el ĉielo → 863
Maria-Antifono:
Granda de l’ Savant’ patrino → 097.15

204

1. Estu bonvena, Krist’ Sinjor’.
Estro de la estroj Vi en glor’.
Bonvenigas ni sincere,
Kristo Sinjoro, Vin surtere.

1.-3. Kyrieleis.

2. Kristo, bonvenon inter ni!
Lumo Vi el lumo, Di’ el Di’.
Vivo, vero Vi kaj vojo.
Vin bonvenigas ni kun ĝojo.

3. Ni bonvenigas, Kristo, Vin.
Vi per Via kruco savis nin.
Vi altigis humilulojn.
Vi repacigis nin pekulojn.

SEI UNS WILLKOMMEN, HERRE CHRIST • GL 131 • M kaj germana T (1a strofo): Aachen 13a/14a jc. • E (2a strofo originale verkita): Albrecht Kronenberger 1992

205

1. Aŭdu! Kantas anĝel-ĥor’:
«Nun naskiĝis la Sinjor’!
Pro kompat’ pekulojn Di’
repacigas nun kun Si!»
Homoj tra la tuta tero
resonigu tra l’ etero
l’ anĝel-kanton pri la ven’
de la Beb’ en Betleĥem’!

refreno:

Aŭdu! Kantas anĝelĥor’:
«Nun naskiĝis la Sinjor’!»

2. Krist’, eterne la Sinjor’,
adorata en la glor’,
je la horo de destin’
Ido de la Virgulin’;
karne vualita Li
estis homiĝinta Di’,
inter ni kun sava cel’
venis Li, Imanuel’.

3. Li, ĉiela Princ’ de Pac’,
Li, la suno de justec’,
grace donas al l’ anim’
lumon, vivon, preter lim’.
Venis Li de Sia trono,
ke ne devu morti homo,
sed ke li naskiĝu por
vivo en eterna glor’.

HARK, THE HERALD ANGELS SING • HAM 60 • HON 199 • LBW 60 • M (Mendelssohn): Felix Mendelssohn Bartholdy 1840 • angla T: Charles Wesley 1743 • E: W. J. Downes, 1971 en AK 42

206

Gloro al Di’ en la altoj.
Paco sur tero, sur tero
al la homoj de Lia favoro.
Amen. Amen.

4-voĉa rondkanto
EHRE SEI GOTT IN DER HÖHE • EG 26 • M: Ludwig Ernst Gebhardi ĉ. 1830 • T: Luk 2,14 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 46*

207

1. Ho paŝtistoj Betleĥemaj!
Diru, kion vidis vi?
Kiam venis la anĝelo,
kion tiam diris li?

france:

1. Les Anges dans nos campagnes
ont entonné des chœurs joyeux,
et l’écho de nos montagnes
rédit ce chant mélodieux:

refreno:

|: «Gloria in excelsis Deo!» 😐

2. Vidis ni en fojna trogo
– laŭ la diro de l’ anĝel’ –
Jesueton, homan bebon,
tamen Reĝon de ĉiel’. Gloria …

2. Bergers, grande est la nouvelle:
le Christ est né, le Dieu Sauveur!
Venez, le ciel vous appelle
à rendre hommage au Rédempteur! Gloria …

3. Tiam himnis anĝelaro
ĝojan kanton de esper’:
«Glor’ al Dio en la alto,
paco al la tuta ter’.» Gloria …

3. Il est né, le Roi céleste,
le seul Très-Haut, le seul Seigneur.
En lui Dieu se manifeste
et vous révèle un grand bonheur. Gloria …

4. Ho paŝtistoj, ni vin dankas.
Ni adoru Lin kun vi.
Al Jesuo, Reĝ’ de gloro,
same laŭdu ankaŭ ni. Gloria …

4. Les bergers se réjouirent,
ils ont couru et ils ont vu:
dans la crèche ils reconnurent
l’Enfant promis qui leur sourit. Gloria …

5. Vidu, idoj de la tero,
Sin etigis Fil’ de Di’;
estu pretaj por mistero:
koro-pacon havos vi. Gloria …

5. Voyez, enfants de la terre,
le Fils de Dieu s’est fait petit;
accueillez ce grand mistère
et votre cœur sera en paix. Gloria …

LES ANGES DANS NOS CAMPAGNES • Unisono 17 • EBL 227 • CN 399 • LD 407 • SHEPHERDS, IN THE FIELD ABIDING • M (Gloria = Iris): tradicia franca kristnaska kanto, 18a jc. • franca T: A. M. Roguet • © Musique et Liturgie • angla T: Georg Ratcliffe Woodward • E: M. C. Butler, 1966 en HE 35, 5a strofo: Helmut Rössler 2001 • AK 47

208

1. Ding dong! Plenas en ĉiel’
jubilo sonorila.
Ding dong! Venas de l’ anĝel’
sciig’ ĉiel-kreviga.

angle:

1. Ding dong! merrily on high,
in heav’n the bells are ringing;
ding dong! verily the sky
is riv’n with angelsinging.

refreno:

Gloria, hosanna in excelsis!

2. Sonu sube tie ĉi
el kirko-tur’ sonoro.
Kantu l’ tuta eklezi’,
popolo kaj pastoro. Gloria …

2. E’ven so here below, below,
let steeple bells be swungen,
and io, io, io,
by priest and people sungen. Gloria …

3. Via preĝo en maten’:
la sonoril’-muziko.
En vespero via ben’:
bel-rima glor-kantiko. Gloria …

3. Pray you, dutifully prime
your matin chime, ye ringers;
may you beautifully rhyme
your evetime song, ye singers. Gloria …

DING DONG! MERRILY ON HIGH • HON 109 • M (Branle de l’ Official): tradicia franca • angla T: George Ratcliffe Woodward • E: Albrecht Kronenberger 1998

209

Tion diras Kristo Jesu’:
Mia patro estas Di’.
Dio estas la amo.

kp. Joh 5,18 • 1 Joh 4,16
3-voĉa rondkanto
TION DIRAS KRISTO JESU’ (originalo ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

210

1. Pro la Krist-naskiĝo gajas tuta mondo,
cedas nokt’ malhela, brilas lum-abundo,
kantas ĥoroj de l’ anĝeloj,
ĝoje eĥas tra ĉieloj:

refreno:

Gloria, gloria, gloria in excelsis Deo.

2. Aŭdas paŝtistaro, kiu gardas gregon:
Oni Betleĥemon faru nun kuregon;
ĉar naskiĝis Di-Savanto.
Indas Li je ĉies kanto. Gloria …

3. Kiam greg-gardistoj tion ĉi komprenis,
Betleĥemon ili rapideme venis,
kaj renkontis stalan helon,
obeante la anĝelon. Gloria …

4. Ili staris longe plenaj de stuporo,
ke sin humiligis la Ĉiel-Sinjoro.
Poste ĉiuj sin omaĝe
ĵetis teren sur-vizaĝe. Gloria …

GDY SIĘ CHRYSTUS RODZI • EG 53 • Thuma Mina 267 • ŚK 39* • Kristnaskaj Kantoj, p. 27 • M kaj pola T: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • E: el Hodiaŭ ni preĝas, Henryk Paruzel, prilaborita de Jan Kos, prilaboro: Kloster Kirchberg 1997/2000

210.5

Joh 1,1-14

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.

6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.

9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14 Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

211

1. En stalo sonĝas infano jen,

1.-5. ho kia miraklo sub sun’,

(1) lin glora reĝ’ faris Dio mem,

1.-5. la mondo alias de nun.

refreno:

Gloro al Di’ en la altoj,
pac’ al la homoj sur tero!

2. Jen venis teren la Dia Fil’, (2) por misvojantoj la voj-montril’,

3. Omaĝi venas paŝtista hord’, (3) sendata de la anĝela vort’,

4. Saĝuloj venas de el lontan’, (4) kun oro, mirho kaj oliban’,

5. Al Betleĥemo nin gvidu voj’, (5) laŭ povoj servu ni Lin kun ĝoj’,

EIN KINDLEIN LIEGT IN DEM ARMEN STALL • M kaj germana T: Martin Gotthard Schneider • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Jiři Kořinek, 1991 en Restu kun ni 26*

212

M (Wie schön leuchtet) → 424 «Belega stelo de l’ maten’»

1. Saluton, glora frumaten’,
al kies veno, kies ben’
profetoj nin invitis!
Ho granda tag’, mirinda tag’,
en kiu Dia favor-ag’
la teron revizitis!
Juno
kantas
kun maljuno
en komuno:
Teraj preĝoj
al plej granda el la reĝoj.

2. Li ploros, same kiel ni.
En la mizer’ komprenos Li,
helpanto senkompara.
Nin donos scion pri Di-vol’
kaj dolĉon mildan de konsol’
por la kalik’ amara.
Luktos,
larmos
pro doloro,
ke l’ hom-koro
paci povu,
hejmon malfermitan trovu.

3. Li venas, nia savo, pac’,
ke sun’ ekluma de la grac’
neniam plu sin kaŝu.
Paŝtisto nia estos Li,
ke Liaj restu ĉiam ni
kaj Lia-voje paŝu.
Kore,
fore,
alimonde,
beat-ronde
ni jubilos,
glorigite Lin similos.

VAR HÄLSAD, SKÖNA MORGONSTUND • SPB 119 • sveda T: Johan Olof Wallin 1819 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1971 en AK 43 [K372T]

Se eĉ mil-foje Krist’ en Betleĥem naskiĝus
sed ne en vi, mil-foje vi perdiĝus.

Angelus Silesius

213

1. Paca nokt’,
sankta nokt’!
Sonĝas stel’.
En malhel’
viglas ame la sankta par’.
Ĉarma knabo kun bukla harar’,
dormu; gardos ĉiel’.
Dormu; gardos ĉiel’.

germane:

1. Stille Nacht,
heilige Nacht!
Alles schläft,
einsam wacht
nur das traute, hochheilige Paar.
Holder Knabe im lockigen Haar,
schlaf in himmlischer Ruh,
schlaf in himmlischer Ruh.

2. Paca nokt’,
sankta nokt’!
Tra la land’
vibras kant’:
«Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi’,
Li de l’ mondo Savant’,
Li de l’ mondo Savant’.»

2. Stille Nacht,
heilige Nacht!
Hirten erst
kundgemacht,
durch der Engel Halleluja
tönt es laut von fern und nah:
Christ, der Retter, ist da,
Christ, der Retter, ist da.

3. Paca nokt’,
sankta nokt’!
Tie ĉi Fil’ de Di’
donas amon el Dia kor’.
Por elsavo nun sonas la hor’:
Krist’ naskiĝis por ni!
Krist’ naskiĝis por ni!

3. Stille Nacht,
heilige Nacht!
Gottes Sohn,
o wie lacht
Lieb aus deinem göttlichen Mund,
da uns schlägt die rettende Stund,
Christ, in deiner Geburt,
Christ, in deiner Geburt.

STILLE NACHT, HEILIGE NACHT • Unisono 18 • EG 46 • M (Stille Nacht): Franz Xaver Gruber (1818) 1838 • germana T: Joseph Mohr (1818) 1838 • E: mozaiko, Kloster Kirchberg 1997

214

1. Ĉeestu, fiduloj,
ĝoje triumfantaj,
ho venu, ho venu al Betleĥem’.
Vidu naskitan reĝon de l’ anĝeloj.

refreno:

1.-4. Alkuru, ni adoru,
alkuru, ni adoru,
alkuru, ni adoru
la reĝon de glor’.

2. Li, Dio el Dio,
Lumo el la Lumo,
kaj tamen naskita el virgulin’.
Jen Dio vera, Die generita!

3. Vi, aroj anĝelaj,
ĥoroj de l’ sanktuloj,
jubile ekkantu, laŭdante Lin:
«Gloro al Dio en supera alto!» Alkuru …

4. Do ame ni danku
al la Dia bebo,
pro kies naskiĝo solenas ni.
Vorto eterna nun fariĝis karno. Alkuru …

ADESTE, FIDELES, LÆTI, TRIUMPHANTES • Unisono 16 • M (Adeste fideles): John Reading (antaŭ 1681) 1782 • latina T: John Francis Wade kaj Jean Franĉois Borderies ĉ. 1790 • E: mozaiko, Kloster Kirchberg 1997

215

1. Kristanoj, Dion laŭdu vi
sur Lia alta tron’,
malŝlosas la ĉielon Li,
|: la Filon faras don’. 😐

2. Li estas Dio per gener’
kaj iĝas nun homid’;
Li nuda kuŝas en mizer’
|: en stalo-troga lit’. 😐

3. Rezignas Li pri fort’ kaj hav’,
trapasas ĝis humil’,
figuron prenas Li de sklav’,
|: la Di-potenca Fil’. 😐

4. Denove nun malŝlosas Li
la pordon al Eden’;
ne plu kerubo gardas ĉi.
|: Al Dio glor’ kaj ben’. 😐

LOBT GOTT, IHR CHRISTEN ALLE GLEICH • Unisono 15 • EG 27 • GL 134 • RG 395 • KG 336 • M (Lobt Gott, ihr Christen): Nikolaus Herman 1560 • germana T: Nikolaus Herman 1554 • E: Guido Holz 1986*

216

1. Jen venas ni al Via stal’,
Jesuo el ĉiela hal’,
kun preĝo pri la lumo-bril’
sur voj’ al Vi, ho Dia Fil’.

2. Ni kisas teron antaŭ Vi
kaj laŭdas Vin per ĝojo-kri’!
Benita nokt’, feliĉa hor’,
dum Vi naskiĝis, ho Sinjor’.

3. La mondon regis la satan’,
sed Kristo per la sanga man’
en horo de la kruco-mort’
nin ŝiris el diabla fort’.

4. Sed kial, kial, Fil’ de Di’,
nur la malmultaj pensas pri
la amo, kiu tiris de
ĉielo Vin al nia ve’?

5. Ho tiru nin al Via sin’,
ke ni per kredo amu Vin
kaj sekvu sur ĉielo-voj’
al Vi en la eterna ĝoj’.

6. Kaj tial iam en ĉiel’
kun kanto, laŭdo de anĝel’
en ĥoro de sanktuloj ni
salutos Vin, ho granda Di’!

7. En aroj jam per nia kant’
ni laŭdas, gloras Vin, Savant’;
kaj preĝas: Mi kaj ĉiu hom’
Vin gloru en ĉiela dom’!

HER KOMMER, JESUS, DINE SMÅ • HER KJEM ME, JESUS, DINE SMÅ • NSB 42 kaj 43 • M (Her kommer dine arme Smaa): Johann Abraham Peter Schulz 1786 • norvega T: Hans Adolph Brorson 1732 (bokmål), Elias Blix 1881 (traduko en nynorsk) • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 10 • AK 40

217

1. Betleĥemon kuris la paŝtista ar’.
Gaje ĉiuj ludis al la Krist-infan’.

refreno:

Gloro al Di’ supere,
paco al ni surtere.
Glor’ al Di’.
Glor’ al Di’.

2. Ĉiu kun omaĝo kaj kun ajna don’
venis, Lin saluti sur la pajla tron’. Gloro …

PRZYBIEŻELI DO BETLEJEM PASTERZE • ŚK 64 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Pastoralki, Kraków 1843-1853 • pola T: 17a jc. • E («Alrapidis Betleĥemon»): el Hodiaŭ ni preĝas – kantareto de PKUE (Pola Katolika Unuiĝo Esperantista) 1959, Henryk Paruzel • Kristnaskaj Kantoj, p. 8 • NV 107 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1996

218

1. En Betleĥem’ naskiĝis
por ni la Krist-infan’.
Mirige Di’ homiĝis;
mi estu Lia an’.
Eja, eja; mi estu Lia an’.

2. Vin amas mia koro,
ho infanet’ Jesu’,
en ĝojo, en doloro,
profunde, plu kaj plu.
Eja, eja, profunde, plu kaj plu.

3. Vi, Dio, videbligas
Vin mem sur homa fon’.
Pro tio min mi ligas
al Vi, plej alta bon’.
Eja, eja, al Vi, plej alta bon’.

ZU BETLEHEM GEBOREN • GL 140 • EG 32 • M: Paris 1599, religie Köln 1638 • plurvoĉeco: © Adolf Lohmann, 1938 en Tonsätze zum Weihnachtssingebuch 1. Teil, p. 56 • germana T: Friedrich Spee von Langenfeld 1637 • E: Albrecht Kronenberger 1993

219

1. Flugu, kor’, per ĝoj-flugiloj!
Super ter’
en l’ aer’
kantas anĝel-miloj.
Venu, aŭdu, per la kanto
vokas Di’
nun al vi:
Venis la Savanto!

2. En kristnaska nokta horo
venis el
la ĉiel’
tiu ĉi trezoro.
Por nin savi el la morto
kaj mizer’,
al la ter’
venis Dia Vorto.

3. Ĉu nin Dio do malamas?
Tute ne,
vidu, ke
Lia amo flamas.
Li ja venas nun por porti
kiel hom’
ĉion krom propra pek’, kaj morti.

4. En la trogo nun Li kuŝas,
vokas al
Sia stal’
nin, kaj korojn tuŝas.
«Karaj fratoj, peko via
kaj la pun’
kuŝas kun
mi en trogo mia.»

5. Are, ope nun rapidu
ĉiu hom’
al la dom’,
la Savanton vidu!
Vi ne timu; Lia stelo
vojon al
Lia stal’
montras de l’ ĉielo.

6. Kiu en mallumo iras:
Jen la voj’
al la ĝoj’,
kiu vin ektiras
al la lumo de l’ Sinjoro.
En la flam’
de la am’
ĉesos ĉiu ploro.

7. Nun la kanton pri l’ Sinjoro
aŭdu vi.
Laŭd’ al Di’
eĥu en adoro.
Eĥu ĉiam tiu kanto
de l’ anĝel’
sur ĉiel’:
«Venis la Savanto!»

FRÖHLICH SOLL MEIN HERZE SPRINGEN • EG 36 • M (Fröhlich soll): Johann Crüger 1653 • germana T: Paul Gerhardt 1653 • E: Hans Amund Rosbach, 1971 en AK 38

220

1. In dulci jubilo
gajege kantu do:
Nia kor-trezoro jen in præsepio,
brilanta sun’ de l’ gloro matris in gremio.
Alpha es et O, Alpha es et O.

2. O Jesu parvule,
sen Vi nur estas ve’.
Kore min konsolu, o puer optime.
Regali min bonvolu, o princeps gloriæ.
Trahe me post te, trahe me post te.

3. Ubi sunt gaudia?
Tie, kie tra
ĉiel’ anĝeloj ĉantas nova cantica,
sonoriloj kantas in regis curia.
Eja qualia, eja qualia.

IN DULCI JUBILO • NUN SINGET UND SEID FROH • GL 142 • EG 35 • M (In dulci jubilo) kaj latin-germana T: 14a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1993

Poezio originale miksita el latinaj kaj germanaj eroj. Jen la prononco kaj traduko de la latinaj eroj:

in dulci júbilo = en dolĉa jubilo
in presépio = en la staltrogo
matris in grémio = sur la sino de la patrino
alfa es et o = Vi estas alfa kaj omega
o Jesu párvule = ho Jesuo infaneto
o puer óptime = ho plej bona knabo
o princeps glórie = ho princo de la gloro
trahe me post te = tiru min post Vi
ubi sunt gáŭdia = kie estas la ĝojoj
nova kántika = novajn kantikojn
in regis kúria = en la kortego de la reĝo
ea kvália = ho kiaj (ĝojoj kaj kantikoj)

221

Estu nun bonvena, Krist’ Sinjor’,
estro de la estroj Vi en glor’,
bonvena surtere.

4-voĉa rondkanto: soprano, tenoro, aldo, baso
NUN SEI UNS WILLKOMMEN, HERRE CHRIST • EG 22 • M: Walter Rein, © Bärenreiter-Verlag, Kassel, el: Bruder Singer (BA 1250) • germana T: malnova kristnaska saluto, 17a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1992

222

refreno:

Jen naskiĝis la Di-infan’.
Festa ĉi tago sur nia tero!
Jen naskiĝis la Di-infan’.
Ĉiuj kantu Lin kun elan’.

versoj:

1. Atendita jen la Savant’,
por ni ĉiuj jen la espero.
Atendita jen la Savant’,
jen la lumo por ni, Vivant’!

2. De la trogo ĝis ligno-kruc’,
tre profunda la Di-mistero!
De la trogo ĝis ligno-kruc’,
jen de Dio la amo-flus’.

3. Li revenu ĉe l’ lasta hor’,
nin konduki al Di-tenero.
Li revenu ĉe l’ lasta hor’,
reĝu Li en eterna glor’.

IL EST NÉ, LE DIVIN ENFANT • EBL 223 • CN 397 • LD 401 • M: tradicia • franca T: Didier Rimaud • © Musique et Liturgie• E: Roger Bernard • Nia Kantikaro BS158

Dio sin adaptas al la mizero de la homoj.
Pro tio ĝuste la plej mizera homo
povas havi la plej grandan esperon.

Teresa el Lisieux

223

1. Burĝonis roz-arbedo
el delikata sin’
laŭ olda kant-heredo,
Jiŝaj la origin’;
ekĝermis ĉarma flor’
dum frosta vintro-tempo
je nokto-meza hor’.

2. El virgulin’ beata,
mirinda roz-arbed’,
elvenis flor’ benata
laŭ diro de l’ profet’.
Laŭ sankta Di-ordon’
ŝi naskis infaneton
por nia sav’ kaj bon’.

3. Kaj ĉi floreto belas,
amindas per parfum’;
la nokton ĝi forpelas
per sia brila lum’,
nin helpas el mizer’,
el pek’ kaj morto savas:
Li, hom’ kaj Di’ en ver’.

ES IST EIN ROS ENTSPRUNGEN • Unisono 12 • GL 132, 133 • EG 30 • KG 334 • RG 399 • M (Es ist ein Ros entsprungen): 16a jc.; Speyerer Gesangbuch, Köln 1599 • germana T: Trier (aŭ Mainz) ĉ. 1587/1588, 3a strofo: ĉe Fridrich Layriz 1884 • E: Guido Holz 1986*

Laŭ la sama melodio:

224

M (Es ist ein Ros) → 223 «Burĝonis roz-arbedo»

1. La Vorto enkarniĝis, la Reĝo de ĉiel’;
kaj nokte al ŝafistoj anoncas sin anĝel’.

Sonadu tra l’ aer’:
«Al Dio estu gloro,
kaj paco sur la ter’!»

2. Dum kantas pri la Reĝo la anĝelara ĥor’,
ho ĝoju valoj, montoj, kaj maroj, kun fervor’. Sonadu …

3. Pro homa elaĉeto nun adoradu ni
al Betleĥema bebo; Savanto estas Li. Sonadu …

4. Pereos tenebraĵoj, mallumo pasos for,
kaj Kristo ĉie regos eterne la Sinjor’. Sonadu …

MEΓA KAI ΠAΡAΔOΞON ΘAΥMA • A GREAT AND MIGHTY WONDER • HAM 68 • HON 2 • greka T: Germanos la unua ĉ. 700 • angla T: John Mason Neale • E: Leonard Ivor Gentle, 1966 en HE 38* [K465T]

225

1. La koro ĉiam estas
en stalo de Jesu’,
kaj tie pensoj restas
en plena, nura ĝu’.
Nur tien mi sopiras,
nur tie riĉas mi;
Kristnaske mi deziras
Vin vidi, Fil’ de Di’.

2. En la malluma stalo
forgesu mokon mi.
Ĝi estu reĝa halo,
naskiĝa lok’ de Di’.
Kun dank’ mi tie trovas
fojnujon de l’ Sinjor’,
kaj ĝin mi ĉiam provas
konservi en la kor’.

3. Palacoj devus stari
kun lumoj kaj kolor’,
kaj ĉiuj devus fari
laŭ signo de l’ Sinjor’!
Vi devus Vin ornami
per lumo kaj per bril’.
Stel-torĉoj devus flami
por Vi, la Dia Fil’.

4. Sed ne! Jesu’ ricevas
nur pajlon, kaj en ĝi
vindita kuŝi devas
kristnaske Fil’ de Di’.
Eĉ ĝin Li ne posedas,
ĝi estas nur almoz’;
de bestoj Li heredas
la lokon por ripoz’.

5. Nesteton la hirundo
ja havas, kaj paser’.
Leono en profundo
kaverna en la ter’
ripozon trovi povas;
sed por la forta Di’
neniu domon trovas,
en pajlo dormas Li.

6. Ho venu nun, Sinjoro,
al mi, al mi, al mi!
Malferma estas koro,
ekloĝu nun en ĝi!
Al Vi ĝi apartenas,
ĝin Vi aĉetis sur
la kruc’, do hejmen venas
kaj restu, restu nur.

7. La kripon mi ornamos
per verda palm-foli’.
Vin, sole Vin mi amos,
Jesuo, Fil’ de Di’!
Ĝis mia morta horo,
dum ĝuo kaj dolor’,
en fund’ de mia koro
loĝadu Vi, Sinjor’.

MITT HJERTE ALLTID VANKER • NSB 45 • M (Oslo): norvega varianto de sveda popolmelodio, Västergötland 1816 • norvega T: Hans Adolph Brorson 1732 • E : Hans Amund Rosbach 1966 en CH 14 • AK 41*

225.8

Luk 9,57-62

57 Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 58 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

59 Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 60 Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. 61 Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62 Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

226

1. Dia Vort’, el Dia sfer’
saltis Vi al nia ter’.

refreno:

1.-4. Nin klinante antaŭ Vi,
Vin, Di-Fil’, adoras ni.

2. Krist’, el Via Dia hal’
venis Vi al tia stal’.

3. Hom’ fariĝis Vi por ni,
ke la hom’ fariĝu Di’.

4. Do plenigu, ho Sinjor’,
nin per Via Dia glor’.

DIA VORT’, EL DIA SFER’ • M (Danket Gott, denn er ist gut): Pierre Davantès, Ĝenevo 1562, kp. GL 227, EG 301 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993

227

1. Dum nokt’ silenta kantas la ĉiel’.
Vekas paŝtistojn vortoj de l’ anĝel’:
Tuj leviĝu rapideme,
iru rekte Betleĥemon,
Dion vidos vi,
Dion vidos vi.

2. Trovis paŝtistoj laŭ anĝela kant’
lokon naskiĝan de la Di-infan’
kaj adoris Lin bonkore
kiel sian Di-Sinjoron
en la stala trog’,
en la stala trog’.

3. Kristo, saluton, nia Di-Mesi’!
Milojn da jaroj Vin atendis ni.
Vin profetoj vidi volis,
sed hodiaŭ Vi konsolis
nin per Via ven’,
nin per Via ven’.

WŚRÓD NOCNEJ CISZY • ŚK 76 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1953 • E: el Hodiaŭ ni preĝas, Henryk Paruzel • Kristnaskaj Kantoj, p. 12*, NV 112*

228

1. Ho eta urbo Betleĥem! Vi kuŝas en trankvil’,
en paco de sensonĝa dorm’ sub milda stela bril’.
Sed brilas tra la nokto eterna lum-radi’:
L’ esperoj de la tuta mond’ sin turnas nun al vi.

2. Maria naskis Kri__ston. Kaj supre anĝelar’
kun miro ame gardas Lin, dum dormas la homar’.
Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier’!
Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter’.

3. En trankvileco kaj silent’ okazis Lia ven’.
Kaj same al la homa kor’ doniĝas ĉiu ben’.
Ne aŭdas ni la venon; sed al la peka mond’,
se oni nur akceptos Lin, Li venos je respond’.

4. Ho sankta Beb’ el Betleĥem! Ni preĝas el la kor’:
Naskiĝu Vi jam nun en ni kaj pekon pelu for.
La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel’.
Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel.

O LITTLE TOWN OF BETHLEHEM • Unisono 20 • HON 377 • HAM 65 • M (Forest Green): Anglio 16a jc. • angla T: Phillips Brooks 1868 • E: W. Harvey, 1966 en HE 34

228.5

M (Forest Green) → 228 «Ho eta urbo Betleĥem»

Jam dormas ĉiu enloĝant’
de l’ urbo Betleĥem’,
Herodo ankaŭ, la reĝant’,
kun li Jerusalem’.
Sed viglas sur kamparo
paŝtistoj ĝis maten’,
en stal’ la sankta paro,
eĉ bovo kaj azen’.

Jen brilas stelo el malhel’,
el monda malesper’.
Anĝeloj kantas de l’ ĉiel’
pri paco sur la ter’.
Naskiĝis en la stalo
la Krist-infan’ por ni.
Kaj tra la sfera halo
aŭdeblas: Glor’ al Di’.

Sen iom ajn de l’ Dia glor’
Vi kuŝas en kaban’.
Maldormas ame Via kor’
por mi, ho Krist-infan’.
Vi iĝis povra sklavo
por pliriĉigi min.
Jesuo, mia ravo,
mi kore dankas Vin.

O BETLEHEM, DU KLEINE STADT • EG 55 • germana T: Helmut Barbe 1954 • E: Albrecht Kronenberger 1995 [K93T]

229

Je l’ tempo-plenum’,
dum nokta mallum’,
aŭdiĝas sonado
kaj gaja glorado.
Miriga kial’:
Jen bebo en stal’,
en stal’!

ostinato

rondkanto por dufoje du voĉoj
INMITTEN DER NACHT • M kaj germana T: Gottfried Wolters • © P.J.-Tonger Musikverlag Köln • E: Albrecht Kronenberger 1996

230

1. Tagiĝas, tagiĝas je noktmeza hor’.
Ekbrilas, ekbrilas la stelo en glor’.
Kaj de l’ ĉiel’,
kaj de l’ ĉiel’
sciigon de ĝojo anoncas anĝel’.

2. Naskiĝis, naskiĝis al vi la Mesi’.
Li estas, li estas la Filo de Di’.
Krist’, Di-infan’,
Krist’, Di-infan’,
Li kuŝas en trogo en povra kaban’.

3. Nun gloro, nun gloro al Di’ en super’,
kaj paco, kaj paco al ni sur la ter’.
Do nia kant’,
do nia kant’
jubilu al Kristo, al nia Savant’.

WAS SOLL DAS BEDEUTEN • el Silezio • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1997

231

1. Ho paŝtistoj ĉi,
kion vidis vi?
Ni ekvidis infaneton,
Jesu-Kriston, Di-Fileton.
Jen naskiĝis Li.
Jen naskiĝis Li.

2. Ĉu palacon Li
havis ĉirkaŭ Si?
Estis stalo tre malriĉa
kaj por bovoj nur sufiĉa.
Jen palac’ de Di’.
Jen palac’ de Di’.

3. Kaj en kia lit’
kuŝis Sinjorid’?
Trog’ per fojno plenigita
kaj kap-tuko dismetita
estis Lia lit’,
estis Lia lit’.

4. Kiujn donojn vi
portis por Mesi’?
Ni dankeman donis koron,
por ĝojigi Di-Sinjoron
dum la vivo-pen’,
dum la vivo-pen’.

PASTERZE MILI, COŚCIE WIDZIELI • ŚK 60 • M: P. Studziński, ĉe Jan Siedlecki 1878 • pola T: 18a jc. / ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • E («Paŝtistoj karaj»): 1985 en NV 122*

232

1. Diris el la nokta hel’
al paŝtistoj la anĝel’:
«Granda ĝoj’!
En la urbo de David’
Di’ fariĝis homa id’.
Estro Li de l’ ĉiel’.»

2. «Li, la granda Dia Vort’
kuŝas tie en malfort’.
La Savant’
saltis el la Dia hal’,
loĝas ĉi en povra stal’,
hom’ pro la homa sort’.»

3. Sendis Lin la Dia am’,
nutras Lin patrina mam’.
Stranga voj’:
Tiu, kiu naskis Lin,
tamen restis virgulin’,
in’ en virgin-ornam’.

4. Do al Dio estu glor’,
ben’, jubilo kaj honor’,
laŭda kant’,
al la Patro kaj Spirit’,
kaj al Li, la Nov-naskit’,
nun kaj je ĉiu hor’.

ANIOŁ PASTERZOM MÓWIŁ • ANGELUS PASTORIBUS • ŚK 26 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • T: 11a jc. • E: 1985 en NV 109 («Anĝelo al paŝtistoj») / Albrecht Kronenberger 1999

233

1. Di’ naskiĝas, forto falas,
Mond-sinjoro nude tremas;
fajro frostas, brilo palas,
Senfinulon limoj tenas:
Fil’ de l’ gloro en mizero;
Vivon Morto jam strangolas.

refreno:

1.-4. Vort’ karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

2. Kio grandas pli ol tero?
Di’ rezignas Sian ĝojon.
Ne plezuro, sed sufero
sekvas Lian homan vojon.
Por nin savi de l’ kolero
kiel pek-ofer’ Li rolas. Vort’ karniĝis …

3. Li, en povra stal’ naskito,
trogon havas, ne lulilon.
Brutoj staras ĉe la lito,
fojno kovras Dian Filon.
Malriĉuloj kun sincero
Lin salutas, Li konsolas. Vort’ karniĝis …

4. Levu manon, Di-infano,
nian karan landon benu,
ke konsil’ al ni kaj sano
kaj per Vi bonfarto venu.
Vi fortigas en espero,
kiam Vi al ni parolas. Vort’ karniĝis …

BÓG SIĘ RODZI, MOC TRUCHLEJE • ŚK 30 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. ĉe Franciszek Karpiński • E: 1985 en NV 111*

234

M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»

1. Beb’ de Maria en stala trogo:
nia Kreinto, Estro kaj Di’;
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele;
nia pekaro restas sur Li.

2. Ame Li portis homan malforton;
vivis kaj mortis sur nia ter’:
Li, la Savinto de la homaro,
forta Venkinto kontraŭ infer’.

3. Jam profetita homa infano,
surtronigita supre en glor’.
Estro reganta la universon,
sed nin gardanta en Sia kor’.

LEANABH AN AIGH • CHILD IN THE MANGER • HON 75 • irlanda T: Mary MacDonald • angla T: Lachlan MacBean • E: M. C. Butler, 1966 en HE 29 • AK 55 [K494T]

235

1. Fama rakonto en
Evangelio:
Nova sciigo jen
pri la Mesio.

refreno:

1.-7. Kie la kara Dia Fil’?
Jen Lia klara Dia bril’.
Venu, alkuru kun jubil’.
Gloron al Li!

2. Sonas ĝojeg’, ekzalt’
en la ĉieloj.
Brilas lumeg’ el alt’,
kantas anĝeloj.

3. Zorgas la Virgulin’
pri la infano,
servas kun kor-inklin’
laŭ Dia plano.

4. Ankaŭ Jozefo Lin
vartas kaj flegas,
Lin, kiu mem sen fin’
estras kaj regas.

5. Kaj la paŝtista ar’
pie adoras,
miras pri l’ Dia far’,
gapas kaj gloras.

6. Magoj el orient’
sekvas la stelon,
trovas en okcident’
Imanuelon.

7. Evangelion ĉi
prete ni aŭdu,
kaj la Mesion ni
benu kaj laŭdu.

WESOŁĄ NOWINĘ, BRACIA SŁUCHAJCIE • ŚK 72 • M: Wygrzewalski, ĉe Jan Siedlecki 1878 • pola T: anonima • E: 1985 en NV 124 («Pri sciigo gaja») / Albrecht Kronenberger 1999

236

1. Al ni aperis nun io nova,
pacon al mondo disdoni-pova,
kiun ekvidis,
al ni konigis
simplaj paŝtistoj el Betleĥem’.

2. Kantis anĝeloj antaŭ Kreanto,
mondon vizitas nia Savanto.
Do ni ekiru,
Dion admiru
kun la paŝtistoj el Betleĥem’.

3. Jen ni alvenu vidi l’ infanon,
donojn alportu, penton kaj amon.
Lin ni adoru,
kore Lin gloru
kun la paŝtistoj el Betleĥem’.

ZJAWIŁO SIĘ NAM DZIŚ COŚ NOWEGO • ŚK 78 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. • E («Aperis al ni nun io nova»): 1985 en NV 110*

237

1. Kiu kuros al Etulo kun kristnaska pastoral’,
al Jesuo, Kristo nia, kiu kuŝas en la stal’?
Ho paŝtistoj, venu ĉiuj,
ludu viajn muzikilojn,
kantu gaje al Sinjor’.

2. Ankaŭ ni tuj vin postiros kun kolendo, pia kant’,
kaj jubilos al Etulo, al veninta la Savant’.
En mizera stal’ naskita
ploras Li en la trogo lita.
Lin konsolu nia ĉant’.

3. Kaj pro tio sonu ĉie gaja kanto tra la ter’,
ke sendita venis tien nia Di-Imanuel’.
Ni, Lin varme salutante,
kun anĝeloj laŭdu kante:
Glor’ al Dio en ĉiel’.

INFANT HOLY, INFANT LOWLY • HON 251 • W ŻŁOBIE LEŻY, KTÓŻ POBIEŻY • ŚK 77a • kolendo (= pola kristnaska popolkanto) • M (W żłobie leży = Infant Holy): ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 17a jc. • E: Jan Kos • Kristnaskaj Kantoj, p. 29*, kp. NV 108

238

1. Kiam Maria estis ĉe lulilo,
ĝoje ŝi kantis tie al Di-Filo:
Li li li li la, mia infaneto,
li li li li la, dormu en kvieto.

2. Ĉia kreaĵo kantu al Sinjoro,
helpu al granda ĝoj’ de mia koro:
Li li li li la, Filo de Davido,
li li li li la, mia Di-Reĝido.

3. Flugu de supre hela anĝelaro.
Kantu Sinjoron tuta kosma aro:
Li li li li la, floro bon-odora,
li li li li la, Di’ entroge plora.

GDY ŚLICZNA PANNA • ŚK 86 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski 1843 • pola T: nekonata verkinto • E: NV 118*

239

1. Kristo-infan’, al la kripo ni venas,
portas donacojn kaj kante Vin benas,
donas amante al Vi nian koron,
bonvenigante Vin, nian Sinjoron.

2. Kristo-infan’, elĉiele Vi venis,
korpon homecan mirige alprenis,
ne ektiminte pro nia malriĉo,
por nin regali per Dia feliĉo.

KRISTO-INFAN’ AL LA KRIPO NI VENAS • M: Ferdinand Hrušat 1993 • E (originale verkita): Ferdinand Hrušat 1993 kaj Albrecht Kronenberger 1995

239.3

Luk 2,15-21

15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Betleĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.

19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.

240

1. Aŭdu, paŝtistoj, mi diras al vi
bonan sciigon pri l’ Filo de Di’:
enkarniĝinta, ĵus naskiĝinta,
ĉirkaŭvindita, entrogigita.
Gloron al Li!

2. Vidu, homidoj, la amon de Di’.
Malsupren-iris la Vorto por vi:
kruce murdota, entombigota,
resurektonta, ĉiel-ironta.
Gloron al Li!

3. Venu, kristanoj, rapidu al Li,
kiu bebiĝis en stalo por vi.
Miru ĝojante, kore kantante,
genu-fleksante,
Lin adorante.
Gloron al Di’.

KOMMET, IHR HIRTEN • EG 48 • bohema kristnaska kanto • M: Olomouc (Olmütz) 1847 • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

241

1. Filo plej hela de horo matena!
Al ni aperu ĉe l’ ruĝ-horizont’.
Stel’ orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont’.

2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas,
kuŝas la Bebo en stal’ de bovar’;
sed la dormanton anĝeloj gardadas,
Estron kaj Reĝon de l’ tuta homar’.

3. Kio plej plaĉos al nia Savanto?
Spicoj Edomaj kaj luksa ofer’?
Perloj de l’ maro, aŭ gemoj de l’ monto,
mirho arbara aŭ oro de l’ ter’?

4. Vane ni celus per tia adoro
gajni favoron de Li – Eternul’.
Li plej deziras la servon de l’ koro,
preĝon vidvinan kaj de malriĉul’.

5. = 1.

BRIGHTEST AND BEST • HON 70, kp. HAM 75, LBW 84 • M (Epiphany): Joseph Francis Thrupp • angla T: Reginald Heber • E: Giles Leigh Browne, 1966 en HE 43 • AK 57

242

1. En bova fojn-trogo anstataŭ litet’
ripozis la dolĉa Jesua kapet’.
La steloj rigardis el nuba vual’
al eta Jesuo dormanta en stal’.

2. La bovoj blekadis post taga labor’,
sed kuŝis Jesuo sen plendo aŭ plor’.
Jesu’, mi Vin amas! Ho restu kun mi;
protektu min ĝis la matena radi’.

3. Ho kara Jesuo! Ne iru Vi for,
sed restu proksime por ĉiam en kor’.
Benadu infanojn sur ter’ tie ĉi,
ĝis vivo ĉiela, en gloro kun Vi.

AWAY IN A MANGER • HON 51 • M (Cradle Song) kaj angla T: William James Kirkpatrick • E: Ellen Gregory, 1966 en HE 259 • AK 49

243

1. En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko,
kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal’, en la trogo.
Por Vi ekmankis la loko, sur teron kiam Vi venis,
Adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon,

2. kaj tio, kvankam Vi venis ĉielan fajron bruligi,
per Via nobla sufero de mond’ pereon haltigi,
kaj kvankam esti Vi volis por ni de l’ vivo la pano,
kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.

3. Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.
Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?
Ĉar por Vi mankas la loko en multaj homaj animoj.

EN BETLEĤEMA GASTEJO • NV 113*

244

1.-3. Feliĉega vi,
ĉarmo-plena vi,
krista fest’, beno por homar’!

1. Mondo perdiĝis, Kristo naskiĝis.

2. Krist’ nin kunligis, nin senpekigis.

3. Kriston adoru. Lin ni honoru.

1.-3. Ĝoju, ĝoju vi, ho kristanar’.

O DU FRÖHLICHE • Unisono 19 • EG 44 • M (Sicilian Mariners): Sicilio antaŭ 1788, ĉe Johann Gottfried Herder 1807 • germana T: 1a strofo Johannes Daniel Falk (1816) 1819, 2a kaj 3a strofo Heinrich Holzschuher 1829 • E: Ferdinand Pfeil en Germanaj Kantoj

245

1. Li kuŝas en stal-trogo,
la Dia mond-espero.
La eĥo de eklogo
jubilas tra aero,
rakontas pri anĝelo,
pri gloro en ĉielo,
pri paco sur la tero.

2. Resonas nia koro
de l’ ĝojo-plena temo.
Ekbrilas kiel oro
la urbo Betleĥemo.
Eksplodu ovacio:
Aperas la Mesio
al vi, Jerusalemo.

3. El vi la melodio
eliru, ho Ciono,
ke ĝermu religio
en ĉiu regiono,
ke kresku kredo, amo,
vastiĝu kiel flamo
tra tempo, tra eono.

LI KUŜAS EN STALTROGO • M (Ich steh an deiner Krippen hier): Johann Sebastian Bach 1736, EG 37 • E (originale verkita) Albrecht Kronenberger 1992

245.4

Tit 3,4-7

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.

246

1. Ĝoju la mondo! Venis jam
al tero la Sinjor’!
Lin bonvenigu gaje,
kun laŭdo kaj kun amo,
kaj kantu ĉiu kor’,
kaj kantu ĉiu kor’,
kaj kantu, kantu ĉiu kor’!

2. Pekoj ne kresku plu, nek ĝen’;
nek dornojn nasku ter’.
Anstataŭigas Li nun
la homan mort-malbenon
per vivo kaj liber’,
per vivo kaj liber’,
per vivo, vivo kaj liber’.

3. Ĝoju la tero! Ĝoju, ĉar
alvenis la Savant’!
De montoj kaj de l’ maro,
de voĉoj de l’ homaro
resonu ĝoja kant’,
resonu ĝoja kant’,
resonu, sonu ĝoja kant’.

4. Teron Li regas per la grac’,
per amo kaj per ver’.
Naciojn Li alvokas
al justo kaj al paco,
per Sia sin-ofer’,
per Sia sin-ofer’,
per Sia, Sia sin-ofer’.

JOY TO THE WORLD • LBW 39 • HON 283 • M (Antioch): Georg Friedrich Händel, Lowell Mason 1836 • angla T: Isaac Watts, parte el Psa 98 • E: Leland Bryant Ross 1996
• Psa 98

246.5

Jes 52, 7-10

7 Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio! 8 Jen eksonis la voĉo de viaj gardo-starantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝoj-krias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

9 Triumfu, ĝoj-kriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon. 10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

247

1. Anĝeloj, venu el ĉiel’.

1.-5. Eja, eja. Zuzani, zuzani, zuzani.

(1) Alvenu el ĉiela hel’.

1.-5. Haleluja, haleluja. Naskiĝis Krist’ el Maria.

2. Alvenu ne sen muzikil’. (2) Muziku al la Dia fil’.

3. La bebon laŭdu per trombon’, (3) per tubjo, korno, klarion’.

4. Tintilon veku kun bekflut’, (4) kun sistro, liro kaj liut’.

5. Tiele ĝoju, anĝelar’. (5) Jubilu same, kristanar’.

VOM HIMMEL HOCH, O ENGEL KOMMT • EG (reform.) 542 • M: Paderborn 1616, Köln (Brachel) 1623 • germana T: laŭ Friedrich Spee von Langenfeld • E: Albrecht Kronenberger 1992

«Zuzani» verŝajne estas iu lulvorto.

248

1. Nun estas tempo ĝoji. Heligas domojn ni,
por ke kristnaskan ĝojon ĉi tie vidu vi.

2. La ĉambrojn ni ornamas per branĉoj kaj per stel’;
ni bakas dolĉajn keksojn kun nuksoj kaj miel’.

3. Konstruas ni la stalon per nia lerta man’,
kun bovo kaj azeno, Maria kaj infan’.

4. Ni himnas sub krist-arbo per gaja danka kant’:
En tiu sankta nokto naskiĝis la Savant’.

5. Kaj ĉio estas signo: la homojn amas Di’,
Li donas multan ĝojon je ĉiu tag’ al ni.

JETZT IST DIE ZEIT ZUM FREUEN • M kaj germana T: © Martin Gotthard Schneider • E: William Wieser / Edith Biberstein* • rajtoj ĉe la aŭtoro

249

1. Al turno-punkt’ de sun-leviĝ’
kaj ĝis ekstremo de la ter’
ni kantu al Princ’ Kristo: Lin
Maria naskis, Virgulin’.

2. Benata la Farint’ de l’ mond’
sin vestis per ĉi sklava korp’,
por savi karnon per la karn’,
ke ne perdiĝu kreitar’.

3. Ĉastegan ventron de patrin’
la graco trafas el ĉiel’,
knabina ventro pro sekret’
pezegas: ŝi ne konas ĝin.

4. Do domo de pudora kor’
tuj iĝas templo nur por Di’:
la ne-tuŝitulin’ sen vir’
koncipas filon en uter’,

5. En nasko-spasmoj naskas Lin,
kiun anoncis Gabriel’ –
kaj supren-salte jam Baptist’
rekonas Lin el panja sin’.

6. Fojn’ por kuŝado, kial ne?
li ne malŝatas pri manĝuj’:
per iom lakto nutras sin,
dank’ kiun manĝas ĉiu bird’.

7. Ĝojegas ĉielula ĥor’,
anĝeloj kantas nun por Di’
kaj al paŝtistoj la Paŝtist’
montriĝas: ĉies Li kreint’.

8. Jesu’, la gloro jen por vi
– ĉar Vi naskiĝis el Virgin’ –
kun Patro kaj Vivig-Spirit’
por ĉiam-daŭra la tempeg’.

A SOLIS ORTUS CARDINE • FROM EAST TO WEST, FROM SHORE TO SHORE • HAM 57 • M (O Jesu Christe, wahres Licht): Nürnbergisches Gesangbuch 1676, Unisono 109 • latina T: Sedulius 5a jc. • angla T: John F. Ellerton • E: Gerrit Berveling • TK 112 (tie kun alia melodio)

La originalo same komenciĝas strofo-komence per la literoj A, B, C, D, E, F, G, J. Sed ĉar en kristana latina oni ofte prononcas la C kiel ĉ kaj la G kiel ĝ, la verkisto kredis sin rajtigita elekti tiujn literojn.

249.9

Heb 1,1-4

1 Dio, kiu multa-foje kaj multa-maniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mond-aĝojn,

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj; 4 fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.

250

1.

1a grupo:
Aŭdu: Sonas pastoralo,

2a grupo:
ŝalmo, fluto kaj cimbalo

3a grupo:
de l’ paŝtistoj. Ĉar en stalo

4a grupo:
Di’ homiĝis, laŭdu Lin.

2. Vidu: Magojn el malhelo
logas orienta stelo.
Bet-Leĥem’ ilia celo:
Jen reĝido, benu Lin.

3. Kun la grandaj ni honoras,
kun la etaj ni adoras
Kriston. Lin ni ĝoje gloras.
Kun anĝeloj kantas ni.

4. Ĉar Li saltis de la trono,
iĝis ĉies diakono:
de l’ piulo, de l’ latrono.
Di’ por ni, do ni al Li!

QUEM PASTORES LAUDAVERE • Unisono 10 • M (Quem pastores): Hohenfurt ĉ. 1450, Prago 1541 • latina T: 15a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1992

251

1. Kristanoj, kuraĝiĝu, ĉar naskiĝis Krist’ Jesu’!
Kaj kantu ĝoje, gaje, adorante sur genu’.
Ĝojkriu ĉiu adoranto laŭ la glora anĝel-kanto:

refreno:

Ĵesu ahatonja, naskiĝis Jesu’.
In excelsis gloria.

2. Sub frida vintra luno, kiam birdoj fuĝis for,
de l’ Spiritego venis anstataŭe anĝel-ĥor’.
Li venas por vin doti per la belo, paco, ĝojo, ver’:

JESOUS AHATONHIA • M (Une jeune pucelle): popola franca 16a jc. • hurona T: Jean de Brébeuf • E: Leland Bryant Ross 2000

• refreno: Jesuo naskiĝis, naskiĝis Jesu’. En la altoj (estas) glor’.

252

1. «El alt’ ĉiela venas mi
kun bona, nova histori’,
kun histori’ de l’ Dia sav’,
kantota nun por via rav’.»

2. «El elektita Virgulin’
naskiĝis beb’, ĝojigi vin,
fragila beb’, potenca por
tristecon vian preni for.»

3. «Li estas Kristo, la Sinjor’.
Li volas homojn en dolor’
konsoli, levi el mizer’,
por pekoj esti la ofer’.»

4. «Feliĉon ĉian portas Li
al vi de l’ Patro, via Di’,
ke vivu vi kun ni en ĝoj’
nun kaj post via monda voj’.»

5. «Vi trovos en malpompa stal’
la Dian Filon sub vual’
de povra bebo, tamen Li
la Reĝ’ de ĉiu galaksi’.»

6. Do kuru ni al Li kun gaj’
samkiel la paŝtistoj, kaj
rigardu, kion donis Di’
per Sia kara Fil’ al ni.

7. Ho nobla gast’, al Vi bonven’
ĉe ni, plagitaj de ĉagren’,
de pekemeco kaj fier’. –
Ho, kiel danki Vin en ver’?

8. En alta trono glor’ al Di’,
ĉar Sian solan Filon Li
donacis; do la anĝelar’
ĝoj-kantas pro la nova jar’.

VOM HIMMEL HOCH, DA KOMM ICH HER • Unisono 14 • EG 24 • GL 138 • RG 394 • KG 332 • M (Vom Himmel hoch): Martin Luther, Leipzig 1539 • germana T: Martin Luther 1535 • E: W. J. Downes, 1971 en AK 39, 6a strofo kaj prilaboro: Albrecht Kronenberger 2000

253

M (Quem pastores) → 250 «Aŭdu: Sonas pastoralo»

1. Venu, levu vian koron,
formu fortan gajan ĥoron,
vi al Kristo kantu gloron;
Li ja estas la Savant’.

2. Kiel multe Li nin amas,
savon Li al ni proklamas,
kaj per graco nin ornamas.
Haleluja, laŭdu Lin!

3. Anĝelaro Lin honoris,
kaj paŝtistoj Lin adoris,
Dio nin en Li favoris.
Laŭdu Lin en eternec’!

4. Kantu ni pri Lia graco
kun la anĝeloj de l’ lum-palaco:
«Glor’ al Di’, sur tero paco,
inter homoj Di-favor’.»

KOMMT UND LASST UNS CHRISTUM EHREN • EG 39 • germana T, 1a strofo: Paul Gerhardt 1666, strofoj 2-4 laŭ nederlanda reverko • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 36* • originala titolo: Levu, fratoj, vian koron [K369T]

NOVJARO

Kantoj:
Krist’ Jesu’, frato, amik’ → 431
Sub ŝirm’ mirinda → 490
Sinjoro, Vi ŝirmadis nin → 493
Ho Dio, tra jar-miloj → 494

254

1. Ho, restu, Dio, inter ni.
Mallum’ alvenis de l’ vesper’.
Angor’ minacas kaj fobi’,
timigas sven’ kaj malesper’.
Ho, gardu nin per Via ben’
en Via paco ĝis maten’.

2. Ho, restu, Dio, inter ni.
Eluzis sin la nuna jar’.
La tempo sin en konvulsi’
sen celo turnas kaj sen klar’.
Ho, gardu nin, por ke sen plag’
finiĝu ĉiu nova tag’.

3. Ho, restu, Dio, inter ni.
Havenon iros nia driv’.
Nin paralizos agoni’.
Insistos mort’, insistos viv’.
Ho, gardu nin. El kulpo-prem’
nin savu Via pardonem’.

4. Ho, restu, Dio, inter ni.
Rompiĝos baldaŭ nia ter’.
Tremigos kosma energi’
la fostojn de l’ ĉiela sfer’.
Ho, gardu nin. Kaj en la juĝ’
apog’ Vi estu kaj rifuĝ’.

5. Ho, restu, Di’, nun inter ni
en ĉia sort’, en viv’, en mort’,
por ke nek sol’ nek propra vol’
nek kor-obstin’ izolu nin.
Entempe restu Vi guvern’,
feliĉo estu en etern’.

BLEIB BEI UNS, WENN DER TAG ENTWEICHT • EG (Württemberg) 542 • M (Ach bleib bei uns = Calvisius): ĉe Seth Calvisius 1594, ĉe Bartholomäus Gesius 1601 «Uns ist ein Kindlein heut geborn» • germana T: Arno Pötzsch 1952 • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1999

255

M (Werde munter) → 909 «Eternulo, grace benu»

1. Donu ĝojon kaj feliĉon
dum la nova jar’, Jesu’.
Vian vojon, paco-riĉon
mia kor’ akceptu plu.
Ke al Vi direktu sin
en pieco la anim’,
nova beno kaj bonvolo
estu Via graco-dono.

2. Donu, ke la novan jaron
inde uzos mi, Jesu’.
Gvidu ĉiun mian faron
per fortiga graco-flu’.
Helpu min en ĉiu sort’,
apudestu en la mort’,
ame prenu la animon,
kiam pasos mi la limon.

HILF, HERR JESU, LASS GELINGEN • GIV, O JESU, FRÖJD OCH LYCKA • EG 61 (T) • SPB 194 • germana T: Johann Rist 1642 • sveda traduko: Petrus Samuelis Brask 1690 kaj Johan Olof Wallin • E: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 18 • AK 111 [K394T]

256

1.-7. Nia temp’ en Dia mano.
Ŝprucas viv’ el ĉi fontano:

1. al malbono kontraŭstari, ĉiutage amon fari, ĉiutage amon fari.

2. — ĉie vidi Lian spuron, |: zorge gardi la naturon. 😐

3. — El doloro, el angoro, |: Li nin helpos kun favoro. 😐

4. — la tenebron neniigi, |: Lian lumon disvastigi. 😐

5. — fidi homon sen suspekto, |: esti paco-arkitekto. 😐

6. — En ĉagreno kaj en ĝojo |: restos Li sur nia vojo. 😐

7. — Ne momento sen signifo. |: Nia tempo – nia vivo. 😐

UNSRE ZEIT IN GOTTES HÄNDEN • M: Fritz Baltruweit, el: Meine Lieder, 1996 • germana T: Hans-Jürgen Netz • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1995/1998 • Psa 31,16

EPIFANIO

«Quempas»:
Aŭdu: Sonas pastoralo → 250
Kyrie-Litanioj:
Hela, klara sunradi’ → 866
Maria-Antifono:
Granda de l’ Savant’ patrino → 097.15

257

1. Kial hodiaŭ nokte tagiĝas,
kvazaŭ la suno frue leviĝus?

refreno:

Kristo, Kristo estas naskita,
por ke Li gvidu nin al liber’.

2. Kial al stalo kuras paŝtistoj
kaj la donacojn portas al Kristo? …

3. Kial ĉe trogo brutoj genuas
kaj la infanon mute salutas? …

4. Kial enigme brilas la stelo,
antaŭ saĝuloj sternas sin helo? …

DLACZEGO DZISIAJ WŚRÓD NOCY DNIEJE • ŚK 33 • M: Markiewicz • M kaj pola T: ĉe Jan Kaszycki, Kraków 1911 • E: Jan Kos • Kristnaskaj Kantoj p. 26*

258

1. Naskiĝis beb’ |: en Betleĥem’. 😐
Jubilu do, |: Jerusalem’. 😐
Saĝuloj el la orient’ genuas antaŭ Li.
Genuu ĉiu kontinent’: jen via Di’.

2. Anoncas Lin |: ĉiela stel’. 😐
Ekĝoju do, |: ho Izrael’. 😐
Per oro, mirho, oliban’ la magoj gloras Lin.
Lin gloru tribo, gento, klan’, kaj klinu sin.

3. Honoru Lin, |: ho kristanar’, 😐
dankante pro |: la Dia far’. 😐
Hodiaŭ de l’ eterna glor’ Li reĝo montras Sin.
Do kantu ankaŭ, mia kor’, adoru Lin.

NASKIĜIS BEB’ EN BETLEĤEM • M (Choral): el la korea KS 104 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1994

259

|: Eku, leviĝu, iĝu lum’. 😐
Eku, leviĝu, iĝu lum.
Jen via lum’.

4-voĉa rondkanto
MACHE DICH AUF UND WERDE LICHT • EG (Bayern) 539 • M: Kommunität Gnadenthal 1972, © Präsenz-Verlag, Gnadenthal • T: Jes 60,1 • E: Albrecht Kronenberger 1997

260

1. Ĉe l’ Kristo-festo ĝojas ni pri Kristo, infaneto.
En Betleĥem naskiĝis Li, kaj kuŝis en trogeto.
Ŝafistoj apud Betleĥem anĝelajn voĉojn aŭdis;
do ili venis vidi Lin, kaj ĝoje Dion laŭdis.

2. Al Betleĥem, serĉante Lin, la Saĝaj Viroj iris;
ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris.
En domo ili trovis Lin, kaj tie, adorante,
sin klinis teren antaŭ Li, donacojn prezentante.

3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu Kristo venis;
fariĝis viro sur la ter’, kaj al la homoj benis.
Ĉiela Reĝo estas Li. Do venu, adorante!
Kun amo ni servadu Lin fidele kaj konstante.

ĈE L’ KRISTOFESTO ĜOJAS NI • M (Golden Sheaves): Arthur Seymour Sullivan, HON 524, CP 649 • E (originale verkita): Ellen Gregory, 1966 en HE 41 • AK 50

260.4

Ne timu, ĉar Mi
estas kun vi, Mi
estas kun vi, Mi
estas kun vi.

Mat 28,20
4-voĉa rondkanto
NE TIMU, ĈAR MI ESTAS KUN VI (originalo ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

261

1. Kiel la saĝuloj tri
stelon sekvis kun ĝoj-kri’,
brilegantan sur ĉiel’,
kondukantan al la cel’;
tiel, Kristo, nun al Vi
kondukataj estu ni.

2. Kiel ili per stel-bril’
rapid-iris al lulil’;
surgenuen ĵetis sin,
kiam ili trovis Vin;
tiel same ĝoju ni
adoradi antaŭ Vi.

3. Kiel ili kun humil’
donojn faris ĉe l’ lulil’;
tiel, sur la tera voj’,
puraj, kun senpeka ĝoj’,
am-trezorojn ankaŭ ni
same portu nun al Vi.

4. Ho Jesuo! Ĝis la fin’
ĉiam konservadu nin;
kiam mondo pasos for,
portu nin al Via glor’,
kie, en sennuba hel’,
ne necesas gvida stel’.

5. Tie, en ĉiama bril’,
mankas ĉiu lumigil’;
lumo, ĝojo, regas nun;
Vi mem estas ĝia sun’.
Tie ĉiam antaŭ Vi
Halelujojn kantos ni.

AS WITH GLADNESS MEN OF OLD • HON 41 • LBW 82 • M (Dix): laŭ Conrad Kocher • angla T: laŭ William Chatterton Dix • E: J. Gourlay, 1966 en HE 44

262

1. Via lumo venas,
sankta urbo, levu vin,
stel’ radias kun fascin’,
vidu, jam matenas.
Helu do, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

2. Kristo nun alvenis,
la Reganto, la Sinjor’,
ĉiom da potenc’, honor’
Li en manon prenis.
Ĝoju do, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

3. Kristo nun aperis.
Ekis jam la sav-eon’,
Lin adoras ĉiu zon’,
ĉion Li superis.
Benu Lin, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

SIEH, DEIN LICHT WILL KOMMEN • GL 147 • M: Markus Jenny 1971 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1971 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986*

C + M + B

Kristo la domon benu

Christus mansionem benedicat

263

1. De val’ kaj fjordo
eksonas «Glor’ al Di».
De mont’ ĝis bordo
hodiaŭ kantos ni.
La sonorilo
vokadas al ni, ĉar
la Dia Filo
naskiĝis al homar’,
la sav’ al brilo
el ĉiu peko-far’.

2. Kaj ĉiu homo
nun iru sur la voj’
al Dia domo,
al la eterna ĝoj’!
Ĉar nun ni festas
Kristnaskon per ador’,
Jesuo estas
en la premita kor’,
kaj beno restas,
dum ĉesas ĉiu plor’.

3. En la fojnujo
ridetas Fil’ de Di’.
Kun halelujo
paŝtistoj tuj ĉe Li
genuas. Preĝo
kaj mirho, dolĉ-odor’:
ofer’ de reĝo,
alvenas ja eĉ’ or’.
Pro sav’ el leĝo
ĝojegu ĉiu kor’!

4. Ho, dankon, Dio,
pro veno al kaban’!
pro pac’, pro ĉio,
precipe pro l’ Infan’!
Ho Kristo, benu,
kreiĝu lum’ al ni!
Kun varma veno,
degelu kor-glaci’!
Kaj ĉiu prenu
la gracon nur per Vi!

5. Ekstere neĝo
kaj frosto regas nun,
sed de la reĝo
ĉiela nova sun’
de amo, graca
ekbrilas sur ĉiel’,
al homo laca
ĝi estas luma cel’:
Je fino paca
Kristnasko en la hel’!

FRA FJORD OG FJÆRE • NSB 59 • M (Paa Gud alene): Hardenack Otto Conrad Zinck 1801 • norvega T: Magnus Brostrup Landstad 1856 • E : Hans Amund Rosbach 1966 en CH 12 • AK 53

264

M (Genevan Psalm CXVIII) → 764 «Donu al Dio la honoron»

1. Jubilu al la juda Reĝo,
ne klinu vin al mond-potenc’;
al la Servant’ de l’ Dia leĝo
profunda decas riverenc’.
Fremduloj serĉis Lin el fore:
La trio, spite al Herod’,
incenson, mirhon, oron ĥore
oferis kun ador-devot’.

2. Jen enakviĝas la Mesio,
Lin signas birde la Spirit’;
Li agas laŭ la plaĉ’ de Dio
kaj savas nin per kor-vizit’.
Simbole kontraŭ flu’ Li staras,
turniĝas vivo-rada sort’:
La faton Lia beno baras;
nin konas Li ĝis en la mort’.

3. En Kana, ardo jam dis-iris,
cindriĝis fajro el la vid’;
kaj la pokaloj flame diris,
el ili, kiu vera vit’.
El kruĉo fluu vin-trezoro,
de buŝ’ al buŝo ĝojo, dank’:
ĉar trovis – nur en Sia horo –
la teron Li ĉe l’ dekstra flank’.

4. Ĝoj-kriu pri tut-monda Reĝo,
vin klinu antaŭ Dia tron’;
nun haleluju laŭdo-preĝo,
descendas glore Lia bon’.
Konstruu regnon senkomparan,
ekloĝu pac’ en ĉiu hom’;
Konservis vinon Li elstaran / por nupto-fest’ en Sia dom’!

JUICHT VOOR DE KONING VAN DE JODEN • LvK 166 • GvL 479 • nederlanda T: Tom Naastepad • © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 115 • kun afabla permeso [K523T]

265

1. Saĝaj moŝtoj de la scio,
kien vi rapidas?
Diru: Ĉu vi, Reĝo-Trio,
jam Etulon vidis?
«Jes, entroge, ne surtrone,
Li sen sceptro reĝas.»
Mondo timas Lin malbona,
sed al Li ni preĝas.

2. Saĝaj moŝtoj! Fort’ terura
persekutas Dion.
Jen Heroda penso dura
jam komploton igas.
Sed ne timu, homoj saĝaj,
iru Betleĥemon.
Stel’ anoncas novan aĝon.
Ne bedaŭru penon.

MĘDRCY ŚWIATA, MONARCHOWIE • ŚK 47 • M: Z. Odelgiewicz, ĉe Jan Siedlecki, Kraków 1878 • pola T: S. B. • E: NV 125*

266

1. Vidu: Tempo de la sav’!
Paco sur la tero!
Kantu nun kun ĝoj’ kaj rav’.
|: Gaju en espero. 😐

2. El Maria Virgulin’
venis la Di-Filo.
Kore bonvenigu Lin.
|: Kantu kun jubilo. 😐

3. Jen en stal’ la mond-juvel’
super eĉ smeraldoj.
Jen ĥoral’ el Dia hel’:
|: Gloro en la altoj. 😐

4. Kiel magoj venu vi
laŭ la stela diro.
Estu via don’ por Li
|: or’, incens’ kaj mirho. 😐

SVATOU DOBU JIZ TU MÁME • el la Kancionalo de Tomaso Masopust 1860 • EG 18 (Seht, die gute Zeit ist nah) • T kaj M: el Moravio • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993

267

1. El la oriento venis saĝular’
al la Infaneto, Reĝo de l’ homar’.
Ili vidis lumon nokte sur ĉiel’:
venis kondukataj de gvidanta stel’.

2. En humila hejmo ili trovis Lin,
kaj kun adorado teren klinis sin.
Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel’
ilin kondukadis: Dia gvida stel’!

3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor’;
tamen super ĉio reĝas nun en glor’.
Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel’:
Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel’.

4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi;
helpu perdiĝantojn Via lum-radi’.
Al la nesciantoj pri la vivo-cel’
donu klaran lumon – brilu Via stel’.

5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi
per la sava lumo de l’ evangeli’.
Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel’;
ame kondukadu per gvidanta stel’.

FROM THE EASTERN MOUNTAINS • HAM 595 • M (Evelyns): William Henry Monk • angla T: Godfrey Thring • E: Agnes Burton Deans, 1966 en HE 40

233

1. Di’ naskiĝas, forto falas,
Mond-sinjoro nude tremas;
fajro frostas, brilo palas,
Senfinulon limoj tenas:
Fil’ de l’ gloro en mizero;
Vivon Morto jam strangolas.

refreno:

1.-4. Vort’ karniĝis sur la tero,
inter ni kunloĝi volas.

2. Kio grandas pli ol tero?
Di’ rezignas Sian ĝojon.
Ne plezuro, sed sufero
sekvas Lian homan vojon.
Por nin savi de l’ kolero
kiel pek-ofer’ Li rolas. Vort’ karniĝis …

3. Li, en povra stal’ naskito,
trogon havas, ne lulilon.
Brutoj staras ĉe la lito,
fojno kovras Dian Filon.
Malriĉuloj kun sincero
Lin salutas, Li konsolas. Vort’ karniĝis …

4. Levu manon, Di-infano,
nian karan landon benu,
ke konsil’ al ni kaj sano
kaj per Vi bonfarto venu.
Vi fortigas en espero,
kiam Vi al ni parolas. Vort’ karniĝis …

BÓG SIĘ RODZI, MOC TRUCHLEJE • ŚK 30 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. ĉe Franciszek Karpiński • E: 1985 en NV 111*

234

M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»

1. Beb’ de Maria en stala trogo:
nia Kreinto, Estro kaj Di’;
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele;
nia pekaro restas sur Li.

2. Ame Li portis homan malforton;
vivis kaj mortis sur nia ter’:
Li, la Savinto de la homaro,
forta Venkinto kontraŭ infer’.

3. Jam profetita homa infano,
surtronigita supre en glor’.
Estro reganta la universon,
sed nin gardanta en Sia kor’.

LEANABH AN AIGH • CHILD IN THE MANGER • HON 75 • irlanda T: Mary MacDonald • angla T: Lachlan MacBean • E: M. C. Butler, 1966 en HE 29 • AK 55 [K494T]

235

1. Fama rakonto en
Evangelio:
Nova sciigo jen
pri la Mesio.

refreno:

1.-7. Kie la kara Dia Fil’?
Jen Lia klara Dia bril’.
Venu, alkuru kun jubil’.
Gloron al Li!

2. Sonas ĝojeg’, ekzalt’
en la ĉieloj.
Brilas lumeg’ el alt’,
kantas anĝeloj.

3. Zorgas la Virgulin’
pri la infano,
servas kun kor-inklin’
laŭ Dia plano.

4. Ankaŭ Jozefo Lin
vartas kaj flegas,
Lin, kiu mem sen fin’
estras kaj regas.

5. Kaj la paŝtista ar’
pie adoras,
miras pri l’ Dia far’,
gapas kaj gloras.

6. Magoj el orient’
sekvas la stelon,
trovas en okcident’
Imanuelon.

7. Evangelion ĉi
prete ni aŭdu,
kaj la Mesion ni
benu kaj laŭdu.

WESOŁĄ NOWINĘ, BRACIA SŁUCHAJCIE • ŚK 72 • M: Wygrzewalski, ĉe Jan Siedlecki 1878 • pola T: anonima • E: 1985 en NV 124 («Pri sciigo gaja») / Albrecht Kronenberger 1999

236

1. Al ni aperis nun io nova,
pacon al mondo disdoni-pova,
kiun ekvidis,
al ni konigis
simplaj paŝtistoj el Betleĥem’.

2. Kantis anĝeloj antaŭ Kreanto,
mondon vizitas nia Savanto.
Do ni ekiru,
Dion admiru
kun la paŝtistoj el Betleĥem’.

3. Jen ni alvenu vidi l’ infanon,
donojn alportu, penton kaj amon.
Lin ni adoru,
kore Lin gloru
kun la paŝtistoj el Betleĥem’.

ZJAWIŁO SIĘ NAM DZIŚ COŚ NOWEGO • ŚK 78 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. • E («Aperis al ni nun io nova»): 1985 en NV 110*

237

1. Kiu kuros al Etulo kun kristnaska pastoral’,
al Jesuo, Kristo nia, kiu kuŝas en la stal’?
Ho paŝtistoj, venu ĉiuj,
ludu viajn muzikilojn,
kantu gaje al Sinjor’.

2. Ankaŭ ni tuj vin postiros kun kolendo, pia kant’,
kaj jubilos al Etulo, al veninta la Savant’.
En mizera stal’ naskita
ploras Li en la trogo lita.
Lin konsolu nia ĉant’.

3. Kaj pro tio sonu ĉie gaja kanto tra la ter’,
ke sendita venis tien nia Di-Imanuel’.
Ni, Lin varme salutante,
kun anĝeloj laŭdu kante:
Glor’ al Dio en ĉiel’.

INFANT HOLY, INFANT LOWLY • HON 251 • W ŻŁOBIE LEŻY, KTÓŻ POBIEŻY • ŚK 77a • kolendo (= pola kristnaska popolkanto) • M (W żłobie leży = Infant Holy): ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 17a jc. • E: Jan Kos • Kristnaskaj Kantoj, p. 29*, kp. NV 108

238

1. Kiam Maria estis ĉe lulilo,
ĝoje ŝi kantis tie al Di-Filo:
Li li li li la, mia infaneto,
li li li li la, dormu en kvieto.

2. Ĉia kreaĵo kantu al Sinjoro,
helpu al granda ĝoj’ de mia koro:
Li li li li la, Filo de Davido,
li li li li la, mia Di-Reĝido.

3. Flugu de supre hela anĝelaro.
Kantu Sinjoron tuta kosma aro:
Li li li li la, floro bon-odora,
li li li li la, Di’ entroge plora.

GDY ŚLICZNA PANNA • ŚK 86 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski 1843 • pola T: nekonata verkinto • E: NV 118*

239

1. Kristo-infan’, al la kripo ni venas,
portas donacojn kaj kante Vin benas,
donas amante al Vi nian koron,
bonvenigante Vin, nian Sinjoron.

2. Kristo-infan’, elĉiele Vi venis,
korpon homecan mirige alprenis,
ne ektiminte pro nia malriĉo,
por nin regali per Dia feliĉo.

KRISTO-INFAN’ AL LA KRIPO NI VENAS • M: Ferdinand Hrušat 1993 • E (originale verkita): Ferdinand Hrušat 1993 kaj Albrecht Kronenberger 1995

239.3

Luk 2,15-21

15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Betleĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.

19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.

240

1. Aŭdu, paŝtistoj, mi diras al vi
bonan sciigon pri l’ Filo de Di’:
enkarniĝinta, ĵus naskiĝinta,
ĉirkaŭvindita, entrogigita.
Gloron al Li!

2. Vidu, homidoj, la amon de Di’.
Malsupren-iris la Vorto por vi:
kruce murdota, entombigota,
resurektonta, ĉiel-ironta.
Gloron al Li!

3. Venu, kristanoj, rapidu al Li,
kiu bebiĝis en stalo por vi.
Miru ĝojante, kore kantante,
genu-fleksante,
Lin adorante.
Gloron al Di’.

KOMMET, IHR HIRTEN • EG 48 • bohema kristnaska kanto • M: Olomouc (Olmütz) 1847 • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

241

1. Filo plej hela de horo matena!
Al ni aperu ĉe l’ ruĝ-horizont’.
Stel’ orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont’.

2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas,
kuŝas la Bebo en stal’ de bovar’;
sed la dormanton anĝeloj gardadas,
Estron kaj Reĝon de l’ tuta homar’.

3. Kio plej plaĉos al nia Savanto?
Spicoj Edomaj kaj luksa ofer’?
Perloj de l’ maro, aŭ gemoj de l’ monto,
mirho arbara aŭ oro de l’ ter’?

4. Vane ni celus per tia adoro
gajni favoron de Li – Eternul’.
Li plej deziras la servon de l’ koro,
preĝon vidvinan kaj de malriĉul’.

5. = 1.

BRIGHTEST AND BEST • HON 70, kp. HAM 75, LBW 84 • M (Epiphany): Joseph Francis Thrupp • angla T: Reginald Heber • E: Giles Leigh Browne, 1966 en HE 43 • AK 57

242

1. En bova fojn-trogo anstataŭ litet’
ripozis la dolĉa Jesua kapet’.
La steloj rigardis el nuba vual’
al eta Jesuo dormanta en stal’.

2. La bovoj blekadis post taga labor’,
sed kuŝis Jesuo sen plendo aŭ plor’.
Jesu’, mi Vin amas! Ho restu kun mi;
protektu min ĝis la matena radi’.

3. Ho kara Jesuo! Ne iru Vi for,
sed restu proksime por ĉiam en kor’.
Benadu infanojn sur ter’ tie ĉi,
ĝis vivo ĉiela, en gloro kun Vi.

AWAY IN A MANGER • HON 51 • M (Cradle Song) kaj angla T: William James Kirkpatrick • E: Ellen Gregory, 1966 en HE 259 • AK 49

243

1. En betleĥema gastejo por Vi ekmankis la loko,
kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal’, en la trogo.
Por Vi ekmankis la loko, sur teron kiam Vi venis,
Adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon,

2. kaj tio, kvankam Vi venis ĉielan fajron bruligi,
per Via nobla sufero de mond’ pereon haltigi,
kaj kvankam esti Vi volis por ni de l’ vivo la pano,
kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.

3. Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.
Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?
Ĉar por Vi mankas la loko en multaj homaj animoj.

EN BETLEĤEMA GASTEJO • NV 113*

244

1.-3. Feliĉega vi,
ĉarmo-plena vi,
krista fest’, beno por homar’!

1. Mondo perdiĝis, Kristo naskiĝis.

2. Krist’ nin kunligis, nin senpekigis.

3. Kriston adoru. Lin ni honoru.

1.-3. Ĝoju, ĝoju vi, ho kristanar’.

O DU FRÖHLICHE • Unisono 19 • EG 44 • M (Sicilian Mariners): Sicilio antaŭ 1788, ĉe Johann Gottfried Herder 1807 • germana T: 1a strofo Johannes Daniel Falk (1816) 1819, 2a kaj 3a strofo Heinrich Holzschuher 1829 • E: Ferdinand Pfeil en Germanaj Kantoj

245

1. Li kuŝas en stal-trogo,
la Dia mond-espero.
La eĥo de eklogo
jubilas tra aero,
rakontas pri anĝelo,
pri gloro en ĉielo,
pri paco sur la tero.

2. Resonas nia koro
de l’ ĝojo-plena temo.
Ekbrilas kiel oro
la urbo Betleĥemo.
Eksplodu ovacio:
Aperas la Mesio
al vi, Jerusalemo.

3. El vi la melodio
eliru, ho Ciono,
ke ĝermu religio
en ĉiu regiono,
ke kresku kredo, amo,
vastiĝu kiel flamo
tra tempo, tra eono.

LI KUŜAS EN STALTROGO • M (Ich steh an deiner Krippen hier): Johann Sebastian Bach 1736, EG 37 • E (originale verkita) Albrecht Kronenberger 1992

245.4

Tit 3,4-7

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.

246

1. Ĝoju la mondo! Venis jam
al tero la Sinjor’!
Lin bonvenigu gaje,
kun laŭdo kaj kun amo,
kaj kantu ĉiu kor’,
kaj kantu ĉiu kor’,
kaj kantu, kantu ĉiu kor’!

2. Pekoj ne kresku plu, nek ĝen’;
nek dornojn nasku ter’.
Anstataŭigas Li nun
la homan mort-malbenon
per vivo kaj liber’,
per vivo kaj liber’,
per vivo, vivo kaj liber’.

3. Ĝoju la tero! Ĝoju, ĉar
alvenis la Savant’!
De montoj kaj de l’ maro,
de voĉoj de l’ homaro
resonu ĝoja kant’,
resonu ĝoja kant’,
resonu, sonu ĝoja kant’.

4. Teron Li regas per la grac’,
per amo kaj per ver’.
Naciojn Li alvokas
al justo kaj al paco,
per Sia sin-ofer’,
per Sia sin-ofer’,
per Sia, Sia sin-ofer’.

JOY TO THE WORLD • LBW 39 • HON 283 • M (Antioch): Georg Friedrich Händel, Lowell Mason 1836 • angla T: Isaac Watts, parte el Psa 98 • E: Leland Bryant Ross 1996
• Psa 98

246.5

Jes 52, 7-10

7 Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio! 8 Jen eksonis la voĉo de viaj gardo-starantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝoj-krias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

9 Triumfu, ĝoj-kriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon. 10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

247

1. Anĝeloj, venu el ĉiel’.

1.-5. Eja, eja. Zuzani, zuzani, zuzani.

(1) Alvenu el ĉiela hel’.

1.-5. Haleluja, haleluja. Naskiĝis Krist’ el Maria.

2. Alvenu ne sen muzikil’. (2) Muziku al la Dia fil’.

3. La bebon laŭdu per trombon’, (3) per tubjo, korno, klarion’.

4. Tintilon veku kun bekflut’, (4) kun sistro, liro kaj liut’.

5. Tiele ĝoju, anĝelar’. (5) Jubilu same, kristanar’.

VOM HIMMEL HOCH, O ENGEL KOMMT • EG (reform.) 542 • M: Paderborn 1616, Köln (Brachel) 1623 • germana T: laŭ Friedrich Spee von Langenfeld • E: Albrecht Kronenberger 1992

«Zuzani» verŝajne estas iu lulvorto.

248

1. Nun estas tempo ĝoji. Heligas domojn ni,
por ke kristnaskan ĝojon ĉi tie vidu vi.

2. La ĉambrojn ni ornamas per branĉoj kaj per stel’;
ni bakas dolĉajn keksojn kun nuksoj kaj miel’.

3. Konstruas ni la stalon per nia lerta man’,
kun bovo kaj azeno, Maria kaj infan’.

4. Ni himnas sub krist-arbo per gaja danka kant’:
En tiu sankta nokto naskiĝis la Savant’.

5. Kaj ĉio estas signo: la homojn amas Di’,
Li donas multan ĝojon je ĉiu tag’ al ni.

JETZT IST DIE ZEIT ZUM FREUEN • M kaj germana T: © Martin Gotthard Schneider • E: William Wieser / Edith Biberstein* • rajtoj ĉe la aŭtoro

249

1. Al turno-punkt’ de sun-leviĝ’
kaj ĝis ekstremo de la ter’
ni kantu al Princ’ Kristo: Lin
Maria naskis, Virgulin’.

2. Benata la Farint’ de l’ mond’
sin vestis per ĉi sklava korp’,
por savi karnon per la karn’,
ke ne perdiĝu kreitar’.

3. Ĉastegan ventron de patrin’
la graco trafas el ĉiel’,
knabina ventro pro sekret’
pezegas: ŝi ne konas ĝin.

4. Do domo de pudora kor’
tuj iĝas templo nur por Di’:
la ne-tuŝitulin’ sen vir’
koncipas filon en uter’,

5. En nasko-spasmoj naskas Lin,
kiun anoncis Gabriel’ –
kaj supren-salte jam Baptist’
rekonas Lin el panja sin’.

6. Fojn’ por kuŝado, kial ne?
li ne malŝatas pri manĝuj’:
per iom lakto nutras sin,
dank’ kiun manĝas ĉiu bird’.

7. Ĝojegas ĉielula ĥor’,
anĝeloj kantas nun por Di’
kaj al paŝtistoj la Paŝtist’
montriĝas: ĉies Li kreint’.

8. Jesu’, la gloro jen por vi
– ĉar Vi naskiĝis el Virgin’ –
kun Patro kaj Vivig-Spirit’
por ĉiam-daŭra la tempeg’.

A SOLIS ORTUS CARDINE • FROM EAST TO WEST, FROM SHORE TO SHORE • HAM 57 • M (O Jesu Christe, wahres Licht): Nürnbergisches Gesangbuch 1676, Unisono 109 • latina T: Sedulius 5a jc. • angla T: John F. Ellerton • E: Gerrit Berveling • TK 112 (tie kun alia melodio)

La originalo same komenciĝas strofo-komence per la literoj A, B, C, D, E, F, G, J. Sed ĉar en kristana latina oni ofte prononcas la C kiel ĉ kaj la G kiel ĝ, la verkisto kredis sin rajtigita elekti tiujn literojn.

249.9

Heb 1,1-4

1 Dio, kiu multa-foje kaj multa-maniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mond-aĝojn,

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj; 4 fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.

250

1.

1a grupo:
Aŭdu: Sonas pastoralo,

2a grupo:
ŝalmo, fluto kaj cimbalo

3a grupo:
de l’ paŝtistoj. Ĉar en stalo

4a grupo:
Di’ homiĝis, laŭdu Lin.

2. Vidu: Magojn el malhelo
logas orienta stelo.
Bet-Leĥem’ ilia celo:
Jen reĝido, benu Lin.

3. Kun la grandaj ni honoras,
kun la etaj ni adoras
Kriston. Lin ni ĝoje gloras.
Kun anĝeloj kantas ni.

4. Ĉar Li saltis de la trono,
iĝis ĉies diakono:
de l’ piulo, de l’ latrono.
Di’ por ni, do ni al Li!

QUEM PASTORES LAUDAVERE • Unisono 10 • M (Quem pastores): Hohenfurt ĉ. 1450, Prago 1541 • latina T: 15a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1992

251

1. Kristanoj, kuraĝiĝu, ĉar naskiĝis Krist’ Jesu’!
Kaj kantu ĝoje, gaje, adorante sur genu’.
Ĝojkriu ĉiu adoranto laŭ la glora anĝel-kanto:

refreno:

Ĵesu ahatonja, naskiĝis Jesu’.
In excelsis gloria.

2. Sub frida vintra luno, kiam birdoj fuĝis for,
de l’ Spiritego venis anstataŭe anĝel-ĥor’.
Li venas por vin doti per la belo, paco, ĝojo, ver’:

JESOUS AHATONHIA • M (Une jeune pucelle): popola franca 16a jc. • hurona T: Jean de Brébeuf • E: Leland Bryant Ross 2000

• refreno: Jesuo naskiĝis, naskiĝis Jesu’. En la altoj (estas) glor’.

252

1. «El alt’ ĉiela venas mi
kun bona, nova histori’,
kun histori’ de l’ Dia sav’,
kantota nun por via rav’.»

2. «El elektita Virgulin’
naskiĝis beb’, ĝojigi vin,
fragila beb’, potenca por
tristecon vian preni for.»

3. «Li estas Kristo, la Sinjor’.
Li volas homojn en dolor’
konsoli, levi el mizer’,
por pekoj esti la ofer’.»

4. «Feliĉon ĉian portas Li
al vi de l’ Patro, via Di’,
ke vivu vi kun ni en ĝoj’
nun kaj post via monda voj’.»

5. «Vi trovos en malpompa stal’
la Dian Filon sub vual’
de povra bebo, tamen Li
la Reĝ’ de ĉiu galaksi’.»

6. Do kuru ni al Li kun gaj’
samkiel la paŝtistoj, kaj
rigardu, kion donis Di’
per Sia kara Fil’ al ni.

7. Ho nobla gast’, al Vi bonven’
ĉe ni, plagitaj de ĉagren’,
de pekemeco kaj fier’. –
Ho, kiel danki Vin en ver’?

8. En alta trono glor’ al Di’,
ĉar Sian solan Filon Li
donacis; do la anĝelar’
ĝoj-kantas pro la nova jar’.

VOM HIMMEL HOCH, DA KOMM ICH HER • Unisono 14 • EG 24 • GL 138 • RG 394 • KG 332 • M (Vom Himmel hoch): Martin Luther, Leipzig 1539 • germana T: Martin Luther 1535 • E: W. J. Downes, 1971 en AK 39, 6a strofo kaj prilaboro: Albrecht Kronenberger 2000

253

M (Quem pastores) → 250 «Aŭdu: Sonas pastoralo»

1. Venu, levu vian koron,
formu fortan gajan ĥoron,
vi al Kristo kantu gloron;
Li ja estas la Savant’.

2. Kiel multe Li nin amas,
savon Li al ni proklamas,
kaj per graco nin ornamas.
Haleluja, laŭdu Lin!

3. Anĝelaro Lin honoris,
kaj paŝtistoj Lin adoris,
Dio nin en Li favoris.
Laŭdu Lin en eternec’!

4. Kantu ni pri Lia graco
kun la anĝeloj de l’ lum-palaco:
«Glor’ al Di’, sur tero paco,
inter homoj Di-favor’.»

KOMMT UND LASST UNS CHRISTUM EHREN • EG 39 • germana T, 1a strofo: Paul Gerhardt 1666, strofoj 2-4 laŭ nederlanda reverko • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 36* • originala titolo: Levu, fratoj, vian koron [K369T]

NOVJARO

Kantoj:
Krist’ Jesu’, frato, amik’ → 431
Sub ŝirm’ mirinda → 490
Sinjoro, Vi ŝirmadis nin → 493
Ho Dio, tra jar-miloj → 494

254

1. Ho, restu, Dio, inter ni.
Mallum’ alvenis de l’ vesper’.
Angor’ minacas kaj fobi’,
timigas sven’ kaj malesper’.
Ho, gardu nin per Via ben’
en Via paco ĝis maten’.

2. Ho, restu, Dio, inter ni.
Eluzis sin la nuna jar’.
La tempo sin en konvulsi’
sen celo turnas kaj sen klar’.
Ho, gardu nin, por ke sen plag’
finiĝu ĉiu nova tag’.

3. Ho, restu, Dio, inter ni.
Havenon iros nia driv’.
Nin paralizos agoni’.
Insistos mort’, insistos viv’.
Ho, gardu nin. El kulpo-prem’
nin savu Via pardonem’.

4. Ho, restu, Dio, inter ni.
Rompiĝos baldaŭ nia ter’.
Tremigos kosma energi’
la fostojn de l’ ĉiela sfer’.
Ho, gardu nin. Kaj en la juĝ’
apog’ Vi estu kaj rifuĝ’.

5. Ho, restu, Di’, nun inter ni
en ĉia sort’, en viv’, en mort’,
por ke nek sol’ nek propra vol’
nek kor-obstin’ izolu nin.
Entempe restu Vi guvern’,
feliĉo estu en etern’.

BLEIB BEI UNS, WENN DER TAG ENTWEICHT • EG (Württemberg) 542 • M (Ach bleib bei uns = Calvisius): ĉe Seth Calvisius 1594, ĉe Bartholomäus Gesius 1601 «Uns ist ein Kindlein heut geborn» • germana T: Arno Pötzsch 1952 • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1999

255

M (Werde munter) → 909 «Eternulo, grace benu»

1. Donu ĝojon kaj feliĉon
dum la nova jar’, Jesu’.
Vian vojon, paco-riĉon
mia kor’ akceptu plu.
Ke al Vi direktu sin
en pieco la anim’,
nova beno kaj bonvolo
estu Via graco-dono.

2. Donu, ke la novan jaron
inde uzos mi, Jesu’.
Gvidu ĉiun mian faron
per fortiga graco-flu’.
Helpu min en ĉiu sort’,
apudestu en la mort’,
ame prenu la animon,
kiam pasos mi la limon.

HILF, HERR JESU, LASS GELINGEN • GIV, O JESU, FRÖJD OCH LYCKA • EG 61 (T) • SPB 194 • germana T: Johann Rist 1642 • sveda traduko: Petrus Samuelis Brask 1690 kaj Johan Olof Wallin • E: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 18 • AK 111 [K394T]

256

1.-7. Nia temp’ en Dia mano.
Ŝprucas viv’ el ĉi fontano:

1. al malbono kontraŭstari, ĉiutage amon fari, ĉiutage amon fari.

2. — ĉie vidi Lian spuron, |: zorge gardi la naturon. 😐

3. — El doloro, el angoro, |: Li nin helpos kun favoro. 😐

4. — la tenebron neniigi, |: Lian lumon disvastigi. 😐

5. — fidi homon sen suspekto, |: esti paco-arkitekto. 😐

6. — En ĉagreno kaj en ĝojo |: restos Li sur nia vojo. 😐

7. — Ne momento sen signifo. |: Nia tempo – nia vivo. 😐

UNSRE ZEIT IN GOTTES HÄNDEN • M: Fritz Baltruweit, el: Meine Lieder, 1996 • germana T: Hans-Jürgen Netz • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1995/1998 • Psa 31,16

EPIFANIO

«Quempas»:
Aŭdu: Sonas pastoralo → 250
Kyrie-Litanioj:
Hela, klara sunradi’ → 866
Maria-Antifono:
Granda de l’ Savant’ patrino → 097.15

257

1. Kial hodiaŭ nokte tagiĝas,
kvazaŭ la suno frue leviĝus?

refreno:

Kristo, Kristo estas naskita,
por ke Li gvidu nin al liber’.

2. Kial al stalo kuras paŝtistoj
kaj la donacojn portas al Kristo? …

3. Kial ĉe trogo brutoj genuas
kaj la infanon mute salutas? …

4. Kial enigme brilas la stelo,
antaŭ saĝuloj sternas sin helo? …

DLACZEGO DZISIAJ WŚRÓD NOCY DNIEJE • ŚK 33 • M: Markiewicz • M kaj pola T: ĉe Jan Kaszycki, Kraków 1911 • E: Jan Kos • Kristnaskaj Kantoj p. 26*

258

1. Naskiĝis beb’ |: en Betleĥem’. 😐
Jubilu do, |: Jerusalem’. 😐
Saĝuloj el la orient’ genuas antaŭ Li.
Genuu ĉiu kontinent’: jen via Di’.

2. Anoncas Lin |: ĉiela stel’. 😐
Ekĝoju do, |: ho Izrael’. 😐
Per oro, mirho, oliban’ la magoj gloras Lin.
Lin gloru tribo, gento, klan’, kaj klinu sin.

3. Honoru Lin, |: ho kristanar’, 😐
dankante pro |: la Dia far’. 😐
Hodiaŭ de l’ eterna glor’ Li reĝo montras Sin.
Do kantu ankaŭ, mia kor’, adoru Lin.

NASKIĜIS BEB’ EN BETLEĤEM • M (Choral): el la korea KS 104 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1994

259

|: Eku, leviĝu, iĝu lum’. 😐
Eku, leviĝu, iĝu lum.
Jen via lum’.

4-voĉa rondkanto
MACHE DICH AUF UND WERDE LICHT • EG (Bayern) 539 • M: Kommunität Gnadenthal 1972, © Präsenz-Verlag, Gnadenthal • T: Jes 60,1 • E: Albrecht Kronenberger 1997

260

1. Ĉe l’ Kristo-festo ĝojas ni pri Kristo, infaneto.
En Betleĥem naskiĝis Li, kaj kuŝis en trogeto.
Ŝafistoj apud Betleĥem anĝelajn voĉojn aŭdis;
do ili venis vidi Lin, kaj ĝoje Dion laŭdis.

2. Al Betleĥem, serĉante Lin, la Saĝaj Viroj iris;
ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris.
En domo ili trovis Lin, kaj tie, adorante,
sin klinis teren antaŭ Li, donacojn prezentante.

3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu Kristo venis;
fariĝis viro sur la ter’, kaj al la homoj benis.
Ĉiela Reĝo estas Li. Do venu, adorante!
Kun amo ni servadu Lin fidele kaj konstante.

ĈE L’ KRISTOFESTO ĜOJAS NI • M (Golden Sheaves): Arthur Seymour Sullivan, HON 524, CP 649 • E (originale verkita): Ellen Gregory, 1966 en HE 41 • AK 50

260.4

Ne timu, ĉar Mi
estas kun vi, Mi
estas kun vi, Mi
estas kun vi.

Mat 28,20
4-voĉa rondkanto
NE TIMU, ĈAR MI ESTAS KUN VI (originalo ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

261

1. Kiel la saĝuloj tri
stelon sekvis kun ĝoj-kri’,
brilegantan sur ĉiel’,
kondukantan al la cel’;
tiel, Kristo, nun al Vi
kondukataj estu ni.

2. Kiel ili per stel-bril’
rapid-iris al lulil’;
surgenuen ĵetis sin,
kiam ili trovis Vin;
tiel same ĝoju ni
adoradi antaŭ Vi.

3. Kiel ili kun humil’
donojn faris ĉe l’ lulil’;
tiel, sur la tera voj’,
puraj, kun senpeka ĝoj’,
am-trezorojn ankaŭ ni
same portu nun al Vi.

4. Ho Jesuo! Ĝis la fin’
ĉiam konservadu nin;
kiam mondo pasos for,
portu nin al Via glor’,
kie, en sennuba hel’,
ne necesas gvida stel’.

5. Tie, en ĉiama bril’,
mankas ĉiu lumigil’;
lumo, ĝojo, regas nun;
Vi mem estas ĝia sun’.
Tie ĉiam antaŭ Vi
Halelujojn kantos ni.

AS WITH GLADNESS MEN OF OLD • HON 41 • LBW 82 • M (Dix): laŭ Conrad Kocher • angla T: laŭ William Chatterton Dix • E: J. Gourlay, 1966 en HE 44

262

1. Via lumo venas,
sankta urbo, levu vin,
stel’ radias kun fascin’,
vidu, jam matenas.
Helu do, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

2. Kristo nun alvenis,
la Reganto, la Sinjor’,
ĉiom da potenc’, honor’
Li en manon prenis.
Ĝoju do, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

3. Kristo nun aperis.
Ekis jam la sav-eon’,
Lin adoras ĉiu zon’,
ĉion Li superis.
Benu Lin, Jerusalem’,
Kristo nun aperis.

SIEH, DEIN LICHT WILL KOMMEN • GL 147 • M: Markus Jenny 1971 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1971 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986*

C + M + B

Kristo la domon benu

Christus mansionem benedicat

263

1. De val’ kaj fjordo
eksonas «Glor’ al Di».
De mont’ ĝis bordo
hodiaŭ kantos ni.
La sonorilo
vokadas al ni, ĉar
la Dia Filo
naskiĝis al homar’,
la sav’ al brilo
el ĉiu peko-far’.

2. Kaj ĉiu homo
nun iru sur la voj’
al Dia domo,
al la eterna ĝoj’!
Ĉar nun ni festas
Kristnaskon per ador’,
Jesuo estas
en la premita kor’,
kaj beno restas,
dum ĉesas ĉiu plor’.

3. En la fojnujo
ridetas Fil’ de Di’.
Kun halelujo
paŝtistoj tuj ĉe Li
genuas. Preĝo
kaj mirho, dolĉ-odor’:
ofer’ de reĝo,
alvenas ja eĉ’ or’.
Pro sav’ el leĝo
ĝojegu ĉiu kor’!

4. Ho, dankon, Dio,
pro veno al kaban’!
pro pac’, pro ĉio,
precipe pro l’ Infan’!
Ho Kristo, benu,
kreiĝu lum’ al ni!
Kun varma veno,
degelu kor-glaci’!
Kaj ĉiu prenu
la gracon nur per Vi!

5. Ekstere neĝo
kaj frosto regas nun,
sed de la reĝo
ĉiela nova sun’
de amo, graca
ekbrilas sur ĉiel’,
al homo laca
ĝi estas luma cel’:
Je fino paca
Kristnasko en la hel’!

FRA FJORD OG FJÆRE • NSB 59 • M (Paa Gud alene): Hardenack Otto Conrad Zinck 1801 • norvega T: Magnus Brostrup Landstad 1856 • E : Hans Amund Rosbach 1966 en CH 12 • AK 53

264

M (Genevan Psalm CXVIII) → 764 «Donu al Dio la honoron»

1. Jubilu al la juda Reĝo,
ne klinu vin al mond-potenc’;
al la Servant’ de l’ Dia leĝo
profunda decas riverenc’.
Fremduloj serĉis Lin el fore:
La trio, spite al Herod’,
incenson, mirhon, oron ĥore
oferis kun ador-devot’.

2. Jen enakviĝas la Mesio,
Lin signas birde la Spirit’;
Li agas laŭ la plaĉ’ de Dio
kaj savas nin per kor-vizit’.
Simbole kontraŭ flu’ Li staras,
turniĝas vivo-rada sort’:
La faton Lia beno baras;
nin konas Li ĝis en la mort’.

3. En Kana, ardo jam dis-iris,
cindriĝis fajro el la vid’;
kaj la pokaloj flame diris,
el ili, kiu vera vit’.
El kruĉo fluu vin-trezoro,
de buŝ’ al buŝo ĝojo, dank’:
ĉar trovis – nur en Sia horo –
la teron Li ĉe l’ dekstra flank’.

4. Ĝoj-kriu pri tut-monda Reĝo,
vin klinu antaŭ Dia tron’;
nun haleluju laŭdo-preĝo,
descendas glore Lia bon’.
Konstruu regnon senkomparan,
ekloĝu pac’ en ĉiu hom’;
Konservis vinon Li elstaran / por nupto-fest’ en Sia dom’!

JUICHT VOOR DE KONING VAN DE JODEN • LvK 166 • GvL 479 • nederlanda T: Tom Naastepad • © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 115 • kun afabla permeso [K523T]

265

1. Saĝaj moŝtoj de la scio,
kien vi rapidas?
Diru: Ĉu vi, Reĝo-Trio,
jam Etulon vidis?
«Jes, entroge, ne surtrone,
Li sen sceptro reĝas.»
Mondo timas Lin malbona,
sed al Li ni preĝas.

2. Saĝaj moŝtoj! Fort’ terura
persekutas Dion.
Jen Heroda penso dura
jam komploton igas.
Sed ne timu, homoj saĝaj,
iru Betleĥemon.
Stel’ anoncas novan aĝon.
Ne bedaŭru penon.

MĘDRCY ŚWIATA, MONARCHOWIE • ŚK 47 • M: Z. Odelgiewicz, ĉe Jan Siedlecki, Kraków 1878 • pola T: S. B. • E: NV 125*

266

1. Vidu: Tempo de la sav’!
Paco sur la tero!
Kantu nun kun ĝoj’ kaj rav’.
|: Gaju en espero. 😐

2. El Maria Virgulin’
venis la Di-Filo.
Kore bonvenigu Lin.
|: Kantu kun jubilo. 😐

3. Jen en stal’ la mond-juvel’
super eĉ smeraldoj.
Jen ĥoral’ el Dia hel’:
|: Gloro en la altoj. 😐

4. Kiel magoj venu vi
laŭ la stela diro.
Estu via don’ por Li
|: or’, incens’ kaj mirho. 😐

SVATOU DOBU JIZ TU MÁME • el la Kancionalo de Tomaso Masopust 1860 • EG 18 (Seht, die gute Zeit ist nah) • T kaj M: el Moravio • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993

267

1. El la oriento venis saĝular’
al la Infaneto, Reĝo de l’ homar’.
Ili vidis lumon nokte sur ĉiel’:
venis kondukataj de gvidanta stel’.

2. En humila hejmo ili trovis Lin,
kaj kun adorado teren klinis sin.
Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel’
ilin kondukadis: Dia gvida stel’!

3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor’;
tamen super ĉio reĝas nun en glor’.
Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel’:
Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel’.

4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi;
helpu perdiĝantojn Via lum-radi’.
Al la nesciantoj pri la vivo-cel’
donu klaran lumon – brilu Via stel’.

5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi
per la sava lumo de l’ evangeli’.
Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel’;
ame kondukadu per gvidanta stel’.

FROM THE EASTERN MOUNTAINS • HAM 595 • M (Evelyns): William Henry Monk • angla T: Godfrey Thring • E: Agnes Burton Deans, 1966 en HE 40

KARESMO

Psalmo:
Psa 51 (Miserere) → 713
Maria-Antifono:
Vin, ho ĉiela Reĝino → 097.17

268

1. Dio, pardonu. Pentas mi kore.
Jen pro malĝojo mortas la kor’.

2. Multajn donacojn donis Vi ame.
Estis mi povra sendanka hom’.

3. Gracon Vi donis riĉe, abunde,
sed mi ĝin puŝis tro ofte for.

4. Mi maltrankvilas tre multajn tagojn,
vundoj doloras, povras mi nun.

5. Jen jam delonge mian malicon,
mian stultecon toleras Vi.

6. Mi Vin kontraŭis kun drak’ infera.
Pentas mi, pentas, mia Jesu’.

7. Logis infero min al pereo.
Stulte devojis mi de Vi for.

8. Dio, forviŝu fine la larmojn
el la okuloj ĝis lasta er’.

PROSTI, MOJ BOŽE • Služ ite Gospodinu s veseljem 311 • M: dalmata • kroata T: nekonata verkinto • E: Kloster Kirchberg 2000

269

1. «Post Mi!» parolas Krist’ Jesu’,
«post Mi, kristanoj Miaj!
Forgesu vin, el mondo-bru’
Min sekvu, estu piaj!
Levinte vian krucon, vi
ofere vivu kiel Mi!»

2. «Mi estas lum’, lumigas vin
per sankta, virta vivo.
Se venos vi kaj sekvos Min,
ne mankos klar-motivo.
Mi estas voj’, kaj montras Mi
la veran vivon tie ĉi.»

3. «Kor’ Mia plena de humil’,
de amo la animo;
la buŝ’ admonas kun ĝentil’
por bono laŭ kutimo;
Mi tuta, menso, volo, fort’,
kun Dio estas en akord’.»

4. «Ĉu timas vi? Jen Mi kun vi!
Por helpi vin mi staras.
Malferman vojon tra medi’
terura Mi mem faras.
Hontadi devas la soldat’,
se li fariĝas renegat’.»

5. «L’ animon volas trovi vi?
Sen Mi vi ja ĝin perdos!
Eĉ se perdiĝi ŝajnas ĝi,
en la ĉiel’ ĝi verdos.
Do, sekvu Min, eĉ kun dolor’;
eterne vivos vi en glor’.»

6. Do, sekvu ni kun kruco-ŝarĝ’
la karan Di-Sinjoron!
Volonte kaj kun firm-kuraĝ’
toleru ni doloron!
Nur post luktad’ la kronon ni
de vivo portos antaŭ Di’.

MIR NACH SPRICHT CHRISTUS, UNSER HELD • GL 616 • EG 385 • RG 812 • M (Eisenach): Bartholomäus Gesius 1605, Johann Hermann Schein 1628 • germana T: Angelus Silesius (Johann Scheffler) 1668 • E: Richard Hoppe, 1965 en EKE 25, W. J. Downes • AK 197*

269.7

Gal 5,1-6

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

2 Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. 3 Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. 4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5 Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6 Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

270

1. Dum vivas ni en la mizer’
sen vidi vojon de l’ esper’,
sen iu helpo, ho Sinjor’,
eĉ en plej koro-ŝira plor’,

2. jen tio estu la konsol’,
ke ni laŭ Via sankta vol’
kunvenu, kaj per pia preĝ’
al Vi ekiru, Dia Reĝ’.

3. Kaj tiam nia penta kor’
en nia vera pek-dolor’
alvokas Vin, ho graca Di’,
ke nin kompate savu Vi,

4. ĉar tio estas la promes’,
ke post la vera pek-konfes’
el pia koro en humil’,
pardonos Vi pro Via Fil’.

5. Ni tial venas, sankta Di’,
kaj preĝas kore nun al Vi.
El tiu peza peka ĉen’
nin liberigu Via ben’.

6. Al niaj pekoj Vi ne plu
rigardu, kara Krist’ Jesu’;
nin helpu en mizeroj, ke
finiĝu ĉiu plor’ kaj ve’.

7. Kaj tiam danki povos ni,
per kanto, kora ovaci’,
kaj vivu ni laŭ Via vort’
surtere – kaj post tera mort’.

WENN WIR IN HÖCHSTEN NÖTEN SEIN • EG 366 • M (Wenn wir in höchsten Nöten sein): Johann Baptista Serranus, Wittenberg 1567, laŭ Guillaume Franc, Ĝenevo 1543 • germana T: Paul Eber 1566 laŭ la latina In tenebris nostræ de Joachim Camerarius ĉ. 1546 • E: Hans Amund Rosbach • TK 83

271

M (Vater unser) → 791 «Ho Patro, alte en ĉiel’»

1. Antaŭ la Ĉioscia nun
mi staras, kulpa je la pun’.
Parole, age, pense – jes,
mi pekis; sekvas nun konfes’.
Ĝi tranĉas mian koron. – Di’,
indulgu min pekulon Vi!

2. Min de vizaĝo Via ne
forpuŝu, Dio! Helpu ke
tirota estu mi, savit’,
al Vi per Sankta la Spirit’.
Al mi la vojon montru, Di’!
Indulgu min pekulon Vi!

3. Malligis min Jesuo per
la kruco-mort’ de pek-mizer’.
Min ne forpelu, Fil’ de Hom’,
min lasu iri al la dom’,
de graco pravigita. – Di’,
indulgu min pekulon Vi!

JEG STÅR FOR GUD SOM ALLTING VET • NSB 627 • Salmebok 299 • norvega T: Magnus Brostrup Landstad 1861 • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 123 [K850T]

272

M (Finlandia) → 610 «Jen mia preĝo»

1. Ho Eternulo, Dio de mistero,
de ĉio ajn la nesondebla Font’, –
al Vi ni levas korojn en adoro,
Kreinto sola de la vasta mond’,
Vi formis homojn laŭ la propra bildo
por paca viv’ en familia rond’.

2. En peka malhonoro kaj memvolo
prapatroj niaj jesis al ribel’,
kaj sin surdigis al la Dia voĉo,
sin trompis sur Satana karusel’.
Demonaj fortoj regis sur la tero –
kaj ploris la anĝeloj en ĉiel’.

3. Ankoraŭ, malgraŭ puno kaj mizero,
kaj malgraŭ oft-spertata tragedi’,
ja malgraŭ la alveno de Jesuo
kun sava forto de l’ evangeli’,
amase iras homoj al detruo.
«Ĝis kiam, ho Sinjor’?» aŭdiĝas kri’.

4. Pri nia kulp’, kaj tiu de l’ kunhomo,
ni pentas, kaj petegas por pardon’.
Humile, kaj sopire, kun espero
okulojn levas ni al Via tron’.
Rigardu nin, la sklavojn de malsaĝo;
kompatu nin pro Via glora nom’.

5. Ho Eternulo, aŭdu nin pro Kristo,
leviĝu kun potenco, agu mem!
L’ homaron liberigu de ruino,
jam longe suferintan sub malben’;
starigu Vian regnon de la paco,
kaj faru niajn korojn Via hejm’.

HO ETERNULO, DIO DE MISTERO • E (originale verkita): W. J. Downes 1969 • AK 222 [K368T]

273

1. Sub Via vido, Jesuo,
mizeron mian portas mi,
malriĉon, ŝuldon antaŭ Vi,
sub Via vid’, Jesuo.

2. Mi ĝemas, milda Jesuo,
sub ŝarĝo-plen’ de pek-dezir’.
Mi en angoro kun sopir’
rigardas Vin, Jesuo.

3. Kompatu, milda Jesuo.
La amon kontraŭpekis mi,
kaj prave min kondamnus Di’.
Porpledu min, Jesuo.

4. Mi fidus eĉ, ho Jesuo,
se juste min forlasus Vi.
Eĉ sen esper’ esperas mi
sub Via vid’, Jesuo.

FÖR JESU MILDA ÖGON • M: Huugo Nyberg 1903 • sveda T: Lars Stenbäck 1839 • E: T. I. Haapalainen 1988 • TK 129 • prilaboro: Kloster Kirchberg 1997

274

1. Vidu miajn limojn,
miopecon,
pedantecon.
|: Ŝanĝu min, Sinjoro, plivastigu min. 😐

2. Vidu miajn svenojn,
dekadencon,
senpotencon.
|: Ŝanĝu min, Sinjoro, fortikigu min. 😐

3. Vidu miajn timojn,
rezerviĝon,
malvarmiĝon.
|: Ŝanĝu min, Sinjoro, revarmigu min. 😐

4. Vidu: Mia koro
Vin deziras,
Vin aspiras.
|: Venu do, Sinjoro, hejmen gvidu min. 😐

MEINE ENGEN GRENZEN • EG (Württemberg) 589 • M: Winfried Heurich el: Aus Liebe zu den Menschen, SU 9980 • germana T: Eugen Eckert • © Studio Union, Lahn-Verlag, Limburg • E: Albrecht Kronenberger 1994

Naturo kreskas kaj mortas,
homoj feblas kaj fortas,
Dio kreas kaj portas.

Alois Eder

275

1. Se mi nur pli similus Vin,
Jesu’, kun varma kor’,
per sama amo donus min
en ĉiu peza hor’.
Se nur en viv’ kaj kredo mi
en ĉio Vin similus pli,
ĝojegus mi, ho Di’!

2. Sufiĉe dankas kiu kor’
pro veno al la ter’?
Nur laŭdo de anĝela ĥor’
kantanta en l’ aer’!
Se mi nur estus pont’ al Vi,
kaj ĉiam Vin similus pli,
ĝojegus mi, ho Di’!

3. Ho serĉu, serĉu, Fil’ de Di’,
en mia peka kor’;
malamon certe trovos Vi,
sed prenu pekojn for!
La pensojn, vortojn, vivon Vi
direktu; Vin similu mi.
Ĝojegus mi, ho Di’!

4. Min klinu do, kaj metu min
en polvo antaŭ Vin!
Forigu la fieron kun
radik’, purigu min.
En tiu loko loĝu mi,
kaj tiam Vin similu pli.
Ĝojegus mi, ho Di’!

5. En la batalo ĝis la mort’
sangece ŝvitis Vi.
Sed forta estas Dia vort’,
kuraĝon donas ĝi.
Rideton patran donis Li
al Vi; maltimas mi pro ĝi!
Ĝojegas mi, ho Di’!

Å, VAR EG MEIR DEG, JESUS, LIK • NSB 425 • M (Orheim): Matias Orheim 1920 • norvega T: Matias Orheim 1907 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 63 • AK 216

Lian justecon
kontraŭ mi
mi povus kompreni,
Lia abunda amo
estas nekomprenebla.

Stefan Andres

276

refreno:

Returnu vin al via Dio. Petu Lin, Li estas favora.

versoj:

1. Malsupren venis Kristo, la Sinjoro,
ke Li vin savu el diabla forto,
ke Li vin voku en la patran regnon.

2. Ho vin konvertu, levu viajn korojn,
ĉar via savo sin alproksimigis.
Per pento-faro iĝu novaj homoj.

3. Lin aŭdu voki, ŝanĝu vian vivon.
La bonon serĉu, lasu ĉion pekan.
Ho Di-infanoj, verku Lian pacon.

4. Vin Kristo trovis kvazaŭ vagajn ŝafojn.
Denove naskis Dio vin per bapto.
Spirita forto fide vin firmigis.

5. Vin Kristo sendas kiel apostolojn.
Do fortikigu ĉie la gefratojn,
por ke espero kresku sur la tero.

6. Al ĉiuj helpu, kiujn oni premas.
La proksimulojn amu per bonfaroj.
Tiele fastos vi laŭ Dia volo.

7. Li el subuloj faras vin gefiloj.
Li vin el sklavoj faras geamikoj.
Revenu hejmen, patren, al festeno.

ATTENDE, DOMINE, ET MISERERE • BEKEHRE UNS, VERGIB DIE SÜNDE • GL 160 • M (Attende Domine): Francio 17a jc. • germana T: Walter Röder 1971 • E: Albrecht Kronenberger 1993

277

1. Vidu, mi, ho Dio kara,
ĉiujn miajn pekojn pentas.
Plore mi el kor’ amara
kulpa antaŭ Vi min sentas.

2. Via kompatem’ profundas
pli ol ĉiuj pekoj miaj.
Ne pere’, sed viv’ abundas
al pekul’ pro gracoj Viaj.

3. Mi Vin amas, bona Dio,
el la fundo de l’ animo.
Amo mia super ĉio,
super eĉ la propra limo.

JA SE KAJEM • Služ ite Gospodinu s veseljem 145 • M kaj kroata T: V. Novak • E: Lucija Borčič / Albrecht Kronenberger 1999

278

1. Jesu, min permesu plendi,
pri suferoj Viaj pensi.
Ho ŝafido sen makul’,
mi konfesas min pekul’.

refreno:

1.-3. Via kruc’, Jesuo, savas
ĉiun, kiu fidon havas.
Do mi vivu kun esper’
nun kaj en la mort-sufer’.

2. Ho Savanto, hontan signon
kaŭzis mi, Vi portis lignon.
Miaj pekoj ligis Vin,
krude suferigis Vin.

3. Mi min ankaŭ mem prodigis,
min per pekoj malpurigis.
Via sango lavas min,
Dia graco savas min.

POZWÓL MI TWE MĘKI ŚPIEWAĆ • ŚK 132b • M: W. Świerczek CM, ĉe Jan Siedlecki 1928 • pola T: ĉe Teofil Klonowski, Poznań 1856-1867 • E («Permesu min, Jesu’, plendi»): 1985 en NV 131 / Kloster Kirchberg 1999

279

Aŭdu min, Sinjor’;
kompate min rigardu,
Sinjor’ Jesuo; Vi estu mia helpo.

3-voĉa rondkanto
AUDI, DOMINE, ET MISERERE MEI • M kaj latina T: Adam Gumpelzhaimer • E: Adolf Burkhardt 1988 • TK 137

280

1. «Vekiĝu, dormanto, vin levu de l’ mort’,
en lumon vin metos la Kristo!»
Nun vokas vin tiel Jesuo kun fort’,
sed iam Li estos juĝisto.
Vekiĝu! Vin levu! Minacas danĝer’!
Ĉu estas en vi do por morto prefer’?

2. Ne dormu pli longe en pekoj. La voj’
de nokt’ kaj mallumo jam ĉesis!
La lumo de l’ grac’, salutata kun ĝoj’,
jarcentojn jam savon promesis;
Jesuo vin vokas al sankta labor’.
Vekiĝu, vekiĝu! Jam sonis la hor’.

3. Leviĝu de l’ morto, kaj vivu, pekant’,
ke ankaŭ vin Kristo prilumu!
Ho, aŭdu la voĉon de l’ Dia vekant’,
obeu, ke vin ne konsumu
ĉe l’ fino de l’ tagoj la Dia koler’.
Leviĝu! Eliru el via karcer’!

4. Feliĉa, vi hom’, se Jesu’ vekis vin
el dormo de morto por ĉiam.
Ĉar tagoj kaj noktoj alternu sen fin’,
por vi estos nokto neniam!
Vekiĝu, dormanto! Vin levu de l’ mort’!
Aŭskultu Jesuon, Li staras ĉe l’ pord’!

ONTWAAK, GIJ DIE SLAAPT • LvK 462 • M (Ontwaak): Johannes Gijsbertus Bastiaans 1868 • nederlanda T: Petro Parson • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 30 • AK 198
• Efe 5,14

281

M (Hovden) → 656 «Kristo, helpu min batali»

1. Kiam Vi de mi postulos,
Di’, klarigon pri la viv’,
mian konton trakalkulos,
granda estos la pasiv’: –
miloj, miloj da talentoj!
Mi pro tim’ paliĝas, ĉar
fluos kiel la torentoj
peko, ŝuldo, kulp’, erar’.

2. Pentas mi. Vizaĝ’-al-tere
preĝas, kaj alvokas Vin
mi humile, malfiere:
Di-Sinjor’, indulgu min!
Ŝuldojn pagis Vi, Jesuo!
Savu, granda Fil’ de Hom’,
la animon de detruo!
Glor’ al Via kara nom’.

GUD, NÅR DU TIL REGNSKAP KALLER • NSB 628 • Salmebok 300 • norvega T: Magnus Brostrup Landstad 1861 • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 120 [K848T]

282

1. Kiel infanoj de la lum’ iradu ni kun Di’,
ĉar, Fonto de la lumo mem, Li estas lum’ en ni.

2. Tiel irante, vivas ni en amo kaj en grac’,
ĉar Dio estas amo kaj Jesuo nia pac’.

3. Ĝoje sentante forton de la gloro en l’ anim’,
potencojn de l’ malluma sfer’ defias ni sen tim’.

4. Firme fidante al Jesu’ por poviganta grac’,
decide ni triumfos en la horoj de minac’.

5. Partoprenante en la lum’ de nia Patra Di’,
ni havas kunulecon en l’ eterna famili’.

6. Senpekigite per la sang’ de Li, la Lum’ de l’ mond’,
iradas ni sekure en lum-radianta rond’.

7. Kantu ni danke laŭdon al la Patro, Fil’, Spirit’;
kompata, pardonema kaj majesta Infinit’.

KIEL INFANOJ DE LA LUM’ • M (Nox Præcessit): John Baptiste Calkin • E (originale verkita): W. J. Downes 1968 • AK 212
• 1 Joh 1,7

283

M (Iam lucis) → 113 «Jam levas sin la taga lum’»

1. Krist’, Suno de justeco,
forpelu nian nokton,
por ke kun nova tago
noviĝu nia koro.

2. Donacas Vi Karesmon,
la sanktajn kvardek tagojn,
la tagojn de la savo,
la tempon de favoro.

3. Puriĝu nun la korpo,
puriĝu la animo
per fasto, per modero,
per preĝo kaj bonfaro.

4. Per pento ni retrovu
la vojon de la vivo,
ĉar Vi nin el sklaveco
kondukas en liberon.

5. Printempo jam alvenas,
burĝonas la naturo.
Do ankaŭ ni ekfloru
al nova paska ĝojo.

6. La Patron ni adoru,
ni gloru Vin, Di-Filo,
ni benu la Spiriton
per unu sama laŭdo. Amen.

IAM, CHRISTE, SOL IUSTITIÆ • latina T: 6a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1994, laŭ brevier-himnoj kaj 2 Kor 6,2 [K17T]

283.7

Vi, Dio sankta,
Vi, sankta forta,
senmorta Dio, kompatu nin.

ruse:

Sviaty Bože,
sviaty kriepki,
sviaty biessmiertny, pomilui nas.

SVIATY BOŽE • Kanto el Taizé • ortodoksa • E: Albrecht Kronenberger 1996/2001 • kun afabla permeso

PASIONO

Psalmo:
Psa 51 (Miserere) → 713
Trishagion:
Agios o Theos/Sanctus Deus → 036
Kalvaria Vojo:
Oni kondamnas Vin → 021
La kvin Vundoj:
Krist’ Jesuo, por ni → 019.9
Aklamo:
Kiu por ni portis vundojn → 019.10
Maria-Antifono:
Vin, ho ĉiela Reĝino → 097.17

284

1. Vivi por Kristo, morti por Li,
kiu Sin donis, nia Mesi’!
Kun Li suferi,
kun Li batali,
servi la mondon, iri al Li!

2. Vivi por Krist’ en ĝojo kaj ve’!
Ŝarĝojn Li portas, kvazaŭ arke’.
Lin ni gloradu,
nun kaj eterne,
himnu Lin kun ĉiela arme’.

3. Vivi por Krist’ en nia eon’!
Li ĉe ni restas, graca pardon’.
Zorgoj kaj timoj
ne preter limoj:
Pretas ĉe Li post venko la kron’.

SMIEŤ ŽIŤ PRE KRISTA • FÜR CHRISTUS LEBEN • EG (Württemberg) 640 • M kaj slovaka T: Mária Royová (antaŭ 1924) 1971 • germana T: © Martin Schüz 1995 • E: Adolf Burkhardt 1999 • kun afabla permeso

285

1. Venu, vidu la Reĝon, la Reĝon de la am’;
vidu Lin kun ruĝa rob’ kaj dorna kron’.
La soldatoj rikanas ĉe l’ vid’ al kruc-kruel’.
Niaj faroj rekrucumas Lin eĉ nun.

refreno:

Renkontas sin koler’,
kompato kaj esper’;
repaciĝon tie trovas kulpa mond’.
Ho, helpu pri kompren’
de ĉi miriga ben’!
«Pardonu, Patro!» krias pura am’.
Mi laŭde adoras Vin,
ho Krista Ŝafid’.

2. Venu, ploru, funebru pri nia kontribu’;
pli ol najloj, pli ol dornoj vundas Lin
intergenta malamo, arbitro kaj avar’.
Nian punon sur Lin metis Dio mem. …

3. De l’ ĉiel’ venis Vi por ĉielen porti nin;
sub okuloj Viaj preĝ-adoras ni.
Via plor’: nia ĝoj’; mortis Vi por nia viv’.
La potenco paska levos ankaŭ nin. …

COME AND SEE • HON 88 • M kaj angla T: Graham Kendrick • © 1989 Make Way Music, UK. Por D, A, CH: Hänssler Verlag, D-71087 Holzgerlingen • E: Adolf Burkhardt 1995 • TK 476

286

1. Jesu amata, kion do Vi krimis,
ke la juĝisto puni Vin ne timis?
Pro kiu kulpo devis Vi suferi,
batojn toleri?

2. Oni Vin skurĝas, oni Vin turmentas.
Oni kun dorna krono Vin prezentas.
Oni Vin murdas, tamen Vi nek plendas
nek Vin defendas.

3. Kial Vin premas tiaj doloregoj?
Aĥ, ilin kaŭzis ankaŭ miaj pekoj.
Kore, Sinjoro, kulpa min mi sentas.
Dio, mi pentas.

4. Punon mirigan prenas la paŝtisto;
por Siaj ŝafoj kruce mortas Kristo.
Kvazaŭ ŝuldanto la Senkulpa agas:
ŝuldojn Li pagas.

HERZLIEBSTER JESU • Unisono 22 • EG 81 • GL 180 • RG 440 • KG 391 • M (Herzliebster Jesu): Guillaume Franc 1543 (al Psa 23), Johann Crüger 1640 • germana T: Johann Heermann 1630 • E: Albrecht Kronenberger 1991 (strofoj 2 kaj 3), Kloster Kirchberg 1997 (strofoj 1 kaj 4)

4-voĉan aranĝon de la melodio → Adoru Kantante 63

287

1. Al Vi ni dankas, Krist’ Jesu’,
ke Vi per Via sango-flu’
mortante sur la kruc’ por ni
nin faris justaj antaŭ Di’.

2. Vin, Kristo, vera hom’ kaj Di’,
pro Viaj vundoj petas ni:
Nin gardu de l’ eterna mort’,
ĉeestu en ekstrema sort’.

3. Protektu kontraŭ pekon nin
per forta mano ĝis la fin’,
ke Via kruc’ al ni sur ter’
konsolo estu en sufer’.

4. Kaj estos fid’ en nia kor’,
ke restos Vi dum ĉiu hor’
kun ni sur nia vivo-voj’,
ke iru ni tra kruc’ al ĝoj’.

WIR DANKEN DIR, HERR JESU CHRIST • EG 79 • GL 178 • RG 439 • KG 395 • M: Nikolaus Herman 1551 • germana T: Christoph Fischer 1568, kp. Dat Evangelische Gesangbook n. 79; 1589; 1597 • E: Albrecht Kronenberger 1997

288

1. Ho sankta kap’, kronita
per pika dorno-kron’,
sanganta kaj vundita,
memvola ofer-don’!
Vin mokas soldataro,
dum vivo fluas for,
sed supre anĝelaro
rigardas kun ador’.

2. Vin lasas ĉiu forto,
paligas Vin dolor’,
alproksimiĝas morto,
rompiĝas Via kor’.
Ho amo vere Dia!
Vi mortas ja por mi!
La peko estis mia,
la punon prenas Vi!

3. Sen vortoj mia koro
por taŭga dank-esprim’
pri tiu mort-doloro,
kompato ja sen lim’.
Mi restu Via ĉiam,
fidela ĝis la fin’;
neniam, ho neniam
mi ĉesu ami Vin!

4. En mia lasta horo,
Savanto, montru Vin,
kaj ĉe la mort-angoro
rapidu savi min.
La brakojn etenditajn
en kruca malhonor’
mi vidu malfermitaj
por preni min al glor’!

O HAUPT VOLL BLUT UND WUNDEN • Unisono 23 • GL 179, kp. EG 85, KG 389, RG 445 • M (Passion Chorale): Hans Leo Hassler 1601, religie: Brieg post 1601, Görlitz 1613 «Herzlich tut mich verlangen» • germana T: Paul Gerhardt 1656 laŭ la latina Salve caput cruentatum de Arnulf el Loveno antaŭ 1250 • E: M. C. Butler 1966 en HE 56, laŭ la angla traduko de James Waddell Alexander • AK 60

289

1. Ŝafidon tie vidas mi
la mondajn pekojn porti.
En pacienco iras ĝi
pro nia ŝuldo morti.
Li iras vojon al pere’,
mokita, torturita de
la homoj sur la tero.
Li portas ĉion; Lia am’
al ĉiu filo de Adam’
Lin gvidas al sufero.

2. Amiko estas la ŝafid’,
Savanto de l’ homaro.
Lin Di’ elektis pro l’ perfid’,
pro peko, krim’, kaj eraro.
«Ekiru, kara Filo, jen
al tiu gento, kiu en
infero punon portos.
Kruela estos tiu pun’,
vi savi povas ilin nun,
sed sange tiam mortos.»

3. «Jes, Patro, jes, el mia kor’,
mi pretas laŭ Via volo.
Nun venu veoj kaj dolor’,
se vivos Via popolo.»
Ho, kia amo, tian ni
nur trovis ĉe la Fil’ de Di’;
ĝi gvidas Lin al morto!
Ho amo! Tra la morta val’,
tra tombo al ĉiela hal’
nin gvidos via forto.

4. Mi kantos nokte kaj dum tag’
pri am’ kaj bono Via,
kaj portos min per ĉiu ag’
al ĝoj-ofero pia.
Dum mia viv’ en ĉiu hor’,
al Via glora nom’, Sinjor’,
dankeme mi laboras,
kaj ĉiun bonon, kiun Vi
en Via amo sendos, Di’,
eterne mi memoros.

5. Grandiĝu tial, mia kor’,
al trezorejo vera!
En vi kaŝiĝos la trezor’
pli granda ol la tera.
Ĉar perloj, gemoj, pura or’,
kaj mirho kun la dolĉ-odor’
ja senvaloraj estos.
Sed Via sango, Via mort’,
juveloj de la Dia vort’,
eterne samaj restos.

6. En sango de Jesuo mi
la vivon mian trovas.
Se mond’ min vundas, tie ĉi
mi ripozadi povas.
Ĝi helpas al anima vund’;
en nigra nokto kaj profund’
redonas ĝi la vidon.
Se en la monda uragan’
senkuraĝiĝas Di-infan’,
la sang’ fortigas fidon.

7. Kaj Lia sango fest-kostum’
ĉe Lia trono estos,
dum mi en mondo de la lum’
post tera vivo festos.
Ĝi estos krono de l’ fidel’,
ĝin portos mi en la ĉiel’,
ateston pri la rango
de la sanktuloj, kiuj nun
ĉe l’ trono brilas kiel sun’,
laŭdante Lin per ama lango.

EIN LÄMMLEIN GEHT UND TRÄGT DIE SCHULD • EG 83 • M (An Wasserflüssen Babylon): Wolfgang Dachstein 1525 por Psa 137 • germana T: Paul Gerhardt 1647 • E: Hans Amund Rosbach, 1971 en AK 62*

290

1. Jesu Kristo, Di’ potenca,
ho Ŝafido pacienca!
Vi sur krucon metis manojn Viajn
forigante ĉiujn pekojn niajn.

2. Lin priploru, hom’ mizera
pro mizerikordo vera.
Jesu Kristo kruce agonias.
En mallumon eĉ la sun’ varias.

3. Ĝemas Li per lasta vorto,
kapon klinas kun malforto.
Sub la kruco staras la patrino
kun dolor’ sen lim’ en sia sino.

4. Ŝire la kurten’ sin fendas,
tero krevas, rokoj plendas.
La cent-estro krias: «Filo Dia!»,
ekgenuas pleb-amaso pia.

5. Brust’ pikita. El la vundo
fluas sang’ kaj akv-abundo.
Plendojn niajn larme ni esprimas.
Ho Jesu’, la Dia grac’ senlimas.

JEZU CHRYSTE, PANIE MIŁY • ŚK 109* • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: Abraham Różniatowski ĉ. 1610 • E: 1985 en NV 128*

291

1. Vi, bela vivo-arbo paradiza,
kara Jesuo, Di-Ŝafid’ sur tero,
Vi suferante savis nian vivon,
nin liberigis.

2. Nur, nur pro ni Vi devis suferadi,
iris al kruco, portis dornan kronon.
Por niaj pekoj devis Vi elpagi
per Via vivo.

3. Kara Jesuo, funde nin transformu,
por ke volonte tiujn ni pardonu,
kiuj ofendis nin, malbone traktis,
mem mise agis.

4. Por ili ĉiuj ni Vin volas peti,
laŭ Vi, modelo, voki al la Patro,
por ke ni venu kun sanktuloj ĉiuj
al Via paco.

5. Kiam la tagoj de la viv’ sin klinas,
nian spiriton prenu, ho Sinjoro,
ke fine konsolitaj ni foriru,
laŭdon surlipe.

6. Dankon al Dio, la ĉiela Patro.
Li la perditajn homojn grace savis,
por ni akiris Li senfinan pacon,
ĝojon eternan.

PARADICSOMNAK TE SZÉP ÉLŐ FÁJA • Unisono 27 • EG 96 • RG 454 • M (Diva Servatrix): Bayeux 1739 • hungara T: Imre Pécseli Király antaŭ 1641 • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 106

292

1. S/K: |: Se vi deziras vivi kiel Dio, 😐
S: vi mortu kiel grena er’,
S/K: |: vi mortu, ke vi vivu. 😐

2. |: Vi iros laŭ la voj’ de ĉiuj aĵoj. 😐
Laŭ ĉies sort’, laŭ ĉies voj’
|: vi iros ĝis la fino. 😐

3. |: Al suno kaj al pluvo fordonite 😐
la grena er’ en ŝtorm’ kaj vent’:
|: ĝi mortos, ke ĝi vivu. 😐

4. |: Jen devas morti unu por alia. 😐
La grena er’ fariĝas pan’,
|: nutraĵo por alia. 😐

5. |: La saman vojon iris nia Dio, 😐
kaj tiel Li por vi kaj mi
|: fariĝis mem la vivo. 😐

WIE ALS EEN GOD WIL LEVEN HIER OP AARDE • Unisono 28 • GvL 546 • M: flandra popolmelodio ĉe Charles Edmond Henri de Coussemaker 1856 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1965 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Albrecht Kronenberger 1997 • kun afabla permeso

293

1. Kantu, lango, pri la venko
en miriga ĉi milit’,
kaj la kruc-trofeon gloru
per peano laŭ merit’,
sur la kruc’ la Mond-savanto
venkis kiel oferit’.

2. Jam l’ unua hom’ afliktis
la Kreinton per ĉagren’,
pro la ĝu’ de l’ frukt’ fatala
lin ekligis mort-katen’:
sed elektis Dio novan
arbon pro l’ homara ben’.

3. Tiu ĉi ofer’ konvenis
al la Dia sav-postul’,
ke l’ perfida ruz’ vaniĝu
per pli bona do kalkul’,
ke la san’ refortu tie,
kie vundis Malicul’.

4. Kiam venis do la tempo
al la pleno de matur’,
sendis Patro-Di’ la Filon
teren el ĉiela pur’,
naskiĝontan el la ventro
de virgin’ en hom-figur’.

5. Kiam jen post tridek jaroj
sonis Lia lasta hor’,
Li, laŭvole destinita,
sin fordonis kun fervor’
kaj, ŝafido sur la kruco,
sin oferis pro favor’.

6. Jen vinagro, galo, kano,
dornoj, najloj, kraĉo-hont’,
lanc’ traboras molan korpon:
sanga tuj elfluas ond’,
kie tero, mar’ puriĝas,
tuta la kreita mond’.

7. Kruc’ fidela, inter ĉiuj
arboj plena de majest’,
senkomparaj frondoj, floroj,
fruktoj estas via vest’:
kara ligno, karan ŝarĝon
portas vi por sav-atest’.

8. Fleksu, alta arb’, la branĉojn,
kaj moliĝu, trunka dur’;
malfortiĝu la rigoro,
kiun donis la natur’,
por ke sur vi kuŝu milde
Dio en la reĝ-figur’.

9. Porti la elaĉetanton
de la ter’ nur indis vi,
mergiĝantan mondon gvidi
el pere’ al la patri’,
ĉar la sango de l’ Ŝafido
vin surverŝis en pasi’.

10. Al la Triunu’ beata
estu do eterna glor’,
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit’ ador’:
Triunuon tiun laŭdu
l’ universo pro honor’! Amen.

PANGE, LINGUA, GLORIOSI LAUREAM CERTAMINIS • kp. GL (Speyer) 858 • M: © Erhard Quack 1949 laŭ la gregoria himno • latina T: Venantius Fortunatus 6a jc. • E: Guido Holz 1986

294

1. Reĝ-insignoj jen leviĝas, kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias, sed la kruco grac-radias.

2. Vundoj kovras korpon Lian, bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo, Di-indulgon ĝi efikas.

3. Plenumiĝas vort’ eterna, de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo Dio regas, mondon benas.

4. Arbo bela kaj lucida, ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita, Dian korpon portu digne.

5. Ho feliĉa tiu arbo, ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto perdon de l’ infer’ reprenas.

6. Estu, kruco, salutata, ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu, la indulgon al pekantaj.

7. Triunuo, Vi famiĝu, tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu vojon al la venk’ kaj gloro.

VEXILLA REGIS PRODEUNT • KRÓLA WZNOSZĄ SIĘ ZNAMIONA • ŚK 114 • M: A. Odrobina, ĉe Jan Siedlecki, Kraków 1928 • latina T: Venantius Fortunatus 6a jc. • pola T: P. Mańkowski • E: 1985 en NV 133*

294.8

Ne timu do!
Izrael, mi savos vin.
Mia estos vi.

Jes 43,1
3-voĉa rondkanto
FÜRCHTE DICH NICHT • M kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies • E: Albrecht Kronenberger 2001 • kun afabla permeso

295

1. Staris la patrino plore
ĉe la kruco endolore,
dum pendadis ŝia fil’;

(2) ŝian koron ĝemadantan,
malĝojegan, angorantan,
trafis glavo, dorn-pikil’.

3. Kiom estis afliktata
Dipatrino la benata,
atendante apud Li!

(4) Dum, anime lamentante,
Liajn vundojn kunsentante,
daŭre Lin rigardis ŝi.

5. Kiu homo ne ploradus,
se li tie ŝin vidadus
en tioma kor-mizer’?

(6) Kiu, Kriston rigardante,
la patrinon pripensante,
ne kuniĝus en sufer’?

7. Pro la pekoj de aliaj
venis la turmentoj Liaj,
skurĝo-batoj, agoni’;

(8) ŝi Lin vidis kondamnita,
kaj de ĉiu forlasita;
dum surkruce mortis Li.

9. Kristo, tuŝu mian koron,
ke, vidante ŝian ploron,
kunlamentu ankaŭ mi;

(10) pliardigu mian amon,
brulu ĝi en freŝan flamon,
ke mi plaĉu nur al Vi.

STABAT MATER DOLOROSA • AT THE CROSS, HER STATION KEEPING • LBW 110 • HON 44 • M (Stabat Mater): Mainz 1661 • latina T: Iacopone da Todi 13a jc. • angla T: Edward Caswall • E: M. C. Butler, 1966 en HE 59

alia melodio (dek strofoj):

296

1. Staris la patrino plore ĉe la kruco endolore, |: dum pendadis ŝia fil’; 😐

Pjevajte Gospodinu pjesmu novu 484 • M: CO

La aliajn strofojn → sur la antaŭa paĝo

alia melodio (dek strofoj, ĉiu, laŭplaĉe, kun refreno):

297

1. Staris la patrino plore ĉe la kruco endolore, dum pendadis ŝia fil’;

refreno:

Ho Maria, Dipatrino,
estu nia pledantino,
nun kaj en la morto-hor’.

Pjevajte Gospodinu pjesmu novu 486 • M: dalmata

La aliajn strofojn → sur la antaŭa paĝo

298

1. En nokta hor’
kun dolĉa plor’
mistera voĉ’ ekplendas.
Venteta blov’
kun milda mov’
al mi la sonojn sendas.

2. Jen ĝemas en
oliv-ĝarden’
Jesu’ decidiĝante
al kruca mort’
– pro mia sort’ –
la Patron obeante.

3. Maltrankvileg’
kaj funebreg’
afliktas Lian koron.
Sang-gutojn nur
Li verŝas sur
ĉirkaŭe ĉiun floron.

4. La bela lun’
foriras nun,
ĉagreno ĝin konsumas.
La ora mar’
de l’ bril-stelar’
pro larmoj ne plu lumas.

5. Nek birda son’
nek ĝoja ton’
aŭdiĝas en aero;
ĉar en angor’
tremegas kor’
de l’ bestoj sur la tero.

6. En Vin, Jesu’,
mi plu kaj plu
kunsente profundiĝu.
En mi dankem’
kaj adorem’
neniam silentiĝu.

BEI STILLER NACHT ZUR ERSTEN WACHT • Salve Regina n. 110 • M: Trutz-Nachtigall 1649 • germana T: Friedrich Spee von Langenfeld 1649 • E: Paul Bennemann (strofoj 1, 3*, 4, 5*) en Internacia Kantaro n. 40, Albrecht Kronenberger 1994 (strofoj 2, 6)

299

1. Devas Jesuo sur la kruco pendi.
Devas la homo siajn pekojn plendi.
Aĥ, aĥ, sub hom-peka forto
Jesu klinas sin en morto.

2. Korp’ Lia tuta, trunko, membroj, kapo,
montras la spurojn de skurĝad’ kaj frapo.
Aĥ, prezentas Li la vangon,
por ni verŝas Sian sangon.

3. Krono el dornoj vundas la tempion.
Najloj turmentas. Li toleras ĉion.
Aĥ, por peri Di-pardonon
portas najlojn Li kaj kronon.

4. Sekas la lango. Lia buŝ’ soifas.
Pentan krimulon tamen Li edifas.
Aĥ, aĥ, faru, ke ni pentu
kaj la graco-fluon sentu.

WISI NA KRZYŻU • ŚK 138a • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 18a jc. • E («Sur kruco pendas»): 1985 en NV 135 , prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999

300

1. Sur kruco Vi suferis,
la vivon Vi oferis
en malhonora mort’.
Blasfemojn Vi aŭskultis,
soldatoj Vin insultis,
sed restis Vi sen plendo-vort’.

2. Ĉi morton mi meritis,
sed Vi eĉ ne hezitis
min tiri el mizer’.
Savanto Vi fariĝis,
per Vi mi restariĝis,
ne plu minacas mort-river’.

3. Dolorojn, vundojn, batojn,
skurĝadon kaj malsatojn
suferis Vi pro mi.
Angoron Vi eltenis,
kaj tamen Vi nur benis
kaj miajn pekojn portis Vi.

4. Grandega amo-fluo
nin pelas al Jesuo,
peranto de l’ homar’.
Per ĝojo Li min zonis,
eternan vivon donis,
tirante min el peko-mar’.

5. Ŝafid’, al Vi doloris,
Vin homoj maladoris,
por kiuj mortis Vi!
Ho donu al mi pacon,
ĉielan Di-donacon.
Konduku hejmen min, ho Di’!

O WELT, SIEH HIER DEIN LEBEN • EG 84, kp. RG 441 • M (Innsbruck): 15a jc.; Heinrich Isaac (ĉ. 1495) 1539; religie Nürnberg ĉ. 1505 • germana T: Paul Gerhardt 1647 • E: H. A. de Hoog laŭ la nederlanda Lam Gods, dat zo onschuldig, 1971 en AK 59

Alian version de la melodio → 018 «Mi tagon mian finas»

La konatan 4-voĉan version de Johann Sebastian Bach → Adoru Kantante 59

Kaj

Kaj herbejoj
ankoraŭ ekzistas
kaj arboj kaj
sunsubiroj
kaj
maro
kaj steloj
kaj la vorto
la kanto
la homoj
kaj

Rose Ausländer
E: Franz Georg Rössler

301

1. En la bosk’ oliva,
kia vid’ tim-skua,
ho, Sinjoro nia
preĝe surgenua.
Tristo Lin aflikte premas,
en ŝvit’ sanga Li tim-tremas.
Ho Jesu’, svenanta,
preskaŭ jam mortanta!

2. La kalikon Patran
la Martiro vera
propra-vole prenas,
ĝin por ni oferas.
El ĉiel’ anĝelo venas,
kaj Lin fortikigi penas.
Jesu, timigita
kaj suferigita!

3. Disĉiplar’ forgesis
pri Li kaj ekdormas.
Antaŭ pord’ Judaso
la kohorton formas.
Kaj la boskon sbir-amaso
tuj invadas kun Judaso.
Jesu, perfidita,
kun malic’ vendita!

4. Judas falas teren
pro mirakla faro,
kise Lin perfidas
antaŭ la sbiraro.
Kriston ili forte premas,
kaj per ĉenoj Lin katenas.
Ho Jesu’, kaptita,
false akuzita!

OGRODZIE OLIWNY • ŚK 124 • M: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 17a jc. • E («En Bosko Oliva»): 1985 en NV 127*

sbiro = kruda kruela policisto

302

1.-6. Mia popolo, ĉu mi kulpe venis,
ĉu vin tristigis aŭ ĉu vin mi ĝenis?

1. De l’ faraono mi vin liberigis;
krucon sur brakojn vi por mi pretigis.

2. Mia popolo …
Por vi preparis mi la benan sorton;
por mi pretigis vi kruelan morton.

3. Mia popolo …
Mi vin kultivis kiel dolĉan viton;
al mi vi donis nur vinagr-acidon.

4. Mia popolo …
Punis Egipton mi por vi, popolo;
estis skurĝita mi laŭ via volo.

5. Mia popolo …
Vojon transmaran mi por vi apertis;
vundon de lanco mi en brusto spertis.

6. Mia popolo …
Vin plej supera faris mi nacio;
inter krimuloj mia pozicio.

LUDU, MÓJ LUDU • ŚK 119b • M: ĉe Jozef-Bogedain B. Nachbar, Berlin 1856 • pola T: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853, laŭ la latina «Popule meus» • E: 1985 en NV 132 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1998

303

1. La krucon rigardante, mi
miregon sentas en la kor’,
ĉar tie en mort-agoni’
oferis Sin la Princ’ de glor’.

2. Senvaloriĝas monda gajn’,
kaj pri fiero hontas mi;
ne fanfaronas iam ajn,
krom pri la mort’ sur Kalvari’.

3. Vantaĵoj logis min kun ĉarm’,
nun ilin faras mi ofer’;
humile kaj kun penta larm’
mi ĝojas en la sav-mister’.

4. Rigardu! Sangas vundoj plu –
malĝojo kun la amo mem!
Ĉu iam estis tia flu’,
el dornoj tia diadem’?

5. Se tutan mondon donus mi,
tro eta estus la donac’;
postulas amo tia ĉi,
ke cedu mi al Lia grac’.

WHEN I SURVEY THE WONDROUS CROSS • Unisono 25 • HAM 108 • HON 549 • LBW 482 • M (Rockingham Old): Anglio ĉ. 1785, Edward Miller 1790 • angla T: Isaac Watts 1707 • E: W. J. Downes, 1966 en HE 58 • AK 64*

304

1. Aĥ Jesuo surgenua,
sango-ŝvita en ĝarden’,
de l’ anĝel-vizito ĝua,
konsolita en ĉagren’:
Do bonvolu min konsoli,
kaj, Jesu’, vizitu min,
ĉar mi kore amas Vin.

2. Ho Jesuo sang-kovrita,
kiom tristas Via kor’,
ja al fosto Vin ligitan
vipas skurĝoj de kohort’:
Do bonvolu min konsoli,
kaj, Jesu’, pardonu min,
ĉar mi kore amas Vin.

3. Dorn-kronita sen omaĝo,
ho Jesuo, mia Di’,
pro la sango sur vizaĝo
preskaŭ nekoneblas Vi:
Do bonvolu min konsoli,
kaj, Jesu’, sanktigu min,
ĉar mi kore amas Vin.

ACH, MÓJ JEZU, JAK TY KLĘCZYS • ŚK 106 • M: ĉe ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: verkinto nekonata • E: Henryk Paruzel • NV 126*

305

1. Ĉion pri ni skribitan Vi en ver’
plenumas dum ĉi tiuj lastaj tagoj,
ĉiujn ordonojn, portas Vi la plagojn,
ĉiun aflikton de la mond-dezert’.

2. Fermita restis la edena land’.
Malŝlosas ĝin, malfermas niajn korojn
Davida Fil’ kaj Viro de Doloroj,
Reĝo de l’ Judoj, Vi, la mort-venkant’.

3. Jesu’, ĉeesto Via la lantern’,
pro Vi la flam’ en nia kor’ ekdancos.
Vi antaŭiras, Vi al ni ne mankos,
ĉeestas Vi, ĉefpastro en etern’.

4. Pro Vi nun fajras ĝoj’ en nia sfer’.
El Vi, Sinjor’, la vivon ĉerpas pano,
la buŝojn igas Vi prikanti amon,
ĉar iris Vi la vojon de l’ ofer’.

5. Ĉi supren-iro al Jerusalem’,
en kiu Vi rivelas paco-donon
al ĉiuj, altigantaj Vian nomon:
hosana nun, kaj jen: krucumu Lin!

ALLES WAT OVER ONS GESCHREVEN IS • GvL 407 • LvK 173 • ZJ 370 • M: Frits Mehrtens • nederlanda T: Willem Barnard • © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Jan van Keulen 1982 • TK 84 • kun afabla permeso

306

1. Pezis la viv-arbo
dorse de l’ Mesi’.
Bonan frukton portis Li por Sia Di’.

refreno:

Kyrie eleison, ho kompatu nin,
igu nin leviĝi el la morto-sin’.

2. Preĝu ni do ade
en ĉi tera val’,
ke la paco kara estu viv-real’. Kyrie …

3. Ĉar la ter’ postulas
semon de la mort’,
sed al venk’ stimulas spir’ de l’ Dia vort’. Kyrie …

4. Ni do Dion laŭdu,
vivu per la lum’,
for el peko-faŭko, en la sav-brakum’. Kyrie …

5. Eĉ se tero pelas
al infera flam’,
la ĉiel’ fidelas, ne laciĝas am’. Kyrie …

6. Morten pezis arbo
dorse de l’ Mesi’.
Bonan frukton portis Li por Sia Di’. Kyrie …

MET DE BOOM DES LEVENS • Unisono 29 • LvK 184 • ZJ 353 • M: Ignace de Sutter 1964, © Apostolaat voor Kerkelijk Leven, Tongerlo • nederlanda T: Willem Barnard 1963, © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Jan van Keulen 1989 (strofoj 2 ĝis 5), Adolf Burkhardt 1990 (strofoj 1 kaj 6) • TK 146 • kun afabla permeso

307

1. Ĉu vi vidis la krucon de l’ Sinjor’?
Ĉu vi vidis la krucon de l’ Sinjor’?
Ho!
Ĝin rigardante, ho, mi tremas, tremas, tremas.
Ĉu vi vidis la krucon de l’ Sinjor’?

2. Ĉu vi vidis la morton de l’ Sinjor’? …

3. Ĉu vi vidis la tombon de l’ Sinjor’? …

WERE YOU THERE WHEN THEY CRUCIFIED MY LORD • M (Were you there): Usona negra spiritualo • E: el la Kristana Bulteno de Donald Broadribb, 1961 • TK 91*

308

1. Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor’,
al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor’.
«Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ’!
Mesio profetita en Dia sankta leĝ’!»

2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond’;
kaj sur la tero homoj kantadas je respond’.
Hebreoj palmo-branĉojn portadis antaŭ Vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.

3. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni’;
kaj nun al Vi tronanta jen nia melodi’.
La laŭdo de infanoj ĝojigis Vin, Sinjor’;
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor’.

GLORIA, LAUS ET HONOR • ALL GLORY, LAUD, AND HONOUR • HAM 98 • HON 11 • M (Valet will ich dir geben = St. Theodulph): Melchior Teschner 1614 «Valet will ich dir geben» • latina T: Theodulph el Orleano • angla T: John Mason Neale • E: Clarence Bicknell (1842-1918) • 1966 en HE 54 • AK 58

309

M (Ellacombe) → 327 «La tago releviĝa»

1. «Hosana, Hosanega!»
laŭt-kantas infanar’.
Tra templo kaj tra kortoj
resonas laŭd-deklar’.
Ĉar Jesuo ilin benis
per amega ĉirkaŭprem’,
laŭd-kantas la infanoj
pro simpla respondem’.

2. De l’ Oliv-monto buboj
Lin sekvas en amas’,
kaj palmajn branĉojn svingas
kun ĝoj’ ĉe Lia pas’.
Adorato de l’ anĝeloj
en humilo rajdas plu:
de l’ dorso de azeno
salutas jen Jesu’.

3. «Hosana en plej-alto!»
Antikvas nia kant’.
«Ni Vin salutas, Kristo,
kaj laŭdas, ho Savant’.
Ja eterne Vin laŭdados
nia voĉo, vivo, kor’:
‘Hosana!’ Ni ĝojegas
senfine en ador’.»

HOSANNA, LOUD HOSANNA • angla T: Jennette Threlfall 1873 • E: Leland Bryant Ross 1997 [K673T]

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung