15a Ekumena Esperanto-Kongreso EEK
54a de IKUE 51a de KELI
14.-21.07.2001 en Zagreb, Kroatio

Pri la kongreso estis multaj informoj en „Espero Katolika“ kaj en „Dia Regno“. Rigardu ankaŭ la informojn en ÖkEsFo 43
Atentu al venontajn kongresojn 2002 de IKUE kaj KELI.


 

La subaj dokumentoj pri la kongresa preparo oni trovas en ĉi tiu dosiero:

  • Bericht im Teckboten vom 8.8.2001, deutsch.
  • Raporto de Philippe Cousson
  • Raporto de Zecchin
  • antaŭkongresaj informoj
  • responsaj personoj

 

Postkongresaj informoj:8.8.2001: Der Teckbote, Kirchheim unter Teck, 4. Aŭgust 2001
ESPERANTO / In Kroatien große Begeisterung aŭsgelöst
Durchweg gute Geschäfte der „Teck-Mafia“

Da kommen in Zagreb (Kroatien) für eine Woche rund zweihundert Christen, darunter vierzig Jugendliche mit weitgehend eigenem Programm, zusammen (Katholiken, Lutheraner, Reformierte, Methodisten, Baptisten usw. und noch viele andere Richtungen). Sie feiern Gottesdienste und Andachten (bis zu vier pro Tag), hören Vorträge, diskutieren, singen, lachen, tanzen , machen Joga und Aŭsflüge. Sie kommen aŭs sechzehn verschiedenen Ländern in Ost und West. Besonders viele Polen sind dabei und viele Ungarn. Manche sprechen aŭch deutsch, nur ganz wenige aber englisch. Die vielen Deutschen, Franzosen, Schweden und so weiter können aber nicht polnisch. Trotzdem gibt es keine Probleme mit der Verständigung, denn sie sprechen alle die internationale, die nun schon über hundert Jahre alte Kultursprache Esperanto.

Manche Teckbotenleser mögen sich erinnern an den Bericht über das kürzlich erschienene große Esperantogesangbuch „Adoru“. Natürlich wurde daraŭs aŭsgiebig gesungen und gebetet, und natürlich waren die Urheber dieses bisher einmaligen Werks aŭch dabei. An erster Stelle Pfarrer Adolf Burkhardt (neben Albrecht Kronenberger die Seele des Ganzen seit Jahrzehnten) und seine Fraŭ Grete Burkhardt, die mit ihrem täglichen Volkstanzangebot wieder größte Begeisterung aŭslöste (Volkstanz im Kirchlichen Bereich war für die meisten nichtdeutschen Teilnehmer noch völlig unbekannt).
Im „Gepäck“ hatten die Burkhardts nicht nur das erwähnte Adoru, sondern aŭch den pensionierten Kirchenmusikdirektor Ernst Leuze, der sich um die musikalische Endredaktion des Gesangbuches bemüht hatte.

Adolf und Grete Burkhardt sowie Ernst Leuze, diese drei, waren die „Teck-Mafia“; weniger salopp aŭsgedrückt: sie bestritten einen großen Teil des Programms. Selbst beim allgemeinen Esperanto-Weltkongress, der sich eine Woche später, ebenfalls in Zagreb, dem ökumenischen anschloss, waren, zumindest zu Beginn, zwei unüberhörbar dominierend im wahrsten Sinne des Wortes. Beim ökumenischen Gottesdienst in der Kathedrale predigte Pfarrer Burkhardt (aŭf Esperanto natürlich) so klar und mitreißend, dass er von vielen während des Kongresses daraŭf angesprochen wurde. Er ermunterte die viele hundert Menschen umfassende Zuhörerschaft aŭs über fünfzig Ländern zu beherzten Schritten und verständnisbereitem Aŭfeinanderzugehen. Dabei berief er sich aŭf einen prophetischen Text aŭs dem Alten Testament.

Dass selbst den Esperantisten, die ja eine gemeinsame Sprache sprechen, solches immer wieder ins Stammbuch geschrieben werden muss, war bei beiden Kongressen durchaŭs erfahrbar. Die ökumenischen Christen hatten so ihre liebe Not mit der Mahlgemeinschaft (für Leute unter Teck fast nicht mehr zu begreifen). Die Teilnehmer des „universala kongreso“ bemerkten immer wieder unterschwellig das Nachklingen der schrecklichen kriegerischen Konflikte aŭf dem Balkan. Aber immerhin: aŭf der Ebene der Esperantisten muss man nicht mehr darüber streiten, sondern kann wenigstens darüber reden.

Das war selbst dem kroatischen Staatspräsidenten so wichtig, dass er es sich nicht nehmen ließ, den Kongress zur Eröffnung zu besuchen und nach seiner aŭsführlichen Begrüßung sogar einige Sätze in akzentfreiem Esperanto zu sagen.

Solche Sprachfähigkeit hätte man von den den Vertretern der Kathedrale aŭch erwünscht. Kein Grußwort vom Haŭsherrn! Und vom Organisten, dessen monumentales Instrument zwar nicht unter der Teck entstanden ist, aber immerhinvon einem Schwaben stammt, dem seinerzeit weltweit tätigen Eberhard Friedrich Walcker aŭs Ludwigsburg (Mitte 19. Jahrhundert), vom Kathedralorganisten also war nichts zu hören. Aŭch war er für niemand zu sprechen, nicht einmal für die vielen Kroaten unter den Esperantisten, geschweige denn dass er den Schlüssel zu seinem Instrument heraŭsgerückt hätte. Aber „der wackre Schwabe forcht‘ sich nit“ und begleitete den Gottesdienst kurzerhand aŭf dem Harmonium neben dem Alter. Keine Schande für jemanden aŭs der Harmoniumstadt Kirchheim, aber alles andere als ein Ruhmesblatt für den Kathedralorganisten.

Um so schöner dann die folgenden reichen Tage des Aŭstaŭsches und Kennenlernens nicht zuletzt von Zagreb, mit seinem märchenhaften Opernhaŭs (Premiere eines Theaterstücks aŭf Esperanto, das in einigen Wochen mit der gleichen Besetzung in kroatischer Sprache aŭf den Spielplan kommt), seinen bedeutenden Museen und seiner unglaŭblich schönen Umgebung, beneidenswert reich an Kultur: Ein unscheinbares Baŭernhaŭs entpuppte sich als die Wiege der naiven Malerei, deren aŭtodidaktischer Urheber Ivan Generalic bis heute aŭf der ganzen Welt nachgeahmt, aber kaŭm erreicht wird. Oder: inmitten eines herrlichen Eichenforstes spielte das Mandolinenorchester der Waldarbeiterjugend aŭf (unter den Vätern befindet sich ein Esperantist).

„Gute Geschäfte“ hat also nicht nur die Teck-Mafia gemacht (in der zweiten Woche waren wir sogar zu fünft von hier), sondern alle haben ihr Geschäft besorgt, geschafft, gearbeitet für die Idee der Weltsprache, aber aŭch genossen und dazugelernt – nicht zuletzt Esperanto.
Ernst Leuze


 

Mallonga raporto de Philippe Cousson, prezidanto de KELI.

En Zagreb (Kroatio), ni, 160 personoj el 20 landoj, kunvenis por la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso. Kun ni troviĝis 40 gejunuloj. Per la komuna lingvo Esperanto, ni povis babili, studi, preĝi. La karakteron de ĉi tiu kongreso donis la ĵusa apero de „Adoru“, nia komuna Diservo-libro, kiun ni inaŭguris per la uzo. En ĝi troviĝas kaj preĝtekstoj, kaj liturgiaj tekstoj, kaj himnoj el tre diversaj fontoj.

Ni ne scias ĉu ekzistas en iu alia lingvo tia libro, kiu enhavas kompletajn Diservajn liturgiojn, kiel la Lima-liturgio, la Sankta Liturgio de S-ta Krizostomo, pluraj rom-katolikaj, luterana, reformita, anglikana, pluraj formoj el Taizé. Ankaŭ ĝi enhavas gregoriajn liturgiojn de la horoj, kaj preĝojn por plej diversaj okazoj. Ĉu tradukitaj, ĉu originalaj, la varieco de la prezentitaj himnoj estas ankaŭ certe tre malofta. Dank’al tiu libro, anim-zorgado de iu ajn Esperanto-aranĝo estos faciligita. Ĝi povus ankaŭ esti tia ilo por iu ajn internacia kunveno. Ni, de jaroj (1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 en Limburg/Lahn) praktikas ekumenismon, kaj ni dankas al Dio, ke Li permesis al ni alveni ĝis tiu nuna punkto, dank‘ ankaŭ al nia komuna lingvo Esperanto.

Inter diversaj prelegoj, ni ankaŭ havis la ŝancon aŭskulti, interpretitan, unu el la romkatolikaj kroatiaj respondeculoj pri ekumenismo, Jure Zecheviĉ.

Nia venonta ekumena rendevuo estas por 2003. En 2002, la du ligoj kongresos respektive, KELI en Hungario kaj IKUE en Ĉeĥio.
Philippe Cousson


Jen tutunua raporteto pri la ekumena Kongreso en Zagrebo de Zecchin kun Mantaŭt

Reveninte el la ekumena kongreso en Zagrebo
Ofte eĉ esperantistaj kongresoj ne kontentigas ĉiujn kongresantojn, aparte ulojn kiuj alstrebas akiri plie da reputacio pere de kritikoj kaj graŭxladoj kiel ni du, Zecchin kaj Mantaŭt ĵus revenintaj el la ekumena kongreso en Zagrebo. Ĉi-foje, male, ni estis konstante kontentigitaj. La komencaj grumbadoj pro la insistaj kantado kaj analizo kun tramane la kantarego ADORU kiu, pli amuzige ol malice, ĉesigis inter ni la komenton „oni venigis nin adori libron!“, fariĝis pa ŝe-post-pa ŝe plezuro kaj fonto de kulturo pri muziko kaj kanto. Tiuj ĉi, igitaj palpeblaj per la tre sensiva orelo de Kronenberger kaj la senĉesa kaj oportuna kantad-instruaĵoj kaj man- kaj brak-gestado de pastoro Adolf Burkhardt, montris kiel la kristanismo, sendistinge de konfesio, spontane atingigas pasion kaj arton. Por bildigi la komunan aliĝon al la ĝenerala etoso estu permesate ke ne eblis ne ĝoji kaj ne konsenti kun la amuza diraĵo: „Certe Adolf matene vekiĝas kantante, dum lia edzino violonas“.

Aliaj allogaĵoj resonas ankoraŭx en nia memoro: la mezkongresa vespera koncerto. Preĝejo je perfekta akustiko, orgeno je antikvaj tembroj perfekte ekvilibritaj inundis per harmoniaj flagroj de nebremsebla not-sinsekvo de la preludoj kun fugo C- kaj G-maĵoraj de J. S. Bach aŭ per la delikataj kaj melodie ravigaj kompozicioj de Johannes Brahms. La varia kaj plurriĉa potenco de kristanismo inspiranta la kristanan muzikon sekure kaj intense fluiĝis, se tiel diri, el la ludantaj fingroj de la plurfoje aplaŭdata majstro Ernst Leuze. Kiam oni eliris el la Jezuita preĝejo nin akceptis subtila kaj apenaŭ perceptebla pluveto: eĉ ĉi-tiu kunlaboris por ke la fajne arta etoso plu daŭru.

Kaj ĉu eblas transsalti la improvizitan prelegon de G. Berveling? Improviza por ni ĉar neantaŭvidita, ne per la okaza gasto, jam fama, krom pro diverspecaj esperantaj verkoj, per la esperantigo de la bibliaj duakanonaj libroj. Kiel sciate, li celas al la kuniĝo, prese kaj estime, de tiuj ĉi al la komunaj kristanaj biblioj pro iliaj influoj en la kristana kulturo, aparte okcidenta. Por pruvi sian tezon, li apogiĝis sur la rakontoj de la „ĉasta Susana insidita de la malicaj maljunoj“: pentristoj kaj poetoj sennombrafoje fantazie bildigis la imagitajn scenojn igante la publikon imaganta pri ĉasteco en senpeke admirinda virina korpo aŭ pri virina nudeco en epoko de vestoj senkorpigantaj. Kaj, el kio devenas la koncepto pri ĉedia loko en kiu portempe sin spirite purigas la pentintaj pekuloj kiuj ne tute sin lasis dumvive liberigi de la peko? Ĉu ĝi naskiĝis el nenio? Ne, ĝi fakte trovas sian literaturan originon el la duakanona unua libro de Makkabeoj kie oni diras, ke Judaso Makabea malkovris en la brusto de siaj soldatoj, falintaj dum batalo por la defendo de la Javea religio, protektantajn idolaĵojn: Judaso ne hezitis kolekti kaj sendi monan oferton al la Jerusalema sanktejo por ke la pastroj oferbuĉu por ke la falintaj ekidolecaj pekuloj estu purigataj ĉe Dio. Berveling alportis aliajn tiuspecajn ekzemplojn kiujn ni trovos en liaj komentoj en la aluditaj dukanonaj tradukaĵoj. Restis nur unu bedaŭro: pri la alstrebataj sciencaj kriterioj (temas pri traduko-arto kiu iam postulis ĉe modernaj lingvesploristoj la kunlaboron de diversaj sciencoj) la tempomanko ne permesis al la preleganto prilumi nin malgraŭ la deziro de la ĉeestantoj. Ankaŭ pri tiuj ĉi, tamen, nin informos la libro.

Fina akiraĵo dum nia kongresado: la ekumena aspekto lasis en ni sian markon aparte dum la prelego pri ekumenismo de la karmelana teologo: dum la diskutado, trademande kaj traresponde, konkretiĝis io de la celoj de la IKUE.-KELI-a agado: ni komprenis ke se katolikoj timas (Cappello kun aliaj) ke protestantoj ignoras kaj obskurigas Marian kaj protestantoj timas ke katolikoj perdas ion Kristan (F. Cousson kun aliaj) per la Maria-kulto, fine aperis ke inter katolikoj pliiĝas prizorgoj por tion eviti kaj inter protestantoj estas nepre asertata la funkcio de Maria en la historio de la savo kaj de la kristana formado. Kaj ĝuste en tiu etoso estis komprenataj kaj tuj forgesitaj neprogramitaj sed antaŭvideblaj troigoj. Ekumenismo maturiĝas pa ŝe-post-pa ŝe.

Pri aliaj „kongresaj“ kontentiĝoj ni povus paroli; sed ni lasu blankan paĝon ankaŭ al aliaj.

Zecchin kun Mantaŭt


Antaŭkongresaj Informoj:

2000/10/30: Atentu, la du-litaj ĉambroj en la kongresejo estas limigitaj kaj ili estas rezervitaj ekzkluzive por geedzoj.

2000/10/12: Ne eblas tranokti en la kongresejo sen manĝoj.

ĝeneralaj informoj:
En la unua jaro de la 21-a jarcento kaj de la 3-a jarmilo de la Kristanismo ni rigardas antaŭen. ĉi tiu kongreso estos la kongreso de nia portanta fundamento: Nia Diservo. Antaŭ ĉio ni volas kune vivi kristane, preĝante por plia progreso de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. Por pli bona preĝado ni havos la novan preĝ- kaj kantlibron ADORU.

La kongreso okazos en Zagreb tuj antaŭ la UK Zagreb. Samtempe kaj samloke kunvenos la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET’2001.

Temo de la kongreso estas: ADORU

Kun la titolo ADORU aperis en Junio de la jaro 2001 ampleksa ekumena preĝ- kaj kant-libro. Dum la 15-a EEK tiu libro estos vaste trapreĝata, trakantata kaj tralaborata.

Oni atentu la speciale favorajn prezojn por familioj kaj grupoj. Tio estas la ŝanco, kunvenigi parencajn aŭ konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia kristana Esperanto-renkontiĝo. Estas antaŭkondiĉo, ke la gejunuloj kaj infanoj jam antaŭ la kunveno komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaŭe grup-gvidanto aŭ gepatroj. Dum la kongeso ni donos kurson por komencantoj kun antaŭscioj kaj paroligan kurson.

La kotizoj inkluzivas ekskurson al Marija Bistrica, kroata nacia pilgrimejo.

Ni kore invitas vin aliĝi al nia 15-a Ekumena Kongreso Zagreb 2001

nome de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI:
Adolf BURKHARDT por KELI Bernhard EICHKORN por IKUE
kaj nome da la Loka Kongresa Komitato: Marija BELOŜEVIC


 

Aliĝilo

sendota al Marija BELOŜEVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb

Familioj kaj grupoj bezonas nur unu aliĝilon. La grup-estro aŭ unu el la gepatroj kruc-signu interkrampe kaj metu sian nomon en la nom-linion:

Aliĝo al ( ) la 15-a Ekumena Kongreso aŭ al ( ) JET’2001 en Zagreb

Tuta nomo:
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso: _____________________________________________________

Lando (en Esperanto):______________telefono: faksnumero: ________

reta adreso: ___________________________

Sekso (signu inter la krampoj): ina ( ), vira ( ).
Mi deziras dividi la ĉambron kun: _____________________________

Mi/ni planas alveni je (dato kaj horo, se eblas): ____________________

Mi/ni planas foriri je (dato kaj horo, se eblas): _____________________

(Nur JET-anoj: La aer-linia distanco de mia loĝ-loko al Zagreb ĉ.:________km)

(Nur, se malpli ol 25-jara je 14.8.01, notu la naskiĝtagon: _____________)

Familio aŭ grupo): Kun mi venos: _____________________________

Skribu ĉi tie la __________________________________________
nomojn kaj en krampoj la
aĝojn (ĝis 25 jaroj) _______________________________________

Loĝado: Legu unue la informojn sur la dekstra folio, duan parton!

Mi/ni mendas ( ) plur-litan ĉambron en la kongresejo (unu-litaj ĉambroj en la kongresejo
nur en eksterordinaraj kazoj kun 30% kotizaltiĝo; skribu aparte viajn kialojn,
ekz. manka ir-kapablo, alta aĝo; du-litaj ĉambroj estas rezervitaj al geedzoj.)

Ni estas geedzoj kaj petas ( ) du-litan ĉambron en la kongresejo.

Mi/ni mendas en la hotelo ILICA ( ) unu-litan; ( ) du-litan ĉambron
( )du-litan pli grandan ĉambron; ( ) 3-litan, ( ) 4-litan apartementon

aŭ en la hotelo JADRAN ( ) unu-litan ( ) du-litan ĉambron

Mi/ni ne mendas tranoktadon: ( )

Mi/ni volas resti en la kongresejo ankaŭ dum la UK (sen manĝoj): ( )

Mi/ni petas vegetarajn manĝaĵojn (skribu por kiom da personoj) ( )

Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, daŭro):
(Atentu, ke en la limigita tempo de la kongreso ne ĉiuj ofertoj povas esti prezentataj)

La aliĝo validas post pago de minimume la aliĝ-sumo.

Pagmaniero: Mi pagis la sumon de ___________ je la _______________
( ) al Banka konto Marija Beloŝevic, Zagrebaĉka banka, Zagreb, Trg B.Jelaĉica 15, konto numero 2422034108
( ) al UEA-konto belo-n. Prefere utiligu la UEA-konton por eviti altajn bankan kostojn.

Informoj pri la kongresejo kaj hoteloj
En Zagreb ni kongresos en la porsacerdota seminario, strato Vocarska 106, (plej norda parto de la strato), ĉ.2 km norde de la ĉef-stacidomo, ĉ.1 km nord-oriente de la urbo-centra katedralo. Ĉambroj, kongresejo kaj manĝejo estas en unu komplekso. Ejoj malnovaj, plenaj de historio. Necesejoj kaj duŝejoj en la koridoroj. Multaj muzikemaj kunvenejoj. Religia, hejmeca etoso. Unu-litaj ĉambroj normale nur en la hoteloj. Proksime de la seminario troviĝas ambulanco, apoteko, ĉiovendejo, gazetvendejo, fruktovendejo. Facile atingebla per buso: ekiro antaŭ la katedralo, 2 haltejoj. La bushaltejo troviĝas 200 m for de la seminario. Dumtage la busoj trafikas plej ofte en invervaloj de 15 minutoj. Unua buso ĉ. 04h45 kaj la lasta ĉ. 23h50.

Se vi deziras pli komfortan loĝadon, ni proponas:
1. malgrandan tri-stelan hotelon ILICA (adreso: Ilica 102, 2 km okcident-norde de la stacidomo, 2 km for de la kongresejo) atingebla el la kongresejo per publika buso (2 haltejoj) + tramo (2 haltejoj) tra la centro. Tramhaltejo troviĝas antaŭ la hotelo en la centro, transporto-daŭro ĉ. 7 minutojn. Ĉiu ĉambro estas klimatizata, kun duŝ-neceseja banĉambro, telefono, ret-aliro, televido kun satelita anteno.
2. Alia 3-stela hotelo JADRAN (adreso: Vlaska 50, 1 km norde de la stacidomo, 1 km for de la kongresejo) el la kongresejo atingebla per buso (1 haltejo) + tramo (1 haltejo 150 metrojn for de la hotelo). La ĉambroj estas ekipitaj per banĉambro, televido, telefono.

Ambaŭ hoteloj provizos la tranoktadon kun la matenmanĝo. En la hoteloj eblas resti ankaŭ dum la UK, sed vi devas samtempe mendi tiun servon kun nia kongreso. La hoteloj estas malfermitaj 24-horojn kun propraj parkejoj.

La hotelon ni mendas nome de vi, kaj por atingi 10%-an rabaton vi pagos la hotel-kostojn al la kasisto de la LKK en la kongresejo tuj post la alveno. Al la kongresa kaso antaŭpagendas la aliĝ-sumo kaj la kotizoj laŭ n-ro 2.2. (vidu sube)

Kongresaj kotizoj

pageblaj en kunaoj (kroatia mono) aŭ en valutoj de euro-landoj aŭ en US-dolaroj.

Tarifo A: Ĉiuj landoj sen B.

Tarifo B: Eŭropa Unio, Skandinavio, Svisio, Nord-Amerika

1. Kongresa aliĝ-kotizo (ne repagebla) por ĉiu persono:
ĝis 31.12.2000: A: 5.- euroj; B: 30.- euroj;
ĝis 31.3.2001: A: 10.- euroj; B: 40.- euroj;
ekde 1.4.2001: A: 20.- euroj; B: 50.- euroj;

2 . Kongres-kotizo aldone pagenda en la kongresejo:
2.1. Kun 2-5-lita ĉambro/1 persono: A: 150.- euroj; B: 230.- euroj
2.2. Sen tranoktoj, kun tag- kaj vespermanĝoj: A: 80.- euroj; B: 130.- euroj
2.3. Familioj 3 – 5 personaj (infanoj/junuloj ĝis 25 jaraj)
ĉiuj en la sama ĉambro: A: 175,- euroj; B: 300,- euroj.
3. Hotelaj prezoj (euroj): 7 noktoj (enestas 10%-a rabato, nur per la kongresejo):
ĉambro:
1-lita 2-lita 2-lita pli granda 3-lita apartemento 4-lita apartem.
ILICA 252 336 420 539 658
JADRAN 301 371 — — —

4. JET’2001-anoj loĝos aparte, sed en la sama domo. Ili havas grand-parte
propran junularan programon. La plen-aĝaj responsuloj de la grupoj helpos
en la porjunula kaj porinfana programoj.

Partoprenantoj de JET’2001 el A-landoj,
kiuj loĝas pli ol 500 km aer-distance de Zagreb, povas ricevi vojaĝ-subvencion.
Se la loĝ-loko distancas de Zagreb pli ol 500 aer-liniajn km = 20.- euroj;
pli ol 1000 aer-liniaj km = 40.- euroj; pli ol 1500 aer-liniaj km = 60.- euroj.
Necesas demandi antaŭkongrese pastron B.EICHKORN.

5. JET-anoj pagas jenajn JET-kotizojn:
5.1. Unuopulaj gejunuloj ĝis 25 jaroj: A: 90.- euroj; B: 140.- euroj
5.2. Familioj aŭ grupoj ĝis 5 personoj (1-2 responsaj plen-aĝuloj,
kaj inkluzive de ĉiuj gejunuloj ĝis 25 jaroj): A: 175,- euroj; B: 300,- euroj.
Do en 5-persona grupo ĉiu pagos A = 35 aŭ B = 60 eurojn plus la aliĝ-sumon.

Adresoj de la responsuloj de KELI, IKUE kaj de la LKK

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck,
fakso: + 49 7023 72413 < Adolf.Burkhardt<>t-online.de >

Bernhard EICHKORN, Romäusring 20,DE-78050 Villingen,
fakso: + 49 7721 22074, < Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de >

Marija BELOŜEVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb,
telefono: + 385 1 3745 052,<mbelosev<>public.srce.hr>
Atentu la kutimajn informojn en DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA, kaj krome la informojn daŭre aktualigotajn en: http://home.t-online.de/home/st-fidelis

Ĉiuj aliĝintoj ricevos informbultenon, ĉu rete, ĉu per ordinara poŝto

La kongesurbo estas trafike bone ligita kun pluraj eŭropaj urboj: * trajne: horaro http://www.tel.hr/hz * buse: horaro http://www.tel.hr/aŭtokol-zg * aviadile: horaro http://ww.croatiaairlines.hr * ŝipe ĝis Rijeka kaj daŭrigi per buso aŭ trajno, ŝiphoraro, http://www.tel.hr/jadrolinija * informo por ŝoforoj: Kroata aŭtoklubo http.//www.hak.hr
El la preparo:
2000/04/01: Pastroj Bernhard Eichkorn kaj Adolf Burkhardt, prezidantoj de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj de KELI, vizitis je 22/23.3.2000 sinjorinon Maria Beloŝeviĉ en Zagreb. Oni kune vizitis la help-episkopon d-ro Vlado Koŝiĉ, kaj la episkopon de la kroata evangelia eklezio Andreas Lukas. Akompanis la delegacion d-ro Jure Zechevich., prezidanto de la kroata komisiono por ekumeno. Ĉiuj akceptis agrable la informon, ke oni planas la 15-an Ekumenan Esperanto Kongreson EEK’2001 kun la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tagoj JET’2001 je 14.-21.07.2001 en Zagreb rekte antaŭ al Universala Esperanto-Kongreso okazonta en Zagreb. Oni vizitis diversajn eblecojn por la kongresejo. Prefere oni kongresos en la sacerdota seminariejo, 15 minutojn for de la Zagreb-a katedralo.

Responsaj personoj

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck.
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, DE-78050 Villingen.

Gvidanto de la Loka Kongresa Komitato LKK:
Marija BELOSEVIĈ, Sveti duh 130, KR-1000 Zagreb.
La aliĝojn bv. sendi al tiu adreso de la LKK.

Returne al la paĝo Ekumenaj Kongresoj

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung