4a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 4a JET’2000
13.-20.08.2000 en Taizé, Francio

Nur malgranda grupo de 24 personoj renkontiĝis en Taizé. La plej granda parto estis el Gliwice, Pollando, kun s-ro Mandrak. Detalojn oni demandu ĉe Ulrich Matthias, retadreso Ulrich.Matthias<>t-online.de

Taizé estas vilaĝo en sudorienta Francio, kie komunumo de kristanaj fratoj gastigas ĉiusomere centmilon da gejunuloj el pli ol 80 landoj por gvidi ilin al la fontoj de la kristana kredo. La sorĉa atmosfero, kiu sentiĝas tie en la belega preĝejo dum kantado de la mondfamaj „Kantoj de Taizé“, sed ankaŭ la religiaj interparoloj en malgrandaj rondoj, igas la restadon en tiu komunumo neforgesebla travivaĵo.

Kutime en Taizé, kiam renkontiĝas samtempe ĉirkaŭ 6.000 homoj en la tuta mondo, forte sentiĝas lingva problemo. Simile kiel en la 2a JET en 1998, ni esperantistoj nun denove volas apliki tie nian lingvon por profunde konatiĝi kaj interparoli en internacia rondo.

La programo:

matena preĝo
bibliaj enkondukoj fare de la fratoj de Taizé en grandaj rondoj (eble kun oficiala traduko al Esperanto)
tagmeza preĝo
posttagmeza kantado (libervola), eble samtempe (ekster la oficiala programo de la renkontiĝo) konversacia Esperanto-kurso
esperantlingvaj religiaj diskutrondoj en grupoj de 5-8 homoj (surbaze de la „Letero el Taizé“ de Frato Roger kaj la ĉiutagaj taskofolioj de la komunumo, kiuj haveblos en esperanta traduko)
vespera preĝo

En la preĝkunvenoj oni parolas kaj kantas en deko da diversaj lingvoj.

Oni atendas de ĉiu partoprenanto aktivan partoprenon en la programo.

Pli pri la loko:
Taizé troviĝas en sudorienta Francio, ĉirkaŭ 100 km norde de Lyon. Por atingi tiun ĉi vilaĝon, estas rekomendinde uzi rektajn aŭtobusojn, kiuj forveturas somere en ĉiu semajnfino de multaj eŭropaj urboj – ekzemple de Karlsruhe kaj Freiburg (DE), Utrecht kaj Arnhem (NL), Varsovio, Katowice, Wrocaw kaj Poznán (PL), Prago (CZ), Bratislavo (SK) kaj Bukareŝto (RO). Busbileto de Karlsruhe al Taizé kostas 80 DEM (unu direkto) aŭ 140 DEM (tien kaj reen).

Oni tranoktas en tendoj aŭ (precipe la plenkreskuloj) en kabanoj kun multlitaj ĉambroj sen komforto.

Kaj la kotizoj:
La kotizoj orientiĝas laŭ la kutimaj tarifoj de Taizé kaj forte dependas de la aĝo kaj lando. Ili varias inter 50 kaj 800 FRF (8 – 120 EUR) kaj pagendas surloke. Ĝenerale sub-30-jaruloj pagas nur duonon de la plenkreskula kotizo (ekzemple germanaj junuloj pagas 50-60 EUR), kaj orienteŭropanoj nur 5- ĝis 10-onon de la kotizo por okcidentuloj.

Ĉiuj akceptitaj partoprenantoj de la JET el orienta Eŭropo aû el evolulandoj ricevos komence de la aranĝo subvencion de 100 FFR (15 EUR), kiu verŝajne sufiĉos por pagi la kotizon. Junuloj inter 16 kaj 29 jaroj el orienta Eŭropo aŭ el evolulandoj, kiuj aktive partoprenas en la esperantlingvaj diskutoj, ricevos plie vojaĝ-subvencion de 50 DEM (25 EUR) fine de la aranĝo. Partoprenantoj el la Baltaj Ŝtatoj, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Moldavio, Rumanio, Kroatio, Jugoslavio (Serbio, Montenegro), Bosnio-Hercegovino, Albanio, Macedonio kaj Bulgario povas ricevi aldonajn 50 DEM (25 EUR), do entute 65 EUR.

Aliĝilo al la 4a JET en Taizé

Nomo: _____________________________

Adreso: ____________________________

Naskiĝdato: ________________________

Telefono: ___________________________

Retadreso:___________________________

Dato: _________________

Subskribo:___________________________

Aliĝu ĉe: Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen
<Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de>

Kunportu:
Dormsakon, eventuale tendon, laŭeble ankaŭ esperantan biblion kaj esperantan T-ĉemizon.

Pliaj informoj:
Pliajn informojn pri Taizé en pli ol 10 lingvoj vi trovas en la reto sub http://www.taize.fr. Vi povas informiĝi tie ankaŭ pri viaj precizaj partoprenkotizoj, pri aŭtobusaj konektoj kaj aliaj manieroj por atingi la lokon.

Lastaj informoj
4.8.00 de Ulrich MATTHIAS

Karaj aliĝintoj al JET 2000,
dum mallonga hejma restado inter IJS en Hungario kaj IJK en Hongkongo mi nun volas sendi al vi lastajn informojn pri la JET en Taizé. Ni estos tie ĉirkaŭ 25 esperantistoj inter 5.000 neesperantistoj; tamen mi pensas, ke ni facile sukcesos renkontiĝi.

Reinhard Pflueger kaj mi alvenos en Taizé jam sabate, la 12an de aŭgusto, vespere per la buso el Karlsruhe. Plej malfrue dimanĉe matene ni fiksos informilon ĉe la afiŝtabulo antaŭ la junulara manĝejo, ne tre for de la centra akceptejo en Taizé. Tie ni indikos la tempojn, je kiuj vi trovos nin proksime al tiu afiŝtabulo. Dimanĉe ni multfoje estos ĉe tiu renkontejo. La pola grupo jam anoncis, ke ili alvenos dimanĉe ĉirkaŭ je 10h00.

Post via alveno en Taizé vi unue serĉu la afiŝtabulon. Kiam vi trovas Reinhard Pflueger aŭ min, ni povas tuj doni al vi vian unuan subvencion en Francaj Frankoj, kiu verŝajne sufiĉos por pagi vian kotizon. Tamen, se vi ne tuj trovas nin, vi principe povas ankaŭ jam tute sendepende de ni akceptiĝi en Taizé.

Pri ĉio alia – ekzemple pri eventuala disigo de nia grupo en du esperantlingvajn diskutrondojn aŭ pri eventuala konversacia Esperanto-kurso, kiun mi pretus gvidi – ni povos interkonsenti surloke.

Jen ankoraŭ informeto por Reinhard: Jes, ankaŭ mi planas preni la IR-trajnon de Mainz al Karlsruhe, en kiu ni jam povus renkontiĝi.

Kaj por Stanislaw: Ĉu vi povus eltrovi, ĉu por Justina kaj Monika Ruzgaite ankoraŭ eblus veturi al Taizé per buso el Pollando, ekzemple kune kun via grupo? Ili verŝajne ne sukcesos veni al Taizé per rekta buso el Litovio (laŭ informo de Sarunas ili estas nur sur iu atendolisto). Vian respondon vi povus sendi rekte al ili <oa@takas.lt> kun kopio al Sarunas <sanuras@takas.lt>.

Se vi havas ankoraŭ demandojn, prefere turnu vin al Reinhard Plueger aŭ Bernhard Eichkorn, ĉar (krom eventuale la 4an kaj la 12an de aŭgusto matene) mi ne plu povos legi mian retpoŝton ĝis nia renkontiĝo.

Mi ĝojas revidi vin ĉiujn en Taizé.

Amike Ulrich

La listo de la aliĝintoj (numeroj laŭ la alveno de la aliĝoj)

1. MATTHIAS, Ulrich (v): Ohmstr. 13; D-65199 Wiesbaden. JET-estro. Tel: +49-611-466712.
Ulrich.Matthias<>t-online.de http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/hejmo.htm
3. anoncis sian nepartoprenon 5.8.00: TIMERMANE, Mara (i): Kr. Valdemara 145/1-32; LV-1013 Riga, Latvia.
Patrino de 2. Telefono: 371-7361395. mtimermane<>hotmail.com
2. anoncis sian nepartoprenon 5.8.00: TIMERMANE, Una (i): Kr. Valdemara 145/1-32; LV-1013 Riga, Latvia.1981,
Telefono: 371-7361395. Nask: 2.5.1981 mtimermane<>hotmail.com
4. MANDRAK, Stanislaw (v): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice. ICQ:62297506.
staman<>ka.onet.pl au staman<>poczta.onet.pl http://www.pze.w.pl/
5. MANDRAK, Andrzej (v): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice. nask. 22.06.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
6. MANDRAK, Dominika (i): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice, nask. 13.04.1981
7. ZIOLKOWSKA, Alicja (i): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
8. ZIOLKOWSKI, Przemyslaw (v): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 25.09.1984 /filo de 7/
9. ZIOLKOWSKA, Marta (i): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 07.04.1986 /filino de 7/
10. ZIOLKOWSKI, Ireneusz (v): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 14.11.1987 /filo de 7/
11. ZNYK, Katarzyna (i): str. Kormoranow 39/8; PL 44-114 Gliwice, nask. 19.01.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
12. DOBRZYNIECKA, Justyna (i): str. Kormoranow 37/17; PL 44-114 Gliwice, nask. 27.01.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
13. BEDNAREK, Anna (i): str. Wilgi 20/20; PL 44-114 Gliwice, nask. 22.09.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
14. BISKUP, Joanna (i): str. Perkoza 25/15; PL 44-114 Gliwice, nask. 25.06.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
15. BANSICE, Claudiu (v): Str. Breaca 12; RO 3400 Cluj.
16. GUTA, Vasilica (i): kun 15.
17. GUTA, Lavinia (i): filino de 16.
18. PFLUEGER, Reinhard (v): Deutschherrnufer 45; 60594 Frankfurt. Vic-estro de JET. Tel. 069-597 84 67.
reinhard.pflueger<>esperanto.de
19. RUZGAITE, Justina (i): Atzalyno g.2/body 9: LT 4316 Garlijava, Kauno raj. Nask.: 1.8.1981
20. RUZGAITE, Monika (i): Atzalyno g.2/body 9: LT 4316 Garlijava, Kauno raj. Fratino de 19.
21. BELOVA, Polina (i): Odesskaja str., 7-32; RUS 113149 Moskvo, Rusio. polynab<>online nask.: 03.09.1976.
22. ANDA, Gabriel (v): Abbaye St. Pierre; FR 07340 Champagne/Rhone, Francio. Nask.:10.05.1966
23. LISSOWSKA, Ilona (i): str. Wilgi 10/5; PL 44-114 Gliwice, nask. 06.07.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
24. POPINSKI, Krzysztof (v): str. Perkoza 2/27; PL 44-114 Gliwice, nask. 21.09.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)

La listo alfabeta de la aliĝintoj (sen la ellistighinto)

22. ANDA, Gabriel (v): Abbaye St. Pierre; FR 07340 Champagne/Rhone, Francio. Nask.:10.05.1966
12. DOBRZYNIECKA, Justyna (i): str. Kormoranow 37/17; PL 44-114 Gliwice, nask. 27.01.1985 (ĉe 4. MANDRAK,
Stanislaw)
15. BANSICE, Claudiu (v): Str. Breaca 12; RO 3400 Cluj.
13. BEDNAREK, Anna (i): str. Wilgi 20/20; PL 44-114 Gliwice, nask. 22.09.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
21. BELOVA, Polina (i): Odesskaja str., 7-32, RUS 113149 Moskvo, Rusio. polynab<>online.ru nask.: 03.09.1976.
14. BISKUP, Joanna (i): str. Perkoza 25/15; PL 44-114 Gliwice, nask. 25.06.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
16. GUTA, Vasilica (i): kun 15.
17. GUTA, Lavinia (i): filino de 16.
23. LISSOWSKA, Ilona (i): str. Wilgi 10/5; PL 44-114 Gliwice, nask. 06.07.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
5. MANDRAK, Andrzej (v): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice. nask. 22.06.1985 (ĉe 4. MANDRAK,
Stanislaw)
6. MANDRAK, Dominika (i): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice, nask. 13.04.1981
4. MANDRAK, Stanislaw (v): str. Kormoranow 39/16; PL 44-114 Gliwice. ICQ:62297506.
staman<>ka.onet.pl au staman<>poczta.onet.pl http://www.pze.w.pl/1. MATTHIAS, Ulrich (v): Ohmstr. 13; D-65199 Wiesbaden. JET-estro. Tel: +49-611-466712.
Ulrich.Matthias<>t-online.de http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/hejmo.htm
18. PFLUEGER, Reinhard (v): Deutschherrnufer 45; 60594 Frankfurt. Vic-estro de JET. Tel. 069-597 84 67.
reinhard.pflueger<>esperanto.de
24. POPINSKI, Krzysztof (v): str. Perkoza 2/27; PL 44-114 Gliwice, nask. 21.09.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
19. RUZGAITE, Justina (i): Atzalyno g.2/body 9: LT 4316 Garlijava, Kauno raj. Nask.: 1.8.1981
20. RUZGAITE, Monika (i): Atzalyno g.2/body 9: LT 4316 Garlijava, Kauno raj. Fratino de 19.
7. ZIOLKOWSKA, Alicja (i): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)
9. ZIOLKOWSKA, Marta (i): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 07.04.1986 /filino de 7/
10. ZIOLKOWSKI, Ireneusz (v): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 14.11.1987 /filo de 7/
8. ZIOLKOWSKI, Przemyslaw (v): str. Szarych Szeregow 3/11; PL 44-100 Gliwice, nask. 25.09.1984 /filo de 7/
11. ZNYK, Katarzyna (i): str. Kormoranow 39/8; PL 44-114 Gliwice, nask. 19.01.1985 (ĉe 4. MANDRAK, Stanislaw)

Returne al la paĝo „Junulara Ekumena Esperranto-Tendaro“

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung