5a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
5a JET’2001

14.-21.07.2001 en Zagreb, Kroatio

La JET 2001 okazis. Vi povas legi pri ĝi en ÖkEsFo 43 . Pro dokumentado vi povas legi pri ĝia preparado en la suba parto de ĉi tiu dosiero.

Pri la venonta JET-kunveno estas neniuj planoj. Mi rekomendas, ke la gejunuloj partoprenu la KELI-kongeson 2001 en la baniĝloko Berekfürdö proksime de H – Debrecen, de 3. – 10. Aúgusto 2002 aú la IKUE-kongreson en CZ – Kromêríz de 20. – 27.7.2002.

Informoj:
2001/03/26: La planita konkurso por ricevi JET-subvenciojn ne devas okazi, ĉar la nombro de aliĝintoj ne superos la disponeblan mon-sumon por subvencioj laŭ la invitilo.

La planita konkurso nun nuligita:
Ĉiuj gejunuloj kaj ties grup-estroj, kiuj volas pagi grupe nur 175 eurojn (B = 300 euroj), tio estas popersone 35 euroj (B = 60 euroj), kaj kiuj volas ricevi vojaĝ-subvencion, devas partopreni jenan konkurson:

Bv. kruc-signi inter la krampoj (X) aŭ konforme al la demando enskribi la ĝustajn ciferojn.
La ciferoj aldonitaj de mi estas la antaŭviditaj poentoj.

Jen la ĝis 1.5.01 resendota demandaro:
– Ĉu vi posedas Esperanto-vortaron?
PIV? ( ) = 6; nacilingvan? ( ) = 3
– Ĉu vi partoprenis Esperanto-kurson? Se jes:
Kiu estis la instruisto (nomo, adreso) _______________
Kiom da lerno-horoj vi partoprenis entute? ( ) = 1-6
– Ĉu vi jam gvidis Esperanto-kurson? Se jes:
Kiam? ________________________________________ ( ) = 6
– Ĉu vi jam skribis Esperantajn leterojn?
Al kiu? (nomoj, adresoj)______________________________
= 2 por ĉiu adreso.
– Ĉu vi jam legis esperantajn librojn?
Kiujn? _________________________________ = 2 por ĉiu
– Ĉu vi pretas prezenti ion en la JET-2001?
Kion? ________________________________________________
Vi sola? ( ) = 6 Kun alia(j) ( ) = 3
– Ĉu vi jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn,
daŭrinta unu tutan tagon?
Kiujn? ___________________________________ = 4 por ĉiu
daŭrinta pli ol unu tutan tagon?
Kiujn? ___________________________________ = 6 por ĉiu
– Ĉu vi jam organizis Esperanto-renkontiĝo(j)n,
Kiujn? _________________________________ = 6 por ĉiu
– Ĉu vi estis en 2000 membro de Esperanto-grupo?
Nomo de la grupo __________________________________ = 6
– Ĉu vi gvidis en 2000 Esperanto-grupon?
Nomo de la grupo __________________________________ = 6
– Ĉu vi estis en 2000 membro de IKUE aŭ IKUEJ aŭ KELI?
( ) = 6
– Ĉu vi pretas en 2001 fariĝi membro de Esperanto-grupo?
Nomo de la grupo __________________________________ = 4
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso fariĝi membro
de IKUE aŭ IKUEJ aŭ KELI por 2001? ( ) = 6
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi, se oni
bezonos vin? ( ) = 2
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso partopreni
Esperanto-kurson? ( ) = 2
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso gvidi
Esperanto-kurson? ( ) = 6
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso ludi iun
muzikan instrumenton? Se je, kiun ______________ = 4
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso kanti
en koruso pri kantoj el ADORU? ( ) = 2
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso montri al
grupo de gejunuloj ion, ekz. ludon, kiun vi konas;
aŭ instrui al ili skeĉon, teatraĵeton, ktp.
Kion? _______________________________________( ) = 6
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi kiel
mesoservanto (viraj kaj inaj estas bonvenaj? ( ) = 2
– Ĉu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi kiel
leganto/kantanto/muzikludanto? ( ) = 2
Adreso de la pleniginto: __________________________
Subskribo kaj dato de la subskribo: ________________
—————————————————–

Ankaŭ la grupestro plenigu folion.
Ĉiu grup-estro kolektu la plenigitajn foliojn de ĉiu
sia grupano kaj sendu la foliojn tiom frue, ke ili povas
atingi antaŭ la 1-a de majo 2001 pastron Eichkorn.
Fakse: + 49 7721 22074
Poshte: Bernhard Eichkorn, Romäusring 20,
DE 78050 Villingen
Ĉiu grupano ricevos 10 krom-poentojn pro aparteno al
sia grupo, se lia folio estas repondita laŭ la supre
skribitaj normoj.

Tiuj 30 aliĝintoj, kiuj gajnos la plej altan sumon da
poentoj, pagos en JET la subvenciitan sumon de 35 euroj
popersone por la tuta JET-semajno. La aliaj pagos
popersone 90 eurojn por la tuta semajno, sed ili
tamen ricevos la proponitan vojaĝ-subvencion (komparu
la aliĝilon). Sed tiun vojaĝ-subvencion ricevas nur la
partoprenintoj de la konkurso.

Kiuj ne partoprenos la konkurson, sed jam aliĝis al
JET, devos pagi 90 eurojn kaj ne ricevas vojaĝ-subvencion.
Tamen en la prezo de 90 euroj enestas jam subvencio de
50 euroj, ĉar la kostoj de ĉiu kongresano estas 140
euroj.

La decido pri la konkurso okazos je la 1-a de majo 2001
de Bernhard Eichkorn. Li informos en la unuaj tagoj de
majo la partoprenintojn de la kongreso.

2000/12.19: Kristnaska donaco al al JET-anoj: Ili ne devas pagi aliĝ-kotizojn. Ulrich Matthias atentigis min, ke mi forgesis el la aliĝilo de la JET-anoj nomi la aliĝ-kotizojn. Estas skribite en la aliĝilo:

5. JET-anoj pagas jenajn JET-kotizojn:
5.1. Unuopulaj gejunuloj ĝis 25 jaroj: A: 90.- euroj; B: 140.- euroj
5.2. Familioj aŭ‘ grupoj ĝis 5 personoj (1-2 responsaj plen-aĝuloj,
kaj inkluzive de ĉiuj gejunuloj ĝis 25 jaroj): A: 175,- euroj; B: 300,- euroj.
Do en 5-persona grupo ĉiu pagos A = 35 aŭ‘ B = 60 eurojn plus la aliĝ-sumon.

Do neniu klara informo pri aliĝ-kotizoj (la lastaj vortoj shajnas nur rilati al B-landanoj). La rezigno pri aliĝ-kotizoj ĉe JET-anoj (ne ĉe EEK-anoj) des pli facile okazos, ĉar mi ricevis ĵus rimarkindan mon-donacon por subteni la JET-anojn.

2000/10/30: Atentu, la du-litaj ĉambroj en la kongresejo estas limigitaj kaj ili estas rezervitaj ekzkluzive por geedzoj.

2000/10/16: SZEP Attila skribis al Ulrich MATTHIAS:
> > Mi havas demandon al vi. Mi legis ke junularaj grupoj ricevas rabaton. Mia demando: se mi veturas tien (mi jam
> > estas pli ol 25) kun kelkaj (2-4) aliaj gejunuloj (malpli aĝaj ol 25), ĉu ankaŭx tiam nia grupo devas pagi nur
> > tiun malgrandan sumon?
BE respondis: Kara Attila, legi vian demandon min tre ĝojigas, unue, ĉar mi havas la konfirmon, ke en Hungarujo
oni povas legi nian retpaĝon http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/jet2001.htm, due, ĉar mi povas positive respondi:
Jes, se vi venos 5-ope, kaj 1 aŭ 2 el la grupo estas pli ol 25-jara(j), tiu grupo entute pagos 175 eurojn por la tuta semajno.

Sed estas kondiĉo: Ĉiuj partoprenantoj devas antaŭe okupiĝi pri esperanto, kaj nur la 30 plej aktivaj ricevos tiun subvencion. La precizajn kondiĉojn mi baldaŭ publikigos ĉi tie, kaj je 31.5.2001 okazos konkurso; tuj post 1.5.2001
la 30 gajnantoj ricevos siajn rajtigilojn. Ĉiuj aliaj rajtas partopreni en JET’2001 Zagreb por 90 euroj + aliĝ-kotizoj popersone, en kiu sumo ĉiam ankoraŭ enestas 50 euroj da subvencio. Oni povas partopreni la konkurson unuope aŭ grupe. Okaze de grupa partopreno en la konkurso la poentoj de la tuta grupo estos adiciitaj, poste estos alkalkulitaj 25% de tiuj poentoj, kaj fine estos dividita la sumo per la nombro de la grupanoj. Do la ŝanco por grupo estas pli alta ol por unuopuloj. tiel mi volas instigi al grupiĝo kaj kunvenigi ankaŭ iom pli malforta(j)n grupano(j)n.
Pri la vojaĝo rilatu kun pastro Kobor.

Attila SZEP: > > Ĉu ĉiu grupo devas havi personon pli aĝan ol 25?
BE: Esta skribite: 1 (aŭ du) plenkreskuloj. Plenkrekaj estas laŭ germana juro minimume 18 jaraj. Sed tiurilate ni estas elastaj.
Grave estas, ke la akompananta(j) persono(j) kapablas gvidi la grupon, do ke (i)li havu minimuman aŭtoritaton rilate al la grupanoj.

2000/10/10: Mi petis s-ron Mandrak, organizi subvenciatan buson ekde Varsovio por partoprenantoj el Pollando kaj orientaj kaj nordaj landoj. Detalojn demandu rekte ĉe li: staman<>priv.onet.pl

2000/10/10: Milos Svacek kaj mi interkonsentis, ke li ricevas subvencion por buso kaj ties partoprenantoj el Ĉeĥio kaj Slovakio. Pri detaloj demandu lin msvacek<>iol.cz
2000/10/12: Ne eblas tranokti en la kongresejo sen manĝoj.

2000/07/24: Ĉi tiun invitilon ni disdonis en Rimini dum la IKUE-kongreso 2.-8.9.2000. Jen la enhavo en HTML-formato.
Se vi deziras havi la invitilon en PDF-Formato, vi povas ĝin bone kopii, sed atentu: la datao ampleksas 190 KB.

2000/04/01: Pastroj Bernhard Eichkorn kaj Adolf Burkhardt, prezidantoj de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj de KELI, vizitis je 22/23..3.2000 sinjorinon Maria Beloseviĉ en Zagreb. Oni kune vizitis la help-episkopon d-ro Vlado Koŝeĉ, kaj la episkopon de la kroata evangelia eklezio Andreas Lukas. Akompanis la delegacion d-ro Jure Zeĉeviĉ, prezidanto de la kroata komisiono por ekumeno. Ĉiuj akceptis agrable la informon, ke oni planas la 15-an Ekumenan Kongreson kun la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tagoj JET’2001 je 14.-21.07.2001 en Zagreb rekte antaŭ al Universala Esperanto-Kongreso okazonta en Zagreb. Oni vizitis diversajn eblecojn por la kongresejo. Prefere oni kongresos en la sacerdota seminariejo, 15 minutojn for de la Zagreb-a katedralo.

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:

Gvidantoj de JET’2001:

Patro Hatto VON HATZFELD: Germanio. < hatto<>salesianer.de >
D-ro Ulrich MATTHIAS: Ohmstr. 13; D-65199 Wiesbaden. JET-estro. Tel: +49-611-466712.
Ulrich.Matthias<>t-online.de

Por JET kaj EEK ĝenerale:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso +49 7023 72413
<Adolf.Burkhardt<>t-online.de>
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: +49 7721 22074, <Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de>

Aliĝu ĉe: Marija BELOŜEVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb,
telefono: + 385 1 3745 052, < mbelosev<>public.srce.hr >

La listo de la aliĝintoj troviĝas nun en la dosiero jet2001p.htm

Returne al la paĝo „Junulara Ekumena E-Tendaro“

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung