6a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 6a JET’2003
29.8.-06.09.2003 en en Rimini, Italio

JET evoluiĝas kadre de la 16a Ekumena Esperanto-Kongreso EEK en Rimini

16a Ekumena Esperanto-Kongreso EEK
56a de IKUE 53a de KELI
30.08.-06.09.2003 en Rimini, Italio
en la parohejo S-taj Johano kaj Paûlo, strato Viale Carlo Zavagli 73

Pri la kongreso informos ankaŭ Espero Katolika kaj Dia Regno

Mi atentigas pri la lingvaj kursoj, kiujn oferas la Akademio Internacia de la Sciencoj IAS okaze de ĝia 9a itala studad-sesio, kio okazos en Rimini, parte eĉ en nia kongres-centro, ekz:
Sabato, 30.8.03:
– 9h15-10h45: Saloneto Patro PIO: AProf. N. Korŝenevskaja-Gouriou: ILo-kurso por komencantoj de Esperanto
– 11h00-12h30: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuĥvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
– 13h30-15h00: Saloneto Patro PIO: AProf. N.Korŝenevskaja-Gouriou: ILo-kurso por komencantoj de Esperanto
– 15h00-17h00: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuĥvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
Dimanĉo, 31.8.03:
– 11h00-12h30: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuĥvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
– 15h00-16h00: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuĥvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
10a de Juli 2003

Atentu: La unu-litaj ĉambroj tute elĉerpiĝis en Rimini. Do ni ne plu akceptas mendon de unu-litaj ĉambroj

Ankaŭ la aliaj menditaj ĉambroj estas disdonitaj. Ni devas nun mendi novajn ĉambroj, kaj iliaj prezoj alitiĝis. Tial ankaŭ la prezo de niaj ĉambroj ekde la 10.7.03 altiĝas al jenaj sumoj:

2-litaj ĉambroj ekde 10.7.03: A: 230 €; B:250 € Se iu aliĝos, mi informos lin, ke lia aliĝo nur validas, se li jesas tiujn prezojn. Tiuj monoj estas ĉiam la kompleta prezo: Matenmaĝoj, tagmanĝoj, vespermanĝoj, 2 busaj vojaĝoj.

Invito al la 26-a SUS (Sanmarina Universitata Sesio)
de la Akademio Internacia de Sciencoj (IAS) de San Marino okazonta samtempe plejparte en Rimini:

(ret-letero ricevita je 31.5.03 de profesoro Fössmeier)

Estimata, kara s-ro Eichkorn,

sinceran dankon pro via grandanima invito al la aranĝoj de via EEK. Tiun oferton mi volas laŭeble reciproki; por regulaj aliĝintoj de via kongreso la vizito de SUS-programeroj do estu same senkosta, kun nur jenaj rezervoj:
– se en iu kurso mankas lokoj, prioritaton havas la SUS-aliĝintoj;
– por ricevi kurs-atestojn necesas laŭregula aliĝo al SUS.

La „gustuma“ tarifo de 1 / 0,5 €, kiun mi unue ofertis, do nun estas senkosta por EEK-anoj.

Mi esperas, ke niaj aranĝoj reciproke profitos de si. Pretere, se inter la EEK-anoj ekestos intereso pri „kio ja estas tiu AIS?“, ni certe povos improvizi informprelegeton aŭ ion similan.

Sincerajn salutojn,
Reinhard Fössmeier

La programon de la 26-a SUS ni disonos en Rinmini kun la kongresa dokumentaro. Vi povas ĝin mem rigardi (kun multaj informoj unue pri San Marino, poste pri IAS kaj SUS) en http://www.ais-sanmarino.org/rsm/prirsm.html ; tie vi trovas tuj komence en la unua linio la adreson de AIS San Marino.

2003 03 19: Kunveno de la Kongresa Komitato de la Ekumena Komisiono. Ni decidis:
– la postkongreso ne okazos por tro malmultaj aliĝoj.
– la programo de la kongreso estas grandparte fiksita. ŝanĝoj eblas ankoraŭ. Rigardu nian enskribon „programo“.

ĝeneralaj informoj:. En ĉi tiu kongreso ni volas kune kristane vivi, preĝante por plia progreso de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. Por pli bona preĝado ni havos la novan preĝ- kaj kant-libron ADORU.
La 16-a EEK okazos en Rimini honore al pastro Magnani, honora prezidanto de IKUE. Li kreis veran Esperantan preĝejon nomita laŭ la sanktaj Johano kaj Paŭlo kun Esperantistaj mozaikoj. La sanktaj Johano kaj Paŭlo ne estas la konataj bibliaj personoj, sed pra-ekleziaj sanktuloj nomitaj en la Unua Eŭkaristia Preĝo (ADORU p.173). La paroĥa salono servos kiel kongresejo. Ni loĝos kaj manĝos en proksimaj hoteloj. Post la kongreso pastro Magnani emeritiĝos. La 16-a EEK estos la kronado de la Esperanta agado de pastro Magnani.

El la historio de Rimini. Rimini estas tre antikva, sed oni ne konas la jaron de ĝia starigo.Oni opinias ke ĝia nomo devenas el la nomo de la rivero Armenium, pli poste nomata Marecchia. Dum la kvara jarcento post la Roma-fondo, Rimini estis okupita de Senonaj Galoj, kiuj en ĝi starigis la centron de sia militado. Post 113 jaroj la romanoj forpuŝis la galojn kaj fondis kolonion en la jaro 268a a.K. Dum la dua Punika Milito Rimini daûrigis sian obeon al Roma-Respubliko. Dum la komenco de la civil-milito la urbo estis sieĝata kaj difektita.
Estas rimarkinde ke dum la dua Punika Milito, en la jaro 236-a post la fondo de Romo, la Konsulo Tito Sempronio Longo transportis sian armeon el Sicilio kaj elŝipiĝis ĉe Rimini.
Dum la 6-a jarcento la urbo estis okupita de Grekoj. En la jaro 538-a, post longa sieĝo, okupis ĝin la Gotoj. En la jaro 552-a ili estis forpelitaj.
De la jaro 567-a ĝis la 8-a jarcento ĝi estis regata de Dukoj dependantaj de la greka ekzarko. Dum la 10-a jarcento regis la urbon Grafoj elektitaj de la Papo, kiuj pli poste fariĝis sendependaj.
En la jaro 1295-a la urbo falis sub la povo de familio Malatesta, kiu regis ĝin ĝis la 15-a jarcento per tre lertaj, famaj kaj valoraj princoj.
ĉi tie oni ne povas prisilenti la kompatindan vivon de Francesca el Rimini, kiu donis instigon al la Dia poeto Aliĝieri (kies tombo situas en Ravenna) por skribi en sia poemo la plej belan paĝon pri amo (Dia Komedio, Infero, ĉap. 5-a).
En la jaro 1503-a Malatestanoj vendis la urbon al la Venecia-Senato, kiu en la jaro 1509a donacis ĝin al la Papo. La Papoj regigis ĝin de Prelato ĝis la jaro 1797a. En tiu ĉi jaro oni starigis Rimini kiel centron de la Rubikona Departemento kun 28 distriktoj kaj 150.000 enloĝantoj. Ekde la jaro 1816a denove la Papo regis la urbon kaj tio ĝis Marto 1860, kiam oni kunligis ĝin al la Itala Regno.
En la lasta mondmilito, de Novembro 1943a ĝis Julio 1944, Rimini suferis 396 bombadojn kaj ĝia oni detruis 82% de la urbo. La viglaj civitanoj tuj rekonstruis la urbon, sed, bedaûrinde, sen urba planprojekto, en perspektivo de la kreskonta turismo.
La hodiaûa Rimini fariĝis ĉefurbo de Eûropa kaj luksa feriado, dank‘ al ĝia marborda beleco, al la klimata mildeco kaj ankaû al la sincera afableco de ĝiaj loĝantoj. Ili estas 150.000, sed somere por feriado c’eestas g’is unu miliono da turistoj laû ĝiaj 15-km da marbardo kaj centoj da hoteloj kaj pensionoj. La 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazos en kvartalo de Rimini, nomita SAN GIULIANO MARE , tute apude de la marbordo.

La plej fama monumentoj de la urbo:
1. La Arkaĵo de Cesaro Aûgusto, starigita de la Romia Senato kaj Popolo por honori la imperiestron Oktaviano en la jaro, en kiu li estis salutata „Aûgusto“. ĉe tiu ĉi arkaĵo finiĝas la konsula strato de Flaminio, kiu komenciĝas ĝuste ĉe la Ponto Milvio en Romo.
2. La Ponto de Tiberjo estis konstruata inter 14a kaj 21a jaroj post la naskiĝo de Kristo. ĉe tiu ponto komenciĝas la konsula strato Emilja, kiu finĝas ĝuste en Piacenza (prn. Piaĉenca).
3. La Malatesta Templo, estas la plej signifa renesanca verko de Arkitekto Leon Battista Alberti (*Genova 1404, +Roma 1472). ĝi estis konstruita okaze de la venko de Sigisismondo Pandolfo Malatesta super reĝo Alfonso de Napolo (1448).
4. Religie valoras la Templeto (skolo de Bramante, 1518) honore al Sankta Antono el Padovo, ĉar ĝi situas sur la placo, kie mulino surgenuiĝis antaû la Plej Sankta Sakramento portita procesie tien de la Sanktulo Antonio de Padovo.

Rimini favoras Esperanton:
Atestas tion la ĉeesto en Rimini ekde la jaro 1912-a de la mondfama E-pioniro, la franciskana Prof. Patro Modesto Carolfi ofm (+ 1958), kiu ekkonferencis pri Esperanto kaj vigle agadis kiel prezidanto de la Itala Esperantista Federacio ĝis la jaro 1920, kiam li en Bolonjo fondis kaj gvidis la italan IKUE-sekcion. Lia kunordenano kaj disĉiplo P. Albino Ciccanti (+1994) daûrigis senlace loke, nacie kaj internacie haraldi Esperanton. La Komunumo de Rimini per lia iniciato titolis du stratojn en la stranda centro. Ili nomiĝas Via Esperanto kaj Via L.L. Zamenhof. El Rimini oni petis (1994) al la Papo mesaĝi tutmonden en Esperanto Kristnaske kaj Paske kaj ĉi tie oni presis la Roman Meslibron Esperant-lingvan (1995). La urbo gastigis du IKUE-kongresojn (1997 kaj 2000). Per la nuna 16-a EEK, la eûropa kaj globa vokiĝo de tiu ĉi urbo fariĝas ankaû ekumena en esperantio.

Temo de la kongreso estas: Vi estos miaj atestantoj (Agoj 1,8; ADORU 560) salo kaj lumo por la mondo (Mat 5,13+14).

Sub la titolo ADORU aperis en la jaro 2001 ampleksa ekumena preĝ- kaj kant-libro. ADORU estos la libro ĝenerale uzata en la 16-a EEK. Posedantoj kunportu sian ekzempleron. Oni povas aĉeti la libron dum la kongeso.

Oni atentu la speciale favorajn prezojn por familioj kaj grupoj. Tio estas la ŝanco, kunvenigi parencajn aû konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia kristana Esperanto-renkontiĝo. Estas antaûkondiĉo, ke la gejunuloj kaj infanoj jam antaû la kunveno komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaûe grup-gvidanto aû gepatroj. Dum la kongeso ni donos kurson por komencantoj kun antaû-scioj kaj paroligan kurson.

La kotizoj inkluzivas ekskurson al Ravenna kun siaj famaj preĝejaj mozaiko kaj al San Marino, la plej malnova respubliko de la mondo. Post la kongreso eblas du ekskursoj al Loreto kaj al Asissi. Tiuj du postkongresaj vojaĝoj devas esti aldone pagataj.

Ni kore invitas vin aliĝi al nia 16-a Ekumena Kongreso Rimini 2001
nome de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI:
Adolf BURKHARDT por KELI; Bernhard EICHKORN por IKUE kaj nome da la Loka Kongresa Komitato; Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE

Aliĝilo
sendota al Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen

Aliĝ-dato estas le 30a de Junio 2003. Por postaj aliĝoj ni serĉos hotelon, se trovado estos ne plu certa.
Familioj kaj grupoj bezonas nur unu aliĝilon. La grup-estro aû unu el la gepatroj kruc-signu interkrampe kaj metu sian nomon en la nom-linion:

Aliĝo al la 16-a Ekumena Kongreso 29.8.-6.9.2003 ( ) aû al la 6-a JET’2003 ( ) en Rimini.

Tuta nomo: _____________________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso: _____________________________________________________

Lando (en Esperanto):_______________reta adreso: ______________

telefono: _______________________ fakso: ___________________

Sekso (signu inter la krampoj): ina ( ), vira ( ).

Mi/ni planas alveni je (dato kaj horo, se eblas): _____________________

Mi/ni planas foriri je (dato kaj horo, se eblas): _____________________

(Nur, se malpli ol 25-jara je 7.9.03, notu la naskiĝtagon: _____________)

Mi deziras dividi la ĉambron kun: ____________________________

Familio aû grupo): Kun mi venos: _____________________________

Skribu ĉi tie la __________________________________________
nomojn kaj en krampoj la aĝojn (ĝis 25 jaroj) ___________________________________________________

Mi/ni mendas en du-stela (**) hotelo
( ) unu-litan
( ) du-litan ĉambron
( ) plur-litan ĉambron

aû en la tri-stela (***) hotelo
( ) unu-litan
( ) du-litan ĉambron

( ) Mi/ni ne mendas tranoktadon, ĉar ni tranoktos alie,
sed ni volas vespermanĝi.

( ) Mi/ni mendas nek tranoktadon nek manĝojn

( ) Mi/ni petas vegetarajn manĝaĵojn(skribu por kiom
da personoj) por ____ personoj

Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, daûro):
(Atentu, ke en la limigita tempo de la kongreso ne ĉiuj ofertoj povas esti prezentataj)

____________________________________________________

____________________________________________________

( ) Mi ŝatas partopreni la postkongresajn vojaĝojn
al Asissi kaj Loreto. Mi antaupagas 50 €, kiujn mi
rericevos, se la postkongreso pro malmultaj aliĝoj ne
okazos.
La aliĝo validas post pago de la aliĝ-sumo.
La aliĝo al la postkongreso validas, se la antaûpago de 50 € okazis.

Pagmaniero: Mi pagis la sumon de __________ je la _______________
( ) al Bernhard Eichkorn, poŝtbanko Stuttgart (BLZ 60010070), konto 21193704
( ) al UEA-konto echk-x. Prefere utiligu la UEA-konton por eviti altajn bankajn kostojn. Sed en tiu kazo informu Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, DE 78050 Villingen, fakso +49 7721 22074, aŭ: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de
La aliĝ-kotizojn el ne-germana lando sendu en € per bone ŝlosita koverto al Bernhard Eichkorn.

Aliĝantoj el poŝte nesekuraj landoj skribu al Bernhard Eichkorn, ke ili pagos la alĝ-kotizon en Rimini.
Informoj pri la kongresejo kaj hoteloj
En Rimini ni kongresos en la parohejo S-taj Johano kaj Paûlo, strato , Viale Carlo Zavagli 73, ĉ 2 km norde de la ĉef-stacidomo.
Ni ĉiuj loĝas en diversaj du-stelej (**) au tri-stelaj (***) hoteloj, kiuj en Rimini abundas. Ni elektas hotelojn plej proksimajn al la kongresejo (maksimume 15 minutojn da pied-irado)

Postkongreso 6.-9.9.2000

Bedaŭrinde la anoncita postkongreso ne povas okazo pro tro malmultaj aliĝoj. Tiuj, kiuj jam pagis la postkongresan kotizon, rericedvos sian monon en Rimini.

Kongresaj kotizoj

Tarifo A: C’iuj landoj sen B.
Tarifo B: Eûropa Unio, Skandinavio, Svisio, Nord-Ameriko

1. Kongresa aliĝ-kotizo (ne repagebla) por ĉiu persono:
ĝis 31.12.2000: A: 20.- €; B: 50.- €
ĝis 31.3.2001: A: 30.- €; B: 60.- €
ekde 1.4.2001: A: 40.- €; B: 70.- €

La aliĝo validas, se la aliĝ-kotizoj estas pagitaj.

2 . Tranokta kaj manĝa kotizo
2.1. Oni pagos al la kongresa kaso la kongres-kostojn, la hotelajn
prezojn kaj la du ekskursojn.
2.2. Familioj 3 – 5 personaj kaj grupoj 3 – 5 personaj
(1 plenkreskulo kaj 2-4 infanoj/junuloj ĝis 25 jaraj)
ĉiuj en la sama hotelo, pagos al la kongresa kaso:
A: 275,- €; B: 340,- €.

3. Kongresaj kotizoj, kiuj estas la hotelaj prezoj (7 noktoj
+ 7 tag- kaj vespermanĝoj de 30.8.vespere ĝis 6.9. matene)
kaj malgrandaj kontribuoj al la ceteraj kongresaj kotizoj.

Hoteloj ** du-stela ** tri-stela
ĉiam u nu persono:
1-lita 210 € 380 €
2-lita A: 180 € B: 210 € 310 €
plurlita A: 160 € B: 190 €

4.1. Vi mendas en du-stela hotelo
( ) 1-litan ĉambron por unu semajno ** hotelo
( ) 2-litan ĉambron por unu semajno ** hotelo
( ) plurlitan ĉambron en ** hotelo
(7 tranoktoj, matenmanĝoj kaj vespermanĝoj)
4.2. En tri-stela hotelo
( ) 1-litan ĉambron por unu semajno *** hotelo
( ) 2-litan ĉambron por unu semajno *** hotelo
(7 tranoktoj, matenmanĝoj kaj vespermanĝoj)

5. JET’2003-anoj loĝos en samaj domoj. Ili havas grand-parte
propran junularan programon. La plen-aĝaj responsuloj de la grupoj helpos
en la porjunula kaj porinfana programoj.
Hotel- kaj manĝo-prezoj po grupoj 3 – 5 personaj (1 plenkreskulo kaj 2-4
infanoj/junuloj ĝis 25 jaraj).
Ankau la JET-anoj devas pagi la aliĝ-kotizojn de 1. Kiel kongres-kotizoj
ili pagas
ĉiuj en la sama hotelo: A: 275,- €; B: 340,- €
Do en 5-persona grupo ĉiu pagos A = 55 € aû B = 68 € plus
la aliĝ-sumon.

5.2. Unuopulaj gejunuloj ĝis 25 jaroj:………A: 90.- €; B: 120.- €
aldoniĝas la aliĝ-kotozo de 1.

Adresoj de la responsuloj de KELI, IKUE kaj de la LKK:

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck,
fakso: + 49 7023 72413 < Adolf.Burkhardt@t-online.de >

Bernhard EICHKORN, Romäusring 20,DE-78050 Villingen,
fakso: + 49 7721 22074, < Bernhard.Eichkorn@esperanto.de >

Duilio MAGNANI, Viale Carlo Zavagli 73, IT 47900 Rimini RN,
tel+fakso:: +39.0541.26447 <duiliomagnani@iol.it>
Atentu la kutimajn informojn en DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA, kaj krome la informojn daûre aktualigotajn en: http://st-fidelis.bei.t-online.de

Kio estas grupo/familio, kiuj pagos 275 € por 5 personoj por la tuta kongreso?

Mi atentigas, ke grupoj pagantaj kune 275 € estas
nur aŭ familioj aŭ gejunuloj kun 1-2 aliaj plenkreskuloj, kiuj respondecos por gejunuloj maksime 25-jaraj. Familio povas ankaŭ havi geamikojn de iliaj infanoj kun si. Se la grupo/familio estas pli ol 5 personoj (inkluzive la plenkreskuloj), la 6a kaj ĉiu plia persono pagas la konges-kotizon de 4.2. de la aliĝilo Aldone ĉiu persono pagas sian aliĝ-kotizon.
Ankaŭ geedzoj havas reduktitan prezon pagante kune el A-landoj 275 € kaj el B-landoj 360 €. Sed tiu redukto nur validas por du-stelaj ĉambroj, kiuj kostas por du personoj, kiuj ne estas geedzoj, por A-landanoj 320 € kaj por B-landanoj 420 €.

Mi ricevis aliĝon de 8 personoj el Pollando, kiuj aliĝis kiel grupoj, sed ili estis patro SULAK kaj filino (se mi bone komprenis), unu geedza paro KOLODZIEJSKI, kaj 4 diversaj plenkreskuloj. Do mi skribis al ili:

Estimata sinjoro SULAK,
dankon por via aliĝo de jenaj personoj:
36 PLATEK, Stanislaw: PL 80544 Gdan’sk, ul. Ks. Mariana
Góreckiego 17. Tel: +058 3432144
48 PODKOWIK, Aleksandra: PL 83000 Pruszcz Gdan’ski,
ul.Korzeniowskiego 49. Info per sulakad@poczta.w
49 KOLODZIEJSKI, Henryk: PL 81402 Gdynia, ul.Bp.Dominika 21/19. Edzo de 50.
50 KOLODZIEJSKI, Irena: PL 81402 Gdynia, ul.Bp.Dominika 21/19. Edzino de 49.
51 ANDRZEJEWSKA, Jadwiga: PL 81601 Gdynia,ul.Pomorska 44/5
52 PETRYMUSZ, Alexandra: PL 81621 Gdynia,ul.PCK 2/50
53 WITT, Andrzej: PL 81314 Gdynia,ul.Pomorska 44/6
54 EMLER, Daniela: PL 81316 Gynia,ulZgoda 8 m 5

Vi vidas, ke nun mankas al mi via adreso kaj la adreso de Daniela. Bv. ilin peri al mi. Sed vi ambaŭ estas nun aliĝintaj antaŭ la 31-a de decembro 2002. Sinjorino EMLER ja sendis la aliĝ-kotizojn de po 20 € al mia konto por 8 personoj, kiujn ŝi aliĝis. Kaj vi promesis retpoŝte, sendi la aliĝ-kotizojn de la familio SULAK.

Pri la grupoj vi ne estas tute bone informita. La kongresa help-kaso volas subteni speciale familiojn kaj grupojn de gejunuloj, kiuj estas malpli ol 26 jaraj. Ili pagas 275 € por la tuta grupo/familio ĝis 5 personoj kaj por la tuta kongreso. En la grupo/familio povas esti 2 personoj, kiuj estas pli aĝaj ol 25 jaraj (patro kaj patrino/du grup-estroj, kiuj tute responsas pri sia grupo/familio.

Do ekz. la patro SULAK kaj la filino SULAK estas familio kaj pagos 275 €. (Mi supozas, ke Danuta estas malpli ol 26-jara kaj via filino – se ŝi estas via edzino, tiam validas la samo – do se Danuta estas via filino, ŝi anoncu sian naskiĝ-tagon)

Sed se krom filino SULAKAR ankaŭ la patrino SULKAR kunveturigus aŭ 3 aliaj gefiloj pli junaj ol 16-jaraj, ili pagus nenion en la kongreso. Ĉar tiu familio pagos nur 275 € ĝis 5 personoj. Se ili kunveturigos du filojn kaj unu amikon, ili estas grupo/familio kaj same pagos kune 275 €.

Se Danuta SULKAR aliĝos al la Junulara Ekumena Esperanto-tendaro (JET), kaj se la patro SULKAR akceptas la espondecon pri Danuta, ili kune pagos 160 + 90 € = 250 €.

Same la geedza paro Henryk kaj Irina KOLODZIEJSKI estas familio kaj pagos kune 275 € (anstataŭ 320). Se ili kunveturigos ĝis tri infanoj, tiuj infanoj pagos nenion. Se ili kunveturigos unu filinon kaj du amikinojn, tiuj estas grupo/familio kaj same pagos nenion. (Same por aliaj miksaj nombroj ĉiam ĝis 5 personoj)

La aliaj de vi anoncitaj personoj devas pagi ĉiu po 160 € por la tuta kongreso, ĉar ili estas nek malpli ol 26-jaraj nek familianoj unu kun la alia.

Bv. informi pri tio ankaŭ sinjorinon Daniela EMLER. Ankaŭ ŝi miskomprenis la ideon de „grupo“. Tio do nur validas por
gejunulaj grupoj au familiaj grupoj (gepatroj kaj infanoj).

Ni ĉiam petas la gepatrojn kaj grup-gvidantojn, ke ili ĉiuj lernu Esperanton. Estas ja Esperantistoj, kiuj financas la
help-kason de la kongreso, el kiu ni subvencios la koncernajn personojn. Tiun kondiĉon ni petas nepre konsideri. Oni ja
ankaŭ estos en Esperanto-medio, kaj sen iuj scioj de Esperanto oni estas tute reduktita al samlandanoj kaj al
la propra familio/grupo.

La sistemo estas iomete komplika, sed finfine tute logika. …

Busvojaĝoj el Pollando kaj Ĉeĥio:

Milos SVACEK (n-ro 33) planas bus-vojaĝon el Ĉeĥio kaj Slovakio, en kiu povas kunvojaĝi ankaŭ aliaj landanoj.
Same Janina WERESZKA (n-ro 15) preparas busvojaĝon el Pollando, al kiuj ŝi ankau invitas vojaĝontojn el aliaj landoj.
Interesiĝantoj bv. kontakti la konvenan organizanton.

La listo de la aliĝintoj estas parto de la tut-kongresa listo

Kiu volas helpi al ni en la prizorgo de la programo?
Kiu havas ideojn por nia JET’2003?
Oni parolu kun niaj gvidantoj.

Gvidantoj de JET’2003:

Patro Hatto VON HATZFELD: Germanio. < hatto<>salesianer.de >
D-ro Ulriĉ MATTHIAS: Ohmstr. 13; D-65199 Wiesbaden. JET-estro. Tel: +49-611-466712.
Ulriĉ.Matthias<>t-online.de
kaj lia edzino Nan MATTHIAS: sama adreso

Por JET kaj EEK ĝenerale:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso +49 7023 72413
<Adolf.Burkhardt<>t-online.de>
Bernhard EIĈKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: +49 7721 22074, <Bernhard.Eiĉkorn<>esperanto.de>

Retiro al la paĝo „Junulara Ekumena E-Tendaro“

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung