ADORU kaj la Liturgia Grupo de la Ekumena Komisiono

1.) 2001/06/23: ADORU aperis
2.) 1999/01/01: Labor-kunvenoj de la Liturgia Komisiono
3.) Apostola Kred-konfeso: Traduko akceptita de la Liturgia Komisiono
4.) Doksologio: Traduko de la „Gloro al la Patro…“ akceptita de la Liturgia Komisiono, kun klarigoj.

1.) 2001/06/23: ADORU aperis en 4.000 ekzempleroj kaj estas liverita al mia pastra domo en Villingen.

2.) El kunevenoj de la Liturgia Komisiono:

2.1.) ADORU havas 1372 paĝojn – 27.-31.12.99 ni faris la registrojn – januaro-februaro estis korekta tempo – meze de marto la prespreta materialo iros en la presejon. Daŭrigo en Esperanto post la supra artikolo.

2.2.) Wir haben das Inhaltsverzeichnis von ADORU besprochen und geprüft, wieviele Seiten auf jeden Abschnitt kommen: Es sind
– 14 Seiten: Vorseiten – Geleitwort – Antaŭparolo – Enhavotabelo – Mallongigoj
– 59 Seiten: Preĝoj
– 194 Seiten: Lima-Liturgio – 2 Taizé-Gottesdienste Chrisostomus-Liturgie – Reformierte Liturgie – Luterana S-ta Manĝo – Romkatolikaj Mesoj
– 38 Seiten: Horoj
– 18 Seiten: Sakramentoj
– 68+306+180+132 Seiten: Kantoj (Alle, die wir in unseren Sitzungen genehmigt haben, auch wenn sie den Vermerk tragen, dass sie im Zweifel weggelassen werden können)
– 101 Seiten: Kopirajtoj – Fontoj – Verkintoj –
Melodi-nomoj – Biblia registo – Alfabetaj nomoj de kantoj.

2.3.) Vom 26.-30.12.2000 bin ich bei Albrecht, damit wir am Rechner die Register erstellen und alles für die Schlusskorrekturen zusammenstellen. Diese Ausdrucke der 1216 Blätter werde ich dann sofort Anfang Januar an die Korrektoren verschicken, die wir uns noch ausdenken müssen:

2.4.) Wir müssen bis Fasnacht (also bis 22.2.2001) unsere Korrekturen abgeliefert haben. An Fasnacht sollten wir uns zur großen Schlusssitzung zusammensetzen. Ende März sollte die Druckerei die fertigen Vorlagen bekommen. Dann könnte das Buch im Mai fertig sein.

2.5.) 2000/01/14: Stato je la komenco de la jaro 2000

La lasta kunsido de la Liturgia Komisiono de IKUE kaj KELI fine de 1999 havis i.a. jenajn rezultojn:
– la preparaj laboroj sufiĉe bone progresas.
– Jam estas kolektitaj kaj lingve kaj muzike reviziitaj pli da kantoj ol eblos enpreni en la libron.
– Jam pli ol 80 personoj donacis pli ol po 50 eŭrojn kaj tiel antaŭmendis personan ekzempleron de ADORU
– sed la prezo de ADORU ankoraŭ ne povas esti fiksata, ĉar
– ni nun esploros la kostojn de la rajtoj publikigi la kantojn.
– kun la presejo de eldonejo Herder estas interkonsentita la presado de 4.800 libroj
– Las komisiono denove renkontiĝos en komence de Marto 2000

2.6.) 99/01/01: Ekumena diserva Libro progresas

De la 28-a ĝis 31-a de Decembro 1998 kunvenis la Liturgia Komisiono de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI en Freiburg/Breisgau en la klostro St. Lioba de la Benediktaninoj de S-ta Lioba. Tie vivas fratulino Theotima, kiu regule dissendas monatajn biblio-leterojn „Kompaso“. Se vi volas ricevi tiun biblio-leteron, kiu estas dissendata sen postulo de kostoj, skribu al ŝi: Theotima Rotthaus OSB, Riedbergstr. 1, D 79100 Freiburg.

Krom fratulion Theotima Rotthaus partoprenis la kunsidon jenaj komisionanoj: Sac. patro Hatto von Hatzfeld, sac. pastro Albrecht Kronenberger, pastro em. Adolf Burkhardt kaj sac. pastro Bernhard Eichkorn. Grava gasto estis pastro Joszef Zielonka, animzorganto de Esperantistoj en Pollando. Ni decidis, ke la plimulto de lia preĝ- kaj kant-libro „Ni vivu laŭeble plej bele“ eniru la novan Ekumenan Diservan Libron, kiun preparas la Liturgia Komisiono. Tiun parton de la nuna libro de Zielonka, kiu ne eniros la Ekumenan Diservan Libron (eble 64 aŭ 96 paĝoj), ni albindos al 500 ekzempleroj.

Pri tiu libro oni interrilatis kun la presejo „Freiburger Graphische Betriebe“, kiu presis la Germanan oficialan preĝ- kaj kant-libron „Gotteslob“ der eldonejo Herder. Ni volas presi la libron sur ege maldika biblia papaero (30-32 grama), kio kaŭzos, ke la libro, kvankam minimume 1000-paĝa, estos sufiĉe malpeza, por esti kunportata al kongresoj. La libro havos la eldon-nombron de minimume 2500 ekzempleroj, verŝajne pli. Ĝi estu prespreta je Pasko 2000,

Inter multaj decidoj pri preĝoj kaj kantoj, ankaŭ okazis:

3. Decido de la Liturgia Komisiono pri la teksto de la Apostola Kred-konfeso

Oni komparis ĉiujn ĝis nun haveblajn Esperanto-tradukojn kun la Latina kaj eĉ kun la Greka originaloj. Jen nia Esperanta traduko en komparo kun la Germana kaj Latina tekstoj:
Atentu, ke la Liturgia Komisiono decidis je 2000 post diskutoj dum la Ekumena Esperanto-Kongreso en Gliwice/Gleiwitz, ke anstatau „sobirinta al la inferoj“ estas pli trafe traduki lau la germana ekzemplo: „sobirinta en la regnon de la morto“.
Klarigo de tiu decido: „infero“ ja devenas el la latina „inferus“, sed en Esperanto ĝi signifas 1. loko Hadeso, 2. loko de la kondamnitoj, 3. loko kun fortaj suferoj. La kristana senco de „inferos“ estas “ loko au stato de la mortintoj“. Tiun signifon trafas pli la klariga traduko „regno de la morto“. Tiun tradukon ni nun metos en la libron ADORU.
Pri la vorto sob = sinonimo de „malsupren“: „sob“ estas Zamenhofa vorto; en la teksto de la esperanta kred-konfeso „sobirinta“ anstataŭas la pezan formon „malsuprenirinta“.

Komparo de la tradukoj de la Apostola Kredo-konfeso

Latina

Credo in Deum,
Patrem omnipotentem,
Creatorem caeli et terrae.

Et in Jesum Christum,
Filium eius unicum, Dominum nostrum:
qui conceptus est de Spiritu Sancto,
natus ex Maria Virgine,
passus sub Pontio Pilato,
crucifixus, mortuus, et sepultus:
descendit ad inferos:
tertia die resurrexit a mortuis;
ascendit ad caelos;
sedet ad dexteram Dei
Patris omnipotentis:
inde venturus est
iudicare vivos et mortuos.

Credo in Spiritum Sanctum,
sanctam Ecclesiam catholicam,
Sanctorum communionem,
remissionem peccatorum,
carnis resurrectionem,
vitam eternam. Amen.

Esperanta traduko de la Ekumena Komisiono

Mi kredas je Dio,
la Patro ĉio-pova,
la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero;

kaj je Jesuo Kristo,
lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio,
la Patro ĉiopova,
de kie Li venos,
por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika Eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj
kaj la vivo eterna. Amen.

Germana traduko

Ich glaube an Gott,
den Vater, den Allmächtigen,
den Schöpfer des Himmels und der Erde,

Und an Jesus Christus,
seinen eingeborenen Sohn, unsern Herrn,
empfangen durch den Heiligen Geist,
geboren von der Jungfrau Maria,
gelitten unter Pontius Pilatus,
gekreuzigt, gestorben und begraben,
hinabgestiegen in das Reich des Todes,
am dritten Tage auferstanden von den Toten,
aufgefahren in den Himmel;
er sitzt zur Rechten Gottes,
des allmächtigen Vaters:
von dort wird er kommen,
zu richten die Lebenden und die Toten.

Ich glaube an den Heiligen Geist,
die heilige katholische Kirche,
Gemeinschaft der Heiligen,
Vergebung der Sünden,
Auferstehung der Toten
und das ewige Leben. Amen.

4.) Doksologio (Gloro al la Patro)
Oficiala traduko de la Liturgia Komisiono decidita je 1999

1 Gloro al la Patro
2 kaj al la Filo
3 kaj al la Sankta Spirito,
4 kiel en la komenco,
5 tiel nun kaj ĉiam,
6 kaj en eterno.
Amen.

Klarigoj:
Klarigoj pri la linioj 2 + 3 de la supra doksologi-traduko:
– „kaj al la“ akcentas la sam-rangecon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, kaj estas paralela al la kruc-signo.
Linio 4:
– Aludas al la komenco de la Biblio Gen 1.1: „En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.“
– kaj al la evangelio laŭ Johano Joh 1.1: „En la komenco estis la Vorto“
– Ni forlasas la verbon „estis“, kiu postulus postan ripeton en la as- kaj os- formoj „estas, estos“ pro la nuneco kaj estonteco en linioj 5/6. Sen verbo la Doksologio akcentas sian karakteron kiel glorado, jubilado.
Linio 6:
– La latina „per omnia saecula saeculorum“ klopodas piskribi la eternecon per tempaj vortoj, kies tempodaŭro ne plu estas imagebla. Ni preferas la rektan vorton „eterno“. Ĝi ankaŭ aludas al la „Eternulo“ de Zamenhof.
– „eterno“ anstaŭ la ĝis nun ofte uzata „eterneco“ evitas troigon de la sufikso „ec“, kio ne estas necesa.

Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung