Bibliaj Tagoj de la 20-a ĝis la 24-a de oktobro 2008
en klostro Nütschau, Travenbrück (Schleswig-Holstein, norda Germanio).

Pri la psalmoj, centra riĉeco de la biblio por nia spirita vivo, prelegis de 20. – 24. de oktobro 2008 patro Willibald Kuhnigk OSB en la klostro Nütschau, tie loĝanta esperantisto. Antau 50 jaroj la benediktanoj fondis tiun klostron, hodiau la spirita centro de la refondita arĥi-episkopejo Hamburg. Partoprenis Esperantistoj el Germanio, Nederlando kaj Svedio.

La preleganto montris al ni, ke la hodiaŭa psalmaro estas komponita kiel unuo, kvankam la unuopaj 150 psalmoj havas tute malsamajn originojn kaj funkciojn,. La psalmaro de la biblio konsistas el kvin libroj, paralele al la kvin libroj de la Torao: La bazo de la preĝado havu la saman strukturon kiel la fundamento de la kredado. Cetere: ankaŭ Mateo konstruis sian evangelion simile ĉirkaŭ kvin grandaj paroladoj.

La psalmaro estas kvazaŭ ĝardeno, kiun oni eniras per Psa 1 kaj 2. Oni promenas ene kun danko kaj laŭdo, kun plendo kaj adoro, kaj oni eliras per Psa 149 kaj 150. La unuopaj „bedoj“ en la ĝardeno estas ordigitaj ne hazarde, sed ofte ligitaj inter si laŭ temoj aŭ motivoj.

Kulmino de la tuta psalmaro estas la 90-aj psalmoj, ligitaj inter si per la vortoj: «La Eternulo reĝas». Ilia ĉefa temo estas do la Dia Regno, kiu estas regno ne de milito, sed de paco, ne nur por Izraelo, sed por ĉiuj popoloj. Dio donacos sian savon pere de lia sendito, la Mesio. Ni kristanoj vidas tion plenumita en Jesuo, la Kristo.

Patro Willibald klarigis al ni aliajn psalmo-kategoriojn:

La laŭdopsalmoj, ekzemple Psa 33, 135 kaj 136, kutime mencias post la invito la kaŭzon de danko kaj laŭdo: plej ofte la kreitaĵo kaj la savo de Izraelo el Egiptujo.

La plendopsalmoj, ĉu de unuopulo, ĉu de la popolo, preskaŭ ĉiam finiĝas per la glorado de la jam antaŭ-atendita helpo de Dio. Eĉ se mankas tia pozitiva elrigardo en Psa 39 kaj 88, la preĝanto ne restas sen espero: la lumo de aliaj psalmoj konsolas nin, samkiel post la pasiona Psa 22 sekvas Psa 23 pri Dio, la bona paŝtisto. – Kadre de la plendopsalmoj ni ankaŭ forte diskutis la problemon de la malbenoj kontraŭ malamikoj.

La kantoj de superenirado, Psa 120 – 134, esprimas origine la ĝojon de la pilgrimantoj al la templo de Jerusalemo, sed ili jam tiam, des pli multe hodiaŭ, malfermas la okulojn por la gloro de la ĉiela Jerusalemo. Kaj de Psa 147 iras ponto al la lastaj ĉapitroj de la Apokalipso.

Tiele patro Willibald prezentis al ni la riĉecon de la psalmoj. Li montris sin spertulo ne nur en la esperanta Biblio, sed ankaŭ en la hebrea originalo, parolante sen manuskripto, parkere sciante la ligojn inter la psalmoj kaj aliaj bibliaj tekstoj komparendaj.

Kelkfoje tage nia preleganto devis ĉesi la parolon pro la fakto, ke li devis kunkanti, preĝi kaj celebri en la benediktana preĝejo kune kun la aliaj monaĥoj. Tiam pastro Albrecht Kronenberger kantigis nin per la libro ADORU kaj per speciala nova kajereto kun „Psalmokantoj post Adoru“, ĉefe el la Ĝeneva Psalmaro. Kelkfoje ankaŭ ni partoprenis en la Diservoj de la benediktana komunumo.

La restado en la monaĥejo tre plaĉis al ni. Nütschau, kvankam rekte apud la aŭtoŝoseo, estas trankvila loko kun puraj gasto-ĉambroj. Je nia dispono estis agrabla okangula kunvenejo, de ni ornamita per floroj kaj kandelo. Post mallonga piediro oni atingas la modernan kapelon kaj la vastan manĝosalonon, en kiu ni bonege manĝis. En la ĉirkaŭaĵo estas parko kaj troviĝas lageto, en kiu naĝis anasoj. Ekstere brilis la suno, kaj ni vidis la aŭtunajn kolorojn de la foliaro. Unu tagon patro Willibald gvidis nin tra la malnova kaj nova klostro-partoj, en kiuj la monaĥoj vivas multe pli mallukse ol siaj gastoj. – Estas menciinde, ke oni ankaŭ unuope povas esti gasto en Nütschau por kelkaj tagoj aŭ semajnoj: Adreso: Frato Willibald Kuhnigk, Schlossstraße 26, 23843 Travenbrück, Tel. 04531 5004-151 (Sekretariat -100). Rete: http://www.kloster-nuetschau.de/.

Gerda Dercks, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger


Esperanto-Arbeitsgemeinschaft in der Erzdiözese Freiburg/Br.
Bibelwochenende in Zell a. Harmersbach
Freitag, 05. bis Sonntag 07. Mai 2006
Gästehaus St. Fidelis der Kapuziner
77736 Zell am Harmersbach, Klosterstr. 1 (Bei der Wallfahrtskirche)
nahe Biberach im Kinzigtal, Schwarzwald

Mit Esperanto-Konversationskurs für Anfänger und Fortgeschrittene

Vorgesehenes Programm:

Freitag, 05. Mai
18.30 h Abendessen
19.30 h Vesper mit ADORU
anschließend Gruppen 1 + 2 *

Samstag, 06. Mai
07.00 h Vogelstimmen und Blumen
08.00 h Frühstück
09.00 h Morgengebet mit ADORU
09.15 h Gruppen 1 + 2 *
12.00 h Gebet mit ADORU
12.30 h Mittagessen
13.45 h Spaziergang in Zell
15.00 h Kaffee und Kuchen
15.30 h Gruppen 1 + 2 *
18.30 h Abendessen
19.30 h Versammlung Esperanto zum Abschluss: Komplet aus ADORU

Sonntag, 07. Mai
07.00 h Vogelstimmen und Blumen
08.00 h Frühstück
09.00 h Morgengebet mit ADORU
09.15 h Gruppen 1 + 2 *
11.00 h Heilige Messe
12.30 h Mittagessen
ab 14.30 h Besuch in Gengenbach für Interessenten

* Gruppe 1 übt Gesänge aus ADORU, das uns das Wochenende durch begleiten wird.
Zusätzlich beschäftigt sie sich mit der vollständigen Esperantobibel, die auch die
deuterokanonischen Texte enthält.

* Gruppe 2 übt besonders die Konversation in Esperanto. Als Arbeitsgrundlage dienen
die Lehrbücher aus der MIA-SERIO von Josef Schiffer.

☞ Die verwendeten Bücher können erworben oder ausgeliehen werden.

Zell a.H. erreichen Sie mit der Bahn über Offenburg – Biberach i.K.;
umsteigen in Nebenbahn oder Bus nach Zell a.H. (Bahnhof 700 m von der
Wallfahrtskirche entfernt; Bus hält an der Wallfahrtskirche)
Aliĝilo / Anmeldung Zell am Harmersbach 5.-7. Mai 2006
an Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, 78050
Sie können diese Anmeldung auch per Fax schicken an 07721 8787 063
oder per Netzbrief an < Bernhard.Eichkorn@esperanto.de >

Teilnehmergebühr (pro Person bzw. Pro Familie oder Ehepaar): 25 Dazu
kommt, dass jeder Teilnehmer sein Buch ADORU benötigt.
Wer ADORU nicht mitbringt, möge es bitte in Zell erwerben oder
gegen eine Leihgebühr von 5 EUR ausleihen. Für die Teilnehmer der
Gruppe 1 gilt dasselbe für die Esperanto-Bibel.

Zimmerreservierungen erfolgen, wenn die obigen Teilnehmergebühren vorher auf
das Konto Bernhard Eichkorn, 21193704, Postbank Stuttgart (BLZ
60010070) eingegangen sind, oder nach telefonischer Absprache.
Wenn die 17 Zimmer im Bildungshaus St. Fidelis belegt sind, können Zimmer in
einem Hotel in Zell zu den stadtüblichen Preisen reserviert werden.
Mittagessen, Kaffee und Abendessen können dann mit allen Teilnehmern
im Bildungshaus St. Fidelis eingenommen werden.

Anmeldung

Ich bestelle hiermit in Zell, St. Fidelis: (Bitte Kästchen ankreuzen!)

Freitag bis Sonntag (Zimmer mit fl. Wasser ohne Frühstück; WC im Flur)
☐ Ein Doppelzimmer pro Person 16.00 EUR für 2 Nächte
☐ Ein Einzelzimmer 16.00 EUR für 2 Nächte

Essen
Freitag, 5.5.
Abendessen 18.30 Uhr ☐ 5,00 EUR

Samstag, 6.5.
Frühstück ☐ 5,00 EUR
Mittagessen ☐ 8,00 EUR
Kaffee + Kuchen ☐ 4,00 EUR
Abendessen ☐ 5,00 EUR

Sonntag, 7.5.
Frühstück ☐ 5,00 EUR
Mittagessen ☐ 8,00 EUR

Vor- und Familienname: ________________________________________________

Tel. ______________________ (Falls vorhanden) Fax _______________________

Netzadresse _______________________________________________________

Straße, PLZ, Wohnort _________________________________________________

________________________________________________________________

Datum, Unterschrift _________________________________________________

zurück zur Esperantoseite / al la Esperantopaĝo
zurück zur Hauptseite / al la ĉefpaĝo

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung