18 Feb Keine Kommentare Bernhard Eichkorn Allgemein

Stefan Lepping, Mellinstr. 5, 59457 Werl

Invitilo al bibliaj Tagoj en Werl

kun la BIBLIO kaj ADORU, la ekumena preĝ- kaj kant-libro en Esperanto.
de merkredo, 2. marto 2011, vespermanĝo je 18a horo ĝis dimanĉo, 6. marto 2011 post la tag-manĝo.

Oni povas ankaŭ veni vendredon ĝis dimanĉo. La kunvenejo estas:

la iama Collegium Aloysianum („Konvikt“), 59457 Werl, Mellinstr. 5

Kion ni faros?
Ni legos bibliajn tekstojn kaj kantos el ADORU. Ĉiu-tage ni celebros unu sanktan meson en la konvikt-Kapelo kaj ni preĝos el ADORU tag-meze kaj vespere.

Ni bezonas la BIBLIOn kaj la libron ADORU, kiujn oni povas pruntepreni por po 5 € aŭ aĉeti por po 10 €. La kunvenon gvidos sinjoro Stefan Lepping el Werl. Biblie prelegos patro Willibald Kuhnigk OSB el Nütschau.

Werl estas ĉarma urbeto, 30 km oriente der Dortmund. Ĝi estas facile atingebla kaj aŭte kaj trajne, eĉ aviadile (tra Dortmund aŭ Paderborn). La kunvenejo situas 10 minutojn distance de la stacidomo.

Tranoktoj:
en la kunvenejo: 12 € po tago kaj persono en unu- aŭ du-litaj ĉambroj kun lavejo. Necesejo kaj duŝejo en la koridoro. Aŭ en “Stadt-Hotel Bartels”, 10 promenajn minutojn de la kunvenejo: 42,50 ĝis 45,- € por unu-lita ĉambro; 35,- ĝis 37,50 € por du-lita ĉambro kaj persono, matenmanĝo ĉiam inkluziva. En ĉiuj ĉambroj estas necesejo kaj duŝejo. Retpaĝo: www.stadthotel-Bartels.de. Poŝtadreso: Walburgisstr. 6, D-59457 Werl, TEL. (02922) 70 66. Bv. informi min, ĉu mi zorgu pri la rezervado de ĉambro.

Manĝoj:
En ambaŭ kazoj ni invitas vin al komunaj manĝoj (matene, tag-meze, kaf-tempe, vespere) por 23 € po tago kaj persono. Tio inkluzivas trinkaĵojn kaj fruktojn intermanĝajn en la kunvenejo.

Aliĝoj:
al Stefan Lepping, 59457 Werl, Mellinstr. 5 letere.

Mi rezervos por vi ĉambron, kiam vi sendis 30 € al mia konto Stefan Lepping, K-to Nr. 6242 548 500, BLZ 414 601 16. El eksterlando: IBAN: DE25 4146 0116 6242 5485 00, BIC: GENODEM1SOE

Tiuj 30 € estas via pago por la organizado de la tagoj. Eventualajn demandojn vi klarigu letere (adreso supre) aŭ telefone: 02922 928 7098. Se vi aliĝos, bv. informi min pri jenaj punktoj:

Kiam vi verŝajne alvenos? Kian ĉambron vi deziras? Informu min, se vi estas vegetarano!

Mi antaŭĝojas vin saluti en nia domo!

Via Stefan Lepping