12 Feb Keine Kommentare Bernhard Eichkorn Allgemein

91-a Universala-Esperanto-Kongreso (UK)
4 – 11 Aŭgusto 2007 en Yokohamo, Japanio

La Ekumena Diservo 5.8.07 je horo 15

La celebrantoj: Bernhard EICHKORN, katolika pastro em, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen. Retadreso: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de Fakso +49 7721 8787 063. Tel +49 7721 8787 062
predikanto: Gerrit BERVELING, remonstra pastro, instruisto, Kalverstr. 8B, NL 8011 LH Zwolle. Retadreso: gerrit.en.madzy@planet.nl Tel +31 38 423 7003

Preparanto de la tekstoj: Bernhard EICHKORN (vidu celebranto supre)
laŭ la ekumena preĝ- kaj kant-libro ADORU. Kunportu vian libron mem. Chiu partoprenanto ricevas tekst-folion.

Carlo SARANDREA pagas la duonon de la ĉambro-kostoj por IKUE, kaj KELI pere de sia estraro-membro Els VAN DIJK estas en kontaktoj kun UEA en Rotterdamo.

Jen letero de la LKK, ricevita rete je 12.09.2006:

Kara Pastro Bernhard Eichkorn,

Saluton! Mi estas SUZUKI Keiichiro, kiun vi renkontis post la IKUE/KELI kunveno en la lasta Florenca UK.

Ni japana kristana esperantistaro ekpreparis por la ekumena diservo en la venontjara Jokohama UK. En la lasta UK mi enmanigis al vi broŝureton de preĝejo de protestanta eklezio, Jokohama Ŝiro-Eklezio. Mi apartenas al protestanta Rokkakubaŝi-Eklezio en Jokohamo. Laŭ mia peto pastoro de nia eklezio petis pastoron de Jokohama Ŝiro-Eklezio pri la ekumena diservo ĉe la UK. En la 19a de septembro mi havos kunsidon kun la pastoro de Jokohama Ŝiro-Eklezio por klarigi pri la ekumena diservo en la UK. Mi nun ofte interŝanĝas retmesaĝojn kun s-ro JAMADA Tadaŝi, la prezidanto de JAKE (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj).

Ni konsiliĝos kun la pastoro de la eklezio por ke ni havu en la preĝejo la unu-fojan ekumenan diservon posttagmeze en la 5a de aŭgusto dimanĉe. Japanaj esperantistoj deziras tion kaj la pastoro komprenas tion. IKUE/KELI estos la organizanto de la ekumena diservo, ĉu ne? Kiel kaj kiam ili fiksos cerebranton kaj predikiston por la ekumena diservo? Ni volas scii la procedon fiksi la planon. Bonvolu gvidi nin.

Atendante vian respondon, elkore via,

SUZUKI Keiichiro el Jokohamo

—–

Mi respondis rete kaj poste mi denove ricevis leteron je 5.11.07:

Kara Pastro Bernhard Eichkorn,

Ni estas ĝoja informi al vi pri antaŭpreparo por la Ekumena Diservo en la 92a Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo. SUZUKI Keiichiro, reprezentante JAKE (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj) intertraktis kun la preĝejo Yokohama Siro Kyokai (Jokohama Ŝiro-Eklezio) por ke ni kunsidu por Diservi laŭ ekumeno en la kapelo kun orgeno dum posttagmeze 3-4 horo de 5a (dimanĉo) aŭgusto 2006. Kaj la pastoro kaj la reprezentaro de la preĝejo Yokohama Siro Kyokai donis al ni favoran konsenton, kaj ni informis tion en la kunsido de JAKE. Ni devas transdoni vian konsenton al la preĝejo. Ni do konsiliĝu kun la preĝejo pri orgenisto kaj kunsidantoj ne-esperantistaj. Suzuki Keiichiro estas unu el LKK-anoj, kaj li konfirmos la tempon kaj lokon por la Ekumena Diservo al KKS, kiu venos al Jokohamo de la 18a de novembro.

Elkore via,
Jamada Tadaŝi, la Prezidanto de JAKE
Suzuki Keiichiro (la Prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo)

—–

Al tiu letero mi respondis je 5.11.07 jene:

Karaj kaj estmataj sinjoroj Jamada Tadaŝi, Prezidanto de JAKE, kaj Suzuki Keiichiro (Prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo)

Kun ĝojo mi ricevas vian informon pri la preparoj por la Ekumena Diservo de la 92a UK Jokohamo.

> SUZUKI Keiichiro, reprezentante JAKE (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj) intertraktis kun la preĝejo Yokohama Siro Kyokai (Jokohama Ŝiro-Eklezio) por ke ni kunsidu por Diservi laŭ ekumeno en la kapelo kun orgeno dum posttagmeze 3-4 horo de 5a (dimanĉo) aŭgusto 2006. Kaj la pastoro kaj la reprezentaro de la preĝejo Yokohama Siro Kyokai donis al ni favoran konsenton, kaj ni informis tion en la kunsido de JAKE.

Mi esperas, ke s-ro Clax Magalhaes povas akcepti, ke la ekumena Diservo de la 92-a UK okazu dimanĉe, 5.8.2007, je horo 15a en la Siro Kyokai (Jokohama Ŝiro-Preĝejo).
Mi esperas, ke la distanco inter la kongresejo kaj la Siro-Preĝejo ne estas tro granda. Dankon, ke la pastoro kaj la reprezentaro de la preĝejo donis siajn konsentojn.
– Kiom da personoj trovas lokon en la preĝejo?

> Ni devas transdoni vian konsenton al la preĝejo. Ni do konsiliĝu kun la
> preĝejo pri orgenisto kaj kunsidantoj ne-esperantistaj.
> Suzuki Keiichiro estas unu el LKK-anoj, kaj li konfirmos la tempon kaj
> lokon
> por la Ekumena Diservo al KKS, kiu venos al Jokohamo de la 18a de
> novembro.

Se la Konstanta Kongresa Sekretario Clax Magalhaes okaze de lia vizito en Yokohamo povas konsenti pri la preĝejo, ankaû mi konsentos.
Poste ni interkonsiliĝu pri la orgenisto.
– Ĉu estas orgenisto en la preĝejo, kiu volas ludi?
– aû ĉu ni serĉu personon, kiu povas ludi la orgenon?
– per kiu adreso mi povas kontakti la orgeniston – se estas preĝeja
orgenisto?
Mi volonte sendos al li la libron ADORU en kiu mi povas fiksi konsente kun la la kantojn.

Kore salutas vin

Bernhard Eichkorn
vic-prezidanto de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj

—–

Konfirmo de Clay Magalhaes en ret-letero de 05.11.06

Karaj,

Dankon kaj gratulon por la novaĵo pri la Ekumena Diservo!
Pri la horo de la diservo, tio ne estos problemo. Ĝi povas okazi je la 15-a
horo de dimancho. Pri la situo de la kapelo, mi kredas ke tio ankau ne estos
problemo. Chiokaze, dum mia vizito al Jokohamo mi provos viziti ĝin (au
almenau ekscii kie ĝi situas).

Amike salutas,
Clay KKS – UEA

Al la paĝo „Esperanto“