Esperanta vivo de B. Eichkorn – kelkaj informoj

Je 4.9.1977 mi vizitis mian unuan Esperanto-semajnon en Wengen/Svislando, post kiam mi estis lerninta la bazajn regulojn kaj la bazan vort-tezoron de Esperanto ene de 100 lerno-horoj. Mi vere spertis, ke Esperanto estas facila lingvo. Ekde tiu tempo evoluis Esperanto en mia vivo.

Mi legis multajn librojn en Esperanto, precipe el malgrandaj literaturoj kiel islanda, hungara, suomia (finna). Ofte mi legas la Esperant-lingvan Biblion, pleje en rilato kun mia Brevier-preĝado.

Mi aŭdis elsendojn de radio-stacioj, precipe de Radio Vatikana kaj de Svisa Radio Internacia, kiam ĝi ankoraŭ funkciis.

● Precipe mi enŝovis Esperanton en miajn postkristnaskajn skiferiojn en Serneus, Svislando (ĉe Klosters/Davos). Baldaŭ mi dividis tiujn skiferiojn por Esperantistoj en Sudtirolo kaj Francio, kaj la ne-esperantistoj restis en Serneus, kie la skiferioj daŭras ĝis hodiaŭ. La lastaj esperantistaj skiferioj okazis komence de la 80-aj jaroj en St. Magdalena, Sudtirolo. Montriĝis, ke ili ne okazis fruktodone, se mi ne partoprenis. Mi ne trovis kapablan esperantiston daŭrigi tiujn skiferiojn.

● Mi komencis kunlabori en Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo SOGELO, kiu baldaŭ je 1982 transformiĝis al Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo BAVELO, en kies estraro mi kunlaboris ĝis mi ne plu povis. Mi aranĝis kun la BAVELO-estraro multajn semajnfinojn en Baden-Virtembergo. En la 2000-aj jaroj mi nur ankoraŭ partoprenas ilin sen organiza tasko. La BAVELO-estraro regule kunvenis en Villingen ĉe mi, ĉar mi povis peri la kunvenejon senkoste en Fidelisheim de la paroĥo St. Fidelis.

● La utiligado de Fidelisheim per Esperantistoj ofte ne ekleziaj eblas, ĉar ni petis nian episkopon, oficiale agnoski la Esperanto-Arbeitsgemeinschaft der IKUE in der Diözese Freiburg, kies prezidanto estis Josef Schiffer kaj kies komisiita sacerdoto (Präses) mi estis. Jam la episkopo Oskar Saier kaj poste denove episkopo Robert Zollitsch agnoskis tiun Esperanto-AG Freiburg (t.e. la mallongigo de la oficiala nomo). Ĝi havis kelkdek da membroj, kiuj pagis unufoje 10 EUR, por esti membroj. Ni okazigas Bibliajn Semajnfinojn en la diocezo, iam en Bad Wimpfen ĝis 1989 kaj denove je 2003, de 2004 ĝis 2006 en Zell a.H. ĉe Gengenbach; je 2007 tio estis Bibliaj Tagoj en Metz kun franca grupo. Se vi volas scii la plej novajn informojn, bv. rigardi mian arkivon en la unua paĝon de mia Esperanto-fenestro, en kiu vi ĵus elektis la linion Mia Esperanto-vivo. super ĉi tiu linio estas notitaj la plej lastaj bibliaj tagoj de la jaroj ekde 2008.

● Fine de la 70-aj jaroj mi fariĝis membro de IKUE, baldaŭ dumviva membro. En Luksemburgo mi partoprenis je 1979 mian unuan IKUE-kongreson, kiun organizis Hansjörg Kindler. Mia episkopo sendis min al li por inviti lin reveni en la diocezon, sed bedaŭrinde li tiutempe jam estis decidinta ĉesi sian pastran laboron kaj eksiĝi el la sacerdota servo de la katolika eklezio. Je 1985 mi kunlaboris unua-foje en al organizado de ekumena kongreso en Augsburg antaŭ la Universala Kongreso Augsburg. Mi konatiĝis kun Adolf Burkhardt, la prezidanto de KELI. Tiel komenciĝis mia laboro en la ekumenaj rilatoj de IKUE kaj KELI.

● En 1999 mi zorgis, ke aperu la libro „Esperanto, das neue Latein der Kirche“, kie Dr. Ulrich Matthias montras la rilatojn de Esperanto kun la katolika kaj protestanta eklezioj. Tiu libro instigis tradukojn resp. perlaboritajn eldonojn en la esperanta, angla (2002), rusa (2002), portugala (2003), litova (2004) kaj franca (2005) lingvoj.

● Ekde 1995 mi organizis la kunlaboron de Adolf Burkhardt kaj Albrecht Kronenberger por verki Diservan libron kun kantoj por la manoj de la partoprenantoj de Diservoj, kiun mi pensis necesa post la apero de la Esperanta Meslibro. Tiu preĝ- kaj kant-libro aperis je 2001 sub la nomo ADORU kaj estas unu el la plej belaj libroj en Esperantujo (eldonkvanto: 4.000 ekzempleroj). Nun mi zorgas, ke la libro venu en la manon de plej multaj homoj.

● Je oktobro 2006 mi nov-eldonis LA BIBLIOn en 4.000 ekzempleroj kune kun Albrecht Kronenberger. La libro ekde 1926 aperis sub la nomo SANKTA BIBLIO (la Malnova Testamento kiel traduko de L.L.Zamenhof). En la lastan eldonon 2002 de la SANKTA BIBLIO (ankoraŭ sub la gvido de KELI) kun 1.000 ekzempleroj ni enigis la ĝis tiam mankantajn duakanonajn librojn en traduko de Gerrit Berveling, Nerderlandano. La duakanonaj libroj nun estas disigitaj inter la alija libroj de la Malnova Testamento lau la maniero de Vulgato, Tio estas kutima en la katolika eklezio ekde la tempo de la Vulgata.

● De 1990 – 2003 la evangelia pastro Adolf Burkhardt verkis kvarfoje jare kvarpaĝan kajeron „Ökumenisches Esperanto-Forum“ en formato DIN A4, kiun mi enpaĝigis, presis kaj dissendis en ĉ. 700 leteroj, kies adresaro mi prizorgis. La afranko organiziĝis per donacoj, kiujn mi kolektis. La malsano kaj morto de Adolf Burkhardt finis tiun laboron.

● En la 80-aj jaroj ni planis ekipi kapelon honore al la Esperantisto Max Josef Metzger en unu el la 7 siatempe planitaj Esperanto-domoj de la Kultura Centro Esperantista KCE en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Por tio mi organizis donac-kampanjon, kies rezulton – ĉ. 20.000 DM – mi senrentume pruntedonis al la KCE. Kiam la plano ne realiĝis, mi repetis la monon, kio ekde 1998 havis la nomon “Fonduso Max Josef Metzger”. El tiu fonduso, kiu nun daŭre kreskis pro la rentumo, mi je 1999 financis la libron “Esperanto, das neue Latein der Kirche” (10.000 ekzempleroj), en 2001 la libron ADORU (4.000 ekzempleroj) kaj en 2006 la novan BIBLIOn (4.000 ekzempleroj). Tralaborinte ĉi tiun paĝon en 2012 mi pensis, ke mi baldaŭ verkos apartan paĝon pri la fonduso “Fonduso Max Josef Metzger” kaj pri la „Prezidanta Fonduso“ (vidu malsupre), al kiu mi nun donis la nomon „IKUE-Fonduso“.

Ekde mia pensiiĝo je 1.1.2004 mi vizitis multajn Esperanto-kunvenojn. Laŭeble mi celebris tie Sanktajn Mesojn, Matenajn kaj Vesperajn Laŭdojn utiligante la preĝ- kaj kant-libron ADORU. En la Universalaj Kongresoj mi krome zorgis pri la Ekumenaj Diservoj kaj la IKUE/KELI-kunvenoj kaj mi helpis en la IKUE-standoj. Tiel mi vizitis la Universalajn Konresojn de CN-Pekino (2004), LIT-Vilnius (2005), IT-Florenz (2006), JP Yokohama (2007). Inter 2008 kaj 2012 estis paŭzo, sed en 2013 mi denove aktiviĝis en Rejkjaviko. Sed post Rejkjaviko mi nun ĉesis tiun -Esperanto-laboron pro mia aĝo.

Ekde Aŭgsburg 1985 – 2013 mi vizitis preskaŭ ĉiujn ekumenajn kongresojn, kiun mi ofte kunorganizis. Okaze de la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso, kiun mi organizis je 2007, mi vizitis la 10-an fojon Pollando. La lasta de mi instigita ekumena kongreso estis nun Bratislava 2009, mia 11a vizito en Pollando. Tiu lando pleje interesas min, ekde kiam mi ekkonis, ke Germanujo bezonas repaciĝon kun Pollando eĉ pli ol la repaciĝo kun Francio. Mia lasta, la 12a vizito de Pollando okaziĝis al la IKUE-kongreso 2013 en Kalvaria Zebrzydowska.

● Kiam en 2003 IKUE bezonis novan prezidanton, mi fondis “Prezidantan Fonduson” por subteni la laboron de Miloslav Sváček, ĉeĥo, kiu sen tia subteno ne povintus surpreni la prezidantan laboron. Ekde septembro 2003 tiu fonduso subtenis la laboron de la IKUE-prezidanto per monate 100 €. Por tion plenumi la fonduso havis en 2012 posedaĵon de ĉ. 11.000 € kaj 101.000 € da pruntita mono, kies kuna rentumo estis en 2011 la sumo de 3.550 €. Post kiam Miloslav Sváček finis sian prezidantecon, lia posteulo ne plu bezonis tian subtenon. Pro tio mi transnomiĝis la fonduson al „IKUE-Fonduso“, kiu ĝenerale subtenas IKUE-agadojn kun permeso, eĉ subteno de la IKUE-prezidanto.

En la jaro 2016 mi investis la IKUE-Fonduso en aĉeton de arboj en Brazilujo, kiuj rentumos ekde 2019.

Mi subtenis la Esperanto-Grupon Villingen, kiun mastrumis Josef Schiffer (lin, instruisto pri la angla, mi konvinkis en la 70-aj jaroj pri la utilo de la lingvo). Je 2006 tiu grupo festis sian 100-jariĝon, ĉar en la jaro 1906 fondis s-ro Wilhelm Blumenstock kun kunuloj la unuan Esperanto-Grupon en Villingen.

Nun daŭras ankoraŭ mia eble plej grava Esperanto-aranĝo: la kontakto kun la kongol-landa pastro Gabriel ANDA-KOKO. En la 90aj jaroj atingis min letero el Afriko. Studento de la teologio serĉis kontakton kun pastro en Eŭropo. Mi respondis, kaj evoluis pli kaj pli da kontaktoj. Fine de la 90aj jaroj la episkopo sendis tiun studenton Gabriel Anda-Koko studi en Francujo, unue en klostro en la Rhone-valo, fine en la universitato de Strassburgo. Mia paroĥo forte subtenis la finanzadon de la studado en Strassburgo. Gabriel vizitis nin en Villingen. Unu paroĥanino „adoptis“ Gabrielon kiel sian duan filon.

Intertempe „panjo Maria“ mortis, sed ekde la sacerdota ordino en la diocezo Edea je 2002 Gabriel ĉiu-jare feriis ĉe ni kaj oficiale anstataŭis unue min en miaj paroĥoj, post la enkonduko de la unua ŝtupo de la Anim-zorgaj Unuiĝoj (Seelsorgeeinheiten) li anstataŭis pastron Werner Bauer en lia Anim-zorga Unuiĝo „Villingen-Süd“. Ekde la dua ŝtupo de la anim-zorgaj unuiĝoj li feri-anstataŭas pastron Benedikt Feigenbutz en la Anim-zorga Unuiĝo „Zwischen Brigach und Kirnach“. Tri familioj gastigas lin ĉiu-jare po du semajnojn. Speciala rondo en Pfaffenweiler gvidata de Sinjorino Gisela Michel el Herzogenweiler zorgas por la katolika baza lernejo en Marienberg, la naskiĝ-loko de Gabriel Anda. Alia grupo en Brigachtal subtenis lin, unue en lia laboro por Radio Maria, ekde 2017 ili subtenas lian laboron kiel pastro en la paroĥo Muanko, proksime de Marienberg.

La regula lingvo inter pastro Gabriel ANDA-KOKO kaj mi estas Esperanto.

Bernhard Eichkorn 05.12.2020.

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung