KOMUNO DE LA SANKTULOJ

EKLEZIO

Rondkanto:
Kaj ili firme persistis → 568

665

Kie du aŭ tri kunvenas en Mia nom’,
kun ili estas Mi.
kun ili Mi, kun ili Mi.

bassae:

Het bôt ba to ba’a ba kotba i jôi jem
me ga ba lônni bo.
Ba lônni bo, ba lônni bo.

Mat 18,20
HET BÔT BA TO BA’A • Thuma Mina n. 4 • el Kamerunio • M kaj bassa-a T: Bayiga Bayiga • © copyright control • E: Adolf Burkhardt 1985 en TK 105, Kloster Kirchberg 1998

666

1. Sur Kristo sin apogas la sankta Eklezi’.
Per akvo kaj la Vorto kreita estas ŝi.
Por Sia fianĉino Li venis el ĉiel’;
per sango ŝin aĉetis, kaj Sia mort-sigel’.

2. Kaj kvankam elektita el ĉiu mond-naci’,
nur unu kredon, bapton, Sinjoron, konas ŝi.
Ŝi benas unu nomon, ŝin nutras unu pan’,
kaj iras ŝi antaŭen laŭ unu Dia plan’.

3. Mokate de la mondo, ŝi vivas en sufer’,
per skismoj disigata, herezoj kaj malver’.
Sanktuloj tamen preĝas por Krista la reven’:
post nokto de plorado la kanto de maten’.

4. En provo kaj ĉagreno, batalo kaj danĝer’,
atendas ŝi la venkon de paco kaj de ver’;
konstante sopirante plenumon de l’ revad’,
ke post batal-triumfo alvenos ripozad’.

5. Ŝi vivas sur la tero; sed trans Jordana ond’
ŝi havas anojn ankaŭ en la ĉiela mond’.
Kun tiuj feliĉuloj al Dio preĝu ni,
ke iam, kiel ili restadu ni kun Li.

THE CHURCH’S ONE FOUNDATION • Unisono 114 • HAM 255 • HON 473 • LBW 369 • M (Aurelia): Samuel Sebastian Wesley 1864 • angla T: Samuel John Stone 1866 • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 183 • AK 90*

667

1. Domo malnova estas ĝi,
nia preĝejo sur tero.
Turoj ja falis, sed al ni
vokas tintad’ en l’ aero.
Vokas al ĉiu hom’ sur ter’,
sed al laculo kun prefer’,
kiu sopiras ĉielen.

2. Ne sur la tero la Sinjor’
loĝas en temploj aŭ domoj.
Ili nur servas al ador’
dum la viv-tempo de homoj.
Tamen, loĝejon teran Li,
en kiu povas loĝi Di’,
kreis el ni, pekemuloj.

3. Ni estas Lia templo nun,
ŝtonoj vivantaj ĝin igas,
kiuj sub kruco bapton kun
fido kaj kredo kunligas.
Eĉ se nur paro estus ni,
loĝus sur tero nia Di’
kun Sia graco kaj amo.

4. Kie ajn sur la tero ni
vokas en nomo de Kristo,
tuj kun la vort’ de vivo Li
venas, por ni instruisto.
Ĉiam Li restas en proksim’,
el nia koro fuĝas tim’ –
Li regas teron kaj tempon.

5. Tamen sur tero havas ni
domojn al Lia honoro;
kaj ilin amas vi kaj mi,
ĉar tie nia Sinjoro
premis etulojn al la sin’,
benis nin per la pan’ kaj vin’,
jen Li proponis ĉielon.

6. Sed ni memoras templon nun,
ŝtonoj vivantaj ĝin igas.
Ili la vorton Dian kun
bapto kaj kredo kunligas.
Vivon ja kreas la instru’,
kiun ni aŭdas de Jesu’,
ĝi, nur, sanktigas la domon.

KIRKEN DEN ER ET GAMMELT HUS • Unisono 112 • NSB 689 • M (Kirken): Ludvig Mathias Lindeman 1840 • norvega T: Nikolai Frederik Severin Grundtvig 1837 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 7 • AK 89

668

1. Glor-plene konstruita
elstaras firma dom’.
Ekbrilas or-skribita
en ĝi la Dia nom’.

refreno:

1.-5. Di’, ni laŭdas Vin,
Di’, ni benas Vin.
En Via dom’, Sinjor’,
nin gardu Via glor’.

2. Ĉirkaŭe fortaj turoj
majeste kronas ĝin.
Kaj supre sur la muroj
la kruc’ salutas nin.
Di’, ni laŭdas Vin …

3. Tornadoj ĉiam estos
kun furioza bru’,
stabila tamen restos
sur Kristo la konstru’.
Di’, ni laŭdas Vin …

4. Albatos al la domo
atakoj de l’ infer’,
sed en Jesua nomo
ĝi spitos al danĝer’.
Di’, ni laŭdas Vin …

5. De forto do al forto
pilgrimu, eklezi’,
ĝis kiam via sorto
plenumos sin en Di’.
Di’, ni laŭdas Vin …

EIN HAUS VOLL GLORIE SCHAUET WEIT ÜBER ALLE LAND • Salve Regina 261 • nova versio en Unisono 115, GL 639, KG 506 • M kaj germana T: Joseph Mohr 1876 • E: ĉe Kindler n. 6, 5a strofo kaj prilaboro: Albrecht Kronenberger 1994/1998

669

Granda Di’, ni laŭdas Vin.
Laŭdu, popoloj ĉiuj, Lin.
Laŭdu Lin, haleluja.

3-voĉa rondkanto
GROSSER GOTT, WIR LOBEN DICH • M kaj germana T (laŭ EG 331 kaj 293): © Klaus Jürgen Thies • E: Kloster Kirchberg 2001 • kun afabla permeso

670

1. Urbo de Dio, vasta pli
ol ter’ sub firmament’,
la fidelulojn ŝirmas vi
el ĉiu ras’ kaj gent’.

2. Vi unu sankta eklezi’
kun unu firma cel’,
sonigas triumf-kanton pri
la Reĝo de l’ ĉiel’.

3. Gardanto de l’ evangeli’,
venkanta tra sufer’,
kreskadis via imperi’
de am’, liber’ kaj ver’.

4. Tra noktoj de sieĝ-minac’
fidante viglis vi;
matene do en ĝoja pac’
leviĝis laŭda kri’.

5. Ja vana ĉiu ruza vok’,
tentanta al detru’.
Sekura sur l’ eterna rok’
la Urbo staros plu.

CITY OF GOD, HOW BROAD AND FAR • HAM 258 • CP 253 • HON 85 • M (Richmond = Chesterfield): Thomas Haweis 1792 • angla T: Samuel Johnson • E: W. J. Downes, 1971 en AK 92

671

1. Dion ni, gefratoj, gloru.
Li altigis nin: adoru
ni pro Lia graco Lin,
kiu nin de kulp’ malligis,
per la nova viv’ sanktigis
kaj gefiloj nomas nin.

2. Li al ni la kredon donis,
nin al kora amo spronis,
kaj renaskis nin laŭ ver’.
Kion Li promese diris,
tion ni per Li akiris:
vivon sen pere’-danĝer’.

3. Li elsendas nin al homoj,
kiujn trompas nur fantomoj,
kiujn logas nur miraĝ’.
Estu ni por surdaj, blindaj
atestantoj konfidindaj
de la Dia am’ kaj saĝ’.

LASST UNS LOBEN, FREUDIG LOBEN (LASST UNS LOBEN, BRÜDER LOBEN) • GL 637 • KG 504 • M (Lasst uns loben): Erhard Quack 1948 • germana T: Georg Thurmair 1948 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986

672

1. La sangon, Kristo, verŝis Vi,
por kunvenigi tere ĉi
gefratan Di-popolon.
Sed jen la tuta kristanar’
per bar’ splitiĝas kaj rempar’,
falsante Di-parolon.

2. Pardonu nin, ĉar ni, Sinjor’,
makulis, ŝiris kontraŭ mor’
la senkunkudran veston.
Nin unuigu en sincer’,
ke malkaŝiĝu ĉia ver’,
konfirmu Skrib-ateston.

3. Kunigu nin do vin’ kaj pan’,
ke vivu ni per mens’ kaj man’
de Krist’ fratin’ kaj frato,
por ke la mond’ el unu kor’
omaĝu al la Krist-Sinjor’
tronanta en beato.

JÉSUS-CHRIST, TU AS VERSÉ • Psaumes et cantiques 344 • M (Kommt her zu mir): ĉ. 1504, religie 1530, Nürnberg 1534 • franca T: Jean Anderfuhr • E: Guido Holz 1986*

673

M (Dank sei dir, Vater) → 076 «Jenon, kristanoj»

1. Dankon, Di-Patro, ke ni Vin ekkonis,
kaj pro la vivo, kiun Vi disdonis,
ke ni Vin trovu en Jesuo Kristo,
Via servisto.

2. Danko al Vi pro Via sankta nomo,
Vi niajn korojn faris ĝia domo.
Dank’ pro la fido kaj la senmorteco
laŭ dev’ kaj deco.

3. Ĉion Vi kreis por pliigi gloron.
Sed por malsatan trankviligi koron
Vi al ni donis por eterna paco
nutron de l’ graco.

4. El multaj grajnoj iĝis unu pano:
Nin el proksim’ kunigu kaj lontano
en l’ eklezio unu kaj gefrata
de Vi regata.

5. Vi l’eklezion el malbono ŝiru,
amon perfektan do al ĝi inspiru. –
Daŭros la forto Via kaj la gloro
ĝis fina horo.

DANK SEI DIR, VATER, FÜR DAS EWGE LEBEN • Unisono 120 • GL 634 • KG 143 • RG 320 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1969/1994 • E: Guido Holz 1986, uzante la tekston de la Didaĥo, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998 [K293T]

lontana (4a strofo) = malproksima

MARIA

Psalmo:
Psa 45 → 093.11; 093.13
Laŭdkanto:
«Magnificat» → 095.17
Litanioj:
Loreta Litanio → 019.5
Litanio el Grüssau → 019.6
Antifonoj:
Granda de l’ Savant’ Patrino → 097.15
Salve, reĝina → 097.16
Vin, ho ĉiela Reĝino → 097.17
Ĉiel-Reĝino, ekĝoju → 097.18
Preĝoj:
Anĝeluso → 004.4
Rozario → 004.5
Kanto:
Ho sankta Maria (Lourdes) → 078

Antifono por la Enira Psalmo 95:

674

Ni gloras la patrinecon de la beata Virgulino Maria.
Ni adoras ŝian filon, Kriston, nian Sinjoron.

675

1. Estas vi, Maria,
super ni reĝin’,
pledantino nia
de pratemp’ ĝis fin’.
Vin ni fidas en blind-esto;
nin vi gvidas tra tempesto
al la Dio-regna festo,
Dipatrin’.

2. Sub la kruc’ de l’ fil’ vi staris,
vidis Lin.
Tiom via kor’ amaris,
Dipatrin’.
Via fil’ pro Sia morto
dotu nin per vivo-forto.
Petu vi pri nia sorto,
Virgulin’.

3. Estas vi, Maria,
super ni reĝin’,
pledantino nia
de pratemp’ ĝis fin’.
La popolon vi memoru,
por ke Dion ĝi adoru,
dece ankaŭ vin honoru,
Dipatrin’.

Z DAWNA POLSKI TYŚ KRÓLOWĄ • ŚK 359 • M kaj pola T: anonimaj • E: Albrecht Kronenberger 1998/1999 (2a kaj 3a strofoj laŭ NV 164)

La Anĝela Saluto (Ave Maria):

676

Saluton, Maria, graco-plena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

AVE MARIA • M: Albrecht Kronenberger 1989/1998 • E: ĉie uzata

La Anĝela Saluto (Ave Maria):

677

Saluton, Maria, graco-plena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

AVE MARIA • Unisono 57 • M: gregoria, adaptita de Guido Holz 1986 kaj Albrecht Kronenberger 1999 • E: ĉie uzata

La Maria-Antifono por la Paska Tempo (Regina Cæli):

678

1. Ĝoju, Reĝino de l’ ĉiel’.
Ĝoju, Reĝino de l’ ĉiel’.

kroate:

Kraljice neba, raduj se! …

refreno:

Haleluja. Haleluja.
Haleluja. Haleluja.

2. Li, kiun dignis porti vi, …

2. Jer kog si dostojna bila nosit …

3. kiel Li diris, levis Sin …

3. Uskrsnu, kako je rekao …

4. Preĝu por ni, ho Dipatrin’ …

4. Moli, moli Boga za nas …

REGINA CÆLI, LÆTARE • KRALJICE NEBA, RADUJ SE • Pjevajte Gospodinu pjesmu novu 561 • M: HCK • E: Lucija Borčič kaj Albrecht Kronenberger 1999

679

1. Maria, Maria,
Virgino lilia,
floranta en alta ĉiel’.
|: Mildigu suferon,
forpelu danĝeron,
nin savu el tia melhel’. 😐

2. Ni sentas angoron,
ni petas favoron:
Maria, nin ŝiru el mort’.
|: El ploro-mar-ondo,
ŝip-rompo de l’ mondo,
la viajn konduku al bord’. 😐

3. Maria, Maria,
virgino lilia,
Vi, hela ĉiela reĝin’,
ĉe l’ tron’ de l’ Altulo,
por mi mizerulo
vi petu, kaj Di’ aŭdos vin.
ĉe l’ tron’ de l’ Altulo,
por mia patrujo
vi petu, kaj Di’ aŭdos vin.

MARIJA, MARIJA, SKAISČIAUSIA LELIJA • M: Č. Sasnauskas • litova T: Maironis (= Jonas Mačiulis) • E: nekonata verkinto, prilaboro: Albrecht Kronenberger 1998

680

Vi, Virgulino, vi, Dipatrin’, pro Dio glora, Maria!
Vi de via filo, la Di-Sinjoro, patrin’ rekonata, Maria!
Favoron por ni petu vi. Kyrie eleison.
Pro la sankta Baptisto, Krist’, la Dia Fil’, elaŭdu nin, kiuj kor-deziras Lin.
Ni petas vin, aŭskultu nin.
Favoru nin, elaŭdu nin:
Post pia viv’ en tiu mond’ ni restadu kun vi en paradiz’. Kyrie eleison.

pole:

BoguRodzica, Dziewica, Bogiem sławiena Maryja!
U Twego Syna, Gospodzina, Matko zwolena, Maryja,
Ziści nam, spuści nam! Kyrie eleison.
Twego dziela Chrzciciela, Bożycze, Usłysz głosy, napełń## myśli człowiecze.
Słysz modlitwę, jąż nosimy.
A dać raczy, jegoż prosimy:
A na świecie zbożny pobyt, Po żywocie rajski przebyt! Kyrie eleison.

BOGU RODZICA, DZIEWICA • ŚK 285 • la plej malnova pola religia kanto • 13a jc. • E: Barbara Pietrzak / Albrecht Kronenberger 2001

681

1. Saluton, pura floro,
Maria, Virgulin’.
Permesu, ke mi gloru
laŭdece vin sen fin’.
Sen vi nur estus plendo,
perditaj estus ni.
Des pli mi rekomendu
min, Virgulin’, al vi.

2. Ho vi, sendorna rozo,
ho vi, odor-viol’,
purpura skabiozo,
velura matiol’!
Protektu kaj defendu
indulge nin, Patrin’.
La Dian gracon sendu
al mi, ho Di-filin’.

3. Jen via glor’ ekbrilas
eĉ super anĝelar’.
Do mia kor’ jubilas
pri vi dum jar’ kaj jar’.
Kaj ankaŭ kiam fendos
sin korpo kaj anim’,
al vi mi rekomendos
min, sankta Virgulin’.

GOD GROET U, ZUIV’RE BLOEME • GvL 445 • ZJ 554 (T) • M (Der Winter ist vergangen): nederlanda popola melodio ĉ. 1600 • nederlanda T: anonima • E: Bart Ruigrok kaj Albrecht Kronenberger 1997

682

Ho plej sankta,
ho plej pia,
dolĉa virga Maria!
Panjo amata,
pura, beata,
preĝu, preĝu por ni al Di’.

latine:

O sanctissima,
o piissima,
dulcis virgo Maria!
Mater amata,
intemerata, ora, ora pro nobis.

O SANCTISSIMA • M (Sicilian Mariners): Sicilio antaŭ 1788, ĉe Johann Gottfried Herder 1807 • latina T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 1999

683

1. Jen vokas, kara Dipatrin’,
al vi la Kristanar’,
ĉar zorgo-larmoj regas nin,
amaraj kiel mar’.

refreno:

1.-3. Reĝin’ de l’ pac’, ni petas vin,
ke ĉesu ĉi milit’;
kaj vian filon gloros ni,
patrin’ de l’ grac’, reĝin’ de l’ pac’.

2. Anoncis la profetoj jam
en praa tempo-spac’
la Princon de la Dia am’,
la reĝon de la pac’.

3. La Paco-princon petu vi
pri l’ Spir’ de l’ Dia saĝ’
por ĉiu gento kaj naci’,
por ĉiu rang’ aŭ aĝ’.

O HELP OF CHRISTIANS • VH 127 • M (Auxiliatrix Christianorum): V. n Brien • angla T: P. J. Brennan • E: Albrecht Kronenberger 1999

684

1. Montru vin ŝirmo de l’ eklezio, vi, Virgulino, vi, Senmakula,
por ke ni gloru, unu en amo, |: Kriston Jesuon, nian Sinjoron. 😐

2. Ŝirmu la papon, ŝirmu la tutan Dian popolon, gregon de Kristo,
kontraŭ insidoj de l’ malamikoj, |: ke nia lando restu fidela. 😐

3. Ni rekomendas, kara Maria, nin al la amo de via koro.
Pledu ĉe l’ trono de l’ Eternulo: |: Di’, la bonkora, nin liberigu. 😐

4. Sankta Maria, ligu nin unu, dum ni surtere strebas ĉielen;
ĝis en la domo de via filo |: Dion ni gloros kun vi eterne. 😐

WEŻ W SWĄ OPIEKĘ NASZ KOŚCIOŁ ŚWIĘTY • ŚK 351 • M: F. Brzezińska, ĉe Jan Siedlecki 1878 • pola T: J. M. • E: Albrecht Kronenberger 1998

685

1. Estas loko sur la tero, kien ni pilgrimas plu.
Tie reĝas ŝi, Maria, la vizaĝ’ kun tranĉoj du.
Kaj rigardo ŝia trista, kvazaŭ peti volus nin,
ke ni donu nin kun fid’ al ŝi, patrin’.

refreno:

Madono, Madono Nigra, mi estas al vi infan’.
Permesu, Madono Nigra, restadi sub via man’.

2. En la brakoj, la patrinaj, kvietiĝos nia kor’.
Ĉiukaze trovos amon nia ĝojo, ĉu dolor’.
Ni oferu nian koron, ŝi patrine zorgas nin,
kaj ripetu plu kun ĝoj’ al ŝi, patrin’:

NIGRA MADONO • pilgrima kanto al la reĝino sur la Hela Monto en Ĉenstoĥovo • M kaj pola T: A. Gołaszewska • E: nekonata verkinto • Serĉante Dion p. 7, kp. NV 165

686

1. Tie antaŭ via bildo,
ĉie sur ĉies vojo,
vin, Maria, ni eklaŭdu,
kaŭzo de nia ĝojo.
Nin gajigu;
nin pretigu,
kanti al Dia honoro.
Virgulino,
Dipatrino,
elparadiza rojo.

2. Kara vi de Di’ filino,
brila matena stelo,
de l’ Spirito fianĉino,
pordo vi de l’ ĉielo.
Nin altiru;
nin inspiru,
vivi al Dia honoro.
Nobla turo
el eburo,
gemo de Izraelo.

3. Vi de l’ savo uverturo,
dolĉa, odora floro.
Vi plezuro de l’ naturo,
oro de nia koro.
Venu, benu;
nin subtenu,
ke ni jubilu en ĥoro.
Sonu gloro kaj adoro!
Estu al Di’ honoro!

TIE ANTAŬ VIA BILDO • M kaj E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1992

La melodio estas kantebla en B maĵora kune kun la sonoriloj de la pilgrim-preĝejo de Maria Rosenberg (Palatinato, diocezo Speyer, Germanio): f#, d#, b. • Aliaj eblecoj por la unua linio:

Tie sur la Rozo-monto …
Tie sur la Sankta Monto…
Tie sur la Hela Monto…
Tie ĉi en nia rondo … ktp.

687

M (Mein Zuflucht alleine) → 550 «La jena miraklo»

1. Belega, mirinda,
purega, aminda,
senpeka, laŭdinda,
mi gloras vin.
Maria Virgino,
de Dio Patrino,
ĉiela Reĝino,
aŭskultu min.

2. La luno lumanta,
la suno brilanta,
la astro glimanta
ornamas vin.
La blua nubaro,
la blanka montaro,
la mara akvaro malkaŝas vin.

3. Ho roso-kovrita
lilio elita,
neniam plukita,
ĝojigu min.
Ĝardeno barata,
de Dio plantata,
al Li rezervata,
riĉigu min.

BELEGA, MIRINDA • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1988 [K095T]

688

1. Mara stel’, saluton,
Dipatrino ĉarma,
ĉiam virgulino,
sava pord’ ĉiela!

2. Prenis vi AVE-on
el anĝela buŝo.
Ŝirmu nin en paco.
Ŝanĝu EVA-nomon.

3. Ŝiru ŝuld-katenojn.
Lumu al blinduloj.
Niajn misojn pelu.
Ĉion bonan petu.

4. Montru vin patrino.
Per vi preĝojn prenos
Li, por ni naskita,
propravole via.

5. Virgulin’ elstara,
inter ĉiuj milda,
nin, el ŝuld’ savitajn,
faru ĉastaj, bonaj.

6. Vivon donu puran.
Gvidu nin sekure,
ke Jesuon ĝoje
vidu ni por ĉiam.

7. Laŭd’ al Di’, la Patro,
Krist’, la Fil’ altega,
la Spirito Sankta:
Triunuo glora.

AVE, MARIS STELLA • latina T: 8a-9a jc. de nekonata monaĥo • M kaj E: Helmut Rössler 1997

689

1. Ave, stelo mara,
Di-Patrin’ elstara,
de virgec’ juvelo,
pordo de l’ ĉielo.

2. «Ave» sonis beno
ĉe l’ anĝela veno.
Pace ŝirmu homon,
turnu «Eva»-nomon.

3. La pekantojn gracu,
blindajn do kuracu,
la malbonon premu,
ĉion bonan semu.

4. Montru vin patrino,
ke Li pro inklino,
esti via filo,
helpu en humilo.

5. Virgulino glora,
vi, la plej bonkora,
nin de kulp’ malligu,
nin per ĉast’ plenigu.

6. Donu vivon puran,
vojon plej sekuran.
Montru via filo
sin en ĝoja brilo.

7. Al Di-Patro gloro,
al la Fil’ honoro
kaj al la Spirito
laŭdo kaj konfido. [Amen.]

AVE, MARIS STELLA • STAR OF SEA AND OCEAN • M: Caspar Ett, VH 130 • latina T: 8a-9a jc. de nekonata monaĥo • angla T: R. Wright • E: Guido Holz 1986

690

S: 1. Stelo supermara, –
K: 1.-10. helpu, Maria, nin.
S: virgulino klara –
K: helpu, Maria, nin.
K kun S: Maria graco-plena, Maria, helpu nin.

2. Estu salutata — vi, la altbenata —

3. Vi sendorna rozo — dolĉa vi ripozo —

4. Refreŝiga rojo — fonto de la ĝojo —

5. Inda Dipatrino — pia servistino —

6. Ino afliktita — koro traborita —

7. Via suferado — iĝis jubilado —

8. Vivas filo via — Li, espero nia —

9. Urĝe nin el-aŭdu — por ke vin ni laŭdu —

10. kun la anĝelaro — stelo de la maro —

MEERSTERN, ICH DICH GRÜSSE • GL (Speyer) 887 • M kaj germana T: pilgrima kanto el Paderborn 1850, nova versio Speyer 1974 • E (laŭ motivoj de Ave maris stella): Albrecht Kronenberger 1989

691

Plej pura de l’ homoj, ho virga patrin’,
portanta Jesuon, salutas ni vin.
Elaŭdu la preĝon de l’ tuta homar’:
Tra l’ vivo nin gvidu, ho stelo de l’ mar’.
Ho stelo de l’ mar’,
ho stelo de l’ mar’,
tra l’ vivo nin gvidu, ho stelo de l’ mar’.

PLEJ PURA DE L’ HOMOJ (originalo ne konata) • tradicia kanto • E: Fr. Leotadio de Ruyver • aldono al BIRDO, jarkolekto 3, numero 5, majo 1961

692

1. Vin en ĉieloj
laŭdas anĝeloj,
Maria ĉarma.
Vin mi surtere
amas sincere
kun sento varma.

2. Milda virino,
ĉasta virgino,
miela floro!
Bildo ĉe vojo,
rojo de ĝojo
el Dia gloro!

3. Vi super steloj,
super juveloj,
mirinde brilas.
Ĉio lumanta,
ĉio spiranta,
pri vi jubilas.

4. Pia patrino!
Je mia fino,
en agonio,
volu min beni,
helpu min veni
per vi al Dio.

MARIA HIMMELSFREUD • Salve Regina n. 203 • M: Köln 1852 • T: Heinrich Bone en Schmidts Gesangbuch, Düsseldorf 1836 • E: Albrecht Kronenberger 1992

693

1. Maria, vin ami, ĝojego por mi,
ĉar Dio donacis la gracon al vi.
Spirito la Sankta en vin, Virgulin’
enspiris, vi iĝis la Diopatrin’.

2. Por Li, la Plejalta, vi ardas per am’,
kaj per la anĝelo klariĝis la fam’.
Vi aŭdis la vorton kaj diris al li:
Mi nur servantino, mi servos al Di’.

3. Ho donu la manon, ĉiela Reĝin’,
kaj nin akompanu ĝis fina destin’.
Por viaj infanoj nun petu, Mari’.
Kaj via Fileto, Li helpu al ni.

MARIA, DICH LIEBEN IST ALLZEIT MEIN SINN • GL 594 • M (Paderborn): Paderborn 1765 • germana T: Friedrich Dörr 1972 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: 1985 en NV 177*, ĉe Kindler p. 11*

694

1. Laŭdo, gloro kaj honoro
estu nun al mia Di’.
En ripozo kaj laboro
Lin honori celas mi.
Kore mi al Di’ min donas,
ĝoje mia kanto sonas.
|: Ho Jesuo, benu min. 😐

2. Dipatrino vi, Maria,
ankaŭ vin honoras mi.
Min instruas vivo via,
ĝustan vojon montras vi.
Helpu min, ke mi progresu,
ami vin neniam ĉesu.
|: Tage, nokte gardu min. 😐

3. Laŭdas ĉio kun ekzalto,
sankta Triunuo, Vin
sur la ter’ kaj en la alto.
Ho akceptu ankaŭ min.
Vin sanktuloj kaj anĝeloj
gloras, Dio, en ĉieloj.
|: Vin kunlaŭdi helpu min. 😐

ALLES MEINEM GOTT ZU EHREN • Salve Regina n. 1, kp. GL 615 • M: Bamberg 1732, ĉe Melchior Ludolf Herold (Herolds Choralmelodien) 1808 • germana T: Duderstadt 1724 (1a strofo), Düsseldorf 1759 (tie strofoj 2 kaj 5) • E: ĉe Kindler n. 1*

695

1. Knabinet’ el Izrael’,
filinet’ de Dio,
per vi iĝis Nazaret’
kies ajn espero.

2. Al la vorto fidis vi,
kiun antaŭ tempoj
per profetoj diris Di’:
Ĉio iĝos nova.

3. Kion ne atendis hom’,
tion vi donacis:
Via amegata fil’
iĝis ĉies frato.

4. Helpu nin, ke zorgu ni
pri la sav’ de l’ tero,
ke ni vivu kiel Li:
unu por alia.

MÄDCHEN DU IN ISRAEL • KG 757 • M: © Albe Vidakovic • germana T: Diethard Zils, © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1996/1999

ALIAJ SANKTULOJ

Litanioj:
honore al ĉiuj sanktuloj → 019.7
honore al sankta Jozefo → 019.8
Meso:
honore al sankta Francisko → 079

696

Rimarkindaj Virinoj:

Ni vin memoras kun omaĝ’,
pra-patrinaro de l’ Savant’.
Ni vin honoras pro l’ kuraĝ’,
kaj vin ni laŭdas nun en kant’.
Skandale iom, tamen ja vi
pretigis la vojon de l’ Mesi’.

FORMOTHERS OF CHRIST • M (Stella): Henri Frederick Hemy, 1851 en Easy Hymns for Catholic Schools • HAM 203 • angla T kaj E: Leland Bryant Ross 1996*

Krom la multaj anonimaj estas: Tamar, Raĥab, Rut, Bat-Ŝeba, Maria.

697

Sanktaj Paŝtistoj:

1. Hejmen Vi iris, Kristo, al la Patro,
tronas ĉe Lia flanko super mondoj;
sed la disĉiplojn Vi ne lasas orfaj
ĉi sur la tero.

2. Vi la Spiriton sendas kiel helpon,
lumon, komprenon, amon kaj esperon.
Li l’ eklezion gvidas tra la tempoj
al perfektiĝo.

3. Por la popolo vokas Li profetojn,
kiuj dum vojo saĝe ĝin kondukas.
Per la paŝtistoj daŭre Li proksimas
al Viaj anoj.

4. Ili atestas kaj sen tim’ parolas,
la dissemitojn ili rekunigas,
rajte instruas, helpas la gefratojn,
Vin, Krist’, konfesi.

5. Glor’ al la Patro sur plej alta trono,
al Vi, la Filo, kiun Li elsendis,
al la Spirito, kiu nin sanktigas,
nun kaj eterne.

Amen.

HERR JESUS CHRISTUS, DU GINGST HEIM ZUM VATER • M kaj germana T: Antiphonale zum Stundengebet p. 1200 • E: Guido Holz 1986, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998

698

Sankta Stefano (la 26an de Decembro):

1. Mi la krucon ne forlasos,
kies fino: beatec’.
Se mi volas vivi, morti
rifuzante krucon porti,
sen rekon’ min preterpasos
iam Krist’ en eternec’.
Mi la krucon ne forlasos,
kies fino beatec’.

2. Post la tra dezert’ migrado
ni alvenos al la cel’.
Do, laŭ nia konsidero
estas sen gravec’ mizero
en komparo kun kantado
pro ĝojego en ĉiel’.
Post la tra dezert’ migrado
ni alvenos al la cel’.

Por la festo de Sankta Stefano (la 26an de decembro)
KORSET VIL JEG ALDRI SVIKE • NSB 75 • Salmebok 32 • M: norvega popolmelodio (Lesja) • norvega T: Hans Adolf Brorson 1765 • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 253
Rom 8,18

699

Sankta Johano la Baptisto (la 24an de Junio):

1. Dio majesta
lin gvidis ĉe la man’:
li estu voĉ’ atesta,
profeto li, Johan’.
Dion majestan
profetas nun Johan’.

2. Voĉas Biblio:
«For forta mont-blokad’!
En sankta harmonio
rektiĝu ĉiu pad’!»
Voĉo de Dio:
«Disfalu barikad’!»

3. Kien vi iris,
kamel-vestita vir’?
Vi kion tie diris,
dezerta pionir’?
Kiom aspiris
vi, bapto-pionir’?

4. «Ek! Konvertiĝu
al regno de justec’.
Pri Dia Vort’ spertiĝu,
sin klinu obstinec’!
Ne inertiĝu
pro monda maljustec’.»

5. Kion ni faru,
ĝis venos Li al ni?
«Pentante vin preparu,
Lin fidu tiam ĉi!»
Kion ni faru,
ĝis nin vizitos Li?

6. «Panon dividu
dum ĉiu tag’ kaj hor’,
ke tiel frat’ ekvidu
la savon de l’ Sinjor’.
Panon dividu
en hodiaŭa hor’!»

7. Di’ nin elektas
ĝis longa mond-ekzist’.
Homida Li aspektas:
Surteren venis Krist’.
Homa aspektas
Mesio Jesu-Krist’.

KWAM VAN GODSWEGE • LvK 46 • ZJ 112 (T) • M: Jaap Geraedts • nederlanda T: Huub Oosterhuis • E: Jacques Tuinder 1979*

Ĉiuj Sanktuloj:

700

M (Neander = Unser Herrscher): → 621 «Venu kaj el plena koro»

1. Kiuj estas tiuj, kiuj staras antaŭ Via tron’,
ĉiu en ornato blanka, ĉiu kun juvela kron’?
«Haleluja» kantas ili, «halelu-, majesta Di’».

2. Ili paŝis tra angoro, tra doloro kaj sufer’,
Vin fidele konfesante spite eĉ al mort-danĝer’.
«Haleluja» kantas ili, «halelu-, majesta Di’».

3. Ili venas el la grandaj afliktado kaj insid’.
Ili lavis siajn robojn en la sango de l’ ŝafid’.
«Haleluja» kantas ili, «halelu-, majesta Di’».

4. Tial ili nun eterne staras en anĝela rond’.
Ilin paŝtas la ŝafido apud viva akvo-font’.
«Haleluja» kantas ili, «halelu-, majesta Di’».

5. Kia ĝojo estos, kiam vidos ni en Via glor’
Vin, ho Patro, Vin, ho Filo, Vin, Spirito de l’ Sinjor’.
«Haleluja» kantos ni, «halelu-, majesta Di’».

WER SIND DIE VOR GOTTES THRONE • EG (Pfalz) 570 • M (Neander = Unser Herrscher): Joachim Neander 1680, Darmstadt 1698 • germana T: Heinrich Theobald Schenck 1719 • E: Albrecht Kronenberger 1994 [K211T] • Apo 7,9-17

701

1. Pro la sanktuloj jam pasintaj for,
Vin konfesintaj kun sentima kor’,
al Vi, Jesuo, ĉiam estu glor’.

1.-6. Haleluja, haleluja.

2. Vi ilin ŝirmis kontraŭ ĉia fal’,
ilin komandis meze de batal’,
vojon lumigis en malluma val’. Haleluja …

3. Ho, ke ni ankaŭ en la prova hor’,
same batalu brave, kun fervor’;
same ricevu kronon de honor’! Haleluja …

4. Komuna servo al la sama cel’:
ni sur la tero, ili en ĉiel’,
en unueco Dia, kun fidel’. Haleluja …

5. Dum la konflikto, super la danĝer’
kanton triumfan portas la aer’,
brakoj fortiĝas, vibras kor-esper’. Haleluja …

6. En okcidento helas ĉiel-or’,
por fideluloj venas venka hor’,
paco beata, Paradiza glor’. Haleluja …

FOR ALL THE SAINTS • Unisono 113 • HON 134 • M (Sine nomine): Ralph Vaugham Williams 1906, el «The English Hymnal», © kun permeso de Oxford University Press • angla T: William Walsham How 1864 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 185 • AK 93

702

1. Aŭdu voĉojn de sanktuloj kanti ĉe kristala mar’:
Haleluja, haleluja, Dion laŭdas tiu ar’!
Kiel steloj nenombreblaj ili staras en la glor’,
blank-vestitaj palmojn svingas ĉe la trono de l’ Sinjor’.

2. Ili spitis persekutojn, firme staris tra sufer’,
kaj sin lavis en la sango de Jesu’ el pek’, mizer’.
Oni mokis kaj torturis, vundis glave ĝis la mort’;
morton kaj Satanon venkis ili per Jesua fort’.

3. Sub standardo de la kruco marŝis ili al batal’,
Vin sekvante, sian Reĝon, malgraŭ perdo kaj skandal’;
gaje kantis sub minaco plej kruela de la sort’;
firm-fidante la promesojn pri la vivo post la mort’.

4. Reĝas ili nun en gloro, vivas en la lum’ de l’ ver’,
trinkas el la Di-donataj ĝuoj, kvazaŭ el river’.
Amon, pacon gustumante laŭ la volo de Jesu’,
vidas ili la vizion de l’ beata Triunu’.

5. Di’ el Dio, sol-naskito, lum’ el lum’, Imanuel’,
kiu la sanktulojn ligas kune nun kaj en ĉiel’,
verŝu Vi el Via pleno, ke ni ĉiam pli kaj pli
Vin adoru, Patro, Filo, kaj Spirito, Sola Di’.

HARK! THE SOUND OF HOLY VOICES • HAM 526 • HON 200 • M (Deerhurst): James Langran • angla T: Christopher Wordsworth • E: Hans Amund Rosbach (strofoj 1, 2 kaj 5), W. J. Downes (strofoj 3 kaj 4), 1971 en AK 258

703

1. Benataj, kiuj padas
la vojon de sanktec’,
laŭ Dia vort’ agadas
je ĉiu temp’ en dec’.
Do Dion serĉu ni el kor’
kaj sekvu Lian leĝon
por vivi en favor’.

2. Instruu, Dio, moron,
min gvidu Via vort’,
ke donu mi honoron
al Vi, ŝirmanta fort’.
Per Via saĝ’ firmigu min
en Via leĝ’ persisti
kaj kor-adori Vin.

3. La vorto, Di’, ne dronos,
ĝi staros ĝis la fin’,
ĉielon ĝi trasonos,
sen ĉes’ movantan sin.
Eterne restos Via ver’,
simile al la fundo
de Via bona ter’.

el Psa 119
WOHL DENEN, DIE DA WANDELN • GL 614 • EG 295 • KG 551 • RG 76 • M: Heinrich Schütz 1661 • germana T: laŭ Cornelius Becker 1602 • E: Guido Holz 1986*

Fehlt: 704 – 809: Vorto de Dio

VORTO DE DIO

704

1.-3. Vivas Vi, la Vort’, kiam vortoj mutas;
kreskas, floras Vort’, kiam frazoj velkas.

1. Venu tra la libro,
kiu ĉiulingve
portas la esperon.

2. Estu ni letero,
kies skribo-signoj
montras Vian amon.

3. En la vivo-libron
propra-mane skribu
ĉies niajn nomojn.

WORT, DAS LEBT UND SPRICHT • M: Oskar Gottlieb Blarr 1979 • germana T: Dieter Trautwein 1979 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1980 • TK 69
• Luk 10,20

705

1. Granda Vorto de l’ Sinjor’,
kun potenco flugu for
al kabano kaj kastel’.
Homojn kreu de l’ ĉiel’!

2. Vorto pura, vivo-spir’,
Vin ni serĉas kun sopir’,
ĝis vekiĝos post la plag’
la tut-mond’ al nova tag’.

3. Nin alvokas la herold’:
Jam maturas la rikolt’.
Sed falĉistoj mankas tre!
Garbojn savu de l’ pere’!

4. De l’ rikolto ho Sinjor’,
kuraĝigu al labor’!
Super ĉiu ajn popol’
lumu brile Via vol’!

WALTE, WALTE NAH UND FERN • EG (Pfalz) 584 • RG 257 • M (Gott sei Dank = Lübeck): Frankfurt/Main 1659, Halle 1704, ĉe Johann Georg Stötzel 1744 • germana T: Jonathan Friedrich Bahnmaier 1819 • E: Wilhelm Schreiber kaj Adolf Burkhardt • AK 87 (tie kun la melodio: «Veni redemptor gentium» de Martin Luther → 190)

706

1. La voĉ’ tra temp’, kiu sonas al ni,
ĝin amas mi, veron konas nur ĝi.
Ĝi konas min ĝis kor’.
Ne vane sendas ĝi sin for,
la voĉ’ tra temp’, kiu sonas al ni.

2. La son’ de l’ vort’ daŭras tempojn kaj plu.
Per ĝia ret’ fiŝas homojn Jesu’.
Nin kaptas Dia Fil’:
La sankta vort’ mem estas il’.
La son’ de l’ vort’ daŭras tempojn kaj plu.

3. Ĉi il’ de Di’ celas vin, frat’, fratin’.
Jen am-radi’, gardu ĝin en kor-sin’.
Vin vokas la Sinjor’,
vin el proksim’ kaj vin el for’.
Ĉi il’ de Di’ celas vin, frat’, fratin’.

LA VOĈ’ TRA TEMP’ (originalo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: NV 231*

707

1. Dia vorto restas,
nia gvido estas.
Lumas ĝi la vojon,
donas puran ĝojon.
Ĝia lum’ direktas,
voje nin protektas.

2. Vorto de konsolo,
sava Di-parolo.
Fonto de plezuro,
ĝojo sen mezuro.
Mino da trezoro
por la simpla koro.

3. Dum la vivo restos,
ĝi subteno estos;
plej konsola vorto,
kiam venos morto.
Meze de ĉagreno
sonas ĝia beno.

LORD, THY WORD ABIDETH • kp. HAM 250 • HON 318 • M (Ave hierarchia = Gottes Sohn ist kommen): Hohenfurt 1410, Morava Frataro 1501/1539 • angla T: Sir Henry Williams Baker • E: Kloster Kirchberg 2000, laŭ HE 95

HEBREA BIBLIO:

PSALMOJ

PSALMO-TONOJ

Modeloj el la latina tradicio:

La latinaj ciferoj I ĝis X indikas la tonalon.

708.1-16

Modeloj el aliaj tradicioj:

P1 ĝis P18 estas niaj ordig-numeroj.

Tiuj modeloj ne havas fleks-indikon. Pro tio, en la teksto aperas ne la kutima singno /, sed la signo | . Tiam oni simple haltu iomete. Kelkfoje la meza kaj la fina kadenco estas indikita ne per _ sub la silabo, sed per + antaŭ la koncerna silabo.

708.17-34

709

PSALMO 4

Dia Gardo dum la Nokto

Antifono:

709.1

Kiom grandas Dia ĝoj’
en la homa kor’!

Psa 4:

709.2

P9

Kiam mi vokas, respondu al mi, * justa mia Dio!

En premo Vi liberigas min; * korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. — (Antifono)

Homidoj, | ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? * Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?

Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; * la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

Tremu, kaj ne peku; | meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, * kaj estu fortik-animaj.

Oferdonu oferojn piajn, * kaj fidu la Eternulon. — (Antifono)

Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? * Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Vi metis ĝojon en mian koron, * pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.

Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; * ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

710

PSALMO 8

La Dia Gloro kaj la Homa Digno

Antifono:

710.1

Majesta Dio,
estas granda Via nomo
sur la tuta tero.

Psa 8:

710.2

VII

Ho Eternulo, nia Sinjoro, * kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron * super la ĉielon. — (Antifono)

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj * Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,

por kvietigi la malamikon * kaj la venĝ-emulon.

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, * la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? * Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; * per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; * ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn * kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, * ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. — (Antifono)

Ho Eternulo, nia Sinjoro, * kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

La homo estas nek anĝelo nek besto.
Sed malfeliĉa sorto:
Kiu volas konduti kvazaŭ anĝelo,
fariĝos besto.

Blaise Pascal

711

PSALMO 30

Danko pro Savado el Mort-Danĝero

Antifono:

711.1

Vi min levis el mort’.
Mia Dio, mi Vin gloros eterne.

Psa 30:

711.2

IX

Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, ĉar Vi levis min * kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, * kaj Vi min sanigis.

Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; * Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, * kaj gloru Lian sanktan nomon.

Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, * sed tutan vivon daŭras Lia favoro;

Vespere povas esti ploro, * sed matene venos ĝojego. — (Antifono)

Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: * Mi neniam falos.

Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; * sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.

Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, * kaj al la Eternulo mi preĝis:

Kion utilos mia sango, * se mi iros en la tombon?

Ĉu gloros Vin polvo? * Ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?

Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; * ho Eternulo, estu helpanto al mi.

Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; / Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, * por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.

Ho Eternulo, mia Dio, * eterne mi Vin gloros. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

Ni ne scias, kio venos.
Ni nur scias, ke ĉiu tago
– kion ajn ĝi alportos al ni –
venos el la manoj de Dio.

712

PSALMO 34

Sub la Ŝirmo de Dio

Antifono:

712.1

Provu!
Gustumu vi kaj vidu,
kiel bona estas Dio!

Psa 34:

712.2

V

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; * ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Per la Eternulo gloriĝas mia animo; * la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

Gloru la Eternulon kun mi, * kaj ni altigu kune Lian nomon.

Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, * kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, * kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. — (Antifono)

Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, * kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, * kaj Li ilin savas.

Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; * feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; * ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; * sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. — (Antifono)

Venu, infanoj, aŭskultu min; * pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon * kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

Gardu vian langon kontraŭ malbono, * kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, * serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. — (Antifono)

La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, * kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, * por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, * kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, * kaj la spirite suferantajn Li helpas. — (Antifono)

Multaj estas la suferoj de piulo; * sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

Li gardas ĉiujn liajn ostojn; * eĉ unu el ili ne rompiĝos.

La malbonulon mortigos la malbono; * kaj la malamantoj de piulo pereos.

La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; * kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

713

PSALMO 51 (Miserere)

Pento kaj Peto pri Pardono

Antifono:

713.1

Ho korfavoru al mi,
ho Dio, favoru.

Psa 51:

713.2

IV

aŭ:

713.3

Kompatu min,
Dio, laŭ Via favor’.

713.4

P14

Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via bo+neco; * laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn +pekojn.

Lavu min tute pure de mia +krimo, * kaj purigu min de mia +peko.

Ĉar miajn kulpojn mi konsci+adas; * kaj mia peko estas ĉiam antaŭ +mi.

Antaŭ Vi sola mi +pekis, * kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj o+kuloj.

Tial Vi estas justa en Via +vorto * kaj pura en Via +juĝo.

Mi estas ja naskita en +krimo; * kaj en peko gravediĝis per mi mia pa+trino.

Vi amas ja veron en la +koro, * kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi +saĝon.

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos +pura; * lavu min, kaj mi estos pli blanka ol +neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj ga+jecon, * kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi +batis.

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj +pekoj, * kaj ĉiujn miajn krimojn el+streku.

Koron puran kreu al mi, ho +Dio, * kaj spiriton fidelan novigu en +mi.

Ne forpuŝu min de Via vi+zaĝo, * kaj Vian sanktan Spiriton ne forprenu de +mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via +helpo; * kaj spirito bonfara forti+kigu min. — (Antifono)

Mi instruos al la krimuloj Vian +vojon; * kaj pekuloj revenos al +Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia +savo; * mia lango kantos Vian jus+tecon.

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn +lipojn; * kaj mia buŝo rakontos Vian +gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin +donus; * brul-ofero ne plaĉas al +Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito sufe+ranta; * koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne mal+ŝatas. — (Antifono)

Bonfaru al Cion laŭ Via fa+voro, * konstruu la murojn de Je+rusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-o+fero; * tiam oni metos sur Vian altaron junajn +bovojn. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la +Filo * kaj al la Sankta Spi+rito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj +ĉiam * kaj en eterno. +Amen. — Oni ripetu la antifonon.

714

PSALMO 67

Danko por la Dia Beno

Antifono:

(La antifono estas neforlasebla parto de tiu ĉi psalmo.)

714.1

Popoloj danku, ho Dio, al Vi;
danku, Dio, Vin popoloj ĉiuj.

Psa 67:

714.2

III

Dio nin korfavoru kaj benu; * Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.
** Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *** En ĉiuj popoloj Vian savon. Antifono

Ĝoju kaj kantu gentoj, * ĉar Vi juĝas popolojn juste. **
Vi juĝas juste, *** kaj gentojn sur la tero Vi regas. Antifono

La tero donis sian frukton. * Benos nin Dio, nia Dio. **
Nin benos Dio; *** Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. Antifono

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito, **
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *** kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

715

PSALMO 84

La Ĝojo pri la Sanktejo

Antifono:

715.1

Trovas domon ĉiu ajn bird’,
trovas neston hirund’ por siaj idoj:
Viajn altarojn, Dio Cebaot, ho Reĝo kaj Dio!
Ho, ke mi loĝu en Via dom’
kaj Vin laŭdu konstante!

Psa 84:

715.2

X

Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, * ho Eternulo Cebaot!

Mia animo deziras kaj sopiras * al la kortoj de la Eternulo.

Mia koro kaj mia korpo * sentas ravon pri la viva Dio.

Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, * en kiu ĝi tenas siajn idojn:

Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, * mia Reĝo kaj mia Dio.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: * Ili laŭdas vin konstante. — (Antifono)

Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, * kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, * kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.

Ili iras de forto al forto, * aperas antaŭ Dio sur Cion. — (Antifono)

Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; * aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Nia ŝildo, vidu, ho Dio, * kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. — (Antifono)

Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, * ol mil aliaj:

Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, * ol loĝi en tendoj de malvirto.

Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; * favoron kaj honoron donas la Eternulo.

Li ne domaĝas bonon * al tiuj, kiuj iras en virto.

Ho Eternulo Cebaot, * bone estas al la homo, kiu Vin fidas. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

716

PSALMO 85

Peto pri la Promesita Savo

Antifono:

716.1

Al ni aperu Via favor’,
kaj Via help’ sin montru al ni.

Psa 85:

716.2

P18

Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, * Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; **
Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *** Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. — (Antifono)

Vi retenis Vian tutan koleron, * forlasis Vian furiozon. **
Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *** kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. — (Antifono)

Ĉu eterne Vi nin koleros, * daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio? **
Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *** ke Via popolo ĝoju per Vi? — (Antifono)

Aperigu al ni, ho Eternulo, * Vian favoron, **
kaj Vian helpon *** donu al ni. — (Antifono)

Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; * ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo **
kaj al Siaj fideluloj, *** ke ili ne reiru al malsaĝeco. — (Antifono)

Jam proksima estas Lia helpo * al tiuj, kiuj Lin timas, **
por ke ekregu honoro *** en nia lando. — (Antifono)

Bono kaj vero renkontiĝas, * justeco kaj paco sin kisas. **
Vero elkreskas el la tero, *** kaj justeco rigardas el la ĉielo. — (Antifono)

Kaj la Eternulo donos bonon, * kaj nia tero donos siajn produktojn. **
Justeco iros antaŭ Li *** kaj faros vojon por Liaj paŝoj. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito, **
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *** kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

717

PSALMO 87

Cion, Patrino de Ĉiuj Popoloj

Antifono:

717.1

Miaj fontoj estas en Vi.

Psa 87:

717.2

P6

Lia fundamento estas * sur la sanktaj montoj.

La Eternulo amas la pordegojn de Cion * pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

Gloraĵojn Li rakontas pri vi, * ho urbo de Dio. — (Antifono)

Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, | ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: * Jen tiu tie naskiĝis.

Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, * kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

La Eternulo notos, enskribante la popolojn: * Ĉi tiu tie naskiĝis. — (Antifono)

Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: * Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

718

PSALMO 92

Laŭdo de la Dia Fideleco

Antifono:

718.1

Estas bone, Dio, prikanti Vin.

Psa 92:

718.2

P11

Bone estas glori la Eternulon * kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco * kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, * per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; * la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! * Tre profundaj estas Viaj pensoj. — (Antifono)

Malklerulo ne scias, * kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo | kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, * tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta * eterne, ho Eternulo.

Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, | jen Viaj malamikoj pereas, * diskuras ĉiuj malbon-aguloj. — (Antifono)

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; * mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; * pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. — (Antifono)

Virtulo verd-estas, kiel palmo, * staras alte, kiel cedro sur Lébanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, * ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, * estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, | mia fortikaĵo, * kaj ne ekzistas en Li maljusteco. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

719

PSALMO 93

La Reĝeco de Dio

Antifono:

719.1

Reĝ’ de l’ glor’!
Reĝ’ de l’ tuta mond’!

Psa 93:

719.2

P3

La Eternulo reĝas; * Li estas vestita de majesto.

La Eternulo estas vestita * kaj zonita de potenco;

kaj fortikigita estas la mondo, * ke ĝi ne ŝanceliĝu.

De antikve estas fortika Via trono; * Vi estas de eterne.

Levas la riveroj, ho Eternulo, | levas la riveroj sian voĉon, * levas la riveroj sian bruon;

Pli ol la bruo de multego da akvo, | ol la potencaj ondoj de la maro, * potenca estas la Eternulo en la altaĵo. — (Antifono)

Viaj leĝoj estas tre fidindaj; | Via domo estas ornamita de sankteco, * ho Eternulo, por eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

720

PSALMO 95

Invito al Adoro

Antifono:

720.1

Venu, kantu, ni adoru Lin.

Psa 95:

720.2

P10

Venu, ni kantu al la Eternulo; * ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, * per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo * kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, * kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, * kaj la sek-teron Liaj manoj kreis. — (Antifono)

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, * ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, | kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo * kaj la ŝafoj de Lia mano. — (Antifono)

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, | ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, * kiel en la tago de Masa en la dezerto,

Kiam viaj patroj Min incitis, * esploris kaj vidis Mian faron.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, kaj Mi diris: | ili estas popolo kun koro malĝusta, * kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, * ke ili ne venos en Mian ripozejon. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

721

PSALMO 98

Nova Kanto pri la Savanto

Antifono:

721.1

Tuta ter’, adoru Lin,
kantu vi al Di’.

Psa 98:

721.2

VIII

Kantu al la Eternulo novan kanton, * ĉar miraklojn Li faris;

Helpis Lin Lia dekstra mano * kaj Lia sankta brako.

La Eternulo aperigis Sian savon; * antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon * al la domo de Izrael.

Vidis ĉiuj finoj de la tero * la helpon de nia Dio. — (Antifono)

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; * kantu, gloru, kaj muziku.

Muziku al la Eternulo per harpo, * per harpo kaj per sonoj de psalmo.

Per trumpetoj kaj per sono de korno * ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. — (Ant.)

Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, * la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

La riveroj plaŭdu per la manoj, * la montoj kune kantu ĝoje,

Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, * por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco * kaj la popolojn kun vereco. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

722

PSALMO 111

La Memorindaj Mirakloj de Dio

Antifono:

722.1

Dio faris por ni grandaĵojn.
Kia ĝojo!

Psa 111

722.2

V

Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, * en rondo de piuloj kaj en kunveno.

Grandaj estas la faroj de la Eternulo, * serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.

Bela kaj majesta estas Lia verko, * kaj Lia justeco restas eterne.

Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; * kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.

Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; * Li memoras eterne Sian interligon.

La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,* doninte al ili la heredon de gentoj. — (Antifono)

La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; * perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;

ili estas fortikaj por eterne, * faritaj per vero kaj honesto.

Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. * Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. * Lia gloro restas eterne. — (Ant.)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

723

PSALMO 121

La Gardanto de Izrael

Antifono:

723.1

Sub Lia ombro sekuros mi.

Psa 121:

723.2

VI

Mi levas miajn okulojn al la montoj: * De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, * kiu kreis la ĉielon kaj la teron. — (Antifono)

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; * via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas * la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro * ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, * nek la luno en la nokto. — (Antifono)

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, * Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, * de nun kaj eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

724

PSALMO 126

Larmoj kaj Jubilo

Antifono:

724.1

Ni semas kun larmoj,
sed rikoltos kun kanto.

Psa 126:

724.2

II

Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, * tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, * kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: * Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: * Ni ĝojas. — (Antifono)

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, * kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, * tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; * venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

725

PSALMO 127

Homa Peno kaj Dia Beno

Antifono:

725.1

Vanas pen’ sen Dia ben’!

Psa 127:

725.2

P4

Se la Eternulo ne konstruas la domon, * tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, * tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, | manĝas panon kun klopodoj: * Al Sia amato Li donas en dormo. — (Antifono)

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; * rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, * tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, * kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, * kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

726

PSALMO 128

Beno super Domo kaj Familio

Antifono:

726.1

Feliĉaj, kiuj iras
laŭ la voj’ de Di’.

Psa 128:

726.2

I

Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon * kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, * feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo * interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj * ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, * kiu timas la Eternulon. — (Antifono)

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem * en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. * Paco al Izrael! — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

727

PSALMO 131

Trankvilo en Dio

Antifono:

727.1

Trankvila, sen ambici’,
ripozu la kor’ en Vi.

Psa 131:

727.2

IV

727.3

P7

Ho Eternulo, ne tenas sin alte mi+a koro, * kaj ne leviĝas alte miaj +okuloj.

Kaj mi ne okupas min per afe+roj grandaj * kaj neatingeblaj +por mi.

Mi trank+viligis * kaj kvietigis mian +animon;

Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano dema+migita, * tiel estas en mi mia +animo. — (Antifono)

Ho Izrael, fidu la E+ternulon, * de nun kaj +eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta +Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam * kaj en eter+no. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

728

PSALMO 133

Gefrata Harmonio

Antifono:

728.1

En Via eklezio, Di’, Sinjor’,
ni spertas favoron Vian.

Psa 133:

728.2

II

Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, * se fratoj vivas kune!

Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, * kaj defluas sur la randon de lia vesto;

Kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas * sur la montojn de Cion;

ĉar tie la Eternulo donas la benon, * vivon por eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

Amiko fidela
estas trezoro plej bela.

Zamenhof

729

PSALMO 134

Nokta Laŭdo en la Templo

Antifono:

729.1

Benu Lin en Lia sankta dom’.

Psa 134:

729.2

VIII

729.3

P10

Nun benu la E+ternulon, * ĉiuj sklavoj de la E+ternulo,

kiuj en la nok+toj staras * en la domo de la E+ternulo.

Levu la manojn al la +sanktejo, * kaj benu la E+ternulon.

El Cion benu vin la E+ternulo, * la Kreinto de la ĉielo kaj +la tero. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta +Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam, * kaj en eter+no. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

730

PSALMO 138

Danko por la boneco de Dio

Antifono:

730.1

Mi gloras Vin,
ĉar Vi plenumos por mi.

Psa 138:

730.2

I

Mi gloras Vin el mia tuta koro; * antaŭ la dioj mi Vin prikantas.

Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, * kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;

ĉar Vi grandigis pli ol ĉio * Vian nomon per Via vorto.

En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, * Vi donis forton al mia animo.

Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, * ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.

Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; * ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.

Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, / tamen Li rigardas humilulon, * kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

Kvankam mi iras meze de suferoj, * tamen Vi konservas mian vivon;

kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, * kaj Via dekstra mano min helpas.

La Eternulo plenumos por mi. / Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; * la kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

731

PSALMO 146

Beno al la Helpema Dio

Antifono:

731.1

Mi gloros la Eternulon
en la daŭro de mia tuta vivo.

Psa 146:

731.2

VI

Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, * mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Ne fidu eminentulojn, * homidon, kiu ne povas helpi.

Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; * kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. — (Antifono)

Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,* kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, * kiu gardas la veron eterne;

kiu faras justecon al la prematoj, / donas panon al la malsataj. * La Eternulo liberigas la malliberulojn.

La Eternulo malfermas la okulojn al la blindu-loj; / la Eternulo restarigas la kurbigitojn; * la Eternulo amas la virtulojn.

La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; * sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. — (Antifono)

La Eternulo reĝas eterne, * via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja! — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

732

el PSALMO 147

Dankon al Dio, la Savanto

Psa 147,7-11 (kun la supra antifono)

732.1

IX

Kantu al la Eternulo gloradon, * muziku al nia Dio per harpo.

Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, * kreskigas sur la montoj herbon.

Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, * kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; * ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, * kiuj fidas Lian bonecon.

Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; * gloru vian Dion, ho Cion. — Kaj oni ripetu la supran antifonon.

733

PSALMO 150

La Granda Haleluja

Antifono:

733.1

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Psa 150:

733.2

VII

Haleluja! | Gloru Dion en Lia sanktejo, * gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, * gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

Gloru Lin per sonado de trumpeto, * gloru Lin per psaltero kaj harpo.

Gloru Lin per tamburino kaj danco, * gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto.

Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, * gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

Ĉio spiranta * gloru la Eternulon. Haleluja! — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

HEBREA BIBLIO:

PSALMO-KANTOJ

Kantoj:
Psa 23: Al Dio konfidante → 529
Psa 87: Sur sanktaj montoj → 198
Psa 100: Ĝojkriu, tero → 859
Psa 117: Laŭd-kantu nun al via Di’ → 087.1
Psa 119: Benataj, kiuj padas → 703
Psa 146: Animo, levu kanton → 460
Rondkantoj:
Psa 117: Dion laŭdu → 786

734

M (St. Columba) → 150 «La ombroj plilongiĝas»

1. Kun ama zorgo paŝtas min la ĉiam bona Dio;
mi estas Lia, mia Li, kaj mankas ja nenio.

2. Sur ĉiam-verdaj kampoj mi ripozon dolĉe ĝuas,
kaj kie Li kondukas min trankvilaj akvoj fluas.

3. Vaginte de la vojo for, mizere mi ekmortis;
sed Li, serĉinte, trovis min, kaj hejmen ĝoje portis.

4. Eĉ ombran valon de la mort’ trairos mi sentime;
kunestas Vi, kaj per baston’ fortigos min anime.

5. Vi kovras tablon antaŭ mi, plenigas la kalikon,
oleon verŝas por la kap’, hontigas malamikon.

6. En daŭro de la tuta viv’ bezonos mi neniam;
pro Di-favoro restos mi en Lia domo ĉiam.

Psa 23
THE KING OF LOVE MY SHEPHERD IS • VH 83 • M (St. Columba): irlanda • angla T: Sir Henry Williams Baker • E: M. C. Butler, 1966 en HE 111 • AK 173 [K502T]

735

Vin, Eternulo, gloras mia kor’.
Rakontos mi ĉiujn Viajn miraklojn.
Mi kantos Vian nomon.
Vin, Dio, gloras mia tuta kor’.
|: Pro Vi mi triumfos, laŭdos Vin kun ĝoj’.
Haleluja. 😐

france:

Je louerai l’Éternel de tout mon cœur.
Je raconterai toutes tes merveilles.
Je chanterai ton nom.
Je louerai l’Éternel de tout mon cœur.
|: Je ferai de toi le sujet de ma joie.
Alléluia. 😐

Psa 9,2-3
JE LOUERAI L’ ÉTERNEL DE TOUT MON CŒUR • EBL Ps 9 • germane: ICH LOBE MEINEN GOTT VON GANZEM HERZEN • EG 272 • M: Claude Fraysse 1976 • el: TEMA-kantaro, Romanel-sur-Lausanne 1979 • rajtoj: Alain Bergèse 1976 • © Hänssler-Verlag, D-71087 Holzgerlingen • E: Adolf Burkhardt (el la franca) 1982 • TK 85 • kun afabla permeso

736

Dio estas
suno kaj ŝildo,
suno kaj ŝild’.

ostinato (ad lib.):

Dio estas suno kaj ŝild’.

Psa 84,12
3-voĉa rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
GOTT, DER HERR, IST SONNE UND SCHILD • M kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

737

Per mia kant’ mi gloru Vin,
gloru Vin.
Senĉese Via glor’ en mia buŝ’, Sinjor’,
en mia buŝo.
Senĉese estu Via glor’ en mia buŝ’, Sinjor’,
en mia buŝ’, Sinjor’,
en mia buŝ’, Sinjor’.

Psa 34,2
3-voĉa rondkanto
ICH WILL DEN HERRN LOBEN ALLEZEIT • EG 335 • M: Georg Philipp Telemann ĉ. 1735 • E: Albrecht Kronenberger 1996

738

1. Ja paŝtas min la Eternul’, ne mankon havos mi.
En lokoj kun freŝ-verda herb’ ripozon donas Li.

2. Li apud akvoj de trankvil’ en paco gvidas min.
Kun daŭra graco donas Li kvieton al l’ anim’.

3. Laŭ vojoj de justeco Li kondukas min por bon’.
Li ja sur ili benas min pro Sia kara nom’.

4. Eĉ se mi iros tra la val’ de l’ ombro de la mort’,
neniam timon sentos mi: Vi estos mia fort’.

5. Ĉar ĉiam sur la vivo-voj’ kuniros Vi kun mi.
Bastono Via ŝirmos min, trankvilon donos ĝi.

6. La tablon mian kovras Vi, – rigardas malamik’ –
la kapon ŝmiras per ole’; plenplenas la kalik’.

7. Dumvive bono kaj favor’ min sekvos tie ĉi.
Kaj en la dom’ de l’ Eternul’ por ĉiam restos mi.

Psa 23
JA PAŜTAS MIN LA ETERNUL’ • THE LORD’S MY SHEPHERD • Unisono 60 • HON 490 • M (Crimond): Jessie Seymour Irvine 1872 • E (originale verkita): W. J. Downes 1967 • AK 168

739

1. Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ’
el la verdaj herbejoj de Di’.
Viva pan’, viviga pan’: la korpo de Krist’.
|: Kia dono de Dio, la paŝtist’! 😐

2. Dio min paŝtas. Bona trinkaĵ’
el la fonto abunda de Di’.
Sava vin’, saviga vin’: la sango de Krist’.
|: Kia dono de Dio, la paŝtist’! 😐

laŭ Psa 23
DIO MIN PAŜTAS • KS 54 • M: fratino Theodora Ku OSB (al Psa 23) • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000 • kun afabla permeso

740

Fortikas la koro,
ke mi kantu
kaj gloru.
Fortikas la kor’.

Psa 57,8
4-voĉa rondkanto
MEIN HERZ IST BEREIT, GOTT • EG 339 • M kaj germana T: Paul Ernst Ruppel • © Karl Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Kloster Kirchberg 1999

741

Vi montru vojon al mi,
ho Eternul’.
Iru mi sur Via voj’,
en Via ver’.

Psa 86,11
4-voĉa rondkanto
WEISE MIR, HERR, DEINEN WEG • EG (Pfalz) 555 • M: © Rolf Schweizer 1975 • E: Kloster Kirchberg 1999 • kun afabla permeso

742

1. Espero mia estas Vi.
Ne lasu, ke pereu mi
aŭ ĉiam estu moko.
Mi petas Vin:
Konservu min
en Vi, la forta roko!

2. Kun grac’ kliniĝu Vi al mi!
Elaŭdu min! Eliru Vi!
Por savi min rapidu!
Mi en dolor’,
mi en angor’.
Mizerojn miajn vidu!

3. Ho, helpu min, ŝirmanta Di’,
por mi rempar’, en kiu mi
kuraĝe bataladas,
se en konker’,
se en mizer’
arme’ min atakadas.

4. Ho mia vivo, roko, fort’
kaj ŝild’, hero’, laŭ Via vort’,
kaj help’ kaj sav’ kaj ĉio,
ja Vi Sinjor’
eĉ en dolor’.
Kontraŭos min nenio.

5. Al mi la mondo per mensog’
kaj false min trompanta log’
ĉagrenojn ofte donis.
Per Vi, la ver’,
en la danĝer’
mirakle mi ne dronis.

6. Spiriton mian donas mi
al Vi. Akceptu ĝin, ho Di’,
al Via ama sino!
De l’ inferul’,
ho Eternul’,
min savu en la fino.

7. Laŭd’, glor’, honor’ al la Benit’,
al Patro, Filo kaj Spirit’!
Ni laŭdu Lian famon!
Fortigas nin,
venkigas nin
Jesuo Kristo. Amen.

Psa 31
IN DICH HAB ICH GEHOFFET, HERR • EG 275 • M: Bohemio 15a jc., Zürich ĉ. 1552 • germana T: Adam Reissner 1533 • E : Richard Hoppe 1965 en EKE 11 • AK 124

743

Haleluja. Gloru Lin.
Gloru Lin. Haleluja.

ostinato (ad lib.):

Haleluja. Gloru Lin.

2-voĉa kankra rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
HALLELUJA, LOBT DEN HERRN • M kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

744

1. Transdonu vian vojon,
la zorgojn de la kor’,
turmentojn aŭ malĝojon,
al Dio, la Sinjor’!
La mondon Li ja movas,
la vent’ obeas Lin,
por nub’ Li vojon trovas;
ĉu Li ne gvidus vin?

2. Al l’ Eternulo fidu
en pen’ aŭ en esper’;
Li viajn agojn gvidu,
kaj certas la prosper’.
Se homo nur lamentas
pri sia sort’, sen fin’,
lin Dio ne atentas,
nur preĝ’ atingas Lin.

3. La vojon vian ame
elektas Li; tra bon’
aŭ tra suferoj same,
Li gvidos laŭ bezon’.
Nenio Lin retenas,
ĉar venkas Lia grac’.
Li Siajn idojn benas,
per amo, fido, pac’.

4. Kaj fidu Lin, animo,
ĉar vin ja tiros Li,
eĉ el plej granda timo
kaj ĉiam miros vi,
se krede vi atendos
ĝis Li en Sia hor’
por via help’ descendos
kaj brilos Lia glor’.

5. Kaj kredu, ke Li reĝas
eĉ kontraŭ falsa ŝajn’.
Se vi persiste preĝas,
Li helpos iel ajn.
Ne kredu, ke vi devos
droniĝi en labor’
senfina; ne, Li levos
vin al la patra kor’.

6. Li faros vian vojon
plej luma en la fin’,
preparos por vi ĝojon
kaj feliĉigos vin.
Jam sonas laŭdo-psalmoj,
jam vokas vin la cel’,
jam logas vin la palmoj,
ĉe l’ pordo de l’ ĉiel’!

Psa 37,5
BEFIEHL DU DEINE WEGE • EG 361 • M (Befiehl du): Bartholomäus Gesius 1603, ĉe Georg Philipp Telemann 1730 • germana T: Paul Gerhardt 1653 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 13 • AK 182

745

1. Ĝis la ĉielo iras Via kor-favor’,
kaj Via vero atingas ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel montoj
kaj Viaj juĝoj kiel la mar’.
Homon kaj bruton helpas Via forta man’.

2. Donu komprenon, Di’, pri Via kor-favor’
kaj Via vero, al kiu mi sopiras.
Daŭre ĉirkaŭas min vortoj kaj voĉoj,
sed mia koro aŭdas ne plu;
vortoj fuŝiĝis tute; ni parolas tro.

3. Donu, Sinjoro, sencon al parol’ kaj ag’,
Spiriton Sanktan al miaj feblaj pensoj,
por ke mi povu voki eĉ sen aŭdi
kaj doni eĥon al Via vok’
kaj Vin obei, kiam sonas la signal’.

4. Ĝis la ĉielo iras Via kor-favor’,
kaj Via vero atingas ĝis la nuboj.
Viaj flugiloj donas al mi ŝirmon,
la vivo-fonto estas ĉe Vi.
Kaj nur en Via lum’ la lumon vidas ni.

el Psa 36
HERR, DEINE GÜTE REICHT, SO WEIT DER HIMMEL IST • M: Rolf Schweizer 1965 • germana T: refreno kaj 1a strofo: Psa 36,6-7, 2a-4a strofoj: Gerhard Valentin 1964 • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 54

746

Lumon kaj veron Viajn alsendu,
ke ili gvidu min ĉiutage,
kaj mi Vin danku pro Via favor’.

Psa 43,3-4
3-voĉa rondkanto
SENDE DEIN LICHT UND DEINE WAHRHEIT • EG 172 • M kaj T: tradiciaj • E: Adolf Burkhardt • AK 129

De ĉiuj flankoj Vi ĉirkaŭbaris min
kaj metis sur min Vian manon.

Psa 139,5

747

1. Remparo estas nia Di’,
ŝirmaĵo en danĝeroj.
En sort’ kruela helpas Li
la Siajn el mizeroj.
La serpenta fort’
minacas per mort’,
Satan’ armas sin
por turmentad’ sen fin’,
jam revas pri konkeroj.

2. Kaj nin ne helpos propra man’,
aŭ menso plej genia,
sed ŝirmas nin laŭ Dia plan’
Heroo glor-radia.
Mesi’ Lia nom’,
model’ Li de l’ hom’,
Jesu’, Dia Fil’,
majesta Lia bril’.
La venko estas Lia!

3. Kaj eĉ se svarmus nia ter’
de diablar’ rabia,
ne timus ni en malesper’,
ĉar certas venko Dia.
La princ’ de l’ infer’
kun ĉia sever’
ne restos en fort’,
jam pretas lia sort’:
vorteto lin faligos.

4. Firmege staros Dia vort’,
kaj restos ĝi por ĉiam;
inferaj provoj, tempo, mort’,
ŝancelos ĝin neniam.
Kaj se trafos nin
malbon’ kaj ruin’,
se viv’ pasos for,
infan’, edzin’, honor’:
la Dia regno staros.

laŭ Psa 46
EIN FESTE BURG IST UNSER GOTT • Unisono 61 • EG 362 (unua versio) • kp. RG 32 • M (Ein feste Burg) kaj germana T: Martin Luther 1529 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 15 (strofoj 1-3); nekonata verkinto, 1966 en HE 106 (strofo 4) • AK 84 (tie kun izometra melodi-versio) • adapto al la originalo: Albrecht Kronenberger 1998

748

Ĉar Dio min paŝtas,
mi mankon ne havos,
mi mankon ne havos.

Psa 23,1
3-voĉa rondkanto
DER HERR IST MEIN HIRTE • M kaj germana T: © Hermann Stern • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 49 • kun afabla permeso

749

1. Rapidu, Sinjoro,
por grace rigardi nin
en granda mizero,
pro Kristo Jesu’,
Estro kaj Di’,
nia Savanto.

2. Amikoj proksimaj
sin kaŝis for de l’ sufer’;
ni solaj vagadas.
Doloro kaj vund’,
jen nia sort’!
Kiu kompatas?

3. Nur Vi, Eternulo,
la koron de mizerul’
kapablas malŝarĝi.
Sur ni pezas kulp’.
Helpu al ni;
Vin ni sopiras.

4. = 1.

el Psa 38
URAM ISTEN, SIESS • M: liturgio 16a jc., Debrecen 1774 • hungara T: Gál Huszár • E: Éva Farkas-Tatár kaj Adolf Burkhardt, 1971 en AK 117

750

1. Kiam David’ en granda malĝojo,
eĉ de amikoj moke spitata,
en sia koro plendis amare,
preĝi komencis li al la Eternul’:

2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas,
Viajn okulojn al Via sklavo.
Ne plu min lasu en la mizero,
ĉar la animon mian konsumas plor’.

3. Ho, se mi havus, kiel kolombo,
viglajn flugilojn, mi jam forflugus!
Se Li permesus, mi jam delonge
estus fuĝinta foren al dezertej’!

4. Mia animo kaj miaj pensoj!
Fidu konstante nur vian Dion,
ĉar Li aŭskultos viajn petegojn,
viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for.

el Psa 55
MIKORON DÁVID NAGY BÚSULTÁBAN • M (Psalmus Hungaricus): Zoltán Kodály • hungara T: Mihály Kecskeméti Vég 1565 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 118

751

1. Benu, benu, ho anim’, la Eternulon.
Ne forgesu, kian bonon Li faras por vi.
Ĉar Li pardonas viajn pekojn, la malsanojn prenas for.
Benu, benu, ho anim’, la Eternulon.

2. Kor-favora kaj kompata estas Dio,
longe-tolerema, bona kaj plena de am’.
Ne por eterne Li indignas nek persistas en koler’.
Kor-favora kaj kompata estas Dio.

3. Tiujn, kiuj timas Lin, Li kor-favoras,
kiel patro la gefilojn prizorgas kun am’.
Regnon eternan Li starigis super ĉiu kreitaĵ’.
Tiujn, kiuj timas Lin, Li kor-favoras.

el Psa 103
MISAORA AN’ I ZANAHARY • M: malagaŝa 1818 • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 50

752

1. Reĝo estas Di’.
Plej-potencas Li.
Tremas ĉia kron’
antaŭ Lia tron’.
Regas Lia vol’
super ter-popol’.
Benu Lin sincere.
Li plej-sanktas vere.

2. Reĝo estas Di’.
Juston faras Li,
ordon per deklar’
donis al homar’.
Sklavo kaj sinjor’
samas je honor’.
Benu Lin sincere.
Li plej-sanktas vere.

3. Reĝo estas Di’.
Grand-animas Li,
savis nin el rub’,
vokis el la nub’,
ŝirmas nin en pac’,
helpas nin per grac’.
Benu Lin sincere.
Li plej-sanktas vere.

Psa 99
KÖNIG IST DER HERR • GL 275 • M: Pierre Davantès, Ĝenevo 1562 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1971, laŭ Théodore de Bèze • E: Guido Holz 1986

753

1. |: Al Vi mi ludu sur dekkordo,
harpo kaj psalter’. 😐
|: Respondu ĉies muzikilo,
Dio, kaj al Via brilo
ŝvebu harmonioj tra l’ aer’. 😐

2. |: Bonege estas, Vin prikanti,
glori Vin, Sinjor’; 😐
|: ĉar granda estas Via faro,
Via penso sen komparo,
ilin prijubilas mia kor’. 😐

3. |: Virtulo verdas kiel palmo,
kiel konifer’: 😐
|: prospera cedro Lebanona,
flora palmo sur-Ciona,
freŝa kaj suk-plena pro esper’. 😐

hebree:

4. |: Cadik’ ka tamar’ jifraĥ’, jifraĥ’,
Cadik’ ka tamar’ jifraĥ’. 😐
|: ke erez ba lvanon’ jisge’,
ke erez ba lvanon’ jisge’,
ke erez ba lvanon’ jisge’, jisge’. 😐

el Psa 92
TSADIK KATAMAR • M: A. Ne’eman • E: Albrecht Kronenberger 1992

Laŭvorta traduko de la hebrea T (4a strofo, Psa 92,12):
Virtulo verdestas kiel palmo, kiel cedro sur Lebanon li estas kreskinta.

754

1.-3. Donu gloron al Di’. Donu gloron al Di’.

1. Ne forgesu la bonojn de Li, ne forgesu la bonojn de Li.

2. Li forprenas la pekon de vi, Li forprenas la pekon de vi.

3. Li vin kronas per Sia favor’, Li vin kronas per Sia favor’.

Psa 103,2-4
LOVA HERREN, MIN SJÄL • SPB 684 • M: Göte Strandsjö 1968 • © Förlaget Filadelfia / Libris Media AB. Svedio, presita kun permeso de Linx Music AB. Svedio • E: Åke Ahlrén, 1975 en TK 23 / Albrecht Kronenberger 1998 • kun afabla permeso

755

1. Kantadu al Di’ kantikon tut-novan, (3x)
kantadu al Di’, kantadu al Di’!

1. Cantai ao Senhor um cântico novo, (3x)
cantai ao Senhor, cantai ao Senhor.

2. Li faris al ni, Li faris miraklojn. (3x)
Kantadu al Di’, kantadu al Di’.

2. Porque ele fez, ele faz maravilhas, (3x)
cantai ao Senhor, cantai ao Senhor!

3. Kantadu al Di’ kaj benu la Nomon. (3x)
Kantadu al Di’, kantadu al Di’.

3. Cantai ao Senhor, bendizei o seu nome, (3x)
cantai ao Senhor, cantai ao Senhor!

4. Li sendas al ni la Sanktan Spiriton. (3x)
Kantadu al Di’, kantadu al Di’.

4. É ele quem dá o Espirito Santo, (3x)
cantai ao Senhor, cantai ao Senhor!

5. Jesu’ la Sinjor’. Amen’. Haleluja. (3x)
Kantadu al Di’, kantadu al Di’.

5. Jesus é o Senhor! Amém, aleluia! (3x)
Cantai ao Senhor, cantai ao Senhor!

el Psa 98
CANTAI AO SENHOR • Thuma Mina n. 3 • EG (Bayern) 600 • M kaj brazila T: popolaj • © Weltgebetstag der Frauen, Deutsches Komitee • E: Adolf Burkhardt 1988 en TK 127, Albrecht Kronenberger 1997, Kloster Kirchberg 1998

756

Al Dio mi kantos dum vivos mi,

|: muzikos al Dio,
muzikos al Dio
dum tuta la viv’. 😐

Psa 104,33
3-voĉa rondkanto
ICH WILL DEM HERRN SINGEN MEIN LEBEN LANG • EG 340 • Johannes Petzold 1969 • © Strube Verlag, München • E: Kloster Kirchberg 2000

757

1. Animo mia, benu la sanktan nomon de l’ Sinjor’,
kaj Liajn bonajn farojn vi ne forgesu, mia kor’.
Pardonas viajn pekojn la kor-favora Di’.
Li vian vivon savos, kaj sana estos vi.
Kaj, kiel al la aglo, noviĝas la junec’.
Ĉar Dio, via Dio, vin kronas per bonec’.

2. Jes, Dio, nia Dio pardonas nin kun graco-plen’.
Li longe-toleremas; eternas Lia kompatem’.
Li ne laŭ niaj krimoj koleros kontraŭ ni.
Ĉar ĉielece alte bon-estas nia Di’.
Kaj, kiel ama patro favoras al la id’,
favoras Di’ al ĉiuj timantaj Lin kun fid’.

3. Ni estas nura polvo, kaj niaj tagoj kiel herb’,
kaj kiel flor’ de l’ kampo, floranta tempe kun superb’:
sed kiam venas vento kaj pasas super ĝi,
ĝi jam ne plu ekzistas – kaj foraj estos ni.
Sed restos por eterne la Dia kor-favor’.
Do, mia koro, benu la nomon de l’ Sinjor’.

Psa 103
NUN LOB, MEIN SEEL, DEN HERREN • EG 289 • M (Nun lob, mein Seel): Weiss mir ein Blümlein blaue 15a jc, religie: Hans Kugelmann (ĉ. 1530) 1540 • germana T: Johann Gramann (ĉ. 1530) 1540 • E (rekte el la psalmo): Albrecht Kronenberger 1996/1998

758

1. Adoru ni nun
la Reĝon de glor’,
kaj kantu ni kun
laŭdego el kor’:
potenca, amplena,
de ĉio la Font’,
ja Di’ suverena,
eterna Savont’.

2. Prikantu do Lin,
reĝantan kun grac’.
Stelarojn sen fin’
Li kreas en spac’,
kaj ankaŭ fulm-nubojn
minacajn laŭ form’;
Li rajdas kerubojn,
heroldojn de l’ ŝtorm’.

3. Tut-pova Vi, Di’,
pratempe per vort’,
intence por ni
kaj nia bon-sort’,
establis la teron
per firma dekret’,
kaj kaŝis misteron
en ĉiu floret’.

4. Al la kreitar’
ja mankas neni’.
La ter-loĝantar’
klar-vidas, ke Vi
provizas abunde
por ĉies bezon’.
Ni dankas profunde
pro ĉia am-don’.

5. Mallonga la viv’
de ni sur la ter’;
fatala la driv’
al fina mister’;
sed ne al infero,
ĉar fido de Di’
kaj la Krist-ofero
nin savos de ĝi.

6. Leviĝas de l’ ĥor’
anĝela la laŭd’
al Vi, Di-Sinjor’,
kun ĝoja aplaŭd’.
Simile de l’ tero
leviĝas, ho Di’,
kun arda sincero
laŭd-kanto al Vi.

Psa 104
O WORSHIP THE KING • HAM 167 • HON 393 • LBW 548 • M (Hanover): William Croft • angla T: Robert Grant • E: W. J. Downes • AK 6

759

Jen la tag’,
jen la tag’,
kiun donis Di’,
kiun donis Di’,
kiun donis Di’.
|: Jubilu kaj ĝoju en ĝi. 😐

Psa 118,24
THIS IS THE DAY • M, vulgare refarita, kaj angla T: Les Garrett, kp. HON 508 • E: NV 222

760

1. Kiel bone estas, glori Vin, Sinjor’,
Plej-altul’, kaj laŭdi nun en ĝoj-ador’
Vian sanktan nomon per jubila kant’,
kaj proklami vaste ĝin en ĉiu land’;

2. kompatemon Vian jam en fru-maten’
diskonigi; pensi eĉ post nokt-alven’
pri justeco Via. Harp’ kaj violon’
Vin honoru, ĉia instrumenta son’!

3. Observante, ke fariĝas Via vol’,
mi pleniĝas de mirinda grac-konsol’.
Mi prikantos ĝoje, kion Via man’,
ho Kreinto, faras laŭ eterna plan’.

4. Kiel palmoj verdas ĉiuj, kiuj sin
al Vi kroĉas kun fidanta kor-inklin’.
Kiel cedroj sur la alta Lebanon’
la piuloj staras ĉe la Dia tron’.

5. Antaŭ ĉiuj homoj nun rakontu ni,
kiel justa estas nia granda Di’.
Li neniam trompis. – Kiuj fidas nur
tiun rokon, ĉiam vivas en sekur’.

Psa 92
MELY IGEN JÓ AZ ÚR ISTENT DICSÉRNI • M (Psalmo 92): hungara popolmelodio 16a jc., Leutschau (?) 1651 • hungara T: Mihály Sztárai (antaŭ 1575) 1593 • E: Adolf Burkhardt • AK 5

761

1. Se l’ domon Dio ne konstruas,
tutvane tiam super ĝi
aliaj konstruantoj bruas:
Neniam venas bon’ sen Li.

2. Se urb-gardanto Li ne restas,
vigladi estas sen profit’:
leviĝi frue vane estas;
malfrue iri al la lit’.

3. Senfrukta la klopodo nia!
«En dormo donas la Sinjor’
bonaĵojn al amato Sia.»
Ho, fidu Lin el tuta kor’!

Psa 127
SE L’ DOMON DIO NE KONSTRUAS • M (O dass doch bald = Commandments): Guillaume Franc, Ĝenevo 1543, al la dekaloga kanto • E (originale verkita): Thomas Robinson Butler • 1952 en EK 12, 1966 en HE 132 • AK 108

762

refreno:

Ho Sinjor’, kiel dank-repagi
la bonfarojn de Vi al mi?
Ĉiun tagon mi kantos gloron al Vi,
haleluja.

versoj:

1. Ĉiufoje, kiam mi
trista plor-singultas,
kiel patro Vi aŭskultas,
venas tuj al mi.

2. Se l’ angoro de la mort’
vivon tro turmentas,
pri mi tuj Vi diligentas,
estas Vi la fort’.

3. Via justo, Via am’
povrajn kor-favoras,
Via savo min honoras,
plu min gardu jam.

4. Malproksimas la danĝer’,
same la alarmo,
kaj sekiĝas ĉiu larmo,
ĉar jen Vi, esper’.

5. Kion doni kun elan’,
ĉar Vi min pardonas?
Venas, kion mi redonas,
Di’, el Via man’.

6. Ja benata Via nom’,
kaj al Vi laŭd-kanto!
Vivos mi kun Vi sen manko
ĝis en Via dom’.

el Psa 116
Ô SEIGNEUR, COMMENT RECONNAÎTRE • LD 293 • M: Robert Jef • franca T: Jean Servel • © copyright control • E: Roger Degrelle • Nia Kantikaro C9*

763

Danku al Dio kaj gloru Lian nomon!

germane:

Danket dem Herrn, und lobsingt seinem Namen!

france:

Bénissez Dieu et chantez pour sa gloire!

laŭ Psa 105,1
4-voĉa rondkanto
DANKET DEM HERRN • EG (Pfalz) 599 • M: © Hermann Stern 1943 • E: Adolf Burkhardt • TK 20 • kun afabla permeso de la komponisto

764

1. Donu al Dio la honoron
plej altan, ĉar nin amas Li.
Bonecon Lian kaj favoron
en kant-solen’ aklamas ni.
Memoru, Di-popol’ sur tero,
ke Li kompatas, grac’ post grac’.
Proklamu do, ke Lia vero
nin gvidos al eterna pac’.

2. Forestis helpo kaj konsolo.
Al Li mi vokis en angor’.
En Sia granda bona volo
Li min aŭskultis, la Sinjor’.
Li mem respondis miajn plendojn;
la sun’ aperis tra nebul’.
Ĉu homojn timi, ĉu ofendojn,
se ŝirmas min la Eternul’?

3. Pli bone l’ Eternulon fidi
ol sin apogi sur la hom’.
Pli bone en la templo sidi
ol troni en la propra dom’.
Li mian vivon firme tenas.
Li min ne donis al la mort’.
Mi Lian grandan nomon benas,
ĉar min elsavis Lia fort’.

4. La ŝtonon, kiun forrifuzis
la konstruantoj de la dom’,
por baz-angulo Dio uzis,
por la ornamo kaj fronton’.
Ho granda faro plej mirinda
de Dio, reĝo de l’ ĉiel’.
Ĉu ies koro tiel blinda,
ke ne impresus tia hel’?

5. Feliĉa tago, kiun faris
la Eternulo, la Sinjor’.
Lin, kiu ĝin por ni preparis,
altigu laŭdo kaj honor’.
Ho granda Dio, kiu reĝas,
min gardu kaj subtenu Vi.
Mi al Vi, granda Dio, preĝas:
Popolon Dian benu Vi.

Psa 118
RENDEZ À DIEU L’HONNEUR SUPRÈME • Unisono 64 • M (Genevan Psalm CXVIII = Rendez à Dieu): Guillaume Franc 1543, Loys Bourgeois 1551 • franca T: Clément Marot • E: Adolf Burkhardt 1990 • TK 142

765

1. Leviĝas monten la okul’:
ĉu estas help’ por mi?
De kie venos ĝi?
Min helpas nur la Eternul’,
kreinto de l’ stelaro,
ĉielo, ter’ kaj maro!

2. Ne falpuŝiĝos la pied’,
vin gardos kun fidel’
gardant’ de Izrael’.
Ĉeestas Li ja sen dormet’,
dum bril’ de l’ suna horo,
dum nokto de l’ doloro.

3. Li gardos vin el la danĝer’,
ĉu en, ĉu ekster dom’,
de kia ajn malbon’.
Kaj kien iros vi sur ter’,
ĉu vi malĝojos, festos,
Li ĉiam apudestos.

Psa 121
VERS LES MONTS J’AI LEVÉ MES YEUX • ‘K SLA D’ OGEN NAAR ‘T GEBERGTE HEEN • LvK p. 218 • M (Psalmo 121): Loys Bourgeois 1551 • franca T: Théodore de Bèze • nederlanda T: societo Laus Deo, Salus Populo • E: Jan van Keulen • AK 122

766

Danku, danku al Di’,
ĉar Li estas bona;
Lia korfavoro
daŭros plu kaj plu.

Psa 106,1
4-voĉa rondkanto
DANKET, DANKET DEM HERRN • GL 283 • EG 336 • M kaj T: 18a jc. • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 116

767

M (Valet will ich dir geben = St. Theodulph) → 308 «Al Vi, Sinjoro, estu»

1. Mi levas la okulojn, preĝante, al la mont’,
al Li, la Eternulo, potenca la helpont’.
Ke mi ne pied-glitu, atentas la rigard’,
ĉar ne dormetas, kiu sin nomas mia gard’.

2. De Izrael’ ŝirmanto, neniam dormas Li;
ĉe mia dekstra flanko la ombron formas Li.
De sun’ Li ŝirmas tage kaj nokte de la lun’,
elire kaj enire, eterne kiel nun.

Psa 121
MI LEVAS LA OKULOJN • E (originale verkita): Magda Carlsson-Bohman, 1950 en EK 11 • AK 125 [K401T]

768

refreno:

Floris mia ĝoj’, haleluja,
kiam mi pilgrimis al la dom’ de l’ Sinjor’.

france:

J’étais dans la joie, Alléluia,
quand je suis parti vers la maison du Seigneur.

verso 1:

Jam haltas niaj paŝoj, haleluja,
en viaj pordoj, Jerusalem’.

Enfin nos pas s’arrêtent, Alléluia,
devant tes portes, Jérusalem.

verso 2:

Jerusalem’,
ho granda bela urbo,
solide konstruita, haleluja.
Al vi aspiras la popoloj.

Jérusalem!
O grande et belle ville,
solidement construite, Alléluia,
vers toi s’avancent tous les peuples.

verso 3:

Regu pac’,
regu la prosper’
inter viaj muroj, en la domoj, haleluja,
kaŭze de l’ Sinjor’, nia Di’.

Que la paix
règne dans tes murs,
la prospérité dans tes maisons, Alléluia,
à cause du Seigneur, notre Dieu.

J’ÉTAIS DANS LA JOIE • el Psa 122 • LD 283 • kp. CN 121 • M kaj franca T: René Reboud • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1994

769

versoj:

1. Ho urbo, alte konstruita,
ho Jerusalemo!
de Dio forte firmigita,
ho Jerusalemo!

refreno:

|: Jerusalemo,
urbo de paco,
loko de Dia graco! 😐

2. Pilgrimaj aroj vin sopiras –
al vi piuloj supreniras –

3. Pli grava vi ol grandaj montoj –
el vi elfluas niaj fontoj –

4. En vi kontaktas kontinentoj –
per vi beniĝos ĉiuj gentoj –

5. Jubilu laŭte, alta Cion –
honoru, gloru vian Dion –

el Psa 122, Psa 87,7 kaj aliaj
HO URBO, ALTE KONSTRUITA • M: ekstrakto el la israela popolkanto Yerushalayim • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

770

1. El la mizer-profundo
mi vokas Vin, Sinjor’,
per preĝo el la fundo
de mia kulpa kor’.
Ho Vi, ĉiela reĝo,
aŭskultu kun atent’
al mia arda preĝo,
ĉar premas kulpo-sent’.

2. Se Vi kalkulon farus
de ĉiu pek’ kaj krim’,
ho, antaŭ Vi ja starus
neniu hom’ sen tim’.
Sed per pardono Via
Vi superŝutis min.
Kaj tial kanto mia
respekte laŭdas Vin.

3. Mi restis plen-espera
en plej mizera sort’,
ĉar estas certe vera
ja Via sankta vort’.
Pli arde Vian venon
atendas mia kor’,
ol gard-starant’ matenon:
Ho, kiam la aŭror’?

4. Vi fidu la Sinjoron,
aliru kun esper’.
Li montros kor-favoron
kaj savos el mizer’.
Pentanton Li pardonos.
Al Sia Izrael’
Li liberigon donos
de l’ pekoj kaj ribel’.

Psa 130
DU FONDS DE MA PENSÉE • PC 66 • UIT DIEPTEN VAN ELLENDE • LvK p. 226 • ZJ 314 • M (Au fort de ma détresse): Strasburgo 1539, Guillaume Franc 1542 • franca T: Clément Marot • nederlanda T: Hendrik Ghijsen 1773 • E: Jan van Keulen • AK 121

771

1. El mizerego krias mi.
Di’, aŭdu la kverelon!
Por mia pet’ malfermu Vi
kun graco la orelon!
Ĉar se Vi volus vidi nin
en nia peko kaj obstin’,
ho kiu povus stari?

2. Ĉe Vi nur estas favorec’.
La pekojn Vi pardonas.
Klopodoj niaj sen sukces’,
eĉ se bonvol’ nin spronas.
Ni ĉiuj antaŭ Vi en krim’,
kaj povas vivi nur kun tim’,
petante Vian gracon.

3. Esperas tial mi al Di’,
ne fidas propran faron.
La koro vivu nur en Li.
Li donas graco-klaron
laŭ Lia kara vort’ kaj vol’.
Mi ĝojas pri la Di-konsol’
kaj volas ĝin atendi.

4. Kaj kvankam daŭras ĝis maten’
la nokta ĝema ploro,
ne malesperu en ĉagren’,
nek zorgu mia koro.
Do vi, spirita Izrael’,
obeu Dion sen ribel’,
atendu Lian savon.

5. Se havas pekojn multajn ni,
ĉe Di’ pli multaj gracoj.
Ne konas finon helpi Li
el la mizer-malpacoj.
Li sola estas bona Di’,
kaj Izraelon savos Li
el ĉiuj liaj pekoj.

Psa 130
AUS TIEFER NOT SCHREI ICH ZU DIR • Unisono 67 • EG 299 • RG 83 • KG 384 • kp. GL 163 • M (Aus tiefer Not) kaj germana T: Martin Luther 1524 • E: Richard Hoppe 1965 en EKE 12, Kloster Kirchberg 1999

772

Benon donacu,
vundojn Vi kuracu,
nun kaj ĉiujn tagojn.

3-voĉa rondkanto
HERR, DEINEN SEGEN • M, laŭ EG 403, kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

773

1. El profundo mi Vin vokas:
Eternulo, aŭdu min.
|: Vi atentu mian preĝon,
laŭ kompato aŭdu min. 😐

2. Se la pekojn Vi kalkulus,
kiu povus stari plu?
|: Sed Vi estas pardonema,
por ke ni respektu Vin. 😐

3. Mi esperis je l’ Sinjoro,
Lian vorton fidas mi.
|: La gardant’ atendas tagon;
mi atendas Dion pli. 😐

4. Izrael’, nun fidu Dion,
liberigos Li el pek’.
|: «Al nescia hom’ pardonu»,
preĝas Kristo sur la kruc’. 😐

Psa 130
FROM THE DEPTH OF SIN AND SADNESS • M (To ne véter vétku klónit): rusa tradicia • angla T: Willard F. Jabusch • E: Kevin Bourne
• Luk 23,34

774

Jen kiel bone,
jen kiel ĉarme
estas, se gefratoj
vivas harmonie.
Tie Dio donas benon.

latine:

Ecce quam bonum
et quam iucundum
habitare fratres,
habitare fratres,
fratres, sorores in unum.

el Psa 133 • ripetad-kanto
ECCE QUAM BONUM ET QUAM IUCUNDUM • KS 84 • M: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 1994/2000

775

1. Laŭdu nun kun ĝoja koro
la bonecon de l’ Sinjoro.

refreno:

1.-6. Nek en tempo nek en spaco
estas lim’ por Lia graco.

2. Al la mond’ kreita nove
sendas lumon Li plen-pove.

3. Dio benas – jen la sperto
de l’ marŝantoj tra l’ dezerto.

4. Li rigardas kun kompato
al mizero kaj malsato.

5. Laŭdu do kun ĝoja koro
la bonecon de l’ Sinjoro.

el Psa 136
LET US WITH A GLADSOME MIND • Unisono 68 • HAM 377, kp. HON 302 • AUF UND MACHT DIE HERZEN WEIT • kp. EG 454 • M: laŭ ĉina templo-himno • angla T: John Milton 1623 • germana T: Johann Christoph Hampe (1950) 1969 • E: Adolf Burkhardt 1975 • TK 31

776

1. Ĉe l’ riveroj babilonaj sidis ni kun laŭta plor’.
|: Niaj harpoj sur salikoj pendis, mutaj de dolor’. 😐

2. La gardistoj diris moke: Kantu laŭdon al Cion’!
|: Sed ni gapis nur al foro; tro nin premis la prizon’. 😐

3. Kiel kanti Dio-kanton en amara, fremda land’?
|: Ĉu kantad’ vualu zorgojn? Portu helpon, ho Savant’! 😐

4. Por homar’ sub tiraneco Via kruco estu ben’.
|: Pro potenc’ de Via pasko disrompiĝu ĉiu ĉen’. 😐

Psa 137,1-4
BY THE BABYLONIAN RIVERS • M: latva, aranĝita de John Ylvisaker 1964 • angla T: Ewald Bash 1964 • E: Adolf Burkhardt 1977, kun afabla permeso de © American Lutheran Church, Minneapolis • TK 48

777

refreno:

Majstro, Di’, kun la univers’ kantas ni al Vi.

versoj:

1. Laŭdon al Vi per ĉiela tegment’,
kies heloj prilumas Vian egan gloron!
Laŭdon al Vi per beata taĉment’
de anĝeloj kantantaj Vian brilan favoron!

2. Laŭdon al Vi per mil-astra ĉiel’
kaj la vasta stelaro svarma tute hela!
Laŭdon al Vi per la suna juvel’,
en la milda vesper’ la luno ĉiam fidela!

3. Laŭdon al Vi per la akvo kaj ter’
per la neĝo montara, alpo herbo-dona!
Laŭdon al Vi per la frukta ofer’,
per la klina salik’ kaj granda cedro impona!

4. Laŭdon al Vi per la sankta popol’,
ĉar ĝi povas surtere senti Vin ĉeesta!
Laŭdo al Vi estu nia parol’,
kaj ke ĉiu gloregu Vin per aklamo festa.

el Psa 148
MAJSTRO DI’ (originala titolo ne konata) • M: Robert Jef • franca T: Jean Servel • E: Roger Degrelle • Nia Kantikaro C13*

778

Por korusoj:
vaste konata M (Beethoven)
«Die Himmel rühmen»

1. La ĉielaro l’ Eternan honoras,
la Nomon ĝi propagas kun fort’.
Lin Tero laŭdas, la maro Lin gloras.
Atentu, hom’, pri tiu Vort’.
Ĉar kiu portas la stelojn mentore
kaj Sunon gvidas el la tend’?
Ĝi venas, brilas kaj ridas de fore –
|: heroo, sub la firmament’. 😐

2. Atentu vi la miraklojn de l’ tero,
por vi elstarajn de l’ natur’!
Proklamas ordo, prudento kaj vero
la Mond-Reganton sen konkur’.
Ĉu povas vidi vi tiun nombraron
de l’ ter-estaĵoj, sen konsci’?
Per kiu ĉio? Ho donu honoron
|: al Mi, al Dio fidu vi! 😐

3. Potenco Mia, ĉielo kaj tero:
Rekonu Min laŭ Mia far’!
Mi estis, estas kaj restos en vero
la Dio, Patro de l’ homar’.
Kreinto via kun saĝo kaj bono,
ordema Dio, savis vin!
Jen Mi! Min amu kun tuta sindono,
|: kaj Mian gracon, prenu ĝin. 😐

laŭ Psa 19
DIE HIMMEL RÜHMEN DES EWIGEN EHRE • M: Ludwig van Beethoven • germana T: Christian Fürchtegott Gellert • E: Adolf Burkhardt 2001 (1a strofo), Wilhelm Stoll 1968 (2a kaj 3a strofo) [K939T]

779

1. Novan kanton mi kantos al Vi
kun gitara kaj harpa sonado,
kun dek-korda psaltero por Vi,
tamburine kun gaja dancado.

2. Mi muzike min levos al Vi
per tintantaj laŭtegaj cimbaloj,
per trumpetoj sonantaj por Vi,
helaj flutoj, sonoraj timbaloj.

3. Haleluja, la gloro al Vi,
Dio Patro, al Vi, Dio Filo,
Dio, Sankta Spirito, al Vi,
haleluja, eterna jubilo.

el Psa 144 kaj 150
NOVAN KANTON MI KANTOS AL VI • M kaj E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

HEBREA BIBLIO: ALIAJ KANTOJ

Kantoj:
Nom 6,24-26 Dio benu vin kaj protektu vin → 907
Nom 6,24-26 Eternulo, grace benu → 909
Rea 6,4-10 Orele do aŭskultu vi → 557
Juĝ 5,31 Di-Amantoj estos kiel la suno → 648
Sir 50,22-24 Nun Dion danku ni → 453
Lam 3,41 Al Vi, Sinjor’, la koron → 530
Rondkantoj:
Gen 12,1 Mi vin benos → 911
Eli 23,20 Jen, jen, Mi sendas → 177
Ripetkantoj:
2 Kro 20,12 Niaj okuloj sin turnas al Dio → 032
Jes 12,2 La Sinjor’ estas mia forto → 027
Aklamoj:
Haleluja → 880-885

780

Ne cerbumu pri antikva temp’,
pri la pra’ ne plu meditu.
Jen, Mi faras por vi novaĵon.
Ĉu vi ne komprenas:
Kreskas ĝi jam.

Jes 43,18-19
4-voĉa rondkanto, ĉiu voĉo kantu ĝis fino
BLIJF NIET STAREN • GvL 409 • M: Bernard Maria Huijbers • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Albrecht Kronenberger 1997 / Kloster Kirchberg 1999 • kun afabla permeso

781

refreno:

Ho, aŭskultu do, aŭskultu, Izraelo.
Via Dio estas unu.
Lin vi amu
per tuta via koro, via animo, viaj fortoj.
La proksimulon same kiel vin.

versoj:

1. Tiujn vortojn, kiujn mi ordonas,
vi en via koro tenu.
Tiujn vortojn, kiujn mi ordonas,
vi al viaj idoj diru.

2. Kiam vi vespere vin kuŝigas,
vi per ili vin plenigu.
Kiam vi matene ekvekiĝas,
vi per ili vin plenigu.

3. Kiam ajn vi sidas en la domo,
vi pri ili ne silentu.
Kiam ajn vi iras sur la vojo,
vi pri ili ne silentu.

4. Ilin ligu vi al via mano,
ke vi ilin ne forgesu.
Ilin skribu vi sur viaj fostoj,
ke vi ilin ne forgesu.

Rea 6,4-9; Lev 19,18, Jeĥ 3,3
HÖRE, ISRAEL • M kaj germana T: Helga Poppe, Kreuzbruderschaft, el: Herr wir sind Brüder • © Präsenz-Verlag, Gnadenthal • E: Albrecht Kronenberger 1994

782

Haleluja. Amen.

3-voĉa rondkanto
HALELUJA. AMEN • M: Reĝa Abatejo Westminster 17a jc. • E: TK 70*

Improvizu mem, ekzemple:

Nin instruu preĝi,
ho Sinjoro. Amen.

783

Eliros vi kun ĝoj’.
Kondukos paco vin.
Antaŭ vi sonigas kanton montoj, montetoj.
Plaŭdos per la man’
ĉiuj arboj de l’ kamp’,
ĉiuj arboj de la kamp’.
Kaj la gloro de Di’ sur via voj’,
kaj la gloro de Di’ sur via voj’,
kaj la gloro de Di’ sur via voj’:
Eliru do kun ĝoj’.

angle:

You shall go out with joy
and be led forth with peace,
and the mountains and the hills shall break forth before you.
There’ll be shouts of joy
and the trees of the field
shall clap, shall clap their hands,
and the trees of the field shall clap their hands,
and the trees of the field shall clap their hands,
and the trees of the field shall clap their hands,
and you’ll go out with joy.

Jes 55,12
YOU SHALL GO OUT WITH JOY • HON 571 • Thuma Mina 176 • M: Steffi Geiser Rubin / Stuart Dauermann • © 1975 Lillenas Publishing Co., rajtoj en Germanio: CopyCare Deutschland, 71087 Holzgerlingen, uzata kun permeso • E: Albrecht Kronenberger 1997

784

Laŭdu Dion,
haleluja.
Sinjor’, ni laŭdas Vin
per fluto kaj trumpeto.

Laŭdu Dion,
haleluja,
per harpo kaj orgen’,
trombono kaj klarneto.

4-voĉa rondkanto
LOBE DEN HERRN, HALLELUJA • M, laŭ EG 316 kaj 322, kaj germana T (laŭ Johann Franck): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

785

1. Antaŭ ol Mi vin en la utero formis, Mi konis vin.
Antaŭ ol vi el ventro eliris, Mi jam sanktigis vin.
Por la popoloj, por la nacioj faris Mi vin profet’.
Mi vin elektis, por ke vi iru, kien mi sendos vin.

refreno:

1.-3. Vi alvokas min,
Vi elsendas min.
Ve al mi, se mi silentus!
Estas Vi la vort’,
estas Vi la fort’.
Ve al mi, se mi silentus!
Kiel mi fuĝu do
for de la vok’,
kiu brulas en la koro?

2. Ne diru do: «Mi estas tro febla». Mi ne forlasos vin.
Restos la vorto en via buŝo, ke vi proklamu ĝin.
Povas la vort’ elŝiri, disrompi, esti perfort’, detru’.
Povas la vorto semi kaj planti, viv’ esti kaj konstru’.
Vi alvokas min …

3. Patron, patrinon, fraton, fratinon lasu vi for pro Mi,
kampon kaj domon, sakon kaj monon; krias la land’ pri vi.
Al la perditaj ŝafoj vi iru de l’ domo Izrael’.
Diru al ili: «Alproksimiĝis la Regno de l’ ĉiel’.»
Vi alvokas min …

ANTES QUE TE FORMARAS • el Latin-Ameriko • Juntos cantando al Señor p. 72-74 • M kaj hispana T: Gilmer Torres • E (rekte el la bibliaj tekstoj): Albrecht Kronenberger 2000
• Jer 1,5-10 • 1 Kor 9,16 • Mat 10,5-10

786

Dion laŭdu.
Lobt den Herren.
Praise the Lord.
Haleluja.

4-voĉa rondkanto
LOBT DEN HERREN ALLE VÖLKER • Psa 117 • © Klaus Jürgen Thies • E: Kloster Kirchberg 2001 • kun afabla permeso

787

1. Ĉu jam aŭdis vi pri Abraham’
inter Ur’ kaj Kanaan’?
Mejl’ post mejlo li alpaŝis
landon, kiun Dio kaŝis.
Dum li marŝis mejlojn mil,
Dia parol’ estis la gvidil’.

2. Ĉu vi aŭdis pri la Di-parol’:
«Iru for laŭ Mia vol’.
Kiuj benos vin, mi benos,
la aliajn abomenos.
Kvankam etas via nom’,
beno ĝi estos por ĉiu hom’.»

3. Aŭdu, Dio vokas ankaŭ vin.
Fidu kaj obeu Lin.
Marŝu, sekvu Abrahamon,
serĉu vian Kanaanon.
Lakto logas kaj miel’.
Penon valoras la brila cel’.

Gen 12,1-9
HABT IHR SCHON GEHÖRT VON ABRAHAM? • Mein Liedersack 1964 • M kaj T: Jan Wit • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1986 el la germana, kun permeso de Burckhardthaus-Verlag, Gelnhausen • TK 125 • 3a strofo (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993

788

1. «Vintro forpasis, brilas nun
post longa pluvo glora sun’.
Kial atendi plu? Jen Mi!
Venu, Min sekvu sen devi’!»

refreno:

Sola valor’
plu estu por
korp’ kaj anim’
Via proksim’.
Min ŝirmis Vi
en agoni’.
Venis printemp’:
nun restu Vi! (Amen.)

2. Estro, per voĉo kaj mien’
Vin konatigu dum promen’.
Via prizorg’ gajigas min.
«Turto kaŝita, montru vin!»

3. Sekvi mi volas Vin, Jesu’,
kaj en kaŝej’ ne resti plu,
iri tra kampo flora sur
Via viv-longa bena spur’.

laŭ Kan 2,10-14
DONG-TIAN YI WANG • DER WINTER NUN SEIN ENDE FAND • Thuma Mina 200 • Zanmei Shi 248 • M: Lin Shengben 1957/1982 • ĉina T: Wang Weifan 1957/1982 • germana T: © Günter Balders 1986 • E: Adolf Burkhardt 1999 • kun afabla permeso de Günter Balders

«Vintro», «pluvo», «agonio» estas bildoj pri la persekuto de kristanoj en tiama Ĉinio.

789

Haleluja, haleluja, haleluja.
Kristo Jesuo resurektis, haleluja.

Haleluja, haleluja, haleluja.
Vere Jesuo resurektis, haleluja.

ostinato:

Haleluja, haleluja, haleluja.

2-voĉa rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
HALLELUJA. JESUS CHRISTUS IST ERSTANDEN • M kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

NOVA TESTAMENTO

Kantoj:
Joh 11,25-26 Estas mi la releviĝo → 084.4
Rom 14,7-8 Ni ne vivas al ni → 563
Efe 5,14 Jam alvenu, ho Sinjoro → 199
Efe 5,14 Vekiĝu, dormanto → 280
Flp 2,10-11 Estas Li la Sinjor’ → 133
Apo 4,2-11 Sankta, sankta, sankta → 474
Apo 7,9-17 Kiuj estas tiuj, kiuj → 700
Rondkantoj:
Mat 28,20 Ne timu, ĉar Mi estas kun vi → 260.4
Mat 28,20 Mi akompanos vin → 542.6
Joh 1,29 Jen, la Di-Ŝafido → 411
Joh 16,33 Tie ĉi en la mond’ → 324
Ago 1,8 Vi havos la povon → 560
Ago 2,42 Kaj ili firme persistis → 568
Rom 6,23 La donaco de Dio → 119
2 Kor 4,5 Ni predikas ne nin mem → 413.5
2 Kor 5,17 Kiu en Kristo → 328
Heb 13,8 Kristo Jesuo, hieraŭ, hodiaŭ → 407
Ripetkantoj:
Mat 26,38 Restu nun kaj viglu → 031
Joh 12,24 La tritik-grener’ → 637
Feliĉaj:
Mat 5,3-10 Jesuo, memoru min → 035
Kia feliĉ’ → 080
Patro nia:
Mat 6,9-13 (Rimskij-Korsakov) → 039
(gregoria) → 048
(kalipso) → 898
(pola) → 899

790

1. Pri nenio tro-zorgadu;
amas vin la Di-Sinjor’.
En sindona danka preĝo
malfermiĝu via kor’.

2. Kaj la paco de l’ Sinjoro
super ĉiu intelekt’
gardos en Jesuo Kristo
viajn pensojn sen difekt’.

Flp 4,6-7
SEMMI FELŐL NE AGGÓDJÁL • M (Filipianoj): Peter Balla • hungara T: Tamás Vargha • E: Éva Farkas-Tatár, 1971 en AK 190

791

1. Ho Patro, alte en ĉiel’,
frat-amo estu nia cel’,
kaj tiun preĝon aŭdos Vi:
Ho, donu nun, ke ĉiam ĝi
ne estu nura buŝ-ador’,
sed venu rekte el la kor’!

2. Al ni sanktiĝu Via nom’,
pro ĝi beniĝas nia dom’.
Kaj vivu ni laŭ sankta mor’
ĉiame, Di’, al Via glor’,
kaj estu ni, laŭ Krist-parol’
eterne Via Di-popol’.

3. La regno Via venu kun
eterna ĝojo al ni nun!
Spirito sankta loĝu ĉe
homar’ kun help’ en ĉiu ve’!
Forpelu la Satanon per
la Vorto Via de la ter’!

4. Obeu ni al Di-ordon’
surtere, kaj ĉe Via tron’;
kaj se Vi provos nin sur ter’,
konduku nin per fid’, esper’;
dum pek-deziro kaj inklin’
laŭ Via volo gvidu nin!

5. La panon nian donu Vi,
ke la anim’ ne zorgu pri
havaĵoj ĉiaj sur la ter’,
sed liberigu el mizer’,
malsato, avarec’, malpac’,
kaj donu Vi laŭ Via grac’.

6. Pardonu ŝuldon, Patro, ke
ĝi al anim’ kaj koro ne
turmentu, sed laŭ la instru’
de milda, ama Krist’ Jesu’
pardonu ni al nia frat’
en milda amo kaj kompat’.

7. Kaj dum tentadoj de Satan’
nin gardu Via forta man’;
li ligas nin per pek-katen’,
rompiĝos tamen ĉiu ĉen’,
ĉar fidas ni al Vi, Sinjor’,
do helpu ĝis la morto-hor’!

8. De la malbono gardu nin,
kaj tenu nin ĉe Via sin’!
Nin savu el la dua mort’,
konsolu nin per Via vort’!
Nin gvidu ĝis dum lasta hor’
ni iros al anĝela ĥor’.

9. «Amen» signifas «certa ver’»!
Ho, certa estu la esper’,
ke ni ekhavos ĉion ĉi,
petante Dion, kiel Vi.
Fortigu fidon do, Sinjor’,
laŭ Via vort’, en nia kor’!

Mat 6,9-13
VATER UNSER IM HIMMELREICH • O FADER VÅR I HIMMERIK • EG 344 • M (Vater unser): ĉetabla beno de la monaĥo de Salzburg antaŭ 1396, Morava Frataro 1531, Martin Luther 1539 • germana T: Martin Luther 1539 • norvega traduko: Magnus Brostrup Landstad • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 97 • AK 119

792

1. Sep sufiĉis plene, kvin kaj du;
sep sufiĉis plene por kvin-milo
dum lag-borda sav-instru’.

2. Sep sufiĉas plene, pan’ kaj fiŝ’;
Vi, Jesu’, sufiĉas por ni ĉiuj;
Via nom’ ne estu kliŝ’.

3. Sep sufiĉas plene, tiam – nun;
sep sufiĉas plene ĉiujn tagojn;
ni Vin danku en komun’.

4. Nutru nin viv-done fiŝ’ kaj pan’;
dum sep tutaj tagoj Vi satigas
nin el Via kor-fontan’.

5. Vere la Unua inter ni;
estas Vi l’ Unua kaj la Lasta;
venu, ho Jesuo, Vi!

Joh 6,1-15
ZEVEN WAS VOLDOENDE • GvL 560 • LvK 57A • ZJ 543 • M: Pieter van Aalten • nederlanda T: Willem Barnard • © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 56 • kun afabla permeso

793

1. Jen venis al Maria Gabriel’
kun bena vorto Dia de l’ ĉiel’:
Vi estos Di-Patrin’ kaj restos Virgulin’,
Maria graco-plena.
Gloria!

2. Ŝi diris: Estas mi nur servantin’.
La Vort’ fariĝis karn’ en ŝia sin’.
Do danku ni al Dio, danku ni al vi,
Maria graco-plena.
Gloria!

Luk 1,26-38 • Joh 1,14
THE ANGEL GABRIEL FROM HEAVEN CAME • HON 471 • M (Birjina gaztettobat zegoen): tradicia vaska • angla T: Sabine Baring-Gould • E (preskaŭ originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000

794

1. Al Di’ sin levas mia kant’,
mi ĝoje laŭdas Lin,
ĉar el la alto la Savant’
al mi alturnis Sin.
Min, polvon, feliĉigis Li
per Sia grac-vizit’,
malfermis pordon eĉ al mi
pro amo, sen merit’.

2. Povrulojn Lia forta brak’
satigis per bonfar’;
tiranojn venkis en atak’,
dispelis en amar’.
Spirite riĉajn for de Si
Li sendis kun malplen’;
fieran brilon ŝanĝis Li
al polvo de l’ eben’.

3. Abundas Lia indulgem’
sen limo kaj mezur’,
kaj kiu fidas al Li mem
iradas en sekur’.
La interlig’ de Lia pac’
sur firma fundament’
validos pro senlima grac’
por ĉiu ras’ kaj gent’.

4. Mistera restas Lia vol’
al nura homa pens’,
sed al la Di-sindona kor’
sin montras ĝia senc’.
Ho amu kun kreskanta fid’
mi Dion de la pac’,
transdonu min al Lia gvid’
kun ĝojo pro l’ donac’.

Luk 1,46-55 (Magnificat)
MIN SJÄL BEROMMER GUD MED FROJD • M (Al Di’ sin levas): J. Olof Lindberg 1921 • sveda T: Carl Gustaf Boberg • © Svenska Missionsförbundets Förlag • E: Magda Carlsson-Bohman,1962 en EKA 5 • AK 33

795

(1) Suno-bril’! Birdo-tril’! Sonoril’!

(2) Tag’ de l’ glor’, de l’ ador’, de l’ Sinjor’!

(3) Tie ĉi inter ni la Mesi’!

3- aŭ 6-voĉa rondkanto
SUNO-BRIL’! BIRDO-TRIL’! SONORIL’! • M, laŭ la kuna dimanĉ-matena sonorado el diversaj preĝejaj turoj de Neustadt/Weinstrasse, Germanio, kaj E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1999/2000

Laŭ okazo kaj anim-stato faru mem novajn tekstojn!

796

refreno:

Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
kaj la plej granda el ili estas amo.

versoj:

1. Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj,*
sed ne havus amon, *
mi fariĝus sonanta kupro *
aŭ tintanta cimbalo.

2. Kaj se mi posedus la profet-povon, *
kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; *
kaj se mi havus ĉian fidon, / tiel ke mi povus formovi montojn, *
sed ne havus amon, mi estus nenio.

3. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, *
kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, *
sed ne havus amon, *
per tio mi neniom profitus.

4. Amo longe suferas, kaj bonfaras; *
amo ne envias; *
amo ne fanfaronas, *
ne ŝveligas sin,

5. Amo ne kondutas maldece, *
ne celas por si mem, / ne koleriĝas, *
ne pripensas malbonon, *
ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;

6. Amo ĉion toleras, *
ĉion kredas, *
ĉion esperas, *
ĉion eltenas.

7. Amo neniam pereas; *
sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; *
ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; *
ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.

8. Ĉar ni scias laŭparte, *
kaj ni profetadas laŭparte; *
sed kiam venos perfektaĵo, *
tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.

9. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, *
kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; *
nun fariĝinte plenaĝulo, *
mi jam forigis la infanaĵojn.

10. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; *
sed tiam okulon ĉe okulo; *
nun mi konas laŭparte; *
sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.

el 1 Kor 13

PRZYKAZANIE NOWE DAJĘ WAM • kp. SK 490 • M: laŭ © Zofia Jasnota kaj Z. Bernat • E: Albrecht Kronenberger 1999 • kun afabla permeso

797

1. Ŝipeto estis sur la mar’,
beleta estis ĝi;
ĝi velis dolĉe trans ondar’
sub hela sun-radi’.
Sub hela sun-radio,
sub hela sun-radio,
ĝi velis dolĉe trans ondar’
sub hela sun-radi’.

2. Subite muĝis ŝtorma ŝvel’,
kaj blovis ventegar’;
pelante nubojn trans ĉiel’,
kaj ondojn trans la mar’.
Kaj ondojn trans la maro,
kaj ondojn trans la maro,
pelante nubojn trans ĉiel’,
kaj ondojn trans la mar’.

3. Kaj ĉiu tie, krom Jesu’,
timegis pli kaj pli;
sed meze de la mara bru’
profunde dormis Li.
Profunde dormis Li__,
profunde dormis Li__,
sed meze de la mara bru’
profunde dormis Li.

4. «Ho Mastro! savu! mortas ni!»
aŭdiĝis la kriad’:
Leviĝis kaj ordonis Li,
kaj venis trankvilad’.
Kaj venis trankvilado,
kaj venis trankvilado,
leviĝis kaj ordonis Li,
kaj venis trankvilad’.

5. Ĉar kiam al la ventegar’
«Silentu!» diris Li,
aŭskultis Lin la ŝtorma mar’ –
revenis sunradi’.
Revenis sunradio,
revenis sunradio,
aŭskultis Lin la ŝtorma mar’ –
revenis sunradi’.

6. Ankoraŭ nun obeas Lin
la ondoj kaj la vent’;
Li gardos kaj protektos nin
dum ĉiu viv-moment’.
Dum ĉiu viv-momento,
dum ĉiu viv-momento,
Li gardos kaj protektos nin
dum ĉiu viv-moment’.

Mar 4,35-41 par
A LITTLE SHIP WAS ON THE SEA • M (A little ship): anonima, HE 50 • angla T: Dorothy Ann Thrupp • E: R. R. Tredgold, 1966 en HE 50

798

Ĉiu gloro ekskludita!
Di-donace la feliĉ’
venis al mi, senmerita,
pro favoro sen kondiĉ’.
Antaŭ ol mi spiron havis
kaj la mondon kreis Di’,
ĝin vokante el neni’,
Li min per elekto savis.
Homo, Dio amas vin;
laŭdu via lango Lin.

laŭ Paŭlo
ALLE ROEM IS UITGESLOTEN • LvK 451 • M (Sollt ich meinem Gott nicht singen): Johann Schop 1641, EG 325 • nederlanda T: Jan Scharp • E: Taeke Eibert van Popta 1971 • TK 118

799

refreno:

Kiom vi faris al unu mia frato,
al mi mem vi faris tiom.

verso 1:

Mi estis malsata, vi satigis min.
Mi estis soifa, vi refreŝigis min.
Mi estis fremda, vi gastigis min.
Mi estis nuda, kaj vi vestis min.

verso 2:

Mi estis malsana, vi vizitis min.
Mi estis kaptita, vi liberigis min.
Mi estis morta, vi enterigis min.

laŭ Mat 25,31-46
KIOM VI FARIS (LA SEP VERKOJ DE LA KARITATO) • M, laŭ Christus vincit de Beat Reiser en Laudes festivae 1940, kaj E: Albrecht Kronenberger 1989/1998

800

1. S/K: |: Jesuo estis en dezert’, ĉeestis kvinmil homoj. 😐
S: Ĉeestis vir’, virin’, infan’, ĉeestis eta Jonatan’.
K: Ĉeestis vir’, virin’, infan’, kaj granda infanaro.

2. S/K: |: Malsato ilin premis tre. Li diris: Nun dividu! 😐
S: Dividis vir’, virin’, infan’, dividis eta Jonatan’.
K: Dividis vir’, virin’, infan’, kaj granda infanaro.

3. S/K: |: Li benis fiŝojn kun la pan’ kaj diris: Venu, manĝu! 😐
S: Do manĝis vir’, virin’, infan’, kaj manĝis eta Jonatan’.
K: Do manĝis vir’, virin’, infan’, kaj granda infanaro.

4. S/K: |: Satiĝis tie ĉiu hom’ sidanta ĉe Jesuo. 😐
S: Satiĝis vir’, virin’, infan’, satiĝis eta Jonatan’.
K: Satiĝis vir’, virin’, infan’, kaj granda infanaro.

5. S/K: |: Ĉar plimultiĝas ĉiu pan’, se tiel disdonata. 😐
S: Lin dankis vir’, virin’, infan’, Lin dankis eta Jonatan’.
K: Lin dankis vir’, virin’, infan’, kaj granda infanaro.

Mar 6,34-44 par
ALS JESUS IN DER WÜSTE WAR • el: Biblische Spiellieder zum äthiopischen Misereor-Hungertuch 1978 (IMP 1009) / Weil du mich so magst (MP 1036) • M: Ludger Edelkötter • germana T: Rudolf Otto Wiemer • © Impulse Musikverlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Adolf Burkhardt 1984 • TK 103

801

Kantu, muziku al
Di’ en via koro.
Kantu en via kor’.

Efe 5,19
3-voĉa rondkanto
SINGET UND SPIELET DEM HERRN IN EUREN HERZEN • EG (Pfalz) 627 • M: Hermann Stern 1940/1960 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • E: Albrecht Kronenberger 1994/1998

802

1. Jen, la birdoj sub la ĉiel’,
sen semado, sen rikolt’;
ili ne kolektas por si
provizaĵon en grenej’.
Sed la Patro en ĉiel’
ilin nutras sen avar’.
Ĉu vi ne valoras des pli?
Kial zorgi do pri l’ viv’?

2. Jen, lilioj kreskas sur kamp’
sen teksado kaj sen ŝpin’.
Ilin ne egalis laŭ bel’
eĉ la pomp’ de Salomon’.
Se do vestas tia glor’
herbon pereontan for,
des pli zorgos Dio pri vi;
kial etas via fid’?

3. Lia Regno, Lia justec’
estu plej unua cel’.
Se vi agos laŭ Lia vol’,
aldoniĝos la ceter’.
Lasu zorgojn pri l’ morgaŭ’;
zorgos mem morgaŭa tag’.
Jam sufiĉa por ĉiu tag’
estas ĝia propra plag’.

laŭ Mat 6,26-34
HANULNANUN SAELULBOLA • el Koreio • Thuma Mina 88 • M: © Nah Young-Soo • E: Adolf Burkhardt 1988 • TK 136

802.4

Mat 6,25-34

Diris Jesuo: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? 26 Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

28 Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas: ili ne laboras, nek ŝpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. 30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

31 Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? 32 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 34 Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

803

1. Foje Di’ ordonis: endezerte
kresku frukto-ben’,
nin sur ter’ Li semis kreo-sperte:
kresku kiel gren’.
Li nin semis kun semista gesto
sur la ronda ter’,
scia kio estis, estas, estos,
kun rikolt-esper’.

refreno:

1.-3. Mi volas, Di’,
kreski spik-hava,
vort’ Via, Di’,
vort’ estas sava.
Mi volas, Di’,
sekvadi Vin,
vort’ Via, Di’,
konduku min.

2. Unu grajn’ sur vojo-randon falis,
ne ekĝermis, sed
ĝi senkreske al sabler’ egalis,
iĝis birda pred’.
Grajn’ alia falis al la roko,
dornoj ombris ĝin,
por ĝermeto sur sen-suna loko
morto la destin’.

3. Nur sur Dia grundo sem’ prosperas
en aer’ kaj sun’,
poste grandos la rikolt’ espera,
Dio ĝojas nun.
Eĉ se ofte ŝarĝas min zorg-premo,
estu mi Di-grajn’,
ke rezultu el ĉi mia semo
eĉ centobla gajn’.

laŭ Mat 13,1-9
FOJE DI’ ORDONIS (originalo ne konata) • E: Jiři Kořinek, 1991 en Restu kun ni 25

803.4

Mat 13,3-9

3 Jesuo multe parolis per paraboloj, dirante:

Jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.

804

1. |:: Saĝulo domon konstruis sur la rok’, ::|

2. |:: Sur sablo domon konstruis frenezul’, ::|

1.-2. poste venis granda pluv’.
|:: Pluvegis kaj akvo levis sin, ::|

1. sed ne falis lia dom’.

2. kaj la domon portis for.

laŭ Mat 7,24-27
SAĜULO DOMON KONSTRUIS SUR LA ROK’ • 1985 en NV 245, 1991 en Societa Kantareto de Josef Cink, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998

805

1. Muĝis ventego sur la mar’,
kaj timis Via sekvantar’.
Sed Vi dormadis ĉe l’ ondar’
en trankvil’.

2. «Savu nin, Majstro!» sonis kri’,
«Ho, savu nin el agoni!»
Super la ŝtorm’ ordonis Vi:
«Estu pac’!»

3. Tiam kalmiĝis la ondar’
kvazaŭ dormanta infanar’;
laŭ Via volo al la mar’
venis pac’.

4. Kiam dum vivo tie ĉi
ventoj nin pelas for de Vi,
saman ordonon aŭdu ni:
«Estu pac’!»

FIERCE RAGED THE TEMPEST • Mar 4,35-41 par. • M (St. Aëlred): John Bacchus Dykes • angla T: Godfrey Thring • E: Ernest Bertram Johnson, 1966 en HE 49 • AK 183

806

1. Se Dio staras por mi,
kontraŭu kio ajn;
post preĝoj, povas ŝtormi
ne plu real’ aŭ ŝajn’.
Se min la Kapo amas,
se mi de Di’ amik’,
ja vane al mi flamas
malico aŭ kritik’.

2. Mi scias, firme fidas
kun vera fanfaron’:
Amiko, Patro sidas
sur la plej alta tron’;
kun mi Li solidaras
nun kaj dum la estont’,
trankvilon Li preparas.
Forfuĝas ŝtorm’ kaj ond’.

3. Min bazi nun mi povas
sur sango de Jesu’.
En Li mi vere trovas
la bonon sen fluktu’.
Mi mem neniel dignas,
for-estas la amind’;
sed kion Li asignas,
fariĝas digno, ind’.

4. Nenio min kondamnos
nek malfirmigos min.
Infero vane flamos –
la sang’ estingos ĝin.
Min juĝ’ ne malkonfirmos,
min ne teruros trist’,
ĉar min flugile ŝirmas
Savanto ama, Krist’.

5. Spirito Lia loĝas
kaj regas en la kor’,
min firme al Si kroĉas
en zorgoj kaj dolor’.
Li mem prosperon donu
al Sia kreitaĵ’
kaj helpu, por ke sonu
la «abba» kun kuraĝ’.*

6. Spirito Lia diras
la vorton de konsol’:
Por helpi, Li aliras
al ni, la Di-popol’;
jam nove Li konstruas
urbegon de la glor’;
plenumon tie ĝuas
l’ okulo kaj la kor’.

7. Eĉ se la mond’ rompiĝos,
eterne staras Vi.
Espero ne trompiĝos,
ŝirmilon faras Vi.
Soifo aŭ malsato,
malriĉo aŭ amar’,
koler’ de magistrato –
nenio estu bar’.

8. Nek ĝojo nek anĝelo,
nek amo nek sufer’,
nek gloro nek juvelo,
nek timo nek danĝer’,
grandaĵ’ aŭ bagatelo
ĝis limoj de l’ imag’:
nenio min forpelos
el Via sin’ kaj brak’.

9. La koro en mi saltas,
malestas trist’ kaj plor’.
Al kantoj min ekzaltas
la sun’ en brila glor’.
La sun’ al mi ridanta
nomiĝas Krist’ Sinjor’.
Min regas ĝojo kanta
pro Li, ĉiel-trezor’.

Rom 8, 31-39
IST GOTT FÜR MICH • EG 351 • M (Ist Gott für mich): profana kanto el Anglio ĉ 1590, sakrala uzo en Augsburg 1609 • germana T: Paul Gerhardt 1653 • E: Adolf Burkhardt 1982 • TK 88

* abba = karesa formo por alparoli patron en la aramea lingvo

806.10

Rom 8,35-39

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? 36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

37 Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38 Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

807

1. Vivas neniu el ni por si mem
nek por si cedas iu al mortem’.
Vivante vivas ni al la Sinjor’,
mortante, Lin ni aŭdas en angor’.
En viv’ kaj morto scias la kristan’:
Nin ĉiujn ŝirmas Lia forta man’.

2. Lia do estis l’ iniciativ’:
Li mortis kaj revenis al la viv’;
leviĝis Li por tio, ke en Li
akiru vivon ni post agoni’.
Vivantojn kaj mortintojn, post Adam’,
al si submetis Lia forta man’.

3. Kial do juĝi kontraŭ via frat’?
Kial lin malestimi? Sama fat’
de hom’ al hom’ egale ligas vin.
Tra morto iam Krist’ irigos nin
al tribunala seĝo; prenos jam
la juĝon ni el Lia forta man’.

4. Kiel skribite estas, diras Li:
«Mi vivas, kaj la Miaj estas vi;
genuoj ĉiuj fleksos sin sur ter’
kaj ĉiu buŝ’ konfesos Min Sinjor’.»
Vin, Dio, gloras ni pro l’ akompan’
kun grac-favor’ de Via forta man’.

Rom 14,7-12
NIEMAND VAN ONS LEEFT VOOR ZICHZELF ALLEEN • LvK 91 • ZJ 928 • M: Jaap Geraedts 1971 • nederlanda T: Jan Willem Schulte Nordholt • © Interkerkelijke Stichting voor het Kerklied, Pijnacker • E: Adolf Burkhardt • TK 92 • kun afabla permeso

807.5

Forta vent’,
blova pel’.
Voĉon ekaŭdas vi,
sed ne komprenas pri
ties deven’ aŭ cel’.
Tiel la Sankta Fort’
naskas denove vin;
klinas sin nun l’ anim’
mire por dank’, ador’.

Joh 3,8
FÚ A SZÉL, ZÚG A SZÉL • M (Nikodemo): © Kálmán Csomasz Tóth • hungara T: Tamás Vargha • E : Éva Farkas-Tatár kaj Adolf Burkhardt, 1971 en AK 77 • kun afabla permeso de la komponisto

808

1. Kiam mortis Jesuo, pro tima konfuz’
la disĉiploj forfuĝis kun fido de mus’
al la mar’ Galilea, denaska azil’,
al la vivoj lasitaj pro Dia la Fil’.

2. La mateno aŭroras. Fiŝ-ĉasis la band’
tra la nokt’ sen sukceso. Jesu’ sur la strand’,
jen Li staras kaj krias: «Infanoj, ĉu vi
havas ion por manĝi, por manĝi kun mi?»

3. Ili ne Lin rekonis dum reta la his’:
«Bedaŭrinde ni kaptis neniom da fiŝ’!»
Kaj Jesuo konsilis: «Al dekstra la flank’
vian reton elĵetu – ne plu estos mank’!»

4. La sugeston ekprovis la fiŝ-kaptistar’.
Tro pleniĝis la ret’ por ĝin levi el mar’.
Lin ekkonis Johano, kun ĝojo en kor’
flustris: «Hej, Petro, vidu, jen nia Sinjor’!»

5. Petro, tion aŭdinte, sin vestis por naĝ’,
kaj en maron sin ĵetis, impetis al plaĝ’.
La ceteraj disĉiploj vel-venis post li
kun amaso da fiŝoj, ja cent kvindek tri.

6. «Venu do, maten-manĝu!» invitis Jesu’.
«Jen mi estas la pan’, mi satigos vin plu.
Morto mortis. – Kaj, Petro, se min amas vi,
fiŝkaptisto, nun paŝtu la ŝafojn por mi!»

Joh 21,1-17
KIAM MORTIS JESUO • M (Foundation): frua amerika, LBW 507 • E (originale verkita): Leland Bryant Ross 1996*

808.7

Joh 21,1-17

1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. 3 Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 5 Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. 6 Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.

7 Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. 8 Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. 9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon. 10 Jesuo diris al ili: Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis. 11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.

12 Jesuo diris al ili: Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi: Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. 13 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al li, kaj tiel same la fiŝon.

14 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.

809

1. Di-anĝelo Gabrielo
venis rekte el ĉielo
al Maria bela tute,
ekparolis ŝin salute:
Salutata, graco-plenu!
Vin Sinjoro Dio benu.

2. La Virgino ege miris,
kion la Sendito diris,
tut-humile kapon klinis,
ĝis li vortojn siajn finis.
«Iĝu», diris ŝi, «Di-vole!
Servantin’ mi estas sole».

3. La konsento de Maria
al Sendit’ sufiĉis Dia.
Kaj sub kor’ en virga sino
tuj homiĝis Di-senfino,
kaj karniĝis Vort’ tiela
en Virgino la plej bela.

Luk 1,26-38
ARCHANIOŁ BOŻY GABRYJEL • ŚK 1 • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: NV 104

LITURGIAJ KANTOJ

UNUA SERIO: MESO DE LA MONDO

La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)

Vidu en la Rito de la Meso kun la Dua Eŭkaristia Preĝo → 040

810

DUA SERIO: KOREA MESO

La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)

Kyrie-Alvoko:

810.1

Kyrie eleison. Nin kompatu, Sinjor’.
Kyrie eleison, brilo de l’ Dia glor’.
Christe eleison. Nin kompatu, Mesi’.
Christe eleison, Fil’ de l’ vivanta Di’.
Kyrie eleison, krias al Vi nia kor’.
Kyrie eleison. Nin kompatu, Sinjor’.

KYRIE (Korea Meso) • KS 306 • M: © Kim Dae Bong • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1994

Gloro-Himno:

810.2

Gloro al Di’ en la altoj, paco sur ter’ al la homoj de Lia Dia favor’.
Laŭdon al Vi, benon al Vi, Patro, ĉiela reĝo, dankon pro Via granda glor’!
Kristo, ŝafid’ de Dio, Vi forigas la pekojn de l’ mond’, nin kompatu, Sinjor’.
Per Krist’ Jesuo al Dio Patro en la Spirito estu honor’. Amen.

GLORIA (Korea Meso) • M, laŭ Kim Dae Bong en KS 307, kaj E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994

Kredo-Konfeso:

810.3

(S/K:) Patro, Vin mi kredas,
Vin, Jesuo Kristo,
Vin, Spirito Sankta.
Amen.

CREDO (Korea Meso) • M: Albrecht Kronenberger 1995 laŭ motivoj de Kim Dae Bong el KS 306-309 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1995

Sankta-Himno:

810.4

Sankta Vi, Sinjor’, sankta Vi, Sinjor’, sankta Vi, Sinjor’, Dio de legiaroj.
Estas ĉielo, estas la tero plenaj de Via glor’. Hosana en la altoj.
Estu benata, kiu venas en Via nomo, Sinjoro. Hosana en la altoj.

SANCTUS (Korea Meso) • KS 308 • M: © Kim Dae Bong • E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994

Ŝafido de Dio:

810.5

1.-3. Dia Ŝafido, Vi forigas la pekojn de l’ mond’.
1.-2. Kristo, nin kompatu, nin kompatu.
3. Donu Vian pacon, Vian pacon.

AGNUS DEI (Korea meso) • KS 309 • M: © Kim Dae Bong • E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994

811

TRIA SERIO: PRAGA MESO

La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)

Kyrie-Alvoko:

811.1

S/K: Sinjor’, kompatu nin.
S/K: Krist’, kompatu nin.
S: Sinjor’, kompatu nin.
K kun S: Sinjor’, kompatu nin.

PANE, SMILUJ SE • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996

Gloro-Himno:

811.2

C: Gloro al Di’ en la altoj,
S: kaj sur la tero pac’ al la homoj de Lia bonvol’.
K: Ni laŭdas Vin.
S: Ni benas Vin.
K: Ni adoras Vin.
S: Ni gloras Vin.
K: Ni dankas al Vi pro Via granda glor’.
S: Sinjoro Dio, ĉiela reĝo, Dio Patro ĉiopova.
K: Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
S: Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’ Patro.
K: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.
S: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon.
K: Kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.
S: Ĉar Vi sola estas sankta,
K: Vi sola Sinjoro,
S: Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo.
K: Kun la Sankta Spirit’ en la glor’ de Dio Patro.
(kun S:) Amen.

SLÁVA NA VÝSOSTECH BOHU • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1994/1996

Kredo-Konfeso:

811.3

Mi kredas je Dio, la Patro, kiu la universon kreis,
kaj je Kristo, Lia Filo, kiu nin ĉiujn savis,
kaj je la Sankta Spirito, kiu nin ĉiujn sanktigas,
En tiu kredo mi vivos kaj mortos,
mortos por vivi. Amen.

MI KREDAS JE DIO • kp. Kancionál 503 • M: Albrecht Kronenberger 2000, laŭ la motivoj de Karel Bříza • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000

Sankta-Himno:

811.4

K: Sankta Vi, majesta Di’, vere sankta.
Plenas ter’, ĉiel’ de Via gloro. Hosana en la altoj.
Estu Krist’ benata, la Sinjoro. Hosana en la altoj.

SVATÝ, SVATÝ, SVATÝ • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996

Ŝafido de Dio:

811.5

S: 1.-3. Ŝafido de Dio,
K: Vi forigas niajn pekojn,
1.-2. Kristo, nin kompatu.
3. Donu Vian pacon.

BERÁNKU BOŽÍ • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996

Aldona Beno-Kanto:

812

Ho Via beno, kara Patro,
viv-voje akompanu nin.
En Kristo volu nin konsekri,
en niajn korojn meti Vin,
ke ver-potenc’ de Via vorto
Vin servi igu nin laŭ grav’.
Ho peton ĉi plenumu, Dio,
por Via glor’ kaj nia sav’.

TVÉ POŽEHNÁNÍ • Zpěvník 194 • M: Paul Ami Bost • ĉeĥa T: Theodor Kalenda • E: Jiři Kořinek • TK 28

813

KVARA SERIO: RONDKANTA MESO

La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)
4-voĉaj rondkantoj kun ostinato kaj orgen-akompano
sinsekvo de la voĉoj: soprano, kontralto, tenoro, baso

MISSA IN CANONE (RONDKANTA MESO) • M: © Wolfram Menschick • E: Albrecht Kronenberger 1994-1996 • kun afabla permeso

Kyrie-Alvoko:

813.1

greke:

Kyrie eleison.
Kyrie eleison.
Christe eleison.
Kyrie eleison.

Ho Sinjor’, kompatu.
Ho Sinjor’, kompatu.
Kristo, kompatu.
Ho Sinjor’, kompatu.

Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 2, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:

greke:

Kyrie eleison. Christe eleison. Kyrie eleison.

Ho Sinjor’, kompatu. Kristo, kompatu. Ho Sinjor’, kompatu.

Gloro-Himno:

813.2

latine:

Gloria Patri et Filio
et Spiritui Sancto.
Domine Deus, Agnus Dei,
miserere nobis.

Gloro al Di’ en la altoj,
paco al ni sur la tero.
Dankon pro Via granda gloro,
dankon, Sinjoro!

Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 2, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:

latine:

Adoramus te, glorificamus te.

Di’, ni adoras Vin. Dio, ni gloras Vin.

Kredo-Konfeso:

813.3

latine:

Credo in Deum
Patrem et Filium
et Spiritum Sanctum
et ecclesiam unam.

Dion mi kredas:
Dion la Patron, Dion, la Filon,
Dion, la Sanktan Spiriton.
Amen. Amen.

Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:

latine:

Credo in Deum. Credo in Deum.

Dion mi kredas. Dion mi kredas.

Sankta-Himno:

813.4

latine:

Sanctus, sanctus, sanctus Dominus Deus Sabaoth.
Pleni sunt cæli et terra gloria, gloria tua. Ho-
sanna, hosanna in excelsis. Benedictus qui venit, qui
venit in nomine Domini. Hosanna in excelsis.

Sankta, sankta, sankta, Dio de legiaroj.
Plenas ĉielo kaj tero de Via glor’, Sinjoro. Ho-
sana, hosana en la altoj. Estu benata, kiu venas, kiu
venas en la nom’ de l’ Sinjoro. Hosana en la altoj.

Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:

latine:

Sanctus, sanctus, sanctus Dominus.

Sankta, sankta, sankta, Sinjoro.

Ŝafido de Dio:

813.5

latine:

Agnus Dei, qui tollis peccata mundi:
miserere, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata mundi:
dona nobis pacem.

Dia Ŝafido, Vi portas la pekojn de l’ mondo,
nin favore, nin favore kompatu.
Dia Ŝafido, Vi portas la pekojn de l’ mondo,
donu al ni pacon.

Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:

latine:

Miserere nobis. Dona nobis pacem.

Donu Vian pacon. Donu Vian pacon.

814

KVINA SERIO: GERMANA MESO

La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)

Enira Kanto:

815

1. Al Vi ni levas, kara Di’,
la korojn fido-plene.
Nin, kies ĝojo estas Vi,
rigardu favoreme.
Jen nin invitis Via Fil’.
Plenigu nin per graca bril’.
Kompatu nin, Sinjoro.

2. Nin gvidu sur suprena pad’
al vivo Via vorto.
De l’ vasta, pereiga strat’
nin savu Via forto.
Vi prenu kulpon for de ni.
Vin indulgema montru, Di’.
Kompatu nin, Sinjoro.

ZU DIR, O GOTT, ERHEBEN WIR • GL 462 • KG 46 • M: laŭ Caspar Ulenberg 1582 • germana T: EGB 1972 laŭ Heinrich Bone 1851 • E: Albrecht Kronenberger 1995, parte laŭ Kindler n. 22

Kyrie-Alvoko:

815.3

S: Nin, Sinjoro, kompatu.
K: Nin, Sinjoro, kompatu, nin, Sinjoro, kompatu.

S: Kristo, nin kompatu.
K: Kristo, nin kompatu, Kristo, nin kompatu.

d.c.

HERR, ERBARME DICH UNSER • GL 454 • M: Erhard Quack 1941 • germana T: laŭ la meslibro • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1996

Gloro-Himno:

816

Al vi en altoj estu glor’,
al ni sur tero paco.
Nin faras Vi je ĉiu hor’
sanktaj per Via graco.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin,
ni gloras kaj adoras Vin.
Ni dankas Vin per Krist’ Jesu’
en la Spirito plu kaj plu.

GOTT IN DER HÖH SEI PREIS UND EHR • GL 464 • M: Augsburg 1659 • germana T: EGB 1970 laŭ la latina Gloria • E: Albrecht Kronenberger 1995 / Kloster Kirchberg 1999

Antifono por la Responsoria Psalmo:

816.2

Di’, Viaj vortoj vortoj de l’ vivo.

Haleluja-Aklamo:

816.3

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Kristo-Aklamo:
(dum la karesma tempo)

816.4

Laŭdon al Vi, Reĝo de l’ gloro eterna!

Kredo-Konfeso:

817

Ni kredas Vin, triunu Di’,
Vin, Patro, kiu amas nin,
Vin, Filo, kiu savas nin,
Spirito, kiu ravas nin.
Ni kredas je la eklezi’,
la unu, sankta komuni’,
la releviĝ’ el nia mort’,
eterna viv’ per Via fort’.
Amen.

WIR GLAUBEN AN DEN EINEN GOTT • GL 467 • M: Innsbruck 1588, Erhard Quack 1941 • germana T: Limburg 1931 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1998

Ofera Kanto:

818

M (Valet will ich dir geben = St. Theodulph) → 308 «Al Vi, Sinjoro, estu»

Jen pretas la ofero,
jen pretas pan’ kaj vin’,
la frukto de la tero;
Vi mem donacis ĝin.
Jen pretas mia koro
por kanti kun solen’
al Via Dia gloro
dum tiu ĉi festen’.

O GOTT, NIMM AN DIE GABEN • germana T: Mainz 1947, EGB 1972 • E: Albrecht Kronenberger 1998 [M93T]

Sankta-Himno:

819.1

Sankta, sanktega Vi, Sinjor’,
resonas mond’ de Via glor’.
Jubile kantu ni «Hosana».
Al Via Kristo kun ador’
jubile kantu ni «Hosana».

SANKTA, SANKTEGA VI, SINJOR’ • M: Caspar Ulenberg 1582 • E: Albrecht Kronenberger 1998 laŭ la latina Sanctus

aŭ:

819.2

Sankta, sankta, sankta, Di’,
estro de ĉiuj legiaroj.
Abundas tero, ĉielo de Via granda glor’.
Hosana en la altoj.
Lin ni benas,
kiu venas,
Di’, en Via nom’.
Hosana, hosana en la altoj.

HEILIG, HEILIG, HEILIG GOTT, HERR ALLER MÄCHTE UND GEWALTEN • GL 459 • M: Heinrich Rohr 1972 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1995

Ŝafido de Dio:

820

1.-3. Di-Ŝafido, vi fide
kaj obeeme suferis.
Vi, malglorata sordide
senplende ĉion toleris.
Vi nian pekon portis,
por ni surkruce mortis.

1.-2. Al ni kompatu, Jesuo.

3. Donacu pacon, Jesuo.

O LAMM GOTTES, UNSCHULDIG • GL 470 • EG 190.1 • M: Nikolaus Decius 1523, Gemeinsame Kirchenlieder 1973 • germana T: Nikolaus Decius (1523) 1531 • E: Albrecht Kronenberger 1998

Antifono por la Komunia Psalmo:

820.4

Manĝu kun ĝoj’,
kaj vidu mem,
kiom grandas Lia Dia am’.

Komunia Kanto:

821

Jesuo,
mi ekzistas per Vi, sen Vi morto nur.
Mi ripozas en Vi, sen Vi nur terur’.
Mi jubilas pro Vi, sen Vi nur sufer’.
Mi nutriĝas el Vi, sen Vi nur mizer’,
Jesuo.

O JESU, ALL MEIN LEBEN BIST DU • GL 472 • M: Hannover 1838, Köln 1853 • germana T: Schulgesangbuch Fulda, Hannover 1838 • E: el la meslibreto de Jakob Bergweiler*

Danko-Kanto:

822

1. En Via paco, ho Sinjor’, mi iros vojon mian.
Senlime Vi, laŭ Via vort’, elverŝas gracon Vian,
do montris la Savanton Vi al mi, la lumon Dian.

2. Pretigis por la mizerul’ festenon Vi de l’ graco.
For la malsat’ per Via pan’, l’ animon regas paco.
Nun ekjubilos ĉiu gast’ en kor’ pro ĉi donaco.

3. En Vi kunligu, ho Sinjor’, nin amo kaj sincero,
por ke per niaj vort’ kaj far’ pruviĝu Via vero,
ĝis sidos ni ĉe Via manĝ’ post la vojaĝ’ sur tero.

IM FRIEDEN DEIN, O HERRE MEIN • GL 473 • EG 222 • M: Wolfgang Dachstein antaŭ 1530 • germana T: Friedrich Spitta 1899 laŭ kanto pri Luk 2,29-32 de Johann Englisch antaŭ 1530 • E: Guido Holz 1985 • TK 111

823

SESA SERIO: PALATINATA MESO

La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)

PALATINATA MESO • M kaj E (originale verkitaj): Albrecht Kronenberger 1988-1998

Palatinato estas regiono en la suda okcidento de Germanio.

Enira Kanto:

824

1. Kvazaŭ kandel’ Vi brilas ĉe ni,
lumo el lumo, Dio el Di’.
Kiel konsumas vakson la flam’,
tiel, Jesuo, Vin Via am’.

2. El Via kruco, el Via mort’
glore radias vivo kaj fort’.
Nun Via vorto, nun Via pan’
unu nin igu. Kia arkan’!

Pentofara Kanto:

825

1. Al Vi mi konfesas,
ke mi treege pekis
per penso, parolo,
per faro kaj neglekto.

2. Mi estas kulpega
de mia infan-aĝo.
Insiste mi petas:
Kompatu min, Sinjoro.

3. La kulpon forlavu.
Purigu mian koron.
Spiriton konstantan
donacu obeeman.

4. Mi tiam viviĝos.
Mi iĝos nova homo.
Mi estos kapabla,
proklami Vian gloron.

5. Mi laŭdu la Patron,
la unu-nuran Filon,
la Sanktan Spiriton
nun kaj eterne. Amen.

Laŭ la «Confiteor» de la meslibro kaj la 51a psalmo

Kyrie-Alvoko:

825.6

S: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.

S: Kristo, kompatu nin, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin, kompatu nin. Kristo, kompatu nin, kompatu nin.

S: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.

Anstataŭ ol uzi la plenan formon, oni povas kanti jenan mallongan:

825.7

Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin.

Gloro-Himno:

825.8

|: Gloro, honoro, adoro
sonu al Vi, ho Sinjoro. 😐

Vin ni laŭdas, Vin ni benas;
nin Vi aŭdas, nin Vi tenas.

Gloro, honoro, adoro
sonu al Vi, ho Sinjoro.

Antifono por la Responsoria Psalmo:

825.9

Viaj vortoj, ho Sinjoro, spirito estas kaj vivo.

Haleluja-Aklamo:

825.10

Haleluja. Haleluja.

Kristo-Aklamo:
(dum la karesma tempo)

825.11

Laŭdon, Kristo, Reĝo de l’ glor’!

Kredo-Konfeso:

826

Mi kredas Vin, Dio,
ĉiopova Patro,
Vi kreis ĉielon kaj teron.
Vin, Kristo Jesuo,
homiĝinta Filo,
Vi savis el morto la mondon.
Vin, Sankta Spirito;
pardonon de la pekoj;
ĉielan feliĉon por ĉiam.
Amen.

Ofera Kanto:

827

Jen nia pano,
frukto de l’ tero,
kiun ni portas,
Dio al Vi,
ke ĝi fariĝu
pano de vivo,
korpo de Kristo,
savo por ni.

Jen nia vino,
frukto de l’ vito,
kiun ni portas,
Dio al Vi,
ke ĝi fariĝu
sava kaliko,
sango de Kristo,
ravo por ni.

Ni kun humilo
petas Vin, Patro,
ke Vi akceptu
nin kun favor’,
ke ni fariĝu
partoprenantoj
en la Dieco
de la Sinjor’.

Anstataŭ ol uzi la plenan formon oni povas kanti jenan mallongan:

827.4

Jen nia pano,
jen nia vino,
kiujn ni portas,
Dio, al Vi.
Ili fariĝu
korpo kaj sango
de la Sinjoro,
savo por ni.

Sankta-Himno:

828

Sankta, sankta,
sankta Vi, Sinjoro,
Dio de la anĝelaro.
Hosana,
hosana,
hosana en la altoj.

Plenaj estas
de Via gloro
ĉielo kaj tero.
Hosana,
hosana,
hosana en la altoj.

Alte benata
estas, kiu venas
en la nomo de l’ Sinjoro.
Hosana,
hosana,
hosana en la altoj.

Ŝafido de Dio:

829

Di-Ŝafido,
Vi forportas
la pekon de l’ mondo,
kompatu nin.

post la lasta fojo oni aldonu:

Kaj donu al ni vian pacon.

Komunia Kanto:

830

M: Dank sei dir, Vater → 076 «Jenon, kristanoj»

1. Jen unu pan’ el multaj disaj grajnoj.
Jen unu vin’ el kolektitaj beroj.
Tiel el disaj kampoj kolektite
ni iĝis unu.

2. Vi mem, Jesuo, estas nia pano;
Vi mem, Jesuo, estas nia vino,
Vi la donanto, Vi la donataĵo,
nutro por vivo.

Laŭ Didachè, la instruo de la 12 apostoloj [M75T]

Danko-Kanto:

831

1. Dankon, Di’, pro tiu mes’, kiun ni estas festintaj.
Pro kantado, pro ador’, Dio, ni dankas al Vi.
Dankon, Di’, pro Via vort’, kiun Vi estas dirinta.
Pro admono, pro konsol’, Dio, ni dankas al Vi.

2. Dankon pro la viva pan’, kiun ni estas manĝintaj,
forto sur pilgrima voj’, korpo de nia Sinjor’.
Dankon pro la sava vin’, kiun Vi estas doninta,
rememor’ de l’ kruc-ofer’, sango de nia Sinjor’.

3. Dankon pro la komunec’, kiun ni estas spertintaj,
pro la ĝojo, pro la am’ inter la kunestantar’.
Pro la blovo de l’ Spirit’, kiun Vi estas verŝinta,
pro la graco, pro la ben’, Dio, ni dankas al Vi.

DANKON, DI’, PRO TIU MES’ • M: laŭ Alessandro Cicognini ĉ 1952 (titolmuziko de la Don-Camillo-filmoj) • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993

832

SEPA SERIO: MESO KUN INFANOJ

La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)

Enira Antifono:

833.1-6

El tuta kor’ ni dankas Vin pro Via granda gloro.

1 Advento: Vi venos, ĉar Vi amas nin, Jesuo. Vin ni laŭdas.

2 Kristnasko: Naskiĝis beb’ en povra stal’: la sav’ de l’ tuta mondo.

3 Karesmo: Bonkora Di’, favora Di’, kompata, graco-plena!

4 Pasiono: Per Via kruc’ Vi savis nin. El plena kor’ ni dankas.

5 Pasko: La tuta mond’ pro Via glor’ jubilas: Haleluja.

6 Pentekosto: Ho venu, Sankta Di-Spirit’, plenigu niajn korojn.

Plu improvizu mem!

O HERR, WIR LOBEN UND PREISEN DICH • GL 504 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 2000

Enira Kanto:

834

1.
S/K: |: Al Vi, Sinjor’, ni venis, ĉar mem Vi vokis nin. 😐
S: Ni estas Viaj gastoj kaj dankas Vin.
K: Ni estas Viaj gastoj kaj dankas Vin.
2.
Vi montras Viajn vortojn kaj farojn antaŭ ni.
Malfermu niajn korojn per lum-radi’.
3.
Koncentru niajn pensojn, ke ni per Di-Spirit’
aŭskultu kaj obeu sub Via gvid’.

DU HAST UNS, HERR, GERUFEN • EG 168,1-3 • GL 505 • RG 167 • KG 45 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 3

Danko-Kanto
(laŭ la sama melodio):

835

1. Nun, kiam ni disiras, ne solaj estas ni.
Laŭ propra la promeso apudos Li.

2. Ni hejmen portas vortojn kaj farojn de l’ Sinjor’,
por formi nian vivon laŭ Lia vol’.

3. Pri vera amo estis ja Lia viv’ instru’.
Hodiaŭ, morgaŭ restu kun ni, Jesu’.

WENN WIR JETZT WEITERGEHEN • EG 168,4-6 • GL 514 • RG 347 • KG 150 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 8 [M28T]

Kyrie-Alvoko:

836

S: Vi, Sinjor’, kompatu nin.
K: Vi, Sinjor’, kompatu nin. Vi, Sinjor’, kompatu nin. (fine)

S: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin. Kristo, kompatu nin. (d.c.)

greke:

Kyrie eleison. Kyrie eleison. Kyrie eleison. (fine)

Christe eleison. Christe eleison. Christe eleison. (d.c.)

CHRISTUS, HERR, ERBARME DICH / KYRIE ELEISON • GL 506 • M: Heinrich Rohr 1952 • greka T: meslibro © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br.

836.3

Ter’, ĉielo, mar’, aer’
kantas al la Di-mister’.
Laŭdu Lin, la Estron.

3-voĉa rondkanto
HIMMEL, ERDE, LUFT UND MEER • M kaj germana T (laŭ EG 504): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

Gloro-Himno:

837

refreno:

S/K: Gloron al Di’ ĉiele kaj surtere!

versoj:

S: 1. Patro ĉiela, Vin ni adoru.
K: d.c.

2. Kristo Jesuo, Vin ni honoru.

3. Dia Ŝafid’, al ni vi kompatu.

4. Filo de Di’, al ni advokatu.

5. Vi estas sankta, Vi la Sinjoro;

6. kun la Spirit’ eterne en gloro.

EHRE SEI GOTT IM HIMMEL UND AUF ERDEN • GL 507 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1993/1999

Antifono por la Responsoria Psalmo:

837.7

Per Via vorto gvidu nin,
konduku nin survoje.

Haleluja-Aklamo:

837.8

Haleluja. Haleluja.

Kristo-Aklamo (dum la karesma tempo):

837.9

Laŭdon, Kristo, Reĝo kaj Savanto!

Kredo-Konfeso:

Mi kredas je Dio …

La Apostola Kredokonfeso

Sankta-Himno:

838

S/K: Sankta, sankta, sankta.

S: 1. Regant’ de l’ universo, Dio Cebaot.
K: Sankta, sankta, sankta.

S/K: Hosana, ni laŭdas Vin, hosana en la alt’.

2. De Via gloro plenas tero kaj ĉiel’.
K: Hosanna …

3. Benata, kiu venas en la Dia nom’.
K: Hosanna …

HEILIG, HEILIG, HEILIG • GL 510 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 2000

Ŝafido de Dio:

838.4

S: Jesuo!
S: 1.-3. Ŝafid’, Vi prenas de ni la pekojn for:
K: 1.-2. Kompatu nin, Jesuo.
3. Donacu Vian pacon.

JESUO! ŜAFID’, VI PRENAS • kp. GL 511 • M: Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E (originale verkita laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 2000

Komunia Antifono:

838.7

Inter ni Jesu’. Portas pacon Li al ni.

Danko-Kanto (1):

838.8

Kantu al Li.
Kantu vi kun ĝojo.
Benu Lin kaj danku vi al Li.

Danko-Kanto (2):

Vi trovos ĝin sub la enira kanto.→ 835

839

OKA SERIO: ĈEĤA MESO

En la ĉeĥa kantolibro «Kancionál» troviĝas mes-serioj, kiuj konsistas el nur unu melodio (aŭ el nur malmultaj melodioj), laŭ tiu(j) oni kantas diversajn strofojn dum la tuta meso. Kvankam la liturgio postulas por la fiksaj partoj de la meso la aŭtentikajn tekstojn, ŝajnas ke la popolo tre ŝatas tiujn ĉi meskantojn. – Oni ja povas elekti, same kiel ni faris.

Eniro:

839.1

Antaŭ Via majesteco,
Dio, ter-genuas ni,
Vin petante koren meti
fajron de la am’ al Vi,
por ke Vin ni amu pie,
kiel Via anĝelar’,
laŭdon pri Vi kantu ĉie
tuta Via kristanar’.

Gloro:

839.2

Glor’ eterna al Vi estu,
ho Sinjoro, nia Di’,
pac’ feliĉa ĉiam restu
al vivantoj nur en Vi.
La tut-monda kreitaro
kantu ĉiam en humil’
pri la nobla sankta faro,
ke nin savis Via Fil’.

Antaŭ la Evangelio:

839.3

Dia vorto montras vojon
al eterno, nia cel’,
ni do sekvu ĉiun fojon
ĝin per Kristo, nia vel’.
Do purigu nian koron,
estu ĝi fruktiga ter’,
kiu donas noblan floron
de la am’ al Dia ver’.

Dum la Pretigo de la Oferdonoj:

839.4

Prenu, Dio, la oferon
de la pano kaj de l’ vin’,
kiun donas Via tero.
Grace Vi rigardu ĝin.
Nun akceptu kun mildeco
tiujn fruktojn de la ter’,
kiujn Jesu en boneco
mem elektis por ofer’.

Dum la Komunio:

839.5

Venu al animo mia,
Jesu, milda Redemptor’!
sopiregas koro pia
je l’ trezoro de l’ Sinjor’.
Koro mia tremas ĝoje
en ĉiela feliĉec’:
Estas nutro Vi survoje,
Vi, Jesu’, sen fin’ bonec’!

Fino:

839.6

Benu, Dio, la popolon,
ke ĝi vivu en konsol’.
Vian sanktan Di-ordonon
sekvu ĝi laŭ Via vol’.
Vivi por la Dia laŭdo
estu nia kor-dezir’.
Ni batalu kontraŭ peko,
agu, Di’, laŭ Via dir’!

BOŽE, PŘED TVOU VELEBNOSTÍ • Kancionál 512 • M: zač. 19a jc. • T: Radostná cesta 1782 • E: Čestmír Parma ĉ. 1928 • Dio Benu p. 123 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1996

Al la antaŭa paĝo / zurück zur vorangehenden Seite
Al la supra paĝo / zurück zur übergeordneten Seite
Al la posta paĝo / zur nachfolgenden Seite

Copyright © 2016 Agentur für neuartige Kommunikation (Design) | Copyright © 2016 Bernhard Eichkorn (Inhalte) | Impressum | Datenschutzerklärung